Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Linukso

Linukso

Komputiko > Operaciumo > Unikso > Linukso ---- Unikso, simbolo de Linukso]] Linukso (Linux) estas kerno de operaciumo, kiu estas retroprojektado de Unikso. En ofta uzado, "Linukso" temas pri kaj tiu kerno mem kaj la ĉirkaŭa programaro, inter ili la iloj de GNU, KDE, GNOME, Openoffice.org, la Fenestra Sistemo X kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linukso".

Historio

Verkita en 1991 de finna komputilstudanto (Universitato de Helsinki) Linus TORVALDS kiel hobio kaj disvastigita laŭ la permesilo GPL, Linukso ŝtopis la ĝistiaman truon en la libera operaciumo GNU: manko de kerno, la centra programo kiu regas ĉiun malaltnivelan operacion de komputilo (tamen la oficiala GNU-kerno estas Hurd). La versio 0.01 aperis en septembro 1991 kaj 0.02 en oktobro 1991. Tiel ekeblis, se vole, kompilumi per nur libera programaro. Poste aliaj liberaj kernoj kaj operaciumoj ekestis, sed Linukso restas la plej uzata kaj plej fama. La elekto de figuro kia tiu de Tuks kiel maskoto bone evidentigas, ke graseco sentatas kiel io esence pozitiva kaj simpatia en sana homa menso.

Teĥnike

Linukso akordas kun la uniks-normo Posikso, kaj plejparte rolas kiel kutima Unikso, malgraŭ ke ĝi ne devenas de la originala fonto de Bell Labs kiel la BSD-Uniksoj. Nek tro progresema nek tro konservativa, ĝi estas monolita kerno etendebla per moduloj. Nuntempe la komputikfirmao Mikrosofto konsideras Linukson la ĉefa konkuranto kontraŭ ĝia operaciumo Vindozo.

Eksteraj ligoj


- [http://www.kernel.org La Linuksa kerno] (angle)
- [http://www.debian.org/index.eo.html Debiano GNU/Linukso en Esperanto]
- [http://www.debiano-kaj-esperanto.net Kiel uzi Debiano kun la internacia lingvo]
- [http://www.tldp.org/HOWTO/Esperanto-HOWTO.html Linux-Esperanto-HOWTO, Kelkaj helpindikoj por uzi Esperanton sub Linukso].
- [http://slax.linux-live.org/?lang=eo Slax Linuks] (esperante) Kategorio:Operaciumoj kategorio:Libera programaro ja:Linux ko:리눅스 ms:Linux simple:Linux th:ลินุกซ์

Komputiko

Komputiko estas la studado de konstruado, aplikado kaj ecoj de komputiloj (ank komputoro). Komputiko estas relative nova fako kun radikoj en elektra inĝenierarto, matematiko kaj lingvistiko. Nur dum la lasta triono de la 20-a jarcento ĝi ekestis konsiderata kiel aparta fako kaj disvolvigis siajn proprajn metodojn kaj terminaron. Komputada leksikono en Esperanto legeblas en la TTT ĉe http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/KOVRILO.html.

Maŝinoj

Komputiloj

:$100 Laptop - Amiga - Apple - Atari Portfolio - Basic PC - BeBox - Commodore SX-64 - Compaq Portable - DynaBook - Mac mini - Makintoŝo - NC - Osborne 1 - Palm - Pegasos - PC - PK - PDP-11 - Retilo - Tekokomputilo - Turingilo - VAX - WebPad

Aparatoj, flankaparatoj

:Disko - Koncentrilo - Muso - Modemo - Printilo - procesoro - Skanilo

Programoj

Nocioj

:Buso - CISC - Datumo - Dosiero - Dosierujo - RAID - RISC

Programlingvoj

:Asembla Komputillingvo - Amiga-E - APL - ASP - BASIC - Brainfuck - C - ColdC - C++ - C# - Delphi - Ejfelo(Eiffel) - Fortran - Haskell - INTERCAL - Ĝavo(Java) - JavaScript - JSP - Lispo(Lisp) - MMIX - Objective C - Pascal - Perl - PHP - Pitono(Python) - Scheme - SQL - Ŝelaj programetoj - Ruby - Tcl - Smalltalk

Operaciumoj

:AmigaOS - AROS - AtheOS - BeOS - BSD - DOS - eCS - GNU - JavaOS - Linukso - LinxOS - Mac OS - MorphOS - OS/2 - Osborne Sistem One - PalmOS - Plan9 - QNX - Syllable - Unikso - Vindozo - z/OS

Programaroj

Aplikaĵoj en esperanto

Metio

Aplikata komputiko

:Artefarita inteligenteco - Bio-komputiko - Datumbazo - Interreto - Komputila grafiko - Lingvokomputiko - Matematika komputiko - Parolsintezo

Temoj kaj laborprocedoj

:Komputika Sekureco - Libera Programaro

Formalaj metodoj

:Merise - RUP - UML

Homoj, institucioj

Organizoj

:CELF - DCMI - IEEE - IrDA - W3C

Konkursoj, premioj

Premio Turing

Firmaoj pri komputila programaro

Entreprenistoj

:Andreas BECHTOLSHEIM - Bill GATES - Steve JOBS

Komputikistoj

: Marc ANDREESSEN - Charles BABBAGE - Tim BERNERS-LEE - Alonzo CHURCH - Edsgar DIJKSTRA - Federico FAGGIN - Kurt GÖDEL - Bill JOY - Alan KAY - Stephen KLEENE - Donald KNUTH - Lenna - John McCARTHY - Jay MINER - Marvin MINSKY - Blaise PASCAL - Larry PAGE - Emil POST - Eric RAYMOND - Claude SHANNON - Richard STALLMAN - Ken THOMPSON - Linus TORVALDS - Alan TURING - Niklaus WIRTH - John VON NEUMANN - Phil ZIMMERMAN Pripensiga kaj instrudona citaĵo: :"Mi opinias, ke estos mondmerkato por eble kvin komputiloj." :Thomas WATSON, Prezidanto de firmao IBM en 1943. Kategorio:Komputiko ja:計算機科学

Unikso

Komputiko > Operaciumo > Unikso ---- La Uniksa (UNIX®) sistemo estas portebla komputila operaciumo origine verkita de grupo de AT&T Bell Labs, inter aliaj Ken THOMPSON kaj Dennis RITCHIE. La ĉefaj formoj konataj de Unikso estas:
- AIX
- BSD
- HP-UX
- Linukso
- Minix
- SCO UNIX
- Sistemo V
- Solaris (SunOS)
- Xenix

