:: wikimiki.org ::
| Niels BOHR |
Niels BOHRFiziko > Niels BOHR < Sciencisto
----
Niels (Henrik David) BOHR (naskiĝis la 7-an de oktobro, 1885, mortis la 18-an de novembro, 1962) estis dana fizikisto kaj nobelpremiito.
Naskiĝinte en Kopenhago, li ekde 1903 studis fizikon en sia hejmurbo. En la jaro 1911 li doktoriĝis, poste li laboris en la laboratorio Cavendish en Kembriĝo kaj ekde 1913 ĉe Ernest RUTHERFORD en Manchester. En 1916 li fariĝis profesoro en Kopenhago.
Lia plej granda merito estas la laŭ li nomata atommodelo, kiun li evoluigis surbaze de la kvantumteorio de Max PLANCK. En la jaro 1922 li gajnis la Premion Nobel de Fiziko pro siaj meritoj en la esploro de la strukturo de la atomo kaj la radiado eliranta el ĝi“.
En la jaro 1943 li fuĝis de la germanaj nazioj, kiuj okupis Danion, unue al Svedio, poste tra Britio al Usono, kie li kontribuis al la evoluigo de la atombombo. En 1945 li revenis al Danio kaj fariĝis fervora kontraŭulo de la uzo de nukleaj armiloj.
Niels Bohr mortis en Kopenhago. El liaj ses filoj unu (Niels Aage BOHR) mem fariĝis tre sukcesa fizikisto: En la jaro 1975 li gajnis la Premion Nobel de Fiziko.
BOHR, Nils
BOHR NILS
ja:ニールス・ボーア
ko:닐스 보어
ms:Niels Bohr
FizikoFiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korpo aŭ naturo.
Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio.
----
:Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro
:Mekaniko/Meĥaniko
:Leĝoj NEWTON de Movado
:Centripeta/centrifuga forto
:Koriolisforto
:Fikza korpo
:Turbo
:Termodinamiko
:Stata ekvacio
:Varmo
:ĉefpropozicioj de la termodinamiko
:Entropio
:Entalpio
:Temperaturo
:Elektromagnetismo
:Elektrostatiko
:Elektrotekniko kaj Elektroniko
:Magnetismo
:Magnetostatiko
:Ondoj kaj Vibroj
:Harmonaj vibroj
:Dampataj vibroj
:Devigitaj vibroj
:Resonanco
:Fouriertransformo
:Onda ekvacio
:Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko
:Fotoelektra efekto
:Komptonefekto
:Onda funkcio
:Hamiltonoperaciumo
:Solid-stata Fiziko
:Kristalografio
:Semikonduktaĵo
:Superkondukeco
:Densigita Materio
:Astrofiziko
:Atoma fiziko
:Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko)
:Biofiziko
:Fluidaĵ-Dinamiko
:Fotoniko
:Holografio
:Iksradioj/X-radioj
:Kaoso/Ĥaoso
:Kemia Fiziko
:Kvantumkemio
:Kvantumkomputiko
:Kvantumkriptografio
:Kvantumteleportado
:Laseroj
:Lumrapido
:Meteologio
:Optika Inĝenierarto
:Optiko
:Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko)
:Plasmo-Fiziko
:Relativeco
:Teoria Fiziko
als:Physik
ja:物理学
ko:물리학
ms:Fizik
simple:Physics
th:ฟิสิกส์
zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k
7-a de oktobroHistorio > Tagoj > la 7-a de oktobro
----
La 7-a de oktobro estas la 280-a tago de la jaro (la 281-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 85 tagoj restas.
Je la 7-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 1571 : la Batalo de Lepanto
Naskiĝoj
- 1885 : Niels BOHR
- 1900 : Heinrich HIMMLER
- 1940 : Raimund HARMSTORF
- 1947 : France GALL
- 1952 : Vladimir PUTIN
Mortoj
- 1849 : Edgar Allan POE, Usono
- 1963 : Gustaf GRÜNDGENS
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 6-a de oktobro | 8-a de oktobro
- 7-a de septembro | 7-a de novembro
- Historio - Tagoj.
ja:10月7日
ko:10월 7일
simple:October 7
th:7 ตุลาคม
18-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 18-a de novembro
----
La 18-a de novembro estas la 322-a tago de la jaro (la 323-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 43 tagoj restas.
