Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Marto

Marto

Marto (latine, Martius) estas la tria monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Marso, la romia dio de milito, samkiel la tago mardo. Antaŭ la aldono de januaro kaj februaro, marto estis la unua monato de la kalendaro. Marto estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. Unu el la du ekvinoksoj okazas en marto. La signoj de la Zodiako en marso estas Fiŝoj kaj Ŝafo. Marto venas post februaro kaj antaŭ aprilo. Marto komenciĝas je la sama semajntago kiel novembro en ĉiuj jaroj, kaj kiel februaro krom en superjaro.

Vidu ankaŭ :

March, mars, marzo, marzo, mars, März, maart, marts, mars, mars, Março, март, marzec, Μαρτιος, Márta, martxo. ja:3月 ko:3월 ms:Mac simple:March th:มีนาคม

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Monato

Se vi serĉas informojn pri la Esperanto-gazeto nomata "Monato", vi povas trovi ĝin ĉe Monato (gazeto). ---- Monato estas tempintervalo, laŭ kio oni dividas la jaron. La kvanto de monatoj egalas al 12 en ĉiuj kalendarsistemoj, kiu ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj. La monatnomoj laŭ Gregoria Kalendaro same sonas en diversaj lingvoj, tamen ĉi tiuj nomoj estis donitaj de antikvaj Romianoj.
- Januaro - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Januarius. La vorto Januaro devenas de la nomo de dio de Romianoj - Januso. Li estis dio de la komenco kaj fino, de enirejo kaj elirejo, pordoj (Ianua latine signifas "pordo"). Li rigardis samtempe antaŭen kaj malantaŭen kaj povis vidi pasinton kaj futuron. Oni imagas lin duvizaĝa kun ŝlosilo kaj 365 fingroj. (January, janvier, enero, gennaio, Januar.)
- Februaro - kutime 28 tagoj, en superjaroj 29, en Romia Respublika Kalendaro Februarius. La vorto Februaro signifas "purigadon de pekoj per oferdono". Tiu estis monato de purigado (de vintro) kaj prepariĝo (por printempo). Laŭ alia versio ĝi estas ligita kun la nomo Februs - dio de subtera lando. (February, février, febrero, febbraio, Februar.)
- Marto - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Martius. Marso estis dio de milito (antaŭ ol la helena influo, de terkulturo) en antikva Romo. Romianoj ĉi tiun monaton impresiĝis per ofta fulmotondro, kiu aspektis kiel ĉiela milito. En Italio marto estas monato de permanenta pluvo kaj vento kaj se aldoni fenomenojn, kaŭzitajn de kunpuŝiĝo de nebuloj, oni tre facile povas imagi detruon kaj militon. (March, mars, marzo, marzo, März.)
- Aprilo - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Aprilis. Oni supozas, ke la nomo Aprilo devenas de latina vorto aperire. Ĝi signifas "malfermon", kiu verŝajne estas ligita al apero de florburĝonoj printempe. (April, avril, abril, aprile, April.)
- Majo - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Maius. La nomo Majo devenas de Romia diino Maja (patrino de Merkuro), kiu estis diino de riĉeco kaj fekundeco. (May, mai, mayo, maggio, Mai.)
- Junio - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Junius. La nomo Junio estis donita al ĉi monato honore de Romia diino Junona, kiu estis edzino de Jupitero. (June, juin, junio, giugno, Juni.)
- Julio kaj Aŭgusto po 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Julius kaj Augustus. La nomoj Julio kaj Aŭgusto estis donitaj honore de Romanaj imperiestroj - Julio Cezaro (estis naskita en ĉi monato) kaj Oktavio Aŭgusto (regis dum 63 a.K. - 14 p.K.), kiuj faris kalendarajn reformojn. Antaŭ la cezaroj, Julio estis Quintilis (antaŭ 44 a.K.) kaj Aŭgusto estis Sextilis (antaŭ 8 a.K.).(July, August, juillet, août, julio, agosto, luglio, agosto, Juli, August.)
- Septembro - 30 tagoj. La nomo Septembro devenas el la latina numeralo septem, t.e. "sep". Tian ordnumeron havis ĉi monato laŭ malnova Romia kalendaro. (September, septembre, setiembre, settembre, September.)
- Oktobro - 31 tagoj, Novembro 30 kaj Decembro 31. Oktobro devenas el la latina numeralo octem (oka), Novembro - novem (naŭa) kaj Decembro - decem (deka). Ordnumeroj venas de la antaŭjulia Romia kalendaro. (October, November, December, octobre, novembre, décembre, octubre, noviembre, diciembre, ottobre, novembre, dicembre, Oktober, November, Dezember.) Originale, la romia kalendaro komencis je la 1-a de marto ĝis la fino de decembro. Post decembro estis tagoj senmonataj. Poste tiuj tagoj estis donitaj al du novaj monatoj, februaro kaj januaro. Por aliaj monatsistemoj vidu: Juda kalendaro, Islama kalendaro, Franca respublika kalendaro, kaj ankaŭ astrologio.

