Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ludwig ERHARD

Ludwig ERHARD

Politiko > Ludwig ERHARD ---- Ludwig ERHARD (naskiĝis la 4-an de februaro, 1897, mortis la 5-an de majo, 1977) estis la dua kanceliero (ĉefministro) en la historio de Federacia Respubliko Germanio. Naskita en Fürth (Frankonio), Erhard unue lernis la komercan fakon, sed poste studis kaj longan tempon kunestris privatan instituton pri esplorado de merkatoj. Dum la Dua Mondmilito, en 1944, li verkis memorandon pri siaj ideoj por la rekonstruo de Germanio post la milito. La papero, kiun Erhard proprainiciate verkis kaj iom facilanime disdonis, povis kosti la vivon de la aŭtoro kaj ĉiuj posedanto de kopio, ĉar ĝi estis punebla kiel "defetismo". Sed ĝi estis favore prijuĝata de la rezistanto Carl Friedrich GOERDELER kaj post la milito de la usonaj okupantoj kaj novaj germanaj respondeculoj. Profesoro (ekde 1947), Erhard en 1948 fariĝis Direktoro pri ekonomio en Germana Konsilio en Frankfurt am Main, kiu estis ia frutempa germana organo transprenanta administrajn taskojn. La okcidentaj okupantoj spertis la memstarecon de Erhard, kiam tiu - paralele al la valuta reformo - en junio 1948 simple nuligis la ordonitajn prezojn por multaj varoj. La efiko, komune kun la valuta reformo: rapide la butikoj repleniĝis. En 1949 Konrad ADENAUER kunprenis Erhard-on en la unuan federacian registaron. Tie Erhard restis, kiel ministro pri ekonomio kaj ekde 1957 kiel vickanceliero (vicĉefministro), ĝis 1963. Tiam Erhard transprenis la ĉefministrecon, kontraŭ la firma volo de Adenauer: Erhard laŭ li ne havis la necesan politikan instinkton kaj venkemon. Komence la ĉefministreco de Erhard ŝajnis malpravigi la skeptikantojn, kaj en 1965 la balotoj montris lian popularecon. Dum krizo inter Israelo kaj la arabaj ŝtatoj Erhard fine aranĝis diplomatajn rilatojn inter Germanio kaj Israelo, sekve pluraj arabaj ŝtatoj rompis la rilatojn al Germanio. Sed jam en aŭtuno 1966 lia koalicio kun la liberala partio FDP rompiĝis. Ankaŭ en la propra partio estis opozicio. La tiama (relative malgranda) ekonomia krizo estis uzata de aliaj kristandemokratoj por mem strebi al la ĉefministreco. Sukcese eliris tiun lukton la antaŭa ĉefministro de Badeno-Vurtembergo, Kurt Georg KIESINGER. Erhard restos en memoro precipe pro sia tempo kiel ministro pri ekonomio, kiel "patro de la ekonomia miraklo" de la postmilita (okcidenta) Germanio kaj la koncepto "sociala merkatekonomio". En sia verko "Bonfarto por ĉiuj" ('Wohlstand für alle') el 1957 li popularigis siajn ideojn. Ekzemple, protekto kontraŭ inflacio laŭ li estis rajto de la civitanoj. Erhard estis partie libera kaj konsiderata de la liberala partio kiel samideano, nur kiel ĉefministro eniris la Kristandemokratan Union. ja:ルートヴィヒ・エアハルト

Politiko

Politiko estas scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato. La scienco kiu studas la politikon estas la politika scienco.

Regadaj Teorioj


- Anarkiismo
- Anarki-Kapitalismo
- Demokratio
- Faŝismo
- Kapitalismo
- Komunismo
- Liberalismo
- Libertarianismo
- Marksismo (teorioj de Karl MARX)
- Monarĥismo (ĉu Monokratio estas vera vorto?) > Vidu: Monarkio
- Naciismo
- Oligarĥismo (ismo pri oligarkioj)
- Respublikismo
- Socia movado
- Socialismo
- Demokrata Socialismo
- Trockismo
- Vivantismo
- ktp Literaturo:Vindiciae contra tyrannos

Politikaj aktivuloj, pensistoj kaj teoriistoj

krom tiuj jam trovotaj sub la ĉisupraj ismoj
- Michel AFLAK
- Louis DE BONALD
- Mohandas «Mahatma» GANDHI
- Makiavelo

Ŝtatformo

Politikaj organizaĵoj

:Unuiĝintaj Nacioj :aliaj diversaj internaciaj Politikaj institucioj

Politikaj distriktoj

:Gerrymander ?????

