Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Libano

Libano

Geografio > Azio > Libano ---- Azio Libano - (Lubnan, لبنان) - lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo.
  • Landkodo: LB.
  • E-nomo: mallonge Libano; oficiale, Libana Respubliko.
  • Nacia nomo: Al-Ĝumhurija al-Lubnanija.
  • Areo: 10.400 kv.km.
  • Politika sistemo: prezidenta respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Emile LAHUD.
  • Ĉefurbo: Bejruto (900 mil).
  • Urboj: Tripolo (500 mil), Saida (105 mil).
  • Loĝantaro: 4.005.000 (1995), inter ili libananoj 79,5%, palestinanoj 9,0%, armenoj 5,6%.
  • Ŝtatlingvo: araba lingvo.
  • Kredantoj: Libana loĝantaro estas de komplika konfesa konsisto. Ili dividiĝas je kelkaj religiaj komunumoj: kristanoj - maronitoj, ortodoksuloj, protestantoj, islamanoj - sunaistoj, ŝijaistoj, kaj druzoj. Tia religia konsisto kaŭzis ekziston de siaspeca politika sistemo. En 1943 dum deklaro de sendependeco adoptis nacian ĉarton, laŭ kio prezidento de la lando devis esti kristana maronito, ĉefministro - islamano-sunaisto, kaj prezidanto de parlamento - islamano-ŝijaisto. Ĉi-tiu interkonsento estis bazita sur la rezultoj de la unua popolnombrado, kiu montris ke kristanoj konsistigas 60%-ojn de la loĝantaro. Post tio, popolnombrado plu ne okazis kaj ŝajnas, ke religia konsisto ŝanĝiĝis per plimulto de islamanoj. La provoj revizii nacian ĉarton kaŭzis kontraŭstaron inter religiaj komunumoj kaj longdaŭran civilan militon, kiu daŭris ĝis la 1990-aj jaroj, engaĝante Sirion, Israelon, Iranon, OPL-n kaj Usonon.
  • Eksporto: vesto, juvelaĵo, frukto.
  • Pokapa GNP: 2.660 $.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Heredaĵo: Baalbek (ruinoj de romia templo), Byblos (ruinoj de klasika epoko), Kadiŝa gorĝo (belega montara pejzaĝo), Tripolo (fortikaĵo de kruckavaliroj kaj mezepoka araba urbo). La cedroj de montaro Lebanono estas cititaj en Biblio. (ankaŭ Libana cedro) Nuna Libano koincidas kun antikva Fenicio.

historio


- Rafik HARIRI
- Khiam Kategorio:Libano ja:レバノン ko:레바논 ms:Lubnan simple:Lebanon th:ประเทศเลบานอน zh-min-nan:Lebanon

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Tripolo (Libano)

Geografio > Libano > Tripolo < Urboj ---- Jare 1920 Tripolo, arabe: (طرابلس (الشرق [tarAbulus (al-ŝarq)], estiĝis la libana urbo. Loĝantaro de moderna Tripolo estas 500 miloj. La urbo estas dividita je du partoj: El-Mina (inkludas havenon kaj antikvan arieron) kaj la sama Tripolo urbo, kia estas centro de komerco, banka industrio kaj refreŝiĝo. Tripolo estas konata per siaj bonbonoj, oliva oleo kaj komercaj bazaroj, kie oni povas favorpreze aĉeti oraĵojn. Ekonomiko de Tripoli bazitas sur agronomio kaj nutrindustrio. ja:トリポリ (レバノン)

Araba lingvo

Titola teksto

Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo ---- nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto, Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj: abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo, ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko, matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano. La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj. Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo. Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj. Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo. Ortografio, prononco, elparolo La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj. Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in. Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde. ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3 ja:アラビア語 ko:아랍어 ms:Bahasa Arab simple:Arabic language th:ภาษาอาหรับ

Kristanoj

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: # katolikismo (53%) # protestantismo (16%) # ortodoksismo (11%) # anglikanismo (3%) Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500 (Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj. Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.) Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto). Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne. La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio. :Kristanismaj Specoj: :Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo :Kristanaĵoj :Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo :Pensintoj, verkistoj, teologoj: :Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich :Postmortolando :Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo :Sakramentoj :Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto Kategorio:Kristanismo ja:キリスト教 ko:기독교 ms:Kristian simple:Christianity th:คริสต์ศาสนา zh-min-nan:Ki-tok-kàu

Ortodoksuloj

Ortodoksismo estas la trie plej granda branĉo de kristanismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. (Du aliaj branĉoj, la katolika kaj la protestanta, havas 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la orienta, greka branĉo de kristanismo, kiu havas 11% da ĉiuj kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio, Serbio, okcidenta Azio, kaj iuj aliaj landoj.

