:: wikimiki.org ::
| Luna 3 |
Luna 3Kosma aparato (sondilo) Luna 3 (ruse: Луна-3) estis lanĉita je la 4-a de oktobro 1959 per porto-raketo "Vostok'" kaj donis la unuajn fotojn de la ne-al-Tera flanko de Luno.
Luno
La lanĉa maso de la lasta ŝtupo de la porto-raketo kun "Luna 3" estis 1553 kg. La maso de la sondilo mem estis 278,5 kg. Ĝi posedis radian kaj lum-orientiĝan sistemojn (ĉi-lasta orientiĝis laŭ Suno kaj Luno) kaj provizis sin per energio el sun-elektraj baterioj.
Je la 7-a de oktobro Luna 3 proksimiĝis ĝis 6200 km al Luno kaj per du fotiloj (long- kaj mallong-fokusa) fotis preskaŭ duonon de la luna surfaco: triono estis sur la al-Tera flanko, du trionoj sur la fora, nekonata. La kvalito de la fotoj ne estis tre bona, sed tamen ebligis eplori unuajn detalojn sur la fora flanko.
Montriĝis, ke la dorsa flanko havas pli da krateroj ol la antaŭa kaj nur du grandajn malhelajn surfacojn, kiuj ricevis la latinajn nomojn Mare Moscoviense (Moskvia Maro; tiam Mare Moscovrae) kaj Mare Desiderii (Maro de Deziro, ne plu uzata nomo).
Mare Desiderii
Luna 3 atingis maksimuman distancon de 480.000 km de Tero kaj tiam refalis al ĝi, forbrulante en la atmosfero. Ĝi neniam eniris en orbiton ĉirkaŭ Luno.
SondiloSondilo estas iu aparato uzata por kolekti informon pri malproksimaj, danĝeraj, aŭ alifoje neatingeblaj lokoj.
Tradicie sondiloj estas uzataj de ŝipistoj por mezuri la profundon de akvo (per ŝnurligita plumbo) kaj de kuracistoj por esplori vundojn aŭ korpajn orificojn (per tubeto).
Aktiva sondilo tenas aparatojn por kolekti kaj sendi variajn informaĵojn per direkta kablo aŭ radio. Energio por la sondilo venas el propra fonto (baterio aŭ akumulatoro) aŭ per la kablo.
Specoj de sondilo
- Medicina sondilo
- Spaca sondilo
- Submara sondilo
- Magma sondilo
Gravaj sondiloj
- La Projekto Voyager lanĉis serion de sondiloj por esplori nian sunsistemon.
- Laparoskopo permesas kirurgion kun nur malgranda tranĉo.
- La Sondilo Huygens esploras la lunon Titanon.
Kategorio:Iloj
ja:探針
1959Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1959
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1959 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Pola Radio komencas ĉiutagan elsendojn en Esperanto.
- UEA transpasas la nombron de 30.000 membroj.
- Publikita hipoteza Lingwe uniwersala kaj Lalortelo.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jaroslav HEYROVSKÝ ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko
- Francisco Cândido XAVIER traslokiĝis al Uberaba.
- 3-a de januaro : Alasko fariĝas la 49-a ŝtato de Usono.
- 21-a de aŭgusto : Havajo fariĝas la 50-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO
- Philip BREWER
Mortoj
- Pollando : Kabe
- 26-a de marto : Usono : Raymond CHANDLER
- 22-a de novembro : Gérard PHILIPE
----
1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1959年
ko:1959년
simple:1959
th:พ.ศ. 2502
Lunovidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
- Nomo: Luno (Terra I)
- Diametro: 3476 km
- Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
- Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
- Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
- Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
- Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
- Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
- Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
- Atmosfero: vakuo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
|
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
La kaŝita flanko
Kartografio de la Luno
Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI
"Geografia" terminologio de la Luno
Vidu ankaŭ
- eklipso
Kategorio:Sunsistemo
ja:月
ko:달
ms:Bulan (satelit)
simple:Moon
th:ดวงจันทร์
zh-min-nan:Go̍eh-niû
Suno
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Sonne
ja:太陽
ko:태양
ms:Matahari
simple:Sun
th:ดวงอาทิตย์
zh-min-nan:Ji̍t-thâu
SunĉeloSunĉelo (aŭ lumelektra ĉelo, solarĉelo) estas uzata formo en fotovoltaiko. Ĝi transformas lumenergion (ĝenerale sunlumon) al kontinua kurento per eluzo de fotoelektra efekto. Ĝi funkcias principe kiel fotodiodo kaj bezonas p-n-transiron por la ŝarga disigo. Je efiko de la fotonoj produktiĝas elektra tensio, kiu kondukas kurenton tra la al la sunĉelo ligita elektra konsumanto. La tensio de sunĉelo grandas ĉe la plej oftaj sunĉeloj (kristalaj siliciaj ĉeloj) ĉe ĉ. 0,5 volto. Por atingi pli bone uzeblan tension, oni interligas en sunpanelo (ankaŭ fotovoltaika modulo) multajn sunĉelojn. La ĉeloj estas plej ofte poduktitaj el la t.n. vaflo, kiuj estas kutimaj en la komputila industrio.