Ortografio

Laŭ la Fundamento de Esperanto la komencon de la monatnomoj oni skribu majuskle: Januaro, Februaro, Marto ktp. ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Monato


  januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro
afrikansa Januarie Februarie Maart April Mei Junie Julie Augustus September Oktober November Desember
albana janar shkurt mars prill maj qershor korrik gusht shtator tetor nëntor dhjetor
angla January February March April May June July August September October November December
araba يناير فبراير مارس أبريل مايو يونيو يوليو أغسطس سبتمبر أكتوبر نوفمبر ديسمبر
armena Յունուար
(hunvar)
Փետրուար
(pedrvar)
Մարտ
(mard)
Ապրիլ
(abril)
Մայիս
(majis)
Յունիս
(hunis)
&Յուլիս
(hulis)
Օգոստոս
(okosdos)
Սեպտեմբեր
(sebdemper)
Հոկտեմբեր
(hokdemper)
Նոյեմբեր
(nojemper)
Դեկտեմբեր
(tegdemper)
belorusa Студзень
(Studzjen')
Люты
(Ljuti)
Сакавік
(Sakavik)
Красавік
(Krasavik)
Травень
(Travjen')
Чэрвень
(Ĉervjen')
Ліпень
(Lipjen')
Жнівень
(Ĵnivjen')
Верасень
(Vjerasjen')
Кастрычнік
(Kastriĉnik)
Лістапад
(Listapad)
Сьнежань
(S'nieĵan')
bosna Januar Februar Mart April Maj Juni Juli August Septembar Oktobar Novembar Decembar
bretona Genver C'hwevrer Meurzh Ebrel Mae Mezheven Gouere Eost Gwengolo Here Miz Du Kerzu
bulgara януарски
(januari)
февруари
(fevruari)
март
(mart)
април
(april)
май
(maj)
юни
(juni)
юли
(juli)
август
(avgust)
септември
(septemvri)
октомври
(oktomvri)
ноември
(noemvri)
декември
(dekemvri)
ĉeĥa leden únor březen duben květen červen červenec srpen záři říjen listopad prosinec
ĉina 一月 二月 三月 四月 五月 六月 七月 八月 九月 十月 十一月 十二月
dana Januar Februar Marts April Maj Juni Juli August September Oktober November December
estona jaanuar veebruar märts aprill mai juuni juuli august september oktoober november detsember
eŭska urtarrila otsaila martxoa apirila maiatza ekaina uztaila abuztua iraila urria azaroa abendua
finna tammikuu helmikuu maaliskuu huhtikuu toukokuu kesäkuu heinäkuu elokuu syyskuu lokakuu marraskuu joulukuu
franca janvier février mars avril mai juin juillet août septembre octobre novembre décembre
frisa Jannewaris Febrewaris Maart April Maaie Juny July Augustus Septimber Oktober Novimber Desimber
germana Januar Februar März April Mai Juni Juli August September Oktober November Dezember
greka Ιανουάριος Φεβρουάριος Μάρτιος Απρίλιος Μάιος Ιούνιος Ιούλιος Αύγουστος Σεπτέμβριος Οκτώβριος Νοέμβριος Δεκέμβριος
guĝarata જાન્યુઆરી ફેબ્રુઆરી માર્ચ એપ્રિલ મે જૂન જુલાઈ ઑગસ્ટ સપ્ટેમ્બર ઑક્ટ્બર નવેમ્બર ડિસેમ્બર
havaja Ianuali Pepeluali Malaki 'Apelila Mei Iune Iulai 'Aukake Kepakemapa 'Okakopa Nowemapa Kēkēmapa
hebrea ינואר פברואר מרץ אפריל מאי יוני יולי אוגוסט ספטמבר אוקטובר נובמבר דצמבר
hinda जनवरी फरवरी मार्च अप्रैल मई जून जुलाई अगस्त सितम्बर अक्तूबर नवम्बर दिसम्बर
hispana enero febrero marzo abril mayo junio julio agosto septiembre octubre noviembre diciembre
hungara január február március április május június július augusztus szeptember október november december
indonezia Januari Februari Maret April Mei Juni Juli Agustus September Oktober November Desember
irlandgaela Enáir Feabhra An Márta An t-Aibreán An Bhealtaine An Meitheamh Iúil Lúnasa Meán Fómhair Deireadh Fómhair Samhain Nollaig
islanda janúar febrúar mars apríl maí júní júlí ágúst september október nóvember desember
itala gennaio febbraio marzo aprile maggio giugno luglio agosto settembre ottobre novembre dicembre
japana antikve むつき
mucuki
きさらぎ
kisaragi
やよい
jajoi
うづき
uzuki
さつき
sacuki
みなづき
minazuki
ふみづき
