Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Leopoldo La 1-a

Leopoldo la 1-a

Leopoldo la 1-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio ja:レオポルト1世 (神聖ローマ皇帝) Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Leopoldo la 1-a Leopoldo la 1-a (16581705)
- li naskiĝis la 9-an de junio de 1640.
- gepatroj: imperiestro Ferdinando la 3-a kaj Mario Anno Habsburga.
- imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, apostola reĝo hungara kaj reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj reĝo germana, kroatia, slavonia kaj lombardia, arkiduko aŭstria kaj duko stiria, karintia kaj krajna, silezia kaj transilvania, margrafo moravia kaj grafo tirola, gorizia kaj istria.
- li parolis latine, itale, hispane, germane.
- 16401654 kiel dunaskita princo li estis edukata por pastraro.
- li komponis 79 templajn komponaĵojn, 8 oratoriojn, 155 kantojn, 17 baletojn kaj kelke da teatraj ludoj.
- 1654 post morto de frato Ferdinando la 4-a li fariĝis sekvanto de la trono.
- 16561705 li fondis Universitaton en Inŝpruk, Vroclavo kaj altlernejon en Olomouc kaj templon de sankta Petro en Vieno.
- 1655 kronado kiel apostola reĝo hungara.
- la 11-an de septembro de 1656 li estis kronita kiel ĉeĥa reĝo.
- 1657 post morto de sia patro li ekregis kiel Leopoldo la 1-a.
- julio de 1657 li forveturis Pragon, por ke li de tie gvidis elekton de imperiestro.
- la 1-an de februaro de 1658 Leopoldo ekvojaĝis ĝis Frankfurto ĉe Odro por la kronado.
- la 1-an de aŭgusto de 1658 okazis en Frankfurto la imperiestra kronado.
- 16631664 turkoj prireginte Slovakion, Transilvanion invadis Moravion.
- la 10-an de aŭgusto de 1664 per Vaŝvara Paco suda Slovakio restis sub superregado de turkoj.
- 1666 geedziĝo al Mario Terezio, filino de Filipo la 4-a Hispana.
- 16661671 en Hungarujo eksplodis ribelo de F. Wesselényi kaj de P. Zrinský. Leopoldo venkis la ribelon kaj li lasis ekzekuti la gvidintojn.
- 1669 naskiĝo de filino Mario Antonino (edzo Maksimiliano Emanuelo Bavaria).
- la 1-an de novembro de 1671 Leopoldo la 1-a subskribis amikan kontrakton kun Francio promesinte, ke li ne subtenos ties malamikojn.
- 1672 la franca reĝo Ludoviko la 14-a misuzis la kontrakton kun la imperiestro klopodante konkeri hispanan Nederlandon, landon de hispanaj habsburgoj.
- 1673 Leopoldo la 1-a proklamis al li militon.
- 1673 mortis lia unua edzino kaj Leopoldo edziĝis al Klaŭdio Felicitas Tirola.
- 1676 post morto de sia dua edzino li edziĝis al Eleonoro Falca.
- 1678 naskiĝo de filo Jozefo (pli posta reĝo kaj imperiestro).
- 1679 per Paco en Nymvegy la imperio perdis Freiburgon, centro de regiono de Breisgburg.