Produkto de silicia sunĉelo
Produkto de siliciaj kristalkolonoj
Oni povas produkti la sunĉelojn laŭ diversaj metodoj.
La bazmaterialo estas silicio, la dua plej ofta kemia elemento de la terkrusto kaj kiu aperas plej ofte en la formo de kvarcosablo. El tio oni povas produkti en altforna proceso krudan silicion kun pureco de ĉ. 1 %. Tiu proceso bezonas energion, kiun la hodiaŭaj solarxceloj povas reprodukti ene de 1,5 ĝis 7 jaroj (laŭ tipo), poste ili havas pozitivan energian bilancon. En plua, plurŝtufa proceso oni produktas polikristalan pursilicion el la krudsilicio.
Oni produktas la polikristalajn ĉelojn per fandado (plej ofte), Bridgman-metodo kaj EFG-metodo. Oni produktas la monokristalajn ĉelojn ĉiam per Czochralski-metodo. Validas por ĉiu metodo, ke la aldono de boro okazas jam ĉe produkto de blokoj aŭ kolonoj.
Fandado
Oni degeligas la pursilicion en fandujo per indukcia hejtilo kaj poste oni verŝas ĝin en kvadratforman kuvon, en kiu ĝi malrapide rigidiĝas. La eĝa longo de la kuvo estas ĉ. 50 cm, la alto de la rigidita fandaĵo ĉ. 30 cm. La granda bloko estas dividita je pliaj kolonoj kun longo de ĉ. 30 cm. Efikeco estas ĉ. 70 %.
Bridgman-metodo
La Bridgman-proceso servas same por la polikristalaj silicioj. Ĉi-kaze oni same degeligas la pursilicion en fandujo per indukcia hejtilo. La malvarmiĝo okazas ĉi tie en la sama kuvo desube; sube de la kuvo jam rigidiĝas la fandaĵo, sed supre ankoraŭ likva estas la silicio. La eĝoj longas 60 ĝis 70 cm, la alto de la bloko estas 20 ĝis 25 cm. La granda bloko estas dividita je pliaj kolonoj kun longo de ĉ. 20 ĝis 25 cm. Efikeco estas ĉ. 60 %.
EFG-proceso
Dum la EFG-proceso (el la angla: Edge-defined Film-fed Growth), oni lasas kreski desube okangulajn kolonojn kun longo de 5,6 m el la pursilicio. La eĝa longo de la unuopaj flankoj estas 10 cm, la murdiko 280 µm. Post finprodukto de la tuboj, oni detranĉas tiujn preter la eĝoj per NdYAG-laseroj kaj en rasteron. Ekzistas ankaŭ la ebleco por produkti ĉelojn kun diversaj eĝaj longoj (ekz. 10 x 15 cm aŭ 10 x 10 cm). Efikeco estas ĉ. 80 %. La surfaco de la produktita ĉelo estas malpli onda ol la tiuj de la segitaj.
Czochralski-proceso
Czochralski-proceso: la produktitajn monokristalajn, cilindrajn kolonojn oni tranĉas ankoraŭ al kvadrata.
La zonofanda proceso servas same por monokristalaj siliciokolonoj. La pureco de la produktitaj ĉeloj estas pli alta – kaj tiel pli multekosta – ol necesa. Apenaŭ uzita metodo.
