En 1957, kiam la unua artefarita satelito de Sovetunio flugis en la kosmo, Mao Zedong, la unua prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, diris: "Ankaŭ ni devas havi propran artefaritan sateliton." Li spertis militojn kaj konsciis la gravecon de scienco kaj tekniko por nacia defendo. Unu el liaj famaj tezoj estas: "Kiu estas postiĝinta en scienco kaj tekniko, tiu estos atakata." Ĝuste tiam la spaca tekniko de Ĉinio komencis disvolviĝi.
La 24-an de aprilo 1970, per la transporta raketo Changzheng-1 Ĉinio lanĉis sian unuan artefaritan sateliton Dongfanghong-1. La 26-an de marto 1998, per Changzheng-C2 ĝi lanĉis du "iridiajn satelitojn" al la malalta tergloba orbito. Dum pluaj 28 jaroj, 50 fojojn estis flugigitaj la raketoj Changzheng produktitaj de Ĉinio mem. Nun Ĉinio havas 9 specojn de tiaj raketoj, kies transporta povo al la sinkrona orbito atingas 5 tunojn kaj al la malalta tergloba orbito 9,2 tunojn. Ĉinio posedas la teknikojn de hidrogen-oksigena motoro, duafoja startigo de motoro en vakuo, lanĉo al celpunkto, observo kaj regado, kunligado de raketoj, transporto de pluraj satelitoj per unu raketo ktp.
Ĉinio mem faras ĉion en la kosma aktivado. Je la komenco Ĉinio estis helpata, kaj poste oni ne plu donis novan teknikon al ĝi. En la pasintaj 40 jaroj la ĉina kosma aktivado spertis malsukcesojn kaj malfacilojn, tamen progresis.
TRI SATELIT-LANĈAJ CENTROJ
En 1958 la unua satelit-lanĉejo de Ĉinio konstruiĝis en Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta dezerto. Poste fondiĝis satelitlanĉaj centroj en Taiyuan kaj Xichang. Nun tiuj tri centroj povas lanĉi diversajn kosmonavigilojn. En Jiuquan oni lanĉas ĉefe satelitojn eksperimentajn kaj aplikajn per la raketoj Changzheng al la orbitoj meza, malalta kaj oblikva. La centro en Taiyuan lanĉas satelitojn al ia nalalta kaj ekstrema orbitoj, ekz. la unuan ĉinan meteo-sateliton Fengyun-1 en la suna sinkrona orbito. Tiu en Xichang lanĉas ĉefe satelitojn por aliaj landoj, kaj la internacia spaca rondo nomas gin "Orienta Houston".
Nun Ĉinio havas observan kaj regan reton por lanĉi, flugigi kaj revenigi satelitojn en orbitoj proksimaj al la tero kaj en sinkronaj orbitoj suna kaj tergloba.
EN LA INTERNACIA MERKATO
En internacia konferenco pri komerco de kosma aktivado en la 80-aj jaroj, oni diris: "Ĉinoj venas nur kun oreloj", "Se vi (ĉinoj) deziras komercan intertraktadon, preparu dokumenton 1-colo-dikan. La ĉina delegacio preparis 1-colo-dikan dokumenton post peniga laborado. Kaj ili subskribis sian unuan kontrakton.
La 7-an de aprilo 1990 la raketo Changzheng-3 lanĉis sateliton Azio-i de Hughes-kompanio de Usono - sukcesis la unua komerca satelita lanĉo de Ĉinio. Tiu lanĉo rompis la rekordon de precizeco de orbito-eniro de 32 similaj satelitoj produktitaj de la kompanio.
Kiam Ĉinio debutis en la internacia kosma merkato, ĝia plej potenca raketo Changzheng-3 kapablis transporti nur mezgrandan sateliton. La ĉinaj fakuloj elpensis projekton: ChangzhengC2 estu meĉo kaj 4 helpaj raketoj estu ligitaj al ĝi, tiel ĝia transporta povo povas atingi 9,2 tunojn. Post detala argumentado oni subskribis grandan kontrakton: lanĉi sateliton Optus per la kunligitaj raketoj.
