Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Minsko

Minsko

Minsko (belaruse: МенскМінск) estas la ĉefurbo de Belarusio komence de 1919 jaro. Ĝi estas centro de minska regiono kaj de minska distrikto. Tra la urbo pasas gravaj aŭtoŝoseoj kaj fervojoj, ekzistas du flughavenoj. La urbo situas sur rivero Svislaĉ.
- loko: 53° 54' 8" Norde, 27° 33' 41" Oriente (la koordinatoj de la centro de la urbo - la nula kilometro)
- areo: 256 km²
- horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 1.728.900 homoj

Nomo

La antikva belarusa nomo estas МенскМенеск (prononcu: Mjensk, Mjenjesk). La nomo divenas aŭ de legenda heroo Menesko, kiu loĝis tie ĉi kaj defendis la urbon, aŭ de vorto мена (ŝanĝo) - pro interkruciĝo de vojoj tie ĉi estis foiroj, merkatoj, aŭ de rivero Менка (Mjenka). Kiam Belorusio (tiutempe: GDL) unuiĝis kun Pola reĝlando, oficiala kaj pli prestiĝa lingvo de la komuna ŝtato iĝis la pola. Tiam oni ŝanĝis la nomon de la urbo al pli kutima por poloj formo Міńsk (Minsk). Jam ekzistis pola urbo Міńsk-Mazawiecki, do Minsko nomiĝis pole: Міńsk-LitewskiМіńsk-Białoruski ("minsko litva" aŭ "minsko belarusa"). Poste kiam la teritorio iĝis parto de Rusa imperio, la nomo restis sama en la rusa lingvo: Минск (Minsk). En 1917 rezulte de la rusia revolucio Belarusio ekhavis sendependecon kaj revenigis la nomon Менск. Tamen en 1939 bolŝevika registaro ŝanĝis la nomon je pli simila al la rusa varianto: Мінск, kiu estas oficiala ĝis nun.

Historio


- 1067: unua mencio pri la urbo - Batalo ĉe Njamiha.
- 12-a de januaro 1591: la urbo ricevis blazonon.
- 3-a de julio 1944: liberiĝo de faŝistoj en la 2-a mondmilito.
- 26-a de julio 1984: ekfunkciis minska metroo.

Administracia divido

La urbo estas konsistas el 9 distriktoj:
- Заводскі (zavodski)
- Кастрычніцкі (kastriĉnicki)
- Ленінскі (leninski)
- Маскоўскі (maskoŭski)
- Партызанскі (partizanski)
- Першамайскі (perŝamajski)
- Савецкі (savecki)
- Фрунзэнскі (frunzenski)
- Цэнтральны (centralni)

Esperanto en Minsko

En Minsko Adam JODKO propagandis Esperanton. Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Kategorio:Urboj de Belorusio ja:ミンスク ko:민스크

Belarusio

: Belorusio

Ŝoseo

Ŝoseo estas vojo por veturiloj, kun firma surfaco, plej ofte el pavimo, premita gruzoasfalto (makadamo). Ofte ĝi estas altigita kaj flanke havas fosaĵojn por pluvakvo. Ankaŭ la meza, porveturila parto de urba strato nomiĝas ŝoseo. Aŭtovojoj estas gravaj ŝoseoj el du kontraŭ-paralelaj partoj por la du direktoj de trafiko; ili ne havas kruciĝojn kaj estas en- kaj elireblaj nur ĉe specialaj en-/elirejoj. Ordinare ĉiu iliaj partoj havas almenaŭ du koridorojn.

vidu ankaŭ


- Usono: Interŝtata Ŝosea Sistemo
- Ameriko (norda kaj suda): Tut-Amerika Ŝoseo

Fervojo

] Fervojo estas trafika sistemo, kie la veturiloj (trajnoj) moviĝas sur reloj, pelitaj (hodiaŭ jam) per elektraj aŭ dizelaj motoroj (antaŭe oni bruligis karbon por movi la lokomotivon kaj la vagonaron). vidu:
- dentrada trajno
- drezino
- maglevo
- ŝinkanseno
- trajno
- transsiberia fervojo
- etŝpura fervojo

Rete


- [http://espleono.uw.hu/fervojo.html ampleksa paĝaro en Eo pri funkciado de fervojoj]] ----