Historio

Thompson kaj Ritchie estis eltirataj el la devena kunlaborado MULTICS, post kiam la aparatoj de 1966 kaj 1967 malsukcesis subteni ĝin. Inspirite de sia laborado pri la projekto MULTICS (angle: MULTiplexed Information and Computing Service; Multipleksorita Informaĵa kaj Komputila Servo) je 1969 Ken Thompson verkis la unuan Uniksan sistemon en asembla lingvo por la komputilo Digital PDP-7. La nomo UNIX estis elektata kiel vortludo pri MULTICS, kiu implicas la anglan etendaĵojn "UNified Information and Computing Service" (Unuigita Informaĵa kaj Komputila Servo). Kiam Thompson kaj Ritchie ricevis atingon al PDP-11/20, ili reverkis la Uniksan sistemon en PDP-11-a asembla lingvo. Post ĉi tiuj unuaj versioj ili ricevis la sciadon de aliaj sciencistoj ĉe Bell Labs, ili kunlaboris (en 1972 ?) por reverki la operaciumon uzante la novan programlingvon C de Dennis Ritchie. Interese, AT&T provizis monon por la unua verkado pri la C-lingva versio por krei sistemon por elektronika dokumentado, ĉar operaciumo ne havis ĝian propran intereson por tiu, kiu posedis tiam la telefonan monopolon. Je 1973 kaj 1974 la Uniksa teamo sukcesis oferti bendojn, kiuj enhavis la novan operaciumon, al universitatoj por esploradaj celoj ĝis la Sepa Eldono. La Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley estis notenda pro uzo de Unikso kiel la centro de sia esplorado por operaciumoj kaj pro portado al ĉiuj el siaj minikomputiloj, inkluzive de la DEC PDP-11. Malgraŭ ke AT&T ĉesis disdoni la fonton por la Uniksa sistemo post la Sepa Eldono, Berkeley daŭre verkis tion, kio ekestis konata kiel "Berkeley Unix". Ĝi ofte egalis aŭ superis la kapablojn verkitajn de la teamo ĉe Bell Labs. Kiam Berkeley Unix iĝis sufiĉe matura, ĝi estis pakata kiel la Berkeley Software DistributionBSD (Berkeley-a Softvar-Disdonaĵo), kaj proksimume samtempe, kiam Bell Labs komencis paki la AT&T-an Uniksan sistemon kiel Sistemon V (kvin). Ekde proksimume 1980, diversaj firmaoj komencis vendi komercajn disdonaĵojn de la Uniksa sistemo por siaj mini-komputiloj kaj laborstacioj. Kvankam iuj firmaoj elektis bazi siajn disdonaĵojn je AT&T-a Sistemo V, multaj el tiuj firmaoj dekomence uzis la BSD-version de Berkeley, ĉar ĝi havis interesajn pliboniĝojn. Ĉirkaŭ 1987 la AT&T-teamo decidis, ke ili normigos la Uniksan sistemon verkante Sistemon V Versio 4 (SVR4), kiu enhavis kaj normigis la ideojn uzitajn en ĉiuj el la diversaj disdonaĵoj. Spite de divido en la normiga laboro, kiu rezultis en la kreado de OSF/1, kiu estis uzata nur de unu firmao, la AT&T-teamo disdonis SVR4 je 1989. Data General estis la unua firmao, kiu uzis la novan operaciumon ĉe siaj AViiON-serviloj je 1990. Je 1993, la plejmulto de la unuaj komercaj BSD-vendistoj, inter aliaj Sun kaj SGI, moviĝis al SVR4 kiel la bazo de siaj operaciumoj kun vendistaj kaj BSD-aj plibonigoj super la nova norma bazo. La unua eldonita priskribo de la internaj detaloj de la sistemo estis libro de Aŭstralia universitata profesoro, la tiel nomata Lions-libro. Ne longe post kiam Sun formaligis SVR4, AT&T vendis sian restantan intereson en la Uniksa sistemo kune kun la Uniksa Laboratorio al Novell. Tiutempe, Novell ektimis pro la eniro de Microsoft en la vendado de retaj komputiloj; firmaestroj kredis, ke la Uniksa sistemo estis ŝanco por malhelpi Microsoft. La Uniksa sistemo ne progresis ĉe Novell pro financaj problemoj de la firmao, ĉar la vendokresko estis limigita. Post kelka tempo Novell devis disvendi multe da siaj posedaĵoj inkluzive de la Uniksa sistemo por labori pri sia centra softvaro. Unikso estis dividita en tri partojn, post kiam ĝi eliris el Novell.
- La Uniksa nomo estis transdonita al la grupo X/Open (nun simple "The Open Group", La Malferma Grupo) por certigi Uniksajn versiojn kiel normajn.
- La fonto estis vendita al la Santa Cruz Operation (SCO), kiu vendis SVR4-on ĉe aparato de Intel flanke de sia tradicia Xenix-simila SCO-Uniksa oferto.
- Hewlett-Packard aĉetis la operaciuman laboratorion, kiu iĝis embarasita pro interna politiko, kiam petita krei la anstataŭanton por la Uniksa versio de Hewlett-Packard, HP-UX. Post kelka tempo la restantaj laborantoj iĝis parto de la pli ampleksa firmao HP.

Vidu ankaŭ


- GNU

Eksteraj ligoj


- http://www.UNIX-systems.org/ — La hejmpaĝo de la Uniksa Sistemo de "Open Group" Kategorio:Operaciumoj ja:UNIX ko:유닉스 ms:UNIX simple:Unix th:ยูนิกซ์

Operaciumo

Komputiko > Operaciumo ---- Operaciumo, ankaŭ nomata operacia sistemo aŭ operaciada sistemo aŭ mastruma sistemo, estas programaro stiranta la funkciadon de komputilo. Ĝi estas sendependa de la aplikaj programoj, sed necesa por ilia kunlaboro. Operacia sistemo plenumas la administradon de la aparataj rimedoj de komputilo, organizas la interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj uzantoj. Operaciumo responsas pri dosiero- kaj memoradministro, stirado de eneligoj, taskoplanado, datumprotekto, kontado de rimedouzo kaj traduko de la ordonoj en internan ("maŝinan") lingvon. Iam ankaŭ aliajn sistemajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo. :laŭ : [http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/O.html#OPERACIUMO Komputada leksikono]
- Operaciumoj :AmigaOS - AtheOS - BeOS - BSD - DOS - eCs - GNU - JavaOS - Linukso - Mac OS - MVS - OS/2 - PalmOS - QNX - Syllable - Unikso - Vindozo als:Betriebssystem ja:オペレーティングシステム ko:운영 체제 ms:Sistem pengoperasian simple:Operating system th:ระบบปฏิบัติการ zh-min-nan:Chok-gia̍p hē-thóng

