Geografio > Eŭropo > Nederlando
----
__TOC__
Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.
Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando
La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.
Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a.
Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina.
Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio.
Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n.
Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.
Politiko
Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn)
Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografio > Eŭropo > Belgio
----
Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj.
Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.
19941994
Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn, tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.
Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko - Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
Hago ekestis en 1248,
kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando igis tie konstrui kastelon.
Lia filo Floris konstruis la "kavaliran salolon" (Ridderzaal), kiu nun estas urba vidindaĵo.
La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina;
omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo),
analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).
Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo.
Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.
En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900
okazis du pac-konferencoj.
La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro
Nikolao la 2a Aleksandroviĉ;
ĝi proktektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj
kaj malestimis certajn batalilojn.
La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de
civiluloj.
Tria konferenco estis planita por 1925,
sed ne povis okazi pro la Unua Mondmilito.
Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski.
Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando.
Kune kun proksimaj urbo (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).
La urbocentro situas ĉ. 6 km de la bordo de la Norda Maro.
Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen (SĤEveninge].
Hago ekestis en 1248,
kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando igis tie konstrui kastelon.
Lia filo Floris konstruis la "kavaliran salolon" (Ridderzaal), kiu nun estas urba vidindaĵo.
La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina;
omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo),
analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).
Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo.
Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.
En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900
okazis du pac-konferencoj.
La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro
Nikolao la 2a Aleksandroviĉ;
ĝi proktektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj
kaj malestimis certajn batalilojn.
La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de
civiluloj.
Tria konferenco estis planita por 1925,
sed ne povis okazi pro la Unua Mondmilito.
Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski.
Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando.
Kune kun proksimaj urbo (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).
La urbocentro situas ĉ. 6 km de la bordo de la Norda Maro.
Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen (SĤEveninge].
Geografio > Eŭropo > Nederlando > Suda Holando > Roterdamo
----
Roterdamo (nederlande Rotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando en la provinco de Suda Holando kaj havas ĉ. 600 000 enloĝantojn.
Oni ligas la urbon al la humanisto Erasmo de Roterdamo kaj al la tre granda haveno (la plej granda en Eŭropo kaj antaŭe la plej granda en la mondo).
Historio
En 1230 Roterdamo fondiĝis. La nomo Rotterdam signifas "akvobaron de Rotte". "Rotte" estas la nomo de unu el la du riveroj, apud kiu la urbo kreskas.
Al Roterdamo donis urbajn rajtojnWillem la 4-a de Holando je la 7-a de junio1340.
En 1872 konstruiĝis la Nieuwe Waterweg ("Nova Akvovojo"), larĝa kanalo inter Roterdamo kaj la Norda Maro.
La 14-an de majo1940 bombis Roterdamon la germania aerarmeo (Luftwaffe) dum la lasta el kvin tagoj de milito en Nederlando. La kerno de la urbo estis preskaŭ tute detruita, kion la artisto Ossip ZADKINE poste esprimis per sia statuo Stad zonder hart ("Urbo sen Koro"). La statuo troviĝas en la norda parto de la urbo.
De la 1950-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj, la urbo estis rekonstruata. Arkitektura reformado dum la 1980-aj jaroj helpis evoluigi pli "loĝeblan" urbmezon per novaj stiloj de konstruaĵoj. En la 1990-aj jaroj konstruiĝis ĉe la suda bordo de la rivero, granda nova komercejo, kiun oni nomas la Kop van Zuid ("Kapo de la Sudo").
Roterdamo, Amsterdamo, Hago, Utreĥto kaj kelkaj aliaj urboj dum lastaj jardekoj kreskas preskaŭ en unu grandan urbon apud la marbordo. Ĉi tiun urban regionon oni iufoje nomas Randstad ("Randurbo").
Esperanto en Roterdamo
La Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio troviĝas en Roterdamo. Ekzistas loka Esperanto-grupo, nomata Merkurio, ĉar unu el ĝiaj radikoj estis grupo de komercistoj.
