:: wikimiki.org ::
| Ludwig GANGHOFER |
Ludwig GANGHOFERLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Ludwig GANGHOFER < Germana Lingvo
----
Ludwig GANGHOFER [lUdvig gAnghofer] (naskiĝis la 7-an de julio, 1855, mortis la 24-an de julio, 1920) estis germana verkisto.
Ludwig Ganghofer naskiĝis en Kaufbeuren, Bavario. Li studis unue maŝinteknikon, literaturan historion kaj filozofion, laboris kiel dramisto en Vieno, kaj poste kiel redaktoro en Munkeno. Dum la Unua Mondmilito li servis kiel milit-raportisto.
En sia verkaro Ganghofer esprimas sian grandan amon al la montareca naturo en Bavario. Granda parto de lia verkaro estas filmigita.
Ludwig Ganghofer mortis en Tegernsee, Bavario.
Listo de verkoj
- Der Herrgottschnitzer von Ammergau (teatraĵo, 1880)
- Edelweißkönig (romano, 1886)
- Die Martinsklause (romano, 1894)
- Schloss Hubertus (romano, 1895)
- Das Schweigen im Walde (romano, 1899)
- Der Dorfapostel (romano, 1900)
- Der Hohe Schein (romano, 1904)
- Der Mann im Salz (romano, 1906)
- Waldrausch (romano, 1907)
- Lebenslauf eines Optimisten (membiografio, 3 vol., 1909-1911)
- Der Ochsenkrieg (romano, 1914)
- Das große Jagen (romano, 1918)
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
Germanlingva LiteraturoLiteraturo > Germanlingvaj verkistoj < Germana lingvo
----
Aŭstraj verkistoj
:Ilse AICHINGER
:Ingeborg BACHMANN
:Hermann BAHR
:Vicki BAUM
:Elías CANETTI
:Marie VON EBNER-ESCHENBACH
:Erich FRIED
:Egon FRIEDELL
:Catharina Regina VON GREIFFENBERG
:Franz GRILLPARZER
:Robert Hohlbaum
:Ernst JANDL
:Elfriede JELINEK
:Karl KRAUS
:Nikolaus LENAU
:Gustav MEYRINK
:Franz NABL
:Johann NESTROY
:Robert NEUMANN
:Erika PLUHAR
:Rainer Maria RILKE
:Peter ROSEGGER
:Arthur SCHNITZLER
:Johannes Mario SIMMEL
:Adalbert STIFTER
:Georg TRAKL
:Fred WANDER
:Maxie WANDER
:Stefan ZWEIG
Ĉeĥaj verkistoj
:Franz KAFKA
Germanaj verkistoj
:Abraham a Sancta Clara
:Angelus Silesius
:Bruno APITZ
:Achim VON ARNIM
:Bettina VON ARNIM
:Rose AUSLÄNDER
:Jakob BALDE
:Hugo BALL
:Jurek BECKER
:Johann BEER
:Gottfried BENN
:Werner BERGENGRUEN
:Heinrich BÖLL
:Wolfgang BORCHERT
:Sebastian BRANT
:Bertolt BRECHT
:Clemens BRENTANO
:Christine BRÜCKNER
:Georg BÜCHNER
:Wilhelm BUSCH
:Joachim Heinrich CAMPE
:Hans CAROSSA
:Hanns CIBULKA
:Matthias CLAUDIUS
:Hedwig COURTHS-MAHLER
:Simon DACH
:Max DAUTHENDEY
:Alfred DÖBLIN
:Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF
:Günter EICH
:Joseph VON EICHENDORFF
:Michael ENDE
:Hans Magnus ENZENSBERGER
:Rainer ERLER
:Hans FALLADA
:Lion FEUCHTWANGER
:Marieluise FLEISSER
:Paul FLEMING
:Theodor FONTANE
:Georg FORSTER
:Richard FRIEDENTHAL
:Cornelia FUNKE
:Ludwig GANGHOFER
:Christian Fürchtegott GELLERT
:Stefan GEORGE
:Paul GERHARDT
:Friedrich GERSTÄCKER
:Johann Wilhelm Ludwig GLEIM
:Johann Wolfgang VON GOETHE
:Oskar Maria GRAF