fumizuki
はづき
hazuki
ながつき
nagatsuki
かんなづき
kannazuki
しもつき
ŝimocuki
しわす
ŝiŭasu
japana moderne 一月
iĉi-gacu
二月
ni-gacu
三月
san-gacu
四月
ŝi-gacu
五月
go-gacu
六月
roku-gacu
七月
ŝiĉi-gacu
八月
haĉi-gacu
九月
ku-gacu
十月
jū-gacu
十一月
jūiĉi-gacu
十二月
jūni-gacu
jida יאַנואַר
(januar)
פֿעברואַר
(februar)
מאַרץ
(marc)
אַפּריל
(april)
מײַ
(maj)
יוני
(yuni)
יולי
(yuli)
אױגוסט
(ojgust)
סעפּטעמבער
(september)
אָקטאָבער
(oktober)
נאָװעמבער
(november)
דעצעמבער
(december)
kataluna Gener Febrer Març Abril Maig Juny Juliol Agost Setembre Octubre Novembre Desembre
kimra Ionawr Chwefror Mawrth Ebrill Mai Mehefin Gorffennaf Awst Medi Hydref Tachwedd Rhagfyr
kornvala Genver Hwevrer Meurth Ebryl Me Metheven Gortheren Est Gwynngala Hedra Du Kevardhu
kroata Siječanj Veljača Ožujak Travanj Svibnja Lipanj Srpanj Kolovoz Rujan Listopao Studeni Prosinac
korea 1월 2월 3월 4월 5월 6월 7월 8월 9월 10월 11월 12월
latina Ianuarius Februarius Martius Aprilis Maius Iunius Iulius Augustus Septembri Octobris Novembris Decembris
latva janvāris februāris marts aprīlis maijs jūnijs jūlijs augusts septembris oktobris novembris decembris
litova Sausio Vasario Kovo Balandžio Gegužės Birželio Liepos Rugpjūčio Rugsėjo Spalio Lapkričio Gruodžio
manksa Jerrey Gheuree Toshiaght Arree Mayrnt Averil Boaldyn Mean Souree Jerrey Souree Luanistyn Mean Fouyir Jerrey Fouyir Mee Houney Mee Ny Nollick
nederlanda januari februari maart april mei juni juli augustus september oktober november december
norvega Januar Februar Mars April Mai Juni Juli August September Oktober November Desember
pola styczeń luty marzec kwiecień maj czerwiec lipiec sierpień wrzesień październik listopad grudzień
portugala janeiro fevereiro março abril maio junho julho agosto setembro outubro novembro dezembro
rumana ianuarie februarie martie aprilie mai iunie iulie august septembrie octombrie noiembrie decembrie
romanĉa schaner favrer mars avrel matg zercladur fenadur uost settember october november december
rusa январь
(janvar')
февраль
(fevral')
март
(mart)
апрель
(aprel')
май
(mai)
июнь
(ijun')
июль
(ijul')
август
(avgust)
сентябрь
(sentjabr')
октябрь
(oktjabr')
ноябрь
(nojabr')
декабрь
(dekabr')
serba Јануар Фебруар Март Април Мај Јуни Јули Август Септембар Октобар Новембар Децембар
skotgaela an Faoilteach an Gearran an Márt an Giblean an Ceitean an t-Òg-mhios an t-luchar an Lúnasdal an t-Sultain an Dàmhair an t-Samhain an Dúbhlachd
slovaka január február marec apríl máj jún júl august september október november december
slovena januar februar marec april maj junij julij avgust september oktober november december
sveda januari februari mars april maj juni juli augusti september oktober november december
tamila ஜனவரி பெப்ரவரி மார்ச் ஏப்ரல் மே ஜூன் ஜூலை ஆகஸ்ட் செப்டம்பர் அக்டோபர் நவம்பர் டிசம்பர்
taja มกราคม
Moggarakom
กุมภาพันธ์
Gumpaphan
มีนาคม
Minakom
เมษายน
Maj-sa-jon
พฤษภาคม
Prues-saphakom
มิถุนายน
Mithunajon
กรกฎาคม
Garagadakom
สิงหาคม
Singhakom
กันยายน
Gan-ja-jon
ตุลาคม
Tulakom
พฤศจิกายน
Prues-saĝigajon
ธันวาคม
Tanŭakom
turka Ocak Şubat Mart Nisan Mayıs Haziran Temmuz Ağustos Eylül Ekim Kasım Aralık
ukraina січень
(siĉen')
лютий
(ljutij)
березень
(berezen')
квітень
(kviten)
травень
(traven')
червень
(ĉerven')
липень
(lipen')
серпень
(serpen')
вересень
(veresen')
жовтень
(ĵovten')
листопад
(listopad)
грудень
(hruden')
vjetnama tháng một tháng hai tháng ba tháng tư tháng năm tháng sáu tháng bảy tháng tám tháng chín tháng mười tháng mười một tháng mười hai
Kategorio:Tempo ja:月 (暦) simple:Month