GNU

La projekto GNU ( http://www.gnu.org ) estis lanĉita de Richard STALLMAN kun la celo de krei kompletan liberan operaciumon. Li anoncis la projekton al la publiko la 27-an de septembro, 1983, ĉe la net.unix-wizards novaĵgrupo. Poste Stallman dissendis la GNU-Manifeston kaj aliajn eseojn, kiuj pritraktas liajn kialojn por la projekto GNU, unu el kiuj estas reporti la kunlaboran senton kiu ekzistis en la komputila mondo antaŭe. GNU-Manifesto GNU estas rekursia mallongigo por la angla esprimo GNU's Not UNIX ("GNU Ne estas Unikso"); Stallman petas ke oni prononcu la "G" por eviti konfuzon kun la angla vorto "new" (nova, prononcata inter "nu" kaj "neŭ"). La norma Esperanta prononco estas sufiĉe proksima al la prononco kiun li deziras. Unikso estas la nomo de komerca operaciumo. Ĉar ĝi jam estis vaste uzata, kaj ĝia arkitekturo estis teknike sufiĉe forta, la GNUa sistemo estis konstruita por esti kongrua kun ĝi. La Uniksa arkitekturo permesis, ke la GNUa projekto povu esti skribata kiel apartaj programaj partoj. Partoj kiuj jam estis libere haveblaj, ekzemple la kompostada sistemo TeX, kaj la Fenestrosistemo X, povis esti adaptitaj kaj reuzataj; aliajn ili bezonis krei dekomence. Por certiĝi, ke la GNUa programaro restos libera por ĉiuj uzantoj "lanĉi, kopii, modifi kaj disdoni", la projekto disdonas ĝin sub permesilo, kiu estis verkita por doni al ĉiuj tiujn rajtojn, dum ĝi malpermesas plue malpliigi la permesojn. Ĉi tiu ideo, tiel nomata angle "copyleft" (vortlude "kopio-maldekstra", aŭ "malkopirajto"), estis enkorpigita en la Publikan Permesilon de GNU (GPL). En 1985, Stallman kreis la Fondaĵon de Libera Programaro [angle Free Software Foundation (FSF)], por provizi subtenon por la GNUa projekto. La FSF ankaŭ dungis programistojn por kontribui al GNU, sed granda parto de la laboro estis (kaj estas) farata de libervolaj programistoj. Kiam GNU iĝis pli vaste konata kaj estimata, interesataj firmaoj komencis kontribui al la laboro aŭ ekvendis GNUan softvaron kaj teknikan subtenon. La plej konataj kaj plej sukcesaj el ĉi tiuj estas Cygnus Solutions, kiu nun estas parto de RedHat. Jam en 1990, la GNUa sistemo havis etendigeblan tekstoredaktilon, Emakso; tre sukcesan optimumigitan tradukilon, GCC; kaj la plejmulton de la kernaj programadaj bibliotekoj kaj utilprogrametoj de norma Uniksa distribuo. La sola afero, kiu mankis al ĝi, estis la kerno. En la GNUa Manifesto, Stallman menciis, ke unua versio de kerno ekzistis sed ĝi postulis pli da funkcioj por imiti Unikson. Li aludis al TRIX, kerno verkita ĉe MIT, kies verkistoj decidis disdoni ĝin senkoste. Ĝi estis kongrua kun Unikso versio 7. En decembro de 1986 laboro komenciis por modifi tiun kernon. La verkistoj post iom da tempo decidis, ke ĝi estas neuzebla kiel komenca punkto, precipe ĉar ĝi funkciis nur ĉe malvaste konata kaj multekosta 68000-komputilo kaj pro tio ili bezonus porti ĝin al aliaj arkitekturoj antaŭ ol ĝi estus uzebla. En 1988, la MACH-a mesaĝopasa kerno de CMU estis konsiderata. Komence ĝi estis prokrastata dum ĝiaj verkistoj forstrekis kodon de AT&T. Komence la GNUa kerno estis nomata Alix, sed poste Michael Bushnell preferis la nomon Hurd. Tial la nomo Alix estis movita al subsistemo, kaj estis poste tute forstrekita. Dum la sekvaj jaroj, la verkado de Hurd estis malrapida pro teknikaj kaj personaj malkonsentoj. En 1991 Linus TORVALDS verkis la Unikso-kongruan Linuksan kernon kaj eldonis ĝin laŭ la GPL. Linukso estis plue verkata de diversaj programistoj en la Interreto. En 1992, Linukso estis kunmetita kun la GNUa sistemo. Ili formis kune tute funkciantan liberan operaciumon. Oni vidas la GNUan sistemon plej ofte en ĉi tiu formo, kutime nomata la GNU/Linuksa sistemo aŭ Linuksa distribuo. (Hurd ankoraŭ estas aktive verkata, kaj prova versio de la GNUa sistemo kiu uzas Hurd-on anstataŭ Linukson estas nun havebla.) Oni ofte trovas erojn de GNU instalatajn ankaŭ ĉe komercaj Uniksaj sistemoj, anstataŭ la Uniksajn programojn. Tiel estas ĉar multaj el la programoj verkitaj por la GNUa projekto estas pli bonaj ol la Uniksaj versioj. Ofte tiuj eroj estas nomataj la GNUaj iloj. Multaj GNUaj programoj estis portitaj al Vindozo kaj Makintoŝo. Iuj el la projektoj, kiujn la GNUa projekto komencis estas:
- Bash, ŝelo.
- GNU Binutils, enhavas asemblilon kaj programligilon.
- Emakso, etendigebla, mem-priskriba tekstoredaktilo.
- GCC, optimumigita tradukilo por multaj komputillingvoj, inkluzive de C.
- GDB, erarserĉilo.
- GIMP, bildredakta programo.
- GNOME, grafika labortabla medio.
- Gzip, biblioteko kaj programo por datumokompaktado.
- Hurd, mikrokerno kaj aro de serviloj, kiuj havas la samajn kapablojn kiel Uniksa kerno.
- GNU Octave, programo por nombraj kalkuladoj simila ol MATLAB. La GNUa projekto ankaŭ disdonas kaj helpas en la verkado de aliaj programoj kiuj devenas de aliaj lokoj, ekz-e:
- CVS Vidu ankaŭ:
- Libera Programaro
- Linukso
- Movado kontraŭ kopirajto
- Kopilasilo kategorio:Libera programaro ja:GNU ko:GNU ms:GNU simple:GNU th:กนู

OpenOffice.org

OpenOffice.org estas ofica programaro, simila al "Microsoft Office" (t.e. Word, Excel, Powerpoint, ktp) sed OpenOffice.org estas libera kaj malfermit-koda programaro. Por uzantoj, tio signifas, ke ĝi estas senpage disponebla al ĉiuj, por instali tiom da fojojn en tiom da komputiloj, kiom vi volas. Por programistoj, tio signifas ke iu ajn rajtas kaj povas modifi kaj reeldoni la programaron. Kaj la permesilo kun kiu ĝi estas eldonata signifas, ke ĝi ĉiam estos tia -- senpaga, libera por ĉiuj. En decembro de 2004, nova "eta" versio eldoniĝis, nomita 1.1.4. Ĝi havis neniujn novajn funkciojn kompare kun 1.1.3, sed multe da korektoj (da sencimigoj). Tute novan version, la 2.0, aperis (komence nur en angla lingvo) je la 20a de oktobro 2005. Uzantoj de la softvaro antaŭĝojis tiun version, ĉar ĝi estus pli kompatibla kun Microsoft Office.

