:: wikimiki.org ::
| Makiavelo |
MakiaveloFilozofio > Makiavelo
----
Makiavelo, itale: Niccolò MACHIAVELLI [nik-ko-lóo makjavél-li] (naskiĝis 3-a de majo, 1469, mortis 21-a de junio, 1527) estis politika filozofo de la renesanca Florenco. Li estis la aŭtoro de La Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉ hipokrite kaj malmorale por forsavi kaj prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo DE MEDICI, nevo de papo Leono la 10-a, sed Lorenzo estis pli interesita de hundoj. Makiavelo amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de la barbaroj (t.e., la francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto de politiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studo de antikva historio, pro sperto kiel alilanda
sekretario de Florenco kaj eĉ pro sperto kiel politika malliberulo.
Vivo
Makiavelo estis filo de malnobla leĝisto kaj bienisto. Lia patro havis
nemalgrandan bibliotekon kaj ŝatis legi: foje li gajnis ekzempleron de
Livio kiel pago por indeksado. Makiavelo ankaŭ ŝatis legi kaj gajnis
profundan scion pri historio el la biblioteko de sia patro.
En 1494, la Mediĉoj estis renversitaj kaj la florenca
respubliko estis starigita. En 1498, Makiavelo, malnoblulo,
fariĝis la alilanda sekretario por la respubliko. Aldone al lia scio pri
historio, li posedis menson tre inteligentan kaj subtilan. Li legis homojn
ne nur laŭ vorto, sed ankaŭ laŭ ago, mieno kaj motivo. Li fidis sian
analizon kaj scion, ne la opinion de la multaj. Kiel sekretario li vojaĝis
tra Italion kaj al Francio, Svislando kaj Germanio. Li parolis kun reĝoj, papoj, generaloj kaj kardinaloj kaj gajnis grandan sperton pri efektiva politiko.
En 1512, la respubliko falis kaj la Mediĉoj revenis kaj sendis Makiavelon al malliberejo. Torturinte lin kaj ne trovinte kulpon en
li, ili fine liberigis lin. Sen posteno, Makiavelo forlasis Florencon kaj
iris al la bieno, kiun li heredis de lia patro, por loĝi. Tie li studis la
antikvulojn kaj verkis siajn majstraĵojn: La Princo (1513)
kaj la Diskursoj (1519).
...
Spite de lia konsilo al princoj, Makiavelo mem ne havis koron glacian
kaj kruelan. Li estis amikema, sprita kaj grandanima. Li estis bona amiko,
bona patro, bona civitano. Li iris al meso, sed ne aŭskultis al la
prediko, ĉar "mi ne praktikas tion". Li parolis kun princoj, ludis kun
buĉistoj kaj muelistoj kaj vizitis publikinojn kaj astrologojn.
Inter aŭtoroj, Makiavelo ŝatis legi Lukrecion, Danton, Vergilion kaj, super ĉiuj, Livion. Lukrecion li kopiis propramane. Li ankaŭ legis: Tukidido, Tacito, Plutarko, Ovidio, Terenco, Petrarko, Boccaccio kaj Diogeno Laertio.
Ĝenerale, Makiavelo ŝatis legi pri historio kaj amoro, la du pasioj de lia vivo estinte politiko kaj virinoj.
Makiavelo estis amiko de Leonardo. Ili amikiĝis kiam Leonardo laboris por Cesare Borgia.
Verko
La Princo estas praktika gvidlibro por regnestroj. Tra la epokoj, saĝuloj konsilas al la princo esti justa, prudenta, modera kaj celi la amon de sia regataro. Cicerono estas bona ekzemplo de tia konsilo. Sed Makiavelo, kiu ĵus vidis la disfalon de la florenca respubliko en 1512 pro la justa koro de Soderini, ne volis pensi pri la princo ideala sed la princo praktika kaj efika.
La agoj de princoj kaj homoj, diris Makiavelo, ĉiam estas pelataj de la samaj pasioj tra la epokoj. Tial, per scio pri la agoj de granduloj lernita de Makiavelo per longa sperto de la moderna epoko kaj senĉesa legado de la antikva, Makiavelo posedis grandan praktikan scion pri la arto de regnestro, pri la ago kiu profitas la regnon, kaj pri la ago kiu malprofitas. En La Princo Makiavelo konsilas la princon pri siaj aferoj: militoj, ribeloj, armeoj, ligoj, provincoj, la sento de la popolo, ktp.