Tago

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno, aŭ kompletan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo . Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu tago egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la malrapidado nia planedo). La hodiaŭa tago estas la -a de . Indikon de konkreta tago oni nomas dato. Estas sep tagoj en semajno, iliaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo.
- Lundo (fr: lunedi, la: dies lunis), tago de la Luno
- Mardo (fr: mardi, la: dies Martis), tago de dio Marso
- Merkredo (fr: mercredi, la: dies Mercurii), tago de Merkuro
- Ĵaŭdo (fr: jeudi, la: dies Iovis), tago de Jupitero
- Vendredo (fr: vendredi), tago de diino Venera
- Sabato (it: sabato, he: ŝa'bat), tago por ripozo kaj adoro de dio (ŝabato)
- Dimanĉo (fr: Dimanche, la: dies dominicalis)), tago de la sinjoro (dominus) ---- :(Por listo de ĉiuj kalendaraj tagoj en jaro, vidu ankaŭ Tagoj.) ---- [http://www.fourmilab.ch/cgi-bin/uncgi/Earth/action?opt=-p&img=learth.evif Retpaĝo vidi kie taglumo estas momente.] Kategorio:Tempo ja:日 simple:Day

Romio

Geografio > Mediteraneo > Romio < Antikva Epoko < Historio Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
- Romia Regno
- Romia Respubliko
- Romia Imperio
  - Romia Imperio de Okcidento
  - Romia Imperio de Oriento La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina. Laŭ Romia tradicio, la urbon Romo fondis en Latio du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo sur la Monteto Palatino je 21-a de aprilo, -753. Ĉefaj kaj famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba, Trajano Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties skribo, ciferoj, interlingvo, valuto, leĝo, religio, kalendaro, mezuro, vort-provizo, literaturo, arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ en la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj". La prestiĝo de Romio kauzis, ke Rusa imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj Germana imperio regita de "kajsero" (= cezaro) pledis heredon de mezepoka germana Sankta Romia Imperio. Ankaŭ revolucianoj Usonaj kaj Francaj ligis sin al Romia Respubliko

Vidu ankaŭ:


- Senato
- Konsulo
- tribuno
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- sklavoj
- Jaro de la Kvar Imperiestroj ja:ローマ帝国 simple:Roman Empire

Dio

Filozofio > Religio > Dio < Listo de dioj ---- :Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo.
Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire) Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj. La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi. Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita. Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn. Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp. Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo. Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj). Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon. Kategorio:Religio ja:神 ko:하느님 simple:God

Milito

Milito estas konflikto, kiu implikas organizitan uzon de armiloj kaj fizikan perforton inter ŝtatoj aŭ aliaj grandskalaj armitaj grupoj por reteni aŭ atingi politikan regadon super iu teritorio. Alivorte, milito okazas por determini, Kiu(j) regos iun registaron? En internacia juro, milito kiel jura termino estas anstataŭita de "armita konflikto". Carl von CLAUSEWITZ skribis en sia klasika teksto Pri Milito: "Der Krieg ist eine bloße Fortsetzung der Politik mit anderen Mitteln" ("Milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj") kaj "Milito do estas ago de perforto por trudi al nia malamiko fari nian volon." Oni militis por regi naturajn rimedojn, por religiajkulturaj kialoj, pri politikaj potencekvilibroj, la laŭrajteco de certaj leĝoj, por aranĝi ekonomiajn kaj teritoriajn disputojn, kaj multaj aliaj aferoj. La radikoj de ĉiu milito estas tre kompleksaj — ĝenerale temas pri pli ol unu demando.

Tipoj de milito

Iafoje oni distingas inter konflikto kaj la formala deklaro de stato de milito. Tiuj kiuj faras tian distingon ofte limigas la terminon "milito" al tiuj konfliktoj, kie la landoj formale deklaris tian staton. Malpli grandajn armitajn konfliktojn oni ofte nomas tumultoj, ribeloj, ŝtatrenversoj, ktp. Grupo kiu ribelas kontraŭ establigita reĝimo faras gerilon. Kiam unu lando sendas armeajn fortojn al alia laŭdire por restarigi ordon aŭ malebligi genocidon aŭ aliajn krimojn kontraŭ la homaro, aŭ por subteni laŭleĝe agnoskitan registaron kontraŭ ribelo, tiu lando iafoje aludas tion kiel polican agadon. Tamen, tiu uzado ne ĉiam estas agnoskita kiel valida, speciale de tiuj kiuj ne akceptas la implicaĵojn de la termino. Milito, en kiu la fortoj partoprenantaj en la konflikto apartenas al la sama lando aŭ sama imperio aŭ sama (alitipa) politika estaĵo nomiĝas enlanda milito. Milito kontrastas kun paco, kiun oni ĝenerale difinas kiel la manko de milito.

Milita juro

Pluraj traktatoj reguligas militadon, kune aludataj kiel la milita juro. La plej vasta el tiuj estas la ĝenevaj konvencioj, la plej frua el kiu efektiviĝis dum la meza 19-a jarcento. Traktat-subskribo de post tiam fariĝis parto de internacia diplomatio, kaj tro da traktatoj por mencii en tiu malgranda artikolo estas subskribitaj. Kelkaj ekzemploj: Rezolucioj de la Ĝeneva Internacia Konferenco, Ĝenevo, 26-29 de oktobro 1863 kaj Ĝeneva Konvencio rilate al la Traktado de Militkaptitoj, 75 U.N.T.S. 135, efektiviĝis la 21-an de oktobro, 1950].