OpenOffice.org kaj Esperanto

Esperantan version de OpenOffice.org estas kreanta internacia skipo, sub projekto aŭspiciata de UEA. Skribu al timsk@openoffice.org se vi pensas, ke vi povus helpi, aŭ aliĝi al la diskutgrupo pri ĝi per mesaĝo al uzuloj-subscribe@eo.openoffice.org. Oni ĉefe bezonas personojn, kiuj bone komprenas komputajn terminojn en la angla, kaj kiuj kapablas ilin traduki esperanten. La laboro estas grandega, sed ĝi progresas sufiĉe bone. La Esperanto-versio estas preparata de internacia teamo, gvidata de Joey STANFORD kaj Tim MORLEY kaj estas la sola reta projekto rekte aŭspiciata de UEA. Vidu la hejmpaĝon de la projekto ĉe http://eo.openoffice.org/index.html aŭ simple iru al http://www.openoffice.org kaj elektu "Esperanton" el la fallisto de la ĉefpaĝo.

Eksteraj ligiloj


- http://www.openoffice.org (angle)
- http://eo.openoffice.org/index.html (Esperante)
- http://www.bertilow.com/komputo/openoffice.html Kategorio:Libera programaro ja:OpenOffice.org ko:오픈오피스 ms:OpenOffice simple:OpenOffice.org th:โอเพนออฟฟิศดอทอ็อก

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

GPL

La GPL (angla mallongigo de GNU Public License, "Publika Permesilo de GNU") estas kopirajto kiu postulas, ke la kopirajtito estu libera kaj publika kaj restas libera kaj publika. Ĝenerale, vi rajtas libere kopii kaj uzi GPL-aĵon, sed vi ne rajtas privatigi aŭ malliberigi ĝin kaj, per tio, gajni monon. Vi rajtas gajni monon per GPL-aĵo se ĝi restas libera. (Ekzemple, iu eble pagi vin por plibonigi GPL-aĵon aŭ provizi helpon pri ĝi). Alia nomo por la GPL estas la kopimalrajto (angle, copyleft). La GPL estas la invento de Richard STALLMAN, inventinto de Emakso, GNU kaj la ideo de libera fonto metodo de softvara disvolviĝo, kiun GPL leĝe subtenas. Tiuj estis utopiaĵoj ĝis la sukceso de Linukso de Linus TORVALDS. La klasika esprimo de la filozofio de GPL estas "La Manifesto de GNU" de Stallman. Permesilo simila al la GPL estas la GFDL, sub kiu staras la Vikipedio.
- GPL en Esperanto : [http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/gpl.html ekstere] kaj ene
- [http://www.gnu.org/licenses/translations.html La GPL en aliaj lingvoj] kategorio:Libera programaro ja:GNU General Public License ko:GNU 일반 공중 사용 허가서 th:GNU General Public License

