Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Naturscienco

Naturscienco

Natursciencoj estas sciencoj, kiuj okupiĝas pri la viva kaj neviva naturo.

Principoj de la natursciencoj

La bazprincipo de la naturscienco estas la ĉiama esploro, serĉo de nekonataj kaŭzoj de la fenomenoj. Dum tio la naturscienco provas ekskludi la kontraŭdirajn kazojn de la nenaturaj, arbitraj, neripeteblaj eksperimentoj. Oni provas trovi kredeblajn kaj ĝenerale uzeblajn naturleĝojn, kiuj la ĉiaman kritikon toleras kaj tralaboreblaj ĉe apero de kontarŭdiroj.

Branĉoj

Al la natursciencoj apartenas:
- fiziko
- astronomio
- kemio
- geologio, bzw. geosciencoj
- meteorologio
- biologio vidu ankaŭ:
- spirita scienco (ekz. matematiko)
- socioscienco
- inĝenierscienco

Citaĵoj

"La komenco de ĉiu scienco estas la miro, ke la aferoj ekzistas, kiel ili estas." Aristotelo "La celo de la scienco ĉiam estis, redukti la kompleksecon de la mondo je simplaj leĝoj." Benoit Mandelbrot

Gazetoj

La du pelj grava gazeto, kiuj okupiĝas pri la plej novaj esplorrezultoj de la natursciencoj, estas la Science kaj Nature. ja:自然科学 ko:자연과학 th:วิทยาศาสตร์ธรรมชาติ

Scienco

Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo. Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Klasifiko de la sciencoj

Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo. Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo) Ĉefa studobjekto
Agronomio terkultivado kaj hortikulturo
Akustiko sonoj
Algebro operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
Anatomio strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
Anesteziologio senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
Antropologio evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
Antroponimio propraj nomoj de homoj
Arkeologio monumentoj kaj artoj de antikva epoko
Aritmetiko nombroj kaj kalkulado per ili
Astronomio astroj kaj kosmaj fenomenoj
Asiriologio antikvaj civilizoj de Mezopotamio
Atomistiko kerna fiziko
Bakteriologio bakterioj
Biologio kemia strukturo de la vivuloj
Botaniko plantoj
Cibernetiko aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
Citologio strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
Daktiloskopio identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
Dendrologio arboj kaj arbedoj
Dendrokronologio datadmetodo pere de arbringoj
Dermatologio haŭtmalsanoj
Diplomatiko malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
Ekologio influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
Ekonomiko mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
Endokrinologio endokrinaj glandoj
Entomologio insektoj
Epigrafiko antikvaj epigrafoj
Ergonomio mezuro de laboro per ergoj
Estetiko belo en la naturo kaj en la artoj
Etnografio historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
Etologio kondutoj de la bestoj
Etimologio origino de la vortoj
Faleristiko insignoj
Farmacio preparado de medikamentoj
Farmakologio kuraciloj kaj iliaj efikoj
Filologio esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
Filozofio esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
Folkloristiko tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
Fonetiko fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo
Fonologio sonoj de la lingvo
Frazeologio frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
Ftizeologio tuberkulozo kaj ĝia kuracado
Futurologio estonto de la Tero kaj la homaro
Fitologio plantoj
Fitonimio nomoj de plantoj
Fitogeografio geografio de plantoj
Fitopatologio patologio de plantoj
Fiziko propreco de korpoj kaj fenomenoj
Fiziologio funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
Genealogio deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
Genetiko fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
Geodezio formo aŭ kurbeco de la Tero
Geografio regionoj de la Tero
Geologio solida ŝelo de la tero
Geometrio linioj, surfacoj kaj solidoj
Germanistiko germana lingvo
Gerontologio maljunaj homoj
Grafologio karaktero de homo per esplorado de lia skribo
Gramatiko lingvaj reguloj
Ginekologio virina organismo kaj ŝia naskaparato
Hematologio sango
Heraldiko blazonoj
Heŭristiko metodoj de esplorado en la scienco
Hidronimio nomoj de riveroj, lagoj, maroj
Histologio ĉeloj de homa organismo
Historio kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj
Historiografio verkado historion de difinita tempo
Iktiologio fiŝoj
Informadiko informado per aŭtomataj maŝinoj
Kardiologio kormalsanoj
Kartografio verko de mapoj
Kemio analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
Kinologio hundoj
Klimatologio priskribo kaj esplorado de klimatoj
Komputiko komputiloj kaj komputillingvoj
Kosmologio origino kaj formiĝo de la universo
Kosmografio movoj de la astroj
Kriminologio krimoj
Kristalografio esploro de kristaloj
Kronologio datoj de la historiaj eventoj
Leksikografio farado de vortaroj
Leksikologio etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
Lingvistiko procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn
Logiko formoj kaj leĝoj de la pensado
Matematiko kvantoj, formoj kaj aranĝoj
Mekaniko ekvilibro kaj movo de la korpoj
Metalurgio industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
Meteologio atmosferaj fenomenoj
Metodologio sciencaj metodoj
Metrologio mezuroj
Mikrobologio mikroboj kaj ilia agado
Mineralogio mineraloj
Morfologio formoj de la materio
Muzeologio muzeoj
Muzikologio muziko
Mikologio fungoj
Mitologio mitoj de unu lando aŭ religio
Nefrologio renoj
Noetiko eblecoj de la homa sciado
Numismatiko antikvaj moneroj kaj medaloj
Oceanografio maraj fenomenoj
Oceanologio oceanoj
Oftalmologio okuloj
Onomastiko propraj nomoj
Optiko lumaj fenomenoj
Orientalistiko popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
Ornitologio birdoj
Ortografio korekta skribo de vortoj en unu lingvo
Ortopedio deformiĝo de la korpo
Osteologio ostoj
Paleontologio elfositaj restaĵoj
Paleografio deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
Papirologio deĉifrado de antikvaj papiroj
Parazitologio animalaj kaj vegetaraj parazitoj
Patologio malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
Pedagogiko instruado kaj edukado
Pediatrio infanmalsanoj
Petrografio rokspecoj
Pomologio fruktoj kaj fruktarboj
Psikiatrio mensaj malsanoj
Psikologio personeco de homo
Radiologio aplikado de radiokrea energio
Rentgenologio terapio per radioj
Romanistiko romanidaj lingvoj kaj kulturoj
Semantiko vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo
Serologio modifo de la sero sub la influo de malsanoj
Seksologio seksaj problemoj de la homo
Sinologio ĉina lingvo kaj kulturo
Sismologio kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
Slavistiko slavaj lingvoj kaj kulturo
Sociologio fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
Spektroskopio spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
Speleologio kavernoj kaj subteraj akvofluoj
Statiko ekvilibro de la fortoj
Statistiko metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
Stomatologio buŝo kaj dentoj
Stratigrafio tavoloj de la Tero (parto de geologio)
Sintakso konstruo de la frazoj (parto de gramatiko)
Teatrologio teatro
Termiko varmo
Termodinamiko rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
Toponimio nomoj de geografiaj objektoj
Topografio grafika desegnado de la tereno
Toksikologio toksoj kaj kontraŭvenenoj
Traumatologio vundoj kaj traŭmatoj
Trigonometrio funkcioj de pluranguloj
Venerologio veneraj malsanoj
Vulkanologio vulkanoj
Zoogeografio geografia distribuo de animaloj
Zoologio animaloj
Zoonimio nomoj de animaloj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj: #Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj; #Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj; #Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.

Terminologio

La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj: -nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado] Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo
- Sciencisto ja:科学 ko:과학 ms:Sains simple:Science th:วิทยาศาสตร์ zh-min-nan:Kho-ha̍k

Kazo

Ĉiu el la diversaj formoj, kiujn en kelkaj lingvoj alprenas nomoj laŭ sia gramatika rolo. En Esperanto kazoj ekzistas nur du: nominativo (ekz.: "umo") kaj akuzativo (ekz.: "umon"). Kazo estas gramatika kategorio de nomo, esprimanta rilaton de la per ĝi reprezentata objekto al aliaj objektoj aŭ agoj, kaj sekve, la frazan rolon de la koncerna nomo rilate al la aliaj frazanoj. Tian ĝeneralan kazon povas esprimi fleksiilo (kion implicas la ĉi-supra difino, la plej ofta interpreto) aŭ prepozicio (en analiza kazo) aŭ pozicio ktp. Ĉiuj nomstrukturaj lingvoj havas ian „objektan kazon“ aŭ „dativon“, sed esprimas ilin diverse.
- Gramatika kazo
- deklinacio
- pluralo Kategorio:Gramatiko ja:格

