Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Lingva Komitato

Lingva Komitato

Esperanto > Lingvaj institutoj > Lingva Komitato ---- La Lingva Komitato, fondita dum la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro en 1905, estis sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. Ĝi estas la antaŭulo de la Akademio de Esperanto. Ĝin prezidis Emile BOIRAC. Ĝi havis "superan Komisionon" nomatan "Akademio". En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj, kaj ricevis la nomon "Akademio de Esperanto". (kompletigenda)

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

1a UK 1905

Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 1-a Universala Kongreso de Esperanto ---- 1-a Universala Kongreso de Esperanto, en ĉeesto de la kreinto de Esperanto, Ludwik Lejzer ZAMENHOF
Bulonjo-ĉe-Maro, Francio, 7-12-a de aŭgusto 1905
688 aliĝintoj el 20 landoj.
La kongreso havis brilan sukceson, estis solvitaj diversaj gravaj problemoj, kiel ekzemple La Deklaracio pri Esperanto. La 9an de aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro estis aprobitaj la Fundamento, la starigo de la Lingva Komitato kaj de la Organiza Komitato, la flago.
- Organiza komitato
  - Prezidanto : Emile BOIRAC
  - Sekretario : Paul BOULET
- Teatraĵoj prezentitaj
  - Mensogo pro amo de Eugène LABICHE. Prezentis amatora trupo f-inoj SAMUEL kaj PANNEVIN, s-roj C. LEPHAY, Paul BOULET, C. MICHAUX, MARTIN , SAMUEL, francoj.
  - Edziĝo kontraŭvola de Molière. Prezentis amatora 10-persona trupo el 8 landoj. S-ino R. JUNCK, ĉeĥ-devena italino; f-ino H. CEDERBLAT, svedino, membro de la Lingva Komitato; s-ino AVILOV, rusino; s-roj Paul BOULET, franco; B. MUDIE, anglo; J. ANSEL, franco; L. COGEN, belgo; C.F. KÜCHLER, germano; Albert SAINT-MARTIN, kanadano; J. ALLUM, norvego.
  - Hamleto de William SHAKESPEARE. Deklamis monologon angla komponistino kaj kantistino F. L. SCHÄFER.
  - Edziĝo per telefono de Jacques FERNEUZE. Prezentis amatora franca trupo : Georges WARNIER kaj Georges GROSSET. La prezento okazis en Salono Conway en antaŭkongreso en Parizo.

Enciklopedio de Esperanto :

Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, en E-a formo Bulonjo-ĉe-Maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la 1-a UK 7-12 aŭgusto 1905, kiun ĉeestis 688 esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais, kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Boulogne. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke L. L. Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en Lingvo Internacia (1904, p: 271.) en kiu partoprenis krom L. L. Zamenhof ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio, pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parizo okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per L. L. Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de L. L. Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" L. L. Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo; ludado de "Mensogo pro Amo" de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de L. L. Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj esperantistoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la Esperanta standardo.
O. SIMON en EdE-B.

100 jarojn poste...

La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia amikeca renkontiĝo [http://boulogne2005.online.fr Boulogne2005], kiu disvolviĝis en Bulonjo-ĉe-Maro dum Pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L.L. ZAMENHOF denove estis aldirita. La postaj paroladoj de la ĉeestantaj politikistoj estis ĉiuj pli-malpli subtenaj al Esperanto.

Vidu ankaŭ


- [http://wikisource.org/wiki/Prelego_de_Zamenhof_en_la_Unua_Kongreso_en_Bulonjo_%C4%89e_Maro_1905 Prelego de Zamenhof]
- [http://wikisource.org/wiki/Bulonja_deklaracio Bulonja deklaracio] UK 05 UK 05 05 1905

Akademio de Esperanto

Esperanto > Lingvaj institutoj > Akademio de Esperanto < Akademio ---- La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon, same kiel la aliaj nacilingvaj Akademioj.

Historio

La antaŭulo de la Akademio de Esperanto estis la Lingva Komitato, kiu havis "superan Komisionon" nomatan "Akademio". En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj, kaj ricevis la nomon "Akademio de Esperanto". Vidu la historio de Akademio kaj Lingva Kominato ĉe la artikolo: Lingva Komitato kaj Akademio.

