:: wikimiki.org ::
| Marvojo Sankt-Laŭrenco |
Marvojo Sankt-LaŭrencoMarvojo Sankt-Laŭrenco, aro de kanaloj kaj kluzoj en la rivero Sankt-Laŭrenco kiuj permesas la perakvan atingon de la Grandaj Lagoj al varŝipegoj. Ĝi komenciĝas ĉe la haveno de Montrealo, kie la Kanalo de la Suda Bordo (kluzoj Saint-Lambert kaj Sainte-Catherine) permesas la preterpason de la kataraktoj de Lachine. Okcidente de la insulo Montrealo kaj la lago Sankt-Luizo, la kanalo kaj kluzoj Beauharnois permesas la preterpason de la samnoma hidroelektrika centralo.
La ŝipvojo sekve foriras Kebekion tra la lago Sankt-Francisko kaj la Akwesasne indiana nacio, kaj pasas inter Novjorko kaj Ontario; en Novjorko, la ŝipkanalo Wiley-Dondero, kun la kluzoj Snell kaj Eisenhower, preterpasas la centralon Moses-Saunders.
Fine, la kluzo Iroquois permesas malgrandan supreniron por preterpasi la akvonivel-regulilon Iroquois.
Oni ofte konsideras la marvojon Sankt-Laŭrenco en unu sistemo kun la Akvovojo de la Grandaj Lagoj: Welland kluzoj kiuj forpasas la akvofalon Niagaro, kaj la Sault kluzoj kiuj forpasas la akvofalojn Sankt-Maria ĉe Sault Sainte-Marie, Ontario.
La marvojo estas kunadministrita de Kanado kaj Usono, kaj malfermiĝis en la jaro 1959.
Sankt-LaŭrencoGeografio>>Rivero
Rivero Sankt-Laŭrenco (fr. fleuve Saint-Laurent, an. Saint Lawrence River), riverego de orienta Kanado kaj Usono. Ĝi drenas la Grandajn Lagojn, fluas inter Ontario kaj Novjorkio kaj trans Kebekio, kaj ĵetas sin en la golfo Sankt-Laŭrenco. Ĝi difinas la valon de la rivero Sankt-Laŭrenco, fertilega zono de prisemebla tero.
La rivero pasas ĉe Kebeko kaj Montrealo, kie komenciĝas la marvojo Sankt-Laŭrenco.
Kategorio:Riveroj en Nordameriko
ja:セントローレンス川
simple:Saint Lawrence River
NovjorkoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko < Urboj
----
Urboj
- loko:
- horzono: GMT-5h (-4h somere)
- loĝantaro: 21.500 mil homoj (en la aglomeraĵo)
Novjorko, aŭ Nov-Jorko (angle New York [nu-jork]) estas la plej granda urbo en Usono kaj grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de
la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. La politika urbo enhavas 8,0 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo). Ĝi estas en la nordoriento de la lando ĉe la marbordo.
Novjorko situas en la plej suda pinto de la usona subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuwe Amsterdam) de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum).
http://en.wikipedia.org/upload/thumb/7/7b/300px-Map_of_New_York_highlighting_NYC.jpg
Lokiĝo de Novjorko en la subŝtato Nov-Jorko.
Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Novjorko kiel kultura centro de la lando.
Los-Anĝeleso, ● (3) Kvinzo, ● (4) Bronkso, ● (5) Staten-Insulo]]
Novjorko konsistas de jenaj kvin komunumoj (boroughs) (kun la nombro de loĝantoj en 2000):
- Manhatano (Manhattan) - 1,5 milionoj, 61 km2
- Broklino (Brooklyn) - 2,5 milionoj, 212 km2
- Bronkso (The Bronx) - 1,3 milionoj, 114 km2
- Kvinzo (Queens) - 2,2 milionoj, 290 km2
- Staten-Insulo (Staten Island) - 0,4 milionoj, 116 km2
Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj burgoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj.
Novjorko iam (1865-1970) estis granda haveno de transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al Orienta Azio kaj la haveno nun estas en Nov-Ĵerzejo.
La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de Wall Street ("Murstrato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo.
Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis el aliloko." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo, la kulturo ofte ŝanĝiĝas: juda (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj jidoparolantoj en la mondo), jamajka, dominga, greka, hindia, rusa, salvadorana, ktp. Estas pli da Puertorikanoj en Novjorko ol en Puerto-Riko mem.
La riĉaj, la malriĉaj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo, Vestĉestro, suda Konetikuto kaj norda Nov-Ĵerzejo. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj.
La Statuo de Libereco, kvankam ĝi troviĝas en novĵerzeja teritorio, estas grava simbolo de Novjorko; tamen ne nur de la metropolo, sed ankaŭ de tuta Usono. Ĝin donacis Francio al Usono por celebri la centjaran datrevenon de la usona sendependiĝo.
Je la 11-a de septembro 2001 la Ĝemelturoj estis tute detruitaj per pasaĝer-aviadiloj kaptitaj de islamismaj atencistoj.
Ilian lokon prenu la Turo de la Libero,
estonta la plej alta konstruaĵo de la mondo.
La urbo gastigis la landan kongreson de
ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.
- [http://www.cnewyork.net/ Fotoj pri Novjorko]
kategorio:Urboj de Nov-Jorkio
kategorio:Urboj de Usono
ja:ニューヨーク (市)
ko:뉴욕
simple:New York City
zh-cn:纽约市
zh-tw:紐約市
Grandaj LagojLa Grandaj Lagoj – la Lagoj Supera, Miŝigano, Hurona, Erio, kaj Ontario – formas la plej granda nesala akvosistemo en la tero. La lagoj kovras 243.459 km2, kaj ili drenas pli ol 500.000 km2 da tero. La Grandaj Lagoj situas inter Kanado kaj Usono, inter la kanadaj provincoj de Ontario kaj Kebekio, kaj la usonaj ŝtatoj de Ilinojo, Indianao, Miŝigano, Minesoto, Nov-Jorkio, Ohio, Pensilvanio, kaj Viskonsino. Pli ol 33 milionoj da homoj loĝas en la Grandlaga drenad-baseno.
La ŝipoj de la oceanoj povas atingi la Grandajn Lagojn. Unue ili sekvas la riveron Sankt-Laŭrenco ĝis Montrealo. Tiam ili uzas la 293 km Marvojon Sankt-Laŭrenco (konstruita 1959), por atingi Lagon Ontarion. Por atingi la aliajn lagojn, ili supreniras 99 metrojn de alteco sur la Kanalo Welland inter la Lago Ontario kaj la Lago Erio. La frajta ekspedado sur la lagoj estas tre grava por la Grandlagaj industrioj.
Kanalo Welland
Nur la surfaco de la Lago Erio glaciiĝis vintre, ĉar ĝi estas lago ne tre profunda. Kaj la Grandaj Lagoj moderigas la kontinentan klimaton de la regiono.
Image:Great Lakes Lake Superior.png|Lake Superior
Image:Great Lakes Lake Michigan.png|Lake Michigan
Image:Great Lakes Lake Ontario.png|Lake Ontario
Image:Great Lakes Lake Huron.png|Lake Huron
Image:Great Lakes Lake Erie.png|Lake Erie
Kategorio:Lagoj
ja:五大湖
ko:오대호
simple:Great Lakes
zh-min-nan:Gō·-toā-ô·
NiagaroLa Rivero Niagaro, 59 kilometrojn longa, fluas norden de Lago Erio (Buffalo-Fort Erie) ĝis Lago Ontario (Youngstown-Niagara-on-theLake). La rivero estas landlimo inter Kanada (Ontario) kaj Usono (Nov-Jorkio). La rivero aĝas nur 12.000 jarojn, kaj ĝi formiĝis post la lasta glaciepoko, kiam la regiono estis sub bankizo du aŭ tri kilometrojn profunda.
Antaŭ proksimume 12.000 jaroj, la akvo de Lago Erio ekfalis sur la Niagara Krutaĵo ĉe Lewiston-Queenstown. La akvo eroziis la rokojn de la krutaĵo, kaj dum la jarmiloj, metron post metro, la Niagara Interkrutejo formiĝis. Hodiaŭ ĉi tiu Niagara Kanjono estas 11 kilometrojn longa. La rivero formas multajn kaskadetojn kaj grandan kirlakvon. La Niagaro havas hidroelektrajn centralojn en Usono kaj en Kanado. Kvar pontoj por aŭtoj transiras la riveron inter Usono kaj Kanado.
