Rolihlahla Dalibhunga Mandela naskiĝis en 1918 en Qunu proksime al Umtata en Transkei. Lia patro – kiu perdis en 1919 plimulton de sia posedaĵo (bovojn kaj agron) pro juĝa proceso- estis konsildonanto kaj kanceliero de la tribestroj de Thembu. Mandela estis la unua en la familio, kiu vizitis lernejon sepjaraĝe. Tie li ricevis la anglan nomon Nelson far la metodistaj instruistoj. Lia patro mortis en 1927 kaj Nelson vizitis poste proksiman misianlernejon. Pleniginte la 16-jaran aĝon, li estis rite plenkreskigite laŭ tradicioj de sia popolo (ksooj). Poste li vizitis la "Clarkebury Boarding Institute" kaj ekkonis la okcidentan kulturon. Li finlernas post du jaroj anstataŭ la kutima tri jaroj.
Kun 19 jaroj li translokiĝis al Fort Beaufort kaj tie vizitis Wesleyan College, kie studis multaj anoj de la Thembu-a reĝa parencaro. Tie ekxsatis li ka bokson kaj kuron. Li studis poste en la Fort-Hare-Universitato, kie li renkontis Oliver Tambo-n, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la apartejdo.
Fine de la unua studjaro, li partoprenis en de studenta asocio kontraŭ la politiko de la universitato kaj tiel li estis forigita. Li iris al Johannesburg, kie li en la Universitato de Sud-Afriko (UNISA) finstudis per telestudado. Poste li ekstudis juron en la Universitato Witwatersrand.
Politika aktivado
Li jam kiel juro-stidento partoprenis en la laboro de la politika opozicio kontraŭ la blanka minoritata reĝimo por la politika, sociala kaj ekonomia rajtoj de la nigra plimulto. Li enpaŝis en 1942 ANC (Afrika Nacia Kongreso) kaj fonis tie post du jaroj kun Walter SISULU, Oliver TAMBO kaj aliaj la junularan organizaĵon de ANC.
Post balota venko de la "Afrikander"-dominita Nacia Partio en 1948 kaj la posta politiko de rasoapartigo (apartejdo), Mandela estis la gvidanto de la kontraŭrezista kampanjo de ANC de 1952 kaj ĉe la popola kongreso (Congress of the People) de 1955, kiu akceptis la liberec-ĉarton, postan bazon de la kontraŭ-apartejda movado.
En 1956 estis akuzita Mandela kun 155 aliaj aktivisstoj pro ŝtatperfido. La mamut-proceso daŭris ĝis 1961 kaj finiĝis per liberiĝo de ĉiu akuzita.
Origine Mandela estis konata reprezentanto de la senperforto, sed post kiam en marto de 1960 en Sharpeville oni pafis la senarmilajn demonstrantojn kaj sekve ANC kaj aliaj kontraŭ-apartejdaj grupoj estis malpermesitaj; Mandela kaj liaj kunbatalantoj akceptis la neceson perforta batalo kontraŭ la apartejdo.
En 1961, li iĝis gvidanto de la armita alo de ANC, de Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la Nacio"). En aŭgusto de 1962 li estis arestita kaj juĝita je 5-jara prizono pro neleĝa eksterlandaj vojaĝoj kaj striko-instigo. Junie de 1964 li estis denove juĝita, tiufoje je ĝismorta prizono pro planita armita ribelo. La mallibereja puno estis plenumita sur la prizona insulo "Robben Island", kiu situas en la Atlantika oceano antaŭ Kapurbo.
Mandela rifuzis en februaro de 1985 la proponon de liberiĝo, kunligita pri rezigno je la armita batalo. Li restis en la prizono ĝis februaro de 1990, kiam forta kampanjo de ANC kaj internacia premo rezultigis la liberiĝon de Mandela la 11-an de februaro. La ŝtatsprezidento F.W. de Klerk ebligis la liberiĝon kaj samtempe ordenis la forigi la malpermeson de ANC. Mandela kaj de Klerk ricevis komune en 1993 la pacpremion de Nobel.
En 1994 venkis ANC la unuan demokratian baloton kaj la 9-an de majo Nelson Mandela elektiĝis far la nova parlamento la unua nigra prezidento de Sud-Afriko.