Fenomeno

Fenomeno estas tio ( objekto, fakto aŭ okazaĵo ), kion senso aŭ menso rekte ekkonas ( perceptas aŭ observas ). Ĝenerale fenomenoj estas la ojektoj de la sensoj (ekzemple vido kaj aŭdo) kontraste al tio, kion ni ekscias per nia intelekto.
La greka verbo phainesthai ( ŝajniaperi ) ne indikas, ĉu la perceptaĵo diferencas de la aperaĵo. Tiel do en la etiko de Aristotelo la videble bona estas tio, kio al la homo ŝajnas esti bona, indiferente chu ĝi vere estas bona aŭ ne.
Postaj grekaj filozofoj distingis faktojn (fenomenojn) disde teorioj. Ĉi lastaj estis por ili instrumentoj por klarigi la faktojn. Tiu ĉi aliro, kiun ekde la 17a jarcento vaste alprenis la natursciencistoj por trovi klarigojn por la fenomenoj de la naturo, ankoraŭ hodiaŭ estas aktuala.(Legu ankaŭ sub: eksperimento). En la moderna filozofio la vorto fenomeno estas en uzo pri kion la sensoj senpere perceptas antaŭ ol ia ajn juĝo okazas, tamen fenomeno neniam fariĝis faktermino inter la filozofoj, kvankam ili akceptis la nociojn fenomenalismo kaj fenomenologio.
La germana filozofo Immanuel KANT uzis en siaj verkoj la vorton Erscheinung, tradukebla per aperaĵofenomeno, ĝi estas la KANTa faktermino por la senpera objekto de la sensa intuicio, la nuda donitaĵo, kiu fariĝas objekto nur dum interpretado per la kategorioj substanco kaj kaŭzo. KANT metis ĝin en kontrasto kun la noumeno, aŭ la aĵo-estante-si-mem, al kiu ne aplikeblas la nomitaj kategorioj. kategorio:filozofio ja:現象

Fiziko

Fiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korponaturo. Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio. ---- :Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro :Mekaniko/Meĥaniko :Leĝoj NEWTON de Movado :Centripeta/centrifuga forto :Koriolisforto :Fikza korpo :Turbo :Termodinamiko :Stata ekvacio :Varmo :ĉefpropozicioj de la termodinamiko :Entropio :Entalpio :Temperaturo :Elektromagnetismo :Elektrostatiko :Elektrotekniko kaj Elektroniko :Magnetismo :Magnetostatiko :Ondoj kaj Vibroj :Harmonaj vibroj :Dampataj vibroj :Devigitaj vibroj :Resonanco :Fouriertransformo :Onda ekvacio :Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko :Fotoelektra efekto :Komptonefekto :Onda funkcio :Hamiltonoperaciumo :Solid-stata Fiziko :Kristalografio :Semikonduktaĵo :Superkondukeco :Densigita Materio :Astrofiziko :Atoma fiziko :Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko) :Biofiziko :Fluidaĵ-Dinamiko :Fotoniko :Holografio :Iksradioj/X-radioj :Kaoso/Ĥaoso :Kemia Fiziko :Kvantumkemio :Kvantumkomputiko :Kvantumkriptografio :Kvantumteleportado :Laseroj :Lumrapido :Meteologio :Optika Inĝenierarto :Optiko :Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko) :Plasmo-Fiziko :Relativeco :Teoria Fiziko als:Physik ja:物理学 ko:물리학 ms:Fizik simple:Physics th:ฟิสิกส์ zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k

