Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Mikrosofto

Mikrosofto

Ekonomio > Komputiloj > Komputila programaro > Firmaoj pri komputila programaro > Microsoft ---- La Mikrosofta Korporacio (Microsoft Corporation [mAjkrosoft karporEjŝn]) estas la plej granda firmao laŭ produktado de komputila programaro tutmonde, sed ne la plej granda pri komputiloj. Ĝia ĉefa ejo situas en 1 Microsoft Way Redmond (antaŭurbo de Seattle), Vaŝingtonio - Usono. Bill GATES kaj Paul ALLEN fondis la firmaon en 1975 por programi kaj vendi BASIC-programaron. Kiam IBM preparis novan malgrandan komputilon IBM PC, ĝi bezonis operaciumon. Mikrosofto estis kontaktita, sed ne havis tian produkton. Tamen, Seattle Computers jam havis 86-DOS, kiu estas operaciumo simila al CP/M por procezoroj Intel 8086. Mikrosofto akiris 86-DOS, ŝanĝetis ĝin, kaj konvinkis IBM uzi ĝin kiel "PC-DOS". En la kontrakto IBM ne devigis ekzkluzivecon pri la programo. Poste, kiam Compaq imitis IBM PC, kaj vendis siajn klonojn, Mikrosofto povis kunvendi sian operaciumon MS-DOS, identan al PC-DOS. Tiel Mikrosofto ekkreskegis, igonte Bill Gates la plej riĉa homo en la mondo dum pluraj jaroj. Aliaj gravaj produktoj de Mikrosofto estis Microsoft Windows, OS/2 (kun IMB), Microsoft Office kaj Internet Explorer. La sukceso de Mikrosofto en la merkato pri personkomputilaj operaciumoj estis etendita al ceteraj programaraj merkatoj. Tial, la usona ministrejo pri komerco, la Komisio pri Konkuro de Eŭropa Unio, pluraj usonaj federacieroj kaj konkurantaj firmaoj plurfoje akuzis ĉe tribunaloj, ke Mikrosofto fiuzas tiun monopolon kaj batalas kontraŭleĝe la sammerkatajn firmaojn. Mikrosofto ankaŭ posedas retan enhavejon MSN, TTT-poŝtejon Hotmail kaj televidan novaĵokanalon MSNBC.

Eksteraj TTT-ejoj

[http://microsoft.com/ Oficiala TTT-ejo de Mikrosofto] ja:マイクロソフト ko:마이크로소프트 simple:Microsoft th:ไมโครซอฟท์ zh-min-nan:Microsoft

Ekonomio

Ekonomiko ---- Ekonomio estas sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno. Ĝin studas la ekonomiko kiu estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj. Ĝi estas grava branĉo de homscienco kaj havas multajn branĉojn (...). Ekzistas multaj diversaj ekonomiaj teorioj, kiuj priskribas la faktojn tre diverse. Terminaro:
- Malneta Enlanda Produkto
- Monda Ekonomia Forumo
- Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon. (angle OECD)
- tralima luo

Esperanto-fakasocio

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas faka asocio de UEA, kiu okupiĝas pri Ekonomio. vidu: ekonomia kresko

