Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Meksiko

Meksiko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Meksiko ----
Dosiero:mx.gif

Geografio

Situo: 23 No, 102 Ok (suda Nordameriko)
Areo: 1.923.040 km²
semotaŭga: 12%

Demografio

Loĝantaro: 97,483,412 (2000) % urbana: 74% (2000)
homoj je kv. km: 52,2 (2000)
homoj je kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)
ekonomia kresko: 1,53% (2000, takso)
naskoj: 23,15 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,05 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: -2,84 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 26,19 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita je virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)
oficiala nomo: "Estados Unidos Mexicanos" (unuiĝintaj ŝtatoj meksikaj)
Ĉefurbo: Meksikurbo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso): Etnoj: 60% mestiza (miksitoj de eŭropana kaj amerikana sango), 30% amerikana, 9% eŭropana, 1% aliaj
Religio: 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj
Lingvo: la hispana, la naŭatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj
alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)

Politika sistemo

Registaro: demokrata federa respubliko Prezidanto elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo Duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj)
Sendependiĝo: la 16-an de septembro 1810 de Hispanio
Internaciaj organizaĵoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de februaro 1917
Politikaj partioj (ĉefaj):
- Revolucia Institucia Partio (fondita 1929)
- Partio de Nacia Agado (1939)
- Partio de la Demokrata Revolucio (1988) Ekonomio: 198 [8Gd]] (1998, takso)
po kapo: 1,97 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,7% (1999, takso)
inflacio: 15% (1999)
senokupa: 2,5% en urboj (1998, takso)
registara buĝeto: 41,06 Gd (1994, takso) Valuto: 1 peso (Mex$, MXN) ([http://www.xe.com/ valoro])

Provincoj

Meksiko dividiĝas en 31 provincojn kaj la Federacian Distrikton ĉirkaŭ la ĉefurbo: Vidu ankaŭ: Mapo de la subŝtatoj de Meksiko.

Geografio

la plej alta monto estas la Citlaltepetl aŭ Cerro de la Estrella (Stelmonto)...

Historio

La historio de Meksiko dividiĝas en ses ĉefaj periodoj:
- Kulturoj de Mezameriko, kiam floris la olmekoj, toltekoj kaj meŝikoj (1,200 a.K. - 1521 p.K.)
- Konkero kaj koloniigado fare de la hispanoj (1521-1810): la sieĝo de Tenoĉtitlano kaj la fondo de la Vicregno de Nova Hispanio
- Milito por la sendependiĝo kaj unuaj provoj organiziĝi (1810-1824): la alvoko de Dolores fare de pastro Miguel Hidalgo, la milito kontraŭ la reĝa armeo, la atingo de la sendependeco, la Unua Imperio kaj la proklamo de la respubliklo
- Sendependa vivo (1824-1910): la malstabileco de la unuaj jaroj, la perdo de teritorio, la Reformo, la Dua Imperio, la porfiria diktaturo
- La meksika revolucio (1910-1917): la proklamo de Madero, la militantaj ĉefoj, la konvencio de Aguaskalento, la konstitucio
- La registaroj de la institucia revolucio (1917-2000): la stabiligo post la enlanda milito, la fondo de la Nacia Revolucia Partio, la lasta armita subleviĝo kaj la sinsekvo de konstitucie elektitaj prezidantoj

Ankaŭ vidu


- Diskuto pri la nomo de Meksiko en esperanto
- Prezidanto de Meksiko Kategorio:Nordameriko ! ja:メキシコ ko:멕시코 ms:Mexico simple:Mexico zh-min-nan:México

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Meksikurbo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Meksiko > Meksikurbo < Urboj ----
- Situo: 19º24' Norde, 99º09' Okcidente
- Areo 1.499 km2
- Loĝantaro: 8.605.239 homoj en la urbo mem; 18.327.000 en la tuta urba aglomeraĵo. (Laŭ la censo de 2000)
- Horzono: GMT-6h (-5h de aprilo ĝis oktobro)
Dosiero:meksikurbo.jpg
Centra Placo de Meksikurbo
(fone la Nacia Palaco, sidejo de la prezidanto)
Meksikurbo (hispane, Ciudad de México) aŭ Mekksiko estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Meksikio kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Antaŭ la alveno de la hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano. Ĝi troviĝas en la Federacia Distrikto, kiu koncepte similas al aliaj federaciaj distriktoj, ekzemple la Distrikto Kolumbio en UsonoKanbero en Aŭstralio. Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la hispanoj, kaj nun Meksikurbo estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo. Antaŭ 1972, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 delegacioj de la Federacia Distrikto. Tiel, nun, la Federacia Distrikto konsistas el 16 delegacioj. Kaj Meksikurbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas. Do, en la praktiko, nun Meksikurbo kaj Federacia Distrikto estas la samaj. Ĝis 1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, leĝa reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis Cuauhtémoc CÁRDENAS, de la Partio de la Demokrata Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro, ekde 2000, estas Andrés Manuel LÓPEZ OBRADOR. Meksikurbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: polucio, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, opcioj, k.t.p