Fervojo kaj Esperanto

EdE-F - IFEF Fervojo. Armand Berllande, franca fervojisto en Villeneuve St-Georges, publikis alvokon en ,Esperanto',la 20-a de marto 1909, en kiu li instigis kunligon de la Esperantistaj fervojistoj. Kaj dum la Universala Kongreso en Barcelono 7 kaj 8 sept. okazis du fakkunvenoj de fervojistoj, kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 nacioj. Fondiĝis int. Asocio de Esperantistaj Fervojistoj kaj oni akceptis la jenan programon: propagandi Esperanton inter la fervojistoj, starigi specialan vortareton, instigi internacia interŝanĝon de profesiaj ideoj, eldoni adresaron, faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo, faciligi la alveturon de Esperantistaj fervojistoj al la E-kongresoj. Por 1910 oni elektis prezidenton Berlande, vicprezidenton Wellons, Usono, kaj Schwartz, Aŭstrio, sekretaron-kas, Bontemps, Franc, helpsekretaron Sandecki, Rusujo, kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj. En dec. 1910 eliris la faka organo Fervoja Esperantisto, kiu aperadis ĝis militkomenco. Meze de 1911 la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 nacioj. Dum la UK en Antwerpen 1911 oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 nacioj. Oni precipe pritraktis la fakan vortaron de Bal. Nova prezidento fariĝis Schwartz, vicprezidento Engst, Germanio, sekretario Petzold, Germanio, en sekretorio Bontemps. Dum la UK en Krakow, 1912, la malmultaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prez. Tarnow, Germ., vicprez. Szymanowski, Germ., sekr. Petzold, kas. Engst, redaktoroj Berlande kaj Chilot, Franc. La nombro de la membroj estis en 1912 214, en 1913 jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la UK en Bern, 1913, estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demando estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj E-istoj kaŭzis, ke en diversaj urboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekz. en Nymburk (Bohemujo), Lyon, Boxtel (Holando), ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la Unuiĝo de Germanaj Fervoj-E-istoj, fondita 2 okt. 1910. Post la milito IAEF estis restarigita en 1921 en Prago, dank' al la klopodoj de S. Stojnic kaj I. Puhalo kaj dum multaj jaroj ĝi havis sian sidejon en Zagreb, Jugoslavujo. En kelkaj landoj estas fonditaj naciaj (memstaraj) E-societoj de fervojistoj, la itala fondiĝis en 1922, la svisa en 1925, la ,Nagola' en Japanio en 1928, la hispana en 1928 de E. del Barrio kaj en Finnlando. En 1925 reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en Kattowicze, Polujo, akceptis rezolucion, rekomendante al ĉiuj membroj lerni E-n. Samjare en Aŭstrujo A. E-Delegitaro starigis E-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala E-insigno (verda kvinpinta, glata stelo sur blanka fono) eĉ dum deĵoro. En 1927 la ministro de trafiko en Jugoslavujo per akto de 21 marto aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por int. trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata E: sed ĝis nun tiu ĉi reformo ne realiĝis. En int. vagonoj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj estas bildoj de Budapeŝto kun kvinlingva klariga teksto, la kvina lingvo estas E. La agado de E-istaj fervojistoj instigis diversajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn, kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en E. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la aŭstria minsiterio por fervojoj en 1911 kaj en 1912, post la milito belaj eldonaĵoj de la ĉeĥoslovakaj kaj japanaj fervojoj. Diversaj fakaj gazetoj havis E-fakon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la sveda fervojista gazeto "Signalen". IAEF en la lastaj jaroj montris neviglan agadon, eĉ la oficiala organo La Fervojisto ĉesis aperi. Kompilita laŭ la artikoloj de TARNOW kaj ŜIRJAEV. kategorio:fervojo ja:鉄道 th:ทางรถไฟ zh-min-nan:Thih-lō· ūn-su

Pola lingvo

Lingvo > Hindeŭropa Lingvaro > Slavida Lingvaro > Okcidentslavida Lingvaro > Pola Lingvo ---- Nomo: polski
Parolantoj: proksimume 38.000.000 en Pollando, proksimume 6.000.000 en Usono, Litovio, Ukrainio, Kanado kaj aliaj landoj
Skribo: latina

