Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Moskvo

Moskvo

Geografio > Eŭropo > Rusio > Moskva Regiono > Moskvo < Urboj ---- Urboj Moskvo (ruse Москва, Moskva) estas urbo en centro de eŭropa parto de Rusio, nuntempa ĉefurbo de la ŝtato.
- loko: 55,75 Norde, 37,62 Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 13.200 mil (en la aglomeraĵo en 2000)

Historio

Unua mencio pri Moskvo en rusaj kronikoj estis en jaro 1147, kiam princo Jurij DOLGORUKIJ invitis tien princon de Ĉernigov. En 13-a jarcento kune kun aliaj rusaj princejoj ĝi spertis invadon de mongoloj kaj estis detruita en jaroj 1237-38. 38 Ekde 14-a jarcento dank' al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ jaro 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de Rusa ortodoksa eklezio. Moskva princo Dmitrij DONSKOJ en jaro 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo. En fino de 15-a jarcento moskva grandprinco Ivan III Vasiljeviĉ proklamis sin "cezaro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato. En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). En regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Kazana ĥanejo estis konstruita Pokrovskij-katedralo, pli vaste konata sub nomo "templo de Basilo la Beata" - nune tio estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio. En 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo (jaro 1712) Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj spirita centro de Rusio; en jaro 1755 tie estis malfermita la unua en la lando [http://universitato.narod.ru universitato]. 1712 En la 2-a de septembro de jaro 1812 en Moskvon eniris trupo de Napoleono, invadinta Rusion. Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio, detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde 6-a de oktobro la franca armeo forlasis Moskvon. Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro. En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj Rusia revolucio de 1917. Post fondiĝo de Soveta potenco al Moskvo marte de la jaro 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado). En jaro 1935 estis promulgita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandpatre formitajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo komencis funkcii metropoliteno.Tamen en 20-aj kaj 30-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe, ekliziaj, el kiuj la plej konata estas nune restaŭrita Katedralo de Kristo la Savinto. Dum la Granda Patria Milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo en fino de novembro - komeco de decembro de jaro 1941 germanaj trupoj spertis unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. Post la venko la 24-an de junio de jaro 1945 sur Ruĝa Placo okazis solena parado. En 50-aj - 80-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio. Post komenco de la Transformado (Perestrojka) en mezo de 80-aj jaroj Moskvo fariĝis areo de ĉefaj eventoj de ĝi, kies kulmino estis amasaj elpaŝoj de moskvanoj kontraŭ la antikonstitucia puĉo en aŭgusto de jaro 1991. Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies disvolviĝo estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis al aspekto de la urbo, precipe de ĝia centra parto. 850-jara jubileo de Moskvo, kiun oni festis en jaro 1997, fariĝis granda evento por ĉiuj moskvanoj.

Eventoj

Elektromanko, 25-a de majo 2005

Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro en la suda parto de la urbo. Proksimume duono de la urbo (la suda) kaj ankaŭ multaj urboj de la Moskva provinco dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretaj serviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj. La antaŭkalkuloj montras, ke financa damaĝo al Moskvo povas totali je ekvivalento de 1 mlrd da usonaj dolaroj. Rusiaj ĵurnaloj mencias, ke antaŭe, post la elektromanko en Usono kaj Kanado je la 14-a de aŭgusto 2003, administracio de la tutlanda energia sistemo "РАО ЕЭС" komentis, ke simila evento ne povas okazi en Rusio pro la granda fidindeco de la tuta sistemo.

Vidu ankaŭ


- Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo
- Moskva metroo

Eksteraj ligoj


- [http://www.moskvo.ru/moskvo.html Moskvaj Esperantistoj pri Moskvo]
- [http://www.esperanto2.narod.ru/3MkM.htm ESEO "Moskvo kaj moskva" de V. Lebedev] Kategorio:Urboj de Rusio
-
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Moskau ja:モスクワ ko:모스크바 simple:Moscow th:มอสโก zh-min-nan:Moskva

