:: wikimiki.org ::
| Naziismo |
NaziismoNaziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei (NSDAP, Nacisocialisma Germana Laborista partio).
La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo.
Ĉefaj trajtoj de la naziismo
Hans FRANK diris en la Nürnberg-a proceso: "ekzistas tiom da naziismoj, kiom da nazioj", sed oni povas skizi kelkajn ĉefajn trajtojn :
- rasismo, precipe antisemitismo, kiu kulminis en la holokaŭsto kaj "plimultigo" de la reganta raso en la vivospaco
- antislavismo kaj glorado de la "arjaj kaj germanaj rasoj" (komp. rasteorio)
- eŭtanazio kaj eŭgenetiko, "rashigenio"
- kontraŭmarksismo/kontraŭkomunismo/kontraŭbolŝevismo
- totalismo: ĉio regata de ŝtato, rifuzo de demokratio, unupartiismo. Neekzisto de konkuraj sindikatoj kaj liberaj komunikiloj
- gvidista principo/kredo je gvidisto (respondeco "suben", aŭtoritato "supren")
- forta emfazo de la "popola" elemento
- socidarvinismo
- defendo de "sango kaj tero"
- "politiko de vivospaco", "vivospaco en oriento"
- militismo
- parenceco al faŝismo
La ĝeneralaj principoj de naziismo estis la kontraŭkomunismo, la antisemitismo kaj la rifuzo de demokratio.
La antisemitismo montris diversajn direktojn. Tie la judoj iĝis tute propekaj kaproj, kiuj kulpis pri amasa senlaboreco, urbanizado, migrado de la provinca loĝantaro al la urboj ktp. Ili estis la kaŝhomoj de marksismo kaj kapitalismo kaj ili estis markitaj kiel "demoralizantoj" kaj "apartenantaj al subvalora raso".
La nocio raso estis la centra nocio de la naziisma ideologio. Tio postulis la pluvivon de arja raso super la aliaj, kiam la "arjoj" estis identigitaj false kun la hindoĝermanoj. Ili estis endanĝerigitaj laŭ la naziistoj per miksado kun aliaj "rasoj". La sola grava afero estis la "puro de la sango", tial ili mezuris homojn, malpermesis nedeziritajn geedziĝojn kaj celis la arjigon de la Tria Regno. Ankaŭ tion servis la steriligo (aŭ eĉ la murdo) de la mensaj handikapuloj por malhelpi la transdonon de la malsana heradaĵo kaj la murdo de judoj, ciganoj, slavoj.
Enpotencigo de la naziismo
(vidu ankaŭ Historio de Germanio)
En la jaro 1932 la naziisma partio NSDAP atingis 37,4 (la 31-an de julio) kaj 33,1 procentojn (la 6-an de novembro) de la voĉoj kaj fariĝis plej forta partio. Komence de 1933 Adolf HITLER iĝis regna kanceliero en koalicia registaro. Kvankam kiel la tagon de la enpotenciĝo la nazioj propagandis la (30-an de januaro 1933) , tiam okazis normala ŝanĝo de registaro. Poste ili ne organizis, sed eluzis la incendion en la parlamentejo (Reichstag) kaj kulpigis la komunistojn (KPD). Tio ebligis al la regna prezidento Hindenburg laŭ artikolo 48 de la konstitucio la bazajn rajtojn malvalidigi. Tiel povis la nazioj malebligi la agadon de la politika opozicio. La nazioj akiris la tutan potencon nur post la plenpoviga leĝo, por kiu ili bezonis du-trionan plimulton, kiun ili atingis post malpermeso de KPD kaj per pakto kun la Centro. Krom tio ili kalkulis kun la voĉoj de forestantoj, plejofte en koncentrejoj aŭ malhelpataj fare de SS/SA. Per tiu leĝo la registaro ekhavis la leĝdonan potencon, do la regna parlamento, nuligante la diferencon inter ekzekutivo kaj leĝdona povo, igis sin mem superflua.
Principoj kaj pluevoluo
La fundamentaj elementoj de la nazi-ideologio estis ellaboritaj de Adolf Hitler en lia libro Mein Kampf (Mia batalo). La libro estis modelo por ĉiu plia skribo de la naziismo. Alia grava ideologo estis Alfred ROSENBERG, kies ideoj populariĝis per lia libro "Mythos des zwanzigsten Jahrhunderts" (Mito de la 20-a jarcento). La du libroj estis masonitaj en la fundamentan ŝtonon de la Nurenberg-a kongresejo, por konservi la bazprincipojn de naziismo por la estonto. Sed la naziaj gvidantoj – precipe Josef GOEBBELS – taksis la libron de Rosenberg ne serioza.
La naziismo ofte montris religiajn trajtojn (kiel videblas en la filmo de Leni RIEFENSTAHL "Triumph des Willens" (Triumfo de la Volo), sed la rilato al la religio estas duflanka. Unuflanke ili volis la germanan kristanecon enkonstrui en la ideologion, aliflanke ekzistis antikristanaj elementoj kaj turniĝo al la hindiaj skriboj (Rosenberg). La rilaton, konduton de religioj kaj ties reprezentantoj al nazireĝimo necesas diference taksi (vidu Religio dum la naziismo).
Naziismo kaj Esperanto
Naziismo rigardis Esperanton lingvo de la judoj; tial ĝi estis persekutata, post kiam Hitler prenis la povon. La germana Esperanta asocio provis pluvivi dank' al la ekskludo de siaj judaj membroj, kiam Herbert WOHLFAHRT (tiam 22-jara), kreis Novan Germanan Esperanto-Movadon kaj jam en 1933 la Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj. Sed tiu honta koncedo savis nenion: jam en 1934 (nur tri monatoj poste) oni malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio.
Vere, nur la juna naiveco de Wohlfahrt povas kredi ke Naziismo permesis la ekzistadon de Esperanto. Pamfletoj citante Hitleron estis disdonita tra la Germanio dirante:
:Atentu Esperantistoj!
:Sur (la bazo de) tiu ĉi unua kaj plej granda mensogo, kiel nepra konsekvenco konstruiĝas ĉiam pli da mensogoj. Al ili apartenas ankaŭ la mensogo pri la lingvo de la judo. Por li ĝi ne estas ilo por esprimi siajn pensojn, sed por ilin kaŝi. Parolante france li pensas jude, li tornas germanajn versojn nur por libere envivigi la karakteron de sia etno.
:Ankoraŭ ne fariĝinte mastro super la aliaj popoloj, la judo vole-nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judaro povus pli facile regi ilin.