Aboco, elparolo, gramatiko, vorta stoko

La pola aboco havas la sekvajn literojn: A, Ą, B, C, Ć, D, E, Ę, F, G, H, I, J, K, L, Ł, M, N, Ń, O, Ó, P, Q, R, S, Ś, T, U, V, W, X, Y, Z, Ź, Ż. La 6 vokaloj (A E I O U Y) kaj la 34 konsonantoj similaj kiel en Esperanto, krom :Ą: nazala O :C: ĉiam C :Ć: Ĉ :Ę: nazala E :Ł: ŭ? :Ń: NJ kiel hispana Niño kaj hungara ny-litero :Ó: kiel U :S: ĉiam senvoĉa :Ś: mola Ŝ :Y: I mallonge eldirita (centre fermita) :Z: Z :Ź: voĉo inter Z kaj Ĵ :Ż: Ĵ duoblaj :CH: Ĥ :CZ: Ĉ :DZ: :DŹ: Ĝ :DŻ: Ĝ :RZ: malmola Ŝ :SZ: Ŝ Vorta akcento sur la antaŭlasta silabo. La pola estas la sola slava lingvo kun nazalaj voĉoj („ą“ kaj „ę“), kiuj el la malnova slava evoluis. La pola lingvo havas liberan vortordon. Specimeno (la Patro Nia): Ojcze nasz
któryś jest w niebie,
święć się imię Twoje,
przyjdź królestwo Twoje,
bądź wola Twoja,
jako w niebie tak i na ziemi,
chleba naszego powszedniego daj nam dzisiaj,
i odpuść nam nasze winy,
jako i my odpuszczamy naszym winowajcom
i nie wódź nas na pokuszenie
ale nas zbaw ode złego. Amen
[http://wiktionary.org/wiki/Polish_language Wiktionary: Polish language] Kategorio:Slava lingvaro ja:ポーランド語 ko:폴란드어 th:ภาษาโปแลนด์

1917

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1917 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1917 post Kristo okazis, inter alie:

Eventoj


- 16-a de aprilo : Pollando : Entombigo de Zamenhof;
- 31-a de oktobro: Urbo Rio-de-Ĵanejro homaĝis Zamenhof per strata nomo.
- Saldanha Jorge de CARREIRA estis la unua Esperantista oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi la Esperantan distingilon sur sia maniko.
- Eklernis Esperanton: Karl KULTMAN;
- Rusio : Je la 23-a de februaro komenciĝis la Rusa Revolucio. La caro renversitas. Aleksandr POSTNIKOV liberigita. Je la 7-a de novembro, Lenino prenas la regon de la unua komunisma ŝtato de la mondo - iompostiome iĝonta la Soveta Unio.
- 5-a de februaro: Meksiko akiras sian konstitucion.
- 6-a de decembro: Finnlando proklamas sin sendependa de Rusio.
- Kreitaj planlingvoj American, Mundelingvo kaj Etem.

Naskiĝoj


- 25-a de januaro: Jânio QUADROS
- 25-a de februaro : Anthony BURGESS
- 29-a de majo : John F. KENNEDY
- 5-a de oktobro : SZABÓ Magda, Hungario
- 21-a de decembro : Heinrich BÖLL,Germanio
- TAKÁCS Elza
- Alcibiades GONZÁLEZ MEANA

Mortoj


- 31-a de marto : Emil Adolf VON BEHRING
- 14-a de aprilo : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto mortis en Varsovio, Pollando.
- 20-a de septembro : Emile BOIRAC
- 15-a de oktobro : Mata Hari, Francio
- 30-a de decembro: Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ ----
1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1917年 ko:1917년 simple:1917 th:พ.ศ. 2460

1939

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1939 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1939 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 31-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Ĉeso de la civilmilito en Hispanio.
- Germanio kaj Sovetunio interkonsentis, dividi inter si Pollandon. Aŭguste Germanio ekatakis Pollandon. Komenco de la Dua Mondmilito.
- 1-a de septembro : Germanio invadis Pollandon; komenciĝis la Dua Mondmilito.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Kreita Monda lingvo.