Niagaro havas tri akvofalojn;
- Huffero (pro ĝia formo) aŭ la Kanada Akvofalo; kresto 670 metrojn larĝa, 53 metrojn alta. La akvo falas po 600.000 galjonoj en sekundo (varias laŭ la horo de la tago), kaj fluas 32 kilometrojn en horo je la kresto.
- Ĉielarko aŭ la Usona Akvofalo; kresto 290 metrojn larĝa, 56 metrojn alta. La akvo falas po 150.000 galjonoj en sekundo. Sur la bazo de ĉi tiu akvofalo estas taluso.
- Luna (pro Luna Island) aŭ la Nuptvuala Akvofalo; kresto 17 metrojn larĝa.
Goat Island (la Insulo de la Kaproj) apartas la Kanadan Akvofalon de la Usonajn Akvofalojn. Luna Island (Insulo de la Luno) apartas la du usonajn akvofalojn. La krestoj de la akvofaloj estas 152 metrojn super marnivelo.
La Kaskado de Niagaro estas granda turisma urbo en Ontario, sed la urbo de Kaskado de Niagaro en Nov-Jorkio ankaŭ havas multajn vidindaĵojn.
Kunlaborenda kun Niagara Akvofalo
OntarioGeografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Ontario
----
Dosiero:ca-on.gif
Anglalingve Ontario [an"tEri.o], franclingve Ontario [O~tarjo].
La provinco Ontario havas areon de 1 068 580 km2, kaj havas 11 410 046 enloĝantojn (censo de 2001). Ĝi estas vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la Hudsona Golfo kaj inter Kebekio kaj Manitobo.
Toronto, kun 4 682 897 enloĝantoj en la metropola regiono, estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ontario. Tamen Otavo (1 063 664), la ĉefurbo de Kanado, ankaŭ situas en Ontario, ĉe la Rivero Otavo. Aliaj gravaj urboj en Ontario estas Hamilton (662 401), Londono (432 451), Kitchener (414 284), St. Catharines (377 009), Windsor (307 877), Oshawa (296 298), Sudbury (155 601), kaj Barrie (148 480) (censo de 2001).
Étienne BRULE kaj Samuel de CHAMPLAIN unue esploris Ontarion en 1610 kaj 1613. Poste, aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indiĝenoj. Francaj misiistoj loĝis kun la indiĝenoj kaj fondis misiojn.
En 1763, post la milito inter la francoj kaj britoj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita, kaj en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono, kaj setlis en Ontario. En 1791 brita Kanado dividiĝis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Malsupra Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laŭ la Leĝo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act), 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova nacio Kanado.
La fabrika, agrikultura, kaj mina industrioj estas gravaj en Ontario.
Multaj homoj enmigradas Ontarion, kaj Ontarianoj parolas multajn gepatrajn lingvjon: inter ili la angla (7 694 635), la franca (479 285), la ĉina (328 165), la itala (305 155), la germana (159 430); la portugala (150 630), la pola (139 635), kaj multaj aliaj (censo de 1996).
ja:オンタリオ州
ko:온타리오 주
simple:Ontario
zh-min-nan:Ontario
KanadoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado
----
Kanado
|
|
| Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro) |
| image:LocationCanada.png |
| Oficialaj lingvoj |
Angla; Franca. |
| Ĉefurbo | Otavo,Ontario |
| Plej granda urbo | Toronto, Ontario |
| Registara sistemo: | konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio |
Ŝtatestroj Reĝino Guberniestro ĝenerala Ĉefministro | Elizabeto la 2-a Michaëlle JEAN Paul MARTIN (Lib.) |
Areo - Tuto - % akvo | enrangigita je 2-a 9,984,670 km² 8.62% |
Popolkvanto - Tuto (2004) - Denseco | enrangigita 35-a 32,207,113 (jul. 2003) 3/km² |
Sendependeco -Akto BNA -St. de Vestminstro -Akto pri Kanado
| Disde la U.R.: 1-a julio, 1867 11-a decembro, 1931 17-a april, 1982 |
Produkto Nacia Malneta (PNM)
- Tuto (2002)
- PNM/unuopo | enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400 |
| Monunuo | Kanada dolaro ($) |
| Horzono | UTC -3.5 al -8 |
| Nacia himno | O Canada |
| Reĝa himno | God Save the Queen |
| Landkodo | CA |
| Retreĝiona kodo | .CA |
| Internacia telefonkodo | 1 |
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso.
Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.
Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.
Supervido
La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado.
Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj.
Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo.
Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala.
Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta.
La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).
Nomo
:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado
La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko.
La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.
Historio
:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado
Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando.
Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio.
Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763).
Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791.
La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814.
La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio.
Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj:
#Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado);
#Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado);
#Nov-Brunsviko;
#Nov-Skotio.
La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio.
Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949).
Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito.
En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ.
La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subsigniĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktadoj kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la Kanadaj Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj ("eskimoj"), kaj Metisoj (descendantoj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.
Geografio
:Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado
Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kontinenta kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sent-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu la landa devizo. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda setlemento en Kanado kaj la mondo estas Alerto (Nunavuto), stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso.
Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multa kultivebla lando post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolo. 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo.
La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Kanada Ŝildo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Kanada Ŝildo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro.
La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de la Golfo Sankt-Laŭrenco, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Novan Skotion disiĝas la golfo de Fundy, kie okazas la plej altajn tajdojn de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco.
Okcidente de Ontario, la vasta, ebena Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rokaj Montoj kiuj apartigas ilin de Brita Kolumbio.
La vegetalaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Kontinentan Nordkanadon ĉirkaŭas vastan Arktan Insularon kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo.
Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun blizardoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimo. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.
Politiko
:Ĉefa artikolo: Politiko de Kanado
Ŝtatestro
Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokracio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝino Elizabeto 2-a, kun la titolo Reĝino de Kanado.
La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La Guberniestro Ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝaj proponataj de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro Ĝenerala estas Michaëlle JEAN.
Guberniestro kaj parlamento
La Reĝino kaj ŝia represanto, la Guberniestro Ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la demando de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto de deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj.
La Guberniestro Ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; li aŭ ŝi estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la Kabineton, kutime el la diputatoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono.
La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, inkluzive la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes) kaj nebalote nomita Senato (Senate/Sénat).
Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn. La ĉefministro havas fortan regon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia striktan rego de la partio.
Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la ago de 75. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolombio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio.
Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio de Kanado, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma, Novdemokrata Partio. Regiona partio, la Bloko Kebekia, havas multajn seĝojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokracio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anoj al la Ĉambro de Deputitoj.
La partio de la nuna Ĉefministro, Paul Martin, kaj la eksa, Jean CHRÉTIEN, kiu estris dum 10 jaroj, estas la Liberala Partio. La sola alia partio kiu estigis registaro estis la nun-eksa Progresema Konservativa Partio de Kanado kiu en decembro de 2003 kunfandiĝis kun la Kanada Alianco por estigi la Konservativan Partion de Kanado.
Konstitucio
La Konstitucio de Kanado konsistas el [http://lois.justice.gc.ca/en/const/index.html skribataj tekstoj] kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. (Vidu Vestminstra sistemo.) La federala registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigon de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun ka Kebekaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj kuĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendoj, ĉar la provinca gubernio kredis ke ili malplifortigas la francaparolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso.
La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu eldonas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federala kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33 (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.
Juĝistaro
La juĝistaro de Kanado havas gravan rolon en interpreto de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suverena Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suverena Kortumo estas elektitaj kaj nomitaj de la federala registaro post konsulto kun neregistaraj leĝaj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu Kanada kortumsistemo).
Komuna leĝo uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝas civila leĝo. Krima leĝo estas sole federala respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federala polico, la mondfama kaj nacisimbola Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Ĝendarmo estas la sola polico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federala.
