:: wikimiki.org ::
| Lingvistiko |
LingvistikoLingvoscienco, lingvistiko aŭ (malpli ofte) lingviko laŭ larĝa difino estas ĉia studo pri homaj lingvoj, fako de lingvistoj.
Limoj
Ofte oni rigardas beletrosciencon kun stiloscienco, parolarto, norma gramatiko, kaj similaj kiel aliajn fakojn ol lingvoscienco.
La historio de lingvistiko montras, kiel diversaj skoloj emfazis diversajn aspektojn de lingvoj, kaj estis influitaj de pluraj sciencaj fakoj aŭ influis ilin. Pro tio kun filozofio, logiko, instruarto, etnoscienco, sociscienco kaj informteorio, lingvoscienco havas komunajn esplorkampojn, kiuj plimalpli memstariĝis: lingvoinstruo, lingvokomputiko, psiĥolingvistiko, socilingvistiko...
Subfakoj
En sia nuna stato lingvoscienco enhavas interalie la jenajn subfakojn:
- Fonologio - studo de la sonoj kiujn faras la homoj lingve
- Fonetiko
- Gramatiko - studo de la formo kaj aranĝo de vortoj
- Morfologio
- Sintakso
- Semantiko - studo de la signifo de vortoj kaj ties aranĝoj
- Pragmatiko - studo de interinfluoj inter parolo kaj parolsituacio
- Tipologio - klasifiko de lingvoj laŭ gramatikaj trajtoj
Ĉi tiu dispartigo ne perfektas. Lingvistoj agnoskas ekzemple, ke la disigo inter morfologio kaj sintakso ne tute klaras, kaj ke ili ambaŭ kontribuas al semantiko. Pli bonan aranĝon oni tamen ankoraŭ ne establis.
Ismoj kaj skoloj
Skoloj ekde la 1910aj jaroj:
- Strukturismo
- Distribuismo
- Funkciismo
- generismo
- senco-teksta teorio
Famaj demandoj kaj debatoj:
- Hipotezo de Sapir-Whorf
- Universala gramatiko
Modernaj formalaj gramatikmodeloj:
- Dependogramatikoj
- Vortgrupaj gramatikoj
- Transformaj gramatikoj
- Unuigaj gramatikoj
Pluraj vidpunktoj
La multaj lingvistikaj skoloj postlasis malsamajn alirojn al lingvoscienco. Tio kaŭzas streĉojn, eĉ pri la difino de lingvistiko mem.
Diakrono kaj sinkrono
Ĝis la komenco de 1900aj jaroj, oni studis lingvojn en la kadro de filologio. Lingvojn oni klarigis kaj prezentis kiel idojn de pli antikvaj lingvoj. Tio estis tratempa lingvoscienco (diakrona lingvistiko). Modernaj skoloj male emfazas koheran kaj kompletan priskribon de lingvo en ĝia efektiva stato. Tio estas unutempa lingvoscienco (sinkrona lingvistiko).
Mankas kadro por unuigi la du vidpunktojn: unuflanke oni konstatas, ke vorto havis participan klason en iu epoko kaj havas prepozician klason en posta epoko. Aliflanke oni priskribas lingvajn statojn, en kiuj al la vorto oni donas unu klason, aŭ la alian, aŭ ambaŭ. La dinamikon de evoluo nenio klare prezentas.
Teorio kaj apliko
Simile al aliaj sciencoj, lingvoscienco havas teoriajn kaj aplikajn flankojn. La teoria aliro favoras la bone formaligitajn aspektojn, kiaj fonologio, sintakso laŭ pure priskriba vidpunkto. Sed tiuj ne tre interesas ordinarulon, kiu vidas lingvistikon tra la konsiloj de vortaroj aŭ gramatiklibroj, aŭ tra la studo de eventuale utilaj fremdaj lingvoj kaj por tio petas, ke oni prezentu lingvon laŭ preskriba vidpunkto.
Ĉi tiu streĉo inter teorio kaj praktiko konstateblas en aliaj situacioj. Ekzemple en hezito pri la klaso de vorto teoriema universitatulo elektos laŭ principaj reguloj, sed praktikema lingvokomputisto elektos simple la klason, per kiu komputiĝos pli bonaj rezultoj.
Ekzemploj de aplikaj fakoj:
- Lingvoinstruo
- Lingvokomputiko
- Ortofonio
- Terminologio
- Vortarfarado
Lingvo kaj kompetento
Tradicie lingvoscienco rigardis lingvon kiel apartan eston, eventuale ligitan al kulturoj, moroj, aŭ al logiko kaj racio. Strukturismo metis kontraston inter lingvo kiel abstrakta modelo, kaj parolo kiel realaĵo. La generisma skolo renversis la perspektivon, prenante kiel studotemon la homan parolkapablon, kiun ĝi nomas kompetento, kontraste al parolado, kiun ĝi nomas efektivigo.
Tiuj ŝanĝoj lasis sensolvaj plurajn demandojn: ĉu lingvoscienco estas memstara scienco kun propra studaĵo, aŭ ĉu ĝi estas branĉo de psiĥologio studanta parolkapablon? Pli grave, ĉu la formalaj modeloj faritaj de lingvistoj nur ekstere klarigas la lingvajn fenomenojn, aŭ ĉu ili estas – ĉu ili estu – taŭgaj bildoj de la mensa kapablo de homoj? Ĉi lastan demandon neŭroscienco malgraŭ grandaj esperoj ne helpis respondi.
Informo kaj komuniko
Logiko kaj informteorio tiris lingvosciencon al prezento de lingvo kiel informilo. Ili taskas al ĝi, mezuri la kvantojn aŭ kvalitojn de veraj aŭ malveraj asertoj portataj de frazoj. Ili proksimigas la teorion de homaj lingvoj al la teorio de programlingvoj, kun similaj modeloj de morfologio kaj sintakso.
Socilingvistiko kaj pragmatiko male emfazas, ke lingvon uzas homoj por interkontakti. Ĝi estas komunikilo. Bonan tagon nek veras nek malveras, kaj ne estas primonda aserto ligebla al loko en universala nomsistemo de ekzistaĵoj. Ĉi tiu vidpunkto volonte konsideras semantikon kiel plej gravan parton de lingvo, eĉ se la formaligo de senco ne tiom progresis.
Vidu ankaŭ
- akcento, etimologio, metalingvistiko, onomastiko, ortografio, tradukoscienco, lingvofilozofio
Kategorio:Lingvo !
fiu-vro:Keeletiidüs
ja:言語学
ko:언어학
th:ภาษาศาสตร์
zh-min-nan:Gí-giân-ha̍k
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
Beletrosciencobeletroscienco aŭ beletristiko studas beletron, tiujn verkojn,
kiujn en iu aŭ alia kulturo oni rigardas aparte belaj aŭ signifaj. ĝi estas
estetiko aplikata al literaturo, kaj efektive multaj historiaj statoj kaj ŝanĝoj
paralelas en estetiko pli vaste kaj en beletroscienco pli malvaste. en ordinara –
ĵurnalisma aŭ eseisma – vesto, beletroscienco estas nomata kritiko.
historio
antikve kaj moderne beletrosciencon oni organizis laŭ diversaj subfakoj.
en okcidento poetiko pli konstate, parolarto pli praktike zorgis pri la
rimedoj por elegante, taŭge, efike aŭ konvinke verki. (antikve poetiko ne temis nur
pri versteĥniko, sed pri lingva kreado ĝenerale.) stiloscienco estas pli
nova nomo por tiu speco de studo pri la forma flanko de beletro. pri la enhava flanko
zorgis tekstinterpreto, kies nociojn ofte unue provis kaj provizis
biblioscienco: ĝi celis, ke oni bone komprenu la verkojn.
vidpunktoj
pli moderne M H. ABRAMS, en 1953, klasike distingis inter kvar kritikaj vidpunktoj pri
beletraĵoj, nome:
# teorioj de imito
# teorioj de efekto
# teorioj de formo
# teorioj de esprimo.
teorioj de imito studas la rilatojn inter la teksto kaj la mondo, pri kiu ĝi temas.
teorio de efekto studas, kiel la legantoj aŭ aŭskultantoj komprenas la tekston. teorioj
de formo (objektaj teorioj) konsideras, ke la strukturo, la konsisto mem de la teksto
estas sufiĉa studaĵo. teorioj de esprimo rigardas la tekston kiel esprimon de la
personeco de la verkinto, eventuale de lia medio.
la lasta vidpunkto, ke verko estas esprimaĵo, aperis nur dum la
romantikismo en la 1800aj jaroj. ĝi restas la ordinarula teorio de
belartoj ĝenerale: per verko artisto provas esprimi sian senton.
konstanta debato de la 1950aj ĝis la 2000aj jaroj temas pri la sencoj kaj intencoj de
beletraĵoj. jam pli frue marksisma kaj psiĥanaliza kritiko
kontraŭis tradician tekstinterpreton, eventuale malatentante la eldiritan intencon de la
verkinto, pliŝate rigardante la tekston simptomo de la verkista socia situo aŭ respektive
de lia nekonscio. tielnomataj malkonstruaj teorioj radikaligis tiun kontraŭintencan
perspektivon. laŭ ili la senco de verko estas neniel fiksita, ĝuste la aparteco de
beletraĵo estas ĝia senfina interpreteblo.
beletroscienco ankoraŭ ne trovis tian komunan teorion, ke ĝi povus kohere prezenti
tekstojn kiel forme strukturitajn aĵojn, en kiuj aŭtoro kaj ties kultura medio renkontas
leganton kaj ties kulturan medion por la komuna konstruo de senchava tuto.
literaturo
- ABRAMS M. H. - The Mirror and the Lamp. - Londono, 1953. (en)
StilosciencoLingvistiko - Gramatiko
Stilistiko estas scienca studo de la stilprocedoj en la lingvoj ĝenerale aŭ en unu konkreta lingvo aŭ ĉe unu konkreta aŭtoro aŭ ĉe unuopaj literaturaj ĝenroj.