GNU

La projekto GNU ( http://www.gnu.org ) estis lanĉita de Richard STALLMAN kun la celo de krei kompletan liberan operaciumon. Li anoncis la projekton al la publiko la 27-an de septembro, 1983, ĉe la net.unix-wizards novaĵgrupo. Poste Stallman dissendis la GNU-Manifeston kaj aliajn eseojn, kiuj pritraktas liajn kialojn por la projekto GNU, unu el kiuj estas reporti la kunlaboran senton kiu ekzistis en la komputila mondo antaŭe. GNU-Manifesto GNU estas rekursia mallongigo por la angla esprimo GNU's Not UNIX ("GNU Ne estas Unikso"); Stallman petas ke oni prononcu la "G" por eviti konfuzon kun la angla vorto "new" (nova, prononcata inter "nu" kaj "neŭ"). La norma Esperanta prononco estas sufiĉe proksima al la prononco kiun li deziras. Unikso estas la nomo de komerca operaciumo. Ĉar ĝi jam estis vaste uzata, kaj ĝia arkitekturo estis teknike sufiĉe forta, la GNUa sistemo estis konstruita por esti kongrua kun ĝi. La Uniksa arkitekturo permesis, ke la GNUa projekto povu esti skribata kiel apartaj programaj partoj. Partoj kiuj jam estis libere haveblaj, ekzemple la kompostada sistemo TeX, kaj la Fenestrosistemo X, povis esti adaptitaj kaj reuzataj; aliajn ili bezonis krei dekomence. Por certiĝi, ke la GNUa programaro restos libera por ĉiuj uzantoj "lanĉi, kopii, modifi kaj disdoni", la projekto disdonas ĝin sub permesilo, kiu estis verkita por doni al ĉiuj tiujn rajtojn, dum ĝi malpermesas plue malpliigi la permesojn. Ĉi tiu ideo, tiel nomata angle "copyleft" (vortlude "kopio-maldekstra", aŭ "malkopirajto"), estis enkorpigita en la Publikan Permesilon de GNU (GPL). En 1985, Stallman kreis la Fondaĵon de Libera Programaro [angle Free Software Foundation (FSF)], por provizi subtenon por la GNUa projekto. La FSF ankaŭ dungis programistojn por kontribui al GNU, sed granda parto de la laboro estis (kaj estas) farata de libervolaj programistoj. Kiam GNU iĝis pli vaste konata kaj estimata, interesataj firmaoj komencis kontribui al la laboro aŭ ekvendis GNUan softvaron kaj teknikan subtenon. La plej konataj kaj plej sukcesaj el ĉi tiuj estas Cygnus Solutions, kiu nun estas parto de RedHat. Jam en 1990, la GNUa sistemo havis etendigeblan tekstoredaktilon, Emakso; tre sukcesan optimumigitan tradukilon, GCC; kaj la plejmulton de la kernaj programadaj bibliotekoj kaj utilprogrametoj de norma Uniksa distribuo. La sola afero, kiu mankis al ĝi, estis la kerno. En la GNUa Manifesto, Stallman menciis, ke unua versio de kerno ekzistis sed ĝi postulis pli da funkcioj por imiti Unikson. Li aludis al TRIX, kerno verkita ĉe MIT, kies verkistoj decidis disdoni ĝin senkoste. Ĝi estis kongrua kun Unikso versio 7. En decembro de 1986 laboro komenciis por modifi tiun kernon. La verkistoj post iom da tempo decidis, ke ĝi estas neuzebla kiel komenca punkto, precipe ĉar ĝi funkciis nur ĉe malvaste konata kaj multekosta 68000-komputilo kaj pro tio ili bezonus porti ĝin al aliaj arkitekturoj antaŭ ol ĝi estus uzebla. En 1988, la MACH-a mesaĝopasa kerno de CMU estis konsiderata. Komence ĝi estis prokrastata dum ĝiaj verkistoj forstrekis kodon de AT&T. Komence la GNUa kerno estis nomata Alix, sed poste Michael Bushnell preferis la nomon Hurd. Tial la nomo Alix estis movita al subsistemo, kaj estis poste tute forstrekita. Dum la sekvaj jaroj, la verkado de Hurd estis malrapida pro teknikaj kaj personaj malkonsentoj. En 1991 Linus TORVALDS verkis la Unikso-kongruan Linuksan kernon kaj eldonis ĝin laŭ la GPL. Linukso estis plue verkata de diversaj programistoj en la Interreto. En 1992, Linukso estis kunmetita kun la GNUa sistemo. Ili formis kune tute funkciantan liberan operaciumon. Oni vidas la GNUan sistemon plej ofte en ĉi tiu formo, kutime nomata la GNU/Linuksa sistemo aŭ Linuksa distribuo. (Hurd ankoraŭ estas aktive verkata, kaj prova versio de la GNUa sistemo kiu uzas Hurd-on anstataŭ Linukson estas nun havebla.) Oni ofte trovas erojn de GNU instalatajn ankaŭ ĉe komercaj Uniksaj sistemoj, anstataŭ la Uniksajn programojn. Tiel estas ĉar multaj el la programoj verkitaj por la GNUa projekto estas pli bonaj ol la Uniksaj versioj. Ofte tiuj eroj estas nomataj la GNUaj iloj. Multaj GNUaj programoj estis portitaj al Vindozo kaj Makintoŝo. Iuj el la projektoj, kiujn la GNUa projekto komencis estas:
- Bash, ŝelo.
- GNU Binutils, enhavas asemblilon kaj programligilon.
- Emakso, etendigebla, mem-priskriba tekstoredaktilo.
- GCC, optimumigita tradukilo por multaj komputillingvoj, inkluzive de C.
- GDB, erarserĉilo.
- GIMP, bildredakta programo.
- GNOME, grafika labortabla medio.
- Gzip, biblioteko kaj programo por datumokompaktado.
- Hurd, mikrokerno kaj aro de serviloj, kiuj havas la samajn kapablojn kiel Uniksa kerno.
- GNU Octave, programo por nombraj kalkuladoj simila ol MATLAB. La GNUa projekto ankaŭ disdonas kaj helpas en la verkado de aliaj programoj kiuj devenas de aliaj lokoj, ekz-e:
- CVS Vidu ankaŭ:
- Libera Programaro
- Linukso
- Movado kontraŭ kopirajto
- Kopilasilo kategorio:Libera programaro ja:GNU ko:GNU ms:GNU simple:GNU th:กนู

Kompilumilo

Kompilumilo estas komputila programo kiu tradukas homlegeblan programon al bazaj instrukcioj por la komputilo. Tiu traduko fariĝas unufoje por ĉiu programo kaj ĉiu sistemo. Se la programo estas legata kaj tuj efektivigata, oni parolas pri interpretilo: la komputilo tiam ne tradukas unufoje, sed ĉiufoje kiam la programo estas uzata.

Libera programaro

Komputiko > Libera Programaro ---- Libera Programaro (angle "Free Software") estas softvara movado kiu celas krei libere distribueblajn kaj ŝanĝeblajn programojn. La iniciatinto estas Richard STALLMAN, kiu fondis organizon FSF por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas kvar liberaĵojn: Libera programaro estas afero pri la libereco de uzantoj por uzi, kopii, disdoni, studi, ŝanĝi kaj plibonigi la programaron. Pli precize, ĝi aludas al kvar specoj de libereco, por la uzantoj de la programaro:
- La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
- La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Atingo al la programfonto estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
- La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
- La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la programfonto estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.

Historio

Ĉi tiuj liberecoj estis ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj la regulo en komputiko, ne la escepto. Eĉ la kodo de iuj Operaciumoj estis havebla senpage, kaj kun la rajto ŝanĝi kio estis malimplicite skribata. Neniu firmao aĉetus komputilon - ili kostis tiam pli ol 20 jaran salajron - akceptante dependon de unu sola fabrikanto.

Ekzemplo

Por ilustri la principon de la Libera Programaro, kontraŭe al la mallibera programado, oni povas kompari ĝin kun kuirarta recepto :
- laŭ la principo de la Libera Programaro: vi ricevis ĉi tiun recepton per iu ajn kielo (magazino, amiko), kaj neniu povas malebligi al vi uzi la recepton. Vi rajtas redoni ĉi tiun recepton tiel kiel vi volas, same vi rajtas aliigi aŭ pludoni ĝin.
- laŭ la principo de la mallibera programaro: vi devas akiri la pretan manĝaĵon kaj nur vi rajtas manĝi ĝin. Eĉ se vi scias la recepton, ne estas permesate aliigi ĝin. Laŭ la sama ideo, oni parolas pri "libera enhavo" por dokumento, kies enhavo estas libere videbla kaj kopiebla, kaj iafoje aliigebla per ĉiu, kiel en Vikipedio. La modelo de la libera programaro malkovriĝis en la 1990-aj jaroj, per (GNU)/Linukso.

vidu ankaŭ


- GNU
- GPL
- Linukso
- Napsiso
- OpenOffice.org
- vikio
- vikipedio

Eksteraj ligoj


- [http://www.ffii.org/index.eo.html Asocio por liberaj programoj (Esperante)] !
- [http://wiki.splitbrain.org/wiki:dokuwiki DokuWiki - Esperantigita Libera Viki-programo] el Monato (gazeto) (2004/4, p. 12) ja:フリーソフトウェア ko:자유 소프트웨어 th:ซอฟต์แวร์เสรี