Je la 18-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1647 : Pierre BAYLE
- 1786 : Carl Maria von WEBER
- 1852 : Mikolas ALES
- 1871 : Adolf BISCHITZKY
- 1906 : Klaus MANN, Germanio
- 1907 : Compay SEGUNDO, kuba muzikisto
- 1939 : Margaret ATWOOD
- 1966 : Jorge CAMACHO, hispano, poeto
Mortoj
- 1827 : Wilhelm HAUFF, Stutgarto
- 1886 : Chester A. ARTHUR
- 1922 : Marcel PROUST, Francio
- 1962 : Niels BOHR
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:11月18日
ko:11월 18일
simple:November 18
th:18 พฤศจิกายน
1962Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1962
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1962 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 47-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- Publikita planlingvo BABM.
- 10-a de februaro : Usono kaj Sovetunio interŝanĝas la kaptitan usonan spionan piloton Francis Gary POWERS kaj la kaptitan sovetan spionon Rudolf ABEL.
- 20-a de februaro : La kosmoŝipo Friendship 7, parto de la programo Merkuro de la usona kosmo-administracio, orbitis la Teron.
- 6-a de julio : Usono: Morto de William FAULKNER
- Aŭtune: Kubo: "La Kuba krizo" - Usono malkovras ke Sovetunio kaŝas atomajn raketojn tie. La mondo staras rande de abismo, sed bonŝance Sovetunio finfine formovas la armilojn antaŭ ol Usono atakemiĝas.
- Alĝerio sendependiĝas de Francio.
- Ugando sendependiĝas de Britio.
- Burundo eliras el Ruando-Urundio.
- Ruando: potencprenas Hutu-tribanoj.
- Al UNO aniĝas Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando.
- Jaroslav MAŘÍK persekutita de Ĉeĥoslovaka Sekreta Polico.
Naskiĝoj
- 30-a de januaro : Abdullah la 2-a, reĝo de Jordanio
- 11-a de novembro : Demi MOORE
- 19-a de novembro: Usono: Jodie FOSTER
Mortoj
- 5-a de aŭgusto : Usono: Marilyn MONROE
- 9-a de aŭgusto: Svislando: Hermann HESSE
- 18-a de novembro: Niels BOHR
- Frantisek OMELKA.
----
1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1962年
ko:1962년
simple:1962
th:พ.ศ. 2505
DanioGeografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio
----
Danio - Danmark (da) [denmak]
Lando en norda Eŭropo, inter Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 405 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 82 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas Fyn kaj Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago). Sude havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.
Kattegat
- Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Reĝlando Danio.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark (da) [KONGeĥiid/-iiz denmak].
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Administra divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo) kaj 2 aŭtonomiaj teritorioj.
- Aŭtonomiaj teritorioj: Ferooj kaj Gronlando.
- Urboj: Kopenhago (1.377 mil), Arhuzo (182 mil), Odense (137 mil).
- Lingvoj parolataj: dana, platdiĉa, germana
- Kredantoj: evangeli-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandaĵo, fiŝo, laktaĵo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1849 estis anoncita kiel konstitucia monarkio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredaĵo: katedra templo de Roskilde.
Partoj
- Jutlando: Vendsyssel, Sønderjylland
- Fyn kaj insuletoj:
- Sjælland:
- Bornholm:
Plej grandaj urboj (2001)
# Kopenhago - 499.263
# Arhuzo - 286.903
# Odense - 183.617
# Aalborg - 161.906
# Frederiksberg - 91.079
# Esbjerg - 82.691
# Randers - 62.291
# Horsens - 55.103
# Næstved - 46.536
Insuloj laŭ enloĝateco
# Sjælland - 2.033.467
# Fyn - 438.521
# Amager - 151.593
# Lolland - 71.473
# Als - 51.268
# Bornholm - 44.924
# Falster - 42.902
# Mors - 23.028
# Langeland - 14.708
# Møn - 10.368
# Ærø - 7.600
# Tåsinge - 6.256
# Samsø - 4.331
# Thurø - 3.638
# Fanø - 3.241
# Læsø - 2.362
# Bogø - 1.014
# Fur - 999
# Orø - 936
# Rømø - 805
# Fejø - 625
# Jegindø - 548
# Sejerø - 405
# Agersø - 279
# Strynø - 211
# Femø - 204
# Enø - 203
# Aarø - 199
# Bjørnø - 54
Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis.
La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian NIELSEN aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso.