GramatikoLingvo > Lingvistiko
Gramatiko (de la greka gramma = litero, grammatiké = kapablo skribi kaj legi) estas sistemo de lingvaj esprimiloj kaj formoj hierarkie aranĝitaj kaj komprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. "Gramatiko" ankaŭ povas signifi la fakon de lingvistiko studanta tiujn regulojn de lingvo.
Ĝi konsistas el
:Morfologio (inkluzive vortfarado) - la interna formo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj
:Sintakso - la aranĝo de vortoj en frazoj kaj subfrazoj
Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (aŭ ordona) gramatiko. La unua studas kiel la ordinaraj parolantoj de iu lingvo uzas sian lingvon, kaj el tiuj observoj tezas gramatikajn regulojn. La alia studas la lingvouzo en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras konsilojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas.
Rilataj fakoj estas:
:Fonetiko kaj Fonologio - la studo de sonoj kaj sonkunmetoj
:Semantiko - la studo de lingva signifo
:Etimologio - la historio kaj origino de vortoj
:Onomastiko - historio de propraj nomoj
:Ortografio - literumado kaj skribmaniero
:Leksikologio - la arto aŭ scienco fari vortarojn
Vidu ankaŭ
- Gramatikaj elementoj.
- [http://www.wikipedia.org/wiki/Esperanto_grammar Esperanto grammar] (angla vikipedio).
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/pmeg/ Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko] de Bertilo Wennergren
[http://webuser.katedrala.cz/pocitace_a_internet/pavelsrb/gram/gram.htm Gramatiko de Esperanto] de Miroslav Malovec
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/Baza/frame-Esp.html Gramatiko de Esperanto] de Evaldo Pauli
[http://cafe.rapidus.net/ghiginio/vortaro/Eo_0.html Vortaro de malfacilaĵoj]
als:Grammatik
ja:文法
simple:Grammar
th:ไวยากรณ์
LogikoLogiko estas branĉo de matematiko kaj de filozofio, kiu okupiĝas pri racia rezonado. Tradicie ĝi estis dividita en du ĉefajn branĉojn: la deduktiva logiko kaj la induktiva logiko. Tamen, la vorto logiko plej ofte nur signifas deduktiva logiko, ĉar multaj mordenaj logikistoj ne konsentas ke induktiva logiko apartenas al logiko. La resto de ĉi tiu artikolo temas nur pri deduktiva logiko (de nun simple nomata logiko).
Logiko estas la studo de la valideco de argumentoj. Argumento konsistas el du partoj: la premisoj kaj la konkludo. Ĝi estas nomata valida, se la vereco de la premisoj entenas la verecon de la konkludo. Oni ankaŭ povas diri, ke ĝi estas valida, se estas neebla, ke la konkludo malveras kiam la premisoj veras.
Logikistoj uzas aron de specialaj simboloj por pli preciza reprezento de propozicioj, ĉar ordinara lingvo ĉiam estas iom ambigua. Ekzemploj de tiaj signoj estas → ("entenas", "nur se"), ∧ ("kaj"), ∨ ("aŭ"), ∃ ("ekzistas"), ∀ ("ĉiuj") kaj ordinaraj literoj (a,b,c,...; P,Q,R,...). Permesitaj kombinoj de tiaj simboloj nomiĝas formuloj.
La ĉefaj branĉoj de logiko estas la propozicia logiko kaj la predikata logiko. La predikata logiko estas etendiĝo de la propozicia logiko, ĉar ĝi aldonas pliajn logikajn simbolojn, sed ankoraŭ povas esprimi ĉiujn formulojn de la propozicia logiko. Eblas krei eĉ pli ampleksajn logikajn sistemojn, kiel la epistema logiko aŭ la modala logiko, sed ili estas pli disputeblaj.
Alian specon de logiko difinis Lewis CARROLL en siaj verkaĵoj La Ludo de Logiko kaj Simbola Logiko, kun ekzemploj kaj ekzercoj.
Ofte menciita logika problemo estas la problemo pri la Aktuala Reĝo De Francio.
:Historio:
- Aristotelo
- Stoikismo
- Mez-epoka skolastiko
- LEIBNIZ
- Gottlob FREGE
- Bertrand RUSSELL
Vidu ankaŭ
- Propozicio
- Formulo
- Premiso
- Konkludo
- Matematiko
- Filozofio
Eksteraj ligoj
- [http://www.danielclemente.com/logica/dn.eo.html Enkonduko al natura dedukto]
Kategorio:MatematikoKategorio:Filozofio
ja:Ĥ
ko:ĵĵĴ
ms:Logik
simple:Logic
EtnosciencoEtnologio aŭ kultura antropologio (greke: ethnos popolo) estas scienco, kiu komparas diversajn popolojn kaj etnojn, iliajn ritojn, morojn, folklorojn. Etnologio esploras strukturon kaj funkcion de sociaj sistemoj.
Historio
Ekde antikvo, homo scivolis pri aliaj kulturoj. En klasika antiko, estis Herodoto, Tacito, Cezaro, kaj aliaj kiuj verkis pri fremdaj popoloj. En Mezepoko, estis en Eŭropo Marko Polo, en Arablingvaj landoj Ibn-Ĥaldun. Dum renescanco, Michel DE MONTAIGNE, Montesquieu kaj aliaj teoriis pri kulturo, ofte instigite de raportoj pri Orientaziaj, Afrikaj kaj Amerikaj popoloj. Montaigne povis intervjui brazilajn indiĝenojn, kiuj estis portitaj al Francio kiel kuriozaĵo. Montesquieu povis kontakti al ambasadoroj de Turkio kaj aliaj "orientaj" landoj.
En kolonia periodo, kompreneble, multaj aliaj homoj skribis pri "novaj" popoloj: Hans STADEN, BERNAL del CASTILLO, Inca Garcilazo de la VEGA, CABEZA DE VACA kaj aliaj.
En la 19-a jarcento, oni kreis la etnologion, kiu prenis sciencan karakteron kun Karlo MARKSO, Friedrich ENGELS kaj James FRASER. Alia skolo estis reprezentata de l' usonano Lewis Henry MORGAN.
Dum la 19-a jarcento, ĉefa studobjekto de etnologiistoj estis la origino de eŭropa kulturo kaj kritiko pri ĝi. La franca etnologio estis duonblindigita de la Sociologio de Emile DURKHEIM, kaj iĝis la studo de l' "primitivo" (t. e. la neeŭropa) ĉar estus pli simple malkovri la strukturojn de la "primitivaj" kulturoj. Sed la novaj datumoj pri neeŭropaj kulturoj montris ke "primitivaj" kulturoj ne estas pli simplaj ol la "kompleksa" eŭropa kulturo.
Ekde la 1930-a jardeko, oni dubis pri apriorismaj modeloj kiuj popularis en etnologio. La etnologiisto iĝis esploristo. Antaŭ, grandaj teoriistoj de etnologio, kiel Marcel MAUSS aŭ Paul RIVET, orientis, de siaj kabinetoj, malklerajn vojaĝantojn, kiel kuracistojn, komercistojn, misiistojn, kiuj sendis al ili perleterajn raportojn. Claude LEVI-STRAUSS eble estis la unua grava franca etnologiisto, kiu decidis vojaĝi metode por serĉado, sed eĉ li ne konsideris la kampan serĉadon absolute necesa. Francaj etnologiistoj vojaĝis kun grandaj teamoj kaj pagis lokajn informantojn, kaj tiuj ofte inventis informojn por plaĉi al la sciencistoj.
Estis Bronislaw MALINOWSKI kiu kreis la modernan metodologion por kampa serĉado.
Angla-Usona Etnologio
Usonanoj zorgis, tuj post la Unua Mondmilito, aplikadon de antropologio kaj etnologio al studado de "siaj" indiĝenoj kaj unuaj loĝantoj de "siaj" posedteritorioj en Pacifiko por faciligi la rilatojn inter la lokaj administrantoj kaj enloĝantoj. Ili uzis etnologion por antaŭvidi kaj malpligrandigi malsimpatiojn kaj konstrui bazojn por sociala politiko. Usonanaj etnologiistoj ĉiam laboris iomete oficiale, kun helpo de lokaj registaraj funkciuloj. Edward SAPIR kaj lia disciplo Benjamin WHORF estis la ĉefaj aŭtoroj de tiu periodo.
