FilmoFilmo
Militza Natasha JOVOVICH ( - 17-a de decembro de 1975 en Kievo, Ukrainio; ruse: Милла Наташа Йовович, Milla Nataŝa Jovoviĉ) estas rusa fotomodelulo, aktorino, muzikistino kaj dizajnistino.
Ŝi estas unu el la internacie plej konataj fotomodeluloj, kiu ankaŭ sukcesa kiel akrotino. Ekde 1994 havas ŝi usonan ŝtatanecon. Ŝi parolas serbe, ruse, france, angle.
Vivo
Ŝiaj gepatroj estas la serba kuracisto Bogić Jovović kaj la rusa aktorino Galina Loginova Jovović. Ŝia familio translokiĝis en ŝia 5-a aĝo al Sacramento, Kalifornio. Ŝia patrino kuraĝigas ŝin jam fruaĝe por iĝi aktorino. Kiam six aĝas 9, ekvizitas instruon pri akotrludo. La fotomodelulan karieron komencas ŝi en aĝo 11. Unu jaron poste ŝi aperas sur kovrilpaĝo de usona gazeto Mademoiselle, kio ekas akran debaton pro temo junuloj kiel fotomodeluloj. (legu: pedofilio) Samjare nomis lin Richard Avedon kiel unu el la „plej neforgeseblaj virinoj de Revlon” (Revlon's most unforgettable women).
Inter la modeluladoj, laboras ŝi plej ofte pri sia aktorina kariero. En aĝo de 13 ricevas ŝi flankrolon en la filmo Two Moon Junction, tri jarojn psote ĉefrolon en La reveno al la blua laguno. En 1992 ludas ŝi kun Christian SLATER en Kuffs kaj akiris roleton en la biografia filmo de Charlie CHAPLIN, Chaplin. Jovoviĉ geedziĝis en aĝo de 16 kun filma partnero Shawn Andrews, kun kiu ŝi konatiĝis dum surbendigo de sia sekva filmo Dazed and Confused (Reĝisoro: Richard Linklater). La geedziĝon nuligis post du monatoj sia patrino. (kasacio])
En 1994, ŝi ricevas kontrakton ĉe EMI Records kaj publikigas sub tiu etikedo sian unuan albumon The Divine Comedy, kiun ŝi skribis jam en aĝo de 15 kaj surbendigis en aĝo de 16. Ĝi ricevas kelkajn bonajn kritikojn, sed restas malantaŭ la atendoj. En 2002 aperas ŝia dua albumo The Peopletree Sessions.
En 1997 ŝi geedziĝas kun Luc BESSON, reĝisoro de scienc-fikcia filmo La kvina elemento, en kiu Jovoviĉ ludis la virinan ĉefrolon kaj iĝas stelulo. Ŝi ankaŭ ludis sub lia reĝisorado – post du jaroj – la francan nacian heroon kaj sanktulon Johana de Orleans. En 1999 ŝi denove divorcas.
En 2004 fondas ŝi kun Carmen HAWK la modan firmaon Jovovich-Hawk. La vendado okazas tra usona vendejo Fred Siegel en Los Angeles. En 2005 ŝi malfermas sian propran butikon en New York.
Filmoj
- 1988 The Night Train to Kathmandu (TV) - Lily McLeod
- 1988 Two Moon Junction - Samantha Delongpre
- 1991 Return to the Blue Lagoon - Lilli
- 1992 Chaplin - Mildred Harris
- 1992 Kuffs - Maya Carlton
- 1993 Dazed and Confused - Michelle Burroughs
- 1997 The Fifth Element - Leeloo
- 1998 He Got Game - Dakota Burns
- 1998 The Fifth Element - Leeloo
- 1999 The Messenger: The Story of Joan of Arc - Johana de Arko - 2000 The Claim - Lucia
- 2000 The Million Dollar Hotel - Eloise
- 2001 Zoolander - Katinka Ingabogovinanana
- 2002 Dummy - Fangora 'Fanny' Gurkel
- 2002 Resident Evil - Alice
- 2002 The House on Turk Street - Erin
- 2002 You Stupid Man - Nadine
- 2004 Resident Evil: Apocalypse - Alice
- 2005 45 - (filmata)
- 2005 Ultraviolet - Violet
- 2005 Fade Out (filmata)
Je la fino de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio la novan arton kinematografio, aŭ kino. Serio de bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita, kaj liverata tra la mondo. La kino, kaj ĝia ido televido, fariĝis grandega kultura influo de la 20-a jarcento.