:El
:Adolf Hitler: Mein Kampf (Mia batalo)
:Unua volumo, ĉapitro 11 "Popolo kaj raso"
Ligoj
- [http://www.ns-archiv.de Dokumentoj pri naziismo]
- [http://www.documentarchiv.de/wr/1920/nsdap-programm.html Programo de NSDAP]
- [http://www.homaranismo.info/LeksikonoH.htm Difinoj de faŝismo kaj naziismo en Homaranisma Leksikoneto]
vidu ankaŭ: Pioniroj de la nazia ideologio, Eduko dum la naziismo, svastiko, GOTTFRIED Feder
Kategorio:Politiko
ja:ナチズム
simple:Nazism
IdeologioIdeologio estas idearo pri io. Ofte temas pri mondkoncepto, pri idealo aŭ pri la bazo de politika sistemo. Por la adeptoj de ideologio ĝi estas neŝanĝebla afero.
ja:イデオロギー
Kategorio:Politiko
Kategorio:Sociologio
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
1945Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.
Naskiĝoj
- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT
Mortoj
- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY
----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年
ko:1945년
simple:1945
th:พ.ศ. 2488
NSDAPNSDAP, plene Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, estis ekstreme naciisma partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei (fondita je la 5-a de januaro 1919). Germanlingve oni pononcas la mallongigon tiel: en es dej a pej, la plenan nomon proksimume: nacjonalzocjalistiŝe dojĉe arbajterpartaj.
----
Dum la 1920-aj jaroj la partio, kiu klopodas imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provas kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza Germanio, sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restas malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝas ekde la monda ekonomia krizo de 1929.
Dum la 1930-aj jaroj NSDAP evoluas je krima organizaĵo. Je la 30-a de januaro 1933 NSDAP eniras la registaron kaj la nazia "gvidulo" Adolf HITLER iĝas kanceliero, tio estas ĉefministro. Baldaŭ poste la partio malkonstruas ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn, establas diktatorecon. La estraro de NSDAP preparas kaj realigas la Duan Mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupita parto de Eŭropo. Antaŭ ĉio la nazioj strebas sisteme ekstermi ĉiujn judojn. En grandaj koncentrejoj la murdado okazas per kvazaŭ industriaj metodoj.
----
Post la milito, en septembro 1945, la venkintaj potencoj malpermesis NSDAP kaj la propagandon de ĝia ideologio, de la naziismo.
ja:国家社会主義ドイツ労働者党
ko:국가사회주의 독일 노동자당
ms:Nazi

FRGFederacia Respubliko Germanio
(germane "Bundesrepublik Deutschland"
[BUNdesrepublik DOJĈland])
estas la nomo de germana ŝtato,
kiu estis fondita post la Dua Mondmilito,
je la 23-a de majo 1949.
Koncerne ĝian teritorion necesas distingi inter du periodoj
en la germana historio:
- Ĝis antaŭ la 3-a de oktobro 1990 ĝi ampleksis la dek provincojn Badenio-Vurtembergo, Bavario, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio. Sarlando aliĝis nur en 1957 post plebiscito en 1955. La okcidentaj sektoroj de Berlino havis apartan statuson.
- Je la 3-a de oktobro 1990 la teritorio de Germana Demokratia Respubliko aliĝis al la "federacia teritorio", formiĝis la provincoj Berlino, Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. La antaŭaj limoj restis kiel provincaj limoj.
La nomo de la ŝtato foje estas mallongigita al "FRG"; la registaro precipe antaŭ la unuiĝo malaprobis tion, ĉar ĝi similigis la ŝtaton al Germana Demokratia Respubliko, kiu (unu el malmultaj landoj de la mondo) mallongigis sian nomon (GDR, germane DDR).
Germana lingvo
Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn.
En la plej norda provinco de Italio,
Sudtirolo,
ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala
kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas V2 vortordon.
Famaj aŭtoroj de la germana
Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp
Kuriozaĵoj
- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo
Eksteraj ligiloj
- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla)
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Deutsche Sprache
ja:ドイツ語
ko:독일어
ms:Bahasa Jerman
simple:German language
th:ภาษาเยอรมัน
1990Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1990
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1990 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano.
- Jugoslavio : Naciistoj envenas la ŝatadministradon.
- Kroatio proklamas sin sendependa, lanĉante konstitucion, kaj ekkonfliktante kun Serbio.
- Rumanio : Unua el du unuaj demokratiaj elektoj.
- Venuson unuafoje vizitas spacosondilo Magellan.
- La du Jemenoj, norda kaj suda, unuiĝis en unu Jemenon.
- La du Germanioj, okcidenta kaj orienta, unuiĝis en unu Germanion.
- Namibio sendependiĝis de Sudafriko (Sam NUJOMA iĝas prezidento unua), membriĝante en UNO, kune kun Liĥtenŝtejno.
- Butano : Pordemokratiaj demonstracioj.
- Mongolio: Venkas la demokrata movado.
- UAE : Dubajo : emiriĝas Maktum Bin Rashid al-Maktum.
- Kreita Eurial
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- Deodato de FRANÇA MELLO
- 20-a de januaro : Barbara STANWYCK
- 25-a de januaro : Ava GARDNER
- 15-a de aprilo : Usono : Greta GARBO
- 6-a de majo : Irmtraud MORGNER
- 2-a de junio : Usono : Rex HARRISON
- 26-a de septembro : Italio : Alberto MORAVIA
- 14-a de decembro : Friedrich DÜRRENMATT
----
1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1990
ja:1990年
ko:1990년
simple:1990
th:พ.ศ. 2533
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
GDR----
Germana Demokratia Respubliko (GDR, germane Deutsche Demokratische Republik) de 1949 ĝis 1989 estis ŝtato en meza Eŭropo.
Faktoj
Historio
La Germana Demokratia Respubliko ekestis la 7-an de oktobro 1949 je la teritorioj de la eksa sovetunia okupa zono. GDR estis membro ekde 1955 en la Varsovia Pakto. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Liberaj vojaĝoj inter Orienta kaj Okcidenta Germanio ekde tiam ne plu eblis. La 3-an de oktobro, 1990 la regionaj ŝtatoj refonditaj sur la teritorio de GDR aliĝis al la Federacia Respubliko Germanio.
Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia himno (la unuan el tri strofoj vi vidas apud la flago), kies teksto komenciĝis jene: Leviĝinte el ruinoj, turniĝante al futur', ni al via bono servu Germani'; unueca vi patri'. Ekde meze de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco. La himnon oni oficiale ne plu kantis, sed nur muzikis.
En GDR longan tempon estis malpermesate organizi Esperanto-societon. Nur en 1965 ekeblis fari tion ene de la "Kulturligo" (Kulturbund, amasa organizaĵo por kulturaj aferoj).
Politiko
v. Walter ULBRICHT;
Erich HONECKER.
Partioj
Reganto de tiu ĉi "socialisma" lando estis la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED, socialisma unueca partio de Germanio), kiu estis formita per deviga aligo de la socialdemokrata al la komunista partio. SED formis kun aliaj partioj la Nacian Fronton. Tiuj aliaj partioj devige subtenis la politikon de SED; la nacidemokrata kaj la kamparana estis eĉ fonditaj je iniciato de la komunistoj.
