Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Kubo (lando)

Kubo (lando)

Por aliaj uzo de la vorto Kubo, vidu Kubo (apartigilo) Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Kubo < Nordameriko
Dosiero:cu.gifDosiero:Cuba_coa.png
Flago kaj blazono de Kubo, rimarku en la blazono uzon de Friga ĉapo kiel simbolo de liberiĝo (same en tiuj de Kolombio kaj Argentino). Kubo (hispanlingve Cuba) estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el Antiloj.

Ĝeneralaj informoj

Provincoj

Dosiero:CubaProvincaro.png 1: Isla de la Juventud - 2: Pinar del Río - 3: La Habana - 4: Ciudad de La Habana - 5: Matanzas - 6: Cienfuegos - 7: Villa Clara - 8: Sancti Spíritus - 9: Ciego de Avila - 10: Camagüey - 11: Las Tunas - 12: Granma - 13: Holguín - 14: Santiago de Cuba - 15: Guantánamo ---------------------------------------------------------------------------

Ekonomio

agrikulturo

- Formoj de leĝa kaj mastrumstrukturoj:
  - Ŝtataj bienoj
  - UBPC (Unuiĝoj bazaj de kunlaboreca produktado)
  - CCS (Kooperativoj de sevoj kaj kredito)
  - CPA (kooperativoj de agrikultura produktado)
  - Privataj etbienuloj.

Historio

Malkovro kaj kolonia epoko

Sendependiga ribelo kaj usona interveno

kastrisma revolucio

Ekonomia krizo post 1990 kaj ties supero

Ĝis 1990 Agrikulturo de Kubo estis fokusita sur unukultivado de sukero por eksportado al Komunismaj landoj, sed 60% de la necesa manĝo estis importita. La agrikulturo estis intensa agrikulturo dependanta de agrotoksaĵoj, ĥamiaj grundnotrado, ktp, ĉiuj importitaj el Sovetio. Kaj ĝenerale la tuta ekonomio estis dependanta de Sovetio. Post 1990 disfalas la komunista regimo de Sovetio, cetere la ekonomia blokado trudata de Usono pli severigis. Tial severa krizo batis Kubon. kaj la nutrado devis esti porcionita, kaj ege malkreskis.
- Reformoj
  - En mastrumado de grundo:
  - En pkultivadmetodoj
  - Rezultoj
- Kubo kiel monda centro de esploro pri ekologia agrikulturo kaj bioteĥnologio pluigenda

Sansituacio, kaj iniciatoj

- Kubo estas internacie agnoskita pro ties escepte bonaj (rilate la kompareblaj landoj kaj la mona riĉeco de la lando) prisanaj statistikoj. La prisana zorgado kaj stato de la la kubaj loĝantoj estas kompareblaj al tiuj en riĉaj landoj kaj draste pli altaj ol en aliaj kompareblaj tropikamerikaj landoj. Nome: pluigenda
- La interamerika lernejo pri medicino de Havano: kreita en 1998, ĝia celo estas liveri senpagan kuracistan kapabligon al nepagipovaj studentoj el ĉiuj landoj de Latinameriko (kaj eĉ el kelkaj malriĉaj tavoloj en Usono). GNun estas 9 600 studentoj en ĝi, el 19 amerikaj landoj (inkluzive 65 el Usono) kaj 4 afrikaj.