La princo, laŭ Makiavelo, por gajni kaj reteni potencon, iafoje devas agi senmorale: mensogo, perforto, perfido, ĉantaĝo, mortigo, hipokriteco, ktp. Leĝo kaj moralo estas sub la princo, ne super la princo. La celo pravigas la rimedon. La respekto de la princo por leĝo, moralo, tradicio, ktp, estas tute oportuna, ne sincera aŭ bonkora.
Pro tio, Makiavelo admiris la malbonajn papojn, Aleksandro la 6-a kaj Julio la 2-a.
Pluraj indikis ke Makiavelo neniam diris aferojn ne jam konatajn al regnestroj; inter aliaj, Bento Spinoza, Jean-Jacques Rousseau kaj Ugo Foscolo opiniis ke la ĉefverko de Makiavelo intencis fakte montri al la popolo la praktika konduko de la regnestroj.
Alia verkaro
- Diskursoj: Kvankam La Princo estas la plej fama el liaj libroj, la plej grava estis Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio (1519), diskursoj pri la historio de Livio pri la Romia Respubliko. En la Diskursoj Makiavelo klarigas sian tutan filozofion pri historio, politiko kaj la fondo de respubliko forta kaj daŭra. Laŭ Makiavelo, la romia respubliko estas la plej bona modelo (kvankam tiu de Venecio estis pli longdaŭra kaj paca).
- Historio florenca: historio de Florenco de la disfalo de la Imperio al 1492. Verkita kaj dediĉita al papo Klemento la 7-a (Giulio de Medici). Per komparo al la romia respubliko, Makiavelo montras kial Florenco estas tiel malforta kaj politike malfeliĉa. En la libro, Makiavelo kritikis la Mediĉojn per la buŝoj de iliaj malamikoj.
Makiavelo, kiu en juneco estis arda respublikano, kiu deziris la liberecon de Florenco, en maljuneco estis arda [naciismo|naciisto]], kiu deziris la liberecon de Italio el fremduloj. Do en juneco Makiavelo estis malamiko de la Mediĉoj, sed en maljuneco penis instrui kaj instigi ilin, kiel la ununura espero por la unuiĝo de Italio.
Makiavelo ankaŭ verkis komediojn (Mandragola, inter aliaj) kaj poezion. Li neniam verkis tragedion.
La lingvo kaj stilo de lia prozo estis tre bona, sed lia poezio estis meza. Li skribis en la itala lingvo (la toskana, pli precize), ne en la latina. Li regis la latinan, sed ĝenerale li skribis por Italio, ne por Eŭropo.
ja:ニッコロ・マキャヴェッリ
ko:니콜로 마키아벨리
simple:Niccolo Machiavelli
FilozofioFilozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj.
La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo.
Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.
Filozofiaj demandoj
Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?
Fakoj:
Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj:
:Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio
Filzofiaj tradicioj
En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.
Okcidenta filozofio
La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).
Orienta filozofio
En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.
Religiaj filozofiaj tradicioj
Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion.
Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio
Gravaj filozofiaj terminoj
En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo.
Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio:
:Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero
Gravaj filozofoj
:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi
Skoloj
:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo
Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo
:Pacismo - Humanismo - Egoismo
Vidu ankaŭ
- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio]
ja:哲学
ko:철학
ms:Falsafah
simple:Philosophy
th:ปรัชญา
3-a de majo
Historio > Tagoj > la 3-a de majo
----
La 3-a de majo estas la 123-a tago de la jaro (la 124-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 242 tagoj restas.
Je la 3-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1808: Francaj trupoj fusilas madridanojn, kiuj ribelis la antaŭan tagon. Francisco de GOYA poste pentros Los fusilamientos del 3 de mayo ("La fusiladoj de la 3-a de majo").
- 1947 : Japanio postmilita akiras sian konstitucion.
Naskiĝoj
- 1469 : Makiavelo
- 1849 : Bertha BENZ
- 1898 : Golda MEIR
- 1903 : Marcel ROŬ
- 1913 : William Motter INGE, verkisto
- 1919 : Pete SEEGER, kantisto
Mortoj
- 1996 : Walter FRANCINI
- 1998 : Raimund HARMSTORF
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 3-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
Vidu ankaŭ jenon:
- 2-a de majo | 4-a de majo
- 3-a de aprilo | 3-a de junio
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Majo
ja:5月3日
ko:5월 3일
simple:May 3
th:3 พฤษภาคม
21-a de junio----
Historio > Tagoj > la 21-a de junio
----
La 21-a de junio estas la 172-a tago de la jaro (la 173-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 193 tagoj restas.
