Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Malvarma Milito

Malvarma Milito

La Malvarma milito estas nocio por la potenckonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la dua mondmilito ĝis la komenco de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj kondukis al la elformiĝo de dupolusa mondo. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn. La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orient- kaj Sud-Eŭropon laŭ siaj interesoj. La vera malvarma milito komenciĝis post morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfido kaj nigra-blanka propagando. Oni nomis tion malvarma milito, ĉar ne okazis vera milito direkte inter NATO kaj Varsova pakto, sed la landoj kaŝis sin malantaŭ dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. tria mondo ekz. Vjetnamio, Afganio. La du grandpotenco apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante civitan militon en multaj landoj de Afriko (Angolo). ... varsovia pakto
- [http://www.europaiutas.hu/20001/7.htm pri la Moskva Konferenco hungare] ja:冷戦 ko:냉전 ms:Perang Dingin simple:Cold War th:สงครามเย็น

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok



Moskvo

Geografio > Eŭropo > Rusio > Moskva Regiono > Moskvo < Urboj ---- Urboj Moskvo (ruse Москва, Moskva) estas urbo en centro de eŭropa parto de Rusio, nuntempa ĉefurbo de la ŝtato.
- loko: 55,75 Norde, 37,62 Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 13.200 mil (en la aglomeraĵo en 2000)

Historio

Unua mencio pri Moskvo en rusaj kronikoj estis en jaro 1147, kiam princo Jurij DOLGORUKIJ invitis tien princon de Ĉernigov. En 13-a jarcento kune kun aliaj rusaj princejoj ĝi spertis invadon de mongoloj kaj estis detruita en jaroj 1237-38. 38 Ekde 14-a jarcento dank' al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ jaro 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de Rusa ortodoksa eklezio. Moskva princo Dmitrij DONSKOJ en jaro 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo. En fino de 15-a jarcento moskva grandprinco Ivan III Vasiljeviĉ proklamis sin "cezaro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato. En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). En regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Kazana ĥanejo estis konstruita Pokrovskij-katedralo, pli vaste konata sub nomo "templo de Basilo la Beata" - nune tio estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio. En 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo (jaro 1712) Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj spirita centro de Rusio; en jaro 1755 tie estis malfermita la unua en la lando [http://universitato.narod.ru universitato]. 1712 En la 2-a de septembro de jaro 1812 en Moskvon eniris trupo de Napoleono, invadinta Rusion. Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio, detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde 6-a de oktobro la franca armeo forlasis Moskvon. Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro. En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj Rusia revolucio de 1917. Post fondiĝo de Soveta potenco al Moskvo marte de la jaro 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado). En jaro 1935 estis promulgita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandpatre formitajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo komencis funkcii metropoliteno.Tamen en 20-aj kaj 30-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe, ekliziaj, el kiuj la plej konata estas nune restaŭrita Katedralo de Kristo la Savinto. Dum la Granda Patria Milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo en fino de novembro - komeco de decembro de jaro 1941 germanaj trupoj spertis unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. Post la venko la 24-an de junio de jaro 1945 sur Ruĝa Placo okazis solena parado. En 50-aj - 80-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio. Post komenco de la Transformado (Perestrojka) en mezo de 80-aj jaroj Moskvo fariĝis areo de ĉefaj eventoj de ĝi, kies kulmino estis amasaj elpaŝoj de moskvanoj kontraŭ la antikonstitucia puĉo en aŭgusto de jaro 1991. Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies disvolviĝo estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis al aspekto de la urbo, precipe de ĝia centra parto. 850-jara jubileo de Moskvo, kiun oni festis en jaro 1997, fariĝis granda evento por ĉiuj moskvanoj.

Eventoj

Elektromanko, 25-a de majo 2005

Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro en la suda parto de la urbo. Proksimume duono de la urbo (la suda) kaj ankaŭ multaj urboj de la Moskva provinco dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretaj serviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj. La antaŭkalkuloj montras, ke financa damaĝo al Moskvo povas totali je ekvivalento de 1 mlrd da usonaj dolaroj. Rusiaj ĵurnaloj mencias, ke antaŭe, post la elektromanko en Usono kaj Kanado je la 14-a de aŭgusto 2003, administracio de la tutlanda energia sistemo "РАО ЕЭС" komentis, ke simila evento ne povas okazi en Rusio pro la granda fidindeco de la tuta sistemo.

