Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma,
dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas
sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis
riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli
malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia
roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo : la nuna
aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj
eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur
Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via
sango bolus!
Dosiero:vikinglander1-1-thumb.jpg
La surfaco de Marso fotografita
per la spacprobo Viking.
[http://www.wikipedia.com/upload/vikinglander1-1.jpg Pligrandigu bildon]
Geografio
Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka
estas la sama.
La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ
granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ
Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.
Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la
norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo.
Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"),
kiu estas 24 km alta de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la
klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon,
Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en
profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km
en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro.
(Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).
Vivo?
Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso ebligas – nun aŭ iam –
vivon?
Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa
vivo alternadis:
Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel
probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson WELLES pri La Milito de Mondoj laŭ romano
de H. G. WELLS pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava
novaĵo! H. G. WELLS
Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de
la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li
diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas
du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj
channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura,
sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo
artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo
Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la
dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis
(probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn
artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de
la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. WELLS en 1898 en Milito
de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-aj jaroj en
sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ
Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la
ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion".
Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso
eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 &
2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja
ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj
malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne
ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.
Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis ankoraŭ denove. En
1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne
atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj,
kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.
La Nova Flugaro
La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter
1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj
alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj
esplori la supraĵon. La misio de
Pathfinder ankaŭ
alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares, helena samvalorulo de romia Marso"), kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj
estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon,
Sojourner, por esplori la terenon.
En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori
la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono
malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn
rokojn al la Tero estis detruita.
La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el
Eŭropo (Beagle 1 estis la ŝipo de
Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la ) kaj surmarsiĝis la . Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco.
Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter.
En 2003, Marso estis 56 milionojn da km proksime de Tero -- la plej proksima distanco
ĝis 2287.
La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia Dio Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro.
- John HickmanThe Political Economy of Very Large Space Projects Journal of Evolution and Technology. Vol. 4, November 1999. [http://www.transhumanist.com/volume4/space.htm Terraforming]
----
Kategorio:Sunsistemoals:Mars (Planet)ja:火星ko:화성ms:Marikhsimple:Mars (planet)th:ดาวอังคาร
Dio Marso
Marso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson.
Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj droniĝis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo.
Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato Marto kaj la tago mardo.
Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke) .
ja:マルスsimple:Mars (god)
Fobo (Marso I) estas la pli granda kaj pli proksima el la du lunoj de Marso. La luno estas tiel proksima al la planedo, ke ĝi dufoje tage leviĝas en la okcidento kaj subiras en la oriento.
Oni kredas, ke Fobo estas kaptita asteroido. La orbito de Fobo, nun 9378 kilometrojn for de la centro de Marso, sinkas je 1,8 m dum ĉiu jarcento. Post 50 milionoj da jaroj Fobo aŭ kolizios kun Marso aŭ fariĝos planeda ringo.
Fobo kredeble konsistas el ŝtonoj kaj glacioj. Ĝi pezas 1,08 . 1016 kilogramojn. La plej elstara aspekto sur la luno estas pli granda kratero nomata Stiknio (Stickney).
Asaph HALL trovis Fobon la 18-an de aŭgusto1877. La luno estas nomata laŭ la filo de la dioj Marso kaj Venuso.
Kategorio:Sunsistemoja:フォボス (衛星)
Dejmo
Nomo: Dejmo (Marso II)
Pezo: 1,8 . 1015 kg.
Loko: la 2a luno de Marso, 23.460 km for de la centro de Marso.
Astronomio > Konstelacio > Zodiako < Astrologio
----
La zodiako estas la zono de konstelacioj, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.
Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 konstelacioj de la zodiako (la datoj estas kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio laŭ Okcidenta astrologio):
Virgo povas esti:
- konstelacio astronomia kaj astrologia
- mallonga formo de Virgeco
La konstelacio estas ankaŭ nomata Virgulino. Tiu ĉi (Sankta Virgulino) estas ankaŭ nomo donata al Sankta Maria.
Venuso
- Nomo:Venuso (Sol II)
- Diametro: 12.103,6 km
- Maso: 4,869·1024 kg (0,82 da tero)
- Loko: la 2-a planedo, 108,20 milionoj km for de la Suno (0,72 AU).