Geesperantistoj


- Jesús AMAYA TOPETE tie mortis.

Ekstera ligo


- [http://jubilo.ca/esperanto/meksiko/ Meksiko], turismaj informoj en esperanto enretigitaj de Alejandro MEJÍA Kategorio:Ĉefurboj ja:メキシコシティ ko:멕시코 시

Meksikurbo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Meksiko > Meksikurbo < Urboj ----
- Situo: 19º24' Norde, 99º09' Okcidente
- Areo 1.499 km2
- Loĝantaro: 8.605.239 homoj en la urbo mem; 18.327.000 en la tuta urba aglomeraĵo. (Laŭ la censo de 2000)
- Horzono: GMT-6h (-5h de aprilo ĝis oktobro)
Dosiero:meksikurbo.jpg
Centra Placo de Meksikurbo
(fone la Nacia Palaco, sidejo de la prezidanto)
Meksikurbo (hispane, Ciudad de México) aŭ Mekksiko estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Meksikio kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Antaŭ la alveno de la hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano. Ĝi troviĝas en la Federacia Distrikto, kiu koncepte similas al aliaj federaciaj distriktoj, ekzemple la Distrikto Kolumbio en UsonoKanbero en Aŭstralio. Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la hispanoj, kaj nun Meksikurbo estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo. Antaŭ 1972, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 delegacioj de la Federacia Distrikto. Tiel, nun, la Federacia Distrikto konsistas el 16 delegacioj. Kaj Meksikurbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas. Do, en la praktiko, nun Meksikurbo kaj Federacia Distrikto estas la samaj. Ĝis 1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, leĝa reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis Cuauhtémoc CÁRDENAS, de la Partio de la Demokrata Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro, ekde 2000, estas Andrés Manuel LÓPEZ OBRADOR. Meksikurbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: polucio, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, opcioj, k.t.p

Geesperantistoj


- Jesús AMAYA TOPETE tie mortis.

Ekstera ligo


- [http://jubilo.ca/esperanto/meksiko/ Meksiko], turismaj informoj en esperanto enretigitaj de Alejandro MEJÍA Kategorio:Ĉefurboj ja:メキシコシティ ko:멕시코 시

Monterejo

Geografio > Ameriko > Meksiko > Nuevo León > Monterejo ---- La urbo Monterejo (hispane Monterrey) estas la ĉefurbo de la meksika subŝtato Nuevo León. Ĝi estas la tria plej granda urbo de Meksiko. Laŭ censo de 2000 ĝia loĝantaro estas iom pli ol tri milionoj; en ĝia aglomeraĵo, konsistigata de la municipoj San Pedro Garza García, San Nicolás de los Garza, Guadalupe, Escobedo, Apodaca kaj Santa Catarina) loĝas preskaŭ kvin milionoj. Ĝia meza alto super marnivelo estas 537 metroj; ĝiaj koordinatoj estas 25° 40' N / 100° 18' U. La urbo estis fondita en 1596 de Diego DE MONTEMAYOR kaj ludis malgravan rolon dum la tuta kolonia tempo. Tamen ek de la fino de la 19-a jarcento ĝi transformiĝis al tutlanda industria centro.