Historio

La ortodoksa kaj katolika branĉoj estis unu eklezio ĝis la Granda Skismo de 1054. Depost 476, kiam la Roma Imperio ĉesis ekzisti, la okcidenta kaj orienta eklezioj grade kreskis aparten, ĝis 1054, kiam la orienta (ortodoksa) eklezio ne plu toleris la ĉiam pli kaj pli grandiĝantan pretendon de la papo (la episkopo de Romo) je supera aŭtoritato en la eklezio. La papo fariĝis tro potenca kaj kulture barbara (barbara ĉi tie signifu kion?). Kaj ĉi tio ja estas la kriza malsamo inter la ortodoksismo kaj la katolikismo: en la katolikismo la plejalta aŭtoritato estas la papo, dum en la ortodoksismo similan aŭtoritaton posedas nur la ekumena koncilio, ĉiu episkopo estas egala al ĉiuj aliaj.

Doktrino

La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj. Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de doktrino kaj praktiko), estinte tre konservema depost tiam pri doktrino. Laŭ tio, la eklezioj nestoriana, armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke, ja rekonas la sep konciliojn, sed bedaŭrinde la papo, la episkopo de Romo, aldonis doktrinon post la sep koncilioj, tial katolikismo ankaŭ eraras. Ortodoksismo ne agnoskas la aŭtoritaton de la papo super ĉiuj Kristanoj.

Simileco al katolikismo

Ortodoksismo ne agnoskas, ke la papo en Romo posedas aŭtoritaton super ĉiuj Kristanoj. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria ĉieliris, ĝi ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile, dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri diservo per ikonoj (t.e. bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj anĝeloj iel partoprenas en la dia, kiel preĝoj kaj la sakramentoj), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj. Tial, laŭ katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Katolikismo rekonas la sakramentojn de ortodoksismo, kvankam ne inverse.

Sakramentoj

Ortodoksismo neoficiale rekonas sep sakramentojn aŭ "misterojn" (la greka vorto por sakramento): # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto

Moralo

La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.

Organizo

Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ĉeno de landaj eklezioj, kiuj havas la saman doktrinon kaj sakramenton. Ĉiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aŭ gubernio) estas egala al ĉiuj aliaj. La eklezio de ĉiu lando aŭ gento plejparte agas sendepende de la aliaj. La "unua inter egalaj" estas la Patriarko de Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), sed lia potenco estas pli honora ol praktika. Li estas la unua inter egaloj. Ekzistas 14 aŭtokefalaj (sendependaj) kaj 3 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj, kiuj ĉiam estas listigitaj laŭ jena sinsekvo: # Konstantinopola - sidejo en Istanbulo, Turkio # Aleksandria - sidejo en Aleksandrio, Egipto # Antiokia - sidejo en Damasko, Sirio # Jerusalema - sidejo en Jerusalemo, Israelo # Rusia - sidejo en Moskvo, Rusio # Kartvela - sidejo en Tbilisi, Kartvelio # Serba - sidejo en Beogrado, Serbio # Rumana - sidejo en Bukareŝto, Rumanio # Bulgara - sidejo en Sofio, Bulgario # Kipra - sidejo en Nikozio, Kipro # Helada - sidejo en Ateno, Grekio # Pola - sidejo en Varsovio, Pollando # Ĉeĥa-Slovaka - sidejo en Prago, Ĉeĥio # Amerika - sidejo en Novjorko, Usono # Sinaja (aŭtonoma) - sidejo de Kairo, Egipto # Finna (aŭtonoma) - sidejo en Kuopio, Finnlando # Japana (aŭtonoma) - sidejo en Tokio, Japanio Sub la episkopo estas la sacerdoto aŭ sacerdotoj de ĉiu preĝejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn. Pastro rajtas edziĝi antaŭ ordino, sed ne episkopoj nek monaĥoj. La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la monaĥoj kiuj praktikas kristanismon konsideratan ideala, severan kaj mistikan.

Ortodoksismaj preĝejoj

sacerdoto sur tiu ekzemplo de eno de ortodoksisma preĝejo, en Samarkando, kie ankoraŭ loĝas multaj rusoj, rimarku interalie: malĉeesto de seĝoj (malsimile al nunaj katolikaj preĝejoj) nek benkoj (kiel en protestantaj preĝejoj); la Ikonostazo t. e. ĉirkaŭvando kovrita de ikonoj kiu kaŝas la altaron, kaj kien la pastro eniras tra la ankaŭ videblaj pordoj. La cirillitera surskribo dekstre legiĝas voskresje t.e. "li resurektis" (Jesuo Kristo). Kategorio:Ortodoksismo ja:東方正教会 zh-cn:东正教