Naskiĝoj


- 28-a de februaro : Erika PLUHAR
- 31-a de marto : Volker SCHLÖNDORFF
- 7-a de aprilo : Usono : Francis Ford COPPOLA
- 20-a de aprilo : Norvegio : Gro Harlem BRUNDTLAND, politikisto
- 28-a de majo : Vida JERMAN
- 14-a de julio : Ĉeĥio : Karel GOTT
- 18-a de novembro : Margaret ATWOOD
- 26-a de novembro : Tina TURNER
- 16-a de decembro : Japanio : Liv ULLMANN, norvega aktoro

Mortoj


- 28-a de januaro : Francio : William Butler YEATS
- 22-a de majo : Jiri MAHEN
- 22-a de majo : Ernst TOLLER ----
1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1939年 ko:1939년 simple:1939 th:พ.ศ. 2482

1067

Historio > Jarcentoj > 11-a jarcento > 1067 ---- En la jaro 1067 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Unuaj eksplorvojaĝoj al Virginio kaj unuaj vilaĝo de eŭropanoj en nuna Usono.

Naskiĝoj


-

Mortoj


- ----
1062 | 1063 | 1064 | 1065 | 1066 | 1067 | 1068 | 1069 | 1070 | 1071 | 1072
10-a jarcento - 11-a jarcento - 12-a jarcento
ko:1067년

12-a de januaro

Historio > Tagoj > la 12-a de januaro ---- La 12-a de januaro estas la 12-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 353 tagoj restas (354 en superjaroj). Je la 12-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1937: Fondita orfaninejo "Instituição Social Olímpia Belém" en Rio-de-Ĵanejro

Naskiĝoj


- 1628 : Charles PERRAULT, Francio
- 1746 : Johann Heinrich PESTALOZZI
- 1751 : Jakob Michael Reinhold LENZ
- 1876 : Jack LONDON, Usono
- 1879 : Carl Wictor SJÖGREN
- 1887 : Saldanha Jorge de CARREIRA

Mortoj


- 1665 : Pierre de FERMAT
- 1976 : Agatha CHRISTIE, Britio

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 12-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.

Vidu ankaŭ jenon:


- Historio - Tagoj. ja:1月12日 ko:1월 12일 simple:January 12 th:12 มกราคม

3-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 3-a de julio ---- La 3-a de julio estas la 184-a tago de la jaro (la 185-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 181 tagoj restas. Je la 3-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1844: La lasta paro de grandaj aŭkoj estis mortigita.
- 1890: Idaho fariĝis la 43-a ŝtato de Usono

Naskiĝoj


- 1854 : Leos JANACEK, komponisto
- 1880 : William Henry HIRST
- 1883 : Franz KAFKA, verkisto
- 1944 : Serge SIRE

Mortoj


- 1914 : Joseph CHAMBERLAIN, brita politikisto
- 1935 : André CITROËN
- 1971 : James Douglas MORRISON
- 2001 : Mordecai RICHLER,verkisto

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月3日 ko:7월 3일 simple:July 3 th:3 กรกฎาคม

2-a Mondmilito

Dua Mondmilito - Konflikto dum 1939 - 1945 inter la Akso (la potencoj de centra Eŭropo kaj Japanio), kaj la Alianco (potencoj de okcidenta Eŭropo, Sovetunio kaj Usono).