Worf kaj Sapir influis la britajn aŭtorojn Malinowski kaj Alfred Reginald RADCLIFFE-BROW. Malinowski laboris en preskaŭ izolitaj insulaj etnoj de Pacifiko. Tio ebligis al li rigardi la sociojn kiel tutojn kun propra logiko, ne kiel ilustroj de aprioraj ĝeneralaj modeloj. Li kaj Radcliffe-Brow kreis la funkciismon, teorio laŭ kiu la sociaj kulturaj elementoj estas intime ligitaj, kiel la pecoj de horloĝo aŭ organoj en besto, kaj sanĝo en unu elemento influas, pli aŭ malpli profunde, l' aliajn sociajn kulturajn elementojn.
Kampara kaj Urba Etnologio
Post la Dua Mondmilito, etnologio ekinteresiĝis pri kamparanaj grupoj, ĉar oni vidis ke kampara vilaĝeto aŭ komunumo estas io simila al tribo pro la relativa izoliteco, malgranda nombro de anoj, perbuŝa kulturo ktp. Tio ebligis la uzon de kampa serĉado de etnologio en eŭropaj kaj eŭropidaj kulturoj.
Sekve, oni vidis ke en urboj ankaŭ estas "triboj", tio estas homgrupoj, kiuj similas al triboj aŭ vilaĝoj per sia kohero kaj siaj moroj. Unue, oni serĉis pri "getoj", tio estas kvartaloj, kie izoliĝis minoritataj grupoj, kiel nigruloj kaj italidoj en Usono aŭ judoj kaj ciganoj en Eŭropo. Post oni vidis, ke ankaŭ tiaj grupoj, kiaj framasonoj, kluboj, sindikatoj, lernejoj, ktp. povas esti rigardataj kiel "urbaj triboj" kaj oni povas apliki etonologiajn metodojn en studoj pri ili. Tiel, hodiaŭe, etnologiisto povas labori pri ĉiuj homaj grupoj.
ja:文化人類学
FonologioFonologio studas sonojn, kiuj konsistigas la sonan sistemon de lingvo. Kontraste al Fonetiko, ĝi studas kiel la sonoj funkcias en specifa lingvo - ekzemple, kiel diversaj sonoj kune klasiĝas kiel unu fonemo aŭ distingiĝas kiel malsamaj fonemoj.
Fonologio studas ankaŭ kiel la sono de fonemoj varias laŭ kunteksto, aŭ unu fonemo iĝas alia fonemo pro kunteksto. Tiu lasta fenomeno ne okazas en Esperanto (almenaŭ teorie), sed multe en aliaj lingvoj. La unuan fenomenon ni povas ekzempli jene. En Esperanto /n/ estas fonemo, kiu povas havi malsaman sonon en vortoj kiel "sono" kaj "lingvo". La du sonoj neniam distingas vortojn en Esperanto, kaj se oni elparolas la fonemon /n/ precize same en ambaŭ kazoj, tio estas akcenta diferenco, ne malĝustaĵo. En la angla, male, tiuj du sonoj estas malsamaj fonemoj kaj distingas vortojn, ekzemple "thin" kaj "thing" (kiuj ja havas ioman vokalan diferencon ankaŭ).
Kategorio:Fonetiko
ja:音韻論
ko:음운론
GramatikoLingvo > Lingvistiko
Gramatiko (de la greka gramma = litero, grammatiké = kapablo skribi kaj legi) estas sistemo de lingvaj esprimiloj kaj formoj hierarkie aranĝitaj kaj komprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. "Gramatiko" ankaŭ povas signifi la fakon de lingvistiko studanta tiujn regulojn de lingvo.
Ĝi konsistas el
:Morfologio (inkluzive vortfarado) - la interna formo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj
:Sintakso - la aranĝo de vortoj en frazoj kaj subfrazoj
Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (aŭ ordona) gramatiko. La unua studas kiel la ordinaraj parolantoj de iu lingvo uzas sian lingvon, kaj el tiuj observoj tezas gramatikajn regulojn. La alia studas la lingvouzo en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras konsilojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas.
Rilataj fakoj estas:
:Fonetiko kaj Fonologio - la studo de sonoj kaj sonkunmetoj
:Semantiko - la studo de lingva signifo
:Etimologio - la historio kaj origino de vortoj
:Onomastiko - historio de propraj nomoj
:Ortografio - literumado kaj skribmaniero
:Leksikologio - la arto aŭ scienco fari vortarojn
Vidu ankaŭ
- Gramatikaj elementoj.
- [http://www.wikipedia.org/wiki/Esperanto_grammar Esperanto grammar] (angla vikipedio).
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/pmeg/ Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko] de Bertilo Wennergren
[http://webuser.katedrala.cz/pocitace_a_internet/pavelsrb/gram/gram.htm Gramatiko de Esperanto] de Miroslav Malovec
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/Baza/frame-Esp.html Gramatiko de Esperanto] de Evaldo Pauli
[http://cafe.rapidus.net/ghiginio/vortaro/Eo_0.html Vortaro de malfacilaĵoj]
als:Grammatik
ja:文法
simple:Grammar
th:ไวยากรณ์
MorfologioLingvo > Lingvistiko > Gramatiko
Morfologio estas parto de gramatiko, studanta vortspecojn kaj iliajn formojn.
:Vortspeco
:Substantivo
:Komuna nomo
:Propra nomo
:Genro
:Nombro
:Deklinacio
:Artikolo
:Adjektivo
::Komparacio
::Komparacio relativa
::Komparacio absoluta
::Substantiva uzado de adjektivo
:Pronomo
::Personalo
::Posesivo
:Korelativo
:Numeralo
::Baza numeralo
::Orda numeralo
::Multiplika numeralo
::Frakcio
::Kolektiva numeralo
::Distribuo
:Verbo
::Konjugacio
::Infinitivo
::Indikativo
::Prezenco
::Preterito
::Futuro
::Kondicionalo
::Volitivo
::Moda helpverbo
::Participo
::Kompleksa tempo
::Voĉo
::Aspekto
:::ATA/ITA-problemo
:::Aspektismo
:::Tempismo
:Adverbo
::Tabel-adverbo
::Aŭ-adverbo
::Nesimetria adverbo
::Derivita adverbo
:Prepozicio
:Konjunkcio
:Subjunkcio
:Interjekcio
:Onomatopeo
Vidu ankaŭ
Elemento
kategorio:Gramatikokategorio:Lingvo
ja:形態素解析
SintaksoLingvo > Lingvistiko > Gramatiko
Sintakso studas la manieron, laŭ kiu la vortoj estas grupigataj en la frazo. La frazo povas esti aŭ simpla (Paĉjo venis), kiu konsistas el unu propozicio, aŭ kompleksa (Paĉjo venis, kiam ni manĝis), kiu konsistas el du aŭ pluraj propozicioj. Ĉiu propozicio havas partojn nomatajn frazelementoj, kiuj povas esti strukturaj (subjekto, predikato, objekto, adjekto) aŭ karakterizaj (epiteto, suplemento). La grupiĝon de la karakterizaj frazelementoj (tre bela, bela knabino, knabino el Parizo) studas la vortsintakso, la rilatojn inter la strukturaj frazelementoj (Knabino skribas leteron) esploras la propozicio-sintakso, kaj pri la principoj de kunmetado de propozicioj en kompleksajn frazojn (Paĉjo venis hejmen kaj alportis libron, kiun la infanoj tiom deziris, ĉar ankaŭ aliaj iliaj geamikoj havis ĝin) instruas la fraz-sintakso.
Vidu ankaŭ
Sintaksaj elementoj
Kategorio:Lingvo
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Sintakso. Artikolojn rilatantajn al S. oni trovas sub la sekvantaj titoloj: Artikolo, Akuzativo kun infinitivo, Da, Duobla Akuzativo, Kazo post kiel, Kondicionalo, Pasivaj participoj, Sintaksaj Elementoj, Subjunktivo, Verboj transitivaj kaj netransitivaj, Verbotempoj en dependaj propozicioj, Verbotempoj kompleksaj, Vortordo.