La konata lingvisto, prof. Otto JESPERSEN (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm THOMSEN verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco."
Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger WIEHE kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar MONSTER. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster.
En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend REHLING. En laboristaj rondoj gvidis Leo ABRAHAM kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe.
Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. CARLSEN faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. HEILSKOV) kaj en 1910 "ES de Esbjerg."
La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Arhuzo 1909. Poste en Kopenhago en 1910, Odense en 1911, Vejle en 1912, Arhuzo en 1913, Horsens en 1914, Odense en 1915, Kopenhago en 1916, Kolding en 1919, Grenaa en 1925, Sönderborg en 1927, Odense en 1928, Holbak en 1929, Kopenhago en 1930, Odense en 1931, Arhuzo en 1932, Odense en 1933.
Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj.
Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. NOLL, Kopenhago.
En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la 31 de decembro 1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n.
Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918 P. Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. En 1924 aperis lernolibreto de M Noll. En 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis.
Vortaroj
La unuan E-vortaron eldonis Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la morto de Skeel-Gibrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron. En 1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun E-dana kaj dana-E partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj.
Perkorespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando.
Post fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907-1912 Dana E-isto, red. A. Nissen; 1912-1913 Danlando, sama redaktoro. Dum la mondmilito ne aperis dana E-gazeto. En l919-1920 E-raporto de CDEL. Dum 1920-1922 denove ne ekzistis dana E-gazeto. En 1922-1926 aperis raporto pri dana E-movado en ,E' de UEA. En 1926-1928 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj kaj risko "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo "Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus.
E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamenregularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj.
La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danio.
En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron.
En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de T. Morariu. En 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderhorg, Lunderskov, Kolding, Arhuzo, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin, por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev, kaj Randers.
- Nicolai Liventhal (1916-2004), FD pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio en Kopenhago, forpasis en Kastrup. La ekonomiisto el Tallinn, esperantisto ekde 1934 kaj estrarano de la estona asocio (1938-1940), venis en 1943 pro edziĝo al Danio. Post 1974 li apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM).
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Danio
- Landnomoj
Kategorio:Danio
als:Dänemark
fiu-vro:Taani
ja:デンマーク
ko:덴마크
ms:Denmark
simple:Denmark
th:ประเทศเดนมาร์ก
zh-min-nan:Dan-kok
KopenhagoKopenhago estas la ĉefurbo de Danio. Dane nomiĝas la urbo København, kio venas el la malĝusta pononco de la dana Købmandshavn, kiu signifas komercan havenon.
Geografio
Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ al markolo konata kiel Øresund kaj al la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona.
En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉ. 1,8 milionoj da homoj. La Oresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 millionoj da homoj.
Amuzado
Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.
Historio
Kopenhago estis fondita ĉ. 1000 de Sweyn 1-a Forkbarta kaj lia filo Canut la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis la posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hanza Alianco. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbataklis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la brita batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleon, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis. Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj tuta Danio estis okupita fare de la germanaj trupoj, de la aprilo 1940 ĝis majo 1945.
Trafiko
Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Oresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.
Pli
- Trafiko en Danio
Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago
- Libera Ŝtato de Christiania
- Christiansborg
- Kopenhaga Zoo
- Dana Nacia Galerio
- Gefion-fontano
- Louisiana Museo de la Moderna Arto
- Dana Nacia Muzeo
- Rosenborg-Palaco
- Strøget
- Tivoli-ĝardenoj, Kopenhago
Homoj ligiĝintaj al Kopenhago
- Hans Christian ANDERSEN
- Niels BOHR
- Tycho BRAHE
- Nicolai GRUNDTVIG
- Ludvig HOLBERG
- Søren KIERKEGAARD
- Poul JÖRGENSEN
Eksteraj ligoj en la angla
- [http://www.visitcopenhagen.dk/ Belega Kopenhago] oficiala turisma paĝo
- [http://www.netkontor.dk/cph/ Tagaj Bildoj de Kopenhago]
- [http://www.copenhagenpictures.dk/kastel.html Kastellet (the fort)]
Kategorio:Urboj de Danio
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:コペンハーゲン
ko:코펜하겐
1903Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".