- la 23-an de septembro de 1679 post tio, kiam en Aŭstrio eksplodis pesto, Leopoldo transloĝiĝis en Pragon.
- aprilo de 1680 la kortego forveturis reen ĝis Vieno post tio, kiam la pesto aperis ankaŭ en Prago.
- printempo de 1680 en Bohemio eksplodis la plej granda servutula ribelo, sed kiu estis malvenkita kaj dekoj da homoj estis ekzekutita.
- 1680 novan ribelon en Hungarujo kontraŭ habsburgoj komencis magnato grafo Emerich Tököly. Helpe de turkoj li konkerinte la tutan Hungarujon akceptis titolon de hungara reĝo.
- 1683 la turkaj soldataroj almarŝis ĝis Vieno, kie ili estis malvenkita je kapo de duko Karolo Lotrina, imperiestra marŝalo.
- 1684 soldataroj de Leopoldo la 1-a komencis konkeri Hungarujon. Grafo Tököly fuĝis ĝis Turkio sub ŝirmon de sultano.
- la 1-an de oktobro de 1685 naskiĝo de filo Karolo (pli posta imperiestro kaj reĝo).
- 1686 Karolo Lotrina konkeris Petrovaradinon, unu jaro post tio Beogradon kaj Transilvanion.
- 1686 mortis Mario Eleonoro, duonpatrino de la imperiestro kaj la tria edzino de Ferdinando la 3-a, kiu eĉ post morto de sia edzo retenis en la kortego de lia filo grandan respekton kaj influon.
- 1687 Leopoldo la 1-a nuligis en Hungarujo elektecon de la hungaraj reĝoj. (Ondro la 2-a en la jaro 1222 leĝigis tiun ĉi rajton al la hungara nobelaro.)
- 1688 Leopoldo priregis la tutan Hungarujon kaj poste okazis la t.n. Hombuĉado en Prešov (30 nobeloj estis ekzekutitaj kaj al vico konfiskita posedaĵo).
- 1691 Leopoldo volis malhelpi pluajn konfliktojn kun la hungara nobelaro kaj tial li permesis praktiki en kelkaj urboj evangeliajn ceremoniojn.
- 16931695 en Bohemio eksplodis ribelo de ĥodoj kaŭzita pro nerespektado de iliaj malnovaj privilegioj el la tempoj de Karolo la 4-a kaj Jiří z Poděbrad. La kortega konsilanto Lamminger revokis al la imperiestro, kiu sendis en Ĥodion soldataron, kiu venkis super ĥodoj.
- la 28-an de novembro de 1695 Jan Sladký Kozina, gvidanto de la ribelo de ĥodoj estis en Plzeň ekzekutita.
- 1697 en Bohemio estis fonditaj unuaj manufakturoj.
- 1699 por dudek jaroj finis la militoj kontraŭ turkoj per Paco Karlovica, per kiu estis renovigita Hungara reĝlando kiel tutaĵo en la manoj de Leopoldo la 1-a kun tio, ke sole malgranda parto ĉe suda limo, nomata Banato, restis al turkoj.
- 1700 Leopoldo la 1-a enpraktikigis gregorian kalendaron.
- 1701 Leopoldo la 1-a avancis sian aliancanon brandenburgan princo-elektiston kaj prusian dukon Frederikon la 3-an je prusia reĝo.
- 1701 komenciĝis milito je heredaĵo post la hispanaj habsburgoj.
- la 5-an de majo de 1705 Leopoldo la 1-a mortis pro hidropulmo.

