----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografio > Kontinentoj > Afriko
----
Kun areo de 30.271.000 km2, Afriko estas tre granda kaj varma kontinento, kaj havis 805.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1.995 malsamajn lingvojn en Afriko. Ekz. Niĝerio havas 427 indiĝenajn lingvojn.
[http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Esperanto en Afriko]
La origina Afriko estis la romia provinco Africa, kies teritorio proksimumas la nunan Tunizion.
Regionoj:
- Nord-Afriko - Subsahara Afriko
Geografio > Kontinentoj > Afriko
----
Kun areo de 30.271.000 km2, Afriko estas tre granda kaj varma kontinento, kaj havis 805.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1.995 malsamajn lingvojn en Afriko. Ekz. Niĝerio havas 427 indiĝenajn lingvojn.
[http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Esperanto en Afriko]
La origina Afriko estis la romia provinco Africa, kies teritorio proksimumas la nunan Tunizion.
Regionoj:
- Nord-Afriko - Subsahara Afriko
La urbo situas ĉe la okcidenta flanko de la Maputo-golfo, kiu longas 95 km larĝas 30 km. En Maputo alfluas la rivero Tembe la Hindan Oceanon. La rivero Maputo alfluas la oceanon ĉe la suda golfa parto.
La urbon fondis en ?1544/45? portugalajkoloniistoj kiel Lourenço Marques (post portugala komercisto). En 1752 la ubo iĝis ĉefurbo de la kolonio.
En 1796 la urbon garve damaĝis francaj trupoj.
En 1887 ricevis la urbo urbajn rajtojn, en 1895 oni instalis la unuan fervojan linion al Pretorio en Sud-Afriko kaj tio antaŭhelpis pli rapidan kreskon.
Maputo portas sian novan nomon ekde la sendependiĝo de Mozambiko (1975).
Kulturo, vidindaĵoj
En Maputo funkcias ŝtata Universitato de Mozambiko, nomita post liberecbatalanto Eduardo Mondlane.
- Historia Muzeo
- Milita Muzeo
- Portugala fortikaĵo el 1787
Kategorio:MozambikoKategorio:Ĉefurbojja:マプート市ko:마푸투
- 1a. Pro la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio, Eŭropa Unio ampleksas nun 15 membro-ŝtatojn. La politiko de la rusa registaro en Ceĉenio estas internacie kritikata; la klimato inter Okcidento kaj Moskvo frostiĝas. Sed sankcioj kontraŭ Jelcin estas rifuzitaj. La membro-kandidatiĝo de Rusio por Eŭropa Konsilio estas prokrastita.
- 3a. Pluraj rusaj soldatoj pereas en bataloj kaj pro atencoj kontraŭ "banditoj" kaj "ribeluloj". En Belorusio pluraj gazetoj, kritikantaj la registaron, estas malpermesataj. Aliflanke, Minsko fariĝas oficiala kunlaboranto de NATO.
- 4a. La alĝeriaj islamaj radikaluloj alvokas diversajn okcidentajn landojn forlasi siajn ambasadojn en Alĝero. Laŭ sudkorea-usona ĵurnalisto, kiu vojaĝis tra norda Koreio, en tiu komunisma lando regas malsatkatastrofo. Dume, ankaŭ ses monatojn post la morto de KIM Il Sung, lia filo KIM Jong Il ankoraŭ ne estas proklamita oficiale ŝtatestro. Pjenjano daŭre rifuzas rektajn interparolojn kun Seulo koncerne la reunuiĝon.
- 6a. Joe Slovo, la eksa, legendeca ĉefo de la sudafrika komunista partio, mortas. Vatikano beatigas la hispanan fondinton de la konservema laika katolika organizaĵo Opus Dei (Dia Laboro), José María ESCRIVÁ DE BALAGUER, mortinta en 1992.
- 13a. Post la fiasko de Silvio BERLUSCONI, la itala prezidanto Scalfaro komisias la financministron Lamberto DINI formi la 54an postmilitan registaron, konsistantan el senpartiaj profesi-fakuloj.