Astronomio

Astroscienco aŭ Astronomio estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko. Astrofiziko - Astronomio - :Asteroidoj :Astrometrio Lumjaro :Astronomoj :Aliaj Astroj kaj Ĉielaj Fenomenoj :Novaoj - Supernovaoj :Nebulozoj - Galaksioj - Galaksiamaso :Ekstersunsistemoj :Ekvatora Koordonsistemo :Instrumentoj kaj Teknikoj/Teĥnikoj :Kometoj :Konstelacioj (Stelfiguroj) :Kosmologio :Lakta Vojo :Lunoj :Planedoj :La Pra-Eksplodo (PEKO - "Big Bang") :Nebuloj :Optiko - Aberacio - Kromata Aberacio - Haloo :Organizaĵoj :Internacia Astronomia Unio (IAU), Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) :Radioastronomio :Sfera Astronomio :Steloj :Sunsistemo :Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado

Ankaŭ vidu:


- Astronomia Terminaro
- Messier-katalogo
- Kosmoesploro

Ekstera ligo


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Scienco/Astronomio/ Astronomio] ĉe Dmoz
- [http://at.komputilo.org/ Astronomia terminaro]
- [http://www.koshko.com/almanako/ astronomia almanako (Esperante)] Kategorio:Astronomio ja:天文学 ko:천문학 ms:Astronomi simple:Astronomy th:ดาราศาสตร์

Geologio

Geologio estas la fako de terscienco pri la solida ŝelo de la Tero kaj la fenomenoj rilataj al ĝia konsisto. La nomon unuafoje uzis en 1657 Ulisse ALDROVANDI.

Historio

En 14-a jarcento Alberto de Saksio estis la unua, kiu pripensis la "morfologian" formiĝon de tera surfaco kiel rezulto de kontraŭantaj fortoj: erozio kaj leviĝado de la kontinentoj. En 16-a jarcento Georgo BAUER, konita latinnome kiel Georgius AGRICOLA (1494-1555) verkis gravan kolektaĵon de ĉio sciatis tiutempe pri minado, ercoj kaj mineraloj, ĉefe pro la multaj minejoj en Saksio, li ankaŭ iniciatis la terminon fosilio. (De re fossilium 1530). En la 17-a jarcento grava viro estis Niels STEENSEN, konita kiel Nicolas STÉNON, (1638-1686), dano, kiu pioniris pri principo de Stratigrafio (scienco pri Geologia tavoloj) kaj Kristalografio. James HUTTON estas ofte rekonata kiel la unua geologo. En 1785 li prezentis referaĵon titolitan Teorio de la Tero al la Reĝa Societo de Edinburgo. En la referaĵo, li eksplikis sian teorion ke la Tero devas esti pli aĝa ol oni antaŭe supozis, por ke estu sufiĉe da tempo por la erozio de la montoj kaj por sedimento fariĝi novaj rokoj ĉe la subo de la maro, kiu poste leviĝis al seka tereno. La adeptoj de la ideo de Hutton nomiĝis plutonistoj ĉar ili kredis ke iuj rokoj formiĝis per vulkanado kiu estas la deponado de lafo el vulkanoj, konstraste kun Abraham WERNER (1749-1817) kaj la neptunistoj, kiuj kredis ke ĉiuj rokoj (inkluzive de ekzemple granito kaj bazalto) sedimentis (surfundiĝis) en granda oceano kies nivelo grade malleviĝis dum tempo. (fakte la vero estis parto de la du!) William SMITH (1769-1839) desegnis iujn el la unuaj geologiaj mapoj kaj enkondukis la proceson ordigi la rokstratumojn per ekzameni la fosiliojn enhavitajn. Charles LYELL eldonis la unuan eldonon de sia fama libro, Principoj de Geologio, en 1830 kaj daŭris eldoni novajn reviziojn ĝis lia morto en 1875. Li sukcese propogandis la doktrinon de unuformismo (angle, uniformitarianism). Tiu ĉi teorio asertas ke malrapidaj geologiaj procezoj okazis tra la tuta historio de la tero, kaj ankoraŭ okazas nuntempe. Kontraste, katastrofismo estas la teorio ke la reliefaĵoj de la tero formiĝis dum unu sola katastrofa okazaĵo kaj restas senŝanĝitaj post tiam. (Hutton kredis je unuformismo, sed la ideo ne estis vaste akceptita tiam.) La teorion de kontinenta drivado proponis Alfred WEGENER en 1912 kaj Arthur HOLMES, sed ne estis vaste akceptita ĝis la 1960-oj kiam la teorio de tektoniko evoluis.