Vidu ankaŭ


- [[Listo de militoj]]
- [[Listo de bataloj
Armeo, strategio,taktiko,Militaj teknologio kaj ekipaĵoj, Milita historio, Milita strategio, Milita taktiko, Fronta linio, milita-industria komplekso, Armilo, Milita juro, Mezepoka militado, Mondmilito.
- Pola-bolŝevika milito,1919-1920
- Greka-turka milito (1919-1922) Kategorio:Milito
-
ja:戦争 ms:Peperangan simple:War

Januaro

Januaro (latine, Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Ianus, la romia dio de pordoj kaj enirejoj. Ĉi tiu kaj februaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton. Januaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Verŝisto. Januaro venas inter decembro kaj februaro. Januaro komenciĝas je la sama tago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.

Vidu ankaŭ :

January, janvier, enero, gennaio, genièr, Januar, januari, januar, januar, januari, Janeiro, январь, styczeń, Ιανουα´ριος, Eanair, urtarril. ja:1月 ko:1월 ms:Januari simple:January th:มกราคม

Kalendaro

Kalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo. La vorto Kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptio oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraonodinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.

Specoj de kalendaroj

Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj. De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo - diurnon, t.e. tago-nokton, la dua - lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria - tropikan jaron, kies averaĝa daŭo estas 365,24 diurnoj. Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria - sur ambaŭ sistemoj. Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo. La patrio de luna kalendaro estas Babilonio. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj. Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de Israela Ŝtato. Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:
- Maja Kalendaro
- Azteka Kalendaro
- Ĉina Kalendaro
- Julia Kalendaro
- Franca Respublika Kalendaro
- Pozitivista Kalendaro Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:
- Gregoria Kalendaro
- Hebrea Kalendaro
- Bahaa Kalendaro
- Hinda Kalendaro
- Islama Kalendaro
- Persa Kalendaro

Eternaj kalendaroj

Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj. Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronoligiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion. Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio. Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro. ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kronologio Kategorio:Tempo kategorio:Kalendaro ja:暦

Norda hemisfero

Geografio > Norda Hemisfero ---- Geografio La norda hemisfero estas la duono de la surfaco de planedo (aŭ ĉiela sfero) kiu estas norda de la ekvatoro. En la Tero, la Norda Hemisfero enhavas la plimulton el la landoj kaj loĝantaro. En la meza regionoj de la hemisfero, vintro daŭras de decembro al februaro, kaj somero de junio al aŭgusto. La perihelio de la tero (kiam la orbita movo de la tero estas plej rapida) okazas en januaro, tiel la nordhemisferaj vintroj emas esti pli mallongaj kaj mildaj ol vintroj en la suda hemisfero ĉe egalavaloraj latitudoj. Regionoj norde de la Arkta cirklo vidas iujn tagojn dum la somero kiam la suno neniam malleviĝas, kaj tagojn dum la vintro kiam la suno neniam leviĝas.

Vidu ankaŭ


- Suda hemisfero
- Sezonoj
- Ekvinokso Kategorio:Geografio ja:北半球 ko:북반구 simple:Northern Hemisphere

Aŭtuno

Aŭtuno estas ĝenerale modera sezono inter la somero kaj la vintro. Astronomie, ĝi komencas dum la aŭtuna ekvinokso (la 23-a de septembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de marto sur la suda hemisfero). Ĝi finiĝas dum la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda kaj la 21-a de junio en la suda). Ofte, precipe en poezio, oni asociigas aŭtunon kun melankolio, maljuniĝo kaj morto, sed ankaŭ kun matureco. Vidu ankaŭ:
- Sezono (Printempo, Somero, Vintro) ja:秋

Ekvinokso

Ekvinokso (de la latina aequinox, "egala nokto") estas punkto kie la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro kruciĝas. Dum la suno "iras" en sia tutjara ciklo laŭ la ekliptiko, ĝi ŝajnas transiri la ĉielan ekvatoron dufoje: unufoje en printempo, irante de sudo al nordo (la printempa ekvinokso); unufoje en aŭtuno, irante de nordo al sudo (la aŭtuna ekvinokso). La vorto povas ankaŭ signifi la okazon de la transiro, kaj la tago en kiu ĝi okazas. En tiuj tagoj (la 20-23aj de marto kaj septembro), la nokto kaj tago estas de egalaj longecoj, po 12 horojn ambaŭ. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viĉo festas ekvinoksojn kiel ŝabatojn (vidu Eostro kaj Mabono); la dato de la printempa ekvinokso fiksas la daton de Pasko, kaj en pluraj landoj la ekvinoksoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de printempo kaj aŭtuno. En la ekvinoksoj, la suno leviĝas ekzakte en la oriento kaj subeniras ekzakte en la okcidento. La ekvinoksaj punktoj ne estas fiksitaj lokoj en la ĉiela sfero; ili iras okcidenten laŭ la ekliptiko, transirante ĉiujn la konstelaciojn de la zodiako dum periodo de 26 000 jaroj. Ĉi tiu fenomeno nomiĝas procesio de la ekvinoksoj. La printempa ekvinokso estas referpunkto en la ekvatora koordonsistemo. Vidu solstico. ja:分点