Pragmatikopragmatiko, kiel parto de lingvoscienco, studas la rilatojn inter parolo kaj parolsituacio.
kunteksto
oni kutime ne kalkulas en pragmatiko la studon de kunteksto. la nocion kunteksto necesigas jam la frontigo inter la limigita frazanalizo de tradicia sintakso kaj la pli granda amplekso de tiaj lingvaj fenomenoj, kia anaforo. (ĝi ekzemple estas anafora vorto, ĉar ĝi en iu frazo kompreneblas nur dank' al vortumo eventuale trovebla en iu alia malproksima frazo.) pli ĝenerale, la entuta kompreno de teksto aŭ de interparolo estas konfidita al fakoj, kiuj staras ie inter beletroscienco kaj lingvoscienco, nome interpretarto, stiloscienco kaj aliaj.
pragmatiko por si konservas la esploron de rilatoj inter parolo kaj la neteksta ĉirkaŭa mondo.
situacio influas la sencon de paroloj
iuflanke, sufiĉe evidente, sama frazo ricevas malsamajn sencojn en malsamaj situacioj. por sia plena senciĝo ĝi dependas de eksteraj kondiĉoj, en ekzemple tiaj montrovortoj kiaj mi aŭ ĉi tie. sed la samo validas ankaŭ pri johano, post du horoj aŭ ĉio: ja en mi ordigis ĉion oni malofte celas la tutan universon.
parolo modifas la situacion
aliflanke ankaŭ parolo iel modifas la mondon. J. L. AUSTIN, el la angla skolo de lingvofilozofio, per sia libro kiel plenumi aferojn per vortoj famigis la nocion de memplenuma diro: kiam la prezidanto de asocio diras la kunsido ekas, tiam la kunsido efektive ekas; kiam iu diras mi promesas... per tio li jam vere promesas; male kiam iu diras mi promenas, tio estas nur konstata diro ne sufiĉa por plenumi la promenon.
(ankaŭ famas kaj iom similas la nocio memplenuma antaŭdiro, kiun R. K. MERTON difinis por ekonomiko kaj socioscienco: se publicisto anoncas ke banko malbone fartas, li povas kaŭzi ĝian bankroton, per tio estigante la fakton, kiun li ŝajne nur prognozis.)
pli diskrete multaj karesaj, ĝentilaj aŭ aliaj parolformoj kunkonstruas la situacion, difinante la rolojn de kunparolantoj. ankaŭ multaj asertoj supozas aŭ trudas, ke la alparolato akceptu iuj sciojn aŭ juĝojn pri la ĉirkaŭa mondo – kion jam el praktika vidpunkto studis parolarto.
pragmatikistoj, daŭrigante la analizon, provas difini koheran sortimenton de parolagoj. parolago ne koincidas kun gramatika modo: ordonon oni povas diri per demando ĉu vi bonvolos.... parolagoj do ricevas malfacile difineblan statuson inter gramatika konsisto, mensa intenco kaj socia moro.
pragmatiko kaj semantiko
el teoria vidpunkto oni povas heziti, ĉu:
- frazo havas senkondiĉan sencon (semantike), kaj la situacia eldiro nur aldonas al ĝi (pragmatike)
- aŭ male frazo esence entenas indikojn por sia situacia interpreto, tiel ke semantiko kaj pragmatiko ne disas.
la dua vidpunkto, kiun subtenas iuj pragmatikistoj, signifas, ke pragmatiko devus esti nur aspekto de ia pli vasta sencoscienco, kiu kunigus interalie semantikon kaj pragmatikon.
literaturo
- J. L. AUSTIN. - How to do Things with Words. - Oxford, 1962. (en)
Lingva tipologioLingvo > Lingvistiko > Lingva tipologio
Lingvistike, tipologio estas la klasifiko de lingvoj laŭ gramatikaj trajtoj. Oni distingas inter la tipologia klasifiko kaj la pli konata genetika klasifiko de lingvoj en familiojn kiuj havas la saman pralingvon. Genetika lingvaro estas lingva familio, sed tipologia lingvaro estas lingva tipo.
Sintaksa Tipologio
Unu tiparo kelkfoje nomata simple la "tipologio" de lingvo estas la ordo de la subjekto, la verbo, kaj la objekto:
- Subjekto-Verbo-Objekto
- Subjekto-Objekto-Verbo
- Verbo-Subjekto-Objekto
- Verbo-Objekto-Subjekto
- Objekto-Subjekto-Verbo
- Objekto-Verbo-Subjekto
Ili normale mallongiĝas kiel SVO, SOV, ktp.
Kelkaj lingvoj disigas verboj en du partojn (helpoverbo kun infinitivo aŭ participo) kaj metas la subjekton aŭ objekton inter ili. Ekzemple, germane ("Im Wald habe ich einen Fuchs gesehen" - - "En-la arbaro estas mi unu vulpon vidinta"), nederlande ("Hans vermoedde dat Jan Piet Marie zag leren zwemmen" - - "Hans suspektis ke Jan Piet Marie vidis instrui naĝi") kaj kimre ("Maer gwirio sillafu wedi'i gwblhau" - - "Estas la korektigi literumon post fini"). Ĉi-foje, la tipologio estas bazata sur la neanalizaj verbotempoj (t.e. la frazoj en kiu la verbo ne disiĝas) aŭ la loko de la helpoverbo. La germana tial estas plejparte SVO/VSO (sen "im Wald" la subjekto situus unue) kaj la kimra estas VSO (la objekto situus post la infinitivo).
La germana kaj la nederlanda ofte klasifikiĝas kiel V2 lingvoj ĉar la verbo nevarieble situas kiel la dua elemento de plena frazero. Ĉiuj ĝermanaj lingvoj krom la angla estas V2 lingvoj, sed la angla sintakso ankoraŭ havas kelkajn V2-aspektojn, ĉefe en la sistemo de helpoverboj.
Kelkaj lingvoj (normale tre fleksiemaj lingvoj) estas malfacile klasifikataj ĉar preskaŭ iu ajn ordo de verbo, objekto kaj subjekto estas ebla kaj gramatike ĝusta. Ili inkluzivas la latinan kaj la polan.
Alia komuna klasifiktemo estas ĉu la lingvo estas akuzativa aŭ ergativa. Se la lingvo havas substantivajn kazojn, tiu estas klasifikata laŭ tio, ĉu la subjekto de netransitiva verbo havas la saman kazon kiel la subjekto aŭ la objekto de transitiva verbo. Se ĝi ne havas kazojn, sed la vortordo estas SVO aŭ OVS, ĝi estas klasifikata laŭ tio, ĉu la subjekto de netransitiva verbo estas en la sama loko, relative al la verbo, kiel la subjekto aŭ la objekto de transitiva verbo.
Multfoje lingvoj montras miksitajn akuzativecon kaj ergativecon (ekz. ergativa morfologio en verbaj argumentoj, sed kun akuzativa sintakso), aŭ estas ergativa nur en kelkaj cirkonstancoj (tio nomiĝas duonergativeco, kaj estas normale bazata sur la gramatika persono de la argumentoj aŭ sur la tempo/aspekto de la verbo).
Morfologia Tipologio
Enklasigo de lingvoj laŭ ilia morfologio dividas lingvojn laŭ tio, ĉu la morfemoj emas esti memstaraj vortoj, aŭ emas kunmeti plurajn aŭ multajn morfemojn en unu vorto; kaj ĉu la morfemoj emas signifi unu aferon, aŭ ĉu pluraj signifoj esprimiĝas per unu morfemo.
Izolantaj lingvoj
En izolantaj lingvoj, pli-malpli ĉiuj morfemoj estas memstaraj vortoj; estas malmultaj aŭ neniuj afiksoj aŭ gramatikaj finaĵoj (aŭ komencaĵoj). (Inter ne-konstruitaj lingvoj estas malmultaj aŭ neniuj lingvoj kun neniuj afiksoj aŭ fleksioj, sed oni nomas lingvon izolanta se ĝi havas tre malmulte da tiuj.)
Sintezaj lingvoj
Sintezaj lingvoj emas kunmeti plurajn aŭ multajn morfemojn en unu vorto, uzante fleksion kaj/aŭ afiksoj ĉe la radikoj. Oni povas kalkuli indicon de sintezeco por lingvo, prenante normalan tekston en la lingvo, kalkulante la nombron de morfemoj (M) kaj la nombro de vortoj (V) kaj dividi M/V por havigi la indicon. Pure izolanta lingvo (ekzemple la planlingvo Tokipono) havas indicon = 1,0. Tre izolanta lingvo estas la vjetnama, kun indico 1,06. Laŭ Wells, Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, sekvante Greenberg, la angla havas indicon de sintezeco 1,68, la svahila indicon 2,55, kaj "la eskima" (li ne diras kiu el pluraj eskimaj lingvoj) indicon 3,72. Ekzemplaj esperantlingvaj tekstoj de diversaj aŭtoroj liveras indicojn inter 1,80 kaj 2,05. Lingvojn kun tre alta indico (kiel la eskimajn) oni nomas polisintezaj.
