Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Kroatio

Kroatio

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Kroatio ----
Dosiero:hr.gif
kroate Hrvatska Lando parte mezeŭropa, mediteranea kaj de Balkana duoninsulo.
- Landkodo: HR.
- E-nomo: [a] Kroatujo; [o] Kroata Respubliko.
- Nacia nomo: Republika Hrvatska.
- Areo: 56.542 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Stjepan MESIC.
- Adm. divido: 20 distriktoj (vidu sube) kaj urbo (Zagrebo), 122 urboj kaj 424 komunumoj.
- Ĉefurbo: Zagrebo (779 mil).
- Urboj: Split (175 mil), Rijeko (167 mil), Dubrovnik (55 mil), Osijek (130 mil), Zadar, Ŝibenik, Vodica, Biograd,Crikvenica, Novi Vinodolski, Makarska, Krk, Mali Loŝinj, Rab, Cres, Pag, Hvar, Braĉ, Vis, Korĉula, Vinkovci, Vukovar, Naŝice, Daruvar, Ploce , Poĵega, Slatina, Koprivnica, Varaĵdin, Krapina, Zabok, Ĝurĝevac, Ĉakovec, Virovitica, Dxakovo, Bjelovar, Vrbovec, Kutina, Ivaniĉ Grad, Sisak, Slavonski Brod, Samobor, Karlovac, Ogulin, Delnice, Lokve, Ĉabar, Gospiĉ, Otoĉac, Knin, Pazin, Poreĉ, Motovun, Buzet, Rovinj, Pula, Labin, Opatija, Umag, Vrsar, Medulin, Jasenovac ...
- Loĝantaro: 4.437 460 (2001), inter ili - kroatoj 89,63%, serboj 4,54%, bosnianoj 0,47%, italoj 0,44%, hungaroj 0,37%, albanoj 0,34%, slovenoj 0,30%, ĉehoj 0,24%, ...
- Virinoj estas 51,87% kaj viroj estas 48,13% el la nombro de la loĝantaro.
- Averaĝa denseco estas 78,4 personoj po kvadrat kilometroj.
- Ŝtatlingvo: kroata.
- Kredantoj: plejparte katolikoj,sed ankaŭ ortodoksoj, muzulmanoj, kredantoj de reformaj eklezioj, ...
- Eksporto: greno, frukto kaj legomaro, terpomo, tabako, metalaj produktaĵoj, tekstilaĵo.
- Pokapa GNP: 4566 $. (2001)
- Historio: de 1918 estis parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (de 1929 Jugoslavio). Dum la dua mondmilito naciisma marioneta ŝtato. De 1945 membro de Jugoslava socialisma federacio. En 1990 deklaris suverenecon kaj adoptis novan konstitucion, al kio sekvis konflikto kun Serbio. En 1992 Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio agnoskis ĝian sendependecon.
- Heredaĵo: historia urbo Dubrovnik, Plitvice laga nacia parko, Dalmacia bordo, Splita historia centro kun Diokletiana palaco.
- Montoj: Velebit, Biokovo, Dinara, Velika Kapela, Mala Kapela, Mosor, Uĉka, Ĉiĉarija, Kalnik, Papuk, Krndija, Poĵeŝka gora, Dilj, Zrinska gora, Psunj, Medvednica, Ivanŝĉica, Bilogora, Ĵumberak, Samoborsko gorje, Petrova gora, Ravna gora, Strahinjŝĉica, ...
- Riveroj: Sava, Dunav,Neretva, Drava, Kupa, Korana, Dobra, Krka, Zrmanja, Gacka, Lika, Una, Sutla, Krapina, Ĉesma, Raŝa, Mirna, Cetina, ...
- Statistikaĵoj: vizitu: http://www.dzs.hr
- Konataj kroatoj: Rugjer Bosˇkovic´ /Ruĝer Boŝkoviĉ/,Miroslav Krlezˇa /Miroslav Krleĵa/, Andrija Mohorovicˇic´ /Andrija Mohoroviĉiĉ/, Drazˇen Petrovic´ /Draĵen Petroviĉ/,Goran Ivanisˇevic´ /Goran Ivaniŝeviĉ/,Janica Kostelic´ /Janica Kosteliĉ/, ...