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


Urboj

Geografio > Urbo ---- Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo (PIV). Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 grandurboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj. Epitetnomoj de kelkaj urboj: :La urbo de la rideto - Arhuzo :La Feniks-Urbo - Atlanto :La urbo, kiu neniam dormas - Berlino :La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero :Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo :La Venta Urbo - Ĉikago :Motora Urbo - Detrojto :Duono de la Mondo - Esfahano :La Urbo de Frata Amo - Filadelfio :La Bank-urbo - Frankfurto :La Pordego al la Mondo - Hamburgo :La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo :La Sankta Urbo - Jerusalemo :La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo :La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso :La Tria Romo - Moskvo :La Granda Pomo - Novjorko :La Tigra Urbo - Oslo :La Lum-urbo - Parizo :La Venecio de la Nordo - Peterburgo :La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago :Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro :La Eterna Urbo - Romo :La Smeralda Urbo - Seatlo :La Filio de la Ĉielo - Kalio :La Taseto el arĝento - Kadizo :...

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj laŭ lando
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Latinaj urbonomoj
- Ĉefurboj
- fantomurbo
- vilaĝo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.aliaflanko.de/urbo/ Informoj pri diversaj urboj] Kategorio:Urbo Kategorio:Geografia objekto ja:都市 simple:City

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


GMT

GMT estas angla mallongigo de Greenwich Mean Time, "Meza Tempo de Greenwich", t.e., la tempo de la observatorio de Greenwich oriente de Londono, Britio. Tra la observatorio iras la nula longitudo, la bazo de la tempzonoj kaj, kune kun la ekvatoro, de la metodo por mapi lokojn sur la tero. Horzono, laŭ kutimo, estas specifita kiel horoj post aŭ antaŭ GMT. La moderna postanto de GMT estas UTC. Vidu ankaŭ: UTC Kategorio:Tempo ja:時刻系

2000

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 2000 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2000 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
- Planlingvoj Eŭropeano, Ludlanĝo kaj Esperando publikita.
- Problemo de jaro 2000 pasis sen komputikaj katastrofoj, sed multaj gravetaj eraroj okazis.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu. :Ameriko:
- Meksiko : Vicente FOX elektatas prezidento.
- Usono : George W. BUSH elektatas prezidento. :Azio:
- Kartvelio : Eduard ŜEVARDNADZE reelektatas prezidento.
- Palestino : Ekflamas submilito araba kontraŭ Israelo - la intifada - kaj ondo de teroro superverŝas la regionon.
- Sirio: Bashar AL-ASAD elektatas prezidento. :Eŭropo:
- Danio: La enloĝantoj balote rifuzas anstataŭigon de la nacia valuto per eŭroj.
- Finnlando : Tarja HALONEN elektatas prezidento.
- Francio : oktobro : Referenduma modifo de la konstitucio. La mandat-daŭro de prezidento malplialtiĝas de 7-jara al 5-jara.
- Jugoslavio : Vojuslav KOSTUNIĈA elektatas prezidento.
- Luksemburgo: granddukiĝas Henri Albert Gabriel Felix Marie GUILLAUME.
- Rusio : Vladimir PUTIN elektatas prezidento (26-a de marto). Li resendas la armeon Ĉeĉenien. Sink-paneo de submarŝipo Kursk. :Oceanio:
- Al UNO aniĝas Tuvalo.

Kulturaj eventoj


- Israelo : La 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.

Naskiĝoj

Mortoj


- Audino CASTELO BRANCO
- Wim QUISPEL
- Waldir LISBOA ROCHA
- Georges JUNIER
- Aŭstrio: Adele JONAS
- 28-a de januaro : Stanislava Chrdlová
- 4-a de marto: Raymond DOURY
- 11-a de majo : José DUTRA MENDES
- 9-a de junio : Aŭstrio : Ernst JANDL
- 30-a de junio : Usono : Walter MATTHAU
- 1-a de julio : Brazilo: Ivon BARBOSA
- 25-a de julio: Leopoldo KNOEDT
- 5-a de aŭgusto : Britio : Alec GUINNESS
- 5-a de aŭgusto: Rüdiger EICHHOLZ
- 10-a de aŭgusto: Ellen LYMBURN
- 12-a de oktobro : Esperantio : Solen', Esperanto-aktorino
- 22-a de novembro : Emil ZATOPEK
- 10-a de decembro : Alcibiades GONZÁLEZ MEANA ----
1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:2000 ja:2000年 ko:2000년 ms:2000 simple:2000 th:พ.ศ. 2543 zh-min-nan:2000 nî