Vafloprodukto
Oni segas la kolonojn al diskoj, la t.n. vafloj per dratsega metodo. Tiel estiĝas el la granda parto de la silicio segopolvo, kiun oni povas denove purigi kaj fandi. La diko de la estiĝantaj diskoj estas ĉ. 0,25 ĝis 0,3 mm.
Vafloprilaboro
La segitaj vafloj trairas multajn kemiajn banojn por forigi la segajn damaĝojn kaj elformi surfacon, kiu konvenas por akcepti lumon.
Normalokaze, oni aldonas al la vaflo boron, kiu efikas estiĝon de superfluaj liberaj truoj (pozitivaj ŝargoj). Tio helpas la akcepton de la elektronoj (oni nomas tion ankaŭ p-dotado). Por produkti pretajn sunĉelojn per p-n-tavolo, la surfaco devas ricevi ankaŭ n-dotadon (tavolon?), kio okazas en forno, en fosfora-atmosfero. La fosforaj atomoj formas zonon kun elektronpluso sur la ĉela surfaco. Tio dikas 1 µm.
En la plua ŝtupo, la ĉelo ricevas antirefleksan tavolon el SiNx aŭ TiO2.
Pluaj ŝtupoj
- enpremo de la lutzonoj (la antaŭa flanko ricevas plej ofte du larĝajn striojn, sur kiuj estos fiksitaj pli poste la ligiloj interla ĉeloj.
- surigo de tre maldika, elektre bone konduka rastero
- kovro de la malantaŭa flanko per bone konduka materialo
Aliaj solarĉelaj tipoj
Lamenaj ĉeloj
La porta materialo estas vitro, metala lameno, plasto aŭ alia materialo. Sur tiuj materialoj estas kondensigita surfaco el la gasa fazo. La materiala uzo kaj la efikeco estas pli malgranda ol ĉe konvenciaj sunĉeloj. Tiu teknologio kostas malpli ol la pursilicia teknologio tiel ĝi havas eble pli belan estontecon. La eblaj akceptaj materialoj povas esti ekz. amorfa silicio (a-Si), galium-arsenido (GaAs), kadmium-telurido (CdTe) aŭ kupro-indiumo-galiumo-sulfuro-seleno-interligoj (CIS, aŭ CIGS, kie S signifas aŭ sulfuron aŭ selenon laŭ ĉeltipo).
Elektrokemia farbaĵ-sunĉelo
La lumon absorbas farbaĵo, duonkondukilo estas titana dioksido. Farbaĵoj estas ĉefe kompleksoj de la rara metalo ruteniumo, sed eblas uzo de organikaj materialoj, sed tiuj havas mallongan vivdaŭron.
Historio
Alexandre Edmond Becquerel jam en 1836 rimarkis, ke la sunumita baterio montras pli grandan povumon ol aliaj sen suna radiado. Li uzis potencialan diferencon inter hela kaj malhela flanko de kemia likvaĵo la (acida kuvo kun lumita kaj nelumita parto), en kiujn li mergis du platinajn elektrodojn. Kiam li la kuvon starigis sub la sunon, li ramirkis estiĝantan kurenton inter la du elektrodoj. Tiel li malkovris la fotovoltaikan efikon, sed li ne povis tion klarigi.
En 1904 malkovris la germana fizikisto Philipp LENARD, ke la lumradioj elŝutas elektronojn de certaj metaloj el la surfaco kaj tiel donis la unuan klarigon pri fotoefekto. Li tiam ne sciis precize, kial tio okazas kaj ĉe kiuj metaloj, sed li ricevis pro la malkovro la nobelpremion pri fiziko en 1905.
La finfinan trarompon akiris en 1905 Albert EINSTEIN, kiam li povis klarigi la aferon per la kvantumteorio: la samtempa ekzisto de lumo kiel ondo kaj kiel korpusklo. Ĝis tiam oni kredis, ke la lumo estas nur energio, aperante en diversa ondolongo. Einstein ankaŭ malkovris, ke la maksimuma transdonebla energio estas sendependa de la luma intenseco kaj dependas nur de la energio, kiun la altrafanta fotono transdonas. Tiu energio dependas nur de la ondolongo kaj frekvenco de la lumo. Pro sia laboro pri fotovoltaiko, ricevis li en 1921 nobelpremion pri fiziko.