Distriktoj

Bjelovarsko-Bilogorska Zupanija, Brodsko-Posavska Zupanija, Dubrovacko-Neretvanska Zupanija, Istarska Zupanija, Karlovacka Zupanija, Koprivnicko-Krizevacka Zupanija, Krapinsko-Zagorska Zupanija, Licko-Senjska Zupanija, Medimurska Zupanija, Osjecko-Baranjska Zupanija, Pozesko-Slavonska Zupanija, Primorsko-Goranska Zupanija, Sibensko-Kninska Zupanija, Sisacko-Moslavacka Zupanija, Splitsko-Dalmatinska Zupanija, Varazdinska Zupanija, Viroviticko-Podravska Zupanija, Vukovarsko-Srijemska Zupanija, Zadarska Zupanija, Zagrebacka Zupanija,Grad Zagreb.

ESPERANTO EN KROATIO

Informoj pri esperantistoj en Kroatio ĉe:
- Kroata esperanto-ligo http://www.esperanto.hr
- [http://www.kraotien-links.de Kroatio]
- Reta kurso de Esperanto (kroatlingve) http://www.esperanto.hr/eo/index.html
- Studenta esperanta klubo http://www.angelfire.com/sk2/sek
- Ĝenerale pri Kroatio [http://www.hr]
- [http://www.kroatiehrvatska.com Kroatio]
- [http://croatia.europe-countries.com Croatia Pictures]
- [http://www.europe-atlas.com/croatia-map.htm Croatia Map] Kategorio:Kroatio fiu-vro:Horvaatia ja:クロアチア ko:크로아티아 th:ประเทศโครเอเชีย zh-min-nan:Hrvatska

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Balkana Duoninsulo

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo ---- La Balkana Duoninsulo aŭ Balkanio estas la plej granda duoninsulo en Eŭropo. Ĝi situas inter Anatolio kaj Itala Duoninsulo. Ĝi ampleksas hodiaŭajn regnojn Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Greka ĉeflando, Serbio kaj Montenegro, Kroatio, Makedonio, Rumanio kaj Eŭropa Turkio. Ĝia nomo venas el la Balkana Montaro. La monteco kaŭzis la apudan loĝadon de multaj etnoj. Tial, ĝi estas tre diversa lingve kaj religie. Tamen, lingvistoj trovis komunajn trajton alevoluitaj en la balkanaj lingvoj kvankam tiuj havas diversajn devenojn. Oni nomas tion la balkana lingvoligo. Ĉi tiu duoninsulo estis la komencloko de pli da militoj ol iu ajn alia eŭropa parto. Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de Turka Imperio, "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "balkanigo". Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.

Esperanto en Balkanio

De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2004 okazis en la urbo Nis˘ (Serbio) la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco. Partoprenis pli ol 150 personoj. El la programo menciindas interkona vespero, kunvenoj de literaturistoj kaj literaturemuloj, tradukistoj/antoj kaj instruistoj/antoj, prelego pri la 89-a UK en Pekino kun projekciado de bildoj, ekzameno de Esperanto laŭ la Regularo de Esperanto-Instituto de SEL, bonetosa vespero kun loterio kaj aliaj programeroj. La sekva Balkanlanda Esperanto-Konferenco okazos en Karlovo, Bulgario, en junio 2005. ja:バルカン半島 ko:발칸 반도 th:คาบสมุทรบอลข่าน