Fremdaj rilatoj
Antaŭe ĉefe konsiderata ĉefe kiel nura ano de la Brita Imperio, Kanado distingis sin unue en la Dua Mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran fremdan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado eltendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj efortoj -- la Paciga Forto de la Uniĝinta Nacio estis kanada kreaĵo.
Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kun Usono trans la plej longa nedefendita landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kultura sekcio pri kanadaj opinioj pri tiu rilato.
Kanado membras en la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, La Frankofonio, NATO, la G8 kaj APEC.
Provincaj Registaroj
Kanado havas dek provincojn, kiuj pro la Konstitucio posedas grandajn potencojn en la konfederacio:
- Alberto (ĉefurbo: Edmontono)
- Brita Kolumbio (ĉefurbo: Vankuvero)
- Insulo de Princo Eduardo (ĉefurbo: Ĉarlotaŭno)
- Kebekio (ĉefurbo: Kebeko)
- Manitobo (ĉefurbo: Vinipego)
- Nov-Brunsviko (ĉefurbo: Frederiktono)
- Nova-Skotio (ĉefurbo: Halifakso)
- Novlando kaj Labradoro (ĉefurbo: Sankt-Johano)
- Ontario (ĉefurbo: Toronto)
- Saskaĉevano (ĉefurbo: Reĝino)
La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federala ĉefministro.
Ĉiu provinco ankaŭ havas leŭtenantan gubiestron, representante la reĝinon, elektita de la federala ĉefministro kaj nomita de la guberniestro ĝenerala.
La provincoj respondecas pri multaj el la sociaj programoj de Kanado, ekzemple sanservo, edukado, kaj bonfartaj pagoj, kaj kune ricevas pli da impostoj ol la federala registaro, kondico kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federala registaro faras egaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj.
La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regiona politikaj partioj kiel la Saskaĉevana Partio aŭ la Labradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas inter suverenismo, kiun representas la Kebekia Partio, kaj federaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrana Demokrata Agado de Kebekio kaj Unuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.
Teritoriaj registaroj
En la kanada nordo ekzistas tri teritorioj, kreitaj de la federala registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskante:
- Jukonio (ĉefurbo: Vajthorso)
- Nordokcidentaj Teritorioj (ĉefurbo: Jelonajfo)
- Nunavuto (ĉefurbo: Ikaluito)
La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federalan registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj.
La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemo de konsenta registaro en kiu ĉiu deput-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.
Ekonomio
Ĉefa artikolo: Ekonomio de Kanado
Kiel riĉa, altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia merkata ekonomio, produkado, kaj alta normo de vivo. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la nacion de plejparte rurala ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn reservojn de natura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La Konsento pri Libera Negoco de 1989 kun Usono kaj la Nordamerika Konsento pri Libera Negoco de 1994 kun Usono kaj Meksikio spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia integriĝo kun Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bona entuta ekonomia performo de la Grupo de Ok.
Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la sendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la cerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiaj eblecoj. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de disvolviĝantaj landoj) kanaden.
Lingvoj
Ĉefa artikolo: Lingvoj en Kanado
La du oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla lingvo kaj la franca lingvo. La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federala registaro. Tio ekigis proceson laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura nacio.
- La angla kaj la franca havas egalan staton en la federala registaro, en la federalaj kortumoj, kaj en ĉiuj federalaj institucioj.
- Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas procezon aŭ en la angla, aŭ en la franca.
- La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉan demandon, federalregistarajn servojn aŭ anglalingve aŭ francalingve.
- Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
- Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la angla, aŭ la franca.
- Pli ol 98% de kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ.
La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel definita en la provinca Ĉarto de la Franca Lingvo, enkondukita de la Kebekia Partio en 1976. La ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve.
La franca ĉefe paroliĝas en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, okcidenta Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro 2001, 6 864 615 homoj diris ke la franca estas sia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon.
Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, stato garantiita specife en la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj.
Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas la ĉina (853 745 denaskuloj), la itala (469 485), kaj la germana (438 080).
Aborigenaj lingvoj
La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn de aborigenaj popoloj en Kanado: la indianoj (nun ofte nomataj Unuaj Nacioj), la inuitoj, kaj la metisoj. La aborigena populacio nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera populacio de Kanado. Estas 790 000 aborigenaj homoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj.