Vidu ankaŭ


- Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo
- Moskva metroo

Eksteraj ligoj


- [http://www.moskvo.ru/moskvo.html Moskvaj Esperantistoj pri Moskvo]
- [http://www.esperanto2.narod.ru/3MkM.htm ESEO "Moskvo kaj moskva" de V. Lebedev] Kategorio:Urboj de Rusio
-
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Moskau ja:モスクワ ko:모스크바 simple:Moscow th:มอสโก zh-min-nan:Moskva

1944

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1944 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1944 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Bulgarion eniras Soveta armeo

Naskiĝoj


- Rudolf FRIDRICH
- Karel KÝR
- Henri MASSON
- Hungario : NEMERE István.
- 22-a de januaro : Angela WINKLER
- 9-a de februaro : Alice WALKER
- 2-a de marto : Uschi GLAS
- 7-a de marto: Serge SIRE
- 4-a de aprilo : Sirio : Bassam TIBI
- 17-a de majo : David KELLY
- 29-a de majo : Helmut BERGER
- 19-a de junio : Chico BUARQUE
- 22-a de junio : Aŭstrio : Klaus Maria BRANDAUER
- 31-a de julio : Geraldine CHAPLIN
- 12-a de septembro : Barry WHITE
- 25-a de septembro : Michael DOUGLAS
- 2-a de decembro : Botho STRAUSS

Mortoj


- 5-a de majo : Bertha BENZ
- 31-a de julio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 17-a de oktobro : Germanio : Adolf SCHMIDT
- 30-a de decembro : Romain ROLLAND ----
1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1944年 ko:1944년 simple:1944 th:พ.ศ. 2487

Stalin

Historio > Sovetunio > Stalin ---- SovetunioIosif STALIN (1878-1953, ruse : Иосиф Виссарионович Сталин ), denaske Iosif Visarionoviĉ ĜUGAŜVILI (ruse : Иосиф Виссарионович Джугашвили), estis soveta politikisto kaj partia gvidanto. Li naskiĝis en urbo Gori (Kartvelio) en la familio de ŝuisto. Post la fino de Goria Spirita Lernejo (1894), studis en Tiflisa Spirita Seminario. En 1898 membriĝis en Kartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". Dum 1902-13 jaroj estis arestita sesfoje, sed kvarfoje forkuris de la lokoj de ekzilo. Post 1903, li aliĝis al Bolŝevikoj, dum 1906-07 aktivis en Suda Kaŭkazio kaj estis unu el organizantoj de Bakua Komitato de RSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto de Lenino, laŭ iniciato de kiu, en 1912 Stalin estis aligita al Centra Komitato kaj Rusa Buroo de RSDLP. En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda", Politburoo de Centra Komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro. Dum 1917-22 Stalin okupis postenon de popola komisaro pri naciaj demandoj, ankaŭ pri ŝtata kontrolo. En 1922 Stalin estis elektita Ĝenerala Sekretario de CK de Komunista Partio (la plej altranga posteno en Sovetunio) kaj restis sur la posteno ĝis la morto (1953). En 20-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en partio kaj ŝtato, li uzis partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensigan industriigon kaj devigan kolektivigon en USSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj. De la fino de 30-aj jaroj, li efektivigis politikon de alproksimiĝo kun faŝisma Germanio, tamen ne evitis la tragedion de la Dua Mondmilito. De la jaro 1941 estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito partoprenis kaj helpis al kreiĝo de antifaŝisma koalicio. Post la morto de Stalin, lia posteulo N. Ĥruŝĉev, en 20-a kongreso de KPSU (Komunista Partio de Soveta Unio) akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de juneca periodo. Lia tombo troviĝas en Moskvo, ĉe la Ruĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo, Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo. Stalin, Iosif Stalin, Iosif Stalin, Iosif Stalin, Iosif ja:ヨシフ・スターリン ko:이오시프 스탈린 simple:Josef Stalin th:โจเซฟ สตาลิน