Rilataj temoj

:Juro, Administracio, Leĝo, Senperforto, Voĉdonado, Ne-Registaraj Organizoj, nepotismo

Fontoj


- Deklingva Manlibro pri Politiko eldonita de la Flandra Esperanto-Ligo

Politikaj partioj

:Politikaj partioj

Politikistoj

:Tomáš Garrigue MASARYK - Jan MASARYK :Binyamin NETANYAHU :Ralph NADER

Vidu ankaŭ


- Spionorganizaĵoj
- Rasismo
- pensfabriko ! ja:政治 ko:정치 ms:Politik simple:Politics th:การเมือง

4-a de februaro

Historio > Tagoj > la 4-a de februaro ---- La 4-a de februaro estas la 35-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 330 tagoj restas (331 en superjaroj). Je la 4-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1927 : Usono: Eldoniĝis la unua kina filmo kun parolado, The Jazz Singer

Naskiĝoj


- 1688 : MARIVAUX
- 1881 : TUKIMOTO Kitadi
- 1896 : Friedrich GLAUSER
- 1897 : Ludwig ERHARD
- 1900 : Jacques PRÉVERT
- 1902 : Charles LINDBERGH
- 1906 : Clyde TOMBAUGH, Usono
- 1935 : Martti TALVELA
- 1963 : Dekerido

Mortoj


- 1957 : Erich PONTO
- 1995 : Patricia HIGHSMITH, Svislando

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 4-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.

Vidu ankaŭ jenon:


- Historio - Tagoj ja:2月4日 ko:2월 4일 simple:February 4 th:4 กุมภาพันธ์

1897

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1897 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1897 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Clarence BICKNELL lasis Volapükon kaj ekesperantiĝis.
- Fondita en Louhans la unua Esperanto-Klubo de Francio.
- Unua Esperantisto en Santos.
- Unua Cionista Kongreso.
- Kreita Novromano.

Naskiĝoj


- Eŭropo : Milos LUKAS.
- Hungario : SZATHMÁRI Sándor
- Norbert BARTHELMESS
- 4-a de februaro : Ludwig ERHARD
- 11-a de februaro : Emil POST, frua komputikisto
- 17-a de aprilo : Thornton WILDER
- 18-a de aprilo: Božena SKLENČKOVÁ
- 22-a de majo : Robert NEUMANN
- 31-a de majo: Lajos KÖKÉNY
- 24-a de julio : Amelia EARHART
- 2-a de aŭgusto : OOHAŜI Kaiziro
- 11-a de aŭgusto : Enid BLYTON
- 25-a de septembro : Usono: William FAULKNER
- 26-a de septembro : Japanio: KOBAJAŜI Tomeki
- 26-a de oktobro: Jakobo ŜAPIRO

Mortoj


- 17-a de junio : Sebastian KNEIPP ----
1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1897년

1977

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1977 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1977 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 62-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko
- Angel Figuerola AUQUE fariĝis eks-prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
- Fondita revuo Laŭte!.
- Kreita planlingvo Berendt.
- Carl WOESE eltrovis la regon arkian.
- Ĝibutio sendependiĝis de Francio.
- Sejŝeloj : Prezidentiĝis France Albert RENE.
- Vjetnamo kaj Ĝibutio aniĝis al UNO.
- Komputiko : firmao Apple prezentis komputilon Apple II.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 1-a de junio : Usono : Liv TYLER, aktorino

Mortoj


- 18-a de januaro : Svislando : Carl ZUCKMAYER, germana verkisto.
- 24-a de februaro: Aldo Ferdinando SCHMUCKER
- 29-a de marto : Eugen WÜSTER, aŭstra sciencisto, esperantisto.
- 11-a de aprilo : Jacques PRÉVERT, franca poeto.
- 5-a de majo : Ludwig ERHARD, 2-a kanceliero de Federacia Respubliko Germanio.
- 10-a de majo : Joan CRAWFORD, usona aktorino.
- 16-a de junio : Werner von BRAUN, usona raketinĝeniero.
- 19-a de junio : Ali Ŝariati, religia sociologo
- 2-a de julio : Vladimir NABOKOV, usona verkisto.
- 16-a de aŭgusto : Elvis PRESLEY, usona kantisto.
- 16-a de septembro : Francio : Maria CALLAS, usona operkantistino.
- 5-a de novembro : René GOSCINNY, franca bildliteraturisto.
- 20-a de novembro : Maxie WANDER, aŭstra verkistino.
- 19-a de decembro : Jacques TOURNEUR, franca reĝisoro.
- 25-a de decembro : Svisio : Charlie CHAPLIN, angla aktoro, reĝisoro, scenaristo. ----
1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1977 ja:1977年 ko:1977년 simple:1977 th:พ.ศ. 2520

Dua Mondmilito

Dua Mondmilito - Konflikto dum 1939 - 1945 inter la Akso (la potencoj de centra Eŭropo kaj Japanio), kaj la Alianco (potencoj de okcidenta Eŭropo, Sovetunio kaj Usono).