Kiel ŝtatestro kaj prezidento de ANC (julio 1991–decembro 1997) Mandela akiris internacian ka jenlandan estimon pro lia agado, nur kelkaj radikaluloj estis seniluziigintaj pro la akiritaj socialaj plibonigoj (antaxu ĉio pro la nekapabla agado de registaro kontraŭ aidoso.
Mandela estis kritikita ankaŭ pro liaj amikoj kiel Fidel CASTRO kaj Muammar al-KADHAFI, kiuj nli nomis siaj "batalkamaradoj". Ankaŭ lia decido en 1998, sendi sudafrikajn soldatoj al Lesoto (por forbati puĉon) restas disputata.
Post lia retiriĝo kiel prezidento en junio de 1999, li agadis kiel advokato por socialaj kaj homjuraj oragnizaĵoj.
En 2003 li akre kritikis la Irak-politikon de George W. BUSH kaj Tony BLAIR.
Personaĵoj
Mandela edziĝis trifoje. Li divorcis de sia unua edzino Evelyn Ntoko Mase en 1957 post 13-jara geedziĝo. Li disiĝis de sia dua edzino Winnie Madikizela post 38-jara geedziĝo en 1992 kaj divorcis en 1996. Li geedziĝis je lia 80-jara naskiĝtago kun Graça MACHEL, vidvino de Samora MACHEL, iama prezidento de Mozambiko kaj ANC-apoganto, kiu estis mortinta antaŭ 15 jaroj en aviadila akcidento.
----
Historio > Tagoj > la 18-a de julio
----
La 18-a de julio estas la 199-a tago de la jaro (la 200-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 166 tagoj restas.
Je la 18-a de julio okazis, interalie:
Adm. divido: 9 provincoj: Ĥaŭtengo (ofte skribite Gaŭtengo, laŭ la oficiala sota "Gauteng", sed ĉiam oni devus elparoli tiu G kiel Ĥ, laŭ la Afrikansa k.t.p), Kvazulu-Natalo, Norda Kablando, Limpopo (ekde 1994, nomita "Norda Transvaalo", kaj baldaŭ oni renomis ĝin "Norda Provinco", kaj poste ĝi estis re-renomita), Nord-Okcidento, Liberŝtato (antaŭ 1994, nomita "Oranĵa Liberŝtato"), Okcidenta Kablando, Orienta Kablando, Mpumalanga.
Historio: de 50-aj jaroj registaro de blankula minoritato realigadis politikon de Apartejdo, kiu daŭris ĝis 1991. En 1994Nelson MANDELA estis elektita unua nigrula prezidento. La nuna prezidento estas elektita en la dua demokrata balato (1999) kaj denove en 2004
Adm. divido: 9 provincoj: Ĥaŭtengo (ofte skribite Gaŭtengo, laŭ la oficiala sota "Gauteng", sed ĉiam oni devus elparoli tiu G kiel Ĥ, laŭ la Afrikansa k.t.p), Kvazulu-Natalo, Norda Kablando, Limpopo (ekde 1994, nomita "Norda Transvaalo", kaj baldaŭ oni renomis ĝin "Norda Provinco", kaj poste ĝi estis re-renomita), Nord-Okcidento, Liberŝtato (antaŭ 1994, nomita "Oranĵa Liberŝtato"), Okcidenta Kablando, Orienta Kablando, Mpumalanga.
Historio: de 50-aj jaroj registaro de blankula minoritato realigadis politikon de Apartejdo, kiu daŭris ĝis 1991. En 1994Nelson MANDELA estis elektita unua nigrula prezidento. La nuna prezidento estas elektita en la dua demokrata balato (1999) kaj denove en 2004
- 1945: Bob MARLEY naskiĝis en Nine Miles, St. Ann, Jamajko.
- 1963: Kun Bunny LIVINGSTONE kaj Peter TOSH, MARLEY fondis The Wailers ("La Ĝemkriistoj"). The Wailers eldonis sian unuan kanzonon, "Simmer Down", kiu sukcesis en Jamajko.
- 1966: The Wailers rastafarianiĝis .
- 1973: Bunny LIVINGSTONE kaj Peter TOSH forlasis la grupon. MARLEY trovis novajn grupanojn.
- 1975: Pro sia politika aktivado, MARLEY estis pafita. Bonsorte, li ne mortis.
- 1976: Troviĝas haŭtkancero en la dekstra piedo de MARLEY.
- 1978: "One Love" koncerto por paciĝo inter la du politikaj partioj de Jamajko. Por sia koncerto, MARLEY ricevos Pacmedalon de la UNO.