Aglutinaj kaj fandaj lingvoj
Inter la sintezaj lingvoj, oni povas distingi aglutinaj de fandaj lingvoj. En aglutina lingvo, la morfemoj havas ĉiam aŭ plej ofte la saman foneman elparolon (kiel en Esperanto), aŭ ilia elparolo varias laŭ fonemaj reguloj (ekzemple vokala harmonio en la finna aŭ la turka). En fanda lingvo, la morfemoj pli ofte havas alomorfojn kiujn oni ne povas predikti laŭ fonema kunteksto. (Ekzemple, en la angla la plurnombro-finaĵo havas tri alomorfojn /s/, /z/, kaj /Iz/ (en ekzemple cats, dogs, boxes) predikteblaj laŭ la fonema eco de la fino de la substantivo; sed ankaŭ ekzistas malregulaj alomorfoj kiel /@n/ (oxen ktp.).) La indicon de aglutineco oni kalkulas simile al la indico de sintezeco: el daŭra teksto, kalkuli morfemo-limojn (juntojn, J) ene de vortoj, kaj la nombro de tiuj limoj, kie la morfemoj estas nevariaj (aŭ varias aŭtomate laŭ fonemaj reguloj). Oni dividas la nombron de aglutinaj morfemolimoj (A) per la nombro de morfemolimoj (J) por havigi la indicon de aglutineco. (Do, 1,0 estus tute aglutina, kaj malaltaj nombroj estas pli fandaj.) Laŭ Wells sekvante Greenberg, la svahila havas indicon de aglutineco 0,67; la persa, 0,34; la angla, 0,30; la eskima, 0,03. Esperanto estas preskaŭ tute aglutina lingvo, escepte de la uzo de la afiksoj -ĉj- kaj -nj-, kie la persona nomo tranĉiĝas nepredikteble. En la tekstoj analizitaj de Wells, la karesaj afiksoj ne troviĝis, kaj li kalkulis indicon de aglutineco 1,0.
Fontoj
- John C. WELLS, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Dua eldono. Roterdamo: UEA, 1989.
ja:言語類型論
StrukturismoScienca metodo, kiu esploras unuopajn erojn de sistemo koncerne al la strukturita tuto.
Strukturismon enkondukis la lingvisto Ferdinand de SAUSSURE, kiu klarigis lingvojn ordigitaj sistemoj konsistantaj el signoj. El lingvistiko ĝi fluis al aliaj sociaj sciencoj, kie ĝi estis moda precipe en la 1960-aj jaroj. Pro tio, kelkaj kleruloj disigas la Struturismo en "Klasika", uzebla ĉefe en Lingvistiko, kaj "Nova", pligrandigata kaj ion miskomprenita. Marksistoj, kiu havis preskaŭ "monopolon" en Eŭropa Sociologio antaŭ la "Nova Struturalismo" sentis sin minacitaj, kaj atakis la teorion.
Distribuismodistribuismo estas la usondevena branĉo de lingvoscienca strukturismo. ĝi disvolviĝis laŭ
propra inspiro, kaj viglis de la 1920aj jaroj ĝis proksimume 1950.
historio
distribuismo havas fortajn rilatojn kun samepokaj antropologio kaj etnoscienco. tiurilate ĝi estis
strebo kaj metodo por efike priskribi la indianajn lingvojn, ne trudante al ili la konceptojn de tradicia eŭropa
gramatiko.
distribuismo aplikis al lingvoj la regulojn de pozitivismo, precipe de samepoka kondutismo. ĝi
opinias, ke mensaj aferoj (interalie senco) ne estas science observeblaj, kaj tial ĝi priskribas lingvojn laŭ nura
ekstera aspekto de diroj, de tekstoj.
principoj
distribuisto observas, kiel sama lingvero aperas pli ofte ol hazarde en la tekstaro, kiun li studas. ekzemple el:
koko krias jam, krias la koko, mi aŭdis ĝian krion kaj similaj, li povos distingi la eron kri aŭ eble
krias. tiu probableca esploro evidentigas la bazajn erojn, kiuj plimalpli respondas al tradiciaj vortoj.
poste la simila distribuo de la bazaj eroj, tio estas ilia apero en similaj kuntekstoj, ebligas enklasigon de ili.
ĉi tiu dua parto de la programo malpli facilas. la kuntekstoj de du vortoj neniam ekzakte samas, kaj la kriterioj por
distingi aŭ ne distingi la klasojn ne evidentas.
HARRIS enkondukis en distribuismon la nocion de transformoj, kiu ricevos multajn aplikojn en transformaj gramatikoj
de generismo kaj de aliaj postaj lingvoteorioj.
skolanoj
- Leonard BLOOMFIELD
- Zellig HARRIS
FunkciismoFunkciismo estas ĝenerala nocio por maniero kompreni, formi aŭ plani ion orientiĝante laŭ la funkcio
La formo obeu al la funkcio. Estetiko ne estas primara formprincipo. Funkcikonvenaj formoj estas belaj.
Sociaj fenomenoj klarigeblas per iliaj funkcioj en la socia sistemo.
La penso (aŭ animo) estas funkcio de la cerbo.
Hipotezo de Sapir-WhorfEn lingvistiko, la Hipotezo de Sapir-Whorf (HSW) diras, ke certaj pensoj en unu lingvo ne povas esti komprenataj de homoj kiuj uzas malsaman lingvon. Laŭ HSW, homoj estas forte influitaj de ilia denaska lingvo. La hipotezo estas disputebla teorio de Edward SAPIR kaj lia studento Benjamin WHORF, usonaj lingvistoj.
WHORF proponis la hipotezon parte pro siaj studoj pri la lingvo de la indiana tribo Hopi. Li diris, ke pro la tempo-strukturo de tiu lingvo, ĝiaj parolantoj havas tre malsamajn ideojn pri tempo ol la parolantoj de Indo-Eŭropaj lingvoj.
Lastatempe kelkaj mencias la lingvon de la Pirahã kiel ekzempla pruvo de la hipotezo. En tiu lingvo mankas vortoj por nombroj kaj kalkulado, kaj eksperimentoj montras, ke la parolantoj ne povas ĝuste kalkuli. Tamen, Daniel EVERETT, lingvisto kiu loĝis kun la Pirahã dum multaj jaroj, diras ke ĉe ili temas pri influo de kulturo sur lingvo, ne inverse.
Pluraj planlingvoj, plej fame Loglano kaj Loĵbano, estis faritaj parte aŭ tute por pruvi la hipotezon de Sapir-Whorf.
La hipotezo estas ofta ŝablona temo en sciencfikcio kiu temas pri lingvistiko, interalie en The Embedding de Ian WATSON, Babel-17 de Samuel R. DELANY, kaj la romanserio Native Tongue de Suzette Haden ELGIN.
Kategorio:Scienco
ja:サピア・ウォーフの仮説
Dependogramatikojdependogramatikoj kontribuas al lingvoscienco per aparta modelo de sintakso.
historio
dependogramatikoj venas de la eŭropa gramatika tradicio, sistemigita de strukturismo ekde la 1920aj jaroj. ilin tre konkurencis de la 1960aj ĝis la 1980aj jaroj la vortgrupaj gramatikoj, kiujn favoris generismo. tamen dependogramatikoj pruvis sian efikon por sintaksa priskribo, kaj konservis uzantojn.
principoj
bazoj
dependogramatikoj karakterizas vortojn per [vortklaso]]j, kiaj o-vortoj, a-vortoj kaj tiel plu, kaj rilatigas ilin per gramatikaj roloj, kiaj subjekto, objekto, epiteto kaj similaj.
la verkantoj de dependogramatikoj kritike esploris la listojn de klasoj kaj roloj. ili unuigis distingojn, kiuj koncernas semantikon sed ne sintakson (loka komplemento, tempa komplemento...). ili aldonis klasojn aŭ rolojn necesajn por ke ĉiu ero de frazo ricevu iun (determina rolo por artikoloj, nombriloj...).
dependo
en verbhava frazo dependistoj kutime rigardas la verbon kiel kapon, tio estas kiel la ĉefan vorton, kiu ne dependas de alia, sed de kiu dependas aliaj. siavice la vortoj, kiuj dependas de la ĉefverbo povas havi dependajn vortojn, kaj tiel plu. tiu hierarkia analizo de frazo estas prezentebla per tielnomata grafika arbo aŭ per aliaj rimedoj, ekzemple:
kantis
------subjekto-> petro
------objekto-> kanzonon
evoluo
bazaj dependogramatikoj provizas nur kategoriojn, lasante al la lingvisto la taskon, ke li trovu la dependojn en frazo. pli ampleksaj teorioj provis metodigi tion per diversaj provoj: forpreni vorton, anstataŭigi ĝin per aliklasa vorto, enmeti alian, modifi la vortordon... por evidentigi la dependojn kaj rolojn.
pro la konkurado de la generisma skolo kaj la apero de lingvokomputiko dependogramatikaj modeloj alprenis formalajn regulojn de analizo kaj sintezo. ili tiel iĝis sintaksa ero en ampleksaj lingvomodeloj, ekzemple la distribuita lingvo-tradukado aŭ la senco-teksta teorio.
