Mars Reconnaissance Orbiter (MRO; angle "Marsa Skolta Orbitulo" aŭ, por konservi la akronimon, "Marsa Rekognoska Orbitulo") estas usona kosma sondilo lanĉita la . La ĝi eniru orbiton ĉirkaŭ Marso kaj sendu tre precizajn (alt-distingajn) fotojn de ĝia surfaco, interalie por prepari estontajn surmarsiĝojn. Krome ĝi servu al plusendilo de radio-mesaĝoj inter estontaj sondiloj kaj Tero.
MRO estas parto de la Mars-Esplora Programo de NASA.
Ĝi estis lanĉita per raketo Atlas-5 el Cape Canaveral kaj ekorbitas ĉirkaŭ la Marso en marto de 2006. La programo daŭras ĝis novembro de 2008.
2008
La spacosondilo
La tuta maso de la MRO ests 2180 kg (1149 kg pelaĵo). La antaŭpela sistemo konsistas el 20 peliloj. Por forsendo de la informoj posedas ĝi grandpovuman kaj malgrand-povuman antenojn. Du sunpaneloj donas 1000 W da energio, kiujn konservas du akumulatoro.
Sciencaj mezuriloj
- HiRISE (High Resolution Imaging Science Experiment) kamerao;
- CRISM (Compact Reconnaissance Imaging Spectrometer for Mars) optika/IR spektrometro;
- MCS (Mars Climate Sounder) IR radiometro;
- SHARAD (Shallow Subsurface Sounding Radar) radaro;
- MARCI (Mars Color Imager) kolora bildoforma instalaĵo;
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono - Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratiafederaciarespubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio1776 de Britio - organizoj: UNO (1945), NATO - konstitucio: la 4-an marto 1789 - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Kosmosondilo (aŭ spacosondilo) estas veturilo, kiu esplorvojaĝas en la ekstertera kosmo sen homa anaro. Ĝi do estas teleregata aŭ aŭtonome stirata, kutime en reĝimo miksa inter tiuj du.
Kelkaj ekskluzivigas de la nocio ĉiujn terajn satelitojn kaj enlasas nur veturilojn, kiuj foriras el la tera gravita kampo kaj superas la eskapan rapidon.
Ju pli granda estas la distanco inter sondilo kaj la Tero, des malpli eblas dependi de teleregado, ĉar la lumrapido limas la reag-kapablon de telereganto.
La unua kosmosondilo (laŭ la malpli strikta difino) estis Sputnik 1, lanĉita je la 4-a de oktobro1957 de Sovetio. Verŝajne ĝi servis precipe por provi kaj pruvi la uzatan teknikon. Kvankam ĝi radie sendis signalojn, tiuj verŝajne celis nur pruvi ĝian funkciadon kaj ne reprezentis la rezultojn de iuj mezuradoj. Postaj sondiloj tamen faris mezuradojn pri la kosmo ĝenerale aŭ pri diversaj astroj.
Male al kelkfoje trovata opinio kosmoveturiloj, kiuj plenumas komercan taskon pri la tero, ne estas sondiloj. Tiaj veturiloj estas ekzemple komunikaj satelitoj por transsendo de telefonaj, radiaj aŭ televidaj informoj aŭ satelitoj, kiuj servas surteran navigadon, ekzemple por la sistemo GPS.
KOSMOSONDILO
Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma,
dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas
sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis
riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli
malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia
roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo : la nuna
aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj
eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur
Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via
sango bolus!
Dosiero:vikinglander1-1-thumb.jpg
La surfaco de Marso fotografita
per la spacprobo Viking.
[http://www.wikipedia.com/upload/vikinglander1-1.jpg Pligrandigu bildon]
Geografio
Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka
estas la sama.
La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ
granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ
Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.
Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la
norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo.
Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"),
kiu estas 24 km alta de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la
klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon,
Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en
profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km
en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro.
(Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).
Vivo?
Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso ebligas – nun aŭ iam –
vivon?
Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa
vivo alternadis:
Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel
probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson WELLES pri La Milito de Mondoj laŭ romano
de H. G. WELLS pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava
novaĵo! H. G. WELLS
Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de
la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li
diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas
du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj
channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura,
sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo
artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo
Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la
dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis
(probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn
artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de
la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. WELLS en 1898 en Milito
de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-aj jaroj en
sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ
Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la
ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion".
Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso
eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 &
2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja
ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj
malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne
ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.
Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis ankoraŭ denove. En
1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne
atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj,
kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.