Geografio>Nederlando>Groningen (provinco)>Groningen<UrboImage:Ltspkr.pngGroningen estas la ĉefurbo de la provinco Groningen kaj ankaŭ de la komunumo Groningen. La urbo konsideriĝas la metropolo de la relative maldense enloĝigita nordo de Nederlando. La urbo havas 170.487 enloĝantojn (2005). Ĝi estas urbo kun multvaria komerco kaj industrio. Groningen ankaŭ estas studenta urbo, kun kiel plej grandaj institucioj la Hanzehogeschool Groningen (Hansa altlernejo) kaj la Rijksuniversiteit Groningen (Regna Universitato Groningen). Kune ili havas pli ol 40.000 studentojn. Pro tio la meza aĝo en la urbo estas malalta. La lastajn jarojn la urbo estas populara kiel loĝloko ĉe studentoj kaj junaj, idoriĉaj familioj.
En la vasta regiono Groningen estas nomita "Stad" ("Urbo"). La lokanoj mem diras: D'r is mor ain stad en dat is Stad ("Estas nur unu urbo kaj tio estas Urbo"). la enloĝantoj nomiĝas "Stadjer" ("urbulo"). La urbanoj ankaŭ nomas ilian urbon karese "Groot Loug", tio estas "Granda Vilaĝo".
Historio
Groningen estiĝis sur la plej norda parto de la Hondsrug, sabla altaĵo en la provincoj Drenthe kaj Groningen. Komence estis vilaĝo, kiu disvolviĝis al grava komerca centro. En la 13-a jarcento la loko konstruis murojn je propra iniciato, kaj en la sama periodo la urbo membriĝis en Hansa Ligo.
En 1614 fondiĝis universitato en Groningen kaj poste en la 17-a jarcento la urbo ekhavis novajn fortikaĵojn, desegnitajn de Menno van Coehoorn. En la tielnomata "Katastrofa Jaro" 1672 la urbo estis vane sieĝita de la episkopo de Münster, Bernhard VON GALEN. Ĉiujare je la 28-a de aŭgusto la urbo festas la venkon super la episkopo, surnomita "Bommen Berend" ("Bomboj-Bernardo").
La urbo daŭre estas grava el komerca vidpunkto. Krome ĝi havas nutraĵo-industrion (sukero, tabako, kafo). Kun du sukerofabrikoj Groningen estas la plej granda sukerurbo en Eŭropo.
Vidindaĵoj
Gravaj vidindaĵoj en la centro estas la Martini-turo (loka nomo: d'Olle Grieze, "la Malnova Griza") kaj apartenanta preĝejo apud la Granda Merkato, la Der Aa-Preĝejo, la kanalo Hoge der A kun siaj varejoj, la Princa Ĝardeno, la Urbodomo kaj kelkaj beginejoj. La Muzeo de Groningen estas moderna konstruaĵo sur artefarita insulo, apud la Stacidomo, kiu mem estas vidinda konstruaĵo el la 19-a jarcento. Aliaj muzeoj: Naturmuzeo (Praediniussingel), Universitata Muzeo (Oude Kijk in 't Jatstraat), Nederlanda Bildstriomuzeo (Westerhaven), Ŝipveturada Muzeo (Brugstraat), Grafika Muzeo (Rabenhauptstraat) kaj Etnografia Muzeo "Gerardus van der Leeuw".
Kategorio:Urboj de Nederlandoja:フローニンゲン市
Leeuwarden ricevis urborajtojn en 1435, sed jam antaŭ la jaro 1000 vivis homoj sur la loko kiu nun nomiĝas Leeuwarden. Pro la situo je la - en la dektria jarcento plenŝlimita - Mezamaro komercaj aktivecoj evoluis ĝis al Ruslando.
