Oni grupigas lingvojn en familiojn laŭ ilia historia parenceco:
lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama
familio, nomata ankaŭ "lingvaro". Tiel oni ricevas arbostrukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj familioj
ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj.
Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur familiojn, kies
parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas
priskribita en la artikolo pri lingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da familioj en la supra nivelo, la
tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare
distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia
parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas
pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas
kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli
da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio.
Kreolaj lingvoj, piĝinoj kaj planlingvoj estas ellasitaj
pro ilia alispeca deveno, kaj listo de izolitaj lingvoj
(lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj
multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime
parencaj lingvoj.
Lingvistiko > Kreola lingvo
Kreola lingvo (aŭ tutsimple "kreolo") estas eksa piĝino, kiu ekhavis denaskajn parolantojn. Kreola lingvo, per apero de parolanta en ĝi popolo, povas iĝi sufiĉe riĉa kaj nuancplena por servi kiel ŝtata lingvo, kiel okazis en kelkaj eksaj kolonioj (Haitio, Nov-Gvineo ka.).
Piĝino estas simpla lingvo, kiu pli-malpli hazarde estiĝas kiam diverslingvaj homgrupoj devas subite (aŭ sufiĉe rapide por malebligi reciprokan lingvolernadon) interrilati, kunloĝi, kunlabori ktp. Ĝi havas tre simplan gramatikon kaj malgrandajn vortprovizon (normale ne pli ol 1500 vortoj).
Ĝenerale piĝinoj malhavas denaskajn parolantojn, aŭ ne atingas la gradon de "ĉeflingvo de komunumo". Kiam piĝino atingas tiun gradon kaj ekhavas denaskajn lingvanojn, ĝi transiras al la statuso de kreola lingvo, akirante pli kompleksan gramatikon, pli ampleksan vortaron ktp. Ofte la piĝina kaj kreola formoj de la lingvo kunekzistas dum longa tempo; sed alifoje la piĝino preskaŭ tuj formortas, lasante la kreolon sola.
Ekzemploj de piĝinoj (aŭ ekspiĝinoj):
Lingua franca (en Mediteraneo, la plej daŭra), Tokpisino (en Papua Novgvineo); Ĉinuka Piĝino (en okcidenta Nord-Ameriko); Rusenorsko (ĉirkaŭ la arkta limo inter Rusio kaj Norvegio); Govorka (en Siberio); Fanagalo (en Sud-Afriko) kaj multaj aliaj.
Kategorio:Lingvoja:ピジン言語
Planlingvoj
Planlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio.
Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj.
ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj".
Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.
- [http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/07-int.htm Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj] Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, membro de AIS.
- [http://www.sys.uea.ac.uk/~jrk/conlang.html Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj]. (anglalingve). Kompilita de Richard KENAWAY. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
- [http://www.langmaker.com/mlindex.htm Conlang database] de Jeffrey HENNINGja:人工言語
Izolita lingvo
Lingvistiko > Lingva klasado > Izolita lingvo
----
Izolita lingvo estas lingvo, kiu ŝajnas ne esti parenca kun iu alia konata lingvo, do ĝi ne apartenas al lingva familio. Izolitaj lingvoj estas relative maloftaj; la sekva listo de ili estas pli-malpli kompleta.
Pluraj el la lingvoj en la listo estas antikvaj lingvoj, kiuj eble havis parencajn lingvojn en sia tempo, sed tiuj ne konserviĝis. La izolitaj lingvoj de hodiaŭ eble estas la lastaj restaĵoj de iamaj lingvaroj, aŭ eble ili ja estas parencaj kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, sed la simileco estas ne plu videbla pro la ŝanĝiĝoj en ambaŭ lingvoj. Tamen, se du lingvoj devenas de unu komuna pralingvo, ĝenerale tio estas konstatebla eĉ post pluraj jarmiloj da aparta evoluado, do, se la eŭska, ekzemple, parencas kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, la komuna pralingvo devas troviĝi en tre fora pasinteco.