Nun ekzistas pli ol 50 aborigenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj aborigenaj lingvoj taksataj plene memdaŭrigeblaj estas la kaj (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj la kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, Nunaviko (nordo de Kebekio) kaj Nunaciavuto (nordo de Labradoro).
Du el la teritorioj donas oficialan staton al aborigenaj lingvoj. En Nunavuto, la inuktituta kaj la estas oficialaj kune kun la angla kaj la franca; la inuktituta estas kutima komuniklingvo por la registaro. En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Akto pri Oficialaj Lingvoj specifas eĉ 11 oficialajn lingvojn: la n, la n, la anglan, la francan, la n, la inuinaktunan, la inuktitutan, la n, la n, la n, kaj la n. Ĉi tiuj lingvoj (krom la angla kaj la franca) ne estas kutimaj en la registaro, sed civitanoj rajtas ricevi servojn kaj komuniki kun la registaro pere de ili.
Esperanto-movado
:Ĉefa artikolo: Kanada Esperanto-movado
La landa Esperanta asocio en Kanado estas la Kanada Esperanto-Asocio. Estas ankaŭ asocioj en Kebekio, Otavo kaj Toronto. La 1984a Universala Kongreso okazis en Vankuvero.
Demografio
:Ĉefa artikolo: Demografio de Kanado
La censo de 2001 konstatis populacion de 30 007 094; en aprilo 2005 Statistiko Kanada taksis la populacion je 32,2 milionoj. Proksimume 80% de la kanada populacio vivas ene de 200 km for de la usona landlimo.
En la 2001 censo, 39,4% identis sian etnon kiel "kanadan", el kiuj la plejmultoj verŝajne estus de brita, irlanda, aŭ franca etno de fruaj enmigrantoj. Plue, 20,17% identis sin kiel anglaj, 15,75% kiel francaj, 14,03% kiel skotaj, kaj 12,90% kiel irlandaj. Multaj aliaj grupoj raportiĝis sed nur germanoj (9.25%) kaj italoj (4.29%) signife multkvantis. Vidu Etno en Kanado por pli da informoj.
La kvanto de "videblaj minoritatoj" estas je 13% (ne inkluzive de Unuaj Nacioj, metisoj, aŭ inuitoj). Ne-blankaj personoj estas 15% de la populacio el kiuj pli ol la duono (7,6% de la tuto) estas azianoj. En 2001, Kanado havis enmigrintan populacion de 5 448 480.
Religioj
Kredantoj: katolikismo (45,7%), protestantismo (36,2%), sen religio (12,5%), ortodoksismo (1,4%), judismo (1,2%), islamo (0,9%), hinduismo (0,6%), budhismo (0,6%), sikhismo (0,5%), aliaj (0,4%). (1991)
Kulturo
:Ĉefaj artikoloj: Kulturo de Kanado, Kanada identeco
Kanada estas multkultura socio kiu nutras "mozaikon" de multaj kulturoj egale gravaj kaj aprezataj. Sub la ĉefministro Pierre TRUDEAU la federala registaro adoptis multkulturismon kiel oficialan politikon, post la Reĝa Komisio pri Dulingvismo kaj Multkulturismo de la registaro de Lester PEARSON.
Pro ĝia kolonia pasinteco, kanada kulturo estas forte influita de britaj kaj francaj kulturoj kaj tradicioj. Kanada kulturo estas ankaŭ forte influita de usona kulturo pro la proksimeco kaj la intermigrado de homoj, ideoj, kaj ekonomio. Multmaniere, pli fortika kaj individua kanada kulturo evoluis lastatempe, parte pro la civita naciismo kiu trairis Kanadon en la jaroj ĉirkaŭ la Kanada Centjara Datreveno en 1967, kaj pro fokuso de la federala registaro pri programoj por apogi kulturon kaj arton.
La indigenaj gentoj teksis la unuan ŝtofon de la kulturo, heredaĵo kaj historio de Kanado. Ĉiu indigena nacio posedas sian propran unikan kulturon, lingvon, kaj historion. La multaj nacioj trans Kanado teksis korbojn, pentris bildojn, kaj skulptis. Multaj lerte kudris kaj faris ilojn el naturaj rimedoj. Ili pasis sian kulturon per parola historio. La signo de la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2010 en Vankuvero estos inukŝuko, tipe inuita homforma gvidmarko konstruata el ŝtonoj.
