:: wikimiki.org ::
| Natalie WOOD |
Natalie WOODNatalie WOOD, origine: Natalja Nikolaevna ZAĤARENKO (naskiĝis la 20-an de julio, 1938, mortis la 29-an de novembro, 1981) estis usona aktorino. Ŝi estis la fratino de la aktorino Lana WOOD.
Natalie Wood naskiĝis en Sanfrancisko, Kalifornio, kiel filino de rusaj enmigrintoj. Jam en la aĝo de kvin jaroj ŝi ricevis sian unuan malgrandan filmrolon. Ŝi famiĝis en la jaro 1955, kiam ŝi apud James DEAN aperis en la filmo Rebel Without a Cause kaj unuafoje estis nomumita por la Oskaro. Du pliaj nomumoj sekvis, pro Splendor in the Grass kaj Love With the Proper Stranger – tamen ŝi neniam gajnis la premion.
Natalie Wood dronis en la aĝo de 43 jaroj. Ŝia lasta filmo Brainstorm aperis du jarojn post ŝia morto, en 1983.
Listo de filmoj
- Happy Land (1943)
- Rebel Without a Cause (1955)
- The Searchers (1956)
- All the Fine Young Cannibals (1960)
- West Side Story (1961)
- Splendor in the Grass (1961)
- Gypsy (1962)
- Love With the Proper Stranger (1963)
- The Great Race (1965)
- Inside Daisy Glover (1966)
- This Property is Condemned (1966)
- Peeper (1975)
- Meteor (1977)
- The Last Married Couple in America (1980)
- Brainstorm (1983)
Wood, Natalie
ja:ナタリー・ウッド
20-a de julio----
Historio > Tagoj > la 20-a de julio
----
La 20-a de julio estas la 201-a tago de la jaro (la 202-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 164 tagoj restas.
Je la 20-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1871: Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederacio
Naskiĝoj
- 1304 : Francesco PETRARCA, poeto
- 1864 : Erik Axel KARLFELDT
- 1871 : Mabel HARROD
- 1919 : Sir Edmund HILLARY
- 1937 : Guglielmo MARCONI
- 1938 : Natalie WOOD
Mortoj
- 1870 : Jules Alfred Huot de GONCOURT, Prix Goncourt
- 1927 : Alcebiades PAIS
Specialaj tagoj kaj festoj
- Kolombio : Krio de sendependiĝo
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:7月20日
ko:7월 20일
simple:July 20
th:20 กรกฎาคม
29-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 29-a de novembro
----
La 29-a de novembro estas la 333-a tago de la jaro (la 334-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 32 tagoj restas.
Je la 29-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1802 : Wilhelm HAUFF, Stutgarto
- 1884 : Claudius COLAS
Mortoj
- 1378 : Karolo la 4-a
- 1780 : Maria Teresia
- 1907 : Marko ZAMENHOF
- 1924 : Giacomo PUCCINI
- 1981 : Natalie WOOD
- 1986 : Cary GRANT, Usono
- 2001 : George HARRISON
- 2004 : John Drew BARRYMORE
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:11月29日
ko:11월 29일
simple:November 29
th:29 พฤศจิกายน
1981Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1981
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1981 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
- Kreita planlingvo Gloso.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Grekio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek".
- Francio : François MITTERRAND fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
- Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
- Brixton, Londono en aprilo okazis seriozan tumulton kaj grandajn batalojn inter la polico kaj la enloĝantoj.
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Je la 25-a de majo, ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo. En Um-Al-Kajvano emiriĝas Raŝid Bin Ahmad al-Mu'alla, kaj en Aĵmano, Humad Bin Rashid an-Nuaimi.
- Antigvo-Barbudo aplikas postenon de guberniestro kaj membriĝas en Brita Komunumo.
- Belizo sendependiĝas.
- Al UNO aniĝas Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo.