Politikaj bazoj de la milito

Post la Unua Mondmilito la ekonomia kaj politika situacioj en diversaj eŭropaj landoj estis tre malfacila, kaj en pluraj landoj la demokratio malvenkis kontraŭ diktaturaj reĝimoj. Unu el tiu estis la nacisocialisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio, ekde 1933. La plej baza principo de lia ideologio estis antisemita rasismo, kiu dividis la homaron en fruktodonajn ("arjoj", t.e. nejudaj blankuloj), pasivajn (azianoj, afrikanoj) kaj danĝerajn (ĉefe la judoj) rasojn. Judismo, sed ankaŭ kristanismo, kapitalismo, liberalismo kaj komunismo estis nomataj kreaĵoj de "la judo", por konkeri la mondan regadon. Sekve Hitler persekutis precipe judojn (fakte tiujn, kiuj genealogie havis judajn praulojn; fine estis mortigitaj 4-6 milionoj), sed ankaŭ aliajn "rasojn" kaj ĝenerale tiujn, kiuj provis rezisti la reĝimon. Hitler Aliaj trajtoj de la nacisocialismo pli similas al pli fruaj ekstremistaj tendencoj: la ekspansiismo teritoria, la provo sendependiĝi ekonomie (aŭtarkismo), la agresema propagando. La eksterpolitika koncepto de Hitler estis konkeri Ruslandon, grandparte ekstermi ties loĝantaron kaj koloniigi ĝin per germanoj aŭ aliaj "arjoj". En Italio, kvankam subteninte la venkantojn de la unua mondmilito, fine diktatoriĝis Benito MUSSOLINI, kun vizio pri la starigo de nova Romia Imperio. Mussolini simile kredis je la supereco de la itala popolo, kaj vidis similaĵojn kun Hitler, speciale en la kontraŭado al komunismo. En 1936, Italio kaj Germanio traktatis por kune kontraŭstari komunismon. La kunlaboron inter la du landoj oni nomis la Akso, ĉar la linio inter Berlino kaj Romo estus akso, ĉirkaŭ kiu la sorto de la tuta Eŭropo ŝpinus. Germanio kaj Italio armis sin, la ceteraj potencoj en Eŭropo devis do fari same. Japanio havis imperiismajn dezirojn por esti la reganto en la Pacifiko. En septembro 1940, ĝi aliĝis la Akson je la Tripartia Pakto inter Japanio, Germanio kaj Italio, sub kiu Italio kaj Germanio agnoskis la rajton de Japanio krei ordon en Azio, kaj reciproke Japanio agnoskis la rajton de Germanio kaj Italio establi novan ordon en Eŭropo.

Invado

La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Molotov-Ribbentrop. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro 1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio. La 17-an de septembro, Sovetunio invadis la duan duonon de Pollando. Varsovio falis la 27-an de septembro. Hitler tiam lanĉis atakon kontraŭ Norvegio kaj Danlando, kiuj falis vintron 1940. Majon, Germanio atakis la beneluksajn landojn, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo falis poste. Ili kaptis Parizon tiujunie. Germanio tiam komencis kontraŭ Britio bombadon, kiu malfortigis la landon, sed ne kapitulacigis ĝin. Marton de 1941 Bulgario membriĝis en la Akso.

Usono

La politiko de Usono estis oficiale neŭtrala dum la 1930aj. Dum la granda armiĝo de Eŭropo, Usonaj fabrikoj profitis vendante armilojn al ambaŭ flankoj, sed pli multe al Britio. La neŭtrala politiko de "pagu-portu" aplikiĝis post la invado de Pollando. Usono, kvankam oficiale neŭtrala dum la fruaj tagoj de la milito, ne pruntedonis monon nek armilojn al minacaj landoj, tial do, ne al la Aksaj potencoj. UsonoJapanio atakis Usonon la 7-an de decembro, 1941 (la atako kontraŭ Pearl Harbor), kaj la sekvan tagon Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. La saman semajnon, Germanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Usono, kaj Usono reciprokis.