Je la 21-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 1764 : Fondita Krato, Brazilo
- 1788 : Nov-Hampŝiro fariĝis la 9-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
- 1884 : Claude AUCHINLECK, brita soldato
- 1891 : Pier Luigi NERVI, arkitekto
- 1905 : Jean-Paul SARTRE, filozofo kaj verkisto, nobelpremiita pro literaturo 1964
- 1935 ; Francoise SAGAN, writer
Mortoj
- 1527 : Niccolo MACHIAVELLI, historiisto kaj verkisto pri politikaj aferoj
- 1652 : Inigo JONES, arkitekto
- 1908 : Nikolai RIMSKY-KORSAKOV, komponisto
- 1914 : Bertha VON SUTTNER
- 1970 : SUKARNO, prezidento de Indonezio
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 20-a de junio | 22-a de junio
- 21-a de majo | 21-a de julio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:6月21日
ko:6월 21일
simple:June 21
th:21 มิถุนายน
PolitikoPolitiko estas scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato.
La scienco kiu studas la politikon estas la politika scienco.
Regadaj Teorioj
- Anarkiismo
- Anarki-Kapitalismo
- Demokratio
- Faŝismo
- Kapitalismo
- Komunismo
- Liberalismo
- Libertarianismo
- Marksismo (teorioj de Karl MARX)
- Monarĥismo (ĉu Monokratio estas vera vorto?) > Vidu: Monarkio
- Naciismo
- Oligarĥismo (ismo pri oligarkioj)
- Respublikismo
- Socia movado
- Socialismo
- Demokrata Socialismo
- Trockismo
- Vivantismo
- ktp
Literaturo:Vindiciae contra tyrannos
Politikaj aktivuloj, pensistoj kaj teoriistoj
krom tiuj jam trovotaj sub la ĉisupraj ismoj
- Michel AFLAK
- Louis DE BONALD
- Mohandas «Mahatma» GANDHI
- Makiavelo
Politikaj organizaĵoj
:Unuiĝintaj Nacioj
:aliaj diversaj internaciaj Politikaj institucioj
Politikaj distriktoj
:Gerrymander ?????
Rilataj temoj
:Juro, Administracio, Leĝo, Senperforto, Voĉdonado, Ne-Registaraj Organizoj, nepotismo
Fontoj
- Deklingva Manlibro pri Politiko eldonita de la Flandra Esperanto-Ligo
Politikaj partioj
:Politikaj partioj
Politikistoj
:Tomáš Garrigue MASARYK - Jan MASARYK
:Binyamin NETANYAHU
:Ralph NADER
Vidu ankaŭ
- Spionorganizaĵoj
- Rasismo
- pensfabriko
!
ja:政治
ko:정치
ms:Politik
simple:Politics
th:การเมือง
Florenco
Florenco () (Itale, Firenze) estas urbo en la centro de Toskanio, en centra Italio, apud la Rivero Arno. Ĝi grandas 102 km2 kaj ĝia loĝantaro estas ĉirkaŭ 375,000, krom antaŭurba loĝantaro de 200,000. Florenco estas la ĉefurbo de la regiono de Toskanio, kaj mallonge (1865-1871) estis la ĉefurbo de la reĝlando de Italio. Florencon longe (1434-1494, 1512-1527 kaj 1530-1737) regis la Mediĉoj.
Florenco estis centro de mezepoka eŭropa komerco kaj financo kaj kelkfoje konsideriĝas la naskloko de la Italia Renesanco. Florenco estas fama pro ĝia riĉo de arto kaj arkitekturo. Oni diras, ke el la 1000 plej gravaj eŭropaj artistoj de la dua jarmilo, 350 loĝis aŭ laboris en Florenco.
Historio de Florenco
La registrita historio de Florenco komencis kun la fondiĝo en 59 a.K. de kolonio far romiaj eks-soldatoj, kun la nomo Florentia. Ĝi estiĝis la ĉefurbo de episkopejo en la frua 4-a jarcento, kaj sekve estis sub la regno de Bizanca Imperio, Ostrogotoj, Lombardoj kaj Frankoj, dum kiu la loĝantaro eble malkreskis al 1000 homoj.
Frankoj
Ĝi fariĝis Aŭtonoma Urbo de 1115 kaj komencis sian progreson ĝis konvertiĝo en grava ekonomia potenco en Eŭropo kun la kreado de sia propra valuto floreno en 1252.