Haŭsa lingvo estas parolata de 24 mln. personoj, ĉefe en Afriko (okcidenta). Ĝi estas la 41a plej granda lingvo de la mondo.
La lingvo estas vaste uzata kiel loka interlingvo, aparte multe inter islamanoj.
Kategorio:Lingvoja:ハウサ語
La plej malnovaj monumentoj kun skribaxjoj en la egipta lingvo devenas de ĉirkaŭ -3000, kaj la egipta estis parolata ĝis en la 16-a jarcento.
Oni distingas kelkajn fazojn de la evoluo:
1. La malnov-egipta lingvo: Estis uzata de ĉ. -3000 ĝis ĉ. -2140 jaro. De la komenco de skribadapero ĝis la Malnova Reĝolando (dinastioj 1-a - 6-a). La plej malnovaj tekstoj skribitaj en tiu lingvo estis kutime tre mallongaj, ĉefe nomoj kaj titoloj. Poste ankaŭ aperis pli longaj tekstoj, ekz. biografiaj epigrafoj de altranguloj. La plej gravaj tekstoj el tiu periodo estas Tekstoj de Piramidoj.
2. La mez-egipta lingvo: Uzita de ĉ. -2140 ĝis ĉ. -1360 jaro. De la Unua Provizora Periodo, dum la Meza Reĝolando kaj la Dua Provizora Periodo ĝis la frutempa Nova Reĝolando (dinastioj 9-a - 18-a). Oni nomas tiun lingvon kiel la klasika. Estis uzita en oficialaj reĝaj epitafoj kaj en religiaj tekstoj. Ĝi estis ankaŭ uzata ĝis la fino de la faraona civilizacio, sed en la parolata lingvo kaj en aliaj kategorioj de tekstoj, anstataŭis ĝin sekvontaj fazoj de la egipta lingvo.
3. La nov-egipta lingvo: Uzita de la 14-a jarcento a.K. ĝis ĉ. 700 jaro p.K. En ĉiutaga parolo, ĝi jam ekzistis en tempo de la Meza Reĝolando. Ĉ. -1360 jaro, danke al la faraono "herezulo" - Eĥnatono (el la 18-a dinastio), la nov-egipta lingvo estiĝis la oficiala lingvo.
4. La demotika lingvo: De ĉ. -700 jaro ĝis ĉ. 300 jaro p.K. Vorto "demotika" (el la greka) signifas "popola". Oni uzis tiun lingvon en ĉiutaga vivo, en dokumentoj ligitaj kun komerco, leĝo, ktp. Ankaŭ kreiĝis iom da literaturaj tekstoj. Tamen en tiu ĉi periodo, reĝaj epitafoj kaj religiaj tekstoj oni skribis en la mez-egipta lingvo.
5. La kopta lingvo: La lasta versio de la egipta lingvo. Koptoj, egiptaj kristanoj, uzis ĝin de la 3-a jarcento p.K.. Post la araba konkero de Egiptio, la kopta lingvo estis iom post iom forpuŝita, el la ĉiutaga vivo, per la araba lingvo. Kiel la lingvo parolata, ĝi malaperis en la 16-a jarcento, tamen ankoraŭ en koptaj preĝejoj, oni liturgias en tiu ĉi lingvo. Vorto "Kopt" devenas el la greka vorto "Aigyptos" - "Egiptio".

Lingvo > Akada lingvo
----
Akadanoj parolis lingvon, por kiu la babilona kaj la asiria estas dialektoj. Akada lingvo parencas al malnovhebrea kaj araba. La akada servis kiel komuna lingvo por la popoloj de sud-okcidenta Azio dum 300 jaroj ekde 9-a jc a.K. La lingvo estis uzita ĉirkaŭ 2500 jaroj en Mezopotamio.