1942

atako kontraŭ Pearl HarborLa Akso atingis sian plej grandajn sukcesojn dum 1942. Japanio havis grandan imperion en la Pacifiko, kaj regis grandan parton de Ĉinio. Germanio posedis Francion, Pollandon, Skandinavion, kaj nordan Afrikon. Italio posedis teritoriojn en Afriko kaj fidelis al la Akso. Krom Svislando, Sovetio kaj Britio, la ceteron de Eŭropo regis la Akso. Germanio tiam invadis Sovetion. La unuaj etapoj de la kampanjo estis tre sukcesaj: la ukrajnoj bonvenigis la germanojn kiel liberigantojn kontraŭ la sovetoj. Kampanjoj al Moskvo ne sukcesis, do Hitler puŝis suden. Li sieĝis Stalingradon, sed februaron de 1943 la Nazioj devis rezigni sian sovetan kampanjon, kaj kiel eĥo de la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, sin turnis okcidenten, ĉasitaj de la Ruĝa Armeo. La Alianco kontraŭbatalis per malgrandaj paŝoj. Usono insulon post insulo elpuŝis Japanion kaj subtenis ĉinajn armeojn en norda Ĉinio kontraŭ Japanio. En norda Afriko, Usona kaj Brita armeoj fine venkis Germanion kaj ĝian plej gravan generalon Erwin ROMMEL en la dezertoj tie. En 1943 Italio sub Viktoro Emanuelo la 3-a kaj Pietro BADOGLIO ŝanĝis la flankon; la Alianco sukcesis liberigi Sicilion kaj, dum 1944, ankaŭ Romon.

T-Tago kaj Eŭropa Kampanjo

Dum la sovetianoj iom post iom pelis la germanojn en la orienta fronto, la okcidenta silentis. La silento rompiĝis la 6-an de junio 1944. La Alianco lanĉis la plej grandan invadon en historio, de la suda bordo de Anglio trans la Manikon kontraŭ la Normandia bordo en Francio, inter Le Havre kaj Cherbourg /Ŝerbur/. Tiom da ŝipoj sidis sur la Maniko, ke germana komandanto rigardante radaron komentis "tiom da ŝipoj ne ekzistas". La Alianco sukcesis tiutage preni sufiĉe da tero por daŭre alterigi pluajn ekipaĵojn kaj trupojn. La someron kaj aŭtunon de 1944, la Alianco puŝis germanojn el Francio. Granda batalo en norda Francio okazis novembron de 1944, la germana defendo de la patrujo malfortiĝis kaj la Aliancanoj rompis ĝian linion. Aprile, la okcidenta fronto atingis la riveron Elbo. Sovetaj soldatoj samtempe atingis Berlinon. Hitler memmortigis sin la 30-an de aprilo 1945. Berlino falis la sekvan tagon. Senkondiĉan kapitulacon devis akcepti kaj subskribi la germanaj aŭtoritatoj la 8-an de majo 1945. Tiam, la milito en Eŭropo finiĝis.

Fino

8-an de majo Japanio someron de 1945 estis perdinta ĉiujn siajn posedaĵojn, tamen ne kapitulacis. Kamikazoj atakis la usonajn batalŝipojn alproksimiĝintajn la japanan landon. La someron de 1945, Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon. Japanio ne reagis, kaj la 6-an de aŭgusto, Usono lanĉis por la unua fojo en historio atoman bombon kontraŭ la urbo Hiroŝimo. Centoj da miloj pereis pro nur unu bombo. Japanio ankoraŭ ne respondis, kaj la 9-an de aŭgusto dua atombombo falis en Nagasaki. Malmultajn tagojn poste, Japanio kapitulacis, kaj la dua mondmilito finiĝis.

Poste

La fino de la Dua Mondmilito estis la komenco de la Malvarma Milito inter la okcidentaj potencoj kaj la socialismaj landoj de orienta Eŭropo. Germanio restis dividita dum 45 jaroj, kaj reunuiĝis nur en 1990. En Novjorko, la landoj de la mondo starigis UNon por preventi ian trian mondmiliton kaj krei ordon. La Malvarma Milito inter la demokrataj landoj kaj komunismaj manifestiĝis en veraj militoj inter Usono kaj komunismaj reĝimoj en Koreio kaj Vjetnamio. La dua mondmilito influas la nunan staton de la mondo, kie landlimojn kaj politikajn strukturojn influis la postresto de la milito.