- 15a. Centmiloj alkuras okaze de la vizito de papo Johano Paŭlo 2a en la Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj Sri Lanko. Diversaj srilankaj budhanaj organizaĵoj bojkotas lian viziton, ĉar antaŭ nelonge la papo nomis la budhismon "ateisma religio".
- 17a. Terura tertremo en la japana regiono Kobe kaŭzas plurajn milojn da mortintoj.
- 18a. Balladur, la franca kaj gaŭlista ĉefministro, oficiale anoncas sian prezidantan kandidatiĝon.
- 22a. 19 mortintojn kaj 70 vunditojn kaŭzas palestina atenco en norda Israelo.
- 23a. La epoko Delors ĉe la pinto de la EU-komisiono finiĝas. Lia posteulo estas la luksemburgano Jacques SANTER.
- 27a. Cinio malpermesas al la Ruĝa Kruco viziti prizonanojn sen la ĉeesto de registaraj akompanantoj. Okaze de sia vizito en la ekonomia forumo de Davos (Svislando), la turka ĉefministro Ciller rifuzas ĉian kritikon koncerne la kontraŭkurdan politikon kaj reemfazas Ia demokration de Turkio. En Auschwitz okazas la solenaj ceremonioj memore pri la amasmurdo de nazioj al judoj antaŭ 50 jaroj.
- 29a. Inter Peruo kaj Ekvadoro eksplodas milito pro malnovaj limdisputoj. O Dudajev, ĉeĉena prezidanto, minacas je milito en diversaj rusaj urboj, i.a. Moskvo. Malgrau konstanta bombado, la rusa armeo ŝajne ankoraŭ ne kontrolas la ĉeĉenan ĉefurbon Grozni.
- 30a. Jelcin ŝokas la tutan mondon, kiam li anoncas, ke lia fingro troviĝis apud la "nuklea butono", kiam Norvegio lanĉis anticipe anoncitan testraketon sur propra teritorio. Nova streĉiteco inter Bukareŝto kaj la hungara malplimulto en Rumanio frostigas la rilatojn inter ambaŭ §tatoj.
- 30a. Akvoinunda katastrofo en Germanio kaj Nederlando kaŭzas la evakuadon de centmiloj da homoj kaj grandegajn damaĝojn.
Februaro 1995
- 2a. Turkaj tribunaloj decidas malpermesi kurdeman jurnalon kaj konfiski libron de la mondfama verkisto Yasas Kemal kun la riproĉo, ke li produktas malamon.
- 3a. Centmiloj da sudananoj fuĝas al Ugando pro la faroj de la kartuma armeo. La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) kondamnas la militon en Ceĉenio kaj kritikas Moskvon.
- 5a. Vaŝingtono proklamas sankciojn kontraŭ Pekino pro la pirata amasproduktado de usonaj kompaktdiskoj en Cinio. 200 000 evakuitaj nederlandanoj reiras hejmen post la neokazo de la ilin minacintaj akvoinundoj. En Aŭstrio pereas 4 ciganoj (romaoj) pro rasisme motivita atenco.
- 6a. Provokante la parlamenton per alvoko je mem-dissolviĝo, Wafgsa akrigas la politikan krizon. Sub tiu premo ĉefministro Pawlak demisias. Oleksy nomiĝas lia posteulo.
- 7a. Pro la pacproceso, Irlando formale nuligas plurajn leĝojn de la militostato, kiu daŭris 50 jarojn.
- 8a. En Rusio duonmiliono da ministoj strikas, ĉar ili ne piu ricevas Ia salajrojn. Latvio aliĝas al la NATO-koncepto "Partnero por Paco".
- 9a. La pacproceso en Israelo stagnas; la rilatoj inter Arafat kaj Rabin krizegas.
- 13a. Antaŭ la haga tribunalo pri krimoj kontraŭ la homaro staras 21 serboj, akuzitaj pro militkrimoj en eksJugoslavio.
- 14a. Dresdeno memoras la nokton antaŭ 50 jaroj, en kiu pereis pluraj dekmiloj da homoj pro aliancita bombado.
- 15a. Zedillo, meksikia prezidanto, ordonas ĉesigi la armean teroron kontraŭ la ribeluloj en Chiapas.
- 17a. Per la subskribo de packontrakto, la limmilito inter Ekvadoro kaj Peruo estas formale finita.