:Günter GRASS
:Hans Jakob Christoffel VON GRIMMELSHAUSEN
:Andreas GRYPHIUS
:Karoline VON GÜNDERODE
:Johann Christian GÜNTHER
:Peter HACKS
:Peter HÄRTLING
:Wilhelm HAUFF
:Gerhart HAUPTMANN
:Friedrich HEBBEL
:Johann Peter HEBEL
:Heinrich HEINE
:Wilhelm HEINSE
:Hermann HESSE
:Georg HEYM
:Stefan HEYM
:Paul HEYSE
:Peter HILLE
:Friedrich HÖLDERLIN
:E. T. A. HOFFMANN
:Heinrich HOFFMANN
:Arno HOLZ
:Ricarda HUCH
:Peter HUCHEL
:Richard HUELSENBECK
:Walter JENS
:Ernst JÜNGER
:Heinz KAHLAU
:Erich KÄSTNER
:Marie Luise KASCHNITZ
:Bernhard KELLERMANN
:Justinus KERNER
:Irmgard KEUN
:Klabund
:Heinrich von KLEIST
:Heinrich VON KLEIST
:Friedrich Gottlieb KLOPSTOCK
:Wolfgang KOEPPEN
:Gertrud KOLMAR
:Theodor KÖRNER
:Ernst KREUDER
:James KRÜSS
:Günter KUNERT
:Else LASKER-SCHÜLER
:Kurd LASSWITZ
:Wilhelm LEHMANN
:Hans LEIP
:Hermann LENZ
:Jakob Michael Reinhold LENZ
:Siegfried LENZ
:Gotthold Ephraim LESSING
:Reinhard LETTAU
:Georg Christoph LICHTENBERG
:Detlev VON LILIENCRON
:Oskar LOERKE
:Erich LOEST
:Friedrich VON LOGAU
:Loriot
:Emil LUDWIG
:Erika MANN
:Golo MANN
:Heinrich MANN
:Klaus MANN
:Thomas MANN
:Monika MARON
:Georg MAURER
:Karl MAY
:Angelika MECHTEL
:Sophie MEREAU
:Eduard MÖRIKE
:Christian MORGENSTERN
:Irmtraud MORGNER
:Erich MÜHSAM
:Wilhelm MÜLLER
:Friedrich NICOLAI
:Ernst Elias NIEBERGALL
:Ingrid NOLL
:Novalis
:Martin OPITZ
:Carl VON OSSIETZKY
:Gudrun PAUSEWANG
:Ulrich PLENZDORF
:Otfried PREUSSLER
:Gert PROKOP
:Wilhelm RAABE
:Brigitte REIMANN
:Erich Maria REMARQUE
:Ludwig RENN
:Hans Werner RICHTER
:Joachim RINGELNATZ
:Eugen ROTH
:Friedrich RÜCKERT
:Peter RÜHMKORF
:Hans SACHS
:Friedrich VON SCHILLER (laŭ la Fundamento: Ŝillero, Ŝiller')
:Arno SCHMIDT
:Johann Gottfried SCHNABEL
:W.G. SEBALD
:Annette Seemann
:Anna SEGHERS
:Johann Gottfried SEUME
:Friedrich SPEE VON LANGENFELD
:Heinrich SPOERL
:Carl STERNHEIM
:Kaspar VON STIELER
:Theodor STORM
:August STRAMM
:Botho STRAUSS
:Erwin STRITTMATTER
:Eva STRITTMATTER
:Patrick SÜSKIND
:Lisa TETZNER
:Ludwig THOMA
:Ludwig TIECK
:Ernst TOLLER
:B. TRAVEN
:Kurt TUCHOLSKY
:Ludwig UHLAND
:Wilhelm Heinrich WACKENRODER
:Wilhelm WAIBLINGER
:Martin WALSER
:Jakob WASSERMANN
:Georg Rudolf WECKHERLIN
:Frank WEDEKIND
:Ehm WELK
:Liselotte WELSKOPF-HENRICH
:Helmut WILLKE
:Christa WOLF
:Friedrich WOLF
:Carl ZUCKMAYER
:Arnold ZWEIG
Rumanaj verkistoj
:Herta MÜLLER
Svisaj verkistoj
:Friedrich DÜRRENMATT
:Max FRISCH
:Friedrich GLAUSER
:Gottfried KELLER
:Conrad Ferdinand MEYER
:Adolf MUSCHG
:Carl SPITTELER
:Johanna SPYRI
:Robert WALSER
:Otto F. WALTER
Dialekta literaturo
:Pensilvanigermana literaturo
Komunumoj
:Gruppe 47
Literaturpremioj
:Georg-Büchner-Preis
:Ingeborg-Bachmann-Preis
:Friedenspreis des Deutschen Buchhandels
ja:ドイツ文学
ko:독일어 문학
Germana lingvo
Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn.