1252
El 80.000 loĝantoj antaŭ ol pesto de 1348, multaj laboris en lano-industrio. Florencanoj vivis kelkaj rebeloj ĝis alveno al magistrata posto de familio Mediĉoj. Plurfoje Mediĉoj lasis kaj reprenis urbestradon ĝis 1537 kiam ili fariĝis per papa helpo Dukoj, unue de Florenco kaj poste de Toskanio en 1569. Ilia regado tiamaniere daŭris du jarcentoj.
La malapero de tiu ĉi dinastio inkludis Toskanon ene de Aŭstrio-Hungario ĝis la unuiĝo de Italio. Toskanio fariĝis provinco de la Itala Reĝlando en 1861, la unua itala parlamento estis en Florenco, kiu iĝis ĉefurbo de la nova lando inter 1865 kaj 1871 (post Torino kaj antaŭ Romo)
En la 20-a jarcento la urbo multe kreskis precipe dank'al turismo (tre grava pro siaj pluraj artaĵoj), industrio kaj komerco.
En Florenco okazis la 1-a Eŭropa Socia Forumo, de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 2002, kaj ĝi estas la urbo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en 2006.
Monumentoj
2006
La Rivero Arno fluas tra antikva parto de la urbo kaj okupas gravas poston en ĝia historio, portante riĉecon per komerco kaj malriĉeco pro oftaj inundoj. Sur ĉi rivero troviĝas grava kaj bela ponto, la Ponte Vecchio (Olda Ponto), komece konstruita far la etruskoj kaj la nura ne difektita dum la Dua Mondmilito
Centre de la urbo troviĝas la Fontano de Neptuno, skulptaĵo farita el marmoro ĉe romia akvodukto ankoraŭ funkcianta.
romia
La plej fama palaco estas la Palazzo Vecchio (Olda Palaco), monumento dediĉita a la familio Mediĉoj, kiuj regis la urbon dum la 15-a jarcento. Tre proksima estas la Galleria degli Uffizi (unu el plej famaj artaj muzeoj en la mondo) kaj la skulptarta muzeo Bargello kun pluraj laboroj de Michelangelo kaj Donatello.
En alia bordo de la Arno (Oltrarno laŭ florencanoj) troviĝas la granda Palazzo Pitti kun gastigas la privatan artan kolekton de familio Mediĉoj, ĉe ĉi tiu palaco troviĝas la ĝardeno Giardino di Boboli dekorita per interesaj skulptaĵoj.
La arkitektura juvelo de la urbo estas sendube la Katedralo Santa Maria del Fiore konata ankaŭ kun la nomo "il Duomo", alia grava preĝejo estas Santa Croce (Sankta Kruco) oni povas vidi tombojn de Galileo, Michelangelo kaj aliaj famuloj de la florenca historio.
Sporto
La loka futbala teamo estas Fiorentina.
Florenca piedpilko estas revivigo de mezepoka piedpilko.
Notindaj homoj el Florenco
- Baccio D'AGNOLO
- Dante ALIGHIERI
- Giovanni BOCCACCIO
- Bartolomeo KARDUĈO
- Vincento KARDUĈO
- Lorenzo dei MEDICI
- Michelangelo
- Eugenio MONTALE
- Leonardo DA VINCI
- Girolamo SAVONAROLA
- Niccolò MACHIAVELLI
Ĝemelaj urboj
Florenco havas multajn ĝemelajn urbojn.
- Eŭropo:
- Dresdeno (Germanio)
- Edinburgo (Skotlando, Unuiĝinta Reĝlando)
- Reims (Francio)
- Turku (Finlando)
- Ateno (Greklando)
- Aliaj urboj tra la mondo:
- Ajuno (Okcidenta Saharo)
- Asmara (Eritreo)
- Esfahano (Irano)
- Fez (Irano)
- Filadelfio (Usono)
- Kiev (Ukrainio)
- Kyoto (Japanio)
- Kuvajto (Kuvajto)
- Nankino (Ĉinio)
- Nazareto (Israelo)
- Riga (Latvio)
- Salvadoro de Bahia (Brazilo)
- Tirano (Albanio)
Vidu ankaŭ
- Sindromo Stendhal
- [http://www.comune.firenze.it Oficiala ttt-paĝo]
- [http://www.compart-multimedia.com/virtuale/us/florence/florence_italy.htm Florence: Virtual travel in the city of Renaissance] (English/Italian)
- [http://www.ukflorenco2006.it/ Aliaj informoj pri Florenco]
Kategorio:Urboj de Italio
ja:フィレンツェ
ko:피렌체
1513Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1513
----
En la jaro 1513 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 25-a de septembro: Vasco NUÑEZ DE BALBOA estas la unua eŭropano, kiu vidas Pacifikon.