- 22a. En ribelo de islamanoj en alĝera prizono, rebatita de la polico, mortas pli ol 100 homoj.
- 24a. Laŭ moskvaj informoj, en la milito en Ceĉenio ĝis nun pereis 1146 rusaj soldatoj, ĉ. 5000 vunditoj kaj 347 malaperintoj. Krome, oni parolas pri 25 000 civilaj mortviktimoj. Laŭ enketo, la populareco de Jelcin sinkis al 7 %. Cefministro Ĉernomirdin parolas pri "eraro"', dum militestro Graĉov pravigas la intervenon kontraŭ la ,ĉeĉenaj teroristoj".
- 27a. Demirel, turka prezidanto, en Split nuligas sian flugon al Sarajevo pro pafoj kontraŭ antaŭanta aviadilo kun akompanaj turkaj civitanoj.
- 28a. La nova usona armeoperacio en Somalio celas forkonduki la lastajn usonajn soldatojn de tie. La franco Janvier transprenas la komandon de la 45 000 UN-soldatoj en eksa Jugoslavio. La armistico ĉie estas malstabila.
Marto de 1995
- 1a. La konata kaj populara televida jurnalisto Listjev estas murdita en Moskvo, verŝajne de fortoj, kiuj malŝatis lian kritikan manieron.
- 6a. En Kopenhago inaŭguriĝas la unua monda pintkonferenco pri sociala evoluo. En la duaj liberaj elektoj en Estonio malvenkas la radikalaj reformistoj kaj gajnas la maldekstremaj fortoj, kiuj celas daŭrigi la reformojn. Eŭropa Unio kaj Turkio subskribas la doganan unuiĝon. Islamistoj kaj naciistoj protestas.
- 7a. La usona ŝtato Novjorko reenkondukas la mortopunon.
- 8a. Stefanopulos nomiĝas la nova prezidanto de Grekio.
- 13a. En Istanbulo eksplodas sanga batalo inter sunidaj islamanoj kaj la malplimulto de la alevitoj. La polico perforte intervenas.
- 17a. 48 jarojn post sia lasta vizito en Sudafriko, la brita reĝino estas akceptata de prezidanto Mandela en Johanesburgo. Unuafoje en la historio de la pekina popolkongreso, kelkcentoj da delegitoj voĉdonas kontraŭ oficialaj proponoj de la ŝtata gvidantaro.
- 19a. La socialdemokratoj venkas en la parlamentaj elektoj en Finnlando.
- 20a. 35 000 turkaj soldatoj invadas nordan Irakon kun la celo ekstermi la kurdajn naciliberigajn batalantojn. Reage, en okcidenta Eŭropo registriĝas dekoj da atencoj kontraŭ turkaj instalaĵoj. En Tokio 11 personoj pereas en atenco per venena gaso en la metroo. Oni suspektas fanatikan religian sekton pri la krimo.
- 26a. La kontrakto de Schengen [Ŝengen] ekvalidas inter Germanio, Francio, Benelukso, Hispanio kaj Portugalio; sekve ne plu okazas pasportaj kontroloj ĉe la internaj limoj de tiuj landoj kaj "eksteraj limoj" estas despli kontrolataj. En Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, ekflamas sangaj bataloj inter la triboj Hutuoj kaj Tutsioj.
- 27a. Okaze de komunumaj elektoj en Litovio venkas la konservativa partio de prezidinto Landsbergis. Granda plimulto de la loĝantaro en Transnistrio (en Moldavio) voĉdonas por la longigo de la restado de la 14a rusa armeo en sia regiono.
- 28a. En Berlino inaŭguriĝas la unua monda kongreso pri klimato, kaj en Florenco okazas internacia konferenco pri drogoj.
- 30a. La nova encikliko ,Evangelio de la vivo" de papo Johano Paŭlo 2a konsideras abortigon, eŭtanazion kaj artefaritan generadon gravaj pekoj kontraŭ la homeco. C] Mitterrand [Mitera'] inaŭguras la plej grandan bibliotekon de la mondo, la nacian bibliotekon de Francio en Parizo.
- 31a. En Haitio la usonaj trupoj transdonas al UN la komandon pri la pacmisio en la lando.