Decidoj kaj rekomendoj

Pri landnomoj (el 1974, 1985, 1989, 2003)
"Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno" (1990)
"Rekomendoj pri propraj nomoj" (1989)
Pri pasivaj participoj(el 1967 kaj 1989)
"Esprimo de la aganto en komplementa funkcio" (1986)
"Pri niaj alfabeto kaj ortografio" (el 1982)
"Pri la vorto 'po'" (el 1974)
"Pri kelkaj misuzoj" (el 1973)
"Pri la refleksivo" (el 1971)
"Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado" (el 1967)

Membraro

La Akademio de Esperanto konsistas el la sekvaj 45 kolegoj (la informoj validas de Septembro 2004).
- S-ro Dao Anh Kha
- S-ino Perla ARI-MARTINELLI
- D-ro AŜVINI Kumar
- S-ro Marc BAVANT
- S-ro Gersi Alfredo BAYS
- S-ro Vilmos BENCZIK
- S-ro Gerrit BERVELING
- D-ro Werner BORMANN
- D-ino Marjorie BOULTON
- S-ro André CHERPILLOD
- D-ro Renato CORSETTI
- Prof. Probal DAS GUPTA
- S-ro Edwin de KOCK
- S-ro Michel DUC-GONINAZ
- S-ro Gbeglo Koffi
- S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ
- S-ro Ottó Haszpra
- Prof. Christer KISELMAN
- D-ro Boris KOLKER
- D-ino KOUTNY Ilona
- Prof. Erich-Dieter KRAUSE
- Prof. Sergeo KUZNECOV
- Prof. Jouko LINDSTEDT
- S-ro Li SHIJUN (Laŭlum),
- D-ro François LO JACOMO
- S-ino Anna LOWENSTEIN
- D-ro Carmel MALLIA
- Prof. Geraldo MATTOS
- S-ro Stefan MAUL
- Prof. Carlo MINNAJA
- S-ro Brian MOON
- S-ro Andrzej PETTYN
- S-ro Sergej B. POKROVSKIJ
- S-ro Otto Prytz
- S-ro Baldur RAGNARSSON
- S-ro Flavio REBELO
- S-ro Francisko Simonnet
- S-ro Trevor STEELE
- S-ino Spomenka ŠTIMEC
- D-ro Humphrey TONKIN
- Prof. Amri WANDEL
- D-ro John C. WELLS
- S-ro Bertilo WENNERGREN
- S-ro XIE Yumin
- S-ro YAMASAKI Seikô De majo 2002 la Akademio konsistis el la jenaj membroj: S-ino Perla ARI-MARTINELLI, D-ro AŜVINI Kumar, D-ro Julius BALBIN, S-ro Gersi Alfredo BAYS, S-ro Vilmos BENCZIK, S-ro Gerrit BERVELING, D-ro Werner BORMANN, D-ino Marjorie BOULTON, S-ro André CHERPILLOD, D-ro Renato CORSETTI, Prof. Probal DAŜGUPTO, S-ro Edwin de KOCK, S-ro Michel DUC-GONINAZ, Prof. Hitosi GOTOO, S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ, Prof. Christer KISELMAN, D-ro Boris KOLKER, Prof. GAKU Konisi, D-ino KOUTNY Ilona, Prof. Erich-Dieter KRAUSE, Prof. Sergej KUZNECOV, S-ro Georges LAGRANGE, Prof. Jouko LINDSTEDT, D-ro François LO JACOMO, S-ino Anna LOWENSTEIN, D-ro Carmel MALLIA, Prof. Geraldo MATTOS, S-ro Stefan MAUL, Prof. Carlo MINNAJA, S-ro Brian MOON, S-ro Andrzej PETTYN, S-ro Sergej B. POKROVSKIJ, S-ro Baldur RAGNARSSON, S-ro Johan Hammond ROSBACH, S-ro Li SHIJUN (Laŭlum), D-ino Sabira STAHLBERG, S-ro Trevor STEELE, S-ino Spomenka ŠTIMEC, D-ro Humphrey TONKIN, Prof. Amri WANDEL, D-ro John C. WELLS, S-ro Bertilo WENNERGREN, S-ro XIE Yumin, S-ro YAMASAKI Seikô.

Eksteraj ligoj


- [http://www.akademio-de-esperanto.org/ TTT-ejo de la Akademio de Esperanto] Kategorio:Esperanto Kategorio:Akademio
-
ja:アカデミーオ・デ・エスペラント

Emile BOIRAC

EdE-B > Émile BOIRAC < Franca esperantisto<<Grava esperantisto ---- Émile BOIRAC [emil' bŭarak'], franco, doktoro pri filozofio, fama filozofo kaj rektoro de Akademio de Esperanto. Naskiĝis je la 26-a de aŭgusto de 1851 en Guelma (Alĝerio), mortis je la 20-a de septembro de 1917 en Dijon. Estis nomita rektoro de la Universitato de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902). Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco "La Ideo de la Fenomeno"; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la "pri-vinan" Instituton de Dijon. En 1900 li estis varbita al Esperanto per leteroj de Meray. Post iom da hezito li senlace laboris por Esperanto. Li prezidis la unuan UK en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de D-ro Zamenhof kiel prezidanto de la Lingva Komitato, li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la Delegacio kaj la konduton de tiu ĉi. En la lingvaj laboroj li partoprenis per gravaj verkoj, kaj lia granda Vortaro E-E-a estis unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj. Boirac sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la E-istaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al Esperanto gravajn Universitatanojn. Krom siaj multaj artikoloj en revuoj francaj (speciale en la Revuo Pedagogia) kaj esperantaj (kiel la Revuo), li verkis:
- Traduko de Leibniz : Monadologio, 1902-
- Ŝlosileto kvarlingva 1903 -
- Perdita kaj retrovita 1905 -
- Qu'est-ce que l'espéranto? 1906 -
- Le Congrès espérantiste de Genève, 1906 -
- Pri la homa radiado, 1906 -
- Traduko de Molière: Don Juan aŭ la ŝtona festeno, 1909 -
- Traduko de Van Dyke: La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo, 1909 -
- Plena Vortaro E-E-a 1909 -
- Le problème de la langue internationale, 1911 -
- Vortaro de la Oficialaj Radikoj 1911 -
- Fundamentaj principoj de la vortaro esperanta 1911. L. BASTIEN.