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Ĉeĥio =MITOLOGIAJ REGANTOJ= :Prapatro Ĉeĥo (5-a jarcento post Kristo) :Krok (7-a jarcento) :Libuŝe :Přemysl la Plugisto (ĉirkaŭ la jaro 700) =HISTORIAJ REGANTOJ= Ligo de slavaj gentoj :Sámo (623659) Grandmoravia regno :Mojmír (morto 846) :Rastislav (846870) :Svatopluk (871894) :Mojmír la 2-a (894906) Bohemio Přemyslidoj

Princoj

:Bořivoj la 1-a (? – 894 ?) :Spytihněv la 1-a (? – 915 ?) :Vratislav la 1-a (915 ? – 921 ?) :Sankta Venceslao (? – 935) :Boleslav la 1-a (935967) :Boleslav la 2-a (967999) :Boleslav la 3-a (9991002) :Vladivoj (10021003) :Boleslao la Brava (10031004) :Jaromír (10041012) :Oldřich (10121034) :Břetislav la 1-a (10341055) :Spytihněv la 2-a (10551061) :Vratislav la 2-a (10611092) :Konrád Brněnský (1092) :Břetislav la 2-a (10921100) :Bořivoj la 2-a (11011107) :Svatopluk (11071109) :Vladislav la 1-a (11091125) :Soběslav la 1-a (11251140) :Vladislav la 2-a (11401173) :Soběslav la 2-a (11731178) :Bedřich (11781189) :Konrád la 2-a Ota (11891191) :Břetislav Jindřich (11921197) :Vladislav la 3-a (1197)

Reĝoj

:Přemysl Otakar la 1-a (11981230) :Venceslao la 1-a (12301253) :Přemysl Otakar la 2-a (12531278) :Venceslao la 2-a (12781305) :Venceslao la 3-a (13051306) :Rudolfo la 1-a de Habsburgo (13061307) :Henriko Karintia (13071310) Luksemburgia dinastio :Johano la 1-a de Luksemburgio (13101346) :Karolo la 4-a (13461378) :Venceslao la 4-a (13781419) :Zigmundo la 1-a (14201437) :Albreĥto Habsburgo (14371439) :Ladislao la 1-a (14521457) :Jiří z Poděbrad (14581471) :Matiaso la 1-a Korvino (14711490) :Vladislao la 2-a Jagello (14711516) :Ludoviko la 1-a (15161526) Habsburgoj :Ferdinando la 1-a (15261564) :Maksimiliano la 1-a (15641576) :Rudolfo la 2-a (15761611) :Matiaso la 2-a (16111619) :Frederiko la 1-a (16201621) :Ferdinando la 2-a (16211637) :Ferdinando la 3-a (16371657) :Ferdinando la 4-a :Leopoldo la 1-a (16581705) :Jozefo la 1-a (17051711) :Karolo la 2-a (17111740) :Karolo la 3-a (17411742) :Maria Teresia (17421780) :Francisko la 1-a Stefano Lotaringa :Jozefo la 2-a (17801790) :Leopoldo la 2-a (17901792) :Francisko la 2-a (17921835) :Ferdinando la 5-a (18361848) :Francisko Jozefo la 1-a (18481916) :Karolo la 1-a (19161918)

Prezidentoj de Ĉeĥoslovakio

:Tomáš Garrigue MASARYK (19181935) :Edvard BENEŠ (19351938) :Emil HÁCHA (19381945) ::Protektorato Bohemio kaj Moraviofaŝisma okupacio (19391945) :Edvard BENEŠ (19451948) :Klement GOTTWALD (19481953) :Antonín ZÁPOTOCKÝ (19531957) :Antonín NOVOTNÝ (19571968) :Ludvík SVOBODA (19681975) :Gustáv HUSÁK (19751989) :Václav HAVEL (19891992)

Prezidentoj de Ĉeĥio

:Václav HAVEL (19922003) :Václav KLAUS (2003 – ) Kategorio:Historio Kategorio:Historio de Ĉeĥio

1658

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1658 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1658 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

17-a de septembro: Salvador CORREIA de SÁ iĝis guberniestro de gubernioj de sudo de Brazilo

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de septembro : Oliver CROMWELL ----
1653 | 1654 | 1655 | 1656 | 1657 | 1658 | 1659 | 1660 | 1661 | 1662 | 1663
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1658년

9-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 9-a de junio ---- La 9-a de junio estas la 160-a tago de la jaro (la 161-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 205 tagoj restas. Je la 9-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1534 : Jacques CARTIER estas la unua eŭropano eltrovi la riveron S-ta LAWRENCE en Kanado