Winston CHURCHILL

Sir Winston Leonard Spencer CHURCHILL [ĉerĉil] (naskiĝis la 30-an de novembro, 1874, mortis la 24-an de januaro, 1965) estis ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua Mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955. En 1940 la lando de Churchill staris sola kontraŭ Hitlero (antaŭ la eniro de Usono kaj tiu de Sovetunio en la militon). Kune kun Stalino kaj Franklin D. ROOSEVELT, Churchill konstruis la politikan ordon de la postmilita mondo. Li estis ĵurnalisto en Bura Milito en nuna Sudafriko kaj partoprenis en aliaj militaj aktivecoj, ekzemple en la batalo de Omdurman proksime Kartumo kaj en la unua mondmilito li partoprenis plani la disastran invadon de Gallipoli. Mem li estis decidita por venki Hitleron, bombardanta germanajn urbojn, tio ne havas militajn gravecojn, Churchill faris militkrimojn, ĉar mortigis centmilojn de ne nur germanajn civilulojn, sed ankaŭ multajn militkaptitojn kaj negermanajn devig-laboristojn, ekzemple Dresdeno. En 1944, la 9-an de oktobro, li konsentis pri la interesosferoj de Sovetunio kaj Britio. Kvankam li ĉiam batalis por la brita imperio, tio iom post iom malkonstruiĝis post la dua mondmilito. Li malvenkis en la postmilita parlamenta balotado. Churchill rifuzis premii generalon Arthur HARRIS per nobiligo. Malfrue li propagandis Eŭropan unuiĝon. Churchill ankaŭ estis verkisto kaj gajninto de Premio Nobel de Literaturo en 1953. Lia ĉefa verko estis lia historio de la Dua Mondmilito en ses volumoj. Li ankaŭ verkis historion de la anglalingva mondo. Lia plej fama bildo montras lin fumante havancigaron kaj gestante venkon per la fingroj. Churchill estis subtenanto de la Baza Angla. En 1956 la Premio de Karolo estis donita al Churchill.
- [http://www.bostonreview.net/BR20.4/Forbes.html Kruelaĵoj] CHURCHILL WINSTON ja:ウィンストン・チャーチル ms:Sir Winston Churchill simple:Winston Churchill th:วินสตัน เชอร์ชิลล์

Angolo

Geografio > Afriko > Angolo ---- Dosiero:ao.gif Lando en Sud-Okcidenta Afriko.
  • Landkodo: AO.
  • E-nomo: [o] Angola Respubliko.
  • Nacia nomo: [o] República de Angola.
  • Areo: 1.246.700 kv.km.
  • Politika sistemo: socialisma respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento J.E. Dos Santos (1979).
  • Ĉefurbo: Luando (2.900.060).
  • Adm. divido: 18 provincoj. (Bengo, Benguela, Bie, Cabinda, Cuando Cubango, Cuanza Norte, Cuanza Sul, Cunene, Huambo, Huila, Luanda, Lunda Norte, Lunda Sul, Malanje, Moxico, Namibe, Uige, Zaire)
  • Loĝantaro: 11.100 mil (1998), inter ili 37,7% ovimbundoj, 21,7% ambundoj, 13,1% kongoj.
  • Ŝtatlingvo: portugala.
  • Parollingvoj: ovimbunda, kimbunda, konga.
  • Kredantoj: animistoj (47%), katolikoj (38%).
  • Eksporto: nafto, kafo, diamanto, fiŝo.
  • Pokapa GNP: 410 $.
  • Historio: En 1975 sendependiĝis de Portugalio. Kun helpo de Sovetunio kaj Kubo en 1976 la regadon prenis MPLA - laborista partio. Tion sekvis civila milito, kiu daŭrigas ĝis 2002, kiam mortis Jonas SAVIMBI. Granda malsato sekvas.

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj Kategorio:Angolo ja:アンゴラ ko:앙골라 ms:Angola simple:Angola zh-min-nan:Angola

Varsovia Kontrakto

---- La Varsovia Kontrakto (oficiala nomo: Kontrakto pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La kontrakto, kies tekston proponis Nikita ĤRUŜĈOV estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam 1949 fondita NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetaj trupoj en Orienta Eŭropo. (Post la subskribo de packontakto inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario.) Varsovia Pakto estis nuligita la 1-an de julio en 1991 en Prago, Ĉeĥio.