1147

Historio > Jarcentoj > 12-a jarcento > 1147 ---- En la jaro 1147 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Rusia duko Jurij DOLGORUKIJ fondis Moskvon. Nun ĉefurbo de Rusio

Naskiĝoj


-

Mortoj


- ----
1142 | 1143 | 1144 | 1145 | 1146 | 1147 | 1148 | 1149 | 1150 | 1151 | 1152
11-a jarcento - 12-a jarcento - 13-a jarcento
ko:1147년

Jurij DOLGORUKIJ

Historio > Jurij DOLGORUKIJ < Moskvo < Rusio Jurij (Georgij) DOLGORUKIJ (?-1157), filo de Vladimir MONOMAĤ. Princo de Suzdala princlando. Ekde la 1130-aj jaroj agadis por ekregi Kievon, pro kio ricevis kromnomon Dolgorukij ("Longbraka"). Granda Princo de Kievo en 1149-1151. Dum regado de DOLGORUKIJ en rusiaj kronikoj estis unuafoje menciita Moskvo. La princo, kiu multe atentis pri defendeblo de siaj urboj, fortikigis Moskvon per novaj lignaj muroj kaj kavo. Tradicie DOLGORUKIJ estas konsiderata fondinto de Moskvo.

13-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 12-a jarcento - 13-a jarcento - 14-a jarcento Jaroj:
12011202120312041205 12061207120812091210
12111212121312141215 12161217121812191220
12211222122312241225 12261227122812291230
12311232123312341235 12361237123812391240
12411242124312441245 12461247124812491250
12511252125312541255 12561257125812591260
12611262126312641265 12661267126812691270
12711272127312741275 12761277127812791280
12811282128312841285 12861287128812891290
12911292129312941295 12961297129812991300
ja:13世紀 ko:13세기 th:คริสต์ศตวรรษที่ 13

1237

Historio > Jarcentoj > 13-a jarcento > 1237 ---- En la jaro 1237 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Rusion venkas mongoloj.
- unua skribita mencio de Berlino.

Naskiĝoj

Mortoj

----
1232 | 1233 | 1234 | 1235 | 1236 | 1237 | 1238 | 1239 | 1240 | 1241 | 1242
12-a jarcento - 13-a jarcento - 14-a jarcento
ko:1237년

1238

Historio > Jarcentoj > 13-a jarcento > 1238 ---- En la jaro 1238 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

----
1233 | 1234 | 1235 | 1236 | 1237 | 1238 | 1239 | 1240 | 1241 | 1242 | 1243
12-a jarcento - 13-a jarcento - 14-a jarcento
ko:1238년

14-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento Okazaĵoj
- La transiro de la Mezepoka varma periodo al la Malgranda glacia epoko
- Komenco de la Osmanida imperio
- La Nigra morto mortigis proksimume trionon de la Eŭropa loĝantaro (13471351) Jaroj
13011302130313041305 13061307130813091310
13111312131313141315 13161317131813191320
13211322132313241325 13261327132813291330
13311332133313341335 13361337133813391340
13411342134313441345 13461347134813491350
13511352135313541355 13561357135813591360
13611362136313641365 13661367136813691370
13711372137313741375 13761377137813791380
13811382138313841385 13861387138813891390
13911392139313941395 13961397139813991400
ja:14世紀 ko:14세기 th:คริสต์ศตวรรษที่ 14

1326

Historio > Jarcentoj > 14-a jarcento > 1326 ---- En la jaro 1326 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

----
1321 | 1322 | 1323 | 1324 | 1325 | 1326 | 1327 | 1328 | 1329 | 1330 | 1331
13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento
ko:1326년

1380

Historio > Jarcentoj > 14-a jarcento > 1380 ---- En la jaro 1380 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Skandinavio : Uniiĝas Danio kaj Norvegio sub Dania rego.
- Italio : Batalo de Chioggia
- Rusio : Kulika batalo