Homaj rajtoj

Kubo daŭre persekutas disidentojn, kaj la mortpuno estas ankoraŭ ekzekutata en Kubo. Ne ekzistas sendependa advokataro. La 16an julio 1997 kvar aŭtoroj de la dokumento La patria es de todos (la patrio apartenas al ĉiuj) estis arestitaj kaj multaj el ili kondamnitaj al multjaraj malliberejaj punoj. Osvaldo Payá kaj aliaj pacemaj batalantoj por civitanaj rajtoj subtenas la t.n. projekton „Varela“ proyecto Varela kolektinte 25.000 subskribojn por ŝanĝo de konstitucio, ĉar la ekzistinta konstitucio permesis ŝanĝon de konstitucio kun 10.000 subskriboj. Dum junio 2003 - 98% de elektantoj voĉdonis por ŝanĝo de la konstitucio, en kiu socialismo kiel ŝtatformo estis fiksita en la nuna konstitucio. Tamen, la voĉdono estis tute maldemokratia. Tiu plebiscito estis devigita per la kubana registaro kaj estas konsiderata kiel reago al la projekto „Varela“. La balotrezultato de 98% eksplikiĝas per nedirekta balotdevigo. En kazo de ne-partopreno en la elektoj, kubanoj devas atendi malavantaĝojn kaj eĉ sankciojn. Elekto-obzervantoj ne estas allasitaj. Kontraste al la tre malbona stato de la politikaj kaj civitanaj rajtoj, menciindas ke kelkaj el la ekonomiaj kaj socialaj homaj rajtoj estas sekvataj pli ol en multaj aliaj samregionaj landoj. Ekzemple, la edukado kaj la sansistemo por la ĝenerala publiko estas pli bonaj en Kubo ol en ĉiuj aliaj latinamerikaj landoj. La grandegaj subvencioj por la sansistemo kaj aliaj prestoj en Kubo estas kompensitaj en la ŝtata budĝeto inter alie per la salajropolitiko. La averaĝa monata salajro estas 250 kubanaj pesoj (ĉirkaŭ €10) La edukado- kaj sanosistemoj apartenas al la t.n. atingaĵoj de la revolucio, kiujn la interna disedenteco taksas kritike (en la hispana) http://www.cubdest.org/0012/cmitlogr.html

Medioj

Kiel konsekvenco de antaŭa stato, antau 1959 kiam la kubaj amasmedioj apartenis al grandaj inform-monopoloj je la servo de kapitalo, unu el la ĉefaj decidoj de la nova revolucia registaro estis naciigi la amasmediojn tial ke de tiam ili apartenas al la ŝtato laŭ la konstitucio de 1976, ĉap.VI, art. 52. kaj konfirmita en 1992. Konsekvence la komunista partio de Kubo posedas striktan monopolon pri informado. La centra organo de la komunisma partio estas la ĉiutaga gazeto Granma.Ekzistas pluraj naciaj gazetoj de la laboristoj, junularo kaj provincaj. Ankau la nacia televidkanalo kun kvar tutlandaj kanaloj el kiuj du estas edukaj ofertas plurajn edukajn kaj didaktikajn programojn. Eksterlande oni konsideras kiel kontraŭpezan la hispanlingva stacio Radio Martí el Usono, ret-ĵurnaloj kiel Cubanet [http://www.cubanet.org/], kiuj ricevas jare kelkajn milionojn da dolaroj el la usona kongreso kiel parto de la politika konflikto kiu markas la ambaŭlandajn rilatojn. Kutime pluraj gazetoj kaj agentejoj el eksterlando http://www.abyznewslinks.com/cuba.htm, raportas preskaŭ senescepte kritike kaj pri apartaj temoj je politika intereso pri Kubo kaj ties registaro.Agentejoj kiel CNN kaj BBC havas raportejojn konstantan en Havano.

Esperanto-movado

Vidu apartajn artikolojn: Esperanto-movado en Kubo kaj Kubaj esperantistoj

Eksteraj ligoj

- [http://www.cubadebate.cu/ Cubadebate (hispane)]
- [http://www.cubanet.org/ hispanlingve novaĵgazeto kontraŭkomunisma] Cubanet
- [http://www.martinoticias.com/ hispanlingve organo de la kontraŭkomunismaj] Radio TV Martí
- [http://www.cubasource.org/index_e.asp - anglalingve idem angle]
- [http://www.rebelion.org/seccion.php?id=14 novaĵoj el favora vidpunkto (hispane)]
- [http://www.ain.cubaweb.cu/idioma/esperanto/principalesperanto.htm Kuba ŝtata novaĵagentejo en Esperanto] kubana ŝtata kontraŭpropagando en Esperanto
- [http://www.travel-impressions.de/cuba/cuba_mix/waves.htm Kubo Fotos]
- [http://www.rebelion.org/noticia.php?id=14858 pri la agrikultura krizo kaj nova provo de ekologia agrikulturo ktp] Kategorio:Kubo ja:キューバ ko:쿠바 ms:Cuba simple:Cuba

Kubo (apartigilo)

Kubo povas esti:
- Kubo estas ordinara vorto por geometria regula figuro, ankaŭ nomata sesedro.
- Ĝi ankaŭ estas simpla nomo por ĵetkubo kaj similformaj ludiloj (legu ekzemple kubo de Rubik)
- Kubo estas nomo de lando en la Kariba Maro en Ameriko.
- Kubo estas insulo, kiu konsistigas la plejmulton de la lando Kubo. Kategorio:Apartigiloj