Politikaj bazoj de la milito

Post la Unua Mondmilito la ekonomia kaj politika situacioj en diversaj eŭropaj landoj estis tre malfacila, kaj en pluraj landoj la demokratio malvenkis kontraŭ diktaturaj reĝimoj. Unu el tiu estis la nacisocialisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio, ekde 1933. La plej baza principo de lia ideologio estis antisemita rasismo, kiu dividis la homaron en fruktodonajn ("arjoj", t.e. nejudaj blankuloj), pasivajn (azianoj, afrikanoj) kaj danĝerajn (ĉefe la judoj) rasojn. Judismo, sed ankaŭ kristanismo, kapitalismo, liberalismo kaj komunismo estis nomataj kreaĵoj de "la judo", por konkeri la mondan regadon. Sekve Hitler persekutis precipe judojn (fakte tiujn, kiuj genealogie havis judajn praulojn; fine estis mortigitaj 4-6 milionoj), sed ankaŭ aliajn "rasojn" kaj ĝenerale tiujn, kiuj provis rezisti la reĝimon. Hitler Aliaj trajtoj de la nacisocialismo pli similas al pli fruaj ekstremistaj tendencoj: la ekspansiismo teritoria, la provo sendependiĝi ekonomie (aŭtarkismo), la agresema propagando. La eksterpolitika koncepto de Hitler estis konkeri Ruslandon, grandparte ekstermi ties loĝantaron kaj koloniigi ĝin per germanoj aŭ aliaj "arjoj". En Italio, kvankam subteninte la venkantojn de la unua mondmilito, fine diktatoriĝis Benito MUSSOLINI, kun vizio pri la starigo de nova Romia Imperio. Mussolini simile kredis je la supereco de la itala popolo, kaj vidis similaĵojn kun Hitler, speciale en la kontraŭado al komunismo. En 1936, Italio kaj Germanio traktatis por kune kontraŭstari komunismon. La kunlaboron inter la du landoj oni nomis la Akso, ĉar la linio inter Berlino kaj Romo estus akso, ĉirkaŭ kiu la sorto de la tuta Eŭropo ŝpinus. Germanio kaj Italio armis sin, la ceteraj potencoj en Eŭropo devis do fari same. Japanio havis imperiismajn dezirojn por esti la reganto en la Pacifiko. En septembro 1940, ĝi aliĝis la Akson je la Tripartia Pakto inter Japanio, Germanio kaj Italio, sub kiu Italio kaj Germanio agnoskis la rajton de Japanio krei ordon en Azio, kaj reciproke Japanio agnoskis la rajton de Germanio kaj Italio establi novan ordon en Eŭropo.

Invado

La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Molotov-Ribbentrop. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro 1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio. La 17-an de septembro, Sovetunio invadis la duan duonon de Pollando. Varsovio falis la 27-an de septembro. Hitler tiam lanĉis atakon kontraŭ Norvegio kaj Danlando, kiuj falis vintron 1940. Majon, Germanio atakis la beneluksajn landojn, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo falis poste. Ili kaptis Parizon tiujunie. Germanio tiam komencis kontraŭ Britio bombadon, kiu malfortigis la landon, sed ne kapitulacigis ĝin. Marton de 1941 Bulgario membriĝis en la Akso.

Usono

La politiko de Usono estis oficiale neŭtrala dum la 1930aj. Dum la granda armiĝo de Eŭropo, Usonaj fabrikoj profitis vendante armilojn al ambaŭ flankoj, sed pli multe al Britio. La neŭtrala politiko de "pagu-portu" aplikiĝis post la invado de Pollando. Usono, kvankam oficiale neŭtrala dum la fruaj tagoj de la milito, ne pruntedonis monon nek armilojn al minacaj landoj, tial do, ne al la Aksaj potencoj. UsonoJapanio atakis Usonon la 7-an de decembro, 1941 (la atako kontraŭ Pearl Harbor), kaj la sekvan tagon Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. La saman semajnon, Germanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Usono, kaj Usono reciprokis.

1942

atako kontraŭ Pearl HarborLa Akso atingis sian plej grandajn sukcesojn dum 1942. Japanio havis grandan imperion en la Pacifiko, kaj regis grandan parton de Ĉinio. Germanio posedis Francion, Pollandon, Skandinavion, kaj nordan Afrikon. Italio posedis teritoriojn en Afriko kaj fidelis al la Akso. Krom Svislando, Sovetio kaj Britio, la ceteron de Eŭropo regis la Akso. Germanio tiam invadis Sovetion. La unuaj etapoj de la kampanjo estis tre sukcesaj: la ukrajnoj bonvenigis la germanojn kiel liberigantojn kontraŭ la sovetoj. Kampanjoj al Moskvo ne sukcesis, do Hitler puŝis suden. Li sieĝis Stalingradon, sed februaron de 1943 la Nazioj devis rezigni sian sovetan kampanjon, kaj kiel eĥo de la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, sin turnis okcidenten, ĉasitaj de la Ruĝa Armeo. La Alianco kontraŭbatalis per malgrandaj paŝoj. Usono insulon post insulo elpuŝis Japanion kaj subtenis ĉinajn armeojn en norda Ĉinio kontraŭ Japanio. En norda Afriko, Usona kaj Brita armeoj fine venkis Germanion kaj ĝian plej gravan generalon Erwin ROMMEL en la dezertoj tie. En 1943 Italio sub Viktoro Emanuelo la 3-a kaj Pietro BADOGLIO ŝanĝis la flankon; la Alianco sukcesis liberigi Sicilion kaj, dum 1944, ankaŭ Romon.