Aprilo de 1995
- 2a. La ukraina prezidanto Kuĉma nuligas grandparte la aŭtonomion de Krimeo.
- 3a. El Teherano venas la malofta informo, ke nekonataj grupoj protestas kontraŭ la malbona surloka situacio. Policistoj pafmortigas plurajn el ili. Lojaluloj faras kontraŭmanifestacion.
- 4a. La ukraina parlamento deklaras la malfidon vidalvide de la registaro. La malstabileco en tiu lando daŭras.
- 5a. Ŝirinovski, estro de la rusaj liberaldemokratoj, avancas de kapitano al ĉefleŭtenanto de la rusa armea rezervo.
- 6a. La protesto de hispanaj fiŝistoj kontraŭ kanadaj boatoj malhelpantaj al la hispanoj fiŜkapti antaŭ la kanada marbordo etendiĝas al granda diskuto en Eŭropa Unio (fiŝkapt-kvotoj).
- 7a. Ruckoj, iama rusa vicprezidanto kaj puĉisto kontraŭ Gorbaĉov, anoncas sian kandidatiĝon por la prezidantaj elektoj en 1996. Akuzoj kontraŭ Groer, ĉefepiskopo de Vieno, pro seksa misuzo ĉe iamaj studentoj, skuas la aŭstran publikon.
- 9a. La iama nazia koncentrejo Dachau memor-ceremonias sian liberiĝon antaŭ 50 jaroj. Kubo kaj Ĉilio restarigas diplomatiajn rilatojn, interrompitajn dum 22 jaroj. La EU ministroj pri financoj antaŭvidas, ke la nova eŭropa mono ekcirkulos ne antaŭ la jaro 2000.
- 10a. En Peruo, Fujimori gajnas la prezidantajn elektojn kontraŭ sia rivalo Pérez de Cuéllar [Kŭeljar], eksa ĝenerala sekretario de UN.
- 11a. Mugabe, prezidanto de Zimbabvo, re-gajnas la prezidantajn elektojn.
- 12a. En Hago fondiĝas kurda ekzilparlamento cele al la defendo de la kurdaj rajtoj per pacaj rimedoj. Vaŝingtono subtenas la turkan intervenon kontraŭ la kurdaj ribeluloj en Irako.
- 16a. Papo Paŭlo Johano 2a eldiras sian paskan mesaĝan denove en Esperanto.
- 19a. Kontraŭ la opozicia ĉefo de Hispanio, Aznar, estas lanĉita atenco, kiun li trapasas nevundita.
- 19a. En Bolivio estas proklamita la eksterordinara sieĝostato pro longdaŭraj strikoj kaj protestoj. En gravega bombatenco kontraŭ registara konstruaĵo en Oklahoma City (Usono), verŝajne fare de ekstremaj dekstruloj, pereas pli ol 100 homoj.
- 23a. En la unua parto de la prezidantaj elektoj en Francio venkas la socialisto Jospin [Jospej] antaŭ la dekstruloj Chirac [Sirak] kaj Balladur. La ekstremdekstrulo Le Pen ricevas 15 % de la voĉoj. En la regionaj balotoj en Italio venkas la ekskomunistoj (25 %) antaŭ "Forza Italia" de eksĉefministro Berlusconi [Berluskoni].
- 25a. La Eŭropa Parlamento minacas Turkion je ekskludo el la organizaĵo, se ĝi ne observas la homajn rajtojn. Laŭ informoj el Ankaro, Turkio reduktas sian invad-armeon en Irako je pliaj 20 000 soldatoj.
- 26a. Moskvo distanciĝas de la kontrakto pri konvenciaj militfortoj en Eŭropo, ĉar ĝi intencas krei novan armeon por norda Kaŭkazo (Ceĉenio). En Hago komenciĝas la milittribunalo pri Bosnio kontraŭ la akuzito Tadiĉ, kiu neas ĉiujn akuzojn. Malto subskribas la NATOprogramon "Partnereco por paco", sed restos neŭtrala ŝtato.