Ĉirkaŭ 1650 Leeuwarden apartenis al la dek plej gravaj urboj de Nederlando. Tiam Leeuwarden havis proksimume 16.000 loĝantojn. Leeuwarden nuntempe havas centran funkcion por la regiono, sed estas tutlande malpli grava.
Ekstera ligo
- [http://www.leeuwarden.nl Retejo de la komunumo]
Hago ekestis en 1248,
kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando igis tie konstrui kastelon.
Lia filo Floris konstruis la "kavaliran salolon" (Ridderzaal), kiu nun estas urba vidindaĵo.
La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina;
omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo),
analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).
Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo.
Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.
En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900
okazis du pac-konferencoj.
La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro
Nikolao la 2a Aleksandroviĉ;
ĝi proktektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj
kaj malestimis certajn batalilojn.
La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de
civiluloj.
Tria konferenco estis planita por 1925,
sed ne povis okazi pro la Unua Mondmilito.
Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski.
Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando.
Kune kun proksimaj urbo (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).
La urbocentro situas ĉ. 6 km de la bordo de la Norda Maro.
Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen (SĤEveninge].
Middelburg (Mezburgo) estas la ĉefurbo de la provinco Zelando en la regiono Walcheren. La komunumo nombris en januaro 2005 46.582 enloĝantoj kaj havas surfacon de 49 km². Krom la urbo Middelburg la komunumo ampleksas la kernojn Nieuw en Sint Joosland, Arnemuiden, Kleverskerke kaj St. Laurens. Middelburg situas je la vojo A58 ĉe la fervojlinio Vlissingen-Roosendaal. La urbo estas tratranĉita de la kanalo tra Walcheren.
En la nordo de la urbocentro troviĝas la kun Madurodam komparebla Miniatuur Walcheren, kie oni montras 350 imitkonstruaĵojn el la ĉirkaŭaĵo en mezurproporcio de unu al dudek.
Historio kaj arkitekturo
Middelburg jam ekestis meze de la 9a jarcento. Dum arkeologiaj elfosadoj oni retrovis uzobjektojn de tiu periodo. Ekzistis tiam kastelo estis konstruita ĉu kiel defendo kontraŭ la vikingoj, ĉu ĝuste male de la vikinga reĝo Harald mem.
Ĉirkaŭ 1125 estis fondita abatejo. Ĝi ampleksis inter alie du preĝejojn. unu el ili, la Korusa preĝejo havas 89-metran turon kiu nomiĝas Lange Jan kaj estas por multaj homoj la simbolo de Mezburgo.
La marbranĉo 'La Sloe' dum longa periodo estis ŝipveturebla. Tial Middelburg povis iĝi prosperan komercan urbon, la plej grava de la respubliko post Amsterdamo. Multaj anglaj kaj francaj ŝipoj pasis en Middelburg. La nomoj de stratoj kaj malnovaj domoj ofte referencas al eksterlando.
Dum la dua mondmilito Middelburg multe suferis. La centro de la urbo estis severe bombita de la germanoj la 17an de majo 1940. Feliĉe multaj malnovaj konstruaĵoj, kiel la urbodomo, estis renovigitaj post 1945.
En la jaro 2004 en Middelburg ekestis la unua zelanda universitato. La Roosevelt Academy havas sian sidejon en la malnova urbodomo de Middelburg. Temas pri la plej malgranda universitato de Nederlando kiu kunlaboras kun la universitato de Utrecht.
La nova urbodomo troviĝas ĉe la akvofluo fronte al la staciodomo kaj bushaltejo.
Dum la semajnfino de la 10a ĝis la 12a de junio 2005 la Nederlanda_Esperanto-Junularo festis en Middelburg sian 40-jariĝon dum la Printempa Renkontiĝo.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.middelburg.nl La oficiala retpaĝo de Middelburg]
- [http://www.miniatuurwalcheren.nl/ Miniatuur Walcheren]