Respubliko

ja:共和制 ja:共和国 Respubliko estas politika organizo de la publikaj aferoj, forte ligita al demokratio, kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de Respubliko do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo. La vorto respubliko venas de la latinlingvaj vortoj res publica "publika afero" kaj origine uzatis pri aferoj, pri kiuj decidis plejmulto de la plebo, anstataŭe al reĝocezaro. Fundamento de modernaj respublikoj estas apartigo de la tri povoj : ekzekuta, juĝa kaj leĝofara, kiuj en monarkio estis inter la samaj manoj. Krom la mallonga Angla Respubliko, Usono de sia sendependiĝo kaj Francio dum la Franca Revolucio iniciatis la modernajn respublikojn sur tiu bazo. La respublikoj de la antikva tempo akada, atena, romia ne havis tiun fundamentan bazon. Respubliko povas ankaŭ esti difinita kiel reĝimo, kies estro ne estas hereda, kontraŭe al monarkio, en kiu la ŝtatestro heredas sian postenon. Pluraj tipoj de respublikoj ekzistas aŭ ekzistis:
- Prezidenta respubliko, estrita de Prezidento
- Parlamenta respubliko, estrita de Ĉefministro
- Aliaj (asemblea reĝimo, Romia respubliko, Venezia respubliko, ktp)
Oni nepre ne forgesu, ke respubliko ne necese estas demokrata, demokrateco estas alia koncepto (kaj ekzemple nuntempe povas efektiviĝi en konstituciaj monarkioj), kaj respubliko povas esti oligarĥa (t.e. la povo de kelkaj), derajte aŭ defakte, ekzemple la respubliko de Venezia tute ne estis demokrata, kaj tiu de Romio ne vere. Ankaŭ kelkaj monarĥioj oni priskribis kiel ia "nobelara respubliko", ĉar la nobelaro elektis la reĝon, kaj retenis multe da povo kaj liberecoj (por si), ĉefa ekzemplo estis Pollando. Respubliko ankaŭ povas ne havi estron, aŭ havi grupon da homoj kiel estro. Ekzemple, la plej supera posteno de la antikva Romia Respubliko estis duo de konsuloj, kaj en la hodiaŭa Svisio la estro estas la sep-membra Federacia KonsilioBundesrat. Laŭ strikta difino, respubliko nur devas havi neheredan ŝtatestron, sed oni ofte atribuas al respubliko aliajn kvalitojn. Multaj homoj en demokrata mondo sentas, ke la termino respubliko sugestas, ke la popolo elektas la respublikestron aŭ rekte aŭ nerekte, kaj iafoje oni dubas, ĉu diktatora respubliko kiel Ĉinio estas vera respubliko. Ĉinio sin nomas "popola respubliko", ĉar ĝia ŝtatestro ja estas nehereda prezidento, sed iuj diras, ke tio ne estas ĝusta, ĉar tiun prezidenton elektis nur tre-tre eta elito. Oni ankaŭ ofte konsideras, ke la potencoj de respubliko devas esti limigitaj, kaj do reĝimo, kiu havas la potencon limigi bazajn rajtojn de la civitanoj, kiel ekzemple la liberon de esprimo, ne estas vera respubliko. Hodiaŭ, la plejmulto el la monarkioj estas konstituciaj monarkioj, kaj la potenco de la monarko estas limigita de konstitucio, kaj la reprezentantaj de la civitanoj efektive regas. Tial, la praktika diferenco inter demokratia respubliko kaj konstitucia monarkio ne estas granda. ---- Laŭ la influo de tieaj lingvoj, oni uzas respubliko por nomi ankaŭ federacierojn en Jugoslavio, Rusio kaj Sovetio.

Vidu ankaŭ


- monarkio

Zagrebo

Geografio > Eŭropo > Kroatio > Zagrebo < Urboj ----
- loko: 45.48 Norde, 15.58 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 800 mil
- alteco super la maro: 122 m
- klimato: kontinenta,
- averaĝa somera temperaturo: 20 C,
- averaĝa vintra temperaturo: 1 C
- surfaco: 650 km2 Zagrebo (kroatlingve Zagreb; antaŭe Agram germanlingve) estas la ĉefurbo de Kroatio kun 800.000 enloĝantoj. Ĝi situas en la nordorienta parto de la lando en la valo de rivero Sava kaj sube de la montaro Medvednica. La Arĥeologia Muzeo konservas la zagreban mumion, kiu estis kovrita per la plej longa teksto en etruska lingvo.