Naskiĝoj

Mortoj

----
1375 | 1376 | 1377 | 1378 | 1379 | 1380 | 1381 | 1382 | 1383 | 1384 | 1385
13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento
ko:1380년

Kulika batalo

Historio > Rusio > Batalo de Kulikovo ---- La batalo de Kulikovo (ruse Куликовская битва) okazis la 8-an de septembro jare 1380 inter rusoj kaj alianco de mongoloj kaj tataroj (la Ora Hordo) en kampo Kulikovo proksime de rivero Don (nun en Tula provinco). Per la venko, Rusio liberigis sin de la tatara-mongola jugo. Gvidanto de la rusia armeo estis Dmitrij DONSKOJ. La tatara-mongola armeo estis gvidita de Mamaj. Sur la rusia flanko batalis ankaŭ monaĥaj prodoj Aleksandr PERESVET kaj OSLABJA. La rusia antikva fonto indikas nombron de la armeoj: estis 150 mil rusoj kaj 300 mil tataro-mongoloj. Tamen la vera grandeco de la tereno apenaŭ ebligus tiom grandan batalon. Supozeble la veraj nombroj estis 80 mil kontraŭ 125 mil.

Sekvoj de la batalo


- Venko de rusoj montris al popolo kaj al dukoj, ke eblis superforti tian teruran kontraŭulon kiel tataro-mongoloj.
- Potenco de Mamaj tre mapligrandiĝis, kio plirapidis lian morton.
- Moskvo plifortiĝis kiel centro de rusia lando.
- La batalo akcelis la spiritan renaskiĝon kaj memkonsciencon de la rusa popolo. Tamen, la batalo ne likvidis la Tatara-mongolan hordon. En la jaro 1382 ĥano Toĥtamiŝ atakis Moskvon kaj forbruliĝis ĝin, mortiginte ĉiujn loĝantojn. Do, Moskvo estis devigita denove pagi tributon. Kategorio:Mongolaj bataloj Kategorio:Historio de Rusio ko:쿨리코보 전투

15-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento Jaroj:
14011402140314041405 14061407140814091410
14111412141314141415 14161417141814191420
14211422142314241425 14261427142814291430
14311432143314341435 14361437143814391440
14411442144314441445 14461447144814491450
14511452145314541455 14561457145814591460
14611462146314641465 14661467146814691470
14711472147314741475 14761477147814791480
14811482148314841485 14861487148814891490
14911492149314941495 14961497149814991500
ja:15世紀 ko:15세기 th:คริสต์ศตวรรษที่ 15

Ivano la Terura

Historio > Rusio > Historio > Imperiestroj > Ivano la Terura ---- Ivan (Ioann) Vasiljeviĉ Groznij (Ivano la 4-a) (ruse Иван Грозный) (naskiĝis la 25-an de aŭgusto, 1530, mortis la 18-an de marto, 1584). Ivano IV estiĝis caro aĝe 3, kiam lia patro Vasilij III mortis. Ĉar Ivano estis tre juna, reĝadon prenis lia patrino Helena Glinskaja. Helena reĝis nur 4 jaroj. De frua infaneco Ivano estis atestanto de bataloj inter bojaroj ŜUJSKIJE kaj BELJSKIJE por potenco. Kronado de Ivano koincidis kun brulego de Moskvo jare 1547. De tiu-ĉi dato Ivano estis sub influo de Elektita Konsilio, kiun li kreis. Elektita Konsilio estis gvidata de Aleksej ADAŜEV kaj pastro Silvestro. Dum tiu ĉi tempo gravaj reformoj (celoj: centrigo kaj plibonigo de sistemo de ŝtata regado) estis faritaj. Novaj ŝanĝoj rezultis en konkeroj en oriento. Dum la 16-a jarcento kazanaj tataroj rabatakis Rusion eĉ ĝis Kostroma kaj Ustjug. Ili estis subtenataj de krimeaj tataroj kaj turkoj. Interalie, tataroj kontrolis la Volgan komercan vojon. Dum militiroj de 1547-1552, la kazana ĥanujo estis aligita, kaj en 1556 la astraĥana ĥanujo. Nun, tuta Volgo estis alirebla por komerco, kaj aperis ebleco por esplorado de la orienta Siberio. Jare 1555 siberia ĥano Ediger agnoskis sian dependecon de la moskva caro. Dum la reĝado de Ivano la Terura nova aro de leĝoj estis kompilita. Ivano IV estis konata kiel reĝo, kiu estis inicianto de opriĉnina kaj Livona milito en Rusio. La karaktero de la caro havis ekstremajn trajtojn. Li firme defendis sian dian rajton esti aŭtokrato kaj ĉiam strebis al senbrida potenco. Estinte kruela, li estis suspektema kaj havis manion de persekuto. Ivano terure likvidis siajn kontraŭulojn, realajn kaj ŝajnajn. Jare 1581 li en ikto de rabio mortigis sian duan filon, kiu estus lia heredonto. Ivano estis tiom kruela, ke nuntempe li estas konata tra la tuta mondo nur kiel Ivano la Terura. Kategorio:Diktatoroj ja:イヴァン4世