Sovetio ĉiam konsiderinde influis la politikon de la lando.
Ceteraj partioj:
- Christlich-Demokratische Union Deutschlands (CDU) - kristdemokrata
- Liberal-Demokratische Partei Deutschlands (LDPD) - liberala
- Nationaldemokratische Partei Deutschlands (NDPD) - nacidemokrata
- Demokratische Bauernpartei Deutschlands (DBD) - kamparana
Amasorganizoj
- Freier Deutscher Gewerkschaftsbund (FDGB) - sindikato
- Demokratischer Frauenbund Deutschlands (DFD) - virina organizo
- Freie Deutsche Jugend (FDJ) - junulara organizo
- Gesellschaft für Sport und Technik (GST) - organizo pri sporto kaj tekniko
- Gesellschaft für Deutsch-Sowjetische Freundschaft (DSF) - Organizo pri la amikeco inter GDR kaj Sovetunio
- Volkssolidarität - organizo pri solidara helpo
- Kulturbund (KB) - kulturligo
Geografio
La teritorio de GDR konsistis el la nunaj federaciaj landoj (= regionaj ŝtatoj, provincoj) Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, la orienta parto de Berlino, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio.
Krom "Berlino, ĉefurbo de GDR" ekzistis en GDR 14 distriktoj, nomataj laŭ la unuopaj ĉefurboj:
Turingio
- Dresden
- Karl-Marx-Stadt
- Leipzig
- Gera
- Erfurt
- Suhl
- Halle (Saale)
- Magdeburg
- Cottbus
- Potsdam
- Frankfurt (Oder)
- Neubrandenburg
- Schwerin
- Rostock
Eksteraj ligoj
- [http://homepage2.nifty.com/serpento/vk/blanke/blanke1.htm vidpunkto de Esperantisto dr. Detlev BLANKE]
Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo
als:Deutsche Demokratische Republik
ja:ドイツ民主共和国
ko:독일민주공화국
ms:Jerman Timur
th:เยอรมนีตะวันออก
FaŝismoFaŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito MUSSOLINI kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Ofte, sed ne tute precize aŭ korekte, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo kaj la hispana falangismo. Cetere, la termino ne malofte estas uzata kiel ĝenerale mallaŭda vorto por iu ajn ideologio kontraŭa al tiu de la parolanto.
La faŝismon karakterizas interalie koncentrigo de la potenco en la manon de unu persono aŭ grupo de malmultaj personoj, realigado de la interesoj de socia malplimulto, forigo de homaj/civitanaj rajtoj kaj demokratiaj leĝoj, naciisma propagando, enscenigo de "heroaj agoj" kaj "brilaj sukcesoj" por glorumi la eksterordinarajn kapablojn de la reganto(j), tendenco al kontrolado de ĉiuj terenoj de la socio flanke de la reganto(j), kiu(j) siaflanke mem ne plu estas influebla(j)/kontrolebla(j) de la socio, eĉ ne de tiuj, kiuj iam iniciatis aŭ subtenis la instalon de la reganto(j). Faŝismo proponiĝas kiel problemsolvilo en krizaj evolufazoj de postfeŭdaj socioj, baraĵo por malhelpi komunisman revolucion kaj gardi la plejparton de la jamaj sociaj strukturoj, tradicioj, kaj privilegioj, sed samtempe kiel ia "revolucio" kiu zorgos pri la popolo, kaj povas ofte gajni konsenton de vastaj partoj de klasoj aŭ grupoj, kiuj sentas sin malavantaĝumitaj.
Parolo de Igor STRAVINSKI resumas la rolon de faŝismo (en la dua pli larĝa senco) dum la intermilita epoko: Nun ni estas devigataj elekti inter la povo de kaskedo (t. e. simbolas la laboristojn, do komunismon) kaj de kasko (de militistoj); kaj bone konsiderante mi preferas la kaskon.
Post la morto de Mussolini, malmultaj volas nomi sin faŝistoj, kvankam diversaj elementoj de faŝismaj ideologioj postvivas en la novdekstrismo.
Kategorio:Politiko
ja:ファシズム
RasismoRasismo estas teorio (kaj ties praktiko), kiu diras ke estas rasoj, kiuj estas pli bonaj ol aliaj. Multaj rasismaj teorioj ekestis en la 19-a jarcento. Tamen nun la sciencistoj ĝenerale opinias, ke ne eblas dividi la homaron laŭ rasoj.
La politika partio de naziismo dum parto de la 20a jarcento estas plej konata ekzemplo de racisma politiko. Sed troviĝas ankaŭ en aliaj sistemoj. Ekzemple ĉiuj okcidentaj landoj dum la epoko de la koloniado tenis rasismajn ideojn (des pli fortigitaj de la ideoj de Charles DARWIN kaj Spencer) kontraŭ la aliaj rasoj, kaj ĝis la jaroj 1930-aj kutime taksatis kiel scienca kaj memkomprenebla fakto, ke la "malsuperaj rasoj" pli-malpli ĉiuj la neeŭropaj!) devas normale kaj nature "malaperi", kaj pri la konkretaj manieroj, laŭ kiuj ili "malaperis" (aŭ oni helpis ilin malaperi) oni ne maltrankvililiĝis. La ideoj kaj praktikoj de tiu tempo studitis interalie de Sven LINDQVIST.
En Germanujo ĝi estas tradicie ligita al kontraŭjudismo. Fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a svarmis en Germanujo kaj Aŭstrujo en la politika ekstrema dekstro rasismaj kaj kontraŭjudismaj teorioj.
Unu el la plej interesaj estis ellaborita de Adolf LANZ, kiu nomis sin Jörg LANZ von Liebenfels. Li iam estis monaĥo en Heiligenkreuz kaj lia monaĥa nomo estis Georg, de kiu Jörg estas germana formo.
La plej gravaj eldonaj aktivadoj de LANZ estis lia verko Theozoologie («Di-zoologio»), en kiu li priskribas, ke la dioj kaj idoloj de la antikvaj homoj estis duonbestoj aŭ duonhomoj, kiujn la homoj bredis por seksumi kun ili, kaj ke Jesuo estis arja saĝulo, kiu kontraŭbatalis tiun ĉi sodomion. Krome li propagandas en tiu ĉi verko la rasan purigan bredadon (Rassenreinzucht) kiel la vojon al la saviĝo de la homaro, kiu tiel povas reatingi la paradizon, el kiu ĝi estis elpelita pro la miksado de la rasoj: de la di-similaj blonduloj, arjuloj kun la demonsimilaj nigruloj.
Krome LANZ eldonis modestan revuon Ostara, en kiu li pli propagandis sian instruon.