- Tago: 20 996,1 ks (243,01 tertagoj)
- Jaro: 19 414 ks (224,70 tertagoj)
- Gravito: 8,9 m/s2 (0,91 da tergravito)
- Koloro: blanka
- Temperaturo: 726 K (!!!)
- Atmosfero: 96% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 0,1% akvo
- premo: 90 000 mb (!!)
- Lunoj: 0
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
Venuso, frato de Tero kaj
Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed
multe pli varmega: la temperaturo sur la supraĵo de Venuso estas
sufiĉe varma por fandi plumbon! Kvankam
Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso
estas pli varmega ĉar ĝiaj nuboj, kiuj ĉiam kovras la planedon,
tenas tro multe de la hejto ricevita -- kiel aŭto staranta en la somera
suno. La tiel-nomata forceja efiko. Tial, dum Marso ŝajne estas
tro malvarma por subteni vivon, Venuso ŝajne estas tro varma.
forceja efiko
La belaj nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata
acido. La aero estas plejparte de karbona dioksido kaj estas
tre densa kaj peza. Fakte, ĝi estas tiel densa ke se vi starus sur
Venuso, vi ŝajne starus je fundo de granda pelvo.karbona dioksidoLa venusa tago: la suno superiras en la okcidento kaj, post 4
termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la
Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto.
Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la supraĵo de Venuso
enhavas movantajn kontinentojn. La supraĵo estas kovrata de krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.
Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar
ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj
steloj, ĝi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj
de antikva Meksiko. Ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio,
Kecalkoatlo. Pro ĝia beleco, la romianoj nomis ĝin laŭ la bela amdiino Venera.
El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj
estas
Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 &
16 (rusaj) dum 1983-84 kaj Magellan
(usona) dum 1990-94.
Magellan iris ĉirkaŭ Venuso por mapi ĝian supraĵon per
radaro, verkante la plej detalan mapon, kiun ni nun havas.
Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko
konata kiel aerobremsado. Je oktobro 1994, Magellan
falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la atmosfera premo.
----
Kategorio:Sunsistemoja:金星ko:금성ms:Zuhrahsimple:Venus (planet)th:ดาวศุกร์
Karbona dioksido
Karbona dioksido (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka karbondioksida neĝo (alia nomo: seka glacio). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fando (sublimiĝas), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konzerviga materialo.
Ĝi solviĝas en akvo al karbona acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj trinkaĵoj, al kiuj la karbona acido donas piketan, acidetan guston.
Ĉar karbona duoksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple putoj aŭ siloj. Vidu: mosto
La karbona dioksido estas ĉefa komponento de la aero, kun ĉ. 0,038% laŭ volumo. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la fotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en la forceja efiko.
Kategorio:Kemiaĵoja:二酸化炭素ko:이산화 탄소ms:Karbon dioksidasimple:Carbon dioxideth:คาร์บอนไดออกไซด์
Merkuro estas la unua planedo, la plej proksima al la
Suno. Kun Venuso, ĝi ankaŭ estas la
plej varmega: 700 K dum tago, sufiĉe varmega pro fandi plombon. Sed
spite de ĝia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100
K d um nokto, pro la manko de densa atmosfero.
Merkuro estas pli malgranda ol Marso
sed pli granda ol Plutono aŭ ol la
Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: la supraĵo estas plena de
krateroj kaj montoj. La krateroj estas faritaj de la frapado de
asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte
pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli
rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro,
3,6 miliardojn da jaroj en aĝo. La frapo, kiu kreis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.
Unu mistero pri Merkuro estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi sugestas, ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aŭ la Suno multe pli brila.
La tago de Merkuro estas la plej longa -- 176 tertagoj -- kaj --
estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj)! Merkuro turniĝas --
tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rapide ĉirkaŭ la Suno, ke la Suno
iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen!
Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile
studebla. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de >Mariner
10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ĝia supraĵo. Nia nuna scio pri Merkuro similas tiun pri la Luno ĉirkaŭ 1950.