La Nova Flugaro
La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter
1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj
alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj
esplori la supraĵon. La misio de
Pathfinder ankaŭ
alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares, helena samvalorulo de romia Marso"), kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj
estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon,
Sojourner, por esplori la terenon.
En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori
la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono
malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn
rokojn al la Tero estis detruita.
La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el
Eŭropo (Beagle 1 estis la ŝipo de
Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la ) kaj surmarsiĝis la . Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco.
Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter.
En 2003, Marso estis 56 milionojn da km proksime de Tero -- la plej proksima distanco
ĝis 2287.
La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia Dio Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro.
- John HickmanThe Political Economy of Very Large Space Projects Journal of Evolution and Technology. Vol. 4, November 1999. [http://www.transhumanist.com/volume4/space.htm Terraforming]
----
Kategorio:Sunsistemoals:Mars (Planet)ja:火星ko:화성ms:Marikhsimple:Mars (planet)th:ดาวอังคาร
NASA
La Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA) (fondita 1958) estas la oficiala usona agentejo de aerospacaesplorado kaj studo. Ĝi estas nemilita organizo, tamen ĝi faras militajn kaj nemilitajn misiojn.
Vizio kaj Misio
La vizio de NASA estas "plibonigi vivon tie ĉi, etendi vivon tien, kaj trovi vivon preteren"
Ĝia misio estas "kompreni kaj protekti nian hejman planedon, esplori la Universon, serĉi por vivo, kaj inspiri la sekvantan generacion de esploristoj".
Historio
Kosma Konkurso
Post la monde unua lanĉo de homfarita satelito, Sputnik-1, je la 4-a de oktobro, 1957, la atento de Usono turniĝis al siaj propraj novmaturaj kosmaj penoj. La Usona Kongreso, alarmita de la perceptita minaco al usona sekureco kaj teknologia estreco, urĝigis tujan kaj rapidan agadon; Prezidento Dwight D. EISENHOWER kaj liaj konsilantoj konsilis pli intencajn rimedojn. Kelkaj monatoj de debato produktis konsenton ke nova federala agentejo bezoniĝas por fari ĉiujn ne-militajn agadojn en la kosmo.
Je la 29-a de julio, 1958, Prezidento Eisenhower subskribis la 1958-an Akton pri la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA). Kiam ĝi efektiviĝis je la 1-a de oktobro, 1958, NASA konsistis ĉefe el kvar laboratorioj kaj proksimume 8 000 oficistoj de la 46 jaraĝa esplora agentejo por aeronaŭtiko, la Usona National Advisory Committee for Aeronautics (Nacia Konsila Komitato por Aeronaŭtiko).
Fruaj programoj de NASA estis esplorado pri homa kosmoflugado (la Kosma Konkurso) kaj estis faritaj sub la premo de konkuro inter Usono kaj Sovetio kiu ekzistis dum la Malvarma Milito. La Mercury (merkura) programo, komencita dum 1958, ekkondukis NASA-on laŭ la pado de homa kosma esplorado kun misioj konstrukciitaj por simple malkovri ĉu homoj povas daŭrvivi en la kosmo. Je la 5-a de majo, 1961, kosmonaŭto Alan B. SHEPARD Jr. fariĝis la unua usonano en la kosmo kiam li pilotis Freedom 7 (Liberecon 7) dum 15 minuta suborbita flugo. John GLENN fariĝis la unua usonano por orbiti la teron je la 20-a de februaro, 1962 dum 5-hora flugo en Friendship 7 (Amikeco 7).
Post kaim la projekto Merkuro pruvis ke homa kosmoflugo estas ebla, projekto Gemini (Ĝemeloj) lanĉiĝis por fari eksperimentojn kaj ellabori aferojn rilatajn al la luna misio. La unua ĝemela flugo kun enveturilaj kosmonaŭtoj, Gemini III (Ĝemeloj III) estis flugita de Virgil "Gus" GRISSOM kaj John W. YOUNG je la 23-a de marto, 1965. Naŭ aliaj misioj sekvis, montrante ke daŭraj homaj kosmoflugoj eblas, pruvante ke rendevuo kaj kupliĝo enkosma eblas, kaj kolektante medicinajn datumojn pri la efikoj de senpezeco al homoj.
Projekto Apollo
Post la sukceso de la programoj Mercury kaj Gemini, la Projekto Apollo komenciĝis por provi fari interesaĵojn en la kosmo kaj eble sendi homojn ĉirkaŭ (sed ne sur) la Lunon.