Naskiĝoj
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS
Mortoj
- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN
----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年
ko:1903년
simple:1903
KembriĝoEstas pluraj urboj nomitaj Cambridge:
Britio
- Cambridge (Britio)
Usono
- Cambridge (Masaĉuseco) (loko de Universitato Harvard)
- Cambridge (Marilando)
Ernest RUTHERFORDSciencisto > Ernest RUTHERFORD
----
Sciencisto
Ernest RUTHERFORD (naskiĝis la 30-an de aŭgusto, 1871, mortis la 19-an de oktobro, 1937) estis angla fizikisto.
Ernest Rutherford naskiĝis en Brightwater apud Nelson (Novzelando). En Novzelando li studis fizikon kaj matematikon. En la jaro 1895 li vojaĝis al Britio, por daŭrigi siajn studojn en Kembriĝo. Ekde 1898 li okupis profesoran postenon en Montrealo (Kanado) kaj ekde 1907 li agadis en Manchester (Britio). Kulmino de lia kariero estis la gajno de la Premio Nobel de Kemio en 1908. Ekde 1919 li gvidis la laboratorion Cavendish en Kembriĝo. En la jaro 1931 li gajnis li nobeltitolon Lord Rutherford of Nelson. Li mortis en Kembriĝo.
La plej fama scienca merito de Ernest Rutherford estas lia kontribuo al la laŭ li nomata atommodelo. Pro siaj esploroj pri radioaktiveco li nuntempe estas rigardata kiel unu el la fondintoj de la nuklea fiziko.
RUTHERFORD Ernest
RUTHERFORD Ernest
ja:アーネスト・ラザフォード
1916Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1916
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1916 post Kristo okazis, inter alie:
Eventoj
- L. N. NEWELL, Viktor BONDE kaj Vselovod IVANOV eklernis Esperanton.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Bulgario.
- Koreio: Sotesano fondas Ŭonbulismon.
- Kreitaj Geogloto kaj Optezo.
Naskiĝoj
- Elvira FONTES
- Giuseppina PICCIOTTO DE VITA
- Karel JANOUŠ
- 11-a de majo: Camilo José CELA
- 8-a de junio: Francis CRICK, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
- 24-a de aŭgusto : Léo FERRÉ
- 9-a de decembro : Kirk DOUGLAS
Mortoj
- 6-a de januaro: Theodore ROOSEVELT
- 12-a de marto: Marie VON EBNER-ESCHENBACH
- 15-a de novembro: Svislando: Henryk SIENKIEWICZ
- 21-a de novembro : Francisko Jozefo la 1-a
- 22-a de novembro: Usono: Jack LONDON
- 9-a de decembro : Japanio: NATSUME Sôseki
----
1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1916年
ko:1916년
simple:1916
th:พ.ศ. 2459
1922Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1922
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1922 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki;
- Firmata la Kontrakto de Helsinki pri la organizo de la Esperanto-movado.
- La Tria Asembleo de Ligo de Nacioj akceptas raporton pri Esperanto kiel internacia helplingvo. La raporto de Ligo de Nacioj misinformis ke Albana registraro enkodukis Esperanton en duagradaj lernejo. Sed en tiu jaro Albanio havas malpli ol 6 Esperantistojn.
- Ekapero de Literatura Mondo en Budapeŝto.
- Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj en Ĝenevo.
- Brazila Parlamento donis monan subvencion al Brazila esperanto-movado.
- Fondita Esperanto-grupo de Brescia
- Eŭgeno LANTI publikigis broŝuron For la Neŭtralismon.
- Japanujo kaj mondlingvo publikita de Fuĵisaŭa Ĉikao.
- Unuaj dissendoj de Esperanto per radio.
- Fondita Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj, Bulteno de CK SEU kaj Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno.
- Esperantiĝis:
::Mladen VRTUNSKI, Anton GOLDMANN, Hector VERMUYTEN kaj Léon BERGIERS.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Planlingvoj Okcidentalo kaj Esperantido de Antido publikitaj.
- februaro okazis la Artmoderna Semajno en San-Paŭlo, kiu ekestis la Modernisma Skolo de Brazila literaturo.