Fiŝoj

Fiŝoj estas klaso de vertebruloj, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas ĉasataj (kaptitaj) pro viando, kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto, konsistanta el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj Fiŝoj (Pisces) estas grupo (klaso laŭ kelkaj klasifikoj) de vertebruloj, evolue starantaj inter Senmakzeluloj kaj Amfibioj. Klasoj estas
- ostaj fiŝoj
- kartilagaj fiŝoj. La Elasmobrankoj havas ordojn Plagiostomoj kaj Holocefaloj. La Aktinopterigoj havas superordojn Ĥondrosteoj, Holosteoj, Teleosteoj kaj ordojn Acipenseroidoj, Ciprinoformaj, Klupeoformaj, Ezokoformaj, Angiloformaj, Simbrankoformaj, Gasterosteoformaj, Notakantoformaj, Mugiloformaj, Akantopterigoj, Gadoformaj. vidu ankaŭ: klaŭnfiŝo, fasciato, ruĝbruna rajo, Tinuso

Eksteraj ligoj


- [http://news.bbc.co.uk/1/hi/sci/tech/3920183.stm 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo] Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉ. 7mm..." Kategorio:Fiŝoj ja:魚類 ko:물고기 ms:Ikan simple:Fish th:ปลา zh-min-nan:Hî

Ŝafo

Zoologio > Mamuloj > Parhufuloj > Bovedoj > Ŝafo ----- Ŝafo (Ovis ammon) estas mamulo el la familio bovedoj, el la ordo parhufuloj. Ĝi estas grava bredbesto por la homaro, ĉefa viandaĵo de la araboj. La ŝafo estas lanokovrita besto, bredata pro lano, viando, paska ŝafido. ja:ヒツジ simple:Sheep Kategorio:Bovedoj

Aprilo

Aprilo (latine, Aprilis) estas la kvara monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ la latina vorto aperire, "malfermiĝi". Aprilo estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en aprilo estas Ŝafo kaj Bovo. Aprilo venas post marto kaj antaŭ majo. Aprilo komenciĝas je la sama semajntago kiel julio en ĉiuj jaroj, kaj kiel januaro en superjaro.

Vidu ankaŭ :

April, avril, abril, aprile, abril, April, april, april, Abril, апрель, kwiecień, Απριλιος, Aibreán, apiril. ja:4月 ko:4월 ms:April simple:April th:เมษายน

Novembro

Novembro (latine, November) estas la dekunua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la naŭa monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Novembro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en novembro estas Skorpio kaj Sagitario (arkpafisto). Novembro venas post oktobro kaj antaŭ decembro. Novembro komenciĝas en la sama semajntago kiel marto en ĉiu jaro, kaj kiel februaro en superjaro.

Vidu ankaŭ :


- Saveno kaj Hallowe'en November, novembre, noviembre, novembre, novembre, November, november, november, Novembro, ноябрь, listopad, Νοεμβριος, Samhain, azaro. als:November ja:11月 ko:11월 ms:November simple:November th:พฤศจิกายน

Superjaro

Superjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj). Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro. Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365. La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas: ::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400. Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis. La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj. Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj. Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero. Kategorio:Tempo als:Schaltjahr ja:閏年 ko:윤년 simple:Leap year th:ปีอธิกสุรทิน

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Itala lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Itala ---- nomo: Italiano
parolantoj: 60 milionoj
landoj: Italio, Svislando, Vatikano, San-Marino
origino: de la vulgara latina de Italio (precipe de Florenco), ĉ. 960
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:
Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
La itala lingvo (960-) estas lingvo latinida, nun parolate de 60 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. La itala devenas de la latina vulgara dum 500-1000, la jarcentoj post la disfalo de Romo kiam la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de la de Francio kaj Iberio. La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960-1225, la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Danto, Giovanni BOCCACCIO kaj Francesco PETRARCA, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento. Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestoĝon en Eŭropo. Gix fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la aŭtoro estis en Anglio kiel Georg Friedrich HÄNDEL, Germanio, kiel Mozart aŭ en Rusio. La itala estas unu el la ĉefaj originoj de esperantaj vortoj. Ĝi donis al Esperanto multajn ofte uzatajn vortojn, ekzemple 'ĉielo' (itale: cielo), 'verda' (itale: verde), kaj 'fari' (itale: fare).

Eksteraj ligiloj

Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Itala/ katalogo DMoz] ja:イタリア語

Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

Nederlanda lingvo

La nederlanda estas hindeŭropa kaj ĝermana lingvo. Ĝi estas la oficiala lingvo de Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, kaj krome estas parolata en Franca Flandrio. Entute ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj. La oficiala lingvo oni nomas Standarda Nederlanda, aŭ Ĝenerala Nederlanda. La nederlanda oni ankaŭ indikas (ne ĉiam korekte) per la flandra (en Belgio), la holanda (speciale en ne-okcidentaj partoj de Nederlando) kaj la malaltgermana (de historiaj lingvistoj).