Unikso

Komputiko > Operaciumo > Unikso ---- La Uniksa (UNIX®) sistemo estas portebla komputila operaciumo origine verkita de grupo de AT&T Bell Labs, inter aliaj Ken THOMPSON kaj Dennis RITCHIE. La ĉefaj formoj konataj de Unikso estas:
- AIX
- BSD
- HP-UX
- Linukso
- Minix
- SCO UNIX
- Sistemo V
- Solaris (SunOS)
- Xenix

Historio

Thompson kaj Ritchie estis eltirataj el la devena kunlaborado MULTICS, post kiam la aparatoj de 1966 kaj 1967 malsukcesis subteni ĝin. Inspirite de sia laborado pri la projekto MULTICS (angle: MULTiplexed Information and Computing Service; Multipleksorita Informaĵa kaj Komputila Servo) je 1969 Ken Thompson verkis la unuan Uniksan sistemon en asembla lingvo por la komputilo Digital PDP-7. La nomo UNIX estis elektata kiel vortludo pri MULTICS, kiu implicas la anglan etendaĵojn "UNified Information and Computing Service" (Unuigita Informaĵa kaj Komputila Servo). Kiam Thompson kaj Ritchie ricevis atingon al PDP-11/20, ili reverkis la Uniksan sistemon en PDP-11-a asembla lingvo. Post ĉi tiuj unuaj versioj ili ricevis la sciadon de aliaj sciencistoj ĉe Bell Labs, ili kunlaboris (en 1972 ?) por reverki la operaciumon uzante la novan programlingvon C de Dennis Ritchie. Interese, AT&T provizis monon por la unua verkado pri la C-lingva versio por krei sistemon por elektronika dokumentado, ĉar operaciumo ne havis ĝian propran intereson por tiu, kiu posedis tiam la telefonan monopolon. Je 1973 kaj 1974 la Uniksa teamo sukcesis oferti bendojn, kiuj enhavis la novan operaciumon, al universitatoj por esploradaj celoj ĝis la Sepa Eldono. La Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley estis notenda pro uzo de Unikso kiel la centro de sia esplorado por operaciumoj kaj pro portado al ĉiuj el siaj minikomputiloj, inkluzive de la DEC PDP-11. Malgraŭ ke AT&T ĉesis disdoni la fonton por la Uniksa sistemo post la Sepa Eldono, Berkeley daŭre verkis tion, kio ekestis konata kiel "Berkeley Unix". Ĝi ofte egalis aŭ superis la kapablojn verkitajn de la teamo ĉe Bell Labs. Kiam Berkeley Unix iĝis sufiĉe matura, ĝi estis pakata kiel la Berkeley Software DistributionBSD (Berkeley-a Softvar-Disdonaĵo), kaj proksimume samtempe, kiam Bell Labs komencis paki la AT&T-an Uniksan sistemon kiel Sistemon V (kvin). Ekde proksimume 1980, diversaj firmaoj komencis vendi komercajn disdonaĵojn de la Uniksa sistemo por siaj mini-komputiloj kaj laborstacioj. Kvankam iuj firmaoj elektis bazi siajn disdonaĵojn je AT&T-a Sistemo V, multaj el tiuj firmaoj dekomence uzis la BSD-version de Berkeley, ĉar ĝi havis interesajn pliboniĝojn. Ĉirkaŭ 1987 la AT&T-teamo decidis, ke ili normigos la Uniksan sistemon verkante Sistemon V Versio 4 (SVR4), kiu enhavis kaj normigis la ideojn uzitajn en ĉiuj el la diversaj disdonaĵoj. Spite de divido en la normiga laboro, kiu rezultis en la kreado de OSF/1, kiu estis uzata nur de unu firmao, la AT&T-teamo disdonis SVR4 je 1989. Data General estis la unua firmao, kiu uzis la novan operaciumon ĉe siaj AViiON-serviloj je 1990. Je 1993, la plejmulto de la unuaj komercaj BSD-vendistoj, inter aliaj Sun kaj SGI, moviĝis al SVR4 kiel la bazo de siaj operaciumoj kun vendistaj kaj BSD-aj plibonigoj super la nova norma bazo. La unua eldonita priskribo de la internaj detaloj de la sistemo estis libro de Aŭstralia universitata profesoro, la tiel nomata Lions-libro. Ne longe post kiam Sun formaligis SVR4, AT&T vendis sian restantan intereson en la Uniksa sistemo kune kun la Uniksa Laboratorio al Novell. Tiutempe, Novell ektimis pro la eniro de Microsoft en la vendado de retaj komputiloj; firmaestroj kredis, ke la Uniksa sistemo estis ŝanco por malhelpi Microsoft. La Uniksa sistemo ne progresis ĉe Novell pro financaj problemoj de la firmao, ĉar la vendokresko estis limigita. Post kelka tempo Novell devis disvendi multe da siaj posedaĵoj inkluzive de la Uniksa sistemo por labori pri sia centra softvaro. Unikso estis dividita en tri partojn, post kiam ĝi eliris el Novell.
- La Uniksa nomo estis transdonita al la grupo X/Open (nun simple "The Open Group", La Malferma Grupo) por certigi Uniksajn versiojn kiel normajn.
- La fonto estis vendita al la Santa Cruz Operation (SCO), kiu vendis SVR4-on ĉe aparato de Intel flanke de sia tradicia Xenix-simila SCO-Uniksa oferto.
- Hewlett-Packard aĉetis la operaciuman laboratorion, kiu iĝis embarasita pro interna politiko, kiam petita krei la anstataŭanton por la Uniksa versio de Hewlett-Packard, HP-UX. Post kelka tempo la restantaj laborantoj iĝis parto de la pli ampleksa firmao HP.