En lanĉado de satelito eĉ eta mispaŝo povas kaŭzi malsukceson. Tiufoje ĉinoj jam preparis florojn por festi la sukceson, tamen la raketo kaj satelito eksplodis. Koncernaj teknikistoj detale esploris pli ol dekmilon da eroj de la raketo kaj starigis rigoran kontrolan programon. La malsukceso donis valoran materialon al la ĉinaj teknikistoj kaj inspiris ilin pli diligente labori por venonta sukceso.
Nun Ĉinio kapablas lanĉi diversajn satelitojn al diversaj orbitoj. Inter 1990 kaj 1997 Ĉinio lanĉis 7-9% da satelitoj de la internacia merkato.
El la ĉinaj transportaj raketoj Changzheng-B3 kaj Changzheng-C2-SD estis produktitaj laű la merkata bezono.
laŭ EPĈ
La 12-an de oktobro de 2005 okazis la dua kunhoma kosmoflugo de Ĉinio(Shenzhou 6). La unua okazis kun unu homo en 2003.
Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego.
En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo,
estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj.
Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en
Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed
ili ne respektas homajn rajtojn.
Geografio kaj loĝantaro
Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia,
mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj
estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj
la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio,
Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.
Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).
Ŝtato
La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton.
Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.
Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931.
En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a.
La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E.
Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.
Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo.
WON KENN.
Literaturo
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.
La Maragatería (cuyo verdadero nombre es País de los Maragatos y anteriormente llamada la Somoza), es una comarca de la provincia de León que reúne varias subcomarcas que son la Alta y la Baja Maragatería y dentro de éstas está la vieja zona de la Somoza.
Su capital económica es la ciudad de Astorga. La capital de la Alta Maragatería actualmente está en Santa Colomba de Somoza, mientras que la capital de la Baja Maragatería está en Santiago Millas. La capital religiosa está en Luyego de Somoza, lugar donde se encuentra la patrona de los maragatos, Nuestra Señora la Virgen de los Remedios, si bien el obispado se encuentra en la ciudad de Astorga.
El País de Maragatos limita al norte con el concejo de La Cepeda, al sur con el concejo de La Valduerna, al occidente con el concejo del Bierzo y el de la Abreray, y por el oriente con La Vega y La Valduerna.
Mayor altitud: Teleno (2.188 m)
Gentilicio: maragato / maragata
Capital: Astorga
Gastronomía: Cocido MaragatoCategoría:Comarcas de León
Jordanian Popular Democratic Unity Party
Jordanian Popular Democratic Unity Party (in Arabic: Hizb al-Wahdah al-Sha'biah al-Dimuqratiyya al-Urduni), is a political party in Jordan. The party was formed in 1990, when the Popular Front for the Liberation of Palestine separated their branch in Jordan to become a separate party.
The party publishes Nida'a a
Generating arithmetic
In the mathematics of the nineteenth century, the interest in the foundations of mathematics led to what could be called a professional view of the arithmetization of analysis; and a further question about generating arithmetic from more primitive concepts. That is, the status of arithmetic, based on the TV transmission at Birmingham, Alabama, USA at 30°41'17.0" N and 87°47'54.0" W. WIAT-TV Tower was built in 1974.
- http://www.skyscraperpage.com/diagrams/?b17269
- http://wireless2.fcc.gov/UlsApp/AsrSearch/asrRegistration.jsp?regKey=619869
Category:Television technology
Wallaceburg, Ontario
Wallaceburg is an industrial town (pop. 11,114) located in southwestern Ontario, Canada. Originally a small settlement, it was recognized for its significant contribution to the lumber and boat building industries and strategic location along the banks of the scenic Sydenham River.
The town was founded in 1804 and named after Scotland's national hero,