La celo de la projekto Apollo radike ŝanĝiĝis post la anonco de la tiama prezidento John F. KENNEDY la 25-an de majo, 1961, ke Usono devis celi "allunigi homon kaj revenigi lin sekure al la Tero" antaŭ la jaro 1970. Tiel Apollo iĝis programo por meti homojn sur la Lunon. La projekto Gemini komenciĝis nelonge post tio kun la celo de provizi kosmoŝipon por provi teĥnikojn necesajn pro la novaj misionoj de la programo, nun multe pli malsimplaj.
projekto Gemini]]
Post ok jaroj de teĥnikoprovaj misionoj, inkluzivante la unuan perdon de astronaŭtoj dum la historio de NASA (la lanĉeja fajro de Apollo 1), la programo Apollo sukcesis je ĝiaj celoj kiam la misiono Apollo 11 allunigis du astronaŭtojn, Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN, la 20-an de julio, 1969 kaj sekure revenigis ilin al la Tero la 24-an de julio. La unuaj vortoj de ARMSTRONG post kiam li eliris la kosmoŝipon Eagle kaptis la historiecon de la okazo: "That's one small step for [a] man, one giant leap for mankind." (Tio estas unu eta paŝo por homo, unu grandega salto por la homaro.) Dek du homoj piediris sur la Luno antaŭ la fino de la programo Apollo en decembro de 1972.
NASA estis gajninta la lunan konkurson, kaj en ia senco tio ĉi lasis ĝin sen direkto, aŭ minimume sen la publika atento kiu necesis por garantii grandajn budĝetojn de la Usona Kongreso. Post kiam Lyndon B. JOHNSON forlasis sian oficon, NASA perdis sian ĉefan politikan subtenanton; kaj Werner von Braun estis movigita al ofico pripropagandi en Vaŝingtono. Planoj por ambiciaj sekvaj projektoj konstrui kosmostacion, estigi lunan bazon, kaj lanĉi homan mision al Marso antaŭ 1990 proponiĝis sed kun la fino de aĉetado de ekipaĵoj por Saturn kaj Apollo, ne estis kapablo subteni tiujn ĉi planojn. La kvazaŭ-katastrofo de Apollo 13, kie oksigenujo eksplodis kaj preskaŭ kondamnis ĉiujn tri kosmonaŭtojn, helpis rekapti atenton kaj zorgon. Kvankam misioj ĝis Apollo 20 estis planitaj, Apollo 17 estis la lasta flugi sub la flago de Apollo. La programo finiĝis pro budĝetaj malpliiĝoj (parte pro la Vjetnama Milito) kaj deziro disvolvigi reuzeblan veturilon.
Aliaj Fruaj Misioj
Kvankam la vasta plimulto da la budĝeto de NASA elspeziĝis por homa kosmoflugo, jam estas multaj robotaj misioj instigitaj de la kosma agentejo. En 1962, la misio de Mariner 2 lanĉiĝis kaj fariĝis la unua kosmoveturilo fari preterflugon de alia planedo -- ĉi kaze Venuso. La Ranger (Vagkontrolist), Surveyor (Termezuristo), kaj Lunar Orbiter (Luna Orbitanto)- misioj estis esencaj por taksi lunajn kondiĉojn antaŭ penado de Apolonaj surluniĝoj kun homoj surveturilaj. Poste la dua Viking probes (vikingaj sondiloj) surplanediĝis sur la surfaco de Marso kaj sendis kolorajn bildojn reen al Tero; sed eble pli imponaj estis la misioj de Pioneer (Pioniro) kaj aparte Voyager (Vojaĝistoj) kiuj vizitis Jupiteron, Saturnon, Uranon, Neptunon alsendante sciencajn informojn kaj kolorajn bildojn.
Malgajninte la kosman konkurson, Sovetio devis, kune kun Usono, ŝanĝi la aliran manieron. Je la 17-a de julio, 1975 Apolona veturilo (uzita tiel post nuligado de planitaj lunaj flugoj) endokiĝis al al Sovetia Soyuz 19 kosmoveturilo. Kvankam la Malvarma Milito daŭris multaj pliajn jarojn, tiu ĉi estis gravega punkto en la historio de NASA kaj multo da la posta kooperacio en kosma esplorado kiu ekzistas hodiaŭ ekis de tiu ĉi misio. La unua kosmostacio de Usono, Skylab, estis okupata de la fino de Apolono ĝis la malfruaj 1970-oj.