Vidu ankaŭ


- GNU

Eksteraj ligoj


- http://www.UNIX-systems.org/ — La hejmpaĝo de la Uniksa Sistemo de "Open Group" Kategorio:Operaciumoj ja:UNIX ko:유닉스 ms:UNIX simple:Unix th:ยูนิกซ์

BSD

Komputiko > Operaciumo > Unikso > BSD ---- Unikso BSD (19781993) estas angla mallongigo de Berkeley Software Distribution ("softvara disdonaĵo de Berkeley"). Ĝi estis la Unikso de Berkeley kaj en la 1980-oj estis la ĉefa rivalo al Sistemo V, la Unikso de Bell Labs. Dum la jaroj 198086, BSD estis la plej avangarda Unikso. En 1987 Sistemo V adoptis la plej bonajn eblojn kaj normojn de BSD por fari, en 1989, Sistemo V Versio 4 (SVR4). En la fruaj 1980-oj BSD estis disvastigita libere kaj preskaŭ senkoste al usonaj universitatoj kaj, per ĝia nova programo TCP/IP, multe faciligis kunigon al la tiama pra-Interreto, ARPAnet. Maŝinoj de BSD poste fariĝis la spino de la Interreto. BSD ankaŭ enkondukis virtualan memoron per paĝado. Ĉar universitatoj plejparte havis permesilon al la fonto de la kodo (kiu estis verkita en C), multaj programistoj povis eksperimenti kun la kodo kaj plibonigis ĝin. La ideo kaj provo de libera programaro naskiĝis el tiu sperto. BSD laŭvice estis ido de la Unikso de Bell Labs de 1976, sed ĝi estis profunde relaborita. Kiel Linukso, ĝi havas monolitan kernon. William JOY, unu el la ĉefaj programistoj de BSD, poste estis fondinto de la kompanio Sun Microsystems je 1982. Sun disvolvigis BSD-on por fari je SunOS kaj, poste, Solaris, kies NFS fariĝis la normo en Unikso por prezenti dosiersistemon trans la reto.

Idoj de BSD


- BSD/OS (arkaika)
- Darwin
- FreeBSD
  - ClosedBSD
  - DragonFly BSD
  - FireFlyBSD
  - Freesbie
  - PC-BSD
  - PicoBSD
  - TrustedBSD
- NetBSD
- OpenBSD
  - ekkoBSD (arkaika)
  - MicroBSD
  - MirOS BSD Kategorio:Operaciumoj ja:BSD ko:BSD simple:Berkeley Software Distribution

Mikrosofto

Ekonomio > Komputiloj > Komputila programaro > Firmaoj pri komputila programaro > Microsoft ---- La Mikrosofta Korporacio (Microsoft Corporation [mAjkrosoft karporEjŝn]) estas la plej granda firmao laŭ produktado de komputila programaro tutmonde, sed ne la plej granda pri komputiloj. Ĝia ĉefa ejo situas en 1 Microsoft Way Redmond (antaŭurbo de Seattle), Vaŝingtonio - Usono. Bill GATES kaj Paul ALLEN fondis la firmaon en 1975 por programi kaj vendi BASIC-programaron. Kiam IBM preparis novan malgrandan komputilon IBM PC, ĝi bezonis operaciumon. Mikrosofto estis kontaktita, sed ne havis tian produkton. Tamen, Seattle Computers jam havis 86-DOS, kiu estas operaciumo simila al CP/M por procezoroj Intel 8086. Mikrosofto akiris 86-DOS, ŝanĝetis ĝin, kaj konvinkis IBM uzi ĝin kiel "PC-DOS". En la kontrakto IBM ne devigis ekzkluzivecon pri la programo. Poste, kiam Compaq imitis IBM PC, kaj vendis siajn klonojn, Mikrosofto povis kunvendi sian operaciumon MS-DOS, identan al PC-DOS. Tiel Mikrosofto ekkreskegis, igonte Bill Gates la plej riĉa homo en la mondo dum pluraj jaroj. Aliaj gravaj produktoj de Mikrosofto estis Microsoft Windows, OS/2 (kun IMB), Microsoft Office kaj Internet Explorer. La sukceso de Mikrosofto en la merkato pri personkomputilaj operaciumoj estis etendita al ceteraj programaraj merkatoj. Tial, la usona ministrejo pri komerco, la Komisio pri Konkuro de Eŭropa Unio, pluraj usonaj federacieroj kaj konkurantaj firmaoj plurfoje akuzis ĉe tribunaloj, ke Mikrosofto fiuzas tiun monopolon kaj batalas kontraŭleĝe la sammerkatajn firmaojn. Mikrosofto ankaŭ posedas retan enhavejon MSN, TTT-poŝtejon Hotmail kaj televidan novaĵokanalon MSNBC.

Eksteraj TTT-ejoj

[http://microsoft.com/ Oficiala TTT-ejo de Mikrosofto] ja:マイクロソフト ko:마이크로소프트 simple:Microsoft th:ไมโครซอฟท์ zh-min-nan:Microsoft

Vindozo

Vindozo (de la angla Windows, "fenestroj") estas serio de plurtaskaj operaciumoj produktataj fare de Mikrosofto. Ili plejparte estas destinitaj por personaj komputiloj (PC) ekipitaj per procesoroj Intel-kongruaj; la kombinon de tiu ĉi aparataro kaj de la sistemoj Mikrosofto Vindozo oni iam nomas Vintelo. Vindozo estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo. La unua versio de Vindozo estis enkondukita en la jaro 1985, kiam ĝi estis nura grafika uzantinterfaco por la tiam populara operaciumo MS-DOS. Ekde tiam aperis pliaj versioj. La unua vere disvastiĝinta estis la versio 3 (1990), ĉe kelkaj malnovaj komputiloj ankoraŭ estas uzata la versio 3.11 (1992). Poste apartiĝis Vindozo NT kiel jam memstara operaciumo, dume Vindozo 95 fariĝis pro la granda progreso ekde la lasta versio grava paŝo antaŭen. Per ĝia plibonigo aperis Vindozo 98, ankoraŭ nun sufiĉe vaste uzata operaciumo. Vindozo 2000 estis daŭrigo de la NT-serio. Kvankam ĝi enhavis kelkajn funkciojn prenitajn de la versioj naŭdekkelkaj, tiuj iĝis sekvitaj per eldono de Vindozo ME. La plej lasta versio, Windows XP, eldonita en 2001, estis kreita surbaze de Vindozo 2000; la serio naŭdekkelka estas ne plu disvolvigota. Krome ekzistas ankoraŭ versio Vindozo CE por porteblaj komputiloj kaj aliaj porteblaj aparatoj.

Versioj de Vindozo

La termino Vindozo aludas al multaj generacioj da produktoj kiujn oni povas klasifiki laŭ operaciuma medio:

16-bita medio

Lau fruaj versioj de Vindozo nur estis MS-DOS programoj, kiuj provizis grafikan uzantinterfacon inter la uzanto kaj la suba MS-DOS servoj, kiel servoj aŭ traktiloj por la klavaro, muso, dosiersistemo, kaj printiloj. Vindozo estis supera al MS-DOS, provizante grafikajn servojn, kaj normigante la fasadon de programoj verkitaj por Vindozo, anstataŭante nefacilajn komandliniajn interfacojn. Malsame al MS-DOS, Vindozo havis neprioritatan vicigilon por samtempa plurtaskado de pluraj programoj. Finfine, oni realigis programan sistemon de memor-regado, kiu permesis al la GUI ruligi programojn pli grandajn ol la disponebla memoro, aŭ la 64 k-bita MS-DOS limigo. Ekzemploj inkuzivas Vindozon 1.0 (1985) kaj Vindozon 2.0 (1987).