Gravaj kampanjoj


- Septembra kampanjo, "Fall Weiss"
- Operaco Weserübung
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Balkana kampanjo, "Unternehmen Marita"
- Operaco Barbaroso
- Nord-Afrika kampanjo
- Itala kampanjo
- Operaco Overlord

Bataloj


- Ardena ofensivo
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Batalo de Dunkirko, "Dynamo"
- Batalo de Britio
- Batalo de Kreto
- Batalo de Smolensk
- Batalo de Minsko
- Batalo de Kievo
- Batalo de Moskvo
- Dua Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Stalingrado
- Tria Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Kursko
- Unua Batalo de Alameino
- Dua Batalo de Alameino
- Batalo de Normandio, "T-Tago" aŭ "Operacio Overlord"
- Batalo de Tali-Ihantala
- Batalo de Arnhemo
- Batalo de Montekasino
- Batalo de Varsovio
- Batalo de Berlino
- Batalo de Leyte
- Batalo de Peleliu
- Batalo de Iwo Jima
- Batalo de Okinawa
- Batalo de Lugou-ponto
- Batalo de Ĉangŝa
- Batalo de Cent Regimentoj
- Batalo de Milne Bay
- Batalo de Prachuab Khirikhan

Sieĝoj


- Sieĝo de Varsovio
- Sieĝo de Leningrado
- Sieĝo de Lvovo
- Sieĝo de Modlin
- Sieĝo de Novorossijsk
- Sieĝo de Odeso
- Sieĝo de Sevastopolo
- Sieĝo de Tobruko

Mararmeaj bataloj


- Batalo de Plata-Rivero
- Unua Batalo de Narviko
- Dua Batalo de Narviko
- Batalo de la Atlantiko
- Batalo de Kabo Matapan
- Batalo de Pearl Harbor
- Batalo de la Korala Maro
- Batalo de Midway
- Batalo de la Komandorskaj Insuloj
- Batalo de Guadalcanal
- Batalo de Samar

Gravaj kampanjoj de bombardado


- Varsovio
- Roterdamo
- Coventry
- Londono "The Blitz" kaj la V1 kaj V2 kampanjo
- Baedeker raids
- Pearl Harbor
- Stalingrado 23-an de aŭgusto 1942
- Helsinkio februaro 1944
- Talino februaro ĝis marto 1944
- Narva marto 1944
- Tokio
- Hamburgo
- Kassel
- Rostock
- Lübeck
- Dresdeno
- Hiroŝimo
- Nagasako
- Ĉongkingo

Defendaj linioj


- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Atlantika muro
- Gustava linio
- Maginot-linio
- Arpada linio en la Karpatoj, Transilvanio. La Ruĝa Armeo preterpasis ĝin.

Interesaĵoj


- La dua mondmilito daŭris precize 2 194 tagojn (1-a de septembro 19392-a de septembro de 1945).
- 70 ŝtatoj partoprenis en la milito, el tio 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacioj.
- La militaj operacioj okazis en la teritorio de 40 ŝtatoj.
- Sole 6 ŝtatoj restis neŭtralaj (Hispanio, Irlando, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando kun Liĥtenŝtejno).
- Sume 110 milionoj da homoj estis vokitaj en la armean deĵoron.
- Lige al la dua mondmilito pereis 50 milionoj da homoj, vunditaj estis 35 milionoj da homoj.
- La rektaj militelspezoj sumiĝis je proksimume 1 biliono da usonaj dolaroj.

Vidu ankaŭ


- Joseph GOEBBELS
- Reinhard HEYDRICH
- Heinrich HIMMLER
- Adolf HITLER
- SS Kategorio:Milito Kategorio:Militoj Kategorio:Naziismo als:Zweiter Weltkrieg ja:第二次世界大戦 ko:제2차 세계 대전 ms:Perang Dunia II simple:World War II th:สงครามโลกครั้งที่สอง

1944

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1944 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1944 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Bulgarion eniras Soveta armeo

Naskiĝoj


- Rudolf FRIDRICH
- Karel KÝR
- Henri MASSON
- Hungario : NEMERE István.
- 22-a de januaro : Angela WINKLER
- 9-a de februaro : Alice WALKER
- 2-a de marto : Uschi GLAS
- 7-a de marto: Serge SIRE
- 4-a de aprilo : Sirio : Bassam TIBI
- 17-a de majo : David KELLY
- 29-a de majo : Helmut BERGER
- 19-a de junio : Chico BUARQUE
- 22-a de junio : Aŭstrio : Klaus Maria BRANDAUER
- 31-a de julio : Geraldine CHAPLIN
- 12-a de septembro : Barry WHITE
- 25-a de septembro : Michael DOUGLAS
- 2-a de decembro : Botho STRAUSS