Kial okupiĝi pri tiu ĉi strangulo? – Gravas la sekvoj de la LANZa pensado: En sia libro Mein Kampf Adolf HITLER priskribas, kiel li kontaktiĝas al Ostara. Kaj fakte oni en la posta reala politiko de la nazia Germanujo vidas multajn paralelaĵojn al la pli fruaj postuloj en la verkoj de LANZ.
Multaj aliaj teoriistoj antaŭigas la ideojn de HITLER: inter aliaj la germana angladevena CHAMBERLAIN, la franca VACHER DE LAPOUGE, ktp, eĉ la Imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiu ne faris iun ajn paŝon kontraŭ la judoj, ĉar li estis singardema kaj politike realisma, sed kiu foje diris: "La judoj estas kiel ŝankroj, oni foviŝu ilin, plej bone estus uzi venengason!"
En ĵusaj jaroj internacie konata rasisto estas Robert MUGABE, kies subuloj perforte forpelis multajn blankhaŭtajn farmulojn el ties kampoj en Zimbabvo.
Latenta rasismo kaj mi-ne-sed-ismo
En eŭropaj kaj eŭropidaj (t.e. ekzemple usona) socioj oni povas renkonti sintenojn similajn al la tipa "Mi ne estas rasisto, sed...", pli ofte implicite ol eksplicite. Kio signifas, ke oni ne agas aŭ pensas rasisme ĝis ekestas 'motivo' por ekpensi aŭ ekagi tiel. Ekzemple, ke la filino de la koncerna persono ekhavas 'ali-rasan' umikon (al rasismo ĉi-kaze aldoniĝas masklismo). Aŭ ke eknajbaras al li persono aŭ familio de alia 'raso' socie rigardata kiel malsupera. Aŭ ke li devas kundividi laborĉambron kun alilandano kun malsamaj haŭtkoloro aŭ manĝkutimoj.
Ne nur pri striktesence rasoj estiĝas rasismaj sentoj kaj asertoj, vidu tion, kion diris, fine de la 19-a jarcento, grava, ĝenerale estimata politikulo difinita kiel "modera respublikano" (Henri WALLON) pri la socialistoj: "ruĝulo ne estas homo, estas ruĝulo; li ne estas morala estaĵo libera kaj inteligenta tiel, kiel vi kaj mi; li estas falinta kaj malhomigita estaĵo."
Samtempe, kiel denuncis la uson-palestina kulturologo, politikologo kaj literaturkritikisto Edward SAID en sia mejloŝtona verko Orientismo, oni pensas, mensas rasisme, kiam oni atribuas similan karakteron al ĉiuj homoj de difinita mondregiono, ekzemple Oriento, ŝajne reale ekzistanta sed efektive nur arbitre elpensita kaj plene fantasta. En orientisma pensado ĉiuj 'orientanoj', iamaj, nunaj kaj venontaj, distingiĝas bloke de la tute aparta bloko de 'okcidentanoj'. Dum oni apenaŭ parolus pri 'eŭropa kuir-arto', kontraste oni ofte aŭdas kaj legas pri kuir-arto, pensmaniero, arĥitekturo ktp 'orientaj'. Sed tiu konfuzado pli fontas el malklereco kaj foreco ol el rasismo. Sed ege efekta ekzemplo de rasismo kontraŭ la orientaziaj (estas aliaj kontraŭ la araboj!, ktp) popoloj kuŝas en jenaj citaĵoj: dum la dua mondmilito usonanoj zorge atribuis barbaraĵojn al la "nazioj", ne al la "germanoj", ne volante kulpigi tutan genton pri la abomenaĵo de aparta ideologio. Male la barbaraĵoj de la japana armeo estis atribuitaj al la "japanoj" kiel japanoj, la usonajn japanojn oni metis en koncentrejojn. Diris idaha guberniestro: "Ili vivas kiel ratoj, naskadas kiel ratoj kaj agas kiel ratoj", kaj generalo Blamey diris en vortoj similaj al tiuj de nazioj parolante pri judoj: "vi ja scias, ke ni devas ekstermi tiun pedikaĉaron, se ni mem volas vivi" kaj "ni ne havas antaŭ ni homojn en la kutima senco, ni militas kontraŭ io praaĉa". Tiaj paroloj neniam estis diritaj kontraŭ la germanoj, okcidentuloj proksimrasaj al la usonanoj.
Listo de teoriistoj de rasismo
- Linnaeus (estis la unua sciencisto, kiu prezentis la diversajn homajn rasojn kun komentoj rasismaj pri iliaj ecoj kaj kapabloj)
sed plej multaj troviĝas en la 19-a jarcento (kaj komence de la 20-a):
- Houston Stewart CHAMBERLAIN
- Robert KNOX
- Vacher DE LAPOUGE
- Paul DE LAGARDE
- Richard LEE
- J.-C. PRITCHARD
- Heinrich VON TREITSCHKE
Listo de aŭtoroj aŭ de aktivuloj kiuj oponis rasismon
- Joseph CONRAD
- John HOWISON
- Martin-Luther KING
- Nelson MANDELA
- Paul VIGNÉ d'OCTON
- Edward SAID
Vidu ankaŭ:
amasmurdo, Black Panther, enmigrado, esperantismo en rasismaj socioj, etnismo, etna purigado, eŭfemismo, genocido, homaj rajtoj, koloniismo, Ku-Kluks-Klano, kulturismo, limpieza de sangre, masklismo, multkulturismo, naciismo, novnazio, pozitiva diskriminacio, progromo, ras-apartismo, rasismo en Esperantujo,
sklavismo, tabuo
eksteraj ligoj
- [http://www.unitedagainstracism.org/ (angle, france, germane) "unuiĝintaj kontraŭ rasismo"]]
ja:人種差別
simple:Racism
AntisemitismoAntisemitismo estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento. La judoj havas la dubindan "privilegion" esti la nura popolo kiu disponas vorton aparte kreitan por indiki malamon kontraŭ ili, pro la longega kaj terura historio de kontraŭ-judaj persekuto kaj malamo en Eŭropo.
Laŭ la religia antisemitismo, eblas por tiu kiu naskiĝis judo maljudiĝi se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de TORQUEMADA, kiu mem iĝis fanatika antisemito kaj estro de la hispana inkvizicio); laŭ la rasisma antisemitismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas.
La vorto devenas de la fakto ke la judoj, almenaŭ origine, estis semidoj. La vorto semido nun indikas popolojn kiuj parolas Semidajn lingvojn, kiel la araba, la hebrea, la amhara ktp.
La vorto antisemitismo rilatas tamen kutime nur al judoj.
La plej terura antisemita okazaĵo en la historio estis certe la holokaŭsto, t.e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj, fare de la nazia diktaturo en la kvardekaj jaroj. La fina celo estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo pereis tiam.
Nuntempe multaj judoj havas la impreson ke antisemitismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto aŭ reago je la araba-israela konflikto.