- 20-a de januaro: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
Naskiĝoj
- SZEKERES Melinda
- 17-a de majo : Cosma Shiva HAGEN
- 9-a de junio : Natalie PORTMAN
Mortoj
- Valda VINAŘ
- Roberto das NEVES
- 30-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 11-a de majo : Usono : Florido : Bob MARLEY
- 13-a de julio : André SCHILD
- 27-a de novembro : Lotte LENYA
- 29-a de novembro : Natalie WOOD
----
1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1981
ja:1981年
ko:1981년
simple:1981
th:พ.ศ. 2524
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
SanfranciskoGeografio > Ameriko > Usono > Kalifornio > Sanfrancisko < Urboj
----
- loko: 37.77 Norde, 122.42 Okcidente. Apud Pacifiko.
- horzono: GMT-8h (-7h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 776,773 en la urbo; 6.850 mil en la aglomeraĵo en 2000, kiu enhavas la urbojn San Jose kaj Oakland)
Dosiero:SanFranciscoSkyline.jpg
Sanfrancisko aŭ San-Francisko (angle kaj hispane San Francisco [san fransisko]) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio.
Kalifornio
Ĝi estis fondita en kio nun estas la kvartalo Mission de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.
Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.
Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj;
urbo-specifa transportilo estas la ŝnureg-tramo (cable car),
kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro
helpe de ŝnurego,
kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉ. 30 km/h.
Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj,
precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko,
servas la fervoja sistemo BART.
Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la
fervoja kompanio Caltrain.
San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").
En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.
La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.
Vizitindaĵoj
Esperanto-movado
- Supermara ponto Golden Gate ("Ora pordego")
- Telegrafa monteto (Telegraph Hill, belvidejo) kun Colt-turo
- "Transamerika Piramido" (nubskrapulo)
- Ŝnureg-tramo (cable car), kun propra muzeo
- Insulo Alcatraz, eksa pun-malliberejo
Eksteraj ligoj
- [http://www.ci.sf.ca.us/ Oficiala TTT-ejo de urbo kaj ĉirkaŭlando]
- [http://www.sfmuseum.org/ Muzeo pri la urbo]
- [http://www.cablecarmuseum.org/ muzeo pri ŝnureg-tramo]
- [http://www.nps.gov/alcatraz/ insulo Alcatraz]
San Francisco. Urbo en Usono; 626.000 loĝantoj. - 11-a UK 22-29 aŭg. 1915; 163 aliĝintoj el 16 landoj; el Eŭropo partoprenis nur kelkaj. Ĉeftemo: kiel reorganizi la fortojn post la milito?
Kategorio:Urboj de Usono
Kategorio:Kalifornio
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
ja:サンフランシスコ
ko:샌프란시스코
Kalifornio:Por aliaj signifoj de Kalifornio vidu California
:Ekzistas ankaŭ kemia elemento, kiu estas nomata Kalifornio.
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kalifornio
----
Dosiero:California_map_showing_counties.png
Kalifornio (angle kaj hispane, California) estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2 (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko.
Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste Meksikaj ŝtatoj:
norda Alta Kalifornio kaj suda Baĥa (Malalta) Kalifornio.
Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko dum milito inter
la du najbaraj landoj de 1846-1848 por ĝia fekunda Centra Valo
kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis
la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850,
du jaroj post la malkovro de oro tie. Pro tio lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato".
Malalta Kalifornio restas parto de Meksiko kaj formas ties provincojn Baja California kaj Baja California Sur.
La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj
kinoindustrio en Hollywood en la suda urbego Los-Anĝeleso
kaj komputikindustrio en Silicia Valo en la norda urbego Sanfrancisko.