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj ---- Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la (ĉe-)Karibmaraj insuloj. Nur Bahamoj, Bermudo kaj Turkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile. Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:
- Grandaj Antiloj (kun "grandaj" insuloj kiel Jamajko, Kubo, Puerto-Riko kaj Hispanjolo)
- Malgrandaj Antiloj (kun "malgrandaj" insuloj kiel Angvilo, Antigvo-Barbudo, Gvadelupo, Barbado, Dominiko, Grenado, Martiniko)
- (Ĉebordaj Antiloj (kun insuloj proksimaj al la marbordo de Sudameriko, kiel Arubo, Trinidado kaj Tobago)) Se dezirindas duonigi Amerikon, la Antiloj Grandaj kaj Mal- nature apartenas al Nordameriko, dum la Ĉebordaj al Sudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj. Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas kolonioj. Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte de Kubo, la insuloj estas demokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de Usono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la Sovetunio, estas la granda escepto. Ekonomio: La efika metropolo de la regiono estas Miami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el komunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de Haitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj. Historio: Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La sklaveco estis sklaveco kruela: en Barbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de Hispanio, Britio, Francio, Nederlando kaj post 1898, eĉ de Usono. Sklaveco malaperis en la 19-a jarcento. Post la Dua Mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al Usono (Novjorko, Miami) kaj Kanado (Toronto). Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de muziko: regeo, kalipso, salso, merengeo, ktp. Kulture, la landoj Belizo, Bahamoj kaj Gujano estas ankaŭ parto de la Antiloj. Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvan tohuvobahuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis: kreolaj ks. Kelkaj antilanoj parolas la Hispanan (Kubo, Puerto-Riko, Domingo), aliaj la Anglan (Jamajko, Barbado, Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ la Franca (Haitio, Gvadelupo, Martiniko) kaj Nederlanda (Arubo, Nederlandaj Antiloj) estas parolataj. ---- Vidu ankaŭ: Bermuda Triangulo - Kariboj - Kariba Maro - Britaj Antiloj Kategorio:Nordameriko ! ja:西インド諸島

Grandaj Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj < Nordameriko ---- Grandaj Antiloj ampleksas la jenajn ŝtatojn kaj insulojn:
- Kejmaninsuloj
- Kubo
- Navasa Insulo (Usona)
- Jamajko
- Puerto-Riko (Usona; kun insuletoj Culebra kaj Vieques)
- Hispanjolo (landoj Haitio kaj Domingo)

Friga ĉapo

http://de.wikipedia.org/upload/e/ee/Phrygische_M%C3%BCtze_-_001.png
La friga ĉapo estas konus-forma ĉapo, kies vertico mole refalas antaŭen, tiel nomita ĉar ĝi estis surmetita de la loĝantoj de Frigio, antikva popolo en Malgranda Azio. En la pentraĵoj sur la helenaj vazoj la friga ĉapo signas la trojanojn. En la antikva Romio, la sklavoj, kiuj estis liberigitaj de siaj mastroj, devis surhavi tiun ĉapon dum la liberigo. Tial ĝi estis poste rigardita kiel simbolon de liberiĝo kvankam tion postulis la romia leĝo kiel signo ne tiom pri liberigo, kiom pri antaŭa sklaveco. Oni ekfaris ĝin por ke la liberigitoj, ankoraŭ 'makulita' de sia devena statuso, ne povu pretendi al la samaj honoroj ol la deorigine liberaj. La friga ĉapo estis unue abunde uzita dum la Franca Revolucio de 1789. Estis periodo de ĝi kiam ĉiuj devis nepre surhavi tion surkape, tiuj, kiuj ne faris tiel, estis suspektitaj pro malbona revoluciismo. Poste ĝi estis uzata de ĉiuj respublikaj reĝimoj de Francio. La virino, kiu simbolas la franca respubliko, t.e. Marianne, surhavas frigan ĉapon.
Poste, la friga ĉapo estis ankaŭ uzata sur la naciaj blazonoj de Argentino, Kubo kaj Kolombio. Ankaŭ, en Usono la subŝtato Nov-Ĵerzejo.

Argentino

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino ---- Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.