Fruaj Eŭropanoj helpis en la formado de kanada kulturo. Dum la koloniigo de Kanado, eŭropanoj kreis multan folkloron pri la lando. Kanado havas longtempan literaturan tradicion (vidu Literaturo de Kanado); kanadaj libroj mondfame sukcesis depost la frua 20a jarcento.
Nuntempe, usonaj kinfilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzemple Celine DION, Leonard COHEN, Sarah McLACHLAN, kaj Shania TWAIN.
Dum Kanado kaj Usono proksimiĝis, multaj kanadanoj evoluis kompleksajn sentojn kaj zorgojn pri la distingiteco de la Kanada nacio en Nordameriko. La granda usona kultura ĉeesto en Kanado spronis timojn de 'kultura konkero,' kaj instigis la kreon de leĝoj kaj institucioj por protekti kanadan kulturon. Registaraj kulturaj institucioj inkluzivas Radio-Kanadon, la Nacia Filmkomisio de Kanado, kaj la Kanada Radio-Televida kaj Telekomunika Komisio.
Multe da kanada kulturo estas taksata kontraste al Usono. En lastaj jaroj, Kanado multe distingis sin kiel pli socie liberala ol Usono en gardante ekvilibrajn buĝetajn politikojn. Kanadaj registaroj (kaj granda parto el la kanada popolo) apogas politikojn kiel universala sanservo, samseksa edziĝo, kaj nekrimigo de kanabo.
Naciaj simboloj
La uzo de acerfolio kiel nacia simbolo datas al la 18a jarcento; acerfolio aperas sur la aktuala kaj antaŭa flago de Kanado, la cendo, kaj la blazonŝildo. La naciaj koloroj - ruĝo por Britio kaj blanko por Francio - estis deklaritaj en 1921.
Kanado estas konata por siaj grandegaj arbaroj kaj kordileroj kaj la bestoj tie vivantaj, ekzemple la alko, karibuo, kastoro, polusa urso, griza urso, Kanada berniklo, kaj komuna gavio. La simboleco de la kastoro, nacia besto de Kanado, venas de la negoco de kastorpeltoj je kiu konstruiĝis la frua ekonomio de Kanado.
Kanado ankaŭ koniĝas por la Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo kaj por glacia hokeo, la oficiala vintra sporto. La oficiala somera sporto estas poŝbastonludo.
La nacia himno de Kanado estas O Canada.
Kategorio:Nordameriko !
als:Kanada
ja:カナダ
ko:캐나다
ms:Kanada
simple:Canada
th:ประเทศแคนาดา
zh-min-nan:Canada
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
1959Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1959
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1959 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Pola Radio komencas ĉiutagan elsendojn en Esperanto.
- UEA transpasas la nombron de 30.000 membroj.
- Publikita hipoteza Lingwe uniwersala kaj Lalortelo.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jaroslav HEYROVSKÝ ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko
- Francisco Cândido XAVIER traslokiĝis al Uberaba.
- 3-a de januaro : Alasko fariĝas la 49-a ŝtato de Usono.
- 21-a de aŭgusto : Havajo fariĝas la 50-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO
- Philip BREWER
Mortoj
- Pollando : Kabe
- 26-a de marto : Usono : Raymond CHANDLER
- 22-a de novembro : Gérard PHILIPE
----
1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1959年
ko:1959년
simple:1959
th:พ.ศ. 2502
Radiation zoneThe radiation zone is the middle zone in the sun's interior. Energy travels out of the core into the radiation zone. Energy travels through the radiation zone in the form of electromagnetic radiation. The radiation zone is so dense that the waves bounce around. The energy might not get out of the radiation zone for millions of years.
External link
- [http://solar.physics.montana.edu/YPOP/Spotlight/SunInfo/Radzone.html Radiation zone information at the University of Montana]
prag hotel dieta gry zrcznociowe online slots tapety wygaszacze gry |
|
|
|
|