Vortgrupaj gramatikojvortgrupaj gramatikoj prezentas apartan modelon de sintakso. en lingvoscienca ĵargono oni nomas ilin ankaŭ sintagmaj gramatikoj.
historio
vortgrupaj gramatikoj estas la tipa klasika modelo de la generisma skolo de lingvoscienco. iliajn principojn prezentis Noam CHOMSKY en la 1950aj kaj 1960aj jaroj. en tiu skolo ili ĝenerale estas ankaŭ transformaj gramatikoj.
principoj
kontraste al la dependogramatikoj vortgrupaj gramatikoj ne uzas gramatikajn rolojn, kiaj subjekto, objekto, epiteto kaj similaj. por vortoj ili uzas vortklasojn, ekzemple o-vortoj, a-vortoj kaj tiel plu. por vortgrupoj ili uzas aliajn klasojn, ekzemple o-grupo, verbgrupo, kaj tiel plu.
tradicie vortgrupaj gramatikoj rigardas la subjekton kiel memstaran nomgrupon, dum aliaj komplementoj de la verbo estas subpartoj de la verbgrupo.
sintezo
unu gramatiko prezentas unu eblan modelon de iu lingvo. ĝi konsistas el reguloj. en sintezo (alivorte generado, farado) de frazoj, la reguloj transskribas grupsimbolojn kiel pli elementajn grupsimbolojn, kiel vortklasojn, kaj fine kiel vortojn. ekzemple:
frazo -> nomgrupo verbgrupo
nomgrupo -> artikolo a-vorto o-vorto
verbgrupo -> verbo
artikolo -> la
a-vorto -> nigra
o-vorto -> kato
verbo -> oscedas
ĉi tiu gramatiko generas nur la frazon la nigra kato oscedas.
se oni aldonos al ĝi la regulon:
nomgrupo -> a-vorto o-vorto
tiam ĝi generos ankaŭ la frazon nigra kato oscedas.
analizo
en analizo de frazoj, la reguloj renversiĝas kaj el la sinsekvo de vortoj hierarkie rekonstruas pli kaj pli grandajn grupojn.
la rezulto de analizo estas prezentebla per tielnomata grafika arbo, aŭ ekzemple per krampoj:
frazo (
nomgrupo (
artikolo: la,
a-vorto: nigra,
o-vorto: kato
)
verbgrupo (
verbo: oscedas
)
)
se la reguloj ne sukcesas finkonstrui frazon, la frazo estas ekstergramatika. se la reguloj sukcesas finkonstrui la saman frazon laŭ du aŭ pluraj grupigoj, la frazo estas sintakse (kaj eventuale sence) ambigua, alivorte ĝi havas plurajn eblajn interpretojn.
evoluo
la vortgrupaj gramatikoj havas matematike simplan bazon. ili ŝpare kaj efike priskribas multon de izola lingvo, en kiu nevariaj vortoj kunmetiĝas en frazojn laŭ norma ordo. por aliaj lingvoj kaj apartaj fenomenoj, oni tamen devis ilin kompletigi per diversaj rimedoj, ĉar ili ofte estas tro potencaj farante aŭ akceptante ankaŭ frazojn malĝustajn.
FilologioFilologio (de la greka philologia "amo al lingvo") — unuiĝo de kelkaj sciencoj (lingvistiko, literaturologio, tekstologio ka.), kiuj esploras homan kulturon per analizo de teksto. Alivorte, per filologio oni komprenu la studon (ne nur sciencan, sed ankaŭ artan aŭ filozofian) kiu serĉas la interpretadon de tekstoj en ĝia socia kunteksto.
Malgraŭ kelkaj antikvaj aŭtoroj, kiel Platono jam uzis la vorton, estis Friedrich August WOLF, en 18-a jarcento kiu uzis unue la vorto en moderna senco. Vere, Wolf faris vortludon, ĉar kiam li publikigis sian verkon "Prolegomena ad Homerum" (1795) oni demandis al li al kiu studobjekto tiu libro apartenas, li respondis "Filologio" kiu povas signifi "amo al lingvo" sed ankaŭ "mia propra scienco" (philos ankaŭ estas pronomo, kiu signifas "(mia) propra").
En la tradicio de kelkaj landoj filologio estas komprenata nur kiel studo de antikvaj lingvoj kaj tekstoj, dum la studo de modernaj tekstoj estas nomata Tekstlingvistiko. Alie, oni povas paroli pri Historilingvistiko pri studo de malnovaj lingvoj.
En ĝiaj unuaj tempoj la historilingvistiko ankaŭ estis nomita "kompara filologio", ĉar ĝi estis, pleje, komparo inter malnovaj skribaj lingvoj. Estis August SCHLEICHER kiu, apartigis la historilingvistikon disde filologio per rigida pozitivisma klasifikado, sed, anglalingvanaj aŭtoroj daŭris uzi la du konceptojn sen distingo.
Ĝeneralaj konceptoj
Ĉiu parolaĵo aŭ skribaĵo (teksto) estas produkto de homa lingva grupo. Ĉiu parolanto aŭ skribanto estas reprezentanto de sia lingva grupo. La ĉefa diferenco inter teksta filologio kaj kampa lingvistiko estas tio ke la dua povas intervjui informantojn kaj la unua ne. Por kompensi, filologisto povas uzi tekstojn kiuj ampleksas pli grandan tempperiodon. Bona filologo devas esti samtempe bona tekstologisto kaj bona lingvisto.
Metodologio
La ĉefa okupo de filologo estas klarigi tekstojn, do, unue, li devas akiri tekston. La akiro de teksto estas tre interesa kaj aventura laboro, en tiu etaĝo, filologo estas preskaŭ detektivo. Oni povas legi la faman verkon de Umberto ECO, La nomo de la rozo kiu estas, inter alie, romano pri provo akiri tekston por studi ĝin. Richard Francis BURTON, Paul Emile BOTTA kaj aliaj faris grandajn kaj aventurajn vojaĝojn por akiri tekstojn, ekzemple de Kamasutro. Aliaj tekstoj estis akiritaj tute hazarde, kio okazis al Pergamenaro de Morta Maro, aŭ simple restas en bibliotekoj kaj arĥivejoj.
Post akiri tekston, filologo faras la recenzon (latinlingve recensio), tio estas esplori ĉiujn konatajn informojn pri la teksto, ĉiuj eldonojn, versiojn kaj malrektajn citaĵojn. En tiu etaĝo oni konsideras tiel la manskribajn kaj presitajn kopiojn de la teksto (rekta tradicio) kiel tradukojn, citaĵojn, komentariojn, ktp. La kolacio (latinlingve collatio) kaj forigo de senutilaj aŭ identaj ekzempleroj ankaŭ estas partoj de recenzo.
Kolacio (collatio), estas la komparo de ĉiuj atestoj pri la teksto, uzante unu el ili kiel bazan tekston, nomatan ekzemplo al kolacio. Por elekti la tekston, kiu estos ekzemplo al kolacio, oni devas trovi tio, kio prave estus pli proksima al la originalo. Pro tio, oni bezonas rigardi la ekeston de teksto kaj ĝian eksteran historion, t. e., kie kaj kiel ĝi estis trovita, de kiu, kie ĝi restis, dum kiom da tempo, ktp. En tiu fazo, ankaŭ estas detektiveca ago por trovi falsaĵojn, sanĝojn dum la tempo, ktp. Oni devas studi tipojn de kaligrafiaĵoj, de plumoj, de inko, ktp.
Fine de kolacio, post komparo de ĉiuj testemonojn, la filologisto forigas ĉiujn senutilajn ekzemplerojn, aŭ ĉar ili estas nur identaj kopioj, aŭ ĉar ili estas falsaj, aŭ pro iu alia kialo. Tiu forigo oni nomas eliminatio codicum descriptorum (forigo de identaj kopioj).
La sekva etaĝo estas la stemma codicum aŭ stematado, t. e., la organizo de ekzempleroj kiuj restas post forigo. La filologo ordonas la tekstojn en unu "arbon" nomata sintezo de stematado por montri la "genealogiajn" rilatojn inter ili. La celo de ĉi tiu etaĝo estas la determino kiuj kopioj estas pli proksimaj al la origina teksto (arketipo) kaj kiuj estas la pli malproksimaj (superstitoj). Kompreneble, se estas nur unu kopio de la teksto, aŭ se oni konas la originalon, ĉi tiu etaĝo ne estas necesa.
Sekva fazo estas la emendatio aŭ korektado, kiun oni faras per komparo de la tekstoj kaj per deduktado. Post korektado, oni havas kritikan eldonon sur kiu baziĝos la studoj de filologo.
Fine, la filologo faras la prezentadon de teksto, t. e., la analizon pri ĝi, kiu estas la vera celo de la filologia laboro. En la prezentado, la filologo rajtas uzi ĉiujn konatajn metodojn de ĉiuj skoloj; li povas elekti fari filozofian, artan aŭ sciencan studon de la verko.
Historio
Ekde antikveco, la studo kaj interpretado de tekstoj estas zorgo de homoj. En la antikva Egiptio, en Ĉinio kaj ĉiuj aliaj civilizoj, kie estis skribo, oni tuj malkovris, ke la tekstoj pasas al sekvaj generacioj. Tiu povo ŝajnis pli mirinda en religiaj kaj magiaj tekstoj, do tiuj popoloj zorgis ĉefe trovon de magiaj formuloj kaj ritoj en la sanktaj libroj, kies korekta interpretado donus al ĝia posedanto grandajn povojn kaj riĉecojn.
En la fino de antikvo, kiam jam estis granda kvanto da literaturaj verkoj, oni bezonis studi ankaŭ literaturajn kaj historiajn tekstojn pro ilia propra valoro. Eble la unua poeto kiu meritis tiun studadon en Okcidento estis Homero, multajn jarcentojn antaŭ Kristo.