Bazaj informoj

vidu ankaŭ

- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio

Eksteraj ligoj:

- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo] Kategorio:Argentino Kategorio:Sudameriko fiu-vro:Argentina ja:アルゼンチン ko:아르헨티나 ms:Argentina simple:Argentina th:ประเทศอาร์เจนตินา

Kariba Maro

Geografio > Maroj > Kariba Maro ---- La Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj. La Kariba Maro etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo. La ligo inter la Kariba Maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo. Vidu ankaŭ: Antiloj ja:カリブ海

Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj ---- Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la (ĉe-)Karibmaraj insuloj. Nur Bahamoj, Bermudo kaj Turkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile. Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:
- Grandaj Antiloj (kun "grandaj" insuloj kiel Jamajko, Kubo, Puerto-Riko kaj Hispanjolo)
- Malgrandaj Antiloj (kun "malgrandaj" insuloj kiel Angvilo, Antigvo-Barbudo, Gvadelupo, Barbado, Dominiko, Grenado, Martiniko)
- (Ĉebordaj Antiloj (kun insuloj proksimaj al la marbordo de Sudameriko, kiel Arubo, Trinidado kaj Tobago)) Se dezirindas duonigi Amerikon, la Antiloj Grandaj kaj Mal- nature apartenas al Nordameriko, dum la Ĉebordaj al Sudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj. Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas kolonioj. Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte de Kubo, la insuloj estas demokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de Usono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la Sovetunio, estas la granda escepto. Ekonomio: La efika metropolo de la regiono estas Miami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el komunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de Haitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj. Historio: Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La sklaveco estis sklaveco kruela: en Barbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de Hispanio, Britio, Francio, Nederlando kaj post 1898, eĉ de Usono. Sklaveco malaperis en la 19-a jarcento. Post la Dua Mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al Usono (Novjorko, Miami) kaj Kanado (Toronto). Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de muziko: regeo, kalipso, salso, merengeo, ktp. Kulture, la landoj Belizo, Bahamoj kaj Gujano estas ankaŭ parto de la Antiloj. Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvan tohuvobahuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis: kreolaj ks. Kelkaj antilanoj parolas la Hispanan (Kubo, Puerto-Riko, Domingo), aliaj la Anglan (Jamajko, Barbado, Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ la Franca (Haitio, Gvadelupo, Martiniko) kaj Nederlanda (Arubo, Nederlandaj Antiloj) estas parolataj. ---- Vidu ankaŭ: Bermuda Triangulo - Kariboj - Kariba Maro - Britaj Antiloj Kategorio:Nordameriko ! ja:西インド諸島

Fidel CASTRO

right right right] D-ro Fidel Alejandro CASTRO RUZ [fiDEL aleĤANdro KAStro rus] (naskiĝis la 13-an de Aŭgusto, 1926) estas la ŝtatestro de Kubo. Kiel juna revoluciisto Castro faligis la diktaturon de Fulgencio BATISTA kune kun sia frato Raúl CASTRO kaj la argentinano Ernesto Che GUEVARA. Li fariĝis ĉefministro de Kubo la 16-an de Februaro, 1959 kaj estas la prezidento de la Kuba Respubliko ekde l /a 3-an de Decembro, 1976. Komence Usono aprobis la novan registaron, sed baldaŭ estiĝis malkonsento inter la du registaroj pro la eksproprietigado de proprieto de grandaj usonaj korporacioj (ĉefe United Fruit). Post renkontiĝo kun la vicprezidento de Usono Richard NIXON tiu diris ke Castro estas "naiva" sed ne necese komunisto. Post kiam Castro signis kontrakton kun Sovetunio por aĉeti petrolon, la rilatoj inter Usono kaj Kubo pli kaj pli malboniĝis, ĝis kiam Usono rompis la diplomatiajn rilatojn inter la du landoj. Tial Castro sin turnis pli kaj pli al Sovjetunio, kaj ekde tiam la okcidentaj landoj nomas lian registaron komunista, kvankam ĝi vere praktikas tre alian formon de socialimo ol la tiama Sovetunio. Castro enkondukis kampanjon por alfabetigi la kuban loĝantaron, kaj ege sukcesis, tiel ke nuntempe la loĝantaro de Kubo estas la plej multe alfabetigita en la tuta Latinameriko. Ankaŭ en la kampo kuracista li sukcesis. Kubo havas plej elstare malalta mortokvoto en Latinameriko, tiom bona kiom tiu de riĉa lando, kaj nun eĉ ricevas malsanulojn el aliaj landoj aŭ sendas kuracistojn helpe al apudaj landoj.