Komputilo

Komputiko > Komputilo Komputilo – (angla “computer”, de latina “computo” – mi kalkulas) estas aparato, kiu aŭtomate per programoj prilaboras datenojn laŭ instrukcioj. Plej vaste konataj estas persona komputilo ( PK ), tamen pej multekostaj kaj gravaj por progreso estas komputilegoj. Ekzistas ankaŭ multaj specoj de specialaj komputiloj, ekz ludkonzolo, bankaŭtomato. La historio de la komputilo startis per kalkulmaŝinoj. 1822 Charles BABBAGE ellaboris Difference Engine kaj Analytical Engine en la jaro 1833, sed pro financaj kaŭzoj ne povis konstrui ilin.
La komputilo en la nuna formo komencis sian evoluon ekde 1941. Nun oni distingas komputilojn en plej vasta senco je analoga komputilo kaj cifereca komputilo. Tradicie oni opinias, ke la plej grava parto de komputilo estas la aparataro ( procesoro, printilo , komputilkorpo ), tamen tiu vidpunkto estas tro unuflanka kaj ĝenerale erara. Komputilo sen programo (aŭ programaro) estas senviva amaso de blatoj, icoj kaj aliaj elektraĵoj.
Eĉ pli, hodiaŭ eblas diri, ke ĝuste la evoluo de la programaro estas lokomotivo movanta komputikon laŭ vojo de progreso. La plej brila ekzemplo estas la komputila ludo. Ĝuste por la plej modernaj komputilaj ludoj estas projektataj kaj fabrikataj la plej modernaj hejmaj komputiloj (hejma komputilo) kaj ludkomputiloj. Plia gravega parto de komputilo estas flankaparataro. Eĉ eblas diri, ke nur danke al flankaparataro estas realigata plenvalora kunlaboro de homo kaj komputilo. Hodiaŭ ne eblas imagi komputilon sen ekrano, klavaro , musostirstango. Ĝuste danke al vasta flankaparataro kaj pripensita programaro sukcesis senrea invado de komputiloj en ordinaran vivon. Ne eblas supertaksi la rolon de komputiloj en diversaj formoj (ekz MP3 -muzikiloj aŭ modernaj poŝtelefonoj) . En la scienco aktive kreskas komputiko, kiu penetris en ordinarajn sciencojn ne nur aparate, sed ankaŭ per ideoj kaj filozofio. Artoj, danke al komputilaj teknologioj (ekz elektronika muziko, komputila grafiko) kreskas kvazaŭ eksplode. La nuna ekonomiko plene dependas de komputilaj teknologioj (ekz e-komerco, komputila analizo de vendado k.s.). Eĉ inter la plej potencaj firmaoj gravan parton okupas firmaoj ligitaj kun komputiloj (ekz Mikrosofto, Sun k.a.). Tamen la nuntempa komputilo ankoraŭ ne estas la fino de la komputila evoluo kaj hodiaŭ oni parolas pri biokomputilo, kvanta komputilo kaj aliaj fantaziecaj aŭ baldaŭ realaj fenomenoj. ----- Ankaŭ vidu:
- [http://www.cilea.it/~bottoni/doc/eo-note/komputila-vortaro.htm Komputila Vortaro]
- [http://home.btclick.com/ukc802510745/eo/vortlist/kompvort.htm Komputada Vortlisto]
- [http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/DEFAULT.html Komputada Leksikono]
- [http://www.esperanto.mv.ru/ESP/kframe.html Komputada Leksikono] Kategorio:Aparataro ja:コンピュータ ko:컴퓨터 ms:Komputer simple:Computer

Redmond (Vaŝingtonio)

Redmond estas urbo en Kantono King, Vaŝingtonio. Ĝi situas ĉe la orienta rando de la urba regiono kies centro estas Seattle, en la antaŭurbaro nomata Eastside (t.e. oriente de Lago Vaŝingtona). En 2003 la usona censa instanco taksis la loĝantaron de Redmond 46,391. Redmond estas pleje konata kiel la sidejo de Microsoft kaj de la usona branĉo de Nintendo. Kun ĉiujara bicikla konkurso sur la stratoj de la urbo, kaj havante la solan sportejon aparte desegnitan por, kaj dediĉitan al, biciklistoj, Redmond sin kromnomas "la ĉefurbo de nordokcidenta biciklado". La urbo havas plurajn belajn parkojn kun boskoj ks.