La usona sondilo MESSENGER –- anglalingva akronimo de 'MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging' = Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro -- estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 kaj komencis 6-jaran vojaĝon al Merkuro. Ĉefaj taskoj de la sondilo estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.3-an de aŭgusto
----
Kategorio:Sunsistemoja:水星ko:수성ms:Utaridsimple:Mercury (planet)th:ดาวพุธ
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Kino > Direktoroj > Aktoroj > Orson WELLES
----
Aktoroj
La usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro Orson WELLES naskiĝis je la 6-a de majo1915 en Kenosha, Viskonsino kaj mortis je la 10-a de oktobro1985 en Losanĝeleso.
Lia kariero komenciĝis en la DublinaTeatroGate Theatre en la jaro 1931. Ekde 1933 li laboris ĉe Novjorka radiostacio. La atenton de Hollywood li kaptis per sia radiodramo War of the Worlds (adaptita laŭ verko de H. G. WELLS). Li tiel genie prezentis ĝin, ke tiuj aŭskultantoj, kiuj elektis lian programon anstataŭ tiu de Edgar BERGEN, vere kredis, ke eksterteranoj el Marso ekatakis la teron.
Mondfamon Welles gajnis pro la filmo Citizen Kane, al kiu li kontribuis kiel scenejisto, aktoro kaj reĝisoro. Kvankam la filmo ne portis grandan financan gajnon kaj eĉ estis bojkotata de la eldonisto William Randolph HEARST, kiu en ĝi vidis paralelojn al sia propra vivo, la senkonvenciaj eksperimentoj pri sonoj, kameraumado kaj filmotondado igis kritikantojn paroli pri majstroverko. Dum jaroj Citizen Kane estas sur la unua loko de la listo [http://www.afi.com/tvevents/100years/movies.aspx de la plej gravaj / famaj usonaj filmoj].
Li geedziĝis kun usona aktorino Rita HAYWORTH, kiu rolis en lia The Lady from Shanghai.
Orson WELLES, kiu ankaŭ famas pro siaj filmigoj de Ŝekspiraj verkoj, en 1971 gajnis Honor-Oskarpremion. Nuntempe li estas rigardata unu el la plej gravaj filmistoj de la kinohistorio.
Herbert George WELLS [welz], naskiĝinte je la 21-a de septembro1866 en Bromley, Kent kaj mortinte je la 13-a de aŭgusto1946 en Londono, estis brita verkisto de sciencfikcio.
Post cent jaroj, Wells estas fama pro siaj romanoj de sciencfikcio, sed en sia tempo li estis pli fama kaj influa por la Outline of History (1920, "Skizo de historio"), kiu estis la unua ĝenerala historio verkita sur bazo de antropologio kaj sociologio.
Wells estis amiko de G.K. Chesterton.
La dormanto vekiĝas : romano / El la angla lingvo trad. de
A. Frank Milward. - London: The Esperanto Publ. Co., 1929. - 210 p.
La tempo-maŝino ; La lando de la blinduloj / H. G. Wells. Trad. el la angla E. W. Amos. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [proks. 1938]. - 187 p. - (La "Epoko" Libro-Klubo ; 4)
Anglalingva literaturo > Tarzan < Famaj fikciuloj
Tarzan estas heroo de la serio de romanoj verkitaj de Edgar Rice BURROUGHS. Kiel bebo li estis forkaptita de grandaj simioj, edukita de ili kaj ricevis nomon Tarzan. Kiel plenkreska sovaĝa viro batalis kontraŭ blankuloj, kiuj venis al la ĝangalo ĉasi simiojn.
La verko estis multfoje filmita.
Donald I av Skottland
Donald I av Skottland, Donald MacAlpin, kung av Skottland, död 862 eller 863.
Donald efterträdde 858 sin bror Kenneth MacAlpin, vilken 844 förenat skoternas och pikternas riken till kungariket Alba. Han dog 862 eller 863 och omständigheterna kring ha
Donald MacAlpin
Donald I av Skottland, Donald MacAlpin, kung av Skottland, död 862 eller 863.
Donald efterträdde 858 sin bror Kenneth MacAlpin, vilken 844 förenat skoternas och pikternas riken till kungariket Alba. Han dog 862 eller 863 och omständigheterna kring ha
Chamerien
Chamerien (på grekiskaThesprotia) är enligt en uppfattning en region i nordvästra Grekland, delvis bebodd av folkgruppen tsamider (chamerer), vilka talar albanska och liksom majoritetsbefolkningen i landet är muslimer eller grekisk-ortodoxa. Chamer