20-a jarcento
Historio > Tagoj > la 17-a de decembro
----
La 17-a de decembro estas la 351-a tago de la jaro (la 352-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 14 tagoj restas.
Je la 17-a de decembro okazis, interalie:
Geografio > Eŭropo > Ukrainio
----
Ukrainio (Україна [Ukrajina]) estas respubliko en Orienta Eŭropo. Ĝi apudas Rusion oriente, Belarusion norde, Pollandon, Slovakion, Hungarion kaj Rumanion okcidente, Moldavion sudokcidente, kaj la Nigran Maron sude. La teritorio de hodiaŭa Ukrainio estis ĉefa centro de slava kulturo en la mezepoko antaŭ ĝia dividigado de variaj aliaj landoj: Rusio, Pollando, Litovio, kaj la Osmanida Imperio. Ukrainio havis mallongan periodon de sendependeco post la Rusia revolucio, poste Ukrainio estis sorbita de Sovetunio, kiam la landlimoj de la respubliko estis ekstarigitaj en 1954. Ĝi denove iĝis sendependa post la falo de Sovetio en 1991.
Ukrainio estas aree la dua plej granda lando de Eŭropo (post la eŭropa parto de Rusio).
- Kredantoj: kristanoj.
- MEP: totala - 53 mlrd $; pokapa - 1.630 $.
- Eksporto: metalo, maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Kieva templo de S-ta Sofio, Lvova historia centro.
Historio de Ukrainio
Vidu la ĉefartikolon: Historio de Ukrainio.
Antikve, nomadoj vagis al la suda teritorio de Ukrainio el la persia regno de la Skitoj, kiu daŭris inter 7-a ĝis 2-a jarcento a.K.. Poste, en la 3-a jarcento, la Gotoj eniris al Ukrainio, formis la Ĉernjakhovan kulturon. Poste ili moviĝis okcidenten kaj venkis la Romian Imperion.
Proksimume en 880, Ukrainio estis parto de la okcidenta slava ŝtato Kieva Rusio. Ĝia ĉefurbo estis Kievo, la hodiaŭa ĉefurbo de moderna Ukrainio. Kieva Rusio estis fondita de varangoj, antikvaj Skandinavianoj. La varangoj poste sorbiĝis en la loka loĝantaro de Kieva Rusio kaj el la ŝtato venis la unua fortega dinastio de Kieva Rusio, la Dinastio Riurik.
Lingva situacio
La ukraina lingvo estas la sola oficiala lingvo, dum la rusa ankaŭ estas socie kaj kulture tre grava en Ukrainio. 73% parolas la ukrainan denaske kaj 30% parolas la rusan denaske, dum preskaŭ ĉiuj komprenas ambaŭ lingvojn. La ukraina estas ĉefe parolata en la okcidento, dum en la oriento kaj la sudo, la rusa estas pli multe uzata.
Post la sendependiĝo la ukraina iĝis pli multe uzata, dum la prestiĝo de la rusa malpliiĝis. Ekzemple, la proporcio de lernantoj, kiuj lernas en la rusa, malpliiĝis de 41% en 1995 ĝis 24% en 2004. Tamen, universitate oni ankoraŭ ĉefe uzas la rusan pro la manko de faka literaturo en la ukraina.
En multaj lokoj, ĉefe en la kamparaj regionoj meze de Ukrainio, oni parolas miks-formon el la rusa kaj la ukraina, kiun oni nomas surĵik (суржик). Surĵik-o havas ĉefe rusan vortaron, sed ĉefe ukrainan gramatikon kaj fonologion.
Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Orienta slava lingvaro > Rusa lingvo
----
Orienta slava lingvaro
Rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.
En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj.
La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto.
Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas rusa.
Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.
La rusan oni skribas per la cirila alfabeto.
Ĉar Zamenhof mem kaj pluraj pioniroj de la movado estis ruslingvanoj, la rusa influis la Internacian Lingvon Esperanto, kaj leksike kaj sintakse.
Jen kelkaj ekzemploj por la leksika influo:
барахтаться [baraĥtat'sja] > barakti, бант [bant] > banto, кроме [krom'i] > krom
Novembro 1994
- 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
- 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
- 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
- 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
- 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
- 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
- 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
- Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
- 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
- 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
- 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
- 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
- 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
- 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
- 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apar
- tenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
- 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. D La rusa politikisto Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume Jelcin elŝanĝas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusa-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
- 26a. Jirinovski, rusa dekstrema radikalulo, oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinski.