T-Tago kaj Eŭropa Kampanjo

Dum la sovetianoj iom post iom pelis la germanojn en la orienta fronto, la okcidenta silentis. La silento rompiĝis la 6-an de junio 1944. La Alianco lanĉis la plej grandan invadon en historio, de la suda bordo de Anglio trans la Manikon kontraŭ la Normandia bordo en Francio, inter Le Havre kaj Cherbourg /Ŝerbur/. Tiom da ŝipoj sidis sur la Maniko, ke germana komandanto rigardante radaron komentis "tiom da ŝipoj ne ekzistas". La Alianco sukcesis tiutage preni sufiĉe da tero por daŭre alterigi pluajn ekipaĵojn kaj trupojn. La someron kaj aŭtunon de 1944, la Alianco puŝis germanojn el Francio. Granda batalo en norda Francio okazis novembron de 1944, la germana defendo de la patrujo malfortiĝis kaj la Aliancanoj rompis ĝian linion. Aprile, la okcidenta fronto atingis la riveron Elbo. Sovetaj soldatoj samtempe atingis Berlinon. Hitler memmortigis sin la 30-an de aprilo 1945. Berlino falis la sekvan tagon. Senkondiĉan kapitulacon devis akcepti kaj subskribi la germanaj aŭtoritatoj la 8-an de majo 1945. Tiam, la milito en Eŭropo finiĝis.

Fino

8-an de majo Japanio someron de 1945 estis perdinta ĉiujn siajn posedaĵojn, tamen ne kapitulacis. Kamikazoj atakis la usonajn batalŝipojn alproksimiĝintajn la japanan landon. La someron de 1945, Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon. Japanio ne reagis, kaj la 6-an de aŭgusto, Usono lanĉis por la unua fojo en historio atoman bombon kontraŭ la urbo Hiroŝimo. Centoj da miloj pereis pro nur unu bombo. Japanio ankoraŭ ne respondis, kaj la 9-an de aŭgusto dua atombombo falis en Nagasaki. Malmultajn tagojn poste, Japanio kapitulacis, kaj la dua mondmilito finiĝis.

Poste

La fino de la Dua Mondmilito estis la komenco de la Malvarma Milito inter la okcidentaj potencoj kaj la socialismaj landoj de orienta Eŭropo. Germanio restis dividita dum 45 jaroj, kaj reunuiĝis nur en 1990. En Novjorko, la landoj de la mondo starigis UNon por preventi ian trian mondmiliton kaj krei ordon. La Malvarma Milito inter la demokrataj landoj kaj komunismaj manifestiĝis en veraj militoj inter Usono kaj komunismaj reĝimoj en Koreio kaj Vjetnamio. La dua mondmilito influas la nunan staton de la mondo, kie landlimojn kaj politikajn strukturojn influis la postresto de la milito.

Gravaj kampanjoj


- Septembra kampanjo, "Fall Weiss"
- Operaco Weserübung
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Balkana kampanjo, "Unternehmen Marita"
- Operaco Barbaroso
- Nord-Afrika kampanjo
- Itala kampanjo
- Operaco Overlord

Bataloj


- Ardena ofensivo
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Batalo de Dunkirko, "Dynamo"
- Batalo de Britio
- Batalo de Kreto
- Batalo de Smolensk
- Batalo de Minsko
- Batalo de Kievo
- Batalo de Moskvo
- Dua Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Stalingrado
- Tria Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Kursko
- Unua Batalo de Alameino
- Dua Batalo de Alameino
- Batalo de Normandio, "T-Tago" aŭ "Operacio Overlord"
- Batalo de Tali-Ihantala
- Batalo de Arnhemo
- Batalo de Montekasino
- Batalo de Varsovio
- Batalo de Berlino
- Batalo de Leyte
- Batalo de Peleliu
- Batalo de Iwo Jima
- Batalo de Okinawa
- Batalo de Lugou-ponto
- Batalo de Ĉangŝa
- Batalo de Cent Regimentoj
- Batalo de Milne Bay
- Batalo de Prachuab Khirikhan