La akada lingvo uzis kojnoskribon, kiu havis pli ol 600 signojn por vortoj kaj silaboj. La sonsistemo enhavis 20 konsonantojn kaj 4 mallongajn vokalojn (a,e,i,u), kiuj havis ankaŭ longajn versiojn. La substantivo estis deklinaciebla en nominativo, akuzativo kaj genitivo. Numeraloj havis ununombron (singularo), dunombron kaj plurnombron (pluralo). Verboj povis esti aŭ perfektaj (por pasinto), aŭ imperfektaj (por futuro).
- 2300 a.K. - La akada lingvo disvastiĝis dum regado de Sargono.
- 2000 a.K. - La akada anstataŭigis sumeran, kiel parollingvon de suda Mezopotamio.
- 9-a jc a.K. - Babilona dialekto de akada lingvo fariĝis "lingua franca" en sud-okcidenta Azio.
- 7-a jc a.K. - Aramea lingvo fariĝas dominanta lingvo de la regiono.
- 1-a jc p.K. - Ĉiuj fontoj indikas, ke la akada lingvo jam ne uzatis.
- 19-a jc p.K. - Akada kingvo estis deĉifrita de sciencistoj.
Interalie, danke al la kleriguloj de antikva Babilonio, kiuj tradukis akaden sumerajn tektojn, estis ebla por modernaj filologoj kompreni sumerajn tekstojn.
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio - Akado - Akadanoj - Ugarito - Sumera Lingvo - Aramea Lingvoja:アッカド語
Araba lingvo
Titola teksto
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo
----
nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,
Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj:
abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo,
ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko,
matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3
ja:アラビア語ko:아랍어ms:Bahasa Arabsimple:Arabic languageth:ภาษาอาหรับ
Aramea lingvo
Lingvo > Aramea lingvo
----
La aramea lingvo estas semida lingvo, kiun origine parolis Arameoj, kaj kiu estis uzita kiel komuna lingvo inter diversaj popoloj de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis hodiaŭ. Aramea havas proksimajn rilatojn kun la hebrea kaj fenica lingvoj, kaj oni konsideras ĝian alfabeton bazita sur la fenica alfabeto. La aramea lingvo forte influis la hebrean lingvon, ankaŭ hebrean kulturon, kaj parto de Malnova Testamento, la Libroj de Daniel kaj Ezra, estas verkita en ĝi. Oni kredas, ke Jesuo parolis aramee, same kiel la apostoloj. La aramea estis dividita je du ĉefgrupoj: okcidenta kaj orienta.
:Okcidenta - Ĉi tiu grupo inkluzivis Nabatean (ĝin parolis en parto de Arabio), Palmiran (parolita en urbo Palmiro kaj apuda regiono), Palestina-Kristanan kaj Judeo-Aramean. Ĝi ekzistas ĝis nuntempo kaj uzatas en kelkaj malgrandaj vilaĝoj de Sirio kaj Libano.
:Orienta - Ĉi tiu grupo inkluzivas la sirian, Mandean kaj orientan Nov-Asirian. La siria estas grava lingvo de kristanaj grupoj de moderna Irako, kaj centmiloj da naciaj malplimultoj de Irako kaj Irano. Sirie parolanta kristana popolo en la 5-a jarcento estis dividita en nestorianojn (Persio) kaj jakobitojn (Bizanco).
Historio de la lingvo
- 11-a jc a.K. - La unuaj spuroj de la lingvo, uzita de arameoj;
- 8-a jc a.K. - Aramea fariĝis la dua lingvo inter Asirianoj kaj disvastiĝis tra la granda areo en sekvaj jarcentoj;
- 7-6-a jc a.K. - Aramea fariĝis la "lingua franca" en sud-okcidenta Azio;
- 559 jc a.K. - Aramea fariĝis oficiala lingvo de Persa imperio;
- 330 jc a.K. - Post la disfalo de Persa Imperio pro la atakoj de Aleksandro la Granda, aramea lingvo cedas la pozicion de oficiala lingvo en la teritorioj de iama persa dinastio;
- 7-a jc p.K. - Kun la veno de la araba lingvo, la aramea ĉesas roli kiel komuna lingvo de la regiono.