Je la fino de Mezepoko, studado de tekstoj gajnis novan impulson por juraj disputoj inter feŭdaj sinjoroj, kiuj volis pravigi siajn rajtojn ne plu nur perforte, sed ankaŭ jure, pro tio, ili subtenis studantojn de malnovaj tekstoj. Tiu movado, kiu favoris la studon de la latina, inter aliaj aferoj, originis renasancan intereson pri mortintaj lingvoj kaj antikvaj tekstoj. Dum Renesanco, tiu studo multe pligrandiĝis kaj graviĝis.
En la 18-a jarcento, Friedrich August WOLF (1759 - 1824) kreis la modernan koncepton de filologio, t. e., studo kies kerno estas la teksto. Wolf kaj lia skolo postulis ke tiuj aliaj konoj bezonataj por la interpretado de teksto (lingvistiko, historio, erudicio) estas necesaj sed helpaj ne kernaj en filologio.
Dum la 19-a jarcento, filologio tre evoluis, tiel per la progresado de la prilingvaj konoj, kiel per la impulso de Pozitivismo kiu donis al filologio novajn metodojn. Ankaŭ dum la 19-a jarcento, oni malkovris centojn da novaj dokumentoj. Jean-François CHAMPOLLION, la egiptologoj kaj asiriologoj malfermis la pordojn de riĉegaj bibliotekoj, oni "malkovris" la literaturon de Hindio kaj Ĉinio ktp.
Tiu movado nur haltis dum la Dua Mondmilito, ĉar la tiama ĉefa skolo de filologio estis la germana. Multaj filologoj eliris Germanion, aliaj, fariĝis naziistoj kaj tiel perdis sian prestiĝon post la milito. La postmilitaj intelektuloj, forte influitaj de marksismo aŭ kontraŭ-marksismo, ĝenerale ne plu interesiĝis pri studado de filologio aŭ "erudicio", kiu estis rigardata kiel peza senutilo.
De tiam ĝis la fino de la 20-a jarcento, filologio malvigliĝis kaj studado pri malnovaj tekstoj tre malgraviĝis. Studado pri teksto gajnis politikan rigardon kaj oni celis trovi "kovraĵojn" en religiaj, sciencaj kaj politikaj tekstoj. Michel FOUCAULT eble estis la plej grava aŭtoro de tiu periodo. Li evidentigis kiel tekstoj pri frenezeco, malsano kaj krimoj kovras ideologiaĵojn kaj ekonomiajn aŭ politikajn intencojn. Dum preskaŭ la tuta dua duono de la 20-a jarcento, do, oni zorgis ĉefe pri aktualaj tekstoj kaj ĝia analizo apartenis al kultura batalo de la Malvarma Milito.
Tuj post la fino de la Malvarma Milito, oni vidis ke la novaj metodoj, ĉefe de Foulcault, estas aplikeblaj ankaŭ al malnovaj tekstoj. Oni povas interpreti tekstojn de Kikero aŭ Cezaro kiel plenaj de kovritaj intencoj kaj analizi poemojn de Horacio aŭ Vergilio kiel parton de la politika klopodo de Aŭgusto pravigi la Romian imperion.
Famaj filologoj
- John Ronald Reuel TOLKIEN analizis kaj eldonpretigis anglosaksajn verkaĵojn. Ties mitologio kaj lingvoevoluo influis liajn proprajn fantastajn verkojn.
-
ja:文献学
ko:고전문헌학
Vortarfaradoleksikografio estas la arto de vortarofarado. ĝi estas la fako kaj profesio de vortaristoj aŭ leksikografoj. ĝi proksimas al terminarofarado. ĝin oni ankaŭ rigardas apliko de vortoteorio aŭ leksikologio.
planaj taskoj
analizi la uzon
vortaristoj kaj eldonejoj laboras por publiko. laŭ sia imago pri la uzontoj ili planas la enhavon de vortaro. sperto, enketoj montris, ke imago kaj realo ne ĉiam kongruas:
- vortaristoj imagas "noblajn" uzojn, kiaj serĉado de gramatikaj kaj sencaj informoj, sed homoj konsultas vortarojn tre ofte por amuzo, por skrablo, vortkrucenigmo aŭ iuj televidludoj.
- vortaristoj pensas aŭ asertas, ke ili registras spontanean lingvouzon, sed homoj siaflanke konformigas siajn parolojn al la indikoj de vortaroj, igante la aferon reciproka...
difini la celon
kun bildo pri la celata publiko kaj uzo, estas eble difini enhavon: ĉu la vortaro priskribu ordinaran, fakan, beletran, oficialan lingvon, de kiu epoko, de kiu socia medio, el kiaspeca literaturo, kaj kiajn informojn ĝi donu pri vortoj.
elekti vortaran strukturon
vortaristoj devas decidi pri la aranĝo de la informoj en la vortaro:
- ĉapitroj, listoj, indeksoj
- interrilatoj inter tiuj ĉefpartoj (ordigo, reguloj por fari indeksojn...)
- rubrikaro de artikoloj (kapvorto, gramatikaĵoj, etimo...)
- interrilatoj inter artikoloj (intervortaj rilatoj...)
- listoj de valoroj por la artikolaj rubrikoj (tielnomataj gramatikaj etikedoj kaj similaj)...
provi kaj priskribi la modelon
estas prudente la modelon unue elprovi per tipaj artikoloj de diversaj specoj. konsilojn pri redaktado oni registru en manlibro.
realigaj taskoj
la unua kaj parte subjektiva takso de vortaristo estas elekto de kapvortoj. en tio povas helpi iuj iloj (ekzemple tekstaroj, pri kiuj vidu sube) kaj iuj principoj (ekzemple registri nur vortojn uzatajn de "bonaj aŭtoroj" aŭ sufiĉe oftajn...). se oni serĉas ankaŭ frazeologiajn erojn, tiuj estos ankaŭ malpli facile kapteblaj ol unuopaj vortoj...
la kapvortojn oni normas per senfleksiigo, se la koncerna lingvo prezentas ilin en pluraj formoj. ekzemple esperantajn verbojn oni tradicie prezentas per i-formo.
dialektaj formoj ne estigas tro grandajn problemojn en lingvoj kun firma skriba tradicio kaj oficiala formo. male multaj lingvoj ekzemple en afriko vivas la pli "naturan" situacion, ke vortoj sufiĉe varias laŭ lokoj. la elekto de kapvortoj tiam ne facilas: oni registru plurajn formojn, aŭ oni elektu iun referencan dialekton.
distingi sencojn
la distingo de pluraj sencoj aŭ subsencoj en vorto estas kelkfoje evidenta: vato kiel elektra mezurunuo kaj vato kiel sorbilo klare estas du sencoj – eventuale du kapvortoj.
sed multajn vortojn oni povas difini per unu aŭ pluraj sencoj laŭvole: ĉu krono estas unue reĝa krono, due simila kapornamo, trie ia kulmino de afero, kvare industria objekto fiksebla sur la ekstremo de io? aŭ ĉu prefere ĝi estu unue ringo fiksebla sur kapo (kun diversaj objektaj subsencoj), kaj due kulmino en figurasence?
vortaristo prudente elektos inter detala splitigo de sencoj kun risko, ke leganto ne vidos la koheron de la tuto, kaj kolapso de sencoj, kun risko, ke leganto ne komprenos ĉiujn eblajn uzojn de la difinaĵo.
ankaŭ la ordigo de sencoj kaj ilia interrilatigo povas influi komprenon.
en difinvortaro, difinoj estas kutime la plej malfacila parto. enhavo de difinoj kaj distingo de sencoj kompreneble interdependas. vortaristoj helpas sin per difinŝablonoj:
- speco de ..., kiu...
- ilo, per kiu oni ...
- tia ..., kiaj ..., ...
- senti kiel...
- sinteni kiel...
kaj tiel plu.
kolekti ekzemplojn
difinoj ne sufiĉas por bona kompreno de vortsencoj. precipe pragmatikaj indikoj malestas pro manko de uzosituacio. tial la enmeto de ekzemploj gravas.
ekzemplojn vortaristo povas inventi, kun avantaĝo, ke li prezentas simplajn, tipajn frazojn, kaj malavantaĝo, ke li prezentas sian komprenon de la vorto, ne uzojn el la realo. ekzemplojn vortaristo povas preni ankaŭ el literaturo, kun inversaj avantaĝo, ke la prezentata uzo realas, kaj malavantaĝo, ke la citaĵoj povas enteni erarojn, malklaraĵojn... kelkaj vortaristoj kompromise citas literaturajn frazojn, sed iel simpligas aŭ rearanĝas ilin – se skrupule, ili tion indikas per interpunkcio aŭ komentoj.
prezenti elparolon, gramatikajn informojn kaj aliajn
elparolo, gramatikaĵoj, etimo kaj similaj formalaĵoj relative facile redaktiĝas. la ĉefa malfacilo pri tiaj informoj estas teni unuecon de kompreno inter pluraj vortaristoj (kion oni nomu transitiva verbo, kion netransitiva verbo kaj simile).
rilatigi kapvortojn
tezaŭroj kaj ofte ankaŭ difinvortaroj listigas intervortajn rilatojn. iuj rilatoj estas tradiciaj: samsenca kun, subnocio de, parto de...