Vaŝingtonio

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Vaŝingtonio ---- Ne konfuzu ĝin kun Usona ĉefurbo Vaŝingtono ---- Dosiero:us-wa.gif Vaŝingtonio (angle, Washington [ŬOŜ-ing-tn], laŭ Georgo VAŜINGTONO) estas en la nordo de la pacifika marbordo apud la kanada landlimo, kaj fariĝis la 42-a ŝtato de Usono je la 11-a de novembro 1889. Antaŭ ŝtatiĝo, la registaro de la kolonio donis voĉdon-rajton al virinoj, sed ĉe ŝtatiĝo la usona parlamento deklaris ke virina voĉdon-rajto estas kontraŭ la konstitucio. La vulkano Monto Saint Helens erupciis en 1980 mortigante 61 homojn. En la balotado de la 2-a de novembro 2004, malpli ol 0,1% da voĉoj disigis la du ĉefkandidatojn, la Demokrato Christine GREGOIRE kaj la Respublikano Dino ROSSI. Gregoire inaŭguriĝis je la 12-a de januaro, 2005. (La Demokrato John KERRY venkis en la ŝtato rilate al la usona prezidenteco.) Loĝantaro: 5,894,121 (en 2000)
Ĉefurbo: Olympia
Plej granda urbo: Seattle
Aliaj urboj: Spokeno (Spokane), Takomo (Tacoma), Belvjuo (Bellevue), Kirklando (Kirkland), Jakimao (Yakima), Belingamo (Bellingham), Sedro-Vulio (Sedro-Woolley), Valavalo (Walla Walla), Litvagono (Pullman), Vankuvero (Vancouver), Evereto (Everett), Bremertono (Bremerton), Redmondo (Redmond), Venaĉio (Wenatchee), Elenzburgo (Ellensburg), Portaŭnsendo (Port Townsend), Portanĝeleso (Port Angeles), Mosealagurbo (Moses Lake), Kenmoro (Kenmore), Bothelo (Bothell), Lago-Arbaro-Parko (Lake Forest Park)

Eksteraj Ligoj

[http://www.state.wa.us TTT-ejo de Vaŝingtonio en la angla] Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:ワシントン州 ko:워싱턴 주 th:มลรัฐวอชิงตัน

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Paul ALLEN

Paul G. Allen (
- 21-a de januaro 1953) fondis 1975 kun sia junamiko Bill GATES la entreprenon Microsoft. Hodiaŭ ili ambaŭ estas miliarduloj kaj apartenas al la plej riĉaj homoj de la mondo. Ili apogas per mono projektojn kiel ekz. SETI-projekto, SpaceShipOne. ja:ポール・アレン ko:폴 앨런

Basic

Komputiko > Programlingvo > BASIC ---- BASIC, de Beginner's All-purpose Symbolic Instruction Code ("Ĉiacela simbola instrukcia lingvo por komencantoj") estas programlingvo, kiu estis kreita por instrui komputilprogramadon. BASIC estis iniciatita ĉe Dartmouth College, universitato en Usono. Ĝi estas simpla komputillingvo kaj ne postulas grandan komputilon. BASIC estis la kerna lingvo por fruaj personaj komputiloj kaj estis populara dum la 1980aj jaroj. La lingvon povis facile lerni nespertuloj, kaj oni ofte trovis en la komputilaj revuoj programojn, kiujn oni povas tajpi en sian komputilon. La ĉefa problemo pri BASIC estis, ke oni ne povas facile verki en ĝi strukturajn programojn. Poste la lingvo estis pliampleksigita por solvi tiajn problemojn, kaj eĉ nun speco de BASIC ankoraŭ vivas en programoj kiel MS-Excel, kiu uzas "Visual Basic" por konstrui makroojn.

Ekzemplo de BASIC-programo

10 REM Programo por instrui multiplikadon 20 A=INT(RND
- 12+1) 30 B=INT(RND
- 12+1) 40 PRINT "Kio estas ";A;" oble ";B;" ?"; 50 INPUT C 60 IF C <> A
- B THEN GOTO 90 70 PRINT "Vi pravas! Bonege!!" 80 GOTO 10 90 PRINT "Bedaŭrinde vi malpravas. Provu refoje." 100 GOTO 40 Kategorio:Programlingvoj ja:BASIC ko:베이직 ms:BASIC th:ภาษาเบสิก

IBM

IBM (International Business Machines Corporation) estas grava usona firmao, kiu delonge okupiĝas pri konstruado de potencaj komputiloj. IBM siatempe multe influis aperon de modernaj personaj komputiloj (t. n. IBM-kongruaj).