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida lingvaro > la hebrea lingvo < Judaj lingvoj
----
Judaj lingvoj
La hebrea lingvo (hebree עברית, `iv-RIT) estas semida lingvo, la antikva lingvo de hebreoj en la Biblio kaj la komuna lingvo de la judoj. Oni kredas ke post la jaro 200 de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, send ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movadoj de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparigis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel parolata lingvo en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu de la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (la angla, la araba, kaj la hebrea). La hebreo-parolanta komunumo en palestino rapide kreskis kaj jam post la dua mondmilito, ekde la jaroj 1920aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj.
La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto. Ĝi anstataŭis la pli malnovan hebrea-fenica alfabeto, kiu tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125. Ĉi tiu alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokaloj.
Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj semidaj lingvoj, baziĝas sur tri-konsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas libron. Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija (biblioteko), sifrut (literaturo), kaj sipur (rakonto, la konsonantoj /f/ kaj /p/ estas unu fonemo en la hebrea).
Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la aramea kaj la araba.
La rolo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estas adoptataj en fontolingvoj de Esperanto, kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj. Sen dube, la profonda kono de Zamenhof de la hebrea ankaŭ inspiris lin kun la ideo de "radikoj", de la sufikso "-ig" kaj kun kelkaj aliaj detaloj de la mekanismo de vortderivado kaj kreado.
Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al esperanto. Se la angla teksto skribas SH, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto Ŝ (Ŝaron)
- [http://www.israel-catalog.com/seo/Hebrew-Speaking-Dictionary.html Hebre-parolanta vortaro (angle: Hebrew Speaking Dictionary)]
- [http://www.israel-catalog.com/seo/Hebrew-Dictionary.html Hebrea vortaro (angle: Hebrew dictionary)]
Multaj personnomoj de okcidenta civilizo estas origine hebreaj: Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Mikaelo, Raĥelo
Pluraj venis rekte el la hebrea: aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato, ŝoĥti.
Kategorio:Lingvoja:ヘブライ語ko:히브리어simple:Hebrew languageth:ภาษาฮีบรู
Ĝi estas disvastigita en Ĉuvaŝa Respubliko (parto de la Rusia Federacio), kie ĝi havas statuson de oficiala ŝtata lingvo (same kiel la rusa lingvo), kaj en aliaj regionoj de Rusio.
Kiom da parolantoj estas
Nombro de parolantaro – ĉirkaŭ 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉuvaŝio.
Priskribo kaj interesaĵoj
Oni disdividas la ĉuvaŝan je du dialektoj: malsupra (anatri “u-prononca”) en suda parto de la Respubliko kaj supra (virjal “o-prononca”) – norde.
La ĉuvaŝa situas surlime de tjurkparolanta mondo kaj havas multajn diferencojn kompare de “tuttjurka normo”. Ekzemple, por fonetiko de ĉuvaŝa lingvo estas kutime prononcado de “r” kaj “l” anstataŭ “z” kaj “ŝ” de parencaj tjurkaj lingvoj. La fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉuvaŝa respegulas influon de la rusa, finno-ugraj kaj iranaj lingvoj.
Alfabeto
Literaturo en la ĉuvaŝa surbaze de cirila alfabeto ekzistas de 18-a jarcento. En la 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. Ja. JAKOVLEV kaj poste estis ŝanĝita ankoraŭ kelkfoje. La nuna versio estis akceptita en 1933. La moderna ĉuvaŝa alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa alfabeto kaj 4 kromaj literoj kun diakritaj signoj.