Naveda Erao
La kosma navedo fariĝis la plej grava fokuso de NASA dum la malfruaj 1970-oj kaj la 1980-oj. Planita esti ofte lanĉebla kaj plejparte reuzebla veturilo, kvar kosmaj navedoj konstruiĝis antaŭ 1985. La unua lanĉita, Colombia, faris tiel je la 12-a de aprilo, 1981.
La navedo ne estis ĉiam bona novaĵo por NASA -- flugoj estis multe pli kosta ol unue prognozita, kaj eĉ post la 1986-a Challenger-a katastrofo emfazis la riskon de kosmoflugo, la publiko refoje perdis intereso dum la misioj aperis ordinariĝi. Laboro komencis sur Kosmostacio Libereco (Space Station Freedom) kiel fokuso por la stabizita kosma programo, sed interne de NASA estis argumento ke tiuj ĉi projektoj okazis koste de pli inspiraj senstabaj misioj tiel kiel la Voyager sondiloj. Eĉ sen la Challenger, la malfruaj 1980-oj markis malaltan punkton por NASA.
Malgraŭ ĉio, la navedo uziĝis lanĉi progresindikajn projektojn tiel kiel la Kosma Teleskopo Hubble (Hubble Space Telescope) (KTH). La KTH kreiĝis kun relative malgranda budĝeto de $2 miliardoj sed kontinuas funkcii de 1990 kaj de tiam dilektis kaj sciencistojn kaj la publikon. Iuj bildoj kiuj ĝi resendis jam fariĝas kvazaŭ-legenda, tiel kiel la ekfosaj hubelaj bildoj de forega kampo (Hubble deep field images). La KTH estas kunan projekton
inter EKA kaj NASA, kaj ĝia sukceso estas paviminta la vojon al pli bona kunlaborado inter la agentejoj.
En 1995 Rus-usonaj interagoj refoje atingiĝis komence de la Naved-MIR-aj misioj, kaj unufoje plu Rusa veturilo (ĉi tempe plene plumizita kosma stacio) endokiĝis kun usona veturilo. La kooperacio kontinuas ĝis hodiaŭ, kun Rusio kaj Usono, kiuj estas la du plej grandaj partneroj en la plej granda kosma stacio iam konstruita -- la Internacia Kosma Stacio (International Space Station) (IKS). La forteco de ties kooperacio pri tiu ĉi projekto estis eĉ evidenta kiam NASA komencis dependi de Rusaj lanĉaj veturiloj servi la IKS post la 2003 Kolombia katstrofo, kiu surterigis la navedan veturilaron dum longe pli ol du jaroj.
Kostante pli ol cent miliardoj da dorloroj, estas estinte de tempo al tempo malfacile al NASA pravigi la IKS. La loĝantaro larĝe estas ĝis nun malfacile impresi kun detaloj de kosmaj sciencaj eksperimntoj, preferante novaĵon de grandaj projektojn al ekzotaj lokoj. Eĉ nun, IKS ne povas loĝigi tiom da sciencistoj kiom planita.
Dum multo da la 1990-oj, NASA alfrontis malgrandiĝantajn jarajn budĝetojn pro zonstreĉado ĉe la Usona Kongreso en Vaŝingtono. Responde, la naŭa administranto de NASA, Daniel S. GOLDEN, pioniris la agmanieron de "pli rapida, pli bona, pli malmultekosta" kiu ebligis al NASA redukti la koston dum ankoraŭa liverado de larĝa vario de aerokosmaj programoj. Tiu agmaniero kritikiĝis kaj re-taksiĝi post la duopaj perdoj de Mars Climate Orbiter (Marsa Klimata Orbitilo) kaj Mars Polar Lander (Marsa Polusa Algrundilo) en 1999.
Estonteco de NASA
La plej publike inspiraj misioj de NASA dum lastatempaj jaroj jam estas la misio Mars Pathfinder (Marsa Padtrovanto) en 1997. Ĵurnaloj ĉirkaŭ la mondo eldonis bildojn de la algrundilo forsendanta ĝian vagilon, Sojourner (Pasloĝanto), esplori la surfacon de Marso en maniero neniam antaŭe farita ĉe iu ekster-tera loko. Malpli publike aklamita sed farante sciencon de 1997 ĝis nun 2005 estas la Mars Global Surveyor (Marsa Globa Termezuranto) orbitilo. De 2001, la orbitana Mars Odyssey (Marsa Odiseado) esploras pri evidentaĵoj de pasinta aŭ nuna akvo kaj vulkana aktiveco sur la ruĝa planedo. NASA anticipas kontinuan esploradon de la ruĝa planedo kun pli da kosmoveturiloj tiel kiel la Mars Reconnaissance Orbiter (Marsa Rekognoska Orbitilo), kiu atingos Marson en 2006.