Naskiĝoj


- 1640 : Leopoldo la 1-a
- 1810 : Otto NICOLAI, komponisto
- 1843 : Bertha VON SUTTNER, verkistino, nobelpremiita pro paco 1905
- 1891 : Cole PORTER, komponisto
- 1894 : P. W. BAAS
- 1896 : Richard FRIEDENTHAL
- 1916 : Robert McNamara, usona politikisto
- 1916 : Les PAUL, usona muzikisto
- 1934 : Donald Duck aperis por la unua fojo
- 1961 : Michael J. FOX
- 1981 : Natalie PORTMAN

Mortoj


- 1870 : Charles DICKENS, brita verkisto
- 1892 : William STAIRS, esploristo
- 1964 : Max AITKEN, ankaŭ konata kiel Lordo BEAVERBROOK
- 1974 : Miguel Angel ASTURIAS, Hispanio
- 2000 : Ernst JANDL, Aŭstrio

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月9日 ko:6월 9일 simple:June 9 th:9 มิถุนายน

Ferdinando la 3-a

Ferdinando aŭ Fernando la 3-a estas la nomo de diversaj reĝoj kaj imperiestroj:
- Ferdinando la 3-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio) (1608-1657, imperiestro de 1637)
- Fernando la 3-a de Kastilio, Sankta Fernando (1199-1252, reĝo de 1217)
- Fernando la 3-a de Sicilio kaj 4-a de Napolo (1751-1825, reĝo 1759-1816)
- Fernando la 3-a de Napolo, Fernando la 2-a de Aragono, la Katolika Reĝo (1452-1516, reĝo de 1504)
- Ferdinando la 3-a de Toskano (1769-1824, grand-duko 1791-1799 kaj 1814-1824)

Hungario

Geografio > Eŭropo > Hungario ---- Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
  - bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
  - Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
  - Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
  - areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
  - komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
  - Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
  - stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
  - Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
  - la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002 Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj. La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo. Bruselo

Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio. Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945. La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado

Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif Kategorio:Hungario als:Ungarn fiu-vro:Ungari ja:ハンガリー ko:헝가리 ms:Hungary simple:Hungary th:ประเทศฮังการี zh-min-nan:Magyar-kok

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Lombardio

: Lombardujo

Aŭstrio

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio ---- La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.

Historio

Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.

Politiko

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido. La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.

Federaciaj Landoj

Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj. Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio

Ekonomio

Eksportado


- Maŝinindustria produktaĵo
- Transporta instalaĵo
- Papero kaj Celulozo
- Metalo
- Ŝtalo.

Turismo

[http://www.winterreisen.de/ski_a.htm Aŭstrio]

Mondaj heredaĵoj


- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo

Esperanto-movado

Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Aŭstrio
- Landnomoj Kategorio:Aŭstrio als:Österreich fiu-vro:Austria ja:オーストリア ko:오스트리아 ms:Austria simple:Austria th:ประเทศออสเตรีย zh-min-nan:Tang-kok

Karintio

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio > Karintio ---- Karintio (germane Kärnten [kern't-n], slovene Koroška [koroŝ'ka]) estas la plej suda kaj la plej suna federacia lando de Aŭstrio. Okcidente troviĝas la limo al Orienta Tirolo, norde kaj nord-oriente al Salzburg kaj al Stirio kaj sude al Slovenio kaj Italio. En baseno inter la Centraj Alpoj norde kaj la Karnaj Alpoj kaj la Karavankoj sude troviĝas la du plej gravaj urboj Klaŭdiforumo kaj Villach (prononcu: Fil'aĥ). Inter tiuj troviĝas la lago Wörthersee. Kune kun multaj aliaj lagoj ĝi estas la centro de la somera turismo. Ĉar 20 % de la enloĝantaro laboras en turismo, ekzistas granda sezona ŝanĝiĝo de la senlaboreco. La plej grava rivero de Karintio estas la Dravo. La Dravaj elektraj centraloj produktas 12 % de la elektro por tuta Aŭstrio. En la suda parto de Karintio vivas la popolgrupo de la Karintiaj slovenoj (proksimume 15 000 anoj) kiel agnoskita minoritato. La diskuto pri la popolgrupaj rajtoj (dulingvaj lernejoj, dulingvaj urboŝildoj) estas tre emocie gvidata. ---- als:Kärnten

