Kino > Aktoroj > Lilli PALMER
----
Lilli PALMER, aŭ realnome: Lilli Marie PEISER (naskiĝis la 24-an de majo, 1914 , mortis la 27an de januaro1986) estis germana aktorino.
Naskiĝinte en Posen (nuntempe: Poznan en Pollando), ŝi pasigis sian junaĝon en Berlino, kie ŝi ankaŭ akiris instruadon pri aktorado. En Darmstadt ŝi en 1933 unuafoje aperis sursceneje, sed jam mallonge poste la juddevena aktorino devis fuĝi de la nazioj: unue al Francio kaj poste al Britio, kie ŝi ricevis siajn unuajn filmrolojn.
En 1943 ŝi edziniĝis al la brita aktoro Rex HARRISON, kun kiu ŝi du jarojn poste transloĝiĝis al Usono. Ŝi daŭrigis sian karieron en la Broadway-teatro kaj en Hollywood, sed la edzeco disiĝis kaj ŝi revenis al Germanio en 1954. Kun sia dua edzo Carlos THOMPSON ŝi vivis ĉefe en Svislando.
Lilli Palmer dediĉis sin ankaŭ al la pentrado, krome ŝi verkis kelkajn romanojn kaj publikigis siajn memoraĵojn Dicke Lilli - gutes Kind (1974). Ŝi mortis en 1986 en Losanĝeleso.
Listo de filmoj
- The First Offence (Britio, 1933)
- The Secret Agent (Britio, 1936)
- Body and Soul (Usono, 1947)
- Hans le Marin (Francio, 1948)
- Mädchen in Uniform (Germanio, 1958)
Kino
Je la fino de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio la novan arton kinematografio, aŭ kino. Serio de bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita, kaj liverata tra la mondo. La kino, kaj ĝia ido televido, fariĝis grandega kultura influo de la 20-a jarcento.
20-a jarcento
Teatro - Kino - Televido
Aktoro estas persono, kiu ludas rolon en teatro, televido aŭ en filmo kiel sian profesion. Ekzistas ankaŭ amatoraj aktoroj, iam nomataj rolantaj neaktoroj, kiuj aŭ ludas teatraĵojn kiel sian hobion aŭ estis elektitaj en konkurso de filma reĝisoro pro siaj tipaj kvalitoj aŭ tial, ĉar la reĝisoro bezonas simplan, naturan homon sen aktora afekteco. Profesiaj aktoroj studas sian fakon en aktoraj konservatorioj kaj universitatoj, ili distingiĝas per kultivita, karakteriza voĉo, per aktora stilo, kiu ne estas nura ŝajnigado. Aktoro ne volas spektanton trompi, sed rakontas al li draman agadon per aktoraj rimedoj - per regado de voĉo, movoj, korpotenado, mimiko.
Historio > Tagoj > la 24-a de majo
----
La 24-a de majo estas la 144-a tago de la jaro (la 145-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 221 tagoj restas.
Je la 24-a de majo okazis, interalie:
Historio > Tagoj > la 27-a de januaro
----
La 27-a de januaro estas la 27-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 338 tagoj restas (339 en superjaroj).
Je la 27-a de januaro okazis, interalie:
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ:konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.
Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.
La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025.
Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio.
De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo.
En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro1918 Pollando sendependiĝis.
La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (poleWisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000).
Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj):
right - Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16]
Tyniec
Geografio > Eŭropo > Germanio > Berlino < Urboj
----
Urboj200px - loko: 52.52 Norde, 13.33 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 4.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg, Reinickendorf
Berlino, germane: Berlin [berlin'], post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando.
Antaŭ la Dua mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metrolopolio de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi-tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmaceŭta entrepreno Schering kaj gazetara giganto Springer.
Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filialojn en nova ĉefurbo. Iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, koncernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn aferajn kaj oficajn centrojn. [http://www.presse.tk/ Source: Press]
Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, kia estas sidloko de Hohenzollerna dinastio, imperia ĉefurbo kaj unu el eŭropaj kulturcentroj. Pro tio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto de historiaj monumentoj, kiaj estas:
- Brandenburga Pordego - Templo por memoro de Imperiestro Wielhelm
- Domo de Reichstag
- Kolono de Venko
- Germana ŝtatopero
- Aleo Unter-den-Linden
- Aleo Kurfurstendam.
Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejo, restoracioj, baroj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuro.
Darmstadt [DARMŝtat]) estas germanaurbo en suda Hesio.
Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administrejo de la distrikto Darmstadt-Dieburg kaj de la distriktaro (subprovinco) Darmstadt.
Ĝi havas ĉ. 138.000 loĝantojn kaj areon de ĉ. 122 km².
Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' N kaj 8° 38' E; ĝia alto super maro estas 167 metroj.
ja:ダルムシュタット
Francio
:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : franceFrance [frãs]; Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta EŭropoAreo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, OkcitanioAlfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Kino > Aktoroj > Rex HARRISON
----
Rex HARRISON, aux realnome: Reginald Carey HARRISON (naskigxis la 5-an de marto1908, mortis la 2-an de junio1990) estis brita aktoro.
Ekde 1924 li laboris en diversaj britaj teatroj, turneis ankaux tra Usono. En la jaro 1929 li unuafoje aperis en filmo. Famon li gajnis per rolo en la filmo The Citadel (1938). Ekde 1945 li vivis en Usono.
Unu el liaj plej grandaj sukcesoj estis la rolo de Profesoro Higgins en la muzikaloMy Fair Lady, kiun li unue prezentis en la Broadway-teatro kaj poste en la filmigo de George CUKOR. En 1965 li gajnis Oskaron por tiu cxi rolo.
Rex Harrison mortis en 1990 en Novjorko.
Listo de filmoj
- Men are no Gods (Britio, 1936)
- The Citadel (Britio, 1938)
- Major Barbara (Britio, 1941)
- Blithe Spirit (Britio, 1944)
- The Rake's Progress (Britio, 1944)
- Anna and the King of Siam (Usono, 1946)
- The Ghost and Mrs. Muir (Usono, 1947)
- Unfaithful Your's (Usono, 1948)
- The Four Poster (Usono, 1952)
- King Richard and the Crusaders (Usono, 1954)
- Midnight Lace (Usono, 1960)
- Cleopatra (Usono, 1963)
- My Fair Lady (Usono, 1964)
- The Honey Pot (Usono, 1967)
- Doctor Doolittle (Usono, 1967)
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono - Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratiafederaciarespubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio1776 de Britio - organizoj: UNO (1945), NATO - konstitucio: la 4-an marto 1789 - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Fondita dum la jarcento XVIII kiel meksika farmvilaĝo,
Los-Anĝeleso fariĝis mondfama dum la jarcento XX kiel la loko de Hollywood,
centro de la usona kinoindustrio pro ties bona vetero, variega tereno,
kaj libereco el tiamaj monopoliistoj de Novjorko (inter ili, Edisono).
Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono, kaj deka plej
granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem,
pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj
Los-Anĝeleso, Orange, kaj Riverside.
Ĝi lokiĝas ĉe koordinatoj .
Fondita de hispanaj koloniistoj en 1781 kun la nomo
"El Pueblo de Nuestra Señora la Reina de los Angeles de Porciúncula"
(La Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciúncula).
La nomo devenis de tiu de kapelo aperteninta de la Sankta Francisko, kies sektanoj regadis
la hispanan koloniadon de Kalifornio kaj konstruis multajn misionejojn tra la ŝtato.
(Ili donis la nomon de sia majstro al la alia urbego
de Kalifornio, Sanfrancisko.) Iom post iom, la nomo mallongiĝis
al la nuna "Los Angeles" (prononcita angle "lasANĝeliz", hispane "losANĥeles") kaj
ofte simple al "L.A." (elej').