En la plej norda provinco de Italio,
Sudtirolo,
ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala
kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas V2 vortordon.
Famaj aŭtoroj de la germana
Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp
Kuriozaĵoj
- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo
Eksteraj ligiloj
- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla)
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Deutsche Sprache
ja:ドイツ語
ko:독일어
ms:Bahasa Jerman
simple:German language
th:ภาษาเยอรมัน
7-a de julio----
Historio > Tagoj > la 7-a de julio
----
La 7-a de julio estas la 188-a tago de la jaro (la 189-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 177 tagoj restas.
Je la 7-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 2005: Tridek sep homoj mortiĝis kiam pluraj bomboj eksplodis en la Londona metroo.
Naskiĝoj
- 1855 : Ludwig GANGHOFER
- 1860 : Gustav MAHLER, komponisto
- 1884 : Lion FEUCHTWANGER, Germanio
- 1887 : Marc CHAGALL, pentristo
- 1940 : Ringo STARR
Mortoj
- 574 : Papo Johano la 3-a
- 1129 : SHIRAKAWA, imperiestro de Japanio
- 1531 : Tilman RIEMENSCHNEIDER
- 1901 : Johanna SPYRI, Svislando
- 1930 : Arthur Conan DOYLE, verkisto (Sherlock HOLMES)
- 1956 : Gottfried BENN, Germanio
- 1967 : Vivien LEIGH, Britio
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festo de sankta Firmeno: ĉefa tago de festo Sanfermines en Pamplono.
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:7月7日
ko:7월 7일
simple:July 7
th:7 กรกฎาคม
1855Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1855
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1855 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 17-a de aprilo : Insulo de Princo Eduardo aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- En Kansaso (Usono) leĝo ediktas, ke nigruloj kaj miksrasuloj kulpaj je seksa perforto al blanka virino estu kastrataj.
Kulturaj eventoj
- Usono: Aperas Kanto de Hajavato.
Naskiĝoj
- P. DIAKONOV
- 16-a de januaro : Eleanor MARX
- 22-a de januaro : Marah M. MEGAHY
- 31-a de majo : Théophile CART
- 7-a de julio : Ludwig GANGHOFER
- 7-a de aŭgusto : Stanley J. WEYMAN (verkisto)
Mortoj
- 31-a de marto : Charlotte BRONTË, verkistino
- 19-a de novembro : Hungario : VÖRÖSMARTY Mihály
- 26-a de novembro : Adam MICKIEWICZ
----
1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1855년
1920Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.
Naskiĝoj
- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN
Mortoj
- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER
----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年
ko:1920년
simple:1920
th:พ.ศ. 2463
FilozofioFilozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj.
La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo.
Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.
Filozofiaj demandoj
Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?
Fakoj:
Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj:
:Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio
Filzofiaj tradicioj
En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.
Okcidenta filozofio
La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).
Orienta filozofio
En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.
Religiaj filozofiaj tradicioj
Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion.
Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio
Gravaj filozofiaj terminoj
En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo.
Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio:
:Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero
Gravaj filozofoj
:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi
Skoloj
:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo
Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo
:Pacismo - Humanismo - Egoismo
Vidu ankaŭ
- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio]
ja:哲学
ko:철학
ms:Falsafah
simple:Philosophy
th:ปรัชญา
Vieno:Ĉi tiu artikolo temas la Aŭstrian urbon. Por aliaj signifoj, vidu Vieno (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Aŭstrio > Vieno
----
Vieno (germane Wien) estas la ĉefurbo kaj Federacia Lando de la respubliko Aŭstrio.
Vieno troviĝas apud ambaŭ bordoj de la Danubo, 40 km for de la limo al Slovakio kaj la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj apud la rivero Vieno. Ekkonilo de Vieno estas la Stefana Katedralo, sidejo de la ĉefepiskopo de Vieno.
Vieno estas la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj kiel la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA). Vieno estas la tria UNO-urbo. La urbocentro de Vieno estas rigardata kiel Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Vieno konsistas el 23 distriktoj (vidu Vienaj Urbodistriktoj).
Vieno akceptis kvar Universalajn Kongresojn de Esperanto en 1924, 1936, 1970 kaj 1992.
Esperantistaj Gravuloj
Vieno estas naskiĝurbo de Rudolf Michael FREY kaj Alfred SCHAUHUBER.
Vieno estis hejmurbo de Theodor FUCHS, Albert MAIR kaj Siegfried LEDERER.
Muziko
En muzikhistorio, Vieno estas ligita al du grupoj de gravegaj komponistoj verkantaj tie, nome la 1-a (Joseph HAYDN, Wolfgang Amadeus MOZART, Ludwig van BEETHOVEN) kaj 2-a Vienaj ŝkoloj (Arnold SCHOENBERG, Alban BERG, Anton WEBERN). Aliaj gravaj Vienaj komponistoj estas ekz-e Franz SCHUBERT, kaj Johann kaj Josef STRAUSS.
Vidindaĵoj kaj gravaj konstruaĵoj:
- Prater
- katedralo sankta Stefano
- Hofburg
- Palaco Schönbrunn
- Internacia Esperanto-Muzeo
Internacia Esperanto-Muzeo
----
EdE-W
Wien. (Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1,866.000 loĝantoj. 16-a UK 6-14 aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste: multjara batalado por pagi la gravan deficiton. - 5-a kongreso de SAT 11-15 aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. - Antaŭkongreso 7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun parolado de la ŝtatprezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la Int. E-Muzeo, fondita en 1928. - Int konferenco „E en la lernejon kaj praktikon“, 20-24 majo 1934. [http://www.presse.tk/ Source: Press]
En Vieno naskiĝis
- Rolf WANKA
el Monato (gazeto) (2003/11, p.10)
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:urboj de Aŭstrio
Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
ja:ウィーン
ko:빈
simple:Vienna
MunkenoGeografio > Eŭropo > Germanio > Bavario > Munkeno < Urboj
----
Munkeno (germane, München [mynĥn]) estas la ĉefurbo de Bavario kaj centro de ĝia ekonomio.
Bavario
Faktoj:
Bavario
- Urbestro: Christian UDE
- loko: 48,13° Norde, 11,55° Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: ĉ. 1.200 mil (2004) nur 30% denaskaj bavarianoj
Vidindaĵoj
- Englischer Garten ("Angla Ĝardeno“, granda parko)
- Frauenkirche ("Eklezio de virinoj“),
- Marienplatz (centra placo)
- Kastelo Nymphenburg
- Viktualienmarkt, vendoplaco pri floroj en la centro de Munkeno
En oktobro de 1810 la princo Ludoviko de Bavario edzinigas Therese von Sachsen-Hildburghausen kaj okazagas ĉevala kurado sur herbejo (hodiaŭ "Theresienwiese“ = "Herbejo de Therese“). Ekde ĉi-tia jaro, festo okazas ĉiam finon de septembro sur ĉi-tia herbejo.