Silezio

Silezio
90px
historia emblemo
de
Supra Silezio
90px
historia emblemo
de
Malsupra Silezio
(pli malfrue Granda emblemo
de
Aŭstria (Ĉeĥa) Silezio)
Mapo
225px
Mapo de sileziaj princlandoj kaj sinjorujoj
en duono de la 17-a jarcento
Silezio (ĉeĥe Slezsko, germane Schlesien, pollingve Śląsk) estas historia teritorio, etendiĝanta nuntempe parte en Pollando (plimulto de la teritorio, parte en Ĉeĥio kaj vilaĝo Pechern kaj du eksklavoj nordokcidente de urbo Bad Muskau situas ankaŭ en Germanio. Ĝis la jaro 1742 la tuta Silezio apartenis al landoj de Krono Ĉeĥa. Tiutempe metropolo de Silezio estis urbo Vroclavo. Post la jaro 1742 poste ties teritorio dividiĝis en kelke da partoj kun ŝanĝiĝema amplekso. (vidu Ĉeĥa Silezio, Prusia Silezio, Pola Silezio).

Historio de Silezio

Ekde la jaro 990 la teritorio estis parto de pola ŝtato (loĝis ĉi tie triboj de silezianoj – de tie la nomo, opolanoj kaj pluaj), ekde la jaro 1138 apanaĝa piastida princlando. En la jaro 1163 ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogowio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la 13-a jarcento de Henriko la 1-a en (Grandan) Legnicion – pli malfrua Malsupra Silezio kun centro en Vroclavo. Al la tria, orienta apanaĝo Mieszko la 1-a Silezia aligis parton de suda Pollando, kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de Bytom, Osvietim, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua Supra Silezio, kiu havis centron en Racibórz, pli malfrue en Opole. Per kontrakto el la jaro 1202 piastidaj regantoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en Malsupran Silezion kaj Supran Silezion. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la 15-a jarcento kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis. Jam post pereiga malvenko en batalo ĉe Legnica kontraŭ mongoloj en la jaro 1241 okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la 13-a jarcento memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow, Zahanio, Javorio kaj pli malfrue Volovio. De regiono Vroclav poste apartiĝis regionoj de Swidnica, Oleŝnica, Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj. Sed la divido trafis ankaŭ Supran Silezion, kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro 1281 regionoj de Těšín, Racibórz, Bytom, Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la 15-a jarcento ankaŭ regiono Opava kaj Krnov (definitive konfirmita nur en la jaro 1659), kiuj antaŭe apartenis al Moravio. Jam Venceslao la 2-a enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj 13271335 Johano de Luksemburgio. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda (13331370); unue en la jaro 1333 per Vyšehrada kaj poste en la jaro 1335 per Trenčína kontrakto (dum kunveno kun Johano de Luksemburgio kaj tiam ankoraŭ margrafo Karolo per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro 1348 per paco en Namyslov kun Karolo la 4-a, kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn. Ankaŭ en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de Klodsko, kiu dumtempe apartiĝis de regionoj Minstenberg (dum princo Venceslao), Namyslov, Falkenberg kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de dukolandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj piastidaj branĉoj (1335 de Vroclavo, 1368 de Swidno, 1492 de Oleŝnica, 1504 de Glogow, 1532 de Opole, 1625 de Těšín kaj 1675 de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de piastidoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la 15-a jarcento samtempe Pollando reakiris reen per aĉeto regionojn de Osvietim, Zator kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en Supran kaj Malsupran Silezion). Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de husanaj militoj, kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al katolikismo, sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de husanoj. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj kolonigistoj ekde la 11-a jarcento, la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.