- Italio: Aperas La Princo de Machiavelli.
Naskiĝoj
Mortoj
----
1508 | 1509 | 1510 | 1511 | 1512 | 1513 | 1514 | 1515 | 1516 | 1517 | 1518
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1513년
Papo]
Papo (el la greka vorto, papas "patro") estas titolo de la plej alta estro de kelkaj eklezioj, ekzemple la kopta kaj la katolika.
La katolika papo estas episkopo de Romo kaj la ĉefo de la Katolika Eklezio. Laŭ katolika kredo, por esti episkopo de Romo (la Sankta Diocezo) li heredas la rolon kaj potencon de Sankta Petro, la unua episkopo de Romo, per apostola posteuleco. Li do pretendas esti la paŝtisto de ĉiuj kristanoj kaj reprezentanto de Kristo surtere (laŭ Mateo 16:18-19):
Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la
ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio
estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos
malligita en la ĉielo.
Laŭ la katolika interpreto de ĉi tiuj versoj, la Katolika Eklezio estis fondita de Jesuo Kristo kaj la papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj portas lian aŭtoritaton (simbolita per "la ŝlosiloj"). Nekatolikaj kristanoj, kiuj ne aprobas papan aŭtoriton, asertas ke la 'roko' ne estas Petro, sed la konfeso parolita de Petro en Mateo 16:17. Aliaj, ekzemple adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la malĉastino de Babilono de Apokalipso.
La papo ankaŭ estas patriarko de preskaŭ ĉiuj kristanoj sub sia papa aŭtoritato. Inter tiuj ĉi estas ne nur la romkatolika eklezio, sed eklezioj de la Orienta Rito, foje nomataj 'grekkatolikaj'. La lastaj estas en komunio kun la Vatikano, sed adoras Kriston laŭ la liturgio de Sankta Johano Krisostomo
Papoj elektiĝas de kaj el la kolegio de kardinaloj. Kvankam ĉiu needziĝinta vira katoliko rajtas esti elektita, plej ofte elektiĝas kardinalo. Ĉar la papo regas la sendependan Vatikanon, li ankaŭ estas ŝtatestro.
La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Sed tiu doktrino ne estis formale konfirmita ĝis la 19-a jarcento en la unua vatikana koncilio. Pro tio, la doktrina potenco de la papo estas tre konservema: ĝi ne povas kontraŭdiri antaŭajn papajn dirojn pri oficiala dogmo. Nur unu fojon la papo parolis sub la mantelo de neerareco, en 1950 kiam Pio la 12-a instruis ke Sankta Maria estis prenita korpe en ĉielon. Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco.
La potenco de la papo, religie kaj politike, kreskis kaj malkreskis tra la jarcentoj. En la tempo de Danto kaj poste, la papo eĉ komandis armeojn kaj batalis kontraŭ la Sankta Romia Imperio. En la 14-a jarcento la papo loĝis en Avinjono, dum kontraŭpapo loĝis en Romo mem. Iuj papoj dum la tempo de la Renaskiĝo estis malvirtaj. Iuj papaj fiaj faroj instigis la Reformacion de Lutero kaj la protestantoj.
En la ortodoksaj eklezioj ne ekzistas ekvivalento de la katolika papo kaj anstataŭe la koncilio mem regas. La "ĉefa inter egalaj" episkopoj en ortodoksa kristaneco estas la patriarko de Konstantinopolo.
Vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
Kategorio:Katolikismo
als:Papst
ja:ローマ教皇
ko:교황
simple:Pope
Leono la 10-a]
Dua filo de Laŭrento la Grandiozo kaj de Klarisa Orsino, Johano de Mediĉo naskiĝis la 11-an de decembro 1475 en Florenco kaj mortis en Romo la 1-an de decembro 1521. Li estis papo kun la nomo Leono la 10-a de la 11-a de marto 1513 ĝis sia morto.
Dum li estis ankoraŭ tre juna, liaj gepatroj lin destinis por pastreco. Li estis tonsurita en 1482 kaj poste profitis de sinsekvaj promocioj dank' al la potenco kaj al la riĉeco de siaj gepatroj. En 1483 li estis nomumita de Siksto la 4-a apostola protonotario. En 1486 li ricevis sen devo rezidi la faman abatejon de Monto-Kasino, fonditan de Benedikto de Nursio.