Historio

Monterejo situas al monteca valo de la meksika nord-oriento. Dum sia komenca tempo ĝi konservis grandan distancon de la ĉefaj hispanaj koloniaj centroj, kiuj troviĝis centre kaj okcidente en la vicreĝlando. En la ejo, kiun ĝi nun okupas, establiĝis du setlejoj, kiuj fiaskis dum siaj unuaj jaroj. La unua nomiĝis Santa Lucia kaj estis fondita en 1577 de la portugala sacerdoto Alberto DEL CANTO. La dua nomiĝis San Luis Rey de Francia (Sankta Ludoviko reĝo de Francio) kaj estis fondita de Luis CARVAJAL Y DE LA CUEVA, same portugalo kaj unua koloniiganto de la Nova Regno de León. La definitiva fondo okazis je la 20-a de septembro 1596 fare de Diego DE MONTEMAYOR, kiu nomis la lokon Ciudad Metropolitana de Nuestra Señora de Monterrey (Metropola Urbo de Nia Sinjorino de Monterrey), honore al Gaspar DE ZÚÑIGA Y ACEVEDO, grafo de Monterrei (en Galegio), tiama vicreĝo de "Nova Hispanio". Kvankam ĝi jam komence estis ĉefurbo de la Nova Regno de León (tiam Estado de Nuevo León), Monterejo dum la pliparto de sia historio havis etajn grandecon kaj signifon. Ankoraŭ en 1905 ĝi havis apenaŭ 80.000 loĝantojn. Nur post la fondo de la unaj entreprenoj fine de la 19-a jarcento Monterejo komenciĝis evolui ekonomie kaj demografie. En 1846 la urbon invadis la usona armeo kaj restis ĝis 1848. Poste de la 3-a de aprilo ĝis la 5-a de aŭgusto 1864 la urbo funkciis kiel meksika ĉefurbo pro dekreto de la tiama prezidento Benito JUÁREZ, kiun tien persekutis trupoj de Maksimiliano la 1-a kaj de la franca armeo. En 1910 Antonio I. VILLAREAL, armea guberniestro de la subŝtato, ordonis malfermi ĝiajn templojn, detruis tiun de Sankta Francisko (la plej malnovan de la urbo) kaj detruis la pliparton de ĝiaj koloniaj arkivoj, pro sia malamikeco al la katolika eklezio. En la 1960-aj jaroj maldekstrulaj gerilaj grupoj bazitaj en suda Meksiko faris detruojn kaj kaŭzis la morton de gravaj entreprenistoj. En 1988 la urbon atakis uragano Gilberto, kaŭzis grandajn materiajn damaĝojn kaj postulis dekojn da viktimoj el la loĝantaro. Kategorio:Meksiko

Kristanismo

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: # katolikismo (53%) # protestantismo (16%) # ortodoksismo (11%) # anglikanismo (3%) Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500 (Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj. Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.) Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto). Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne. La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio. :Kristanismaj Specoj: :Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo :Kristanaĵoj :Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo :Pensintoj, verkistoj, teologoj: :Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich :Postmortolando :Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo :Sakramentoj :Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto Kategorio:Kristanismo ja:キリスト教 ko:기독교 ms:Kristian simple:Christianity th:คริสต์ศาสนา zh-min-nan:Ki-tok-kàu