Nombroj
Loĝantaro: 33.871.648 (laŭ nombrado en 2000)
Etnoj: angloj (46,7%), hispanoj (32,4%), azianoj (10,9%), afrikanoj (6,7%), amerikanoj (1,0%), pacifikanoj (0.3%), aliaj (2,0%)
Lingvoj: angla, hispana, kaj multaj aliaj
Ĉefurbo: Sakramento
Urbegoj: Los-Anĝeleso, San-Diego
Aliaj urboj
- Alamo
- Berkeley
- Fremont
- Lafayette
- Moraga
- Orinda
- Sanfrancisko
- San-Joseo
- Ventura
Pedagogio
Universitatoj:
- Publikaj: Universitato de Kalifornio kaj Kalifornia Ŝtata Universitato
ja:カリフォルニア州
ko:캘리포니아 주
simple:California
th:มลรัฐแคลิฟอร์เนีย
1955Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1955
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1955 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 40-a Universala Kongreso de Esperanto en Bolonio.
- 3-a Landa Kongreso de ELNA.
- Translokiĝo de la Centra Oficejo de UEA el Anglio al Roterdamo.
- Reviviĝo de la Esperanto-movado en Sovetunio
- Eklernis Esperanton: Leopoldo KNOEDT.
- James Cooke BROWN ekkreis Loglanon.
- Kreita Eŭropa lingvo.
- 1-a Kongreso de Interlingvao.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- 1-a de januaro: fondita la unua Kampara Ligo en Brazilo.
- 1-a de januaro: Sudano sendependiĝis.
- 15-a de januaro: Inaugurita la Hidreletrikejo de Paŭlo-Afonso.
- 20-a de marto: sendependenco de Tunizio.
- 5-a de aprilo: Winston CHURCHILL eksiĝis ĉefministro de Britio.
- 15-a de aprilo: komisiono elektas lokon kie estis konstruota Braziljo.
- 15-a de majo: Aŭstrio : Sendependeco unuafoje postmilite ekrekonata.
- 19-a de majo: Aŭstrio deklaris porĉiaman neutralecon.
- 23-a de septembro: Argentino : Juan Domingo PERÓN eksprezidentiĝas pro puĉo.
- Aniĝas al UNO: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.
- Japanio : Ekregas LDP.
- Anglio : Liverpool : ekesto de Beatles
- Usono : Aŭtobusa bojkoto en Montgomery, Alabamo, por civilaj rajtoj por nigruloj.
Naskiĝoj
- 18-a de januaro : Kevin COSTNER
- 20-a de januaro : JORGOS
- 9-a de marto : Ornella MUTI
- 11-a de marto : Nina HAGEN
- 19-a de marto : Bruce WILLIS
- 12-a de aŭgusto : Heintje
- Solen'
- Gaston Hoessélo EBOE
Mortoj
- José GARZÓN RUIZ
- Josef BARVÍŘ
- Jan Amos KAJŠ
- 11-a de marto : Alexander FLEMING
- 10-a de aprilo : Pierre TEILHARD DE CHARDIN
- 18-a de aprilo : Albert EINSTEIN
- 12-a de aŭgusto : Svislando : Thomas MANN
- 25-a de aŭgusto : Heinrich SPOERL
- 30-a de septembro : Usono : James DEAN
- 1-a de novembro : Dale CARNEGIE
- 23-a de decembro : Francisco GAVIDIA
----
1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1955年
ko:1955년
simple:1955
th:พ.ศ. 2498
OskaroOskaro estas vira nomo, interalie de verkisto Oscar WILDE, Nobel-premiito Óscar ARIAS kaj de du svedaj-norvegaj reĝoj: Oscar la 1-a kaj Oscar la 2-a.
Ĝi estas la familia nomo por la premioj de la Usona Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj: vidu Oskar-premio
Kategorio:Usonaj aktorojAktoroj
Kategorio:Aktoroj
ja:Category:アメリカ合衆国の俳優
ko:분류:미국의 배우
Wikipedia:Articles for deletion/Media and release information
death metal hotels edinburgh uk cheap london hotels online slots mieszne filmy
|
|
|
|