Privata vivo

Li havas nur unu filon, kun Mirta DÍAZ-BALART, naskitan la 1-an de septembro 1949, kaj nomitan Fidel same kiel sia patro.

Eksteraj ligoj

- [http://www.stopusa.be/scripts/texte.php?section=BFAB&langue=0&id=7380 parolado eldirita de F. Castro en 2000 (france)] CASTRO Fidel CASTRO Fidel ja:フィデル・カストロ simple:Fidel Castro th:ฟิเดล คาสโตร

Municipo

<1> Historie, en la Romia regno oni donis la titolon municipo (latine municipium) al urboj, kiuj konservis sian propran juron, sed kies anoj posedis la romian civitanecon. <2> Municipo estas distrikto, urbokomunumo, kiun oni konsideras kiel relative memstaran aŭ eĉ sendependan administran unuon, kiu do sur loka aŭ regiona nivelo havas pli da memstareco ol ordinaraj urboj.

Havano

Geografio > Ameriko > Kubo > Havano < Urbo ---- Havano (hispane: La Habana; malofte plennome: San Cristóbal de la Habana) estas la ĉefurbo de Kubo.

Historio

En la jaro 1515 la hispana konkeranto Diego VELÁZQUEZ DE CUELLAR fondis urbon nomatan La Habana je la suda marbordo de la insulo. En 1519 oni movis la urbon al la nuna loko, kaj pro sia bona situo ĝi evoluiĝis al grava havena centro. En 1607 Havano fariĝis la ĉefurbo de la hispana kolonio Kubo. En la jaro 1762 Britio okupis la urbon kaj ŝanĝis ĝin kontraŭ Florido. Kiam la hispanoj ĝin reokupis, ĝi ricevis la plej grandan fortikaĵon de Ameriko. Dum la prohibicio en Usono Havano fariĝis grava feria centro por usonanoj. La noktaj amuzejoj kaj ludsalonoj ja transvivis la finon de la prohibicio, sed fermiĝis post la revolucio en 1959.

Nuntempo

Nuntempe Havano estas la industria centro de la lando: Krom maŝinojn, vestaĵojn kaj kemiajn produktojn oni produktas tie ekz. cigarojn kaj rumon. Vidinda estas la malnova urbocentro, kun siaj barokaj kaj novklasikismaj monumentoj. Ekde 1982 la Unesko subtenas la restaŭradon de tiuj ĉi valoraĵoj, kel Monda Kulturheredaĵo. La 75-a UK 1990 estis organizita en Havano, kaj en marto 2004 la 6-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto okazis tie.

Faktoj

- Loĝantaro: ĉ. 2 milionoj
- Situo: Kategorio:Ĉefurboj Kategorio:Kubo ja:ハバナ ko:아바나

Dolaro

Dolaro estas:
- Monunuo en pluraj landoj: Dolaro (monunuo)
- Urbo en Britio: Dolaro (urbo)

Sancti Spíritus

Sancti Spiritus estas urbo en Kubo. Ĝi estis fondita en 1514 de la hispana konkeranto Diego VELÁZQUEZ DE CUÉLLAR. La historia centro estas turisma vidindaĵo. Sancti Spiritus estas ankaŭ la nomo de kuba provinco. Aparte de la samnoma ĉefurbo, estas fama la urbo Trinidad, tre bone konservata, Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kaj unu el la plej vizitataj lokoj en la insulo. Sancti Spiritus estis la naskiĝloko de la hispana pioniro de la esperantista movado Julio MANGADA ROSENÖRN. Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO

Granma

Granma estas la nomo de diversaj konceptoj kun rilato al Kubo:

Ŝipo

Granma estis la nomo de ŝipo kiu ludis gravan rolon en la kuba revolucio. Ĝin utiligis la revoluciuloj por vojaĝi en 1956 al Kubo el Meksiko, kun aro de armiloj, tiel komencante la gerila lukto. Inter la vojaĝantoj troviĝis Fidel CASTRO, Raúl CASTRO kaj Ernesto GUEVARA, la Che. La ŝipo nun montriĝas en muzeo en Havano.