Historio

Oni supozas ke la nederlanda devenas el 700 de kelkaj ĝermanaj dialektoj parolataj en la regiono de la nuna Nederlando, ĉefe de Maltaltfranka origino. Standardiga procezo komenciĝis en Mezepoko, speciale sub influo de la burgonja duka kortego en Dijon, poste bazita en Bruselo. Malfrua nederlanda frazo estas: "Hebban olla vogala nestas hagunnan, hinase hic enda tu, wat unbidan we nu" ("Ĉu ĉiuj birdoj komencis nestojn, kion ni atendas nun" el ĉirkaŭ la jaro 1100, verkita de flandra monaĥo en monaĥejo en Rochester (Britio). Dum longa tempo oni konsideris ĉi-tiun frazon la plej malnova en la nederlanda, sed ekde ĝia malkovro oni trovis eĉ pli aĝajn fragmentojn, kiel "Visc flot aftar themo uuatare" ("Fiŝo naĝis en akvo") kaj "Gelobistu in got alamehtigan fadaer" ("Ĉu vi kredas je Dio la ĉiopova patro"). La lasta fragmento estis verkita ĉirkaŭ la jaro 900. Profesoro Luc De Grauwe de la Universitato de Gent pridubas la lingvon de ĉi-tiu teksteroj, kredante ilin Malnova Angla, do estas ankoraŭ iom da diskuto pri ili.

Specimeno

La nederlanda lingvo estas la ĉefa lingvo de Nederlando, kaj unu el la tri oficialaj lingvoj de Belgio. Ĝi estas parolata en la norda parto de tiu lando, kie ĝi estas ankaŭ konata kiel la flandra, kiu ne estas dialekto de la nederlanda, sed alia nomo. En Surinamo, la nederlanda estas la lingvo de registaro kaj lernejo. Kiel la platdiĉa lingvo, la nederlanda estis dialekto de malalta germana kaj ne fariĝis lingvo memstara ĝis 1600, kiam la Biblio estis tradukita en la nederlandan. La nederlanda estas proksima kuzo de la platdiĉa, frisa kaj la angla lingvoj. Multaj vortoj estas la samaj en la nederlanda kaj la angla. Ekzemple: hand (= mano), wind (= vento), water (= akvo) kaj warm (= varma) La nederlanda estas la patrino de la afrikansa lingvo de Sud-Afriko. en kelkaj lokoj estas ankoraŭ dialektoj de nederlandaj koloniistoj, ekzemple en Brazilo kie estas du dialektoj, la Munkeno plej malnova parolata en Espirito Santo de idoj de Kalvinistaj enmigrintoj kaj la moderna nederlanda parolata en urboj Holambra 1-a kaj Holambra 2-a en San-Paŭlo Ŝtato de tiamaj enmigrintoj. Sintakse, la nederlanda havas V2 vortordon.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/dutch/ Dutch 101] Dutch for beginners and travelers (in English)
- http://en.wikibooks.org/wiki/Dutch Nederlanda for English speakers (de Wikibooks)
- [http://www.majstro.com/Web/Majstro/taleninfo/dut_eo.php Nederlanda-Esperanta-Nederlanda Vortaro]
- Vortaroj en la
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Nederlanda/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro ja:オランダ語

Dana lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > Nord-Ĝermana > Orient-Nordia > Dana ----
La dana lingvo (dane: Dansk [densk]) estas ĝermanida lingvo. Oni skribas ĝin per latina alfabeto kun kelkaj kromsignoj: Æ, æ [e, ä]; Ø, ø [o, ö]; Å, å [o]). La dana lege tre similas al la norvega kaj la sveda, sed pro ĝia stranga son-evoluo la dana kutime kaŭzas problemojn por aliaj skandinavoj - kaj inverse - se parolata rapide.

Specimeno

La Patro Nia: :Vor Fader, du som er i himlene! :Helliget blive dit navn, :komme dit rige, :ske din vilje :som i himlen således også på jorden; :giv os i dag vort daglige brød, :og forlad os vor skyld, :som også vi forlader vore skyldnere, :og led os ikke ind i fristelse, : men fri os fra det onde. :(For dit er Riget og magten og æren i evighed!) :Amen.