Esperanto en Zagrebo

En Zagrebo estas kelkaj esperantaj societoj, unu el ili estas Studenta Esperanta Klubo. Studentoj kunvenas ĉiuvendrede je la 20.00 en Mislavova 11/IV. Informoj haveblas ĉe http://www.sek.hr Zagreba metodo Jam du foje en Zagrebo estis Universala Kongreso de Esperanto, 38-a UK 1953 kaj 86-a UK 2001. En 2005 okazos tie la 78a kongreso de SAT.

Ekstera ligo


- infoj: http://www.zagreb-touristinfo.hr Kategorio:ĈefurbojKategorio:Urboj de Kroatio ja:ザグレブ ko:자그레브 simple:Zagreb th:ซาเกร็บ

Split

Geografio > Eŭropo > Kroatio > Dalmatio > Split < Urbo ---- Split kroatlingve aŭ Spalato itallingve, estas la centro de regiono Dalmatio. Same ĝi estas ĉefurbo de Split-dalmatia distrikto Splitsko-dalmatinska županija. Ĝi havas 175.140 enloĝantojn laŭ nombrado en 2001. Granda ŝiphaveno al maro Adriatiko, kunliganta Italion, Albanion, Grekion kaj aliajn landojn kun Kroatio. Ĝi estas industria, trafika, kultura kaj universitata centro. La centro de la urbo estas la restaĵoj de palaco de romia imperiestro Diokleciano, konstruita en la 4-a jarcento. La restaĵoj de la palaco estas heredaĵo de UNESKO. Dum barbaraj migradoj, la palaco estis uzita kiel ŝirmita loĝejo. Dum jarcentoj, homoj loĝis tie, adaptante ĉambrojn kvazaŭ domoj kaj koridorojn kvazaŭ stratoj. La urba futbalteamo estas Hajduk Split. En Split estis naskita Ivo LAPENNA. Kategorio:Urboj de Kroatio ja:スプリト

Dubrovnik

Dubrovnik (latine Ragusa) estas marborda urbo en Kroatio situanta en suda parto de Dalmatio. Ĝi havas la loĝantaron de 43.770 (laŭ indikoj de 2001). Ĝi estas unu de la plej gravaj turismaj centroj de la Adria maro. Oni nomas ĝin "la perlo de la Adriatiko". perlo

Historio

Dubrovnik estis fondita per unuigo de du urbetoj: Laus, kiu troviĝis sur malgranda insulo sude de la dalmata marbordo, kaj Dubrava, sklava kolonio ĉe unu monteto. La urbo restis preskaŭ detruita en 1667 post forta tertremo. Oni rekonstruis ĝin en la ĉirkaŭaĵo de la hodiaŭa Placo. Oni fortikigis la urbon kaj konstruis du pordojn, po unu ĉe ĉiu flanko de la istmo. Ekde la 14-a jarcento ĝis 1808, la urbo memregis sin kiel libera ŝtato nomata Respublica Ragusina, ankaŭ konata kiel Respubliko de Dubrovnik. La respubliko akiris sian pinton inter la 15-a kaj la 16-a jarcentoj, kiam ĝi konkursis kun la Venecia Respubliko. La Respubliko perdis sian gravecon post la navigacia krizo en la Mediteraneo kaj, precipe, pro la tertremo de 1667. En 1669 ĝi devis kunlabori kun la Otomanoj por protekti sin de la avanco de la veneciaj trupoj. La fino de la Respubliko de Dubrovnik sekvis la konkeron per la napoleonaj trupoj en 1806. En 1808 oni oficiale malestablis la Respublikon de Dubrovnik. En 1815, Dubrovnik aneksiĝis al Aŭstrio kaj restis aneksita ĝis 1918, kiam ĝi fariĝis parto de la "Reĝlando de la serboj, kroatoj kaj slovenoj", (ekde 1929 nomata Jugoslavio). Ĉe la komenco de la dua mondmilito, Dubrovnik fariĝis parto de la Sendependa ŝtato Kroatio. Ekde aprilo de 1941 ĝis septembro de 1943, la urbo estis okupita unue per trupoj italaj kaj poste germanaj. Liberigis ĝin la partizanoj en oktobro de 1944. En 1991, pro la deklaro de sendependeco de Kroatio, la urbo estis bombardita kaj suferis iujn damaĝojn. Post la fino de la Balkana milito, UNESKO iniciatis rekonstruon de la urbo. La rekonstruo de la konstruaĵoj realiĝis laŭ la originala arĥitekturo por ke oni konservu la estetikon. Krome, oni protektis la reston de la konstruaĵoj kontraŭ tertremoj. Kategorio:Urboj de Kroatio ja:ドゥブロヴニク