Aliflanke, ofte oni akuzas je antismetismo ankaŭ tiun, kiu oponas cionismon, la kreon de la ŝtato Israelo aŭ ĉi ties politikon rilate al palestinanoj, ne pro rasismo sed pro motivoj politikaj, historiaj aŭ sociaj.
Historio
Antikvo
Forpelo de judoj:
- 1290 Britio
- 1306 Francio
- 1492 Hispanio
Fine de la 1800-aj jaroj: progromoj en Rusio
Leĝoj pri judoj en Hungario
- 1920 unua leĝo (Numerus Clausus) de TELEKI Pál
- 1928 leĝon nuligis BETHLEN pro ekstera premo
- 1938 unua leĝo pri judoj
- 1939 dua leĝo pri judoj
- 1941 tria leĝo pri judoj
- senagrigo
- 1944.04.05: deviga portado (surkudrigo) de flava stelo
Sed krom la menciitaj, multaj legoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938-1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj.
ja:反ユダヤ主義
simple:Anti-Semitism
Holokaŭsto"La holokaŭsto" estas la nomo, kiun oni en la angla lingvo kutime donas al la amas-murdo de milionoj da homoj farita de la Germana registaro en sia koncentreiaj kampoj antaŭ kaj dum la dua mond-milito. (Vidu malsupre pri ŝoaho.)
La kaŭzo de la holokaŭsto estis ĉefe la ideologio de la nazia registaro de Germanio, laŭ kiu kelkaj grupoj de homoj, kiel la Judoj, la Ciganoj, la samseksemuloj au la handikapitoj devis esti komplete forviŝitaj de la mondo por la bono de Germanio. En la koncentrejoj mortis ne nur ili, sed ankaŭ aliaj malliberuloj, kiuj venis plejparte de la slavaj landoj.
La naziaj koncentrejoj troviĝis ĉefe en Germanio kaj Pollando, kaj la plej konataj el ili estis Auschwitz, Dachau kaj Treblinka.
- Nombro de mortintoj
La kvanto da homoj, kiuj mortis en ili, verŝajne estas 15-20 milionoj.
Jen estas taksoj pri la kvanto da homoj murditaj en la koncentrejoj:
5-6 milionoj da judoj (inkluzive de 3 milionoj da polaj judoj);
300.000-800.000 ciganoj;
200.000-300.000 handikapitoj;
10.000-25.000 samseksemuloj;
2.000 atestantoj de Jehovo;
2.5-3.5 milionoj da ne-judaj poloj;
3.5-6 milionoj da aliaj slavaj civiluloj;
2.5-4 milionoj da rusaj milit-kaptitoj;
1-1.5 milionoj da politikaj disidentoj (inkluzive de esperantistoj);
La plejmulto de la viktimoj de la Holokaŭsto mortis pro malsato au manko de energio, ĉar en la koncentrejoj la kaptitoj estis devigataj laboregi en teruraj kondiĉoj. Multaj homoj, ĉefe infanoj kaj maljunuloj, kiuj ne povis labori, estis mortigitaj rekte per venenaj gasoj.
- La judoj
La juda popolo estis verŝajne la plej granda suferanto en la holokaŭsto, ĉar mortis pli-malpli 6 milionoj da ili el tuta popolacio de nur 11-12 milionoj en la tuta Europo. Ilia amas-murdo estis origine kaŭzita ankaŭ de jarcentoj de antisemitismo tra la tuta Europo, kaj en kelkaj orient-europaj landoj la nazioj trovis lokanojn, kiuj pretis kunlabori en la ĉasado de judoj (dum aliaj lokanoj kelk-foje helpis ilin kaŝiĝi). Nuntempe restas tre malmulte da judoj en Orient-Europo, ĉar tiuj, kiuj sukcesis eskapi au travivi kutime ne revenis al siaj landoj post la milito. Kelkaj el la judoj fuĝis al Palestino dum aŭ post la milito kaj kontribuis al la kreado de la juda ŝtato de Israelo, kiu verŝajne ne ekzistus sen la holokaŭsto.
- Post la Holokaŭsto
La holokaŭsto estas konsiderata nuntempe unu el la plej teruraj kazoj de intenca genocido en la historio de la homaro, kaj ĝi multe ŝokis la koncion de la Europanoj. La germana registaro kaj ĝia popolo ege pardonpetis pri la okazaĵo en la jaroj post la dua mond-milito, kaj ankaŭ pagis riparaciojn al multaj el la travivintoj.
Nuntempe ekzistas ankoraŭ kelkaj historiistoj, ekzemple la Brito David IRVING, kiuj provas nei la okazon de la nazia genocido, sed ĉi tiuj tiel nomataj "negaciistoj" neniam povis kaŝi la historiajn faktojn. Tio, kio movas ĉi tiujn historiistojn, estas ofte antisemitismo au simpatio por naziismo.
Kelkaj homoj uzas la vorton "shoa" (ŝoaho), kiu en la hebrea signifas "katastrofo", por anstataŭigi la vorton "holokaŭsto".
Ekzistas multaj libroj verkitaj de travivintoj de la Holokaŭsto, inkluzive de la verkaĵoj de la italo Primo LEVI.
deportado el Hungario
La unuaj deportadoj de hungaraj judoj okazis en 1941, post ekatako kontraŭ Sovetunio. Tiamla registaro transportis la judojn – kiuj ne havis ŝtatanecon - al teritorio okupita de Germanio. Tie la nazioj murdis ilin. (Tio okazis en Kaenjec-Podolsk, kie mortis 23.000 judoj)
La amasa deportado de la hungaraj judoj komenciĝis printempe, frusomere de 1944, post okupo de Hungario (19-a de marto). Inter la 15-a de majo akj 9-a de julio, la nazioj - per fervora helpo de la hungaraj oficistoj – ĉ. 437.000 judojn al Aŭŝvico. La deportadon ĉesigis la gubernietsro de Hungario, HORTHY Miklós je forta premo, minaco de la eksterlando. En tiu deportado suferis unuavice la provincaj judoj, la ĉefurba judoj saviĝis.
La unuaj vagonoj forlasis Hungarion la 28-an de aprilo, la amasa deportado okazis ekde la 15-a de majo.