Protestantismo

:Konfesioj :Adventismo - Anglikanismo - Baptismo - Baptismo suda - episkopanismo - Fundamentismo - Kalvinismo - Kristana Scienco - Kvakerismo - Luterismo - Metodismo - Molokanismo - Pentekostismo (i.a. Asembleo de Dio) - Pietismo - Kanada Misia Alianco - Unuiĝinta Eklezio de Kanado - Unuiĝinta eklezio de Kristo :Protestantoj :Lutero - Zvinglo - Kalvino - John KNOX - Ellen G. White - Cassie Bernall :Pra-Protestantoj :valdismo - John WYCLIF - Jan HUS :Esperanto :E-Movado inter protestantoj ---- Protestantismo (1517- ) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 16% de kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en norda Eŭropo, norda Ameriko, Oceanio kaj suda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉo, la tiel nomata Protestanta Reformado. Laŭ si mem, protestantismo estas la plej pura formo de kristanismo, foriginte la paganismon de la aliaj du, antikvaj branĉoj de kristanismo (katolikismo kaj ortodoksismo). La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino. Kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de kristanismo (la katolika kaj la ortodoksa), la protestanta branĉo kredas al La Kredo Nicea. Kontraŭ la aliaj branĉoj, tamen, la protestanta kredas al tri doktrinoj de Lutero:
- sola fide
- sola scriptura
- universala pastraro Tio ebligis protestantojn forlasi la Eklezion, ĉar ili ne plue bezonis ĝin por sakramento, sacerdotoj aŭ doktrino. Anstataŭe, ĉiu kredanto legas la Biblion por si mem kaj preĝas al Dio, ne bezonante sacerdoton kiel interulo inter si kaj Dio. Biblio: Protestantoj uzas la katolikan Novan Testamenton kaj la judan Malnovan Testamenton de la tago de Lutero. Tial, dum la katolika kaj la protestanta Nova Testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksa) uzas la judan Malnovan Testamenton ne de la tago de Lutero, sed de la tago de Jesuo Kristo. Ekde Jesuo, tamen, la juda biblio ŝanĝis ĉar iuj libroj estis eksigitaj. Tial ĉi tiuj libroj -- nomita la apokrifo de la protestantoj -- ankaŭ mankas al la protestanta biblio:Tobit, Judit, I kaj II Makabeoj, Saĝeco, Siriakido kaj Baruĥ. Sakramentoj: Plejparte, ĉiuj protestantaj ekezioj praktikas bapton (kristanigo per akvo) kaj komunion (manĝo por memorigo pri Kristo). Kvankam la plimulto kredas ke Kristo iel estas ĉe komunio, se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diversas. Sed ĉiuj malkonsentas kun la katolika ideo de transsubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere fariĝas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera apero restas same). Komunio kutime okazas monate aŭ kvarjare. La centro de protestanta Diservo ne estas komunio sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon. La plimulto ankaŭ edzigas kaj pastrigas, sed plejparte ne sakramente. Eksediĝo estas tolerata en praktiko. Luteranismo havas pentofaradon. Iuj eklezioj malpermesas tabakon kaj alkoholon. Sanktuloj mankas al protestantismo: ne estas protestantaj sanktuloj, protestantoj ne preĝas al sanktuloj aŭ eĉ pentras bildojn de ili. Protestantoj kredas kaj sentas ete pri Sankta Maria. Laŭ protestantismo, katolikismo traktas sanktulojn kiel idoloj aŭ dietoj, anstataŭigante sanktulojn (precipe Maria) por Dio. Monaĥoj ankaŭ mankas al protestantismo. (Escepto: la komunumo de Taizé en Francujo) La plej ekstrema formo de protestantismo -- liberala protestantismo -- kredas ke Jesuo ja estis homo tre saĝa kaj sankta, sed homo sole, ne Dio. Sed, por paroli precize, tio ne estas kristanismo, sed modernismo. Tial tio estas protestantismo sole laŭ nomo kaj historio. La Esperantista ligo de protestantoj estas la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Kategorio:Protestantismo ja:プロテスタント ko:개신교 ms:Protestan

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Naŭatla lingvo

Lingvo > Lingvaj Familioj > Uto-Azteka > Suda Utah-Azteka > Azteka > Ĝenerala Azteka > Naŭatla ---- nomo: nauhalla'tolli
parolantoj: 1,4 miliionoj (1980), lingvo de la aztekoj
landoj: centra Meksiko
origino: Suda Uto-Azteka
skribo: latina depost la 16-a jarcento
specimeno: la Patro Nia:
Tat nupal tey tinemi tic en ylhuicatl
Qualtilia nite titukey
Tihuitz naja ueytlatocayotl
Tichas tecu titelechuelca
Tic en tal ken tic en ylhuicatl

Timacan axan nupal tamal ihuan mumuztac
Malhuia tupal teyolitlacoliztli
Ken nusan tejemet malhuia ca en tey tejemet tejemet teyolitlacani
Inte tejemet excau uetzi tic en teyeyecoliztli
Ihuan maquitxia ipal teyec
Ijki
La naŭatla lingvo, naŭatlo aŭ nahŭatla/nahuatla laŭ GDEE (naŭatle nauhalla'tolli, hispanlingve náhuatl) estas Azteka lingvo de la Uto-Azteka familio, parolata precipe en centra Meksiko (federacieroj Puebla, Veracruz (ŝtato), Hidalgo kaj Guerrero). Laŭ Ethnologue, estis 1 376 898 parolantoj en 1980. Ĝi estas la plej parolata indiana lingvo en Meksiko. La naŭatla havas plurajn dialektojn. La jam ne parolata klasika naŭatla estis la lingvo de la aztekoj. La azteka skribosistemo ne spegulis la parolan lingvon kiel alfabetoj. Post la hispana konkero, parto el la naŭatla lingva tradicio estis kompilita en libroj per latina alfabeto. Hodiaŭ restas ŝtonaj skribaĵoj, kiuj ne facile legeblas. La Katolika eklezio predikis per naŭatlo al indianoj eĉ en landoj, kie ĝi ne estis parolata antaŭ kristanigo. Preskaŭ ĉiu parolanto lernas la naŭatlan hejme kaj scias la hispanan. Ĝenerale, parolantoj estas malriĉaj kaj ne ricevas norman edukadon. Tamen, dank' al pliiĝanta aprezo por indianaj lingvoj kaj kulturoj, iu ajn nun povas studi la naŭatlan ĉe pluraj lernejoj en Meksiko.