Mortoj


- 5-a de majo : Bertha BENZ
- 31-a de julio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 17-a de oktobro : Germanio : Adolf SCHMIDT
- 30-a de decembro : Romain ROLLAND ----
1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1944年 ko:1944년 simple:1944 th:พ.ศ. 2487

1947

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1947 ---- En la jaro 1947 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Restarigita dua foje la Universala Kongreso de Esperanto kun la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Kunfandiĝo de UEA kaj IEL; restariĝo de l' neutrala movado;
- Nova difino de neŭtraleco de UEA.
- 11-a Brazila Kongreso de Esperanto
- Malavio: fondiĝas Lilongwe.
- Pollandon ekregas komunistoj.
- Palestinon dupartigas UNO - al juda Israelo kaj arabida Jordanio.
- 3-a de majo: Japanio postmilita akiras sian konstitucion.
- 14-a de aŭgusto: Pakistano sendependiĝas de Barato. Post nelonge ĝi membriĝas en UNO.
- 15-a de aŭgusto: Barato disiĝas de Pakistano.
- 14-a de oktobro : Chuck YEAGER flugis aviadilon Bell X-1 pli rapide ol la rapideco de sono, fariĝante la unua homo kiu faris tion dum horizontala flugo.
- Aniĝas al UNO : Jemeno kaj Pakistano.
- World Skills (esperante, Lertuloj de la Mondo) (konkurso de metiistoj) ekis en Hispanio.
- Honkonga lingvo kaj Neolatino (Schild) publikitaj.

Naskiĝoj


- 30-a de julio : Arnold SCHWARZENEGGER
- 7-a de oktobro : France GALL
- 31-a de oktobro : Frank SHORTER

Mortoj


- Eŭgeno LANTI
- 1-a de decembro : Godfrey Harold Hardy
- 5-a de februaro : Hans FALLADA
- 22-a de aprilo : Liu Ren
- 4-a de oktobro : Max PLANCK
- 17-a de novembro : Ricarda HUCH
- 20-a de novembro : Wolfgang BORCHERT
- 30-a de novembro : Usono : Ernst LUBITSCH ----
1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1947年 ko:1947년 ms:1947 simple:1947 th:พ.ศ. 2490

Frankfurt am Main

Geografio > Eŭropo > Germanio > Hesio > Frankfurto ĉe Majno < Urboj ----
- Loko: 50.12 Norde, 8.67 Oriente
- Horzono: GMT+1 (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: proksimume 248 km²
- Loĝantaro': proksimume 643.000 (en 2000) Urboj Frankfurt am Main [FRANKfurt am Majn] (esperantlingve Frankfurto ĉe Majno) estas la plej granda urbo en Hesio kaj la kvina plej granda urbo en Germanio. Ĝi havas universitaton, diversajn altlernejojn, muzeojn kaj bibliotekojn kaj estas fama financmetropolo kun multaj bankoj. Ĉi tie troviĝas unu el la plej grandaj flughavenoj de Eŭropo. En la urbo estis naskita la fama germana poeto Johann Wolfgang VON GOETHE. Frankfurt havas longan historion kiel bazarejo por libroj. Ankoraŭ hodiaŭ okazadas ĉi tie unu el la plej gravaj librofoiroj. Multaj konataj eldonejoj havas ĉi tie sian sidejon. Retpaĝo de la Esperanto-Societo Frankfurto: http://www.esperanto-frankfurt.de
Unuaj aktivaĵoj de la societo okazis en la jaro 1904. En la kvartalo Sachsenhausen troviĝas tri stratoj, kies nomoj rilatas al Esperanto: Esperantostr., Ludwig-Zamenhof-Weg kaj Carl-Barthel-Weg. Dosiero:frankfurt-main-skyline.jpg

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/frankfurt/frankfurt.html StadtPanoramen- Panorama Frankfurt am Main] Kategorio:Urboj de Germanio als:Frankfurt am Main ja:フランクフルト・アム・マイン ko:프랑크푸르트