- 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
- 29a. Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu kaŭkaza respubliko. La ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.
- MONA TO - januaro 1995
- Decembro 1994 Ia mondo en decembro 1994
- 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. D Grozny, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu proklamis sin sendependa de Rusio, estas ekbombata de la rusa armeo. La ĉeĉenoj persiste defendas sin.
- 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
- 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
- 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
- 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
- 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
- 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
- 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
- 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). 15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
- 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
- 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
- 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
- 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
- 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
- 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, sub
- premo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
- 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
- 27a. Jelcin pravigas la perarmean intervenon en Ĉeĉenio, kiu daŭras la tutan monaton, per konstituciaj argumentoj. Malgraŭ haj promesoj ne plu bombi la ĉefurbon Grozny, la atakoj pludaŭras kaj mortigas centojn da Ioĝantoj.
- 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
- 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR.
----
Pedofilio (el la grekapais „knabo, infano“ kaj filia „amikeco“) nomiĝas tiu primara erotika-seksa kliniĝo de plenkreskuloj (la t.n. pedofiloj) al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj).
La esprimon enkondukis (kiel „Paedophilia erotica“) en 1896 la viena psikiatro Richard von KRAFFT-EBING en sia verko Psychopathia sexualis.
Oni skizas la sekvajn trajtoj de pedofilio:
- La seksa interesiĝo trafas infanojn, kiuj estas antaŭ aŭ ce komenco de la puberteco - La seksa interesiĝo estas primara, tio estas celas senescepte aŭ ĉefe infanojn
- La seksa interesiĝo estas longdaŭra tiurilate
Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de infanoj pedofilio, sed tiam temas nur portempa seksa dekliniĝo kaj la primara seksa interesiĝo direktiĝas al plenkreskuloj.
Se la primara inklino celas junulojn (t. e. homojn post komenco de puberto), oni parolas pri efebofilio; se ĝi celas virajn junulojn, oni parolas pri pederastio.
La plej danĝerigita aĝo estas inter 4 kaj 14 kaj oni povas rimarki du pintojn: unu ĉe de 5 ĝis 6 jaroj, la alia ĉe 11 ĝis 12 jaroj.
Por la pedofiloj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la infano kaj li evitas la direktan seksan kuniĝon (preferas masturbadon).
La pedofiloj ofte proksimiĝas kun amikeco al la sensuspektaj infanoj (sukera oĉjo) ofte al la t.n. ŝlosilinfanoj, kiuj en la lernejaj libertempoj estas solaj kaj havas propran ŝlosilon al loĝejo pro laboro de la gepatroj.
La moderna pedofilo serĉas per interreto la viktimojn. Ofte okazas, ke la gepatroj mem sendas la infanojn al la pedofilo, kiu anoncas sin ekz. reklamisto, laboranta kun infanoj. Li ofte ofertas 100 eŭrojn por fotoj kun nudaj infanoj (evento en Hungario, 2005).
La pedofiloj povas formi eĉ sekretan grupon tra interreto (krimasocio) kaj ŝanĝi pornografiajn fotojn. Tio jam ne estas tre sekura metodo, ĉar la landaj sekretaj servoj kontrolas la informfluon per ŝlosilvortoj kaj la interretaj servilposedantaj firmaoj devas atentigi la policon pri la kontraŭleĝa enhavo, paĝoj.
La pedofiloj ne saniĝos eĉ post prizona puno, ĉ. duono de ili denove daŭras sian seksan kliniĝon.
Pedofilio inter la pastroj
En la 2000-aj jaroj, la katolikaeklezio multe suferis pro – rekonitaj – pedofiliaj akuzoj (Usono, Aŭstrio, Germanio). En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klara, kial nur la katolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciinda estas, ke en (plimulto de) aliaj eklezioj, la pastroj rajtas edziniĝi.
ja:ペドsimple:Pedophile
Charles Spencer Chaplin, brita reĝisoro, produktoro, aktoro, scenaristo, humuristo (naskiĝis je la 16-a de aprilo1889 en Londono, mortis je la 25-a de decembro1977 en Vevey, Svisio)
Kiel aktoro Chaplin plej ofte ludis la rolon de persono apartenanta al malsupra sociala tavolo, kiu ruze defendas sian pozicion kontraŭ la riĉuloj kaj potenculoj.