PAG

Lingvistiko - Esperanto Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (mallonge PAG) estas ŝanĝita titolo de la reverkita Plena Gramatiko de la duopo Kalocsay-Waringhien ekde ĝia 4-a eldono en 1980. La 5-a eldono aperis en 1985.

ENHAVO

LA VORTO
I. ORTOGRAFIO KAJ INTERPUNKCIO
II. FONETIKO
III. MORFOLOGIO KAJ SINETIO
LA FRAZO
I. VORTSINTAKSO
A. Substantiva kerno-vorto
B. Adjektiva kerno-vorto
C. Adverba kerno-vorto
D. Verba kerno-vorto
III. PROPOZICIO-SINTAKSO
III. FRAZSINTAKSO
LA VORTFARADO
I. LA VORTKONSISTO DE LA LINGVO
II. LA KUNMETADO
III. LA DERIVADO
IV. KRITIKO DE LA ESPERANTA VORTFARADO

陵水

陵水黎族自治县是海南省的一个自治县。位于海南岛东南部。面积1128平方千米,人口33万。自治县人民政府驻椰林镇,邮政编码572400。区号0898。 category:海南行政区划 category:黎族

darmowe statystyki Doda i Virgin Venezia alberghi hoteles en berlin gry zrcznociowe










































:: RELATED NEWS ::
Dr. Leonard Green
Dr. Leonard Green was a recurring character on the sitcom Friends. He was the father of Rachel Green, portrayed by Jennifer Aniston. He was portrayed by Ron Leibman.

Memorable Scenes Featuring Dr. Green


- Dr. Green was first mentioned in the 23rd episode, "The One with the Birth." Chandler said to Rachel, "What is it with you and do
Aquinum
Aquino is a small town episcopal see in the south-central Italian province of Frosinone, in the Lazio region, 56 miles northwest by rail from the town of Caserta, and 7-½ miles northwest of Cassino. The modern town, close to the ancient, is unimportant, though the canons of the cathedral have the privilege of wearing the mitre and cappa magna at great festivals. It is close to the site of the ancient Aquinum, a municipium in the time of Cicero, and made a colony by the Triumviri,
Biblical theology
Biblical Theology is a discipline within Christian theology which studies the Bible from the perspective of understanding the progressive history of God revealing himself to Man following the Fall and throughout the Old Testament and New Testament. It particularly focuses on the epochs of the Old Testa

True Will
The phrase True Will does not appear in the Book of the Law, the central sacred text of Thelema. Nevertheless, Aleister Crowley's various commentaries on the Book routinely postulate that each individual has a unique and incommensurable True Will that determines their proper course in life. This invention of Crowley's appears to be an attempt to explain how some actions may be wrong (or "false") when "There is no law beyond Do what thou wil
MTA Bus
Metropolitan Transportation Authority Bus; MTA Bus for short, overseen by the Metropolitan Transportation Authority is a company created to take over private bus lines in the New York City area. The legal name is the MTA Bus Company. It is also planned to take over bus operations of New York City Transit and
Mercedes CL
The Mercedes-Benz CL-Class is a 2-door luxury coupe. It is currently available in four variants: the CL500, CL600, CL55 AMG, and CL65 AMG.

W126

The CL-class can trace its roots back to the W126-chassis SEC-class of 1981-1991. This was the first 2-dr luxury coupe offered by Mercedes-Benz. The firs
Ordered sequence
:This is a page about mathematics. For other usages of "sequence", see: sequence (non-mathematical). In mathematics, a sequence is a list of objects (or events) arranged in a "linear" fashion, such that the order of the members is well defined and sig
Vitamin J
Choline is a quaternary saturated amine with the chemical formula :(CH3)3N+CH2CH2OHX-
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org