Aldonoj

En 1912 Boirac estis fundanto, kune kun Camille CHAIGNEAU kaj aliaj, de monda asocio de spiritismaj Esperantistoj kaj ĝia unua prezidanto. kategorio: spiritismo

Wikipedia:Articles for deletion/The Combat Guide



mieszne filmy sylwester w grach sms gate low cost car hire tanie latanie, tanie loty










































:: RELATED NEWS ::
Philippsheim
Philippsheim in der Eifel gehört zur Verbandsgemeinde Speicher im Landkreis Bitburg-Prüm in Rheinland-Pfalz, Deutschland. Der Ort hat 130 Einwohner und eine Fläche von 89 Hektar.

Daten


- Postleitzahl: 54662
- Kfz-Kennzeichen: BIT
- Telefonvorwahl: 06565
Stichwortverzeichnis Südosteuropa/J
---- Dieses Stichwortverzeichnis lebt von der aktiven Teilnahme der WIKIPEDIA-Benutzer und ist KEINE abgeschlossene Liste, eigene fehlende Stichworte bitte deshalb gerne ergänzen und entsprechend alphabetisch einsortieren. Vielen Dank! ----
- Jablanica
- Jablanica (Bezirk)
- Jablanica (Bezirk Serbien)
- Janez Drnovšek

Stichwortverzeichnis Südosteuropa/K
---- Dieses Stichwortverzeichnis lebt von der aktiven Teilnahme der WIKIPEDIA-Benutzer und ist KEINE abgeschlossene Liste, eigene fehlende Stichworte bitte deshalb gerne ergänzen und entsprechend alphabetisch einsortieren. Vielen Dank! ----
- Kalemegdan
- Kalocsa
- Kalter Krieg
- Kantone der Föderation Bosnien-Herzegowin
Stichwortverzeichnis Südosteuropa/L
---- Dieses Stichwortverzeichnis lebt von der aktiven Teilnahme der WIKIPEDIA-Benutzer und ist KEINE abgeschlossene Liste, eigene fehlende Stichworte bitte deshalb gerne ergänzen und entsprechend alphabetisch einsortieren. Vielen Dank!
Besonderer Hinweis für den Buchstaben "L": Bitte hier keine Listen eintragen, sondern diese nur unter dem jeweiligen Hauptbuchstaben (so z.B. "Liste der kroatischen Könige" nur unter "Kroatische Könige") einsortieren!
----
- Laç
-
Stichwortverzeichnis Südosteuropa/M
---- Dieses Stichwortverzeichnis lebt von der aktiven Teilnahme der WIKIPEDIA-Benutzer und ist KEINE abgeschlossene Liste, eigene fehlende Stichworte bitte deshalb gerne ergänzen und entsprechend alphabetisch einsortieren. Vielen Dank! ----
- Mačva
- Maja i Korabit
- Makarios III. (Zypern)
- Makarska
- Verfahren der Filtration. Das Flüssigkeitsgemisch strömt an der Vorderseite einer Membran entlang und wird durch die Triebkraft der Druckdifferenz zwischen Vorder- und Rückseite in die Fraktionen Retentat (enthält die vor der Membran aufkonzentrierten Moleküle - ist ein Konzentrat, kein Filterkuchen) und
Stichwortverzeichnis Südosteuropa/N
---- Dieses Stichwortverzeichnis lebt von der aktiven Teilnahme der WIKIPEDIA-Benutzer und ist KEINE abgeschlossene Liste, eigene fehlende Stichworte bitte deshalb gerne ergänzen und entsprechend alphabetisch einsortieren. Vielen Dank! ----
- Năstase, Adrian
- Nationalhymne Rumäniens
- Nationalpark Fruška Gora
- Naum

Unter die Haube bringen
Die Haube ist eine meist anliegende Kopfbedeckung, die im Gegensatz zum Hut keine Krempe hat. Mit wenigen Ausnahmen (zum Beispiel Sturmhaube, Pickelhaube, Nachthaube) sind fast immer weibliche Kopfbedeckungen gemeint. In Bayern wird Haube aber auch ganz allgemein als Synonym für
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org