La katastrofo de la kosma navedo Kolombio en 2003, en kiu mortis sep kosmonaŭtoj kaj kiu kaŭzis 29 monatan paŭzon de kosmonavedaj flugoj, ekagigis seriozan retaksadon de la prioritatoj. La Usona registaro, variaj sciencistoj, kaj la publiko, ĉiuj konsideris la estontecon de la kosma programo.
Je la 14-a de januaro, 2004, dek tagoj post la grundiĝo de la unua Mars Exploration Rover (Marsa Esplorada Vagilo), Spirit (Spirito) (la dua estis Opportunity (oportuneco) ), prezidento George W. BUSH anoncis novan planon por la estonteco de NASA, nomita la Vision for Space Exploration (Vizio pri Kosma Esplorado). Laŭ tiu ĉi plano, homoj reiros al la Luno antaŭ 2020, kaj starigos antaŭpostenojn kiel testilon kaj eventualan rimedon por estontaj misioj. La kosma navedo emeritiĝos en 2010 kaj la Crew Exploration Vehicle (Laborista Esplorada Veturilo) anstataŭos ĝin antaŭ 2014, kapabla kaj de endokiĝo kun IKS kaj de forveturado de Tera orbito. La estonteco de IKS estas iom malcerta -- konstruado kompletiĝos, sed preter tio estas malpli da certeco. Kvankam la plano unue alfrontis skeptikecon de Usona Kongreso, en malfrua 2004, Kongreso konsentis provizii ties ekajn monprovizojn por la unua jaro.
Esperante sproni novenkondukon de la neregistara komerca sektoro, NASA estigis serion de Centjaraj Defioj (Centenial Challenges), priteknologiaj premioj por neregistaraj teamoj, en 2004. La Defioj inkludas taskojn kiuj estos utilaj por efektivigado de la Vizio de Kosma Esplorado, tiel kiel konstruo de pli rendimenta kosmonaŭta ganto.
La nocio anteno signifas :
- Palpaj fadenformaj organoj troviĝantaj sur la kapo de multaj insektoj kaj krustuloj. Vidu anteno (biologio) - Longa kaj fleksebla stango, kiun oni fiksas al mezo aŭ supro de masto por teni triangulan velon.
- Konduktilo, plej ofte el drato, por disradiadi la ondojn de radioelektra sendstacio aŭ por kaptadi la ondojn de aliaj radiostacioj. Vidu: anteno (tekniko)ja:アンテナ
Energio
La vorto Energio devenas de la greka "energeia" kaj havas signifon "ago, agado". Ĝi estas komuna kvanto de la mezuro de diversaj mov-formoj de materio. Laŭ variaj fizikaj procesoj, en fiziko oni distingas specojn de energio:
- Elektroenergio - Elektromagneta energio - Gravita energio - Kemia energio - Mekanika energio - Termika energio - Nuklea energio
Alia distingo:
- renoviĝanta energio - Fosilia energio - Nuklea energio
Rezulte de la ekzisto de Energikonserva Leĝo, la nocio "energio" interligas ĉiujn fenomenojn de la naturo. La senco de la energikonserva leĝo estas en tio, ke energio ne aperas el nenio kaj ne malaperas nenie; ĝi povas nur transformiĝi de unu formo de energio al alia. Unu el filozofiaj doktrinoj, nome energetiko, rigardas la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj.
En pure praktika vidpunkto, energetiko estas scienco pri la energio kaj branĉo de la ekonomiko, kiu okupiĝas pri energetikaj rimedoj, ĝia prilaborado, transformo, transporto kaj uzo de diversaj specoj de energio. En 2003 la tutmonda konsumo da energio estis pli ol 10.500 milionoj da tunoj da kkvivalento de nafto (Mten): el kio 2.400 Mten da karbo, 3.600 Mten da nafto, 2.300 Mten da natura gaso, 610 Mtep de nuklea energio, 590 Mten da akvoelektra energio kaj ĉirkaŭ 950 Mten da biomaso kaj kvantetoj eĉ pli malgrandaj da geotermika suna aŭ venta energio.
Energio-konsumado nuntempe
Estas konate, ke la rapide multiĝanta monda loĝantaro krom la kreskigo de la nutraĵprovizado bezonas ankaŭ la kreskigon de la energio-produktado. Estas konata ankaŭ tiu bedaŭrinda fakto, ke 80 elcentojn de la tutmonda energio kaj krudmaterialo konsumas tiu feliĉa parto de la homaro, kiu vivas en Usono kaj en la aliaj ekonomie evoluintaj mondpartoj. Estas konata ankaŭ tio, ke la malmulte konsumanta parto estas - juste - malkontenta pri la nuna situacio. Ankaŭ ili dezirus kreskigi la konsumadon, por kontentigi la bazajn homajn bezonojn.
