Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Linus TORVALDS

Linus TORVALDS

Dosiero:Torvalds1.jpg
Linus Torvalds
Linus Benedict TORVALDS [LIJ-nus BEN-edikt TUŬRvalds] (naskiĝis 1969) estas finna komputilsciencisto loĝanta en Usono kiu estas fama unuarange pro esti la iniciinto de la kerno de la Linuksa operaciumo, kiun li kreis en 1991 kiel studanto ĉe la Universitato de Helsinko. Li ankoraŭ gvidas kaj ordigas la laboron pri ĝi (kiel "bonvola diktatoro"), sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno. En 1997 li transloĝiĝis al Silicia Valo en Kalifornio, Usono, kie li nun laboris ĉe la kompanio Transmeta. En 2003 li forlasis Transmeta por dediĉi sian tempon plentempe al la Linuksa kerno. Estas iom ridinde sed almenaŭ en komenco de 2005 j Linus Benedict TORVALDS uzis en laburu duprocesoran komputilon PowerMac G5. Kvankam Torvalds estas de Finnlando, kaj rigardas sin kiel finnon, lia denaska lingvo estas la sveda.

Libroj

angla lingvo :
- Linus Torvalds, David Diamond : "Just for Fun : The Story of an Accidental Revolutionary, New York, HarperBusiness", 2001, ISBN 0066620724
Tio libro ekzistas en franca :
- Linus Torvalds kun David Diamond : "Il était une fois Linŭ : L'extraordinaire histoire d'une révolution accidentelle" , OEM, 2001, ISBN 2-74640321-8

Ekstera ligo


- [http://www.cs.helsinki.fi/~torvalds La hejmpaĝo de Linus] (anglalingve) ja:リーナス・トーバルズ ko:리누스 토르발스 ms:Linus Torvalds simple:Linus Torvalds

Finnlando

Geografio > Eŭropo > Nordio > Finnlando ---- Lando en Norda Eŭropo, ĉe la Balta Maro. Ĝi limas kun Rusio, Svedio kaj Norvegio.
- Landkodo: FI aŭ FIN.
- E-nomo: Finnlando; Finnlanda Respubliko; vidu ĉi-sube noton [1].
- Nacia nomo: Suomi [SUomi] (finne); Finland (svede); Suomen Tasavalta (finne); Republiken Finland (svede).
- Areo: 337 032 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Tarja HALONEN (de 2000 por 6 jaroj).
- Ĉefurbo: Helsinko (finnlingve Helsinki, svede Helsingfors), 559 330 loĝantoj je 2003-12-31.
- Urboj: Tampere (200 966; 2003-12-31), Turku (sveda nomo Åbo; 175 059; 2003-12-31), Oulu (125 960; 2003-12-31).
- Adm. divido: 6 gubernioj (lääni), 20 provincoj (maakunta), 444 komunumoj (kunta).
- Loĝantaro: 5 236 611 (2004-12-31).
- Ŝtatlingvoj: La finna kaj la sveda.
- Parolataj lingvoj: finna (92 % de la loĝantaro), sveda (5,6 %), sameaj (0,03 %)
- Religioj: ĉefe protestantaj kristanoj (luteranoj 84,6 %); ortodoksuloj 1,1 %, sen konfesio 13,1 %.
- GNP: totala - 139,7 miliardoj da eŭroj; pokapa - 26 863 eŭroj (2002).
- Eksporto: elektronikaj kaj elektraj varoj 27,5 %; metaloj, maŝinoj kaj veturiloj 27,1 %; papero, celulozo kaj lignaĵoj 25,7 %; kemiaĵoj 11,5 %, alio 8,2 % (2002).
- Monunuo: eŭro EUR (=100 cendoj).
- Organizoj: EU, UNO (1955)
- Historio: La historion de Finnlando grave influis ĝiaj grandaj najbaroj Svedio kaj Rusio. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedio, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la Rusa imperio, kiel aŭtonoma grandprinclando. Deklaris sin sendependa je 1917-12-06.
- Nacia himno: Maamme (fi), Vårt land (sv) ('Nia lando') Noto [1]. Por Finnlando oni uzas iam ankaŭ la nomojn Suomio, Suomujo, Finnujo kaj Finlando. Al Finnlando apartenas duonmemstara Alando (finnlingve Ahvenanmaa, svede Åland).