Protestantoj

:Konfesioj :Adventismo - Anglikanismo - Baptismo - Baptismo suda - episkopanismo - Fundamentismo - Kalvinismo - Kristana Scienco - Kvakerismo - Luterismo - Metodismo - Molokanismo - Pentekostismo (i.a. Asembleo de Dio) - Pietismo - Kanada Misia Alianco - Unuiĝinta Eklezio de Kanado - Unuiĝinta eklezio de Kristo :Protestantoj :Lutero - Zvinglo - Kalvino - John KNOX - Ellen G. White - Cassie Bernall :Pra-Protestantoj :valdismo - John WYCLIF - Jan HUS :Esperanto :E-Movado inter protestantoj ---- Protestantismo (1517- ) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 16% de kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en norda Eŭropo, norda Ameriko, Oceanio kaj suda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉo, la tiel nomata Protestanta Reformado. Laŭ si mem, protestantismo estas la plej pura formo de kristanismo, foriginte la paganismon de la aliaj du, antikvaj branĉoj de kristanismo (katolikismo kaj ortodoksismo). La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino. Kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de kristanismo (la katolika kaj la ortodoksa), la protestanta branĉo kredas al La Kredo Nicea. Kontraŭ la aliaj branĉoj, tamen, la protestanta kredas al tri doktrinoj de Lutero:
- sola fide
- sola scriptura
- universala pastraro Tio ebligis protestantojn forlasi la Eklezion, ĉar ili ne plue bezonis ĝin por sakramento, sacerdotoj aŭ doktrino. Anstataŭe, ĉiu kredanto legas la Biblion por si mem kaj preĝas al Dio, ne bezonante sacerdoton kiel interulo inter si kaj Dio. Biblio: Protestantoj uzas la katolikan Novan Testamenton kaj la judan Malnovan Testamenton de la tago de Lutero. Tial, dum la katolika kaj la protestanta Nova Testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksa) uzas la judan Malnovan Testamenton ne de la tago de Lutero, sed de la tago de Jesuo Kristo. Ekde Jesuo, tamen, la juda biblio ŝanĝis ĉar iuj libroj estis eksigitaj. Tial ĉi tiuj libroj -- nomita la apokrifo de la protestantoj -- ankaŭ mankas al la protestanta biblio:Tobit, Judit, I kaj II Makabeoj, Saĝeco, Siriakido kaj Baruĥ. Sakramentoj: Plejparte, ĉiuj protestantaj ekezioj praktikas bapton (kristanigo per akvo) kaj komunion (manĝo por memorigo pri Kristo). Kvankam la plimulto kredas ke Kristo iel estas ĉe komunio, se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diversas. Sed ĉiuj malkonsentas kun la katolika ideo de transsubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere fariĝas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera apero restas same). Komunio kutime okazas monate aŭ kvarjare. La centro de protestanta Diservo ne estas komunio sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon. La plimulto ankaŭ edzigas kaj pastrigas, sed plejparte ne sakramente. Eksediĝo estas tolerata en praktiko. Luteranismo havas pentofaradon. Iuj eklezioj malpermesas tabakon kaj alkoholon. Sanktuloj mankas al protestantismo: ne estas protestantaj sanktuloj, protestantoj ne preĝas al sanktuloj aŭ eĉ pentras bildojn de ili. Protestantoj kredas kaj sentas ete pri Sankta Maria. Laŭ protestantismo, katolikismo traktas sanktulojn kiel idoloj aŭ dietoj, anstataŭigante sanktulojn (precipe Maria) por Dio. Monaĥoj ankaŭ mankas al protestantismo. (Escepto: la komunumo de Taizé en Francujo) La plej ekstrema formo de protestantismo -- liberala protestantismo -- kredas ke Jesuo ja estis homo tre saĝa kaj sankta, sed homo sole, ne Dio. Sed, por paroli precize, tio ne estas kristanismo, sed modernismo. Tial tio estas protestantismo sole laŭ nomo kaj historio. La Esperantista ligo de protestantoj estas la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Kategorio:Protestantismo ja:プロテスタント ko:개신교 ms:Protestan

Druzoj

La Druzoj (arabe: duruzī درزي, pl. durūz دروز, hebree: druzim דרוזים) estas malgranda, aparta religia komunumo loĝanta plejparte en Libano, Israelo, Sirio, Turkio kaj Jordanio; malgrandaj grupoj ankaŭ elmigris al diversaj landoj de Ameriko kaj Eŭropo kaj alilanden. Ili uzas la araban lingvon kaj kondutas laŭ socia ŝablono tre simila al la araboj de tiu regiono. Plej multaj druzoj diras, ke ilia religio estas islama, sed plej multaj islamanoj ne akceptas tion kaj opinias ilin herezuloj aŭ alikredantoj. ili interalie kredas je reenkarniĝo. Plej multaj druzoj nomas sin araboj, kvankam iuj (precipe en Israelo) neas tion. Ne ekzistas preciza censo, sed oni taksas ke la tutmonda druzaro nombras proksimume 1 milionon. Ili ne provas disvastigi sian religion, laŭ ili la pordoj estas fermitaj kaj nenia aliĝo al Druzismo eblas krom per naskiĝo. Kategorio:Religio ja:ドゥルーズ派

Sirio

Geografio > Azio > Sirio ---- Azio thumb thumb Sirio - Surijah - سورية Lando en Sud-Okcidenta Azio, inter Mediteraneo kaj Eŭfrato, Taŭruso kaj Araba dezerto.











:: RELATED NEWS ::