А Ӑ(Ă) Б В Г Д Е Ё Ӗ(Ĕ) Ж З И Й К Л М Н О П Р С Ҫ(Ç) Т У Ӳ(Ÿ) Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
а ӑ(ă) б в г д е ё ӗ(ĕ) ж з и й к л м н о п р с ҫ(ç) т у ӳ(ÿ) ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я
Ligoj al paĝoj pri la lingvo
[http://www.peoples.org.ru/chuvash.html Kolekto de ligoj ruse] kaj [http://www.peoples.org.ru/eng_chuvash.html angle]
[http://chuvash.org/ Dulingva rus-ĉuvaŝa forumo Chuvash.org]
Kategorio:Tjurka lingvaroals:Tschuwaschische Sprache
Келли, Джордж
Келли, Джордж Александр (George Alexander Kelly) (1905—1966) — американский психолог.
Биография
После получения степени бакалавра по математике и физике, Келли изменил свои интересы в сторону социальных проблем. После защиты магистерской диссертации по педагогической социологии в университете Канзаса несколько лет преподавал, затем в Эдинбургском университете получил степень бакалавра педагогики, в университете Айовы защитил докторскую по психологии.
За несколько лет до второй мировой войны организовал программу передвижных психологических клиник, служивших базой для практики студентов. После войны, во время которой работал авиационным психологом, Келли занял пост профессора и руководителя программы клинической психологии в университете Огайо.
Теория
Основная работа Келли вышла в 1955 году — это «Психология личных конструктов». В ней автор излагает авторскую концепцию психики человека. Согласно Келли, все психические процессы протекают по путям предсказания событий окружающего мира. Человек — не раб своих инстинктов, не послушная игрушка стимулов и реакций и даже не самоактуализирующаяся самость. Человек в рамках теории личных конструктов — учёный, исследующий окружающий мир и самого себя. Основное понятие теории — конструкт, основное средство классификации объектов окружающего мира — биполярная шкала, например — «хороший-плохой», «умный-глупый», «пьяница-трезвенник». С помощью приписывания объектам определённых полюсов конструктов и осуществляется прогнозирование. На базе этой теории создан Репертуарный тест ролевых конструктов.
Литература
- Келли Дж. Теория личности. Психология личных конструктов. СПб., Речь, 2000
- [http://uchcom.botik.ru/educ/PSYCHOLOGY/Library/chapter9.ru.html Л. Хьелл, Д. Зиглер "Теории личности" - Глава 9 КОГНИТИВНОЕ НАПРАВЛЕНИЕ В ТЕОРИИ ЛИЧНОСТИ: Джордж Келли]
SnF began as a worm of an idea in the head of two Harry Potter fans. The two friends were looking for an RPG that would suit their needs, but they couldn't find any thing that was a perfect fit. It took a bit of convincing, but finally the two listened to their friends who told them the solution was obvious, and they finally decided to create their own RPG. The idea was to create an RPG that stuck to Harry Potter canon, while still allowing a free reign of ideas within that construct. Eventually, the original pair of RPG idealists, Lou and
Nasser 56
In thoroughly entertaining fashion, NASSER 56 gives an idea of what it means for a small Middle Eastern nation to dare to defy the world's superpowers, the United States and its Western allies in particular. That's exactly what Egypt's then-President Gamal Abdel Nasser did in July 1956, when he boldly orchestrated the nationalization of the Suez Canal, the construction of which had cost the lives of 120,000 Egyptians from a population of only 4 million a little more than a century earlier. Director Mohamed Fadel and writer Mahfouz Abd Al Rahman, who shrewdly film in black and white so as to ma
Life of Wily
Originally written by Jim Newberry, Life of Wily was one of the original big sprite comics during the early days of Bob and George. While inspired by Bob and George, Life of Wily found its humor mostly in pop culture indulgence and a plot that avoided any attempt at appearing canonical with the games that birthed its characters. Also notabl
Wikipedia:Articles for deletion/NanoCT samples: Paper sample (Skyscan-2011)
:The following discussion is an archived debate of the proposed deletion of the article below. Please do not modify it. Subsequent comments should be made on the appropriate discussion page (such as the article's talk page or in a deletion review). No further edits should be made to this page.