prezenti tradukojn
tradukvortaroj havas alian konstruon kaj registras iom aliajn kapvortojn, ol difinvortaroj. ili postulas pli zorgan esploron de ĉiuj eblaj uzoj de vortoj, ekzemplojn el [frazeologio], kaj aliajn.
iloj
tekstaroj
delonge vortaristoj esploras literaturon. komputaj tekstaroj, alivorte korpusoj, grave plifaciligas tiun taskon. ili grandigas la disponeblajn tekstokvantojn kaj rapidigas ilian esploron. per vastaj tekstaroj oni povas ne nur trovi maloftajn vortojn, sed precipe ricevi indikojn pri oftaj kaj maloftaj uzoj kaj sencoj, eventuale ankaŭ pri laŭtempaj evoluoj.
laborindeksoj
Indeksoj peras la aliron al tekstoj aŭ al korpusoj. per laborindeksoj vortaristo povas esplori laŭplane, kompari plurajn uzojn de vorto, pli profite ol se li kolektus unuopajn ekzemplojn laŭ trovo en legataj tekstoj.
aliaj vortaroj
gonçalo NEVES, en retartikolo kiel traduki la portugalan casquinha? el 2003-09, konstatas ke "pluraj el [la vortaristoj] senĝene paŭsas tradukojn de antaŭaj kolegoj, kiuj siavice tion faris rilate la laboron de aliaj". tiun kopiemon parte pravigas pluraj cirkonstancoj:
- vortarfarado estas temporaba laboro, en ĝi oni provas ŝpari, reuzi, iom post iom bonigi laŭ la eldonoj
- redaktantoj de ĝeneralaj vortaroj ne kompetentas pri ĉio – teĥnikajn vortojn ili ne ĉiam sukcese komprenas kaj difinas, kaj do anstataŭe kopias
- vortaristoj ofte estas lingve konservemaj homoj, ili gardas la sencojn de vortoj, prefere ol spegulas momentajn parolmodojn, kaj do ne reverkas sen motivo.
rigardo al ekzistantaj vortaroj flanke de vortaristo certe ne estas misaĵo, se tion li faras kritike, kaj se li kompletigas per freŝaj informoj el la lingva realo.
komputaj programaroj
eldonistoj de vortaroj ordinare flegas proprajn programojn. ekzistas kelkaj publikaj modeloj de retvortaroj, ekzemple:
- papillon – plurlingva vortarmodelo
- voko – modelo laŭ kiu funkcias astronomia terminaro kaj reta vortaro.
sgml kaj poste xml ĝeneraliĝis por prilaboro de lingvaj aferoj. tio estigis multajn proponojn kaj realigojn por interŝanĝo de vortaraj datumoj.
eksteraj ligiloj
- [http://perso.wanadoo.fr/kursoj/prelegoj diversaj prelegoj de marc bavant pri esperanta terminologio. - marc BAVANT] [eo]
- [http://karavelo.planetaclix.pt/tradukologio/casquinha.htm kiel traduki la portugalan casquinha? / gonçalo NEVES. - 2003-09] [eo]
- [http://www.papillon-dictionary.org papillon – plurlingva vortarmodelo] [de] [en] [fr] [jp] [zh]
- [http://purl.org/net/voko/ voko - vortaroj kaj komputiloj] [eo]
kategorio:lingvistiko
סקס פיסטולס
הסקס פיסטולס (Sex Pistols) היו מראשוני להקות הפאנק רוק הבריטי ובלי ספק המפורסמות ביותר.
חברי הלהקה
- ג'וני רוטן (ג'ון ליידון) - זמר.
- סטיב ג'ונס - גיטרה.
- סיד וישס (ג'ון מייקל ריצ'י) - גיטרה בס.
- פול קוק - תופים.
- גלן מטלוק - גיטרה בס.
ביוגרפיה
הרעיון להקמת הלהקה עלה בלונדון באוגוסט 1975, כאשר ג'ון ליידון (הידוע בכינויו ג'וני רוטן) נכנס לחנות של מלקולם מקלארן כאשר שיערו צבוע בירוק והוא לובש סוודר מחורר. מלקולם אף הוא היה לבוש באופן מעט מוזר, ועטה על ראשו שקית אשפה, כמחאה על שביתת עובדי התברואה. השניים השתעשעו ברעיונות מוזיקליים, כאשר ג'וני שר את שירו של אליס קופר "Eighteen" כאילו היה הגיבן מנוטרדאם. מלקולם התלהב מהרעיון וג'וני החליט להקים להקה, אליה צירף את פול קוק (תופים), סטיב ג'ונס (גיטרה), גלן מטלוק (גיטרה בס) ו-וואלי נייטנגייל (גיטרה).
הלהקה החלה להופיע במועדונים קטנים ברחבי לונדון, אך מפני שלא ידעו לנגן וגם לא לכתוב שירים, רוב ההופעות נגמרו באלימות ובתגרות. הסקס פיסטולס התפרסמו בעיקר בזכות סקנדלים שכאלה, והפאנק בכלל היא תנועה המשיגה את תשומת הלב הציבורית באמצעים לא שגרתיים ולא מקובלים או באמצעות מחאה חברתית.
בתחילת דרכה נגנה הלהקה בעיקר בקולג'ים ברחבי בלונדון.
ב-20 בספטמבר, 1976 קיימו הסקס פיסטולס את פסטיבל הפאנק הראשון, שנערך במועדון לונדוני הנקרא Club 100. הלהקה חתמה על חוזה הקלטות והופעות, אך שרפה אותו לאחר שבהופעתה בטלוויזיה כינתה את המנחה היפופוטם מאונן עם קרניים.
בפבר' 77 פיטרה הלהקה את גלן הבסיסט, משום שלא תאם את תדמיתה של הלהקה (הוא העריץ את הביטלס והיה מסופר כמו אלביס פרסלי). במקומו צורף ללהקה סיד וישס - על סיד עברה ילדות קשה במיוחד ואי אפשר להגיד שגדל כבנאדם רגיל, אימו הייתה נרקומנית ונזדקקה לשירותים רפואיים לעיתים קרובות. כאשר סיד פגש את ג'וני הם היו מנגנים ביחד ברחוב ועוברי האורח היו משלמים להם על מנת שיפסיקו את הרעש הנורא. סיד תרם רבות לתרבות הפאנק, בין השאר בהמצאת ריקוד הפוגו. בת זוגתו של סיד, ננסי ספאנג'ן, הייתה גם כן סוחרת סמים וסיפקה לו הרואין. ג'וני מצידו, שנא את ננסי מפני שפגעה ביחסיו עם סיד וסיממה אותו לעיתים תכופות.
הלהקה נעצרה ביוני 1977 כאשר התגרתה במלכת אנגליה ביום הולדתה ה-25, וביצעה את גרסת הפאנק לשיר "God save the queen" ממש ליד ארמון המלכה.
ב-28 באוקטובר, 1977 יצא האלבום המוצלח ביותר של הלהקה, ובעצם אלבום הרשמי היחיד. ככזה הוא נחשב לקלאסיקה עד ימינו: "Nevermind the bollocks, here's the Sex Pistols". הלהקה הגיעה לשיאה אז וביצעה מספר הופעות באנגליה ובהולנד, אולם כאשר החליטו לעבור מעבר לאוקיינוס ולצאת לסיבוב הופעות בארצות הברית יציבות הלהקה החלה להתערער. במהלך הופעה בסן פרנסיסקו סיד חתך את עצמו, ג'ונס היה מסומם עד כדי כך שלא הצליח לנגן את השירים, וג'וני החליט לבטל את ההופעה אחרי כמה דקות וברח לניו-יורק.
הלהקה הפסיקה את פעילותה לאחר עזיבתו של ג'וני רוטן בסן-פרנסיסקו. מקלארן ניסה למשוך עוד קצת זמן, אולם פול וקוק פנו נגדו וטסו לברזיל. ב-2 בינואר 1979 מת סיד וישס ממנת יתר, לא לפני שדקר ורצח את חברתו ננסי. מלקולם מקלארן הוציא כמה אלבומי סולו
בשנת 1996 התאחדו הסקס פיסטולס באופן חד-פעמי להופעה בפינסברי פארק בלונדון כדי לחגוג 20 שנה. ההופעה תועדה באלבום שיצא באותה שנה ונקרא באופן הולם Filthy Lucre Live.
ג'וני ליידון הקים עם פרוק הפיסטולס את להקת PIL אשר זכתה להצלחה יחסית. יתר חברי הלהקה עסקו ועודם עוסקים בפרוייקטים שונים בינהם הסופר-גרופ Neurotic Outsiders ועוד.
מלקולם מקלראן עצמו אף הוציא כמה אלבומי סולו בסגנונות שונים, בינהם אלבום ג'אז בשם Paris אשר זכה להצלחה מרובה.
קישורים חיצוניים
-
קטגוריה:להקות (מוזיקה)
קטגוריה:להקות פאנק
ja:セックス・ピストルズ
Zapraszamy wydarzenia spielautomaten Sponsored Site heavy metal |
|
|
|