Dum la malfrua jarcento XIX kaj jarcento XX, la urbo kreskadis, ĝis ĝi farigixis la plej granda en Kalifornio. Los-Anĝeleso fifamiĝis pro malbona situacio inter rasoj. Nigrahaŭtuloj tumultis tie en 1965 kaj 1992, kiel protesto kontraŭ brutaleco polica kaj la malegala ekonomia situacio.
Je 2001, la urbego estis la dua plej granda de Usono, la kvara plej granda de Ameriko kaj la sepa plej granda de la mondo. Tio povas ŝanĝiĝi venontjare. Novembron de 2002, okazis balotado pri la apartiĝo de kelkaj sekcioj de Los-Anĝeleso. Movado por fariĝi novan urbon el tiu parto nomata Valo San-Fernando (norde de Mulholland Dr.) sukcesis por ke loka instanco LAFCO aprobis specialan balotadon, sed finfine Losanĝelesanoj voĉdonis malpermesi la apartiĝon laŭ plimulto de du kontraŭ unu. La demando devus ricevi majoritatan aprobon de la tuta urbo kaj cetere la aprobon de la voĉdonantoj en la koncerna sekcio de la urbo. Se la apartiĝo okazus, (je 1a de julio 2003) Los-Anĝeleso tuj fariĝus la tria plej granda urbo en Usono, Valo San-Fernando la sesa. Simila balotado okazis pri Hollywood, kiu simile malsukcesis. LAFCO pristudas la demandon ĉu okazigi similan balotadon por la apartiĝo de la suda 'havena regiono.'
Kategorio:Urboj de KalifornioKategorio:Urboj de Usonoja:ロサンゼルスko:로스앤젤레스simple:Los Angeles, Californiath:ลอสแองเจลีส
Anna Zalewska
Anna Zalewska (18 września1939, Pokrytki - 4 lipca2004), nauczycielka, działaczka polityczna.
Ukończyła Wydział Humanistyczny Uniwersytetu Gdańskiego (1973). Była posłanką na Sejm RP dwóch kadencji (1993-1997 i 1997-2001) z ramienia Sojuszu Lewicy Demokratycznej (wybierana w Ciechanowie), pracowała w Komisji Edukacji, Nauki i Postępu Technicznego (od 1997 pod nazwą Komisja Edukacji, Nauki i Młodzieży), Komisji Łączności z Polakami za Granicą oraz Komisji Spraw Zagranicznych.
Zalewska, AnnaZalewska, Anna
US 104th Infantry Division
The 104th Infantry Division —nicknamed the Timberwolf Division— was a division of the United States Army that fought for 195 consecutive days during World War II. The Division's nickname came from its timberwolf shoulder insignia. Some 34,000 men served with the division under the leadershi
No, he's not as important as Elvis or Dylan, but I think its a pretty comprehensive article. Self nomination -- I wrote nearly all of this, modulo some copy editing. --- GWO 16:18, 3 Nov 2004 (UTC)
- Support. Lots of blank links though.--Crestville 18:54, 3 Nov 2004 (UTC)
- Object. Good stuff, but the one and two sentence paragraphs need to be fixed. The piperazine-based drug, related to benzylpiperazine.
TMFPP was briefly emergency scheduled in Schedule I in the US, but the scheduling expired in April 2004 and has not been renewed. Therefore, unlike its cousin benzylpiperazine, TFMPP is not currently an illicit drug in the US.
Because of its suspected activity on serotonin, a mixture of
Deutsche Bank AG
Deutsche Bank AG (German for German Bank) is a multinational bank operating worldwide and employing almost 70,000 people (2004). Its headquarters are located in Frankfurt, Germany. Josef Ackermann is its CEO and head of the executive committee, Rolf Breuer is
Bo-bobo
Bobobo-bo Bo-bobo (ボボボーボ・ボーボボ Bobobō-bo Bō-bobo, sometimes known as Bo x 7 or Bo^7 to American fans) is a manga by Yoshio Sawai, published by Shueisha in Japan and serialized in that country's Weekly Shonen Jumpmagazine<