Sieĝoj


- Sieĝo de Varsovio
- Sieĝo de Leningrado
- Sieĝo de Lvovo
- Sieĝo de Modlin
- Sieĝo de Novorossijsk
- Sieĝo de Odeso
- Sieĝo de Sevastopolo
- Sieĝo de Tobruko

Mararmeaj bataloj


- Batalo de Plata-Rivero
- Unua Batalo de Narviko
- Dua Batalo de Narviko
- Batalo de la Atlantiko
- Batalo de Kabo Matapan
- Batalo de Pearl Harbor
- Batalo de la Korala Maro
- Batalo de Midway
- Batalo de la Komandorskaj Insuloj
- Batalo de Guadalcanal
- Batalo de Samar

Gravaj kampanjoj de bombardado


- Varsovio
- Roterdamo
- Coventry
- Londono "The Blitz" kaj la V1 kaj V2 kampanjo
- Baedeker raids
- Pearl Harbor
- Stalingrado 23-an de aŭgusto 1942
- Helsinkio februaro 1944
- Talino februaro ĝis marto 1944
- Narva marto 1944
- Tokio
- Hamburgo
- Kassel
- Rostock
- Lübeck
- Dresdeno
- Hiroŝimo
- Nagasako
- Ĉongkingo

Defendaj linioj


- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Atlantika muro
- Gustava linio
- Maginot-linio
- Arpada linio en la Karpatoj, Transilvanio. La Ruĝa Armeo preterpasis ĝin.

Interesaĵoj


- La dua mondmilito daŭris precize 2 194 tagojn (1-a de septembro 19392-a de septembro de 1945).
- 70 ŝtatoj partoprenis en la milito, el tio 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacioj.
- La militaj operacioj okazis en la teritorio de 40 ŝtatoj.
- Sole 6 ŝtatoj restis neŭtralaj (Hispanio, Irlando, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando kun Liĥtenŝtejno).
- Sume 110 milionoj da homoj estis vokitaj en la armean deĵoron.
- Lige al la dua mondmilito pereis 50 milionoj da homoj, vunditaj estis 35 milionoj da homoj.
- La rektaj militelspezoj sumiĝis je proksimume 1 biliono da usonaj dolaroj.

Vidu ankaŭ


- Joseph GOEBBELS
- Reinhard HEYDRICH
- Heinrich HIMMLER
- Adolf HITLER
- SS Kategorio:Milito Kategorio:Militoj Kategorio:Naziismo als:Zweiter Weltkrieg ja:第二次世界大戦 ko:제2차 세계 대전 ms:Perang Dunia II simple:World War II th:สงครามโลกครั้งที่สอง

26-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 26-a de julio ---- La 26-a de julio estas la 207-a tago de la jaro (la 208-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 158 tagoj restas. Je la 26-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1788 : Novjorkio fariĝas la 11a ŝtato de Usono
- 1847 : Liberio sendependiĝis
- 1887 : En Varsovio, Rusa Imperio, eldonejo Kelter liveris al L.L. ZAMENHOF la unuajn ekzemplerojn de la "Unua Libro" de Esperanto, kaj Esperanto iĝis publika.
- 1953 : Fidel CASTRO gvidis atakon kontraŭ la kazerno Moncada . La komenco de la revolucio en Kubo
- 1958 : Explorer IV lanĉita
- 1971 : Apollo 15 lanĉita

Naskiĝoj


- 1678 : Jozefo la 1-a
- 1856 : George Bernard SHAW, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1925
- 1875 : Carl Gustav JUNG
- 1883 : Giles Leigh BROWNE
- 1885 : André MAUROIS
- 1894 : Aldous HUXLEY, verkisto
- 1895 : Robert GRAVES, verkisto
- 1897 : Paul GALLICO, verkisto
- 1902 : Gracie ALLEN, usona komediistino
- 1908 : Salvador ALLENDE, prezidento de Ĉilio 1970:1973 (+ 1973)
- 1926 : Ana María MATUTE verkistino
- 1939 : John HOWARD, aŭstrala ĉefministro
- 1943 : Mick JAGGER, brita rokmuzikisto
- 1964 : Sandra BULLOCK