La malkovro de p-n-transiroj okazis en 1949 fare de William B. SHOCKLEY, Walther H. Brattain kaj John BARDEEN, kio estis grava plua paŝo al la hodiaŭa formo de la sunĉelo. Kvankam ĉio estis konata por konstrui sunĉelojn, la unua sunĉelo estis nur hazarde konstruita en 1954, en la laboratorio de la usona firmao Bell. La kunlaborantoj de la firmao priatentis, kiam ili esploris rektifilon – kiu laboris per silicio -, ke ĝi servas pli da kurento, se ĝi staras sub la suno ol ĝi estas kovrita. La firmao Bell evoluigis tiel la unuajn sunĉelojn, kiuj havis la efikecon de 4% - 6%.
Ekde 1958, la sunĉeloj estis jam testitaj sur satelitoj kaj mezuris efikecon ĝis 10,5% (ĉar la nuboj, atmosfero ne deprenis la efikecon). Post tiu tempo, la industrio provas akiri pli grandan efikecon je malpli lata prezo. (nun 17,2% de Sharp). Laboratoriaj ekzempleroj donas teorian efikecon de ĉ. 30%.
Formoj kaj grandoj
Komence la ĉeloj estis rondaj, sed tiun formon ŝanĝis la kvadrataj aŭ preskaŭ kvadrataj ĉeloj. La eĝa longo ŝanĝiĝis fine de la 1990-aj jaroj de 100 mm (kvarcola ĉelo) al kvin coloj kaj ekde 2002 al ses coloj (eĝa longo ĉ. 150 mm) por la standardaj moduloj.
Por etaj kalkuliloj kaj simialj ono segas pli malgrandajn ĉelojn ol kutima.
Teknikaj ecoj
La proprecojn de sunĉeloj oni donas por la standardaj testaj kondiĉoj (angla mallongigo STC, el Standard Test Conditions) (tiuj estas lumigo de 1000 W/m2 en modjula ebeno, temperaturo de la sunĉelo estas 25 °C, konstanta, radia spektro AM 1,5 globala; DIN EN 61215, IEC 1215, DIN EN 60904, IEC 904).
Menciindas, ke la temperaturo de la sunĉelo malofte estas ĉe 25 celsiusoj.
Uzataj mallongigoj por la priskriboj venas el la angla lingvo
- SC: Short Circuit – mallonga cirkvito
- OC: Open Circuit – malferma cirkvito
- MPP: Maximum Power Point – Maksimuma Povuma Punkto
- malferm-cirkvita tensio
- mallong-cirkvita kurento
- tensio ĉe la plej alta povuma punkto
- kurento ĉe la plej alta povuma punkto
- povumo ĉe la plej alta povuma punkto
- plenfaktoro
- koeficiento por la povuma ŝanĝiĝo kun la ĉeltemperaturo
- ĉelpovuma efikeco
La sunĉeloj povas doni povumon de ĉ. 160 W/m². Se oni enkonstruas la ĉelojn en modulon, la posurfaca povumo iĝas malpli alta, ĉar inter la ĉeloj kaj la panela rando ekzistas distanco.
Diversaj tipoj
Oni povas grupigi la sunĉelojn laŭ diversaj kriterioj kiel ekz. materiala diko (diktavolaj, lamenaj), mem la materialo (CdTe, GaAs, CuInSe, Silicio), atoma strukturo (kristala aŭ amorfa), uzata teknologio.
Grupigo laŭ materialoj
# siliciaj ĉeloj
# - diktavolo
# - monokristala ĉelo (c-Si) alta efikeco (ĝis 20 %), konata, longjara, tre energiobezona teknologio
# - polikristalaj ĉeloj (mc-Si) same alta efikeco (ĝis 16 %), la produkta energio rapide regajnebla , (preza-povuma rilato)
# - lamentavolo
# - amorfa silicio (a-Si)
# - kristala silicio
# GaAs-ĉeloj alta efikeco, rezista al temperaturo, kosta produkto, uzata en la kosmoesploro
# CdTe tre prezofavore produktebla, efikeco sub 10 %, longtempe ne testita
# CIS-, CIGS-ĉeloj CIS konsistas el kupro-indiumo-diselenido aŭ kupro-indiumo-disulfido.
# organikaj sunĉeloj malalta efikeco, mallonga vivdaŭro
# farbaĵ-ĉeloj similas al fotosintezo
Portebla lumo
Portebla lumo (angle Portable Light) estas teksaĵo el sunĉeloj, litiaj piloj, kaj LED-oj. La teksaĵo estas senĉifa, travidebla, lumrespegulanta. 5 horoj da ŝargo donas 5 horojn da lumo nokte. La prototipojn elprovis en la meksika Sierra Madré en 2005, en la indiana tribo de huiĉoloj.