Post la nazia puĉo de SZÁLASI Ferenc (15-a de oktobro 1944), denove komenciĝis la perforta persekuto de la judoj. La judoj devis eĉ laborservi dum la milito kaj dum la piedmarŝoj multaj mortis.
datoj de cigana holokaŭsto
- 1926, Bavario: Leĝo kontraŭ "ciganoj, vagabondoj kaj laborevitantoj"
- 1936: kolekto de ciganoj antaŭ la Berlina Olimpio al cigana kampadejo
- ĝis 1941 forpelo poste neniigo
- 1941: neniigo en Treblinka, Sovetunio
- 1942: Lodz: neniigo en gasa ŝarĝautoj
- 1942-44: neniigo en Aŭŝvico (23.000 ciganoj el 15 landoj)
- 1944.08.02.: mortis 2.897 ciganoj en Auŝvico
Komparu kun:
Monumento por la murditaj judoj de Eŭropo
ja:ホロコースト
ko:유대인 대학살
simple:Holocaust
Eŭtanazio=Difinoj de eŭtanazio=
Eŭtanazio (etimologie, el la greka, ευθανασία, de eu~ - bona, ĝusta, facila kaj thanatos - la morto ' do "bona morto"') povas signifi, depende de la vidpunkto:
-Permesi al grave malsana persono elekti aŭ antaŭigi la momenton de sia morto (ekzemple por eviti pliajn suferojn), kaj, pasive aŭ aktive, helpi lin tiucele.
-Lasi morti homon, kiu ne kapablas aŭ volas vivi plu.
En kelkaj landoj oni jam akceptis la t.n. pasivan eŭtanazion.
=Specoj de eŭtanazio=
Pasiva eŭtanazio
Oni ĉesas apliki al la malsana persono kuracilojn, medikamentojn aŭ, ĝenerale, farmakojn aŭ ajnan rimedon plu tenantajn lin viva.
Aktiva eŭtanazio
Oni donas al la malsana persono substancon aŭ farmakon kiu, pro la dozo aŭ konsisto, plirapidigas aŭ antaŭigas ties morton.
=Eŭtanazio en fikcio=
Beletro pri eŭtanazio
Filmoj pri eŭtanazio
:"Mar adentro" ("For en maron"), de Alejandro AMENÁBAR
=Vidu ankaŭ:=
sinmortigo - religio
vidu ankaŭ:
- Terri SCHIAVO
- Karl BINDING
- Alfred HOCHE
- Aranĝo T4
ja:安楽死
KontraŭkomunismoAntikomunismo (kelkfoje kontraŭkomunismo) estas politika mondrigardo, kiu direktas sin kontraŭ la fakta aŭ supektita komunismo. Kontraŭkomunistoj ne reprezentas unuecan mondrigardon. Kontraŭkomunismo povas veni de demokratia konvinko aŭ de totalisma mondrigardo.
Ekzistas ankaŭ la parencaj nocioj kiel antimarksismo kaj antibolŝevismo. Antimarksismo dignifas rifuzojn de la marksaj teorioj. La nocio antibolŝevismo estis uzata en la unua duono de la 20-a jarcento, ĉefe en Germanio.
Oktobra revulucio
Post la rusa oktobra revolucio en 1917, oni provis per militaj trupoj renversi la bolŝevikan potencon, sed sensukcese. Por bridi la hejmajn maldekstrajn movadojn, oni malebligis la funkcion de la socialismaj organizoj, sindikatoj, asocioj ktp.
Por diskrediti la Sovetunion, oni disvastigis falŝajn informojn pri kruelaĵoj de la bolŝevikoj. Tiel la verajn kruelaĵojn oni longtempe ne kredis interla maldekstraj intelektuloj.
La antikommunista ondo en Usono – dum kaj post la unua mondmilito – nomiĝis Red Scare.
Naziismo
La naziismo kunfandis la antibolŝevismon kun antisemitismo, pro la fakto, ke ofte gvidantaj komunistoj estis jud-devenaj.
La nazioj murdis la judojn, komunistojn kun la sama krueleco.
Malvarma milito
Usono
Post la dua mondmilito kaj en la ekanta malvarma milito ekfloris la atikomunismo – nun sen antisemitismo – en la nordamerikaj landoj kaj en okcidenta Eŭropo. Tio montris diversajn formojn. En Usono plej fifamiĝis la metodoj de McCarthy-senatoro, kiu forigis la maldekstrulojn el postenoj. Mondkonatas ankaŭ la mortpunoj de la geedzoj Ethel kaj Julius ROSENBERG, kio estis efektivigita per elektra seĝo la 19-an de junio de 1953.
Eŭropo Germanio
Krom la konataj metodoj, oni ofte malpermesis la komunismajn partiojn, organizojn. En la 1970-aj jaroj – kun apero de la eŭrokomunismo – la komunistaj partioj ĉie rajtis agadi.
Latin-Ameriko
La reformismaj, iom maldekstraj – ofte ne komunismaj- registaroj estis renversitaj per CIA-mono, helpo, aktiva interveno de Usono (Gvatemalo, Ĉilio). Nur la invado de Kubo malsukcesis en la Porko-golfo.
Sud-Koreio
Malpermeso, persekuto, murdoj ktp.
Hodiaŭ
Ĉar la komunistaj partioj estis ofte apogitaj per mono el la Sovetunio, ili ekonomie kaj poste politike malgraviĝis post la reĝimŝanĝoj en 1990-91, en orienta eŭropo.
Kontraŭkomunismo uzatas hodiaŭ kiel retorika formulo por diskrediti la politikajn malamikojn.
antikomunismaj teroristoj
Luis POSADA CARRILES
FaŝismoFaŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito MUSSOLINI kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Ofte, sed ne tute precize aŭ korekte, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo kaj la hispana falangismo. Cetere, la termino ne malofte estas uzata kiel ĝenerale mallaŭda vorto por iu ajn ideologio kontraŭa al tiu de la parolanto.
La faŝismon karakterizas interalie koncentrigo de la potenco en la manon de unu persono aŭ grupo de malmultaj personoj, realigado de la interesoj de socia malplimulto, forigo de homaj/civitanaj rajtoj kaj demokratiaj leĝoj, naciisma propagando, enscenigo de "heroaj agoj" kaj "brilaj sukcesoj" por glorumi la eksterordinarajn kapablojn de la reganto(j), tendenco al kontrolado de ĉiuj terenoj de la socio flanke de la reganto(j), kiu(j) siaflanke mem ne plu estas influebla(j)/kontrolebla(j) de la socio, eĉ ne de tiuj, kiuj iam iniciatis aŭ subtenis la instalon de la reganto(j). Faŝismo proponiĝas kiel problemsolvilo en krizaj evolufazoj de postfeŭdaj socioj, baraĵo por malhelpi komunisman revolucion kaj gardi la plejparton de la jamaj sociaj strukturoj, tradicioj, kaj privilegioj, sed samtempe kiel ia "revolucio" kiu zorgos pri la popolo, kaj povas ofte gajni konsenton de vastaj partoj de klasoj aŭ grupoj, kiuj sentas sin malavantaĝumitaj.
Parolo de Igor STRAVINSKI resumas la rolon de faŝismo (en la dua pli larĝa senco) dum la intermilita epoko: Nun ni estas devigataj elekti inter la povo de kaskedo (t. e. simbolas la laboristojn, do komunismon) kaj de kasko (de militistoj); kaj bone konsiderante mi preferas la kaskon.