- 27a. Jelcin dekretas armisticon por Ceĉenio. Malgraŭ tio, la bataloj daŭras. Laŭ moskvaj informoj, proksimume 2000 rusaj soldatoj pereis en Ia batalo kontraŭ Ceĉenio. Pliaj 6000 vundiĝis aŭ malsaniĝis. Ankaŭ en Taĝikio Moskvo daŭrigas sian sangan militon kontraŭ lokaj ribeluloj. Internacie rekonitaj intelektuloj alvokas bojkoti la memor-ceremoniojn en Moskvo okaze de la 50a datreveno de la fino de la dua mondmilito.
- 30a. Nazarbajev reelektiĝas prezidanto de Kazahio ĝis la jaro 2000. Vjetnamio solene celebras la datrevenon de la dua mondmilito.
Majo de 1995
- 1a. Okaze de la unumaja festo en Rusio dekmiloj da komunistoj kaj naciistoj nostalgias pri pereinta Sovetio kaj protestas kontraŭ la nuna registaro. Clinton anoncas ampleksan komercan embargon kontraŭ Irano, kiu estas suspektata pro konstruado de nukleaj armiloj.
- 2a. Post longa tempo de trankvilo, la serba armeo lanĉas raketbombojn kontraŭ Zagrebo.
- 4a. Turkio proklamas sian armean invadon kontraŭ la kurdoj en Irako finita. Oni pridubas ĝian sukceson.
- 7a. Jacques Chirac [Ĵak Sirak] elektiĝas nova prezidanto de Francio por 7 jaroj.
- 8a. Omaĝe al la militfino antaŭ 50 jaroj, en Berlino, Parizo, Londono kaj Moskvo okazas ceremonioj. La okcidentaj ŝtatestroj rifuzas ĉeesti militparadon en Moskvo, la unuan post la disfalo de Sovetio. La parado de veteranoj sur la Ruĝa Placo okazas en ĉeesto de Clinton kaj Major [Meĝe], sed sen Kohl kaj Mitterrand [Miterá]. Pintkonferenco inter la usona kaj rusa prezidantoj okazas sensukcese. La svisa registaro formale pardonpetas pro la malavantaĝiga azilpolitiko kontraŭ la judoj dum la 2a mondmilito ("La boato plenas").
- 9a. Lige kun la „kubaj rifuĝintoj",unuafoje depost 30 jaroj, usona ŝipo alvenas ĉe kuba haveno.
- 13a. En Novjorko plilongiĝas la kontrakto kontraŭ nukleaj armiloj; tamen daŭre ekzistas gravaj malinterkonsentoj, precipe inter nordo kaj sudo.
- 15a. Menem reelektiĝas prezidanto de Argentino. La belorusa popolo pledas por pli forta alproksimiĝo al Rusio. La ekssovetiaj ŝtataj simboloj estas reenkondukitaj. En la landaj voĉdonoj en Nordrejn-Vestfalio kaj Bremeno venkas ĉefe la verduloj. La liberaldemokratoj (FDP) estas eliminitaj el ambaŭ pariamentoj.
- 16a. La japana polico arestas Ia ĉefon de Ia AUM-sekto, Asahara, kiu realigis Ia venengasan atencon en la tokia metroo antaŭ du monatoj. D La internacia militkrim-tribunalo en Hago decidas transpreni la sarajevan akuzon kontraŭ la serbaj militestroj Karaĉiĉ kaj Mladiĉ.
- 17a. Usono kontraŭas la japanan aŭtomobil-eksportadon per altaj importad-impostoj sur Ia plej elstaraj modeloj.
- 20a. En Italio la juĝistaro de „Puraj manoj" penas entribunaligi la antaŭan ĉefministron Silvio BERLUSCONI [Berluskoni] pro korupto-suspektoj. Tiu ĉi rifuzas aperi, laŭ li la tuta afero estas „perdo de tempo".
- 21a. La belgajn elektojn gajnas la mainova koalicio de kristan- kaj social-demokratoj; la verduloj iom perdas; dekstruloj tenas sian pozicion.
- 23a. Germana Konstitucia Kortumo decidas, ke spionado de GDR-civitano, el la GDR-teritorio kontraŭ FRG ne plu estu konsiderata punenda.