Produktoj de IBM


- BlueGene/L - komputilego
- Cell - multkerna procesoro; kun Sony kaj Toshiba
- Power4 - procesoro por komputilegoj
- PowerPC 970 - unua 64-bita procesoro por persona komputilo Kategorio:Komputilo

External Links


- [http://www.ibm.com/ Ibm]
- [http://www.ibmtechnology.com/ Ibm Technology]
- [http://www.ibmtechnology.net/ Ibm NET] ja:IBM ko:아이비엠 th:ไอบีเอ็ม

Operaciumo

Komputiko > Operaciumo ---- Operaciumo, ankaŭ nomata operacia sistemo aŭ operaciada sistemo aŭ mastruma sistemo, estas programaro stiranta la funkciadon de komputilo. Ĝi estas sendependa de la aplikaj programoj, sed necesa por ilia kunlaboro. Operacia sistemo plenumas la administradon de la aparataj rimedoj de komputilo, organizas la interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj uzantoj. Operaciumo responsas pri dosiero- kaj memoradministro, stirado de eneligoj, taskoplanado, datumprotekto, kontado de rimedouzo kaj traduko de la ordonoj en internan ("maŝinan") lingvon. Iam ankaŭ aliajn sistemajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo. :laŭ : [http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/O.html#OPERACIUMO Komputada leksikono]
- Operaciumoj :AmigaOS - AtheOS - BeOS - BSD - DOS - eCs - GNU - JavaOS - Linukso - Mac OS - MVS - OS/2 - PalmOS - QNX - Syllable - Unikso - Vindozo als:Betriebssystem ja:オペレーティングシステム ko:운영 체제 ms:Sistem pengoperasian simple:Operating system th:ระบบปฏิบัติการ zh-min-nan:Chok-gia̍p hē-thóng

IBM

IBM (International Business Machines Corporation) estas grava usona firmao, kiu delonge okupiĝas pri konstruado de potencaj komputiloj. IBM siatempe multe influis aperon de modernaj personaj komputiloj (t. n. IBM-kongruaj).

Produktoj de IBM


- BlueGene/L - komputilego
- Cell - multkerna procesoro; kun Sony kaj Toshiba
- Power4 - procesoro por komputilegoj
- PowerPC 970 - unua 64-bita procesoro por persona komputilo Kategorio:Komputilo

External Links


- [http://www.ibm.com/ Ibm]
- [http://www.ibmtechnology.com/ Ibm Technology]
- [http://www.ibmtechnology.net/ Ibm NET] ja:IBM ko:아이비엠 th:ไอบีเอ็ม

MS-DOS

MS-DOS (mallonge por la anglalingva Microsoft-Disk Operating System, Mikrosofta Diska Operaciumo) estis la unua operaciumo de Mikrosofto por personaj komputiloj. Ĝiaj funkcioj precipe koncernas la administradon de dosieroj. Por tio ĝi uzis la dosier-sistemon FAT (angle: File Allocation Table = dosiero-lokiga tabelo). MS-DOS estis kreita por la procezilo 8086 de Intel kaj esence dependas de ties instrukciaro. Fine de la 1980-aj jaroj ĝi estis la plej uzata operaciumo por unu-uzanto-komputiloj. La vindozaj generacioj 95, 98, 98SE kaj ME dependas de MS-DOS, ĉar ili ne havas propran sistemon pri dosieroj kaj aliaj esencaj funkcioj. La populareco de MS-DOS influis la evoluon de la proceziloj de Intel, kiu longe zorgis, ke postaj generacioj de proceziloj subtenu la parte anakronismajn funkciojn de MS-DOS. Kategorio:Komputiko ja:MS-DOS ko:MS-DOS

OS/2

Komputiko > Operaciumo ---- OS/2 estas operaciumo de la firmao IBM. Ĝi funkcias sur la samaj proceziloj kiel MS-DOS kaj Vindozo 9x. En la komencaj jaroj IBM kunlaboris pri ĝi kun Mikrosofto, sed en 1991 Mikrosofto ĉesis kaj IBM sole devis pluevoluigi OS/2. Ĝi ne tiom disvastiĝis kiom ĝiaj konkurantoj Vindozo kaj Linukso. Nun plej vaste estas uzata en aŭtomatoj, ekz. ĉe bankoj, kie ĝi famas kiel la plej bona (precipe sekura kaj stabila) operaciumo. Je la 12-a de julio 2005 IBM anoncis, ke la ĝi retiros OS/2 de la merkato. Subteno al nunaj klientoj estas donata ankoraŭ ĝis fine de 2006. Al siaj OS/2-klientoj IBM sugestas konsideri transiron al Linukso.