Famaj filmoj:
- The Kid, Usono, 1921
- A woman of Paris, Usono, 1923
- The pilgrim, Usono, 1923
- The gold rush, Usono, 1925
- The Circus, Usono, 1928
- City lights, Usono, 1931
- Modern times, Usono, 1936
- The Great Dictator, Usono, 1940
- Monsieur Verdoux, Usono, 1947
- Limelight, Usono, 1952
- A king in New York, Britio, 1957
- The countess from Hong Kong, Britio, 1967
http://www.wikipedia.org/upload/6/6e/Chaplin_The_Kid.jpg
Charlie Chaplin en "The Kid" (1921)
Ano de geedza paro eksgeedziĝas, kiam li ĉesas esti edz(in)o formale kaj oficiale.
Se temas pri definitiva ĉeso de la geedza stato aŭ rilato, oni nomas ĝin ankaŭ divorco.
Tamen en pluraj landoj oni devas trairi unue periodon de separo, antaŭan al la pena eksedziĝo.
Lingva noto
La nociojn "eksedziĝi", "eksedziniĝi" kaj "eksgeedziĝi" oni povas redoni per la unusola verbo "divorci". Ne oficiale oni ankaŭ povas paroli pri malgeedziĝi kiel la kontraŭa stato al geedziĝi.
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko < Urboj
----
Urboj - loko:
- horzono: GMT-5h (-4h somere)
- loĝantaro: 21.500 mil homoj (en la aglomeraĵo)
Novjorko, aŭ Nov-Jorko (angle New York [nu-jork]) estas la plej granda urbo en Usono kaj grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de
la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. La politika urbo enhavas 8,0 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo). Ĝi estas en la nordoriento de la lando ĉe la marbordo.
Novjorko situas en la plej suda pinto de la usona subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuwe Amsterdam) de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum).
http://en.wikipedia.org/upload/thumb/7/7b/300px-Map_of_New_York_highlighting_NYC.jpg Lokiĝo de Novjorko en la subŝtato Nov-Jorko.
Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Novjorko kiel kultura centro de la lando.
Los-Anĝeleso, ● (3) Kvinzo, ● (4) Bronkso, ● (5) Staten-Insulo]]
Novjorko konsistas de jenaj kvin komunumoj (boroughs) (kun la nombro de loĝantoj en 2000):
- Manhatano (Manhattan) - 1,5 milionoj, 61 km2 - Broklino (Brooklyn) - 2,5 milionoj, 212 km2 - Bronkso (The Bronx) - 1,3 milionoj, 114 km2 - Kvinzo (Queens) - 2,2 milionoj, 290 km2 - Staten-Insulo (Staten Island) - 0,4 milionoj, 116 km2Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj burgoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj.
Novjorko iam (1865-1970) estis granda haveno de transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al Orienta Azio kaj la haveno nun estas en Nov-Ĵerzejo.
La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de Wall Street ("Murstrato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo.
Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis el aliloko." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo, la kulturo ofte ŝanĝiĝas: juda (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj jidoparolantoj en la mondo), jamajka, dominga, greka, hindia, rusa, salvadorana, ktp. Estas pli da Puertorikanoj en Novjorko ol en Puerto-Riko mem.
La riĉaj, la malriĉaj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo, Vestĉestro, suda Konetikuto kaj norda Nov-Ĵerzejo. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj.
La Statuo de Libereco, kvankam ĝi troviĝas en novĵerzeja teritorio, estas grava simbolo de Novjorko; tamen ne nur de la metropolo, sed ankaŭ de tuta Usono. Ĝin donacis Francio al Usono por celebri la centjaran datrevenon de la usona sendependiĝo.
Je la 11-a de septembro 2001 la Ĝemelturoj estis tute detruitaj per pasaĝer-aviadiloj kaptitaj de islamismaj atencistoj.
Ilian lokon prenu la Turo de la Libero,
estonta la plej alta konstruaĵo de la mondo.
La urbo gastigis la landan kongreson de
ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.
- [http://www.cnewyork.net/ Fotoj pri Novjorko]
kategorio:Urboj de Nov-Jorkiokategorio:Urboj de Usonoja:ニューヨーク (市)ko:뉴욕simple:New York Cityzh-cn:纽约市zh-tw:紐約市
Гудков, Григорий Васильевич
Григорий Васильевич Гудков — советский конструктор бронетехники.
Родился в 1905. В 1940 назначен главным конструктором завода № 174 в Ленинграде, где принимал активное участие в
Король лев (мультфильм) Коро́ль лев (Король-лев) () является 32 по счёту анимационным фильмом выпущенным студией Диснея. «Король лев» впервые был показан 15 июня1994 года в выбранных городах США, а массов