Post la morto de Mussolini, malmultaj volas nomi sin faŝistoj, kvankam diversaj elementoj de faŝismaj ideologioj postvivas en la novdekstrismo.
Kategorio:Politiko
ja:ファシズム
KontraŭkomunismoAntikomunismo (kelkfoje kontraŭkomunismo) estas politika mondrigardo, kiu direktas sin kontraŭ la fakta aŭ supektita komunismo. Kontraŭkomunistoj ne reprezentas unuecan mondrigardon. Kontraŭkomunismo povas veni de demokratia konvinko aŭ de totalisma mondrigardo.
Ekzistas ankaŭ la parencaj nocioj kiel antimarksismo kaj antibolŝevismo. Antimarksismo dignifas rifuzojn de la marksaj teorioj. La nocio antibolŝevismo estis uzata en la unua duono de la 20-a jarcento, ĉefe en Germanio.
Oktobra revulucio
Post la rusa oktobra revolucio en 1917, oni provis per militaj trupoj renversi la bolŝevikan potencon, sed sensukcese. Por bridi la hejmajn maldekstrajn movadojn, oni malebligis la funkcion de la socialismaj organizoj, sindikatoj, asocioj ktp.
Por diskrediti la Sovetunion, oni disvastigis falŝajn informojn pri kruelaĵoj de la bolŝevikoj. Tiel la verajn kruelaĵojn oni longtempe ne kredis interla maldekstraj intelektuloj.
La antikommunista ondo en Usono – dum kaj post la unua mondmilito – nomiĝis Red Scare.
Naziismo
La naziismo kunfandis la antibolŝevismon kun antisemitismo, pro la fakto, ke ofte gvidantaj komunistoj estis jud-devenaj.
La nazioj murdis la judojn, komunistojn kun la sama krueleco.
Malvarma milito
Usono
Post la dua mondmilito kaj en la ekanta malvarma milito ekfloris la atikomunismo – nun sen antisemitismo – en la nordamerikaj landoj kaj en okcidenta Eŭropo. Tio montris diversajn formojn. En Usono plej fifamiĝis la metodoj de McCarthy-senatoro, kiu forigis la maldekstrulojn el postenoj. Mondkonatas ankaŭ la mortpunoj de la geedzoj Ethel kaj Julius ROSENBERG, kio estis efektivigita per elektra seĝo la 19-an de junio de 1953.
Eŭropo Germanio
Krom la konataj metodoj, oni ofte malpermesis la komunismajn partiojn, organizojn. En la 1970-aj jaroj – kun apero de la eŭrokomunismo – la komunistaj partioj ĉie rajtis agadi.
Latin-Ameriko
La reformismaj, iom maldekstraj – ofte ne komunismaj- registaroj estis renversitaj per CIA-mono, helpo, aktiva interveno de Usono (Gvatemalo, Ĉilio). Nur la invado de Kubo malsukcesis en la Porko-golfo.
Sud-Koreio
Malpermeso, persekuto, murdoj ktp.
Hodiaŭ
Ĉar la komunistaj partioj estis ofte apogitaj per mono el la Sovetunio, ili ekonomie kaj poste politike malgraviĝis post la reĝimŝanĝoj en 1990-91, en orienta eŭropo.
Kontraŭkomunismo uzatas hodiaŭ kiel retorika formulo por diskrediti la politikajn malamikojn.
antikomunismaj teroristoj
Luis POSADA CARRILES
AntisemitismoAntisemitismo estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento. La judoj havas la dubindan "privilegion" esti la nura popolo kiu disponas vorton aparte kreitan por indiki malamon kontraŭ ili, pro la longega kaj terura historio de kontraŭ-judaj persekuto kaj malamo en Eŭropo.
Laŭ la religia antisemitismo, eblas por tiu kiu naskiĝis judo maljudiĝi se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de TORQUEMADA, kiu mem iĝis fanatika antisemito kaj estro de la hispana inkvizicio); laŭ la rasisma antisemitismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas.
La vorto devenas de la fakto ke la judoj, almenaŭ origine, estis semidoj. La vorto semido nun indikas popolojn kiuj parolas Semidajn lingvojn, kiel la araba, la hebrea, la amhara ktp.
La vorto antisemitismo rilatas tamen kutime nur al judoj.
La plej terura antisemita okazaĵo en la historio estis certe la holokaŭsto, t.e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj, fare de la nazia diktaturo en la kvardekaj jaroj. La fina celo estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo pereis tiam.
Nuntempe multaj judoj havas la impreson ke antisemitismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto aŭ reago je la araba-israela konflikto.
Aliflanke, ofte oni akuzas je antismetismo ankaŭ tiun, kiu oponas cionismon, la kreon de la ŝtato Israelo aŭ ĉi ties politikon rilate al palestinanoj, ne pro rasismo sed pro motivoj politikaj, historiaj aŭ sociaj.
Historio
Antikvo
Forpelo de judoj:
- 1290 Britio
- 1306 Francio
- 1492 Hispanio
Fine de la 1800-aj jaroj: progromoj en Rusio
Leĝoj pri judoj en Hungario
- 1920 unua leĝo (Numerus Clausus) de TELEKI Pál
- 1928 leĝon nuligis BETHLEN pro ekstera premo
- 1938 unua leĝo pri judoj
- 1939 dua leĝo pri judoj
- 1941 tria leĝo pri judoj
- senagrigo
- 1944.04.05: deviga portado (surkudrigo) de flava stelo
Sed krom la menciitaj, multaj legoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938-1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj.
ja:反ユダヤ主義
simple:Anti-Semitism
DemokratioJuro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Demokratio
----
Demokratio estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. (Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.)
En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, amaskomunikilojn liberajn el ĉia subbpremoj, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: la leĝofaranta, la realiganta (praktike administranta) kaj la juĝa branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicio oni pli akcentas la popolan suverenecon.
Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetio, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte, sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estus la socialisma demokratio, kiu estiĝis per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma Stalinismo, kaj tial nun havas plu nur malmultajn subtenantojn.
Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio
Laŭ la nuntempe plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :
; • Egaleco. : Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. ~ Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj.
; • Leĝeco. : Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto.
; • Libereco. : Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). ~ Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere influas la politikan vivon.
; • Sekvado de la ĝenerala intereso : Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono.
Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.
Ide-historia rimarko
La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la 16-a jarcento en LA BOETIE kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel Grotius aŭ Thomas HOBBES ellaboris la koncepton Socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques ROUSSEAU provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo :
; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.
Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malagaleca socio, kaj (legu la "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere pivileĝitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotio de la popolo.).
Intertempe la antaŭe negativa sono de la nocio paliĝis. Tiun negativan sonon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksona tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto SARTORI, oni nomu la modernan demokration "liberaldemokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.