Limoj de la konsumad-kreskigo
Sed jam malpli konate estas, ke la nuna usona kaj okcident-eŭropa vivmaniero eblus nur por duonmiliardo da homoj, ĉar alie rapide elĉerpiĝos la energio-fontoj kaj danĝere malpuriĝos la medio, pro produkto de danĝera kvanto de karbonduoksido. Tial, jam la nuna produktado kaj konsumado estas daŭrigebla nur kelkajn jardekojn.
Sed la konsumado, anstataŭ stagni aŭ malgrandiĝi, forte kreskas. Se oni konsideras ekz. la naturajn fontojn, la nombron de la loĝantaro kaj la rapidegan industriigon en Ĉinio, estas evidente, ke post kelkaj jardekoj la ĉinoj povos produkti tiom da varoj kaj malpurigan karbonduoksidon, kiom nun produktas la evoluinta mondparto. lli rajtas fari tion, kial ne, kaj povas fari sen ekstera helpo. Ili posedas grandan kvanton da karbo por energioproduktado, krudmaterialojn, laborforton, diligentecon kaj scion. Dume nature la nuna evoluinta mondoparto daŭrigas sian agadon.
Kio sekvos el tio, ne estas precize antaŭvidebla. Pro la forceja (vitrodoma) efiko, kiun kaŭzas tro granda kvanto da karbonduoksido en la atmosfero, la averaĝa temperaturo jam sendube kreskas. Tial degelos granda glaciokvanto ĉe la polusoj, signife leviĝos la nivelo de la maroj, inundante grandajn dense loĝatajn regionojn, ŝanĝiĝos la tutmonda klimato, forte grandiĝos la areo de la dezertoj, ktp. La afero
estas tre danĝera, ĉar pro la granda inercio de la atmosfero la efiko de la nun produktata karbonduoksido efikos nur post jardekoj. Ne forgesu ankaŭ pri acida pluvo, kaŭzita de karbobruligado, kiu jam forte damaĝis la arbarojn.
Disdividiĝo de la energio-konsumado
La surtera energio-konsumado en la jaro 1991 disdividiĝis jene: petrolo 37,6 %, karbo 26,2 %, tergaso 20,5 %, nuklea energio 6,8 %, biomaso 6,3 %, akva kaj geotermika energio 2,6 %. Cu la kaŭzo de tiu ĉi disdividiĝo estas sekvo de la nuntempa teknika nivelo, aŭ ĉu influas ĝin ĉefe personaj aŭ grupaj profitinteresoj, estas malfacile determini.
Superregas petrolo kaj karbo
Estas okulfrape en la konsumado la superregado de nafto kaj minkarbo. Ilia forbruligo estas la ĉefa fonto de la karbonduoksido. Ekonomie ekspluatebla nafto tutmonde haveblos nur dum kelkaj jardekoj, sed karbo ankoraŭ dum jarcentoj. Ankaŭ la senpere aŭ en la formo de alkoholo aŭ oleo forbruligita biomaso produktas karbonduoksidon.
La aliaj fontoj
Nuntempe la tergaso estas tiu energiofonto, kies uzado kaŭzas la plej malgrandan medio-malpurigadon. Tial ĝia uzado rapide kreskas, do la elĉerpiĝo ne bezonas longan tempon. La uzado de geotermika energio estus signife kreskigebla. Verŝajne ekonomiaj aŭ aliaj konsideroj malheipas ĝian pli ampleksan uzadon. La uzado de la energio de riveroj jam ne estas signife kreskigebla sen detruo de ekologiaj valoraĵoj. La uzado de la energio de la marbordoj, la energio de fluso kaj malfluso estas ankoraŭ ne sufiĉe uzataj nek la ventoenergio.
La sunenergio estas granda eblo por la estonteco. Nuntempe la senpera transformo al elektro per sunĉeloj estas ne farebla sen malprofito, pro ilia alta prezo kaj malalta efikeco. Sed
por akvovarmigado la uzado de la sunenergio jam komencas disvastiĝi.
La situacio pri la nuklea energio
Laste sed ne balaste la nuklea energio.