Membro-Ŝtatoj


- Albanio (oficiale retiriĝis en la jaro 1968, sed ĉesis agadi en la Pakto jam ekde 1962 jaro)
- Bulgario
- Ĉeĥoslovakio
- Germana Demokratia Respubliko
- Hungario
- Pollando
- Rumanio
- Sovetunio Do, ĉiuj "komunistaj" ŝtatoj de la tiama Eŭropo krom Jugoslavio. La membroj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian kaze de atako al unu el ili. Sed la Varsovia Pakto aŭ ĉefe la sovetaj tankoj disbatis la revoluciojn de Hungario (1956) kaj Ĉeĥoslovakio (1968 Praga Printempo) La ĉefa kontraŭulo estis la organizo NATO, kreita en 1949. ja:ワルシャワ条約機構 ko:바르샤바 조약 기구

Море

Море чине водене масе на површини Земље просјечно једнаких физикалних и хемијских својстава, које су у међусобној вези. Мора се дијеле у три океана: Тихи, Атлантски и Индијски океан. Мора могу бити средоземна (између континената), рубна (уз рубове континената), унутрашња (у континентима) и затворена (самосталне, неповезане цјелине). Највећи дио мора чине рубна мора смјештена уз континенте.

Попис мора подијељених по океанима

Тихи океан

Тихи океан]]
- Берингово море
- Аљаски залив
- Цортезово море (алиас Калифорнијски залив)
- Охотско море
- Јапанско море
- Источнокинеско море
- Јужнокинеско море
  - Залив Беибу
- Сулуско море
- Целебеско море
- Бохолско море
- Филипинско море
- Флореско море
- Бандско море
- Арафурско море
- Тиморско море
- Тасманово море
- Жуто море
  - Бохајско море
- Кораљно море
- Залив Царпентариа
- Росово море

Атлантски океан

Атлантски океан
- Сјеверно ледено море
  - Барентсово море
  - Карско море
  - Беауфортово море
    - Амундсенов залив
  - Гренландско море
  - Чукотско море
  - Лаптевско море
  - Источносибирско море
- Худсонов залив
  - Јамесов залив
- Баффинов залив
- Заљев Св. Лауренц
- Карипско море
- Мексички залив
- Саргашко море
- Северно море
  - Балтичко море
    - Ботнички залив
- Ирско море
- Келтско море
- Средоземно море
  - Јадранско море
  - Егејско море
  - Црно море
    - Азовско море
  - Јонско море
  - Лигурско море
  - Миртунско море
  - Тиренско море
  - Заљев Сидра
  - Мраморно море
  - Кретско море
- Бискајски заљев
- Гвинејски залив
- Веделово море

Индијски океан


- Црвено море
- Аденски залив
- Перзијски залив
- Омански залив
- Арапско море
- Бенгалски залив
- Тајландски залив
- Јаванско море
- Велики аустралски залив
- Залив Ст. Винсент
- Залив Спенцер

Затворена мора


- Аралско море
- Каспијско море
- Мртво море
- Галилејско море
- Салтонско море

Екстратерестричка мора

Лунарна мора су огромне базалтне равни на Мјесецу које су рани астрономи сматрали да су водене масе, па су их називали "морима". Сматра се да је текућа вода присутна испод површина неколико мјесеца од којих је најзначајнији Европа. Течни угљиководици су вјероватно присутни на Титановој површини, иако би било исправније их описати као "језера" него као "мора". Подела текућих подручја боље ће се разумијети након повратка сонде Цасини.

Наука

Термин "море" се такође користи у квантној физици. Дирацово море је тумачење стања негативне енергије које вакуум садржи.

Више информација


- Географија
- Увала
- Међународна поморска организација
- Океан
- Ријека
- Морска со
- Брод
- Вода
- Свјетски дан океана Категорија:Географија
-
ja:海 ko:바다 ms:Laut simple:Sea zh-min-nan:Hái

ruletka niusy suplementy Varsovia hotel Pozycjonowanie










































:: RELATED NEWS ::

Огражден
Огражден може да означава две неща:
- Огражден е планина в България и Македония.

Пленимир
Пленимир е село в Североизточна България. То се намира в община Генерал-Тошево, Добричка област.
Преселенци
Преселенци е село в Североизточна България. То се намира в община Генерал-Тошево, Добричка област<
Пчеларово
Името Пчеларово носят две български села:
- Пчеларово, Добричка област
- Пчеларово, Кърджалийска област
Рогозина
Рогозина е село в Североизточна България. То се намира в община Генерал-Тошево, Добричка област.
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org