Ortografio

Estas pluraj literumadoj por la naŭatla. La plej ofte uzata literumado estas prenita de la hispana. En tiu ĉi literumado, la litero h ĝenerale ne elparoliĝas, tamen ll estas duobla /l/ (anstataŭ /j/), x estas prononcata [ŝ]. La simbolo ' reprezentas glotan plosivon. Do, la vorto nauhalla'tolli elparoliĝas pli malpli [naŭal la tol li]. Malpli konfuza literumado ekzistas, sed malofte uziĝas pro ĝiaj neaskiaj literoj, ekz. š.

Naŭatlaj vortoj

Multaj naŭatlaj vortoj eniris la hispanan lingvon, kiaj cacahuate ([kakaŭate], "arakido") kaj tecolote ([tekolote], "strigo"). Eĉ Esperanto havas plurajn naŭatlajn vortojn. Jen iom da ili:
- avokado < ahuacatl
- ĉokolado < chocolatl
- kojoto < coyotl
- Meksiko < mexi'catl ("meksikano")
- oceloto < ocelotl
- tomato < tomatl Multaj meksikaj loknomoj estas origine aztekaj: Cuernavaca, Xochimilco, Popocatépetl.

Naŭatlaj frazoj

Naŭatla frazo (per Esperanteca literumado) Esperanta traduko
Ken otlatŭililok?Bonan tagon!
Nisempaki nimiciŝmati!Estas plezuro koni vin!
Tlaso'kamatiDankon!
Nimictlaso'tla.Mi amas vin.
Iŝkiŝka mostla!Ĝis morgaŭ!
eksteraj ligoj:
- [http://www.proel.org/mundo/nahuatl.htm TTT-paĝo (hispane) pri la Naŭatla] Kategorio:Meksiko ja:ナワトル語 simple:Nahuatl language

Registaro

Registaro estas organizo. kiu havas eblecon krei kaj altrudi leĝojn en difinita teritorio. Registaro povas regi grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto). Vidu ankaŭ:
- Formoj de registaro
  - Monarkio
  - Demokratio
  - Respubliko
- Politika scienco
- Anarĥio
- Teoriaj:
  - Monda registaro ja:政府 ko:정부 ms:Kerajaan simple:Government th:รัฐบาล

Respubliko

ja:共和制 ja:共和国 Respubliko estas politika organizo de la publikaj aferoj, forte ligita al demokratio, kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de Respubliko do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo. La vorto respubliko venas de la latinlingvaj vortoj res publica "publika afero" kaj origine uzatis pri aferoj, pri kiuj decidis plejmulto de la plebo, anstataŭe al reĝocezaro. Fundamento de modernaj respublikoj estas apartigo de la tri povoj : ekzekuta, juĝa kaj leĝofara, kiuj en monarkio estis inter la samaj manoj. Krom la mallonga Angla Respubliko, Usono de sia sendependiĝo kaj Francio dum la Franca Revolucio iniciatis la modernajn respublikojn sur tiu bazo. La respublikoj de la antikva tempo akada, atena, romia ne havis tiun fundamentan bazon. Respubliko povas ankaŭ esti difinita kiel reĝimo, kies estro ne estas hereda, kontraŭe al monarkio, en kiu la ŝtatestro heredas sian postenon. Pluraj tipoj de respublikoj ekzistas aŭ ekzistis:
- Prezidenta respubliko, estrita de Prezidento
- Parlamenta respubliko, estrita de Ĉefministro
- Aliaj (asemblea reĝimo, Romia respubliko, Venezia respubliko, ktp)
Oni nepre ne forgesu, ke respubliko ne necese estas demokrata, demokrateco estas alia koncepto (kaj ekzemple nuntempe povas efektiviĝi en konstituciaj monarkioj), kaj respubliko povas esti oligarĥa (t.e. la povo de kelkaj), derajte aŭ defakte, ekzemple la respubliko de Venezia tute ne estis demokrata, kaj tiu de Romio ne vere. Ankaŭ kelkaj monarĥioj oni priskribis kiel ia "nobelara respubliko", ĉar la nobelaro elektis la reĝon, kaj retenis multe da povo kaj liberecoj (por si), ĉefa ekzemplo estis Pollando. Respubliko ankaŭ povas ne havi estron, aŭ havi grupon da homoj kiel estro. Ekzemple, la plej supera posteno de la antikva Romia Respubliko estis duo de konsuloj, kaj en la hodiaŭa Svisio la estro estas la sep-membra Federacia KonsilioBundesrat. Laŭ strikta difino, respubliko nur devas havi neheredan ŝtatestron, sed oni ofte atribuas al respubliko aliajn kvalitojn. Multaj homoj en demokrata mondo sentas, ke la termino respubliko sugestas, ke la popolo elektas la respublikestron aŭ rekte aŭ nerekte, kaj iafoje oni dubas, ĉu diktatora respubliko kiel Ĉinio estas vera respubliko. Ĉinio sin nomas "popola respubliko", ĉar ĝia ŝtatestro ja estas nehereda prezidento, sed iuj diras, ke tio ne estas ĝusta, ĉar tiun prezidenton elektis nur tre-tre eta elito. Oni ankaŭ ofte konsideras, ke la potencoj de respubliko devas esti limigitaj, kaj do reĝimo, kiu havas la potencon limigi bazajn rajtojn de la civitanoj, kiel ekzemple la liberon de esprimo, ne estas vera respubliko. Hodiaŭ, la plejmulto el la monarkioj estas konstituciaj monarkioj, kaj la potenco de la monarko estas limigita de konstitucio, kaj la reprezentantaj de la civitanoj efektive regas. Tial, la praktika diferenco inter demokratia respubliko kaj konstitucia monarkio ne estas granda. ---- Laŭ la influo de tieaj lingvoj, oni uzas respubliko por nomi ankaŭ federacierojn en Jugoslavio, Rusio kaj Sovetio.