- 1979: MARLEY turneis tra la mondo, disvastigante regeon.
- 1980: Troviĝas kancero en la pulmoj kaj en la cerbo de MARLEY. Je la 23-a de septembro, MARLEY lastafoje ludis en Picburgo, Pensilvanio, Usono.
- 1981: Bob MARLEY mortis en malsanulejo en Miamio, Florido, Usono. Liaj restaĵoj troviĝas nun en lia naskurbo, Nine Miles.
Diskoj
#1969 Soul Shakedown
#1970 Soul Rebels
#1973 Catch a Fire
#1973 Burnin'
#1973 African Herbsman
#1974 Natty Dread
#1974 Rasta Revolution
#1975 Jah Live
#1975 Live
#1976 Rastaman Vibration
#1977 Reflection
#1977 Exodus
#1978 Kaya
#1978 Babylon by Bus [live]
#1979 Bob Marley and the Wailers
#1979 Survival
#1980 Uprising
Postkariere eldonitaj diskoj
#1981 Chances Are
#1983 Confrontation
#1984 In the Beginning
#1984 Riding High
#1986 Rebel Music
#1988 The Bob Marley Story: Caribbean Nights
#1988 The Mighty Bob Marley
#1989 Return to Dunns' River Falls
#1991 Bob Marley [Bella Musica]
#1991 Talkin' Blues
#1992 Rebel's Hop
#1994 Simmer Down at Studio One, Vol. 1
#1994 56 Hope Road Live
#1995 Reggae
#1995 Dunn's River Falls
#1995 One Day: Live
#1995 Island Fever
#1995 Bob Marley & Wailers
#1995 So Much Things to Say
#1996 Reggae Sensation
#1996 Rebel Revolution
#1996 Soul Revolution, P. 2
#1996 Mellow Mood
#1997 Reggae 'n Dub
#1997 Dreams of Freedom: Ambient Translations of...
#1998 Down South Miami [live]
#1998 Live at Apollo Theatre
#1998 Live at the Lyceum in London
#1998 One Love Peace Concert [live]
#1999 Try Me
#1999 Best of the Wailers
#1999 Natural Mystic [Avid]
#1999 Live at Santa Barbra 1979
#2000 Put It On
Oficiala retpaĝo de Bob MARLEY: http://www.bobmarley.com/ (anglalingva)
ja:ボブ・マーレィsimple:Bob Marley
Zoologio > Mamuloj > Parhufuloj > Bovedoj > Bovo
La bovo estas granda remaĉantamamulo. Ili estas bredataj pro ilia viando, ilia lakto, ĝia tirpovo kaj ĝia ledo.
Kastritan virbovon oni nomas okso; nekastritan, taŭro.
Oni grupigas la bovojn laŭ celo de bredado. Do oni povas paroli pri tirbovo, laktobovo (Jersey, Friz), viandobovo (Shorthorn, Hereford) aŭ multcelaj bovoj, ducelaj bovoj (lakto + viando: Simenthali).
La fruntaosto de la bovoj estas larĝa, la nazo antaŭen mallarĝiĝas. La supra lipo estas senhara.
La angla lingvo estas okcidentĝermanalingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Metodismo (aŭ metodistoj) estas protestanta eklezio eliĝinte el la anglikana eklezio. La eklezion fondis la anglo John WESLEY [Ĝon Ŭezli] (1703-1791) kaj lia frato Charles WESLEY [Ĉarlz] (Karlo). Ili estas pli liberaj en la ceremonioj kaj la instruoj ol multaj aliaj protestantaj eklezioj. La plej alta eklezia instanco estas la Konferenco.
La metodisma eklezio havas du branĉojn: la brita (sen episkopoj) kaj la usona (kun episkopoj); la metodistoj en Eŭropo ekster la britaj insuloj plejparte apartenas al la usona branĉo.
La nomo de la metodistoj venas el la nomo de oksforda klubo, en kiu aniĝis la fondintoj dum la studjaroj. La klubanoj havis strikte metodan konduton, pro kio oni ricevis la moknomon ""metodistoj", kiun ili poste mem akceptis.
La Wesley-fratoj estis tre sukcesaj predikistoj kaj „vekis” amasojn; Charles verkis multajn gravajn himnojn. La fratoj estis origine anglikanoj, sed la anglikana eklezio malakceptis ilian agadon, kaj la movado apartiĝis en 1793.