La plej signifaj el la sileziaj princlandoj (de oriento al okcidento)


- Teŝina princlando – historia teritorio en Supra Silezio, 1282 princlando, 1291 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono, post la 1742 parto de Aŭstria Silezio, 1919 dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
- Opava princlando – historia teritorio en Supra Silezio (respektive en Ĉeĥa reĝlando), 1269 princlando (dukolando), feŭdo de Ĉeĥa Krono, en la 14-a jarcento plu dividita (Regiono Krnov, Regiono Hlučín), 1742 dividita inter Prusio kaj Aŭstria Silezio, 1920 dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
- Bitoma princlando – historia teritorio en Supra Silezio, memstara ekde la 1282, 1298 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono renovigita de Johano de Luksemburgio, ekde la 1362 la historio komuna kun Teŝina princlando, ekde la 1742 parto de Prusio, post la 1945 pola teritorio.
- Raciborza princlando – historia teritorio en Supra Silezio, ekde la 1282 memstara, 1327 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono, 13361521 ĝi estis kunigita kun Opava princlando, ekde la 1742 prusia, 1931 surbaze de plebiscito dividita inter Pollando kaj Germanio, 1945 la tuta de Pollando.
- Opola princlando – historia teritorio en Supra Silezio, la estiĝo de la princlando fine de la 12-a jarcento, 1292 unuafoje feŭdo de Ĉeĥa Krono, daŭre ekde la 1327, 1497 kunigita kun Raciborza princlando, ekde la 1742 parto de Prusio kaj ekde la 1922 de Germanio, post la dua mondmilito ekde la 1945 la pola.
- Krnova princlando – historia teritorio devene en Supra Silezio kiel parto de Opava regiono, ekde la 1365 memstara princlando, post 1742 dividita inter Prusio (nordo) kaj Aŭstria Silezio, 1918 la suda parto restis al Ĉeĥoslovakio kaj nordo al Germanio, tiu post la 1945 fariĝis la pola.
- Nisa princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, memstara ekde fino de la 12-a jarcento, 1350 feŭda rilato al Ĉeĥa Krono, post 1742 dividita inter Prusio (la ĉefa parto) kaj Aŭstria Silezio, la prusia parto ekde la 1920 parto de Germanio kaj ekde la jaro 1945 de Pollando, la aŭstria parto ekde la jaro 1919 parto de Ĉeĥoslovakio.
- Zabrzega princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ekde la 1348 memstara, ofte kunigata kun Legnica, feŭdo de Ĉeĥa Krono ekde la tempoj de Johano de Luksemburgio, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la dua mondmilito pola.
- Svidna princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, 1278 memstara princlando, komune kun Javorio alportis ĝin al Ĉeĥa Krono Anno el Javorio, edzino de Karolo la 4-a, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la dua mondmilito pola.
- Vroclava princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ekde la 1138 apanaĝa princlando, ekde la 1335 feŭdo de Ĉeĥa Krono (unuafoje subjugita al Venceslao la 2-a), post 1742 prusia, poste germana kaj nur post 1945 pola.
- Volovia princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, memstara princlando estiĝas nur fine de la 15-a jarcento, surbaze de feŭdaj rilatoj ĝi fariĝis de la 17-a jarcento de Ĉeĥa Krono, post 1742 prusia, poste germana, nur post 1945 parto de Pola Silezio.
- Javoria princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, komencoj de memstara evoluo datumitaj al la jaro 1278, post plua divido nur 1303, 1353 feŭdo de Ĉeĥa Krono (devena posedaĵo de Anno Svidna-Javoria, edzino de Karolo la 4-a), post 1742 ĝi fariĝis de Prusio, poste de Germanio, ekde la 1945 de Pollando.
- Glogovia princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, ĝi estiĝis 1253 pro apartigo de Legnica princlando, ekde la 1331 feŭdo de Ĉeĥa Krono, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la dua mondmilito pola.
- Zahania princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, devene parto de Glogovia princlando, ekde la 1307 memstara princlando, ekde la duono de la 14-a jarcento feŭdo de Ĉeĥa krono, post 1742 parto de Prusio, poste de Germanio, post la dua mondmilito pola.