- 24a. Ajax malhelpas ke AC Milano plian fojon gajnas la Eŭropan Piedpilkan Pokalon. Post la venko festantaj huliganoj detruas la centron de Amsterdamo.
- 25a. En lokaj skotaj elektoj la regantaj konservativuloj grave perdas.
- 26a. Sciencistoj en Usono unuafoje sukcesas deĉifri la informojn de tuta DNA-plektaĵo de vivanta organismo.
- 28a. Grava tertremo en Sahaleno (Rusio) mortigas plurajn milojn da homoj.
- 30a. Usona rifuĝant-helpa organizaĵo akuzas Francion, Ĉinion kaj aliajn landojn daŭre liveri armilojn al la Hutuaj murdistoj por restarigi la malnovan registaron. Francio neas.
- 31a. Rusio oficiale - sed en fermita kunsido - subskribas la kontrakton "Partnereco pri Paco". Papo Johano-Paŭla 2a publikigas novan enciklikon: "Alvoko je unueco inter kristanoj".
----
Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Portugala
----
Nomo: português (purtugejŝ)
Parolantoj: 194 milionoj
Lando de origino: Portugalio
Skribo: latina
specimeno: "La Patro Nia" ([http://www.wikipedia.com/upload/paternoster-pt-pt.mp3 Aŭdigu sondosieron])
Pai nosso que estais no céu
Santificado seja o vosso nome
Venha a nós o vosso reino
Seja feita a vossa vontade
Assim na terra como no céu
O pão nosso de cada dia nos dai hoje
Perdoai-nos as nossas ofensas
Assim como nós perdoamos a quem nos tem ofendido
E não nos deixeis cair em tentação
Mas livrai-nos do mal
----
La portugala lingvo estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala. Ĝi estas en la sama rango ol la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.
Origino de la portugala lingvo:
- La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj: unu branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia sude, nomita muslin-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodoj - la arkaika/arĥaika portugallingvo (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la moderna portugallingvo (15-a jarcento ĝis nun).
Strukturo
Fonemiko
Portugala Fonemiko:
a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)] - , s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ] - , z [ze] - krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dablju aŭ duplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).
- La /R/ estas multmaniere elparolata de portugallingvanoj. La prononco ĥ estas komuna nur en Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, ankaŭ eblas prononci h, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭ rr kiel en sudo de brazilo kaj proksime al limoj de Hispanio, kaj ankaŭ retroflekse en areo de indiĝena influo.
- La litero x, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn: /z/: exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/
Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn: á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú, ü (ĉi-lasta "ü", en Brazilo nur, ne reprezentas la franca u au la germana ü, sed /ŭ/ post g aŭ q: lingüiça= lingŭisa). Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliteroj "ch" (kiel esperanta ŝ), "lh" (/λ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" (/ŋ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k, tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj.
Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭa fonemo.
En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj: ão kaj õe, preskaŭ nepronunceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom da) estas pronuncata /kŭãŭn/(unusilaba!). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/.
Grave en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala silabo povas estas forta, duonforta aŭ malforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononciĝas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvo kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (estas).
Tonika silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (ia brazila birdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto.
La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo.
Estas tutnecese fari la sandion aŭ ligon de vortoj en la prononcado.
Morfologio
Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala: flekseblaj kaj neflekseblaj.
Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj.
----
Artikoloj: povas esti aŭ definita aŭ nedefinita. La definita povas esti maskla singulara (o), maskla plurala (os), ina singulara (a) kaj ina plurala (as). La nedefinita povas esti maskla singulara (um), maskla plurala (uns), ina singulara (uma) kaj ina plurala (umas).
----
Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la "ĉefaj" kiu indikas la kvanton kaj la "ordaj" kiuj indikas la rangon.
::Ĉefaj numeraloj (1-20): um, dois, três, quatro, cinco, seis, sete, oito, nove, dez, onze, doze, treze, quatorze, quinze, dezesseis, dezessete, dezoito, dezenove, vinte.
::Ordaj numeraloj (1-a ĝis 20-a): primeiro, segundo, terceiro, quarto, quinto, sexto, sétimo, oitavo, nono, décimo, undécimo, duodécimo, décimo terceiro, décimo quarto, décimo quinto, décimo sexto, décimo sétimo, décimo oitavo, décimo nono, vigésimo.