Fakoj


- Klimatologio
- kristalografio
- Minakademio
- Mineralogio - la studado de mineraloj
- Sismologio - la scienco de tertremoj kaj vibroj en la tero
- Stratigrafio
- Sedimentologio

Diversaĵoj

Medalo Wollaston Kategorio:TersciencoKategorio:Geologio ja:地質学 ko:지질학 th:ธรณีวิทยา

Meteorologio

Meteologio (aŭ meteorologio) estas terscienco, kiu studas la atmosferajn fenomenojn kaj provas konjekti la estontan veteron.
- vento
- pluvo
- diluvo
- uragano
- tornado (rapidega mallarĝa ciklono) Organizaĵoj: :Monda Organizaĵo pri Meteologio Vidu ankaŭ:
- Atmosfero
- Atmosferografio
- Atmosferologio

Meteologiaj mezuriloj


- Anemometro
- Barografo
- Barometro
- Higrometro
- Pluverometro
- Radiobirilo
  - Doplera radiobirilo
- Termometro
- Termografo
- Veterbalono

Eksteraj ligiloj

[http://esperanto.port5.com/meteo/terminaro.html Esperanto Meteologia Terminaro] ja:気象学 ko:기상학 ms:Meteorologi

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา

Xia

Xia details several meanings in the Chinese language and the History of China:
- The season of summer ()
- Xia (philosophy) is a Chinese philosophy similar (but not identical) to the chivalrous code of European knights.
- A Chinese family name
- The Xia Dynasty ()
- The majority ethnic group later known as the Han Chinese after the Han Dynasty. Refer to Huaxia.
- The "Empire" of Xia of the Hunnic Tiefu during the era of Sixteen Kingdoms in China.
- The Xia regime by Dou Jiande during the turbulent transition from the Sui Dynasty to the Tang Dynasty.
- The Western Xia of the Tanguts.
- In computers, Xia file system was a file system developed for the Linux operating system together with the Ext2 file system.

cheap tickets wynajem konsultant slubny cheap tickets motorola gry java










































:: RELATED NEWS ::
Invitation to treat
In contract law, an invitation to treat (invitation to bargain in the US) is an action by one party which may appear to be a contractual offer but which is actually inviting others to make an offer of their own. The distinction is important because if a legitimate contractual offer is accepted by another, a binding contract is immediately formed and the terms of the original offer cannot be further negotiated without both parties' consent. A

Steven Glass
Stephen Glass (born c. 1974) was a reporter for The New Republic magazine during the late 1990s. Born and raised in Highland Park, Illinois, he graduated from the University of Pennsylvania in 1994, where he was Executive Editor of the
Decontamination foam
Decontamination foam (known commonly as Decon foam) is a spray-on cleaning solution that has a consistency near that of dish soap and toothpaste, yet provides typically a 7 log kill ratio for dangerous biological contaminants (e.g. anthrax spores). It is designed f
WHSG-TV
WHSG-TV is an Atlanta television station on analog TV channel 63, digital channel 44. The station is located in eastern metro Atlanta, in northern Rockdale County — about halfway between Atlanta and Monroe, Georgia, its low-power TV station on channel 55 in metro Atlanta. Licensed to Marietta, Georgia, the station is atop Sweat Mountain, northwest of Atlanta. It has had no other callsigns since bei
Richard Benjamin
Richard Benjamin (born May 22, 1938 New York City, New York) American actor and film director. He married actress Paula Prentiss on October 26, 1961 and they have two children. He has starred in a number of produc
Apple 2
. As can be seen, the Apple II came with an integrated keyboard, common with early personal computers, but very uncommon today. The one pictured is shown with two official Apple floppy disk drives and a monitor.]] The Apple II family was the first series of microcomputers mass produced by Apple Computer, in the late 1970s through to the early
Certified general accountant
Certified General Accountants (CGAs) are professional accountants and members of the Certified General Accountants Association of Canada (CGA-Canada), which was founded in 1908 and was officially established by an Act of Parliament on June 6 1913. Having over 40,000 certified members and 23,000 students in 2004, CGA-Canada is the second largest and fastest growing profes
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org