Revuo

La nomo de la ŝipo estas ankaŭ tiu de la oficiala taga gazeto de la Komunista Partio de Kubo. [http://www.granma.cu]

Provinco

Granma estas la nomo de provinco de Kubo. Vidu artikolon Granma (provinco) Kategorio:Kubo

Santiago de Cuba

Geografio > Ameriko > Antiloj > Kubo > Santiago de Kubo :Por aliaj urboj nomataj Santiago vidu apartigilon ---- Santiago de Cuba estas la historie dua plej grava urbo en Kubo. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco, en la sudoriento de la insulo.
- Situo: 20,01° N, 75,82° O.
- Loĝantaro: ĉ. 500.0000 Santiago troviĝas ĉe golfeto en la Kariba Maro. Ĝi plu estas grava haveno.

Historio

Santiago de Cuba estis fondita de la hispana konkeranto Diego VELÁZQUEZ DE CUÉLLAR je la 28-a de junio de 1514. Inter 1522 kaj 1589 Santiago estis la ĉefurbo de la kuba kolonio. En ĝia golfo okazis la plej grava batalo de la kuba sendependenco, en kiu usonaj kirasŝipoj dronigis la hispanajn navigajn fortojn. En Santiago troviĝas la Kazerno Moncada, kiu estis atakita je la 26-a de julio de 1953 de grupo de revoluciuloj, sub la komando de juna Fidel CASTRO, kio fariĝis la unua agado post kelkaj jaroj kondukanta al la forigo de la diktatora reĝimo de Fulgencio BATISTA.

Vidindaĵoj

Du gravaj lokoj de Santiago, la fortreso de San Pedro de la Roca del Morro kaj la aro de ruinoj de francaj kafplantejoj, donis al ĝi la kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Aliaj lokoj: la Domo de la Trova (kanto), la Muzeo de la Rumo, la Tombejo de Sankta Ifigenia kaj la Baziliko de la Kupro (Santuario de la Virgen de la Caridad del Cobre).

Ekstera ligo

- [http://www.santiagoencuba.com/ Retejo de la urbo] Kategorio:Kubo

Droits de l'homme en République Démocratique du Congo

En vue d'avoir une bonne transition en République Démocratique du Congo, il a été décidé de créer de nouveaux mécanismes d'aide et de contrôle du nouvel ordre politique. Parmi ces mécanismes, on compte aussi l'Observatoire national des Droits de l'Homme. L'article 154 et 155 de la transition consacrent cet observatoire et lui octroient le pouvoir de promouvoir et de protéger les droits de l'homme.

Liens externes

- [http://www.ondh-rdc.org/sommaire.php3 Observatoire national des droits de l'homme, site officiel]
- [http://www.amnestyinternational.be/doc/mot.php3?id_mot=79&Valider=Aller+%E0+ce+pays Amensty International, Belgique : République démocratique du Congo]
- [http://hrw.org/doc/?t=french_africa&c=congo Human Rights Watch : Afrique - République démocratique du Congo]
- [http://www.ohchr.org/french/countries/zr/index.htm Haut-Commissairiat des Nations Unies aux droits de l'homme : République démocratique du Congo]

online casinos statystyki hoteles amsterdam systemy zarzdzania gu Links

:: RELATED NEWS ::
Tiden
Tiden är en svensk tidskrift som grundades 1908 av Hjalmar Branting. Det är en socialdemokratisk idé- och debatttidskrift som utkommer med 6 nummer per år. Utgivare är Tankesmedjan, Förlaget Idé & Tendens, som bildades av Socialdemokraterna och ABF. Kända medarbetare genom
Motala Express
Motala Express. Ångfartyget med namnet S/S Motala Express levererades 1895 från Jönköpings Mekaniska Verkstad (även kallad Sandwalls Mekaniska Verkstad) vid Munksjön i Jönköping. Hon byggdes för att kunna ta 417 passagerare, men är med dagens strängare krav klassad för max 250. Motala Express brukar kallas "Vätterns fånge", då ho

Roten ur två
Roten ur 2 (egentligen kvadratroten ur 2) är i matematiken berömt då det ledde det antika Greklands matematiker till insikten att de rationella talen inte är tillräckliga i alla lägen. Beviset för att roten ur 2 är irrationellt sägs ha varit särskilt besvärande för
Kvadratroten ur 2

Kvadratroten ur två

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org