1948

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1948 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1948 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 33-a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö.
- Gersi Alfredo BAYS eklernis Esperanton.
- 1-a de januaro : Italio akiras sian konstitucion.
- Luksemburgio deprenas el sia konstitucio la artikolon pri neŭtraleco.
- 5-a de majo : Okazis la unua oficiala festa "tago de la infanoj" en Japanio
- 14-a de majo : Israelo deklaras sin sendependa, juda ŝtato. Hajm WEIZMAN elektatas unua prezidento. Postsekvas sendependeciga milito.
- Kolombio : Novaj tumultoj.
- UAE: Ras-Al-Ĥajmo: emiriĝas Saqr Bin Muhammad al-Qasimi.
- Aniĝas al UNO : Birmo.
- 10-a de decembro: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis de la UNO.
- 16-a de decembro: La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- Jaroslav MAŘÍK enesperantigis la Ĉeĥoslovakan konstitucion
- Koreio fariĝis respubliko.
- Fonditaj urboj Glenrothes en Britio kaj Paŭlo-Afonso en Brazilo.
- Kreitaj planlingvoj Europa latine kaj Lingo.

Naskiĝoj


- Karel DANĚK
- WACHA Balázs
- 12-a de aprilo : Germanio : Joseph Martin FISCHER ("Joschka FISCHER")
- 28-a de junio : Kathy BATES
- 21-a de julio : Cat STEVENS

Mortoj


- 30-a de januaro : Mohandas K. GANDHI
- 9-a de aprilo : Kolombio : Jorge Eliecer GAITÁN
- 4-a de julio: MONTEIRO LOBATO
- 17-a de septembro : Svislando : Emil LUDWIG ----
1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1948 ja:1948年 ko:1948년 simple:1948 th:พ.ศ. 2491

1949

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1949 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1949 okazis, interalie:

Eventoj


- 34-a Universala Kongreso de Esperanto en Bournemouth.
- Karel KRAFT eniras E-movadon.
- Danio, Francio, Italio ekmembras en NATO.
- Ankaŭ Sovetio akiras Atombombon.
- Israelo: Fino de la sendependeciga milito. David BEN-GURION elektatas unua ĉefministro. La lando iĝas UNO-membro.
- Ĉinion subjugigas komunistoj sub MAO Zedong. Kapitalismemuloj fuĝas Tajvanen.
- Aŭstrio: unua SOS-Infanvilaĝo.
- Progresa lingvo proponita.
- 5-a de januaro en Brazilo leĝo pri pago de salajro en dimanĉoj kaj feriaj tagoj.
- 31-a de januaro : Ĉinio : Pekino liberiĝas. Je la 1-a de oktobro ĝi ĉefurbiĝas.
- 31-a de marto : Novlando aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 23-a de majo : Germania konstitucio.

Naskiĝoj


- Roberto PASSOS NOGUEIRA
- Pedro ALMODÓVAR
- 26-a de marto: Patrick SÜSKIND
- 21-a de majo: Arno HINTJENS, kantisto
- 22-a de junio: Meryl STREEP
- 12-a de aŭgusto: Fernando COLLOR de MELLO
- 23-a de septembro: Bruce SPRINGSTEEN, kantisto
- 8-a de oktobro: Sigourney WEAVER
- 25-a de decembro: Sissy SPACEK

Mortoj


- František KAVAN
- 21-a de majo : Francio : Klaus MANN
- 10-a de junio : Norvegio : Sigrid UNDSET
- 16-a de aŭgusto : Usono : Margaret MITCHELL
- 8-a de septembro : Richard STRAUSS ----
1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1949年 ko:1949년 simple:1949 th:พ.ศ. 2492

1963

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1963 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1963 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio;
- Revuo Kontakto ekaperis;
- Publikigo de la Esperanta traduko de Dia Komedio;
- Kreita Esenca Monda Angla;
- Valentina TEREŜKOVA unua virino en Spaco;
- Afganio: Establiĝas konstitucia monarkio.
- Zanzibaro sendependiĝas de Britio. Poste fariĝis parto de Tanzanio.
- Kenjo sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Kuvajto aniĝas al UNO.
- Kipro: reakciaj fortoj incitis militan kontraŭstaron inter greka kaj turkaj loĝantoj.

Naskiĝoj


- 4-a de februaro: Dekerido
- 13-a de aprilo : Garri KASPAROV, (pseŭdonimo; vera nomo: Garik WEINSTEIN), ŝakisto
- 15-a de novembro : Fabio Alonso Ruiz ORTEGA
- 18-a de decembro : Brad PITT
- Pedro UGARTE.