----
Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon).
:Personaj pronomoj: Eu (mi), tu (ci), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi), eles (vira ili), elas (ina ili).
Ne estas io kiel "ĝi", "oni" aŭ "ri", sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós outros" por traduki la esperanta ni. "A gente" (laŭlitere la gento) estas nepersona ni, uzata kiam la parolanto metas sin en la amaso de homoj (granda aŭ malgranda) kiu agas kiel nur unu individuo. "Nós outros" estas la ekskluda ni, t. e., "ni sen vi". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale ne estas uzata "tu" (ci) aŭ "vós" (vi), sed "você" (plurale "vocês"); "tu" oni uzu por enfazo (tiu enfazo varias regione) kaj "vi" nur en religia preĝoj.
----
Estas du tipoj de "nomoj" en portula lingvo: substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko+tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari pluralo oni metas -s post la tema vokalo, se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, ekscepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klare): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knabino), lebre/lebres (leporo/leporoj), lapis/lapis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn.
La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro.
----
Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Havas tri tempoj (futura, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivon, indikativon kaj imperativon), tri aspektojn (perfektan, pluolperfektan kaj daŭran) kaj ses personojn. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn.
-----
Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive).
----
Konjukcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.
Sintakso
La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je):
Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron), Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis), a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).
En la brazila variaĵo de la lingvo, kiu estas pli konservema ol la portugala, estas tutlibera la metado de adverbo, inkluzive "não" (ne). La portugala variaĵo por prozordaj kialoj fariĝis pli rigida ekde la 17-a jarcento:
Não sei/ Sei não (brazila variaĵo)(mi ne scias). Eu não vou (mi ne iros) Não vou eu (dum inversio, t. e, antaŭ dependa frazo)(ne iros mi) aŭ Eu vou não (brazila variaĵo) (mi iros ne) samsignifas, nur havas stilan sanĝon.
Fenomeno kurioza en portugallingva sintakso estas la "ekscitiĝo" de kelkaj vortoj sur la akuzativaj pronomoj. Estas kompleksa fenomeno por montri ĉi tie.
Parolantoj
Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas lingvo oficiala:
- Portugalio (10.000.000) - lando en Okcidenta Eŭropo (ankaŭ 3 milionoj da homoj en Galegio, Hispanio, parolas la galegan, portugalan dialekton)
- Acoroj (238.000) - Portugalaj insuloj en la Norda Atlantiko
- Madejro (438.000) - Portugalaj insuloj en la Atlantiko apud Afriko - Brazilo (182.000.000) - vasta lando en Ameriko - Insularo Kabo-Verdo (405.000) Atlantikaj insuloj apud Okcidenta Afriko
- Gvineo-Bisaŭo (1.250.000) - lando en Okcidenta Afriko
- Sao-Tomeo kaj Principeo (155.000) - insuloj en la Golfo de Gvineo, Atlantiko
- Angolo (11.177.000) - granda lando en Suda Afriko
- Mozambiko (19.125.000) - granda lando en Suda Afriko apud la Hinda Oceano.
- Orienta Timoro (555.000) - lando sur la orienta parto de Timoro en la Malaja insularo.
Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Bombajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio.
Eksteraj ligiloj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Portugala/ katalogo DMoz]
- [http://www.brazilo.com/portugala/ Kurso de Portugala Lingvo] (principe la brazila variaĵo) por Esperantistoj
- [http://groups.yahoo.com/group/portugues_asia/ português_ásia] Propagar e restaurar o português na Ásia
ja:ポルトガル語ko:포르투갈어simple:Portuguese languageth:ภาษาโปรตุเกสzh-min-nan:Portugal-gú
Kristanoj
Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
Beltane
Beltane o Beltaine (dal gaelico irlandese Bealtaine o dal gaelico scozzese Bealtuinn; entrambi dall'antico irlandese Beletene, "fuoco luminoso") è un antica festa gaelica che si celebra attorno al primo maggio. "Bealtaine" (pronuncia IPA /ˈbʲɑlˠ.t̪ˠə.n̪ʲə/) è anche il nome del mese di maggio in irlandese ed è anche tradizionalmente il primo giorno di