Mortoj


- 1806 : Karoline VON GÜNDERODE
- 1952 : Eva PERÓN, prezidentedzino de Argentino

Specialaj tagoj kaj festoj


- Liberio : tago de sendependiĝo
- Ĉiun jaron je tiu ĉi tago aktiviĝas la komputila viruso Esperanto. ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月26日 ko:7월 26일 simple:July 26 th:26 กรกฎาคม

1984

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1984 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1984 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 69-a Universala Kongreso de Esperanto en Vankuvero.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Supera Voltalando alinomiĝas al Burkina Faso.
- Antigvo-Barbudo : Laboristpartio potencprenas.
- Brunejo sendependiĝas de Britio kaj aniĝas al UNO.
- Gvineo : Fino de la regado de Ahmed Sekou TOURE.
- Venuson vizitis Venera 15.
- 26-a de oktobro : Usono : "Bebo Fae" ricevis transplantitan koron de paviano.

Naskiĝoj

Mortoj


- 16-a de majo : Svislando : Irwin SHAW
- 26-a de junio : Michel FOUCAULT
- 5-a de aŭgusto : Svislando : Richard BURTON
- 25-a de aŭgusto : Truman CAPOTE
- 21-a de oktobro : François TRUFFAUT
- 14-a de decembro : Vicente ALEIXANDRE

Ceteraj


- George ORWELL publikigis en la 1940-aj jaroj politikan romanon "1984". ----
1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1984 ja:1984年 ko:1984년 ms:1984 simple:1984 th:พ.ศ. 2527

Adam JODKO

EdE-J Adam JODKO, polo, sovetiano, arĥivsciencisto. Naskiĝis en 1892. Esperantisto de 1910. Kompetenta laboranto de CK SEU (Moskvo, Minsko). Trad. La Faktoron de Turgenev, 1914; verkis prop. broŝuron. L. K 1925-33. ---- La naskiĝdato de Jodko estas la 24-a de decembro 1892. EN sia aŭtobiografieto li nomas sin "litovpolgermano, naskiĝinta en Blankrusujo, loĝanta en Rusujo kaj konfesanta religion de Kalvin".

Ekstera ligo


- [http://nikst.boom.ru/Ruse/jodko.htm aŭtobiografieto]

Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo

Kategorio:Ĉefurboj

Computational neuroscience

Computational neuroscience is an interdisciplinary field which draws on neuroscience, computer science and applied mathematics. It most often uses mathematical and computational techniques such as computer simulations and mathematical models to understand the function of the nervous system. The field of computational neuroscience began with the work of Andrew Huxley, Alan Hodgkin, and David Marr. The results of Hodgkin and Huxley's pioneering work in developing the voltage clamp allowed them to develop the first mathematical model of the action potential. David Marr's work focuses on the interactions between neurons, suggesting computational approaches to the study of how functional groups of neurons within the hippocampus and neocortex interact, store, process, and transmit information.

See also


- Neuroscience
- Neural network
- Cell potential
- Transmembrane potential difference
- electrophysiology
- Important publications in neuroscience
- Brain-computer interface
- Neural engineering

References


- Eric L. Schwartz, ed.: Computational Neuroscience, MIT Press, 1990, ISBN 0262192918
- Peter Dayan, L.F. Abbott: Theoretical Neuroscience: Computational and Mathematical Modeling of Neural Systems, MIT Press, 2001, ISBN 0262041995

External links


- [http://www.springerlink.com/openurl.asp?genre=journal&issn=0340-1200 Biological Cybernetics Journal]
- [http://www.kluweronline.com/issn/0929-5313 The Journal of Computational Neuroscience]
- [http://neco.mitpress.org/ Neural Computation]
- [http://www.genesis-sim.org/GENESIS/ Genesis], a general neural simulation system
- [http://www.neuron.yale.edu/ Neuron], a neural network simulator
- [http://www-2.cs.cmu.edu/~dst/HHsim/ HHsim], a neuronal membrane simulator Category:Cybernetics category:neuroscience Category:Interdisciplinary fields Category:Computational science Category:Bioinformatics

sylwester gospodarka wagi heavy metal darmowe statystyki










































:: RELATED NEWS ::
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org