Historio

vintra milito, Mauno KOIVISTO, Urho KEKKONEN

Gubernioj

Suda Finnlando (Etelä-Suomen lääni), Orienta Finnlando (Itä-Suomen lääni), Okcidenta Finnlando (Länsi-Suomen lääni), Oulu-gubernio (Oulun lääni), Laponia gubernio (Lapin lääni), Alando (Åland/Ahvenanmaa)

Esperanto-movado en Finlando

La ĉi-sekvaj informoj fontas el Enciklopedio de Esperanto kaj estas jam tute ne aktualaj. EdE-F Finnlando. La finnan lingvon parolas nur ĉ. 5 milionoj da homoj. En la finnaj lernejoj estas devige studataj minimume tri fremdaj lingvoj. La multlingveco de kulturo kaj komercado kaŭzas por finnoj grandan malhelpon. Estas neeble plu eltrovi kiu estis la unua e-isto en Finnlando. E atingis la landon jam en 1888. La plej malnova inter la nun vivantaj fideluloj, prof. G. J. Ramstedt, konatiĝis kun E en 1891. La unua e-ista klubo ekagis jam en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki, sed ĝi ekdormis post du jaroj. En 1895, kiam "Esperantisto" pro la perdo de siaj rusaj abonantoj ĉesis. aperi, el la tuta eksterruslanda abonantaro (170) en la malgranda Finnlando troviĝis 12. Disvastiĝon de la movado malhelpis la manko de finnaj lerniloj; la unuaj finnaj E-istoj studis la lingvon per svedaj lernolibroj. La unua finna lernolibro aperis nur en 1904. Tamen jam en la unua UK, 1905, estis reprezentanto de Finnlando d-ro Nino Runeberg, kiu e-istiĝis en Paris per prof. Cart. Efektiva ekmarŝo kiel organizita movado komenciĝis en 1905, per fondo de "Klubo E-ista de Finnaj Studentoj". En sekva jaro ĝi anoncis en Helsinki kurson, al kiu aliĝis 208 personoj. Tiam fariĝis necese fondi novan ĝeneralan societon "La Polusstelo", kiu poste dum 15 jaroj estis la plej grava grupo en la lando kun siaj eminentaj, agemaj anoj, inter ili stud. A. A. Sola dediĉis plej grandan parton de sia tempo al E, sed li mortis jam en 1909. En 1907 estis fondata la tutlanda organizaĵo "E Asocio de Finnlando", kies unua prez. estis d-ro Runeberg. Samjare naskiĝis la unua gazeto, Finna E-isto, kiu kun kelkaj interrompoj aperadis ĝis 1914. Por liverado de lerniloj kaj literaturo estis, laŭ propono de Alb. Sandström, fondita komerca entrepreno, kooperativa societo "Ilarejo E-ista", kiu ankaŭ administris la gazeton ĝis 1909, kiam EAF prenis sur sin la eldonadon de "Finna E-isto". Iom post iom la E-istaro kreskis, societoj fondiĝis kaj kelkaj fakaj rondoj komencis utiligi E-n en sial int. rilatoj. I. a. la turisma organizaĵo "Suomen Matkailijayhdistys" eldonis 64-paĝan libron "Vojaĝado en Finnlando", kaj sendis en 1914 Vilho Setälä al paroladvojaĝo por fari turisman propagandon eksterlande per E. La mondmilito interrompis tiun vojaĝon, kiel ankaŭ la tutan movadon. Kvankam Finnlando havis relative vastan aŭtonomion kaj ne devis partopreni en la milito, la rusaj oficialuloj tamen povis malhelpi la E-istan agadon. Sed tuj post la rusa revolucio en 1917, kiu kreis pli liberajn cirkonstancojn, la movado revivigis, kaj post kiam Finnlando en 1918 fariĝis memstara respubliko, ĝi disvolvis belan floradon. Vilho Setälä kun juneca fervoro subite sukcesis reveki malnovulojn kaj varbi novajn adeptojn. Li verkis kompetentajn lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj estis uzataj ankaŭ en najbaraj landoj. En 1920 li fondis kaj redaktis unike bonan gazeton E-a Finnlando, kiu en sia plej bona tempo havis unu abonanton por ĉiuj 4.000 loĝantoj en la lando. Apud li staris aktiva stabo, el kiu aparte menciindaj estas Alb. Sandström, Leo Jalava, Sulo Attila kaj G. Cernohvostov, ĉiuj en Helsinki, kaj plue la fervora prop-isto, staciestro H. Salokannel. Nun sekvis unuaj oficialaj rekonoj. En 1922 la parlamento decidis doni al E Instituto de Finnlando ŝtatan subvencion de 25000 f. markoj. La Instituto ricevis saman sumon ĉiujare ĝis 1932, kiam la registaro en sia "kriza budĝeto" reduktis la subvencion al 17.700 f. m. Krom tio, la ŝtato cedis speciale por la XIV-a UK en 1922 50.000, la urbo Helsinki 10 000 markojn. La movado trovis ankaŭ fortan spiritan simpation ĉe oficialaj kaj duonoficialaj institucioj. En 1920 la Lerneja Administracio permesis la instruadon de E kiel fakultativa lernoobjekto en ĉiuj lernejoj, kie la rektoroj tion proponas; malpli favora sinteno de pli postaj registaroj en praktiko parte nuligis la utilon de tiu permeso. Tamen E estis instruata en pluraj gimnazioj. Tre gravaj estis la servoj, kiujn ia Finnlanda Foiro kaj E reciproke faris unu al la atia; i. a. la Foiro dungis specialan E-sekretarion, Konrad Ojala, kaj publikigis en E verkon pri la ekonomia vivo en Finnlando. Tia estis la situacio en 1922, kiam la UK okazis en Helsinki. Por la kongresaj laboroj estis mobilizataj preskaŭ ĉiuj aktivaj E-istoj. La kongreso ankaŭ sufiĉe bone sukcesis, la aranĝoj estis ĝenerale laŭdataj. Sed en la fino de la kongreso montriĝis politika malkonsento inter kelkaj funkciantoj, kaj tio havis fatalajn sekvojn por la bele kreskanta movado. La ĝis tiam unueca fronto disfalis. Parto de la anoj eksiĝis el EAF kaj organiziĝis en Laborista E Asocio. La skismo per si mem ne estus ia granda malfeliĉo, sed la tuta E-istaro en Finnlando ankoraŭ ne estis tre forta, aŭ kvalite aŭ kvante. Ĉiuj aktivuloj estis trolacigitaj en la kongresaj laboroj. Ĉar la skismo okazis ĝuste en tiu momento, ĝi paralizis la tutan movadon, kaj de tiam ĝi stagnas en la lando. Kaj sensacisoifaj taggazetoj donis al la publiko kalumniajn raportojn pri la okazintaĵo. Tial E perdis simpation ĉe influriĉa parto de la publiko kaj la propagando malfaciliĝis. Grave estas ankaŭ, ke V Setälä, ĝis aŭtuno salajrita oficisto de EAF, plu ne povis dediĉi sian tutan tempon por la gvidado de la movado. Kvankam ĝis nun oni ne sukcesis plivigligi la movadon, parte pro la ekonomiaj malhelpoj de la kriza tempo, oni certe fine antaŭenigos Finnlandon al sama vico kun la aliaj nordaj landoj, kiuj nun multe superas Finnlandon. Societoj. E Asocio de F ( EAF) Fond. 1907 de Hj J. (Nino) Runeberg, Sola, Werner Anttila, Attila, Sandström, Jalava, Salokannel k. a. Enspezoj nur per kotizoj. Ĝiajn kursojn partoprenis ĉ. 3.500 personoj. Nombro de anoj ĉ. 50. Prez. Salokannel, vicprez. Ilmari Rautio, sekr. J. Mikkola, kas. f-ino Helmi Koivuniemi, ceteraj estraranoj: s-inoj Elmi Tamminen kaj Ida Sairanen, T. Aurela, T Auer, Leo Rautanen: s-ino lrtaikki Romppanen kaj Erkki Turunen. Organo 1907-14 "Finna E-isto", 1920-22 "E-a Finnlando"; nuntempe ne ekzistas gazeto. Al EAF faris donacojn firmo Aarnio kaj Lehtinen. konsulo K. T. J. Kunisi kaj direktoroj Kilpi kaj L. Laiho. - F-a Laborista E-Asocio. Fond. 1923 de V. J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A. Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri E, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi prop. artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. E-Ligo de F-aj Instruistoj Fond. 1921. 43 anoj (28 viroj, 15 virinoj). Kurso en 1923, subvenciata de la ŝtato per 6000 markoj; gvidantoj Setälä kaj Huuskonen, 43 personoj. Dua kurso en 1932, sub gvido de hungaro T. Czitrom. Prez. Tamminen, vicprez. Mikkola, kas. J. O. Metsikkö, sekr. Tyyne Leivo, ceteraj Kalle Huuskonen, Rautio, Koivu. - E Societo de F-aj Fervojistoj. Fond. 1922. Grava venko, enkonduko de du lecionoj pri E en fervojistaj fakaj kursoj en Helsinki. Prez. Salokannel, sekr. kas. T. A. Lindberg, ceteraj: S. B. Veijola kaj A. Salonen. -E-Instituto de F. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj E societoj en F, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, l63 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka E instruisto en F. Literaturo. Aŭtoroj de lernolibroj: la unua de Laurén kaj Kuntsi en 1904, poste de W. Anttila (Andelin), Setälä, Salokannel; aŭtoroj de vortaroj: Anttila (F-E, E-F), Setälä (F-E, E-F). Pli gravaj tradukaĵoj el la finna literaturo: novelo de Linnankoski, trad. de Setälä, komedio de Kivi, trad. de Hilma Hall, du teatraĵetoj, trad. de Ekström kaj Hall. Tradukaĵoj el E en finnan: Forge, Abismoj. Argus, Pro kio, ambaŭ trad. de Aini Setälä. Laiho kaj Delsudo, Aŭstralio trad. de Laiho. Noto. La artikolo estas verkita per multa helpo de f-ino Tyyne Leivo. D-ro L. I. LAPPI.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Finnlando
- Landnomoj fiu-vro:Soomõ [[got:

Linukso

Komputiko > Operaciumo > Unikso > Linukso ---- Unikso, simbolo de Linukso]] Linukso (Linux) estas kerno de operaciumo, kiu estas retroprojektado de Unikso. En ofta uzado, "Linukso" temas pri kaj tiu kerno mem kaj la ĉirkaŭa programaro, inter ili la iloj de GNU, KDE, GNOME, Openoffice.org, la Fenestra Sistemo X kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linukso".

Historio

Verkita en 1991 de finna komputilstudanto (Universitato de Helsinki) Linus TORVALDS kiel hobio kaj disvastigita laŭ la permesilo GPL, Linukso ŝtopis la ĝistiaman truon en la libera operaciumo GNU: manko de kerno, la centra programo kiu regas ĉiun malaltnivelan operacion de komputilo (tamen la oficiala GNU-kerno estas Hurd). La versio 0.01 aperis en septembro 1991 kaj 0.02 en oktobro 1991. Tiel ekeblis, se vole, kompilumi per nur libera programaro. Poste aliaj liberaj kernoj kaj operaciumoj ekestis, sed Linukso restas la plej uzata kaj plej fama. La elekto de figuro kia tiu de Tuks kiel maskoto bone evidentigas, ke graseco sentatas kiel io esence pozitiva kaj simpatia en sana homa menso.

Teĥnike

Linukso akordas kun la uniks-normo Posikso, kaj plejparte rolas kiel kutima Unikso, malgraŭ ke ĝi ne devenas de la originala fonto de Bell Labs kiel la BSD-Uniksoj. Nek tro progresema nek tro konservativa, ĝi estas monolita kerno etendebla per moduloj. Nuntempe la komputikfirmao Mikrosofto konsideras Linukson la ĉefa konkuranto kontraŭ ĝia operaciumo Vindozo.

Eksteraj ligoj


- [http://www.kernel.org La Linuksa kerno] (angle)
- [http://www.debian.org/index.eo.html Debiano GNU/Linukso en Esperanto]
- [http://www.debiano-kaj-esperanto.net Kiel uzi Debiano kun la internacia lingvo]
- [http://www.tldp.org/HOWTO/Esperanto-HOWTO.html Linux-Esperanto-HOWTO, Kelkaj helpindikoj por uzi Esperanton sub Linukso].
- [http://slax.linux-live.org/?lang=eo Slax Linuks] (esperante) Kategorio:Operaciumoj kategorio:Libera programaro ja:Linux ko:리눅스 ms:Linux simple:Linux th:ลินุกซ์

Operaciumo

Komputiko > Operaciumo ---- Operaciumo, ankaŭ nomata operacia sistemo aŭ operaciada sistemo aŭ mastruma sistemo, estas programaro stiranta la funkciadon de komputilo. Ĝi estas sendependa de la aplikaj programoj, sed necesa por ilia kunlaboro. Operacia sistemo plenumas la administradon de la aparataj rimedoj de komputilo, organizas la interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj uzantoj. Operaciumo responsas pri dosiero- kaj memoradministro, stirado de eneligoj, taskoplanado, datumprotekto, kontado de rimedouzo kaj traduko de la ordonoj en internan ("maŝinan") lingvon. Iam ankaŭ aliajn sistemajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo. :laŭ : [http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/O.html#OPERACIUMO Komputada leksikono]
- Operaciumoj :AmigaOS - AtheOS - BeOS - BSD - DOS - eCs - GNU - JavaOS - Linukso - Mac OS - MVS - OS/2 - PalmOS - QNX - Syllable - Unikso - Vindozo als:Betriebssystem ja:オペレーティングシステム ko:운영 체제 ms:Sistem pengoperasian simple:Operating system th:ระบบปฏิบัติการ zh-min-nan:Chok-gia̍p hē-thóng

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

Silicia Valo

Silicon Valley [SIlikn VEli] aŭ Silicia Valo estas la nomo de la suda rando de la Golfo de San-Francisko, en norda Kalifornio en Usono. Ĝi ampleksas Santa Clara Valley (valon de S-ta Klaro) kaj duonon de la Duoninsulo de San-Francisko kaj etendiĝas proksimume de Menlo Park (sur la duoninsulo) ĝis San José. Ĝia proksimuma centro estas Sunnyvale.

La nomo

La nomo Silicia Valo estis inventita de la ĵurnalisto Don C. Hoefler en la jaro 1971. Silicio koncernas la altan densecon de duonkonduktilaj kaj komputilaj firmaoj en la regiono; Valo rilatas al la Valo de S-ta Klaro. La termino estas uzata ankaŭ por ĉirkaŭaj regionoj ambaŭflanke de la Golfo de San-Francisko, kien ekspansiis multaj el tiuj firmaoj. Dum multaj jaroj en la 1970-a kaj 1980-a jardekoj ĝi estis erare nomita Silikona Valo (angle: Silicone Valley), precipe de ĵurnalistoj, antaŭ la enradikiĝo de la nomo en la Usona kulturo.

Historio

La lokiĝo de alt-teknika industrio okazis precipe pro du homoj, William SHOCKLEY kaj Frederick TERMAN. Terman, profesoro en Universitato Stanford, opiniis, ke vasta neuzata areo apartenanta al la universitato estis perfekte taŭga por terena negocado kaj starigis programon por kuraĝigi studentojn, ke ili restu en la regiono, provizante ilin per risk-investa kapitalo. Unu signifa sukceso de la programo estis la konvinkado de du studentoj resti, nome, William HEWLETT kaj David PACKARD. La firmao Hewlett-Packard estontis inter la unuaj "alt-teknikaj" firmaoj en la regiono, kiu ne estis en rektaj rilatoj al NASA aŭ la Usona Mar-Armeo. En 1951 la programo estis plivastigita per kreado de Stanford Industrial Park (Industria Parko de Stanford), vico de malgrandaj industriaj konstruaĵoj, kiujn oni luis je tre malalta pago al teknikaj firmaoj. En 1954 estis starigita la programo Honors Cooperative, nun konata sub la angla nomo co-op, kiu permesis al plentempaj dungitoj partatempan studadon en la universitato por akiri akademian gradon. La unuaj firmaoj kontraktis, ke ene de kvin jaroj ili repagu la duoblan studad-kotizon de ĉiu studento, por kovri la kostojn. Meze de la jaroj 1950-aj la infrastrukturo de tio, kio estis ebligonta la kreadon de "la valo", estis ekestanta, pro la klopodoj de Terman. Je tiu etoso iu eks-kaliforniano decidis transloĝiĝi en la regionon. William Shockley estis foririnta de Bell Labs en 1953, pro neakordo pri la maniero prezenti la transistoron al la publiko; tio kaŭzis, pro patentaj konsideroj, al flankenŝovo de lia nomo favore al liaj kunuloj-inventintoj John BARDEEN kaj Walter Houser BRATTAIN. Post eksedziĝo li revenis al Californa Institute of Technology, kie li estis akirinta sian bakalaŭrecon; en 1956 li transloĝiĝis al Mountain View en Kalifornio por fondi la firmaon Shockley Semiconductor kiel parton de Beckman Instruments, kaj krome por vivi pli proksime al sia maljuniĝanta patrino. Li intendis tie plibonigi la transistoron per nova tri-elementa skemo (nun konata kiel Ŝoklia diodo), kiu laŭ lia opinio estis konkeronta la merkaton, sed la skemo estis konsiderinde pli malfacile por konstrui ol la "simpla" transistoro. Kiam la projekto ekhavis malfacilaĵojn, Shockley iĝis pli kaj pli paranoja. Li postulis mensog-detektilan kontroladon de la dungitaro, publikigis ties salajrojn kaj ĝenerale ĉagrenis ĉiujn. La fina guto, kiu plenigis la glason, estis furiozatako lia, kiam sekretario tranĉvundis sian fingron kaj li asertis, ke tio estis atako al li. Kiam poste estis pruvite, ke la tranĉo estis de rompita premnajleto, la malutilo jam okazis, kaj en 1957 ok el la talentaj inĝenieroj (nomitaj de li "la perfidema oko" ("Traitorous Eight"), kiujn li estis veniginta al la okcidenta marbordo, foriris kaj fondis firmaon Fairchild Semiconductor. (Oni povus opinii, ke Shockley kreis la nomon de la "perfidema oko" laŭ la fama filmo "la grandioza sepo" ("The Magnificent Seven"), sed tiu filmo estis farita nur en 1960). Dum la sekvaj jaroj io tia ripetiĝis plurfoje; inĝenieroj perdis al eksteraj direktoroj sian influon en la firmaoj kreitaj de ili kaj tiam foriris kaj fondis proprajn firmaojn. AMD, Signetics, National Semiconductor kaj Intel komenciĝis kiel ŝosaĵoj de Fairchild, aŭ kiel ŝosaĵoj de aliaj ŝosaĵoj. En la komencaj jaroj 1970-aj la tute regiono estis plena je duonkonduktilaj firmaoj, komputilaj firmaoj uzantaj iliajn aparatojn kaj programadaj kaj servaj firmaoj servantaj ambaŭ. Industrie uzebla spaco abundis kaj loĝado ankoraŭ malaltpreza. La kreskadon nutris la apero de riskinvesta industrio ĉe Sand Hill Road, kiu en 1972 komenciĝis per Kleiner Perkins; la disponebleco de risk-investa kapitalo kreskegis post la sukcesa borsa eniro (1,3 miliardoj da dolaroj) de Apple Computer en decembro 1980.

Signifaj firmaoj

Miloj da alt-teknikaj firmaoj havas siajn centrojn en la Silicia Valo; jenaj inter ili estas listigitaj en Forbes 500: Adobe Systems | Advanced Micro Devices | Agilent | Altera | Apple Computer | Applied Materials | BEA Systems | Cadence Design Systems | Cisco Systems | eBay | Electronic Arts | Hewlett-Packard | Intel | Intuit | Juniper Networks | Knight-Ridder | Maxtor | National Semiconductor | Network Appliance | Oracle Corporation | Siebel | Sun Microsystems | Symantec | Synopsys | Veritas Software | Yahoo! Aliaj gravaj firmaoj kun centro en la Silicia Valo estas: Adaptec | Atmel | Cypress Semiconductor | Google Inc. | Handspring | McAfee | NVIDIA Corporation | Palm, Inc. | PalmOne, Inc. | PayPal | Rambus | Silicon Graphics | TiVo | Verisign Kiel decas pro ĝia historio, Silicia Valo estas la hejmo de la alt-teknika super-butikega ĉeno Fry's Electronics.

Universitatoj


- San Jose State University
- Santa Clara University
- Universitato Stanford
- University of California, Berkeley – geografie ne situanta en Silicia Valo, sed efika kiel fonto de esploraĵoj kaj novaj diplomitoj University of California, Berkeley

Urboj

Urboj en la Silicia Valo, laŭalfabete: Campbell | Cupertino | Fremont | Los Altos | Los Gatos | Menlo Park | Mountain View | Milpitas | Newark | Palo Alto | Redwood City
- | San Jose | Santa Clara | Saratoga | Sunnyvale | Union City
- Kvankam Redwood City ne apartenas al la regiono tradicie nomata Silicia Valo, ĝi nun iĝis rekonata de multaj kiel parto de la regiono, pro sia situo proksime ĉe Menlo Park kaj sia alta denseco je teknikaj firmaoj. Kategorio:Kalifornio ja:シリコンバレー ko:실리콘 밸리

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Transmeta

Transmeta - usona firmao evoluiganta procesorojn. La firmao estis fondita en 1995 kaj situis en oficejo 3940, ĉe placo de Libero en urbeto Sankta-Klara. En rondon de fondintoj eniris David Ditzel. Krom ili indas rememori pri jenaj famaj laborantoj de Transmeta
- Linus TORVALDS, patro de operaciumo Linux
- Colin Hunter famulo pri programaj transformiloj
- Mark Allen el firmao Nvidia
- Murray Goldman el firmao Motorola
- James Chapman el firmao Cyrix
- Hugh Barnes el firmao Compaq Computer
- Robert Collins, fama spertulo pri Intel El unuaj paŝoj de Transmeta necesas rimarki patenton №5832205, en kiu estas priskribitaj ĉefaj trajtoj de proektataj RISC-procesoroj. Unuaj procesoroj el familio Сrusoe estis anoncitaj la 19-an de januaro 2000. En la sama jaro Transmeta kun AMD projektis emulilon de procesoroj de familio Hammer, tamen senrezulte. En 2001 Transmeta aĉetis licencon de teknologio HyperTransport kaj arkitekturo x86-64 far firmao AMD. En la sama jaro firmaoj RLX Technologies, Rebel, FiberCycle Networks kaj Amphus prezentis energiŝparajn servilojn surbaze de procesoroj Crusoe. Ek de 2000, Transmeta partoprenis esplorojn de Mikrosofto pri Tablet PC, kaj unua specimeno prezentita la 7-an de novembro 2002 uzis procesoron Crusoe. En majo 2002 estis lanĉita unua komputilego Green Destiny, kiu baziĝis sur 240 procesoroj Crusoe TM5600 kun frekvenco 633 MHz. Firmao NEC prezentis PK MATE kun procesoro TM5800 900 MHz. En 2003 Transmeta prezentis specimenojn de Crusoe TM5800 kun aparata subteno de ĉifrado de datenoj.

proesoroj de Transmeta

Ĉefa ideo realigita en procesoroj de Transmeta estas evito de feraj blokoj de x86 Instruction Translation kaj anstataŭigo ilin per programa tavolo Code Morphing Software. Sekvo de la ago estas: # malgranda kvanto de transistoroj en procesoro. # malgranda procesoro uzas kaj konsumas malmultan energion. # Code Morphing Software estas programaro, kiu memstare evaluas kaj permesas modifi procesoron sen ŝanĝo de kerno. # dank'al Code Morphing Software procesoro ne estas ligita al iu certa operaciumo. # pro uzo de Code Morphing Software kalkulpovo de procesoroj estas ne tro alta.
- Crusoe
- Astro
- Efficeon

teknikoj kaj aliaj atingoj de Transmeta


- Code Morphing.
- LongRun - tekniko de energiŝparo.
- Mobile Linux Kategorio:Aparataro ja:トランスメタ

2003

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2003 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2003 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Svedio, Gotenburgo, 88-a Universala Kongreso de Esperanto
- Salah GHANEM kaj Edwin BURG iĝis honoraj membroj de UEA
- Marso atingis rekordan perielion kaj proksimecon de Tero sama al kio okazis en jaro -57617
- 1-a de februaro eksplodis la spacoŝipo Columbia 67 km super Teksaso, mortis 7 kosmonaŭtoj, inter ili la unua de Israelo
- 12-a de marto oni murdis Zoran DJINDJIĈ, la ĉefministron de Serbio
- 20-a de marto Usono ekatakis Irakon
- 29-a de majo ĝis 1-a de junio : Interasocia kongreso en Francio
- 18-a de julio David KELLY mortigis sin post kampanjo kontraŭ li
- Marso estis 56 milionojn km proksima al Tero.
- 11-a de aŭgusto: Liberio: Post intensa internacia premo, prezidento Charles TAYLOR forlasas sian landon, transdoninte potencon al Moses BLAH.
- septembro : Skeletojn de Homo floresiensis unuafoje malkovris Arkeologoj
- 10-a de septembro okazis murdo de la sveda ministrino pri eksteraj aferoj Anna LINDH
- 7-a de oktobro Arnold SCHWARZENEGGER venkis en la antaŭtempajn balotojn en Kalifornio
- 15-a de oktobro Ilham ALIJEV venkis en la prezidentaj balotoj en Azerbajĝano, tiel li transprenis la prezidentecon post sia patro (nepotismo)
- 31-a de oktobro abdikis Mahathir MOHAMAD ŝtatestro de Indonezio
- Publikitaj planlingvoj Interlango, Speto, Brandoniano, Kaniso, Aiola, Lusiakio, Inter-Esperanto, Arionako kaj 2004.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu [http://www.funof1.com.ar/tx/cp2003_spe_maxi_.htm].

Naskiĝoj


- 29-a de aprilo: Norvegio : Maud Angelica BEHN

Mortoj


- Aldo de' GIORGI
- Li NAIXI
- Angel Figuerola AUQUE
- 3-a de marto: Horst BUCHHOLZ, Gilbert LEDON
- 30-a de marto: Eurico FIGUEIRA
- 5-a de majo : Walter SISULU
- junio: Hella LANKA
- 12-a de junio: Gregory PECK
- 29-a de junio: Katharine HEPBURN
- 4-a de julio : Barry WHITE
- 14-a de julio : Compay Segundo
- 28-a de aŭgusto : Peter HACKS
- 30-a de aŭgusto : Charles BRONSON
- 8-a de septembro : Leni RIEFENSTAHL
- 9-a de septembro : Edward TELLER
- 22-a de septembro : Armand PIEN
- 28-a de septembro : Elia KAZAN
- 15-a de oktobro : Aage FALCH
- 18-a de oktobro : Manuel VÁZQUEZ MONTALBÁN, hispana ĵurnalisto kaj verkisto
- Drahomír KOČVARA : Drahomír KOČVARA
- 27-a de novembro : Will QUADFLIEG ----
1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
---- Vidu ankaŭ Nun en 2003 por eksvalidiĝontaj informoj. als:2003 ja:2003年 ko:2003년 ms:2003 simple:2003 th:พ.ศ. 2546 zh-min-nan:2003 nî

2005

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2005 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj - 2030-oj Jaroj: 2000 - 2001 - 2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2005 post Kristo okazis (aŭ okazos), interalie:

Eventoj

tutmonde:
- Proponitaj planlingvoj Simpekso, Siberia lingvo, Baspleo kaj Interĝermana.
- 9-a de januaro: Palestinanoj elektas novan prezidenton. Maĥmud ABBAS ricevis klaran plimulton de pli ol 62 % de la voĉoj.
- 26-a ĝis 30-a de januaro: En Davos okazas la Monda Ekonomia Forumo. Plan
- 27-a de januaro: 60-jarojn post la liberigo de la ekstermejo ĉe Oświęcim (Auschwitz) la mondo rememoras pri milmiloj da murditaj judoj.
- en februaro estis prezentita unua multkerna procesoro Cell.
- La hispana piloto Fernando ALONSO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
  - pliaj eventoj en 2005 tageventoj ---- en la esperantlingva mondo:
- Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Paska semajnfino : Internacia renkontiĝo memorfestonta la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en la sama urbo. ~ Retejo: http://boulogne2005.online.fr
- Litovio, Vilno : 90-a Universala Kongreso de Esperanto
- Kroatio, Zagrebo: 78-a kongreso de SAT

Naskiĝoj

Mortoj


- 15-a de januaro: Victoria de los Ángeles, hispana sopranulo
- 29-a de januaro: Efraim KIŜON
- 2-a de februaro: Max SCHMELING
- 3-a de februaro: Zurab Zjvania, ĉefministro de Kartvelio
- 10-a de februaro: Arthur MILLER
- 6-a de marto: Hans Albrecht BETHE
- 8-a de marto: Brigitte MIRA
- 25-a de marto: KŐSZEGI Gizella
- 31-a de marto: Terri SCHIAVO
- 1-a de aprilo: Harald JUHNKE
- 2-a de aprilo: Johano Paŭlo la 2-a
- 5-a de aprilo: Saul BELLOW
- 23-a de aprilo: John MILLS
- 26-a de aprilo: Maria SCHELL
- 26-a de aprilo: Augusto ROA BASTOS
- 13-a de majo : Eddie BARCLAY
- 5-a de junio : Lothar WARNEKE
- 6-a de junio : Anne BANCROFT
- 24-a de junio: Max ROQUETA
- 30-a de junio : Fernando DE DIEGO, tradukinto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie Don Kiĥoto de la Manĉo.
- 31-a de julio: Wim DUISENBERG
- 7-a de aŭgusto: Ibrahim FERRER
- 20-a de septembro: Simon WIESENTHAL, mondfama ĉasisto de naziaj militkrimuloj.
- 29-a de septembro: Vladimir LANCBERG
- 8-a de novembro: Carola HÖHN ----
2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2005 ja:2005年 ko:2005년 ms:2005 simple:2005 th:พ.ศ. 2548 zh-min-nan:2005 nî

Sveda lingvo


- Nomo: Svenska

- Parolantoj: proksimume 9.000.000 en Svedio kaj proksimume 300.000 en Finnlando

- Skribo: latina
- Kodo laŭ ISO 639-1: sv
- Kodo laŭ ISO 639-2: swe La sveda lingvo apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. platdiĉa lingvo

Specimeno (la Patro Nia):

Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)
Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
tillkomme ditt rike;
ske din vilja, såsom i himmelen,
så ock på jorden;
vårt dagliga bröd giv oss idag;
och förlåt oss våra skulder,
såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro;
och inled oss icke i frestelse,
utan fräls oss ifrån ondo.
Ty riket är ditt, och makten, och härligheten,
i evighet.
Amen.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.) Kategorio:Nordĝermana lingvaro ja:スウェーデン語 ko:스웨덴어

Domino records

Domino Records has been the name of three different record labels, two United States based labels from the first third of the 20th century, which are listed here, and a late 20th century and 21st century label based in the United Kingdom (see Domino Records (UK)).

First U.S. label

The first U.S. Domino Records debuted in 1917 and went out of business later that same year. They produced 7-inch vertical-cut disc records.

Second U.S. label

disc records
The second, better known, Domino Records was in business from 1924 to 1933, producing standard 10-inch lateral cut 78s. The label was a subsidiary of Plaza Music, headquartered in New York City.
New York City

See also


- List of record labels Category:Record labels

dating ads site tapety motorola Pozycjonowanie jastrzbia gra pensjonat prace magisterskie










































:: RELATED NEWS ::
Front de Libération du Québec
Le Front de libération du Québec (FLQ) était un groupe indépendantiste québécois fondé dans les années 1960 et basé principalement à Montréal, Canada. Le FLQ était un mouvement terroriste clandestin réclamant une insurrection marxiste/anarchiste, le renversement du gouvernement du 1971 de l'AACM et composé de Fred Hopkins (basse) Steve McCall puis Pheeroan AkLaff (batterie, percussion) et Henry Threadgill (diverses anches). Un des ensembles durables (avec l'Art Ensemble of Chicago) issus de l'
Cirrocumulus
thumb Nuage élevé très rarement observé, en forme de fleur de coton, il doit apparaître très petit à l'œil (largeur apparente inférieure à 1 degré, c'est-à-dire environ la largeur du petit doigt le bras tendu). Il est formé de cristaux de glace et parfois d'eau surfondue, c'est-à-dire liquide mais à température négative. Il traduit une instabilité dans les hautes couches de la troposphère, pouvant indiquer l'
Elmore James
James, Elmore James, Elmore James, Elmore Elmore Brooks, plus connu sous le pseudonyme d'Ellmore James, né le 27 janvier 1918 à Richland, près de Jackson, Read More...
Sainte-Geneviève-des-Bois (Essonne)
Catégorie:Commune de l'Essonne Sainte-Geneviève-des-Bois est une commune française, située dans le département de l'Essonne et la région Île-de-France.

Histoire

L
Jeanne Marie Leprince de Beaumont
Jeanne Marie Leprince de Beaumont (26 avril 1711, Rouen - 1780 près d'Annecy) est une écrivain français, auteur de nombreux contes devenus des classiques de la littérature d'enfance et de jeunesse. Madame Leprince de Beaumont est considérée comme la pr
AIR
Air est un trio issu en 1971 de l'AACM et composé de Fred Hopkins (basse) Steve McCall puis Pheeroan AkLaff (batterie, percussion) et Henry Threadgill (diverses anches). Un des ensembles durables (avec l'Art Ensemble of Chicago) issus de l'
Walker, Texas Ranger
Walker, Texas Ranger est une série télévisée américaine en 203 épisodes de 45 minutes, créée par Christopher Canaan, Leslie Greif, Paul Haggis et Albert S. Ruddy et diffusée entre le 2
Alfred V. Aho
Catégorie:Personnalité en informatique Le Dr. Alfred V. Aho est un informaticien qui travaille dans les laboratoires Bell; il est professeur d'informatique à l'université Columbia. Il est particulièrement connu pour avoir créé le langage de programmation Awk avec Peter J. Weinberger et Brian Kernighan
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org