Son-sistemo

La najbaroj de Danio kutimas diri, ke danoj parolas kun terpomo en la gorĝo, kaj ne malprave: Unu el la plej trafaj trajtoj de la dana estas ties stød [stoz] aŭ ekpuŝeto je vokaloj en certaj pozicioj: La ununura prononc-malsamo inter mand [men] "viro" kaj man "oni" estas, ke la unua eldiratas kun forta kunpremo de la laringo, aŭ raŭkigo de la gorĝa aer-fluo, simila al, sed pli forta ol, tiu trovata en nord-anglaj dialektoj (ekzemple en butter [ba?a]). La dana estas tre vokal-riĉa lingvo, kaj montras la naŭ vokal-signoj de ĝia alfabeto (a, e, i, o, u, y, æ, ø, å) nur malbone la realon: Pluraj vokalsonoj ne havas propran literon, ekzemple a povas reprezenti kaj e-ecan sonon similan al angla a en man, kaj esperantan a en "galapaga". Aldone, ĉiu vokalo povas esti longa aŭ mallonga, kun-puŝeta aŭ sen-puŝeta, kaj formi parton de diftongo aŭ eĉ triftongo
- (ekzemple færge [faoŭe]). Kiam la signoj gr troviĝas postvokale, ili iĝas parto de diftongo, aŭ tute malaperas: og [oŭ] "kaj", flag [flej] "flago", bar [bao] "nuda", Norge [noŭ] "Norvegio". Preskaŭ ĉiuj vortolastaj, senakcentaj vokaloj de la praskandinava lingvo havis evoluon en la dana jene: [vokalo] > e > ŝuvao (> [nenio]). Notu la prononcon [tre malferma] o por -er(-). Tiu fina e restas ortografie, sed en multaj dialektoj jam malaperis, samkiel en la angla: angle take [tejk], dane tage [ta], ambaŭ "preni". Konsonante, la ĉefaj diverĝoj de la aliaj skandinavaj lingvoj jenas:
- r- prononcatas gorĝe, sed multe pli malforte ol en la franca: rige [ĥij(e)] "regno".
- postvokalaj p, t, k fariĝis b, d, g skribe, kio siavice elbuŝiĝis b/ŭ, z (kiel en la angla vorto the "la"), j/ŭ/-. Norvege: løpe "kuri", måte "maniero", bake "baki" Dane: løbe [lob(e), loŭ(e)], måde [moz(e)], bage [bej(e)]

Gramatiko

La gramatiko similas al tiuj de la aliaj skandinavaj lingvoj, kaj ankaŭ iom al tiu de Esperanto: Kazoj malaperis, krom en la pronomaro; personaj formoj de la verboj malaperis; subjunktivo arkaikas. La vortordo estas S-V-O, iom fiksa pro la kazoforesto. Genitivecon donas al substantivoj -s: Manden "La viro"; Mandens hus "La domo de la viro". La substantivoj apartenas al komuna (pli fruaj ina kaj iĉa kunfandiĝis) aŭ neŭtra seksoj; kaj la-a kaj mal-la-a artikoloj troviĝas, la la-aj aldoniĝas al la vortradikoj sufikse:
- hest "ĉevalo"; en hest "(iu) ĉevalo"; hesten "la ĉevalo"; heste "ĉevaloj"; hestene "la ĉevaloj"
- træ "arbo"; et træ "(iu) arbo"; træet "la arbo"; træer "arboj"; træerne "la arboj" Ankaŭ pronomoj kaj adjektivoj flekseblas: gul "flava" - en gul hest - gule heste; et gult træ - gule træer; min, mit, mine "mia(j(n))" La verboj falas en du grupojn, fortaj aŭ malfortaj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo je la radiko aŭ per nura redono de la radiko:
løbe "kuri" - løber "kuras" - løb "kuris" - er løbet "kurintas" (forta)
skyde "pafi" - skyder "pafas" - skød "pafis" - har skudt "pafintas" (forta)
ae "man-karesi" - aer "man-karesas" - aede "man-karesis" - har aet "man-karesintas" (malforta) Simile al la aliaj skandinavaj lingvoj kaj al Esperanto, sed malsimile al la germana kaj la angla, la dana havas refleksivajn aŭ iĝajn verbojn. Ili formatas per -(e)s: møde "renkonti" - mødes "renkontiĝi".

Vort-provizo

Pro la interponta funkcio de Danio, la dana enhavas pli da fremdvortoj ol ĝiaj skandinavaj kuzoj. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al germanaj, nederlandaj ktp:
mand "viro", kvinde "virino", hund "hundo", hjem "hejmo", gård "bieno", rød "ruĝa" Kelkaj estas pli nure skandinavaj: barn "infano", skov "arbaro" Ĵustempe, la amasa influo de la angla lingvo forte minacis la koheron kaj danecon de la dana vortprovizo.

Dialektoj

Malgraŭ la eteco de la Dana reĝlando, antaŭ cent jaroj estis centoj da dialektoj en Danio; tiugrade, ke la nordaj enloĝantoj de insuleto Samsø malbone komprenis la saminsulajn sudulojn! Hodiaŭ la Kopenhagiĝo de la lando preskaŭ forigis la verajn dialektojn, restas nur regionaj diferencoj je vortomelodio ktp, tiel, ke oni facile aŭdas, ĉu persono devenas de JutlandoFyn, ekzemple. En kelkaj kamparaj areoj sudaj kaj okcidentaj en Jutlando restas iuj puraj dialektoj kiuj ankoraŭ tre malsamas al la ĉefurba lingvo. Interalie ili havas tute alian artikolan sistemon kaj pro