- 28-a de februaro: Egipto sendependiĝas de Britio
- 11-a de septembro: Palestino estas transdonita for de la otomana imperio al la brita imperio
- Jaroslav HEYROVSKÝ diskrovis la polarografion
- Kreita Kasuelo
Naskiĝoj
- 31-a de januaro: Otaviano CURVELO de SOUZA
- 10-a de junio: Usono, Judy GARLAND
- 19-a de septembro : Emil ZATOPEK
- 8-a de novembro : Christiaan BARNARD
- 4-a de decembro : Gérard PHILIPE
- 24-a de decembro : Ava GARDNER
- Carlo MUSAZZI
- Árni BÖDVARSSON
- Rüdiger EICHHOLZ
- Aderaldo ROCHA
Mortoj
- Jiří František CHALOUPECKÝ
- Leon FAUVART-BASTOUL
- 7-a de februaro : Francio, Fernand DORÉ
- 14-a de marto : Karolo la 1-a (Aŭstrio)
- 27-a de marto: John ANDERSON
- 2-a de aŭgusto: Kanado, Alexander Graham BELL
- 11-a de novembro: Brazilo: Nuno BAENA
- 18-a de novembro: Francio, Marcel PROUST
----
1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1922年
ko:1922년
simple:1922
th:พ.ศ. 2465
1943Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1943
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1943 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Rapidvortoj 3a-foje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Januaro : Germanion Rusio forpelas el Kaŭkazio
- Februaro : Rusio: La germanoj devas retrotiri sin de Stalingrado
- Publikitaj planlingvoj Intergloso.
- 13-a de oktobro: Italio deklaras militon kontraŭ Germanio
- Libano sendependiĝas
- Libio : la fino de itala kolonia regado. Libio falas sub la rego de Britio kaj Francio
Naskiĝoj
- Josef VOJÁČEK
- 22-a de februaro : Horst KÖHLER
- 25-a de februaro : George HARRISON
- 31-a de marto : Christopher WALKEN, aktoro
- 17-a de aŭgusto : Usono : Robert DE NIRO
- 22-a de oktobro : Francio : Catherine DENEUVE
- 11-a de novembro : Anne VANDERLOVE
- 5-a de novembro : Sam SHEPARD
- 8-a de decembro : James Douglas MORRISON
- 25-a de decembro : Hanna SCHYGULLA
Mortoj
- Lidja ZAMENHOF
- 26-a de junio : Karl LANDSTEINER
- 21-a de aŭgusto : Henrik PONTOPPIDAN
- 8-a de septembro : Julius FUCIK
----
1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1943年
ko:1943년
simple:1943
th:พ.ศ. 2486
SvedioGeografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Svedio
----
Dosiero:se.gif
(svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð)
Lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: SE.
- E-nomo: [a] Svedujo, Svedlando; [o] Sveda Reĝlando.
- Nacia nomo: Konungariket Sverige.
- Areo: 449.964 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Carl XVI Gustaf.
- Leĝdona organo: Parlamento (Svede: Riksdagen).
- Ĉefurbo: Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
- Urboj: Göteborg (471.267 en 2002), Malmö (254.904 loĝantoj en 2002).
- Adm. divido: 24 regionoj (län).
- Loĝantaro: 8.909.128 (2002), inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.
- Ŝtatlingvo: Sveda
- Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida.
- Kredantoj: Luteranismo.
- GNP: totala - 232 mlrd $; pokapa - 23.750 $.
- Eksporto: aŭtomobilo, ŝtalo, fero, papero.
- Monunuo: sveda krono SEK (= 100 oeroj).
- Organizoj: EU, UNO (1946)
- Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi alta, libera)
Esperanto en Svedio
- Esperanto-muzeo
Ĉefregionoj:
- Götaland
- Svealand
- Norrland
Provincoj:
- Ångermanland
- Blekinge
- Bohuslän
- Dalarna
- Dalsland
- Gästrikland
- Gotland
- Halland
- Hälsingland
- Härjedalen
- Jämtland
- Lappland
- Medelpad
- Närke
- Norrbotten
- Skåne
- Småland
- Södermanland
- Uppland
- Värmland
- Västerbotten
- Västergötland
- Västmanland
- Öland
- Östergötland
Gubernioj:
- Blekinge län
- Dalarnas län
- Gävleborgs län
- Gotlands län
- Hallands län
- Jämtlands län
- Jönköpings län
- Kalmar län
- Kronobergs län
- Norrbottens län
- Skåne län
- Södermanlands län
- Stockholms län
- Uppsala län
- Värmlands län
- Västernorrlands län
- Västerbottens län
- Västmanlands län
- Västra Götalands län
- Örebro län
- Östergötlands län
Granda lando, varia klimato
Svedio estas granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj.
Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la sunda ponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.
Malgranda loĝantaro, sed multaj novaj svedoj
La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la enloĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000).
Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande.
Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.
Lingvo
La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon.
Oficialaj minoritataj lingvoj estas la oficiala finna, la finna dialekto parolata apud la landlimo (meänkieli), la samea -- la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas -- la cigana kaj la jida; en la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.
Religio
En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro.
Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj. Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvinde.
Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.
Parlamentismo kaj monarĥio
Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, ”Riksdagen”, havas ĉambron kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj.
La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havas socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboras kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj.
La socialdemokratoj je la balotado de 2002 ricevis 39,8 procentojn de la balotoj kaj la dua partio, la Konservema Koalicia Partio ricevis 15,2 procentojn. La nombroj de la ceteraj kvin partioj estis; Popola partio (liberaluloj) 13,3 procentoj, Maldekstra partio 8,3 procentoj, Kristdemokrata partio 9,1 procentoj, Centra partio 6,1 procentoj kaj la Verduloj 4,6 procentoj. Ĉefministro estas Göran PERSSON.
La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karlo XVI Gustavo (Carl XVI Gustaf) naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.
Multaj militoj, sed longa paco
Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado.
La sveda regno formiĝis dum la 12a jarcento. Ĝis la 16a jarcento la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la 14a jarcento Svedio, Norvegio kaj Danio estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris Finnlandon. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la 16a jarcento. Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ Balta maro – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la 18a jarcento.
Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ Rusio en 1808-1809 Svedio devis forlasi Finnlandon. La unuo, en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde 1814, dissolviĝis en 1905. Svedio partoprenis nek en la unua nek en la dua mondmilito, kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en 1945. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En 2001 la partioj de la parlamento komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio.”
Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en UN estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – Danio, Finnlando, Norvegio kaj Islando – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.
Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta
La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj 1989-91 ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de Sovetio kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En 1991 Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la Eŭropa Unio (EU) kaj en 1994 oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la 1an de Januaro 1995. Kiam la eŭropa mona unio (EMU) ekfunkciis la 1an de Januaro 1999, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto 2003 la sveda gento referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkaj jaroj por povi havi novan referendumon.
La armeo alĝustiĝas al nova situacio
Dum la jardekoj de la malvarma milito Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter Varsovia pakto kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de Sovetio.
La defendaj fortoj (la armeo), kies fundamento estas ĝenerala militservo por viroj, nun estas malpli granda ol antaŭe. Parlamenta decido de la jaro 2000 signifas ke la nombro de taĉmentoj malkreskos, sed la kvalito kaj la adaptiĝemo kreskos. La aerarmeo estos grava. Estas preteco por sveda partopreno en internacia kontribuado por traktado de krizoj. Dum la pasintaj jaroj pli ol 60 000 svedaj soldatoj servis kiel UN-soldatoj en diversaj lokoj en la mondo.
Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa Jugoslavio.
Malriĉa lando riĉiĝis
En la mezo de la 19a jarcento Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado.
Dum la jardekoj post la dua mondmilito la sveda ekonomio bone evoluis. La bruta nacia produkto (BNP) kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la 1990-aj jaroj Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la 1930-aj jaroj. La BNP malkreskis, la sveda krono perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis.
Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. Germanio kaj Britio estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna-, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj.
La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas interreton kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.
Intensa debato pri nuklea energio
Demandoj pri medio ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. Nuklea energio respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en 1980 la parlamento decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en 2010, sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en 1999. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.
Evoluinta socialzorga ŝtato
Grandskala socialzorga sistemo dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita.
La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.
Egaleco inter la seksoj
Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.
Edukado kaj esplorado
Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.
Preslibereco kun tradicioj
La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en 1766. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo
Kreskanta turismo
La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj enloĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.
Konataj svedoj
- ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
- Ingmar BERGMAN, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
- Ingrid BERGMAN (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
- Jussi BJÖRLING (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
- Björn BORG, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
- Greta GARBO (1905-1990), ”La dia”, naksiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
- Dag HAMMARSKÖLD, (1905-1961) estis generala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
- Valdermar LANGLET, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris en 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
- Astrid LINDGREN, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
- Alfred NOBEL, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobelaj premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10an de Decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
- Olof PALME, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
- August STRINDBERG, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
- Raoul WALLENBERG, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta.
(Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto)
vidu ankaŭ:
- Svedlingva literaturo
- Reĝoj de Svedio
- Jakriborg
Kategorio:Svedio
als:Schweden
fiu