Faktoj de la Oktoberfest 2005
- 17 fest-tagoj
- 6,1 miljonoj da vizitantoj
- 6 miljonoj literoj de biero trinkitaj
- 95 oksoj manĝitaj
- 215.000 ŝtelitaj potoj de biero estis arestataj
- 4.000 personalaj aĵoj trovitaj, ties 1.400 vestaĵoj, 400 monujoj, 350 ŝlosiloj, 330 poŝoj, 260 okulvitroj, 200 poŝtelefonoj, 200 pluvombreloj kaj 40 fotokameraoj.
Historio
Theresienwiese
- 1158 - La urbo “Munichen” estis unue foje menciata en skribita dokumento. La nomo de Munkeno venas de “Mönch”, la germana vorto pri monaĥo. Ĝis hodiaŭ, oni povas vidi monaĥon en la blazono de la urbo.
- 1468 – Oni komencas konstrui la Eklezio de Virinoj.
- 1505 – Munkeno devenas la ĉefurbo de la Bavario.
- 1522 – La duko Wilhelm la 4-a malpermesas la protestantismo. Ĝis hodiaŭ la plejparto de la bavarianoj havas la katolika religion.
- 1589 – La Hofbräuhaus (domo de la biero) estas fondata. Oni nomigas Munkenon "ĉefurbo de la biero” en Germanio.
- 1777 – La bavaria reĝanto Max la 3-a,la lasta de la dominanta familio Wittelsbach mortas. Palatinata familio heredas la rajton reĝi Bavarion.
- 1806 – Napoléon konkeras Bavario kaj farigis ĝin
reĝolandon.
- 1825 – La reĝeco de Ludovico la 1-a de Bavario komencas. Li amas la arton kaj faris konstrui multajn muzeojn kaj kasteloj en romana stilo. Munkeno devenas centro kultura de Bavario.
- 1918 – La fino de la Unua Mondmilito signifias ankaŭ la fino de la reĝolando de Bavario. La Bavario devenas respublikon.
- 1933-1945 – Domineco de la naciismo en Germanio. En la Dua Mondmilito Munkeno estas bombardata (50 % de la urbo detruita) kaj la “Weiße Rose” (Blanka Roso) provas movi kontraŭstaron kontraŭ Hitler.
- 1957 – Munkeno havas pli ol 1 milion da loĝantoj
- 1972 – Olimpiaj ludoj en Munkeno, teroristaj atencoj
- 1992 – Bapto de la munkena flugejo.
Ekonomio
Munkeno estas sedejo de pluraj grandaj firmaoj:
- BMW
- Siemens
- Flugejo de Munkeno
Kulturo kaj sporto
La FC Bayern München, fondita en 1900, estas granda kaj fama klubo de futbalo en Eŭropo. Ĝi ludas ofte en la Allianz Arena kaj la Olimpiaparko kie okazis la Olimpiaj ludoj en 1972.
Muzeoj: Germana Teknika Muzeo, Pinakotekoj, BMW-Museo,…
Theatroj kaj la zoo Hellabrunn (ekde 1911).
Urbaj partnerecoj
- Edinburgh
- Verona
- Bordeaux
- Sapporo
- Cincinnati
- Kievo
- Harareo
Ligoj:
- [http://www.esperanto-muenchen.de/Turismo_Tourismus/turismo_tourismus.html Rondiro tra la turista parto de la urbo.]
- [http://www.muenchen.de La germanlingva retpaĝo de Munkeno]
- [http://www.esperanto-muenchen.de Informoj pri la Munkena Esperanto-Movado]
- [http://www.munkeno.de Pli da informoj pri Esperanto en Munkeno]
Vidu ankaŭ
- Munkena interkonsento
ja:ミュンヘン
ko:뮌헨
simple:Munich
th:มิวนิก
Template:Country label alias TCDTCD
aminokwasy Architekci wntrz Sepsa yciorys Nurkowanie |
|
|
|