Vidu ankaŭ


- monarkio

1810

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1810 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1810 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 16-a de septembro : Meksiko sendependiĝis de Hispanio.
- 18-a de septembro: Ĉilio sendependiĝis de Hispanio.

Naskiĝoj


- 1-a de marto : Fryderyk CHOPIN, pola komponisto.
- 8-a de junio : Robert SCHUMANN, germana komponisto.
- Ole BULL, norvega violonisto.

Mortoj


- 13-a de junio : Johann Gottfried SEUME, verkisto ----
1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1810년

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

1945

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.

Naskiĝoj


- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT

Mortoj


- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY ----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年 ko:1945년 simple:1945 th:พ.ศ. 2488

1917

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1917 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1917 post Kristo okazis, inter alie:

Eventoj


- 16-a de aprilo : Pollando : Entombigo de Zamenhof;
- 31-a de oktobro: Urbo Rio-de-Ĵanejro homaĝis Zamenhof per strata nomo.
- Saldanha Jorge de CARREIRA estis la unua Esperantista oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi la Esperantan distingilon sur sia maniko.
- Eklernis Esperanton: Karl KULTMAN;
- Rusio : Je la 23-a de februaro komenciĝis la Rusa Revolucio. La caro renversitas. Aleksandr POSTNIKOV liberigita. Je la 7-a de novembro, Lenino prenas la regon de la unua komunisma ŝtato de la mondo - iompostiome iĝonta la Soveta Unio.
- 5-a de februaro: Meksiko akiras sian konstitucion.
- 6-a de decembro: Finnlando proklamas sin sendependa de Rusio.
- Kreitaj planlingvoj American, Mundelingvo kaj Etem.

Naskiĝoj


- 25-a de januaro: Jânio QUADROS
- 25-a de februaro : Anthony BURGESS
- 29-a de majo : John F. KENNEDY
- 5-a de oktobro : SZABÓ Magda, Hungario
- 21-a de decembro : Heinrich BÖLL,Germanio
- TAKÁCS Elza
- Alcibiades GONZÁLEZ MEANA

Mortoj


- 31-a de marto : Emil Adolf VON BEHRING
- 14-a de aprilo : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto mortis en Varsovio, Pollando.
- 20-a de septembro : Emile BOIRAC
- 15-a de oktobro : Mata Hari, Francio
- 30-a de decembro: Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ ----
1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1917年 ko:1917년 simple:1917 th:พ.ศ. 2460

Revolucia Institucia Partio

Meksiko > Revolucia Institucia Partio ----

Revolucia Institucia Partio (PRI) (Partido Revolucionario Institucional) estis fondita en 1929 de eksprezidanto Plutarco ELÍAS CALLES (prez. 1924-1928), kun la celo kunligi ĉiujn ĉefojn kiuj partoprenis en la armita etapo de la meksika revolucio (1910-1917). Tiel li celis pacigi la interbatalantajn ĉefojn kaj definitive ĉesigi la armitajn ribelojn kontraŭ la konstitucia registaro. La unua prezidanto de la partio estis Manuel PÉREZ TREVIÑO.