La eklezianoj estas pli ol 70 milionoj en pli ol 120 landoj. La eklezio estas plej multnombraj en anglalingvaj landoj (Usono, Britio, Kanado).
La kredantoj devas vivi kun amo al proksimuloj kaj al Dio, ĉiam venki super pekoj kaj konduki ankaŭ aliajn al beateco. Tiel por metodistoj tre gravis la misio, precipe inter la afrikaj kaj usonaj nigruloj.
En la metodisma eklezio membras interalie Nelson MANDELA, Kofi ANNAN kaj George W. BUSH.
El la metodisma eklezio venis la fondinto de la Sav-armeo (Salvation Army), William BOOTH (1829-1912).
kvakerismo, ŝekerojja:メソジストko:감리교
Lernejo estas loko por lernado. Oni distingas laŭ aĝo de la lernantoj, la lerna celo diversajn lernejajn tipojn. Oni povas grupigi la diversajn tipojn al tri ĉefaj grupoj:
- bazlernejo (elementa lernejo)
- mezlernejo (mezgrada lernejo) aŭ duagrada lernejo: fakmezlernejo, gimnazio - faklernejo - altlernejo (supera lernejo, studejo): Universitato, Altlernejo, Politeknikumo, faka altlernejo
Oni povas viziti ankaŭ teĥnikan, komercan, politeĥnikan kursojn en mez- aŭ altlernejoj. Oni povas studi en dumtaga, vespera, aŭ perkoresponda kurso.
Specialaj lernejoj estas la religiaj lernejoj, kie oni instruas ankaŭ la sanktajn tekstojn, religiajn morojn, instruojn (vidu koranlernejo). Laŭ moderna kompreno la ŝtataj lernejoj estu religie kaj politike neŭtralaj.
Oni povas lerni en privataj, fondaĵaj lernejoj sur diversaj principoj, lernometodoj, ekz:
Personon, kiu lernas sen lernejo kaj instruisto, oni nomas aŭtodidakto.
ja:学校ko:학교ms:Sekolahsimple:School
Bokso
Bokso resendas ĉi tien. Por la fiŝo, vidu bokso (fiŝo).Sporto > Luktosporto > Boksado
Boksado estas luktosporto, ĉe kiu du personoj de la sama pezoklaso pugnobatas unu la alian laŭ difinitaj reguloj.
Historio
La unuaj spuroj pri la pugnobatalo por amuzado de la homoj venas jam el la 30-a jarcento a.K. de Egiptio. En la sekvaj du jarmiloj, la boksado disvastiĝis en la egea areo (antikva grekio).
La pugnobatalo aperis unuafoje en la jaro 688 a. K. dum la 23-aj Olimpiaj ludoj de antikva epoko. En la antikvaRomo, la pugnobatalo okazis nur en la areno inter la gladiatoroj.
La moderna bokso originas el la 18-a jarcentaAnglio, kie la unuajn regulojn fiksis la skerma ĉampiono James FIGG. En 1719 venkas Figg la unuan oficialan boksan turniron ekde post la antikva tempo kaj iĝas Ĉampiono de Anglio. En la jaro 1743 oni publikigas la unuan regularon (London Prize Rules). Plej grava novigo: la bandaĝado de la manoj por malgravigi la vundojn. Oni povas nomi modernan boksadon angla boksado, por kontrastigi kun taja boksado aŭ franca boksado.
En 1810 iĝas la nigrulo Tom MOLINEAŬ boksa mondĉampiono en Copthall Common, Essex. En 1867 oni enkondukis la Queensberry-regulojn. La boksado debutas en St. Louis en 1904 dum la Olimpikoj kiel sportospeco.
Reguloj
La maĉo okazas en boksa areno en triminutaj (profesiuloj) aŭ duminutaj (amatoroj, neprofesiuloj) raŭndoj (rondoj). La amatoroj ludas 4 rondojn. En la boksado decidas la nombro de la sukcesaj batoj (trafoj). Unu trafo iĝos akceptita, se tion rekonas ene de unu sekundo 3 el 5 poentojuĝisto. Tio okazas per komputilo, kiu analizas la alŝutojn kaj montras la trafojn.