Silezio en literaturo


- Petr BEZRUČ – Sileziaj kantoj (kolektaro de poemoj precipe pri Supra Silezio). La libro aperis ankaŭ en Esperanto.

Tradicia kulturo


- [http://www.infomedia-schlesien.de/dfk_portal/galerie/trachten/trachten.htm tradiciaj vestoj de Silezio (germanaj)]

Sileziaj urboj:


- en Pollando:
  - Vroclavo (638 401 loĝantoj)
  - Katowice (329 600 loĝantoj)
  - Gliwice (199 700 loĝantoj)
  - Bytom (198 200 loĝantoj)
  - Zabrze (195 400 loĝantoj)
  - Rybnik (142 600 loĝantoj)
  - Tychy (130 700 loĝantoj)
  - Wałbrzych (129 000 loĝantoj)
  - Opole (128 000 loĝantoj)
  - Legnica (106 000 loĝantoj)
  - Jelenia Góra (90 000 loĝantoj)
  - Lubin (82 000 loĝantoj)
  - Glogow (74 300 loĝantoj)
- en Ĉeĥio
  - Opava
  - Orlová
  - Krnov
  - Karviná
  - Český Těšín

Vidu ankaŭ


- Ĉeĥa Silezio
- Prusia Silezio
- Pola Silezio
- Moravio
- Luzacio
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Germanio Kategorio:Pollando ja:シレジア

Moravio

Historio / Geografio > Ĉeĥio > Moravio Moravio (ĉeĥe: Morava) estas unu el historiaj ĉeĥaj landoj (hodiaŭ kun areo 26 095 km2). Ĝi etendiĝas en orienta parto de Ĉeĥio. Kun Moravio najbaras okcidente Bohemio (344km), sude aŭstria federacia lando Aŭstrio Malsupra, sudoriente, oriente poste Slovakio kaj nordoriente Slovakio kun Ĉeĥa Silezio, norde poste Pola Silezio – konkrete regiono Klodsko, kiu estas hodiaŭ parto de pola Malsupra Silezio (vojevodio) (20 km). Se ni kalkulas al Moravio ankaŭ eksajn moraviajn enklavojn en Silezio, do Moravio najbaras ankaŭ kun pola Opola vojevodio, kiu situas en historia teritorio de Pola Silezio. Kiel metropolo de Moravio estas konsiderata Brno, nome ekde la jaro 1641. Antaŭe ĉefurbo estis Olomouc, kiu eĉ plu apartenas al signifaj historiaj urboj de Moravio. Je iom pli malfrue kun progreso de minejoj kaj industrio signifiĝis urbo Ostrava. Inter pli konataj regionoj de Moravio apartenas Valaĥio, Moravia Slovakio, Haná.

Historio de Moravio

Slava loĝigo

La plej malnova historie dokumentita etno estis keltaj triboj de Volkoj-Tektosagoj, alternitaj en eraoŝanĝo de ĝermanaj Kvadoj (verŝajne ĉi tien tuŝis influo de Regno de Marobudo). En la 6-a jarcento loĝis en Moravio slavaj triboj: Holasicoj en Regiono Opava (sed kies ekzistado estas tre problema) kaj Moravianoj (de tie la nomo – unuafoje ili estas menciataj nur en la jaro 822, sed evidente temis pri suma nomo por ĉiuj loĝantoj de unu tribo, kiu en la 8-a aŭ la 9-a jarcento subjugis la ceterajn tribojn vivantaj en tiu ĉi regiono), vivantaj precipe ĉirkaŭ la meza kaj suba fluo de rivero Morava, verŝajne ĝis kunfluejo kun rivero Danubo.

Grandmoravia epoko

En la