La origina nomo estis Nacia Revolucia Partio, sed en 1938, ĝi ŝanĝiĝis al Partio de la Meksika Revolucio. En 1946, la nomo denove estis ŝanĝita al Partio Revolucia Institucia, ĝia nuna formo.

La unua balotado kiun partoprenis la partio estis en 1929, post kiam Álvaro OBREGÓN, elektita prezidanto en 1928, estis mortigita de religia fanatikulo. En tiu balotado estis elektita Pascual ORTÍZ RUBIO, kiu tiel fariĝis la unua meksika prezidanto de tiu ĉi partio. Kategorio:Meksiko

KD

Kompakta disko (mallonge KD) estas datuma konservilo, farita el polikarbonato, entenanta maksimume 700 MB-ojn. Ĝi estas inventaĵo de la firmaoj Sony kaj Philips kaj venis en la merkaton en 1982. Ĝi tiam estis tute novspeca: la unua konservilo, kiu estas legata sen mekanika tuŝado, nur per lumradio (lasero). Kompaktaj diskoj estas nomataj ankaŭ k-diskoj aŭ kodiskoj; foje estas uzata la angla mallongigo "CD". Kodiskoj estas uzataj precipe por du celoj:
- Muzika kodisko enhavas 80 minutojn da stereofonia son-registraĵo (la unuaj KD-j kapablis nur enteni 74 minutojn).
- Datena kodisko povas enhavi 700 megabajtojn da ciferecaj datenoj. La longo de 74 minutoj por sondisko laŭdire estis elektita de firmao Sony, por ke la naŭa simfonio de Betoveno povu esti sur ununua disko. Laŭdire tion influis Norio OHGA, vicprezidanto de Sony, kiu tre ŝatis la muzikon de Betoveno; laŭ aliaj estis propono de Herbert VON KARAJAN, kiun konsultis Sony pri la kvalito de ciferecaj registraĵoj. La diametro de kodisko estas 12 cm, la meza truo havas diametron de 15 mm. Tio estas unu el malmultaj mezuroj de komputila objekto, kiu ne estas fiksita en coloj. Dosiero:kodisko.jpg La datenoj sur datena kodisko ofte estas aranĝataj en dosier-sistemo laŭ normo ISO 9660. Ĉe video-registraĵo la kapacito de kodisko sufiĉus nur por tri minutoj. Tial por video-filmoj (kaj datenoj ĝenerale) oni uzas la posteulan disko-specon DVD.

Historio

Pluraj konjektas, ke kompakta disko estiĝis en la 80-aj jaroj. Sed estas vere, ke komencoj de ĝia estiĝo falas proksimume ĝis duono de la 60-aj jaroj. Tiam James T. RUSSELL venis al konjekto, kreigi registrosistemon, kiu ebligus nelimigitan reludigadon sen evidenta perdo de kvalito de surdiskigaĵo. Estas konate, ke ekz. gramofondisko reludiĝos de tempo, la kvalito de registro sinkas. Ankaŭ magnetofona bendo havas similajn malbonajn ecojn. Tial Russell venis kun ideo de registro kaj reprodukto de sono sentuŝe, per transdono de informoj sole per lumo. Sed lia maniero havis nenion komunan kun optika registro tiel, kiel ni konas ĝin ekz. ĉe sonfilmo. Li eluzis jam tiam konatan principon de digitala registro. Tiun liaokaze kreis "punktoj" de lumo kaj mallumo, ĉiu je diametro 1 mikrometro. Kiel lumfonto li uzis laseron, "lumon" kaj "mallumon" li poste transigis je elektra signalo, kiu estis aŭdebla aŭ videbla. Li kreis tiel perfektan registron, kiu neniam reludiĝos. Por tiu ĉi sia sistemo Russell ricevis 22 patentojn. Malgraŭ tio ke li multfoje sukcese prezentis sian inventaĵon, investistoj kaj sciencistoj estis tre skeptikaj. Investoj ŝajnis al ili tro longaj kaj profitoj tro malproksimaj. Kaj tiel tio estis ĝis la jaro 1980. Produktrajtojn aĉetis kompanioj Phillips kaj Sony. Tiuj ĉi kompanioj faris kelkaj modifikojn de la sistemo, por ke ili subtenu amasvendadon kaj eblecon de "hejma" uzado. En la jaro 1981 35 elektronikaj firmaoj konsentis kun standardo de Phillips-Sony kaj komenciĝis konkurso en produktado de reludigiloj por kompaktaj diskoj. En evoluo de tiuj ĉi reludigiloj "meritas" ankaŭ "alveno" de proporcie malmultekostaj laseraj LED-diodoj. En la jaro 1986 oni jam vendis pli ol 1 miliono de tiuj reludigiloj. Ili tiel fariĝis la plej vendata aparato de konsuma elektroniko. La kompaktaj diskoj inundigis la mondon: Preskaŭ perfekta kvalito, preskaŭ neneiigeblaj, kiujn ne ĝenas fingropremoj, etaj gratsignoj kaj eĉ kelkhora pluvo. Sed la evoluo ne haltis. La plubliko ne sufiĉis havi "nur" la perfektajn kompaktdiskojn de firmaa produkto. Tiu volis en la 90-aj jaroj kompaktajn diskojn ankaŭ por registro de komputeraj datoj kaj por uzado de propraj registroj. Kaj tial aperis reskribeblaj kompaktaj diskoj. Eblis tiel havigi rezervon de propraj datoj, sed bedaŭrinde ankaŭ datoj de ceteraj, inkluzive de kopiaĵoj de muzikaj KD en origina kvalito. Kvazaŭ tio ne sufuĉus, teknika progreso ebligis produktadon de kompaktoj, kiuj "lasas sin" forviŝi kaj ludigi denove" per lasero de unu koloro fariĝos registro, per lasero de alia koloro fariĝos forviŝo. Kiel simpla...