La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civilaj rajtoj, protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la (en Hago, ĝi ricevis internacijuran validecon.
La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭdemokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj! Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj! Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas privileĝiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn.
Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikoloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.
La naskiĝo de demokratio
- En antikva Helenio demokratio ekis en Ateno en jaro -508, kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj.
- En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj la Plebo, poste la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokrata, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlanadaj militoj.
- Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn)
- Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis certaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.
ja:民主主義
ko:민주주의
simple:Democracy
th:ประชาธิปไตย
MarksismoPolitiko > Marksismo < Filozofio
----
Marksismo estis origine scienca metodaro kiun Karl MARX kaj Friedrich ENGELS evoluigis kaj aplikis en historiscienco, filozofio, sociologio, ekonomiko kaj pliaj fakoj. Poste la nocion oni aplikis al ĉiu autoro au politikisto, kiu estis influita de Marx aŭ asertis agi en lia tradicio.
Enhavo:
- Teorio pri socio komunismo
- Historia materiismo
- Filozofio: dialektika materiismo
------
EdE-M
Marksismo - kiel universala scienca filozofio, bazita sur principoj de dialektika materialismo, celanta revolucian rekonstruon de la tuta homar-socio kaj starigon de nova tutmonda senklasa kaj sennacia sociordo - liveras solidan teorian bazon por la ideo de L. I. En la verkoj de la kreintoj de marksismo - K. Marx kaj F. Engels - oni povas trovi multajn eldiraĵojn pri la lingvo, ĝia deveno kaj evoluo, kaj ankaŭ gravajn argumentojn pruvantajn necesecon de L.I. En siaj verkoj „La rolo de laboro en procedo de homiĝo de simio“ kaj „Deveno de familio, privata posedaĵo kaj ŝtato“ Engels detale analizis la kondiĉojn, en kiuj kreiĝis kaj evoluis la homa lingvo. En sia komuna verko „Germana ideologio“ Marx kaj Engels skribis: „La lingvo estas same antikva kiel ankaŭ la konscio; la lingvo do estas ĝuste la praktika, ekzistanta ankaŭ por aliaj homoj kaj nur per tio ekzistanta ankaŭ por mi mem reala konscio; kaj simile al la konscio, la lingvo aperas nur el Dezono, el la insista bezono rilati kun la aliaj homoj... La lingvo estas produkto de gento... En ĉiu moderna progresinta lingvo la originale memstara idiomo superiĝis ĝis nacia lingvo, parte pro historia evoluado de lingvo el preta materialo kiel en la romanaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj, kiel en la angla, parte pro kuncentriĝo de dialektoj en unu nacia lingvo kondiĉita de l' ekonomia kaj politika kuncentriĝo. Estas memkompreneble, ke en sia tempo la individuoj plene prenos sub sian kontrolon ankaŭ ĉi tiun produkton de la gento.“ Koncerne al la L I., el tiuj ĉi marksismaj tezoj logike konsekvencas ke: 1. la bezono pri int. rilatoj naskas ankaŭ la bezonon pri L. I., 2. la interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj estas tute natura kaj historie pravigita bazo por L. I. kaj 3. la estonta L I. devas kreiĝi ne spontanee, sed sub plena konscia kontrolo de la homoj, t. e. ĝi devas esti arte orgaizita konforme al aktuala stadio de konomia kaj politika strukturo de la homa scio.
En unu el siaj leteroj al Marx, Engels skribis: „Por Weitling estas malfeliĉo, ke li ne konas persan lingvon: li trovus en ,ĝi langue universelle aute trouvée' (tute pretan universalan ingvon)“. Ankaŭ Marx en sia antaŭarolo por „Mizereco de la filozofio“ skribis: „La disĉipla verko de Proudon pri universala lingvo montras, kun kioma senceremonieco li kaptadis eĉ tiajn taskojn, por kies solvo mankis ĉe li la plej elementaj konoj“. Tiuj ĉi ambaŭ citaĵoj montras, ke Marx kaj Engels, ne kontraŭdirante problemon pri lingvo universala, konsideris ĝin tre serioza kaj postulis almenaŭ, ke la personoj dezirantaj solvi ĝin havu necesajn sciencajn konojn por tio.
Verŝajne kun konsento de Marx estis akceptita la sekvanta rezolucio de 2-a kongreso de Unua Laborista Internacio en Lausanne 1867: „La kongreso opinias, ke lingvo universala kaj reformo de ortografio estus universala bonfaro kaj forte akcelus unuecon kaj fratecon de la popoloj“.
Ankoraŭ pli grandan detaligon de lingva problemo laŭ la marksisma vidpunkto oni trovas en la verkoj de Lenin, pri la nacia problemo. Lenin skribis: „La lingvo estas la plej grava rimedo por interrilatado de la homoj. . . Neniun privilegion nek por iu nacio, nek por iu lingvo! Nek la plej etan ĝenon, nek la plej etan maljustaĵon por la nacia minorito - jen estas la principoj de laborista demokratio. . . La proletaro subtenas ĉion helpantan al foriĝo de la naciaj diferencoj, al falo de la naciaj interbaroj, ĉion farantan la rilatojn inter la nacioj ĉiam pli kaj pli densaj, ĉion kondukantan al kunfluiĝo de la nacioj. Agi alimaniere signifas ekstari en la flanko de reakcia naciema filistraro“. El tiuj ĉi tezoj de Lenin logike konsekvencas ke: 1) neniu nacia lingvo estas akceptebla kiel L.I., 2) estonte la nacioj devas kuniĝi „en supera unueco“ kun forigo de ĉiuj naciaj diferencoj, do devas ekesti unu tutmonda lingvo.
Karl Kautsky skribis en sia verko „Liberiĝo de la nacioj“. „Tre strange, sed ekzistas socialistoj, kiuj pasie batalas kontraŭ asimiligo de la nacioj kaj iliaj kulturoj. Ili opinias, ke kun malapero de diverseco inter la nacioj kaj lingvoj la mondo estus kondamnita al monotoneco kaj mensmizeriĝo. . . Sed oni ne devas bedaŭri pri malapero de multlingveco. . . Dividiĝo de la lingvoj malfortigis potencon de la homaro. Unuiĝo de la lingvoj signifus ĝian leviĝon ĝis la apogeo de potenco. Kontraŭstari tion estus reakcio. . .“
Precipe klaran, netan kaj precizan formuligon de la marksisma rilato al la lingvo universala oni trovas en la verkoj de Stalin. Kontraŭdirante la tezon de Kautsky pri eventualeco de germaniĝo de ĉeĥoj se venkus proleta revolucio en Germanlando kaj Aŭstrio en mezo de la pasinta jarcento, Stalin diris: „la naciaj diferencoj ne povas malaperi en la proksima periodo. . . ili devas resti ankoraŭ por longe eĉ post venko de proleta revolucio en tutmon | | |