produktantoj de sunĉeloj (elekto)
(produktantoj de sunpaneloj (sunpanelo))
- Astropower (Usono), http://www.astropower.com/
- Deutsche Cell GmbH (SolarWorld AG-filialo), Freiberg (Saksio); http://www.deutschecell.de/
- ErSol Solar Energy AG, Erfurt (Thüringen); http://www.ersol.de/
- Photowatt (Francio); http://www.photowatt.com
- Isofoton (Hispanio); http://www.isofoton.com
- Microsol Power Pvt. Ltd., Barato, http://www.microsolpower.com/
- Q-Cells AG, Thalheim (Saksio-Anhalto); http://www.q-cells.com/
- RWE-Schott Solar GmbH, Heilbronn (Baden-Württemberg), http://www.rweschottsolar.de
- Shell Deutschland GmbH, Gelsenkirchen (Nordrhein-Westfalen); http://www.shellsolar.de
rete
- http://www.solaranlagen-portal.de/
- http://www.solarserver.de/
- http://emsolar.ee.tu-berlin.de/indexpage.html
- http://www.volker-quaschning.de
Kategorio:sunenergio
ja:太陽電池
ko:태양 전지
KrateroLa nocio kratero (el la greka lingvo) signifas:
- larĝan vazon, en kiu antikvaj grekoj miksis vinon kaj akvon por festenoj kratero (ujo)
- malfermaĵon de vulkano, tra kiu ĝi elĵetas brulajn materiojn, lafon, ktp vulkana kratero.
- kavegon, kaŭzitan de meteorŝtona alfrapiĝo, legu alfrapa kratero.
- kavon, kaŭzitan de fugbombo aŭ atomeksplodo, legu eksploda kratero.
Giovanni VaccariniGiovanni Battista Vaccarini was born in Palermo in 1702, he did in 1768 He was a Sicilian architect, notable for his work in the Baroque style in his homeland during the period of massive rebuilding following the earthquake of 1693. Many of his principle works can be found in the area in and around Catania.
During the 1720s he studied architecture in Rome, under the protection of Pietro, Cardinal Ottoboni, the great patron of Corelli. Vaccarini's studies concentrated mainly on the combined works and idioms of the great architects Borromini and Bernini. This was a popular fusion of architectural principles which had begun at the end of the 17th century. and produced such notable buildings as Giovanni de' Rossi's Palazzo Altieri, and Palazzo Asti-Bonaparte.
Vaccarini returned to Sicily circa 1730. His work seems then to have been influenced by the school of architecture of Alessandro Specchi, Francesco de Sanctis and Filippo Raguzzini, this school tended to reject the classicizing of buildings in favour of a much more flamboyant style full of movement. Both Specchi and de Sanctis were closely involved with the design of exterior staircases, a great feature of Italian buildings due to the principal rooms being nearly always on the piano nobile, and of course the climate completely negating the requirement for an internal entrance hall on the ground floor in order to provide quick easy access. De Sanctis had taken this feature one step further in 1723 with his design for the Spanish steps in Rome. This grand staircase approach to a building was to be invaluable in Sicily, not only for the practical reasons of entering the piano nobile, but also for the creation of a grand approach to churches and cathedrals, where the topography of the site necessitate such a feature.