Sankt-Peterburgo

Geografio > Eŭropo > Rusio > Sankt-Peterburgo ---- Rusio Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург [sanktpitirbúrg]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo ĉe la Balta Maro sur bordoj de rivero Neva, estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa haveno de la lando.
- loko: 59,95° Norde, 30,33° Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 5.550 mil (en la aglomeraĵo en 2000) La urbo ankaŭ nomiĝas (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrad(o) de 1924 ĝis 1991. 1991 La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo. Imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Vidu ankaŭ: Ermitejo

Historio

Movade

Ermitejo

Famaj esperantistoj


- Naskiĝurbo de Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ
- Tie movadis Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN
- Grigorij CEJTIN, lingvisto.
- Nelli KUDLANOVA
- Varvara CVETKOVA

Esperanto-kolektivoj

En la urbo estas minimume kvar E-kluboj kaj E-grupoj. # Esperanto-societo "Espero" fondita la 15-an de aprilo 1892. # Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo) fondita en 2004. # E-Klubo de nevidantoj "Amikaro" fondita en 1979. kaj aliaj. Fama ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.

Okazintaj en Peterburgo E-aranĝoj

La urbo gastigis kongresojn de SAT en 1926 kaj 1996. En 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso en Serovo, ripozloko apartenanta al Peterburgo. Julie de la jaro 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis [http://peterburgo.info/ak2004/ Antaŭkongreson de IJK-2004].

Eksteraj ligoj

[http://peterburgo.info Pri Peterburgo: komuna blogo de peterburgaj esperantistoj] (eo) [http://fontanka.ru Novaĵbendo el Peterburgo] (ru) [http://enlight.ru/camera/index_e.htm Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj] (ru, en, de) Category:Urboj de Rusio
-
als:Sankt-Petersburg ja:サンクトペテルブルク ko:상트페테르부르크

1712

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1712 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1712 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- Svislando : Jean-Jacques ROUSSEAU

Mortoj


- ----
1707 | 1708 | 1709 | 1710 | 1711 | 1712 | 1713 | 1714 | 1715 | 1716 | 1717
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1712년

2-a de septembro

Historio > Tagoj > la 2-a de septembro ---- La 2-a de septembro estas la 245-a tago de la jaro (la 246-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 120 tagoj restas. Je la 2-a de septembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1666 : Granda Incendio de Londono.
- 1812 : la francaj trupoj de Napoleono eniris Moskvon.
- 1898 : Sudano: Venkas Britianoj en la "Batalo de Omdurman".
- 1945 : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.

Naskiĝoj


- 1964 : Keanu REEVES

Mortoj


- 1914 : Albert de ROCHAS
- 1973 : J.R.Tolkien, verkisto
- 2001 : Christiaan BARNARD

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:9月2日 ko:9월 2일 ms:2 September simple:September 2 th:2 กันยายน

Napoleono

Napoleono povas esti: Napoleono estis la nomo de precipe du francaj ŝtatestroj, kiuj regis kun titolo Imperiestro :

- Napoléon BONAPARTE (Napoleono la 1-a 1799-1815 Unua Imperio)
- Napoleono la 2-a, filo de Napoleono 1-a, neniam reginta.
- Napoleono la 3-a (1852-1870 Dua Imperio).

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
195119521953<