En 1489, kvankam li ankoraŭ estis 13-jara, li ricevis kardinalan ĉapelon el la manoj de Inocento la 8-a. Tamen li devis sin deteni porti la insignojn de sia altofico ĝis 1492. Tiujare li partoprenis je la konklavo, kiu papigis Rodrigon Borĝon kun la nomo Aleksandro la 6-a, kontraŭ kiu elekto li ege oponis.
Post la elekto li revenis al Florenco, kie lia patro ĵuse mortis. Lia familio estis elpelita el la urbo en 1494 kaj li mem devis fuĝi maskovestita kiel franciskano. Li poste vivis kiel diletanto, konservante tamen vivmanieron pli diskretan ol liaj kolegoj kardinaloj. La malsano de Julio la 2-a, en 1511, donis al li la ideon kandidatiĝi por lin postveni. Samjare li estis nomumita legato en Bolonjo kaj li estis kaptita ĉe la batalo de Raveno. Li sukcesis fuĝi, dum lia familio revenis en Florencon.
La 21-an de februaro 1513 Julio la 2-a mortis kaj Johano de Mediĉo estis elektita papo kun la nomo Leono la 10-a.
Leono la 10-a estis granda protektanto de la belartoj. Li laborigis por li Rafaelon, kiu pentris lian bildon, admireblan nun en la Galerio Pitti de Florenco. Rafaelo ankaŭ finis la ĉambrojn (stanze) de la papa palaco menditajn de Julio la 2-a. Li mendis kritikan eldonon de Danto kaj amasigis grandan aron da manuskriptoj. Bedaŭrinde li komencis sian regadon per serio de grandaj festoj, kiuj rapide elĉerpis la riĉaĵon postlasitan de Julio la 2-a; por havigi al si monon Leono la 10-a tiam utiligis la tradician metodon de la papoj: kreadon de oficoj kaj disvendadon de indulgencoj.
Sub lia papado okazis la afero Reuchlin. Johano REUCHLIN [rojĥlin], aŭtoro de hebrea gramatiko luktis kontraŭ la Inkvizicio kun la helpo de la tiamaj humanistoj, koncerne la Talmudon. En 1515 Leono la 10-a decidis favore al la sciencisto. Lin ĉirkaŭadis amikoj de Erasmo kaj li ŝajnis malfermita al la novaj ideoj.
Je la 3-a de januaro 1521 li ekskomunikis Martenon LUTERO.
Onidiroj estas, ke je sia papiĝo Leono diris al sia frato: "Ĉar Dio donis al Ni la papecon, ni profitu de ĝi."
Li trairis Romon kun procesio, en kiu partoprenis burleskuloj, panteroj kaj blanka elefanto kaj servigis al si manĝojn kun 65 pladoj.
ja:レオ10世 (ローマ教皇)
ko:교황 레오 10세
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
PolitikoPolitiko estas scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato.
La scienco kiu studas la politikon estas la politika scienco.
Regadaj Teorioj
- Anarkiismo
- Anarki-Kapitalismo
- Demokratio
- Faŝismo
- Kapitalismo
- Komunismo
- Liberalismo
- Libertarianismo
- Marksismo (teorioj de Karl MARX)
- Monarĥismo (ĉu Monokratio estas vera vorto?) > Vidu: Monarkio
- Naciismo
- Oligarĥismo (ismo pri oligarkioj)
- Respublikismo
- Socia movado
- Socialismo
- Demokrata Socialismo
- Trockismo
- Vivantismo
- ktp
Literaturo:Vindiciae contra tyrannos
Politikaj aktivuloj, pensistoj kaj teoriistoj
krom tiuj jam trovotaj sub la ĉisupraj ismoj
- Michel AFLAK
- Louis DE BONALD
- Mohandas «Mahatma» GANDHI
- Makiavelo
Politikaj organizaĵoj
:Unuiĝintaj Nacioj
:aliaj diversaj internaciaj Politikaj institucioj
Politikaj distriktoj
:Gerrymander ?????
Rilataj temoj
:Juro, Administracio, Leĝo, Senperforto, Voĉdonado, Ne-Registaraj Organizoj, nepotismo
Fontoj
- Deklingva Manlibro pri Politiko eldonita de la Flandra Esperanto-Ligo
Politikaj partioj
:Politikaj partioj
Politikistoj
:Tomáš | | |