En la 50aj kaj 60aj jaroj oni komencis amase konstrui nukleajn energiocentralojn en Usono, en Sovetio, en Okcident-Eŭropo. Tiutempe ŝajnis, ke la energio-provizado de la homaro estas por ĉiam solvita. Ankaŭ la tiutempa konkurarmado instigis la konstruadon de nukleaj reaktoroj, ja en ili oni produktis la plutonion por atombomboj kaj el litio la tricion por hidrogen-bomboj. Sed dume ankaŭ gravaj problemoj sin anoncis. El la foruzita uranio esti§is aliaj radiantaj elementoj. El inter ili la plutonio estis konvena por plua uzado en reaktoro aŭ por atombombo. Tial per tre danĝera kaj multekosta procedo la grandpotencoj apartigis la plutonion. Sed restis aliaj forte radiantaj elementoj, kies vivdaŭro estas longa. Ties deponado kaŭzas grandan problemon, ja temas pri jarmiloj dum kiuj la deponado devas esti sekura. Tio ankoraŭ estas nesolvita. Oni nun kolektas tiujn danĝerajn materialojn, kies kvanto ade grandiĝas, kaj atendas naskiĝon de ideo por bona solvo. Tial, kaj pro la akcidentoj okazintaj en Three Mile Island (1979) kaj en Ĉernobil (1986) nuntempe la konstruado de atomreaktoroj maloftiĝis, sed en la 1990-aj jaroj denove fortiĝis en Azio.
CERN en Ĝenevo: realigo de energioproduktado dependas de diversaj personaj kaj grupaj profitinteresoj. Ŝajnas, ke tiu ĉi problemo estos solvebla per genia metodo. Se oni bombardas elementojn per grandenergiaj neŭtronoj, estiĝas grandenergiaj neŭtronoj aldone al la originalaj. Per ili oni bombardas longvivdaŭrajn izotopojn, kiuj havas ne fortan, tamen danĝeran radiadon; ili transformiĝas en novajn izotopojn, kies radiado estas forta, sed la vivdaŭro relative mallonga. Tiamaniere la deponada tempo mallongiĝas kaj la transformo cetere liberigas uzeblan energion. La procedo estas farebla surbaze de restaĵoj de reaktoraj uranipecoj, kaj ankaŭ de aliaj elementoj, ekz. torio (Th). Torio en la naturo estas multo pli ofta ol uranio. Ĝia radiado estas malforta, la vivdaŭro tre longa, kaj ekzistas nur unu izotopo. Torio 232 facile kaptas malrapidajn neŭtronojn, poste estiĝas izotopo torio 233, kies duoniĝa tempo estas 22 minutoj. Estiĝas protaktinio (Pa 232), kies duoniĝa tempo estas 27 tagoj. La rezulto estas uranio 233, izotopo, kiu emisias fortan gama-radiadon, sed memŝtara ĉenreakcio ne povas okazi. Gi povas maIkomponiĝi nur, se eksteraj malrapidaj neŭtronoj trafas ĝin. Dum la reakcio liberiĝas signifa varmenergio. (Aparta avantaĝo estas, ke la forta radiado de la materialo malhelpas ĝian komercon en la nigra merkato.) Estas tre grave el la vidpunkto de la sekuro, ke la reaktoro funkcias nur okaze de enkonduko de ekstera energio, tial ĝia nomo estas energio-multobligilo.
Jen la formulo por la procedo: n + Th232 - Pa 232 - U233
Jen la skemo de la procedo:
# Sinkrotrono (akcelilo de korpuskloj), kiu estigas protonon-faskon de 5 mA (miliamperoj), kun energio de 109 eV (unu miliardo da elektronvoltoj).
# Energio-multobligilo. Tie la rapidaj protonoj puŝiĝas al plumbo, kiu tial emisias rapidajn neŭtronojn. La torio estas en apartaj malgrandaj globoj, ĉíu en la mezo de grafita globo. Tiu bremsas la neŭtronojn. Ili ĉiuj estas en premita akvo.
# La premita, alttemperatura akvo cirkulas tra varminterŝanĝiIo, kie ĝi estigas akvovaporon. Tiu funkciigas turbinon, kaj la kunligita generatoro produktas elektran energion. La elektra energio povas esti 40-50-oble pli granda ol necese por funkciigi la sinkrotronon. Do maigranda parto de la produktita energio sufiĉas por la funkciigo, la cetera estas konsumebla.
La sistemo estas tute fermita. Gi estas iam ajn senprobleme malŝaltebla, haltigebla. Laŭ la kalkuloj 5000 kg da torio povas estigi 250 MW (250 milionoj da vatoj) da termika povumo. Dum du jaroj konsumiĝas el ĝi 5 (250 kg). Tiu termika povumo egalas al tiom, kiom povas produkti la forbruligo de 28 megatunoj (28 miliardoj da kilogramoj) da karbo.