Vaccarini's work in Sicily can be observed most clearly in the Municipio of Catania on the Cathedral Square. The ground floor was already under construction when Vaccarini assumed the project. this shows the decorated rustication in the Sicilian fashion, originating from the 16th century. But Vaccarini's upper floors are in a style quite different. The ground floor pilasters continue but unrusticated, the cornice they support is entirely in accordance with Roman contemporary design, as are the windows. The windows on the piano nobile have straight, but broken, pediments with canted sides. This was a window feature which Vaccarini was to reproduce many times in the ensuing years. The entrance is given an almost pompous grandeur by free standing columns supporting a straight balcony. The balcony was to become a feature of Sicilian Baroque, it was later to take many shapes, often curved, serpentine, or a combination of both juxtaposing. These balconies were often decorated by elaborate wrought iron balustrading.
In front of this building Vaccarini designed fountain, of an obelisk upon the back of the Catanian elephant, very remnant of Bernini's fountains. Vacacrini completed the square by designing the main facade of the cathedral, a thirty year project not completed until 1768. Professor Anthony Blunt in book Sicilian Baroque claims the cathedral is not one of Vaccarini's successes.
As a church architect Vaccarini he introduced into Sicily the church plans of the renaissance which had passed Sicily by. However many of his churches are based on the designs of churches in Rome. The church of S, Agata in catania for instance is based on S. Agnese in the piazza Navona
Vaccarini's version of Baroque was prevalent in Catania, and much copied for three quarters of a century. However e was not merely employed in the redevelopment of Sicily in 1756 he journeyed to Naples where he was involved in the marble selection for the great palazzo of Caserta. It is on this trip that he became aware of the work of Vanvitelli and Ferdinando Fuga, he took their ideas back to Sicily, and their influence is clearly visible in his final works, especially the Collegio Cutelli and the Piccola Badia.
Vaccarini died in 1768, he is notable today for his input into the development of Sicilian Baroque, while much of his work was later overshadowed by a younger generation of Sicilian architects, he was one of the founding architects of the development of the style; in particular his handling of the Baroque double staircase, which continued to evolve, in a way peculiar to Sicily after his death.
Vaccarini, Giovanni
Vaccarini, Giovanni
Vaccarini, Giovanni
Vaccarini, Giovanni
Vaccarini, Giovanni Battista
podatki sluby Prague hotels online casinos hoteles amsterdam
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Johan Galtung
Prof. Johan Galtung (født 24. oktober 1930 i Oslo) er en norsk samfunnsforsker. Han er opprinnelig utdannet sosiolog og matematiker, og gjelder som grunnlegger av freds- og konfliktforskningen. Galtung grunnla bl.a. fredsforskningsinstituttet PRIO i Oslo, det første av sitt slag i Europa. Han er dessuten direktør for det internasjonale TRANSCEND-nettverket for fred og utvi
|
|
Hodeskade
Hodeskade er en skade mot hodet, som eventuelt kan involvere hjernen. Insidensen av hodeskader i Nord-Amerika er 300 per 100,000 per år (0.3% av befolkningen), med en mortalitet 5 per 100,000 i Nord-Amerika og 9 per 100,000 in Storbritannia.
Se også
- Read More... |
Kari Sørby
Kari Sørby (født 28. oktober 1938, død 28. september 1987) var en kjent nyhetsoppleser og journalist i NRK Dagsrevyen siden omkring 1960. Sørby døde av 6. mars 1940 på Skatval i Nord-Trøndelag) er en norsk journalist og pressemann. Han har vært redaktør i Aftenposten og A-Magasinet, korrespondent i
|
Dag Steinfeld
Dag Steinfeld (født 1955) er en kjent norsk advokat, med praksis i Bergen, parner i advokatfirmaet Wikborg Rein. Han er bror av Hans-Wilhelm Steinfeld. Han har siden 1988 møterett for Høyesterett. Steinfeld er styreformann ved
|
Samuel von Pufendorf
Samuel von Pufendorf (født 8. januar 1632 i Dorfchemnitz, Sachsen, død 26. oktober 1694 i Berlin) var en tysk naturrettsfilosof og historiker.
Whippet er en engelsk mynde som på 1800-tallet ble en populær veddeløpshund blant den engelske arbeiderklassen, som ikke hadde økonomi til å holde greyhound.
Opprinnelse og alder
Rasen er omtalt alt på ]
Leif Juster (født 14. februar 1910 i Oslo, død 25. november 1995) var en norsk skuespiller og teatersjef. Han debuterte i 1931 og var knyttet til teatrene Chat Noir og Scala før han startet | |