Cifereca registro de sono

Edison mirus, ĉio ĉi estas surdiskigebla sur la arĝentan diskon je diametro 12 cm. Dume li komencis regiastron kun kelke da minutoj, hodiaŭa KD povas ludi ĉirkaŭ 80 minutoj kaj se oni uzos kompresformaton ĝenerale konata sub mallongigo MP3, povas KD ludi preskaŭ 12 horoj. Kaj pri tio, ke eblas surdiskigi ne nur "firmajn", sed ankaŭ "moviĝemajn" bildojn, pri tio ne certe eĉ ne sonĝis... Kategorio:Inventaĵoj kaj malkovroj als:Compact Disc ja:コンパクトディスク

Inflacio

Inflacio estas ĝenerala kaj daŭra pliigo de la preznivelo. Tiu ekonomika malekvilibro povas havi multajn kaŭzojn, kaj pro tio oni difinas ĝin per tiu komuna simptomo. Ekzistas pluraj inflaciaj situacioj:
- mona inflacio, kiun kaŭzas troa plimultiĝo de la kvanto da mono cirkulanta ene de la ekonomio. La alveno de arĝento el Ameriko dum la 16-a jarcento kaŭzis la Prezan Revolucion. La troa presado de papermono post la Unua Mondmilito estas alia ekzemplo.
- mendada inflacio, kaŭzita de ekscesa mendado kaj nesufiĉa ofertado.
- inflacio per kostoj, kaŭzita de plialtiĝo de la kostoj (salajroj, maŝinoj, krudmaterialoj). Eŭropo suferis tia inflacio post la 1973-a plialtiĝo de petrolprezo.
- la nunaj ekonomikistoj ofte pensas, ke inflacio devenas strukturajn kaŭzojn, kiuj malpermesas elekton de ekvilibranta prezo (ne sufiĉe fleksebla labormerkato)

Inflaciego

En ekstremaj kazoj, aperas inflaciego: Prezoj kreskas tage, salajroj ne kapablas sekvi ilin, la tuta ekonomio frakasiĝas.

Ekzemploj


- La germana Reichsmark dum Vajmara Respubliko. Tiu estis unu el kaŭzoj de naziismo. Federacia Respubliko Germanio decidis kontraŭbatali inflacion per decidoj de Bundesbank.
- La hungara pengő post Dua Mondmilito.
- Serbobosnia dinaro dum Bosnia milito.
- Argentina peso dum la 1980-aj jaroj.

Vidu ankaŭ

Malinflacio, stagflacio (stagnado+inflacio), Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko ja:インフレーション ko:인플레이션 ms:Inflasi simple:Inflation

Gd


- Gd estas simbolo por gadolinio je kemio.
- gd estas laŭ normo ISO 639 lingva kodo de la