Versioj


- 1987: CP/DOS (praa OS/2)
- 1988: 1.1 (Trimaran)
- 1989: 1.2 (Sloop)
- 1991: 1.3
- 1992: 2.0 (32-bita)
- 1993: 2.1
- 1994: Warp 3.0
- 1996: Warp 4.0 (Merlin)
- 1999: Warp Server for eBusiness 4.5 (Aurora) kategorio:komputilo kategorio:operaciumoj ja:OS/2

Persona komputilo

: PC

Eŭropa Unio

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo > Eŭropa Unio ---- La Eŭropa Unio estas organizo de ŝtatoj en Eŭropo; formas ĝin nun 25 membraj ŝtatoj. La Unio kreskadis el provoj instigi politikajn kaj ekonomiajn ligojn inter la eŭropaj nacioj por revivigi la regionon post la detruado de la dua mondmilito, kaj por preventi tian militon en la estonteco.

Membroj

Fondintoj (1950)


- Belgio
- Francio
- Germanio
- Italio
- Luksemburgio
- Nederlando

Aliĝintaj en 1973


- Danio
- Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Respubliko de Irlando

en 1981


- Grekio

en 1986


- Hispanio
- Portugalio

Kun la germana reunuiĝo en 1990


- La teritorio de GDR

en 1995


- Aŭstrio
- Finnlando
- Svedio

en 2004


- Ĉeĥio
- Estonio
- Hungario
- Kipro
- Latvio
- Litovio
- Malto
- Pollando
- Slovakio
- Slovenio

Aliĝontaj post 2007


- Bulgario
- Rumanio

Aliĝontaj poste


- Kroatio
- Turkio

Lingvoj

Oficialaj lingvoj

La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas:
- angla
- ĉeĥa
- dana
- estona
- finna
- franca
- germana
- greka
- hungara
- hispana
- itala
- irlanda (ekde 2007)
- latva
- litova
- malta
- nederlanda
- pola
- portugala
- slovaka
- slovena
- sveda

Kromaj lingvoj uzataj traktate

La hispana registaro baldaŭ proponos la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficiala lingvo en la estonta Eŭropa Konstitucio.

Valutoj

La ĉefa valuto estas eŭro. La eŭro estas oficiala valuto en 12 de la 25 membrostatoj de la Eŭropa Unio, en:
- Aŭstrio
- Belgio
- Francio
- Germanio
- Grekio
- Finnlando
- Hispanio
- Italio
- Luksemburgo
- Nederlando
- Portugalio
- Respubliko de Irlando Aliaj unianaj landoj daŭre uzas la proprajn monvalutojn.

Simboloj

Detale ĉe Eŭropaj simboloj
- Eŭropa flago
- Eŭropa himno: eltiraĵo el la Simfonio 9-a de Ludwig van BEETHOVEN, ankaŭ alnomata Himno al Ĝojo.

Konstitucio

Detale ĉe Eŭropa Konstitucio

Institucioj kaj organoj

; Eŭropa Parlamento : Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU, ĝi situas en Strasburgo, Bruselo kaj Luksemburgo. La plenkunsidoj okazas ĉefe en Strasburgo. Ĝi kontribuas al la leĝfaro de la Eŭropa Unio kun la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj alportas demokratan kontrolon al la funkciado de EU. ; Eŭropunia Konsilio : Ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj. ; Eŭropa Konsilio : Ĝi konsistas el la registarestroj de la membroŝtatoj, escepte por Francio, kiun reprezentas la ŝtatestro. Ne konfuzenda kun la Konsilio de Eŭropo, internacia organiizo sidanta en Strasburgo. ; Eŭropa Komisiono : Ĝiaj membroj estas elektataj de la estraroj de la membroŝtatoj. La Eŭropa Komisiono estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. La eŭropa komisiono situas en Bruselo. ; Jura Kortumo : ; Revizora Kortumo : ; Eŭropa Centra Banko : Situas en Frankfurto. Ĝi estas la eldona banko de la eŭro, la komuna valuto de 12 membroj de EU. Ĝi celas regi la inflacion ene de Eŭrolando. ; Ekonomia kaj Socia Komitato : ; Komitato de regionoj : ; Eŭropa Banko de investoj : ; Eŭropa Ombudsmano : ; Eŭropa pacperanto :