Sophia-Universität(jap. Jochi Daigaku, englisch:Sophia University)ist eine japanische Privatuniversität in kirchlicher Trägerschaft. Sie liegt in Kioi-cho, Chiyoda-ku, Tokyo-to (nächster Bahnhof Yotsuya).
Sie brachte Talente hervor, die als Premierminister, bei internationalen Organisationen und im Journalismus glänzten. Bei den japanischen Privatuniversitäten hat sie eine feste Stelle errungen. Bei den Universitätsaufnahmeprüfungen steht sie an dritter Stelle nach Waseda- und Keio-Universität, v.a. für die "Weisheit in der englischen Sprache" ist sie wohlbekannt.
Im 16. Jahrhundert bewertete Franz Xavier den Charakter der Japaner hoch und schrieb einen Brief nach Rom mit der Hoffnung auf eine Universität in der japanischen Hauptstadt.
Im Jahre 1908 kamen aufgrund der Forderung von PapstPius X. und des Einverständnisses des Jesuiten-Ordens drei Jesuiten zur Gründung einer Universität nach Japan. 1911 gründeten sie die rechtsfähige Stiftung Jochi Gakuin (Sophia Hochschule). 1913 wurde die Universität auf der Grundlage des Fachschulerlasses eröffnet, 1928 erlangte diese auch die staatliche Anerkennung des Universitätsstatus aufgrund des Universitätserlasses.
Im Jahre 2004 überwiegen die Studentinnen, doch fand die Einführung der Koedukation verspätet erst 1957 statt.
Mit 110 Partnerinstituten weltweit ist sie eine besonders international geprägte Universität. Der Name Sophia wurde aus dem Sedes Sapientiae (Sitz der Weisheit) der Lauretanischen Litanei abgeleitet (die Grundbedeutung von "Sophia" ist auf griechisch "Gottes Weisheit"). Der erste Rektor war der deutsche Philosoph Hermann Hoffmann.(Jetziger Rektor ist William Currie.)
Fakultäten
- Theologische Fakultät (Shakuji Campus, nächster Bahnhof Musashiseki an der Seibu-Shinjuku-Linie)
- Philosophische Fakultät
- Fakultät der Artes Liberales(2005 gegründet)
- Juristische Fakultät
- Wirtschaftswissenschaftliche Fakultät
- Fakultät für Fremdsprachen
- Fakultät für vergleichende Kulturwissenschaften (Ichigaya-Campus, nächster Bahnhof Ichigaya (JR und U-Bahn Yurakucho-Linie)
- Fakultät für Naturwissenschaften und Technik
Graduiertenabteilung
- Theologische Abteilung
- Philosophische Abteilung
- Literarische Abteilung
- Abteilung der Artes Liberales(2005 gegründet)
- Juristische Abteilung
- Wirtschaftswissenschaftliche Abteilung
- Abteilung für Fremdsprachen
- Abteilung für Naturwissenschaften und Technik
Berühmte Hochschullehrer
- Ogata Sadako - ehemalige Professorin für Politikwissenschaften und frühere Flüchtlingskommissarin der Vereinten Nationen
- Inoguchi Kuniko - Professor für Rechtswissenschaften und ständiger Vertreter Japans bei der Abrüstungskonferenz in Genf
Berühmte Absolventen
- Asama Yoshitaka - Drehbuchautor und Regisseur vieler Filme, z. B. Twilight Samurai
- Saito Hideo - Komponist
- Agnes Chan - Sängerin
- Nishida Hikaru - Schauspielerin (Japanische Fernsehserien)
- Hayami Yuu - Schauspielerin, anime-Sprecherin
- Inoue Hisashi - Schriftsteller
- Kumi Saori - Schriftstellerin
- Ebata Kensuke - Japan-Korrespondent von Jane's Defense Weekly (Experte für Außen-, Militär- und Verteidigungspolitik)
- Tatsumi Takayuki - Amerikanischer Literaturwissenschaftler, science-fiction Kritiker, Professor der Keio-Universität
- Hosokawa Morihiro - 79. Ministerpräsident von Japan
- Nishiyama Yuriko - manga Autorin, z. B. Harlem Beat
- Robert Whiting - Schriftsteller (japanische Kultur), z. B. The Chrysanthemum and the Bat über japanischen Baseball
- Crystal Kay - Sängerin