Hibrida 16/32-bita medio

Vindozo/386 utiligis 32-bita protekta reĝimo en sia kerno kaj virtuala maŝino. Dum Vindoza seanco, ĝi permesis virtualajn konektadojn por la disk adaptilo, videokarto, klavaro, muso, ktp. Tiel, ĝi eblis plurkaskadon de MS-DOS medioj per interrompe ŝanĝi inter la variaj taskoj. Vindozo 3.0 (1990) kaj Vindozo 3.1 (1992) plibonigis la serion, pro virtuala memoro kaj ŝarĝebla peliloj (VxD-oj) kiuj permesis multajn programojn uzi la samajn rimedojn. Plej grave, Vindozo eblis Vindozaj aplikoj funkcii en speciala sekcio da memoro, kiu iomete protektis sin mem kaj aliajn programojn. Plie, Mikrosofto ankaŭ rekodis kritikajn operacierojn el C programlingvo al asembla lingvo, kiu malpligrandigis kaj rapidigis la kodon.

16/32-bita operaciumo

Pro la enkonduko de 32-bita dosieratingo en Windows for Workgroups 3.11, Vindozo eblis finfine eviti DOS por dosiero-administrado. Pro tio, Vindozo 95 enkondukis Longaj Dosiernomoj kaj permesis plenan 32-bitan operacion. MS-DOS tiam estis kunpakigita kun Vindozo, kiu permesas iom da interoperacio. Tamen, iuj programoj el aliaj firmaoj ne funkciis kun la nova platformo. Ekzemploj da ĉi tiu serio estis Vindozo 95, Vindozo 98, kaj Vindozo ME.

Plena 32-bita operaciumo

Ĉi tiu serio estis farita por firmaecaj komputiloj sen MS-DOS. La unua eldono estis Vindozo NT 3.1 (1993) elektita por samigi la norma Vindozo-versio de tiam, kaj superigi la versio-numeron de OS/2 2.1 de IBM. Ekzemploj de ĉi tiu serio estas Vindozo 2000 kaj Vindozo XP.

Plena 64-bita operaciumo

Interfaco

Populareco

Sekureco

Dum multaj jaroj sekureco estis (kaj daŭras esti) grava malforteco de Vindozo. Pro la disvastigata uzado de Vindozo, multaj kodrompistoj celis Vindozajn sistemojn, anstataŭ la pli malofte uzataj operaciumoj kiel Linukso, Unikso, Mac OS X, ktp (kvankam, tialaj sistemoj neniam estas imunaj). Plejparte, ne-Vindozaj operaciumoj estis desegnitaj por plur-uzantaj kaj retokapablaj medioj, kaj ne havas multajn sekurecajn problemojn. Kontraŭe, origine oni desegnis Vindozon por facila uzado sur unu-uzanta PC sen reta konektilo, kaj pro tio, sekurecaj funckioj ne estis enkonstruitaj ekde la komenco. Iuj opinias, ke Vindozo estas atakita pli ofte ol la aliaj operaciumoj, ĉar ĝi estas la plej domina labortabla operaciumo. Aliaj, ke malbona programa desegno fariĝas el ĝi facilan celon. Mikrosofto publike agnoskis ĝiajn sekurecajn problemojn kun Vindozo, frue en ĉi tiu jarcento. Lau ĝia presa deklaro, Mikrosofto nun rigardas sekurecon kiel gia plej grava farendaĵo. Proksimume ĉiumonate Mikrosofto eldonas (rete) sekurecajn flikilojn, kiuj aŭtomate meminstalas, se la uzanto jam ebligis la Windows Update funkcion.

Eksteraj Ligiloj

Anglalingve

Francalingve

Kategorio:Operaciumoj ja:Microsoft Windows ko:마이크로소프트 윈도우즈 ms:Microsoft Windows simple:Microsoft Windows th:ไมโครซอฟท์วินโดวส์ zh-min-nan:Microsoft Windows

Kategorio:Operaciumoj

Kategorio:Komputiko ja:Category:オペレーティングシステム ko:분류:운영체제

Catégorie:Grèce antique

Catégorie:Antiquité Catégorie:Archéologie Catégorie:Grèce Articles principaux : :
- Grèce antique :
- Histoire de la Grèce antique

zakady bukmacherskie programy kultura eurotax mBank Strona Informacyjna










































:: RELATED NEWS ::
Matt Leinhart
Matt Leinart (born May 11, 1983 in Santa Ana, California) is an American football quarterback (QB) who plays for the University of Southern California Trojans. Before attending college Leinart played QB at his high

Triple Quad Formula Proof
This triple quad formula is a test for collinear points, one of the five basic laws of the rational trigonometry system devised in the early 2000s by Prof. Norman J. Wildberger. It can either be proved by analytic geometry (the preferred means
Battle of Camel
The Battle of Bassorah or the Battle of the Camel at Basra, Iraq in 655 was a battle between a Muslim forces allied to Caliph Ali against a superior force of rebel Arabs, allied to Aisha, who opposed Ali as the choice of Caliph.

Battle of the Camel

Prelude

In 656 CE Radio Mindanao Network FM stations
- DWKC 93.9 MHz-Manila
- DYHT 94.3 MHz-Bacolod
- DWHB 103.9 MHz-Baguio
- DXVM 99.1 MHz-Cagayan De Oro
- DYXL 93.9 MHz-Cebu
- DXCC 90.9 MHz-Cotabato
- DWHT 107.9 MHz-Dagupan
- DWON 104.7 MHz-Dagupan
- DYGB 91.7 MHz (Power 91 FM)-Dumaguete
- DXXL 93.9 MHz-Davao
- DXZZ 94.1 MHz-Dipolog
- DXCK 91.9 MHz-General Santos
- DXYX 102.3 MHz-Iligan
- DYIC 95.1 MHz-Iloilo
- DWHP 99.5 MHz-Laoag
- DWNX

List of notable fencers

Notable modern fencers and fencing masters


- Aldo Nadi, gold and silver medallist in the 1920 Summer Olympic Games, well-known fencing master, and author of the classic texts, On Fencing and "The Living Sword".
- Nedo Nadi, Aldo's brother and winner of 6 Olympic Gold medals
- Italo Santelli, the fencing master who re
Downtown Youngstown
Downtown Youngstown is the center of the city of Youngstown, and is shaping up to become the center for arts and entertainment in the Youngstown-Warren metropolitan area. It is the location of most government buildings and banks in the area, Youngstown State University, the Youngstown Convocation Center, Powers Auditorium, and several other landmarks in M
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org