Programoj kaj politikoj


- Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko aŭ KAP (longtempe la ununura Eŭropunia politiko)
- Programo Phare : programo por helpi aliĝontajn landojn
- Programo Comenius : prilingvaj edukaj interŝanĝoj (kiuj ŝajnas preteratenti tion, kion diris antaŭvidante Esperanton!)

La ideo de Esperanto kiel la oficiala lingvo

Programo Comenius Ĉi tiu parto de la artikolo ankoraŭ ne estas preta. Vi povas helpi post klako al la butono «redaktu».

Eksteraj ligiloj

el Monato (gazeto) (2003/4, p.17)

Vidu ankaŭ


- Afrika Unio fiu-vro:Õuruupa Liit ja:欧州連合 ko:유럽 연합 ms:Kesatuan Eropah simple:European Union th:สหภาพยุโรป zh-min-nan:Europa Liân-bêng


diety Hotel in Sofia szkoy heavy metal mieszne gry










































:: RELATED NEWS ::
Zloty
Mince 1 zlotý
Mince 1 Zl.
revers

Mince 1 Zl.
avers (orel)

Hosín
Hosín je obec v Jihočeském kraji, ležící 7 km severně od Českých Budějovic. Má 272 domů a 670 obyvatel, katastrální výměra činí 3 097 ha. PSČ je 373 41, pošta Hluboká nad Vltavou. Východně od Hosína se roz
Kategorie:Mezinárodní smlouvy
Podívejte se také na Mezinárodní smlouva. Kategorie:Historie Kategorie:Politika Kategorie:Mezinárodní spolupráce Kategorie:Právo ja:Category:条約
Slinné žlázy (člověk)
Slinné žlázy jsou exokrinní žlázy, které produkují sliny. Do ústní dutiny 3 párové velké žlázy (podčelistní, podjazyková a příušní) a spousta menších.

Onemocnění


- Zánět slinných žláz
Smrk (1124 m)
Smrk, německy Tafelfichte, je s výškou 1124 m nejvyšší horou české části Jizerských hor. Odedávna se zde stýkaly hranice tří zemských celků: Čech, Horní Lužice a Dolního Slezska. Dnes je zde pěší hraniční přechod do Polska a v roce 2003
Florián Gryspek
Florián Gryspek z Gryspachu (18. prosince 1504 Innsbruck29. března 1588 Nelahozeves) byl český šlechtic bavorsko-rakouského původu, vysoký královský úředník, zakladatel rodu
Členovci

- Trilobiti (Trilobitomorpha)
- klepítkatci (Chelicerata)
- korýši (Crustacea)
- šestinozí (Hexapoda)
- stonožkovci (Miriapoda) Členovci (Arthropoda) představují největší kmen anglického binary digit, dvojková číslice; angl. bit = drobek, kousek) je základní jednotkou informace, používanou hlavně v informatice. Značí se malým písmenem b, např. 16 b. Reprezentuje informaci, získanou odpovědí na jednu otázku typu ano/ne, u které je apriorní pravděpodobnost obou odpovědí stejná (jinými slovy, u které nemáme žádnou předchozí informaci, která by jednu
Arthropoda

- Trilobiti (Trilobitomorpha)
- klepítkatci (Chelicerata)
- korýši (Crustacea)
- šestinozí (Hexapoda)
- stonožkovci (Miriapoda) Členovci (Arthropoda) představují největší kmen rod dvouděložných rostlin z čeledi hvězdnicovitých. Je známo cca 60 druhů, v mírném pásu severní polokoule roste pouze prha chlumní (Arnica montana).
Mezi druhy pěstované pro terapeutické účely
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org