En la profesia boksado la nombro de rondoj varias libere, ĝenerale de 6 ĝis 12. Dum la maĉo, 3 ludojuĝistoj taksas la unuopajn rondojn (sendepende de la aliaj juĝistoj) kaj decidas pri la pli bona, forta boksisto de la rondo. Fine de la maĉo la taksoj montras la venkanton.
Ĉe multaj boksaj bataloj, la maĉo finiĝas antaŭtempe:
Se unu boksisto post plankobato ne kapablas stariĝi dum difinita tempo, la maĉo finiĝas per Nokaŭto (internacia mallongigo KO laŭ angla knockout = bati for, bati senkonscia). Se la batalo interrompiĝas aŭ unu boksisto rezignas, la maĉo finiĝas per teknika nokaŭto (TKO).
Internaciaj organizaĵoj, asocioj (kelkaj asocioj havas proprajn aldonajn regulojn)
- IBA (International Boxing Association)
- IBC (International Boxing Council)
- IBO (International Boxing Organization)
- IBU (International Boxing Union)
- NBA (National Boxing Association)
- PBO (People's Boxing Organization)
- UBF (Universal Boxing Federation)
- WAA (World Athletic Association)
- WBB (World Boxing Board)
- WBF (World Boxing Federation)
- WBU (World Boxing Union)
La ludotempo ĉe la Olimpikoj estas 4 x 2 minutoj (efektive), kun 3 unuminutaj paŭzoj. Unu arena juĝisto direktas la batalon, 5 poentojuĝistoj taksas laŭ difinita poentiga sistemo.
Olimpika historio
En la moderna historio de la olimpika programo aperis la bokso en 1904 en St. Louis, kiam nur usonanoj partoprenis en la ludo (44 en sep pezokategorioj kiel muŝo, bantamo, lanugo, malpezego, veltero, mezo kaj pezego). Al tiuj venis ĝis hodiaŭ la kategorioj kiel duonmuŝo (1968), duonveltero kaj duonmezo (1952), duonpezego (1920); en 1984 oni dividis la kategoriojn ĝis 91 kg da korpopezo (pezego) kaj super 91 kg (superpezego).
Danĝeroj de la boksado
- iomete plata, boksa nazo, ĉar la nazon defendas nenio (la boksistoj uzas nur dentoprotektilon)
- daŭra skuado de la cerbo kaŭzas nervajn malsanojn (post longa tempo) (Muhammad Ali) kvankam oni uzas remburitajn gantojn (boksoganto)
- vundiĝo de la palpebro
- Angla nomo: Johannesburg [ĝo-enes-beg]
- Afrikansa nomo: Johannesburg [jo-hanes-berĥ]
- Zulua nomo: eGoli (= ora loko)
- Karesnomo: Joburg, ankaŭ en la urba sigelo
- Loĝantaro: 3,2 milionoj (kun antaŭurboj 6 milionoj)
- Fondo: je la 4-a de oktobro1886 - Koordinatoj: 28,04° E, 26,20° S
- Alteco: 2000 m super marnivelo
- Provinco: Gauteng (ĉefurbo)
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/4/45/300px-Earlytown.jpg Johanesburgo en 1890
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/e/ea/300px-Johannesburg_skyline_lg.jpg Johanesburgo en 2004
Catégorie:Heavy metalCatégorie:Album musical sorti en 1992
Sorti en 1992, c'est l'album de Dream Theater qui le fait connaitre au grand public, il marque aussi l'intégration de James LaBrie au sein du groupe. Alternant gros morceaux de bravoure (Take The Time, Metropolis Part I, Learning To Live) et compositions plus légères (Another Day, dans laquelle Mike Portnoy voyait à tort un bon single potentiel, ou le sublime Wait For Sleep), c'est l'album qui contient la plupart des « grands classiques » du groupe, tels que Pull Me Under et Metropolis part I.
----
#Pull Me Under (8:13)
#Another Day (4:23)
#Take The Time (8:21)
#Surrounded (5:30)
#Metropolis - Part I The Miracle And The Sleeper (9:32)
#Under A Glass Moon (7:02)
#Wait For Sleep (2:31)
#Learning To Live (11:30)
- On Template:Opentask cleanup list for more than 7 days
- Cleaned up a little bit. Added more info. Some one take a look at this and let me know if it needs anything else to go out of cleanup desk.--Vyzasatya 17:44, 31 October 2005 (UTC)
::Well, better transliterations of the Sanskrit (and perhaps some Devanagari in appropriate places) would be nice. --Marnen Laibow-Koser (