Mortoj


- 30-a de januaro : Francis POULENC
- 11-a de februaro : Britio : Sylvia PLATH
- 2-a de julio : Lisa TETZNER
- 7-a de oktobro : Gustaf GRÜNDGENS
- 11-a de oktobro : Francio : Edith PIAF
- 11-a de oktobro : Jean COCTEAU
- 22-a de novembro : Usono: Aldous HUXLEY
- 22-a de novembro : John F. KENNEDY
- Francio : Parizo : Tristan TZARA ----
1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1963年 ko:1963년 ms:1963 simple:1963 th:พ.ศ. 2506

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

1966

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1966 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1966 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 51-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.
- ELTE: ekfunkcias Esperanto fako en Universitato.
- En Argentino fondiĝas Programo Pasporto el kiu evoluos la nuna Pasporta Servo de TEJO.
- 1-a Seminario de Esperanto de KKE en Brazilo
- Publikigitaj planlingvoj Nordamerika, Frendo kaj Loglano.
- Bocvano, Barbado kaj Gvajano sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO kune kun Lesoto.
- Barbado membriĝas en Brita Komunumo.
- Burundo deklaratas respubliko.
- La falo de Nkwame NKRUMA en Ganao.
- UAE: Abu-Dabio: emiriĝas Sultan Zajed ben al-Nahajan.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 10-a de decembro : Jennifer NITSCH

Mortoj


- Eduard KŰHNL
- 1-a de februaro : Usono : Buster KEATON
- 10-a de aprilo : Evelyn WAUGH
- 2-a de aŭgusto : R. A. DVORSKÝ
- 15-a de decembro : Walt DISNEY
- 19-a de decembro : Ehm WELK ----
1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1966年 ko:1966년 simple:1966 th:พ.ศ. 2509

Badeno-Vurtembergo

Geografio > Eŭropo > Germanio > Badenio-Vurtembergo ---- Badenio-Vurtembergo (germane Baden-Württemberg [badn virtmberg]) estas federacia lando de Germanio. Gravaj urboj: Mannheim, Karlsruhe, Baden-Baden, Freiburg, Heidelberg, Heilbronn, Pforzheim, Ulm, Reutlingen, Tübingen als:Baden-Württemberg ja:バーデン=ヴュルテンベルク州 ko:바덴뷔르템베르크 주 simple:Baden-Württemberg

1957

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1957 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1957 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 42-a Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo.
- Fonditaj societo Bona Espero en Brazilo kaj Esperanto-klubo en Dobříš.
- Kreita Frater.
- Sovetunio lanĉis komsmen Sputnikon, la unuan artefaritansateliton de la Tero.
- Luksemburgio membriĝas en la Eŭropa Unio.
- Ganao sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Malajzio aniĝas al UNO.
- Francois DUVALLIER ekregas Haition.
- 20-a de aprilo : Perihelio de la kometo "Arend-Roland". Je kelkaj tagoj ĉirkaŭ la 25-a, ĝi montris sundirektan duan voston. Ĝia orbito aspektas hiperbola, do probable ĝi ne revenos.
- Auxil, Universal (Decormis), Pikto kaj Euroglot kreitaj.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- Saudi-Arabio : Osama Bin-Laden.

Mortoj


- Theodor ČEJKA
- Eŭropo : Wilhem REICH, malkovrinto de la orgono.
- 10-a de januaro : Usono : Gabriela MISTRAL
- 14-a de januaro : Humphrey BOGART
- 4-a de februaro : Erich PONTO
- 24-a de majo: Francisko Valdomiro LORENZ
- 26-a de junio : Alfred DÖBLIN
- 24-a de novembro : Diego RIVERA ----
1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1957 ja:1957年 ko:1957년 ms:1957 simple:1957 th:พ.ศ. 2500

114 f.Kr.

Århundreder: 3. århundrede f.Kr. - 2. århundrede f.Kr. - 1. århundrede f.Kr. Årtier: 160'erne f.Kr. 150'erne f.Kr. 140'erne f.Kr. 130'erne f.Kr. 120'erne f.Kr. - 110'erne f.Kr. - 100'erne f.Kr. 90'erne f.Kr. 80'erne f.Kr. 70'erne f.Kr. 60'erne f.Kr. År: 119 f.Kr. 118 f.Kr. 117 f.Kr. 116 f.Kr. 115 f.Kr. - 114 f.Kr. - 113 f.Kr. 112 f.Kr. 111 f.Kr. 110 f.Kr. 109 f.Kr. ----

Begivenheder


-

Født


-

Dødsfald


- 114 f.Kr.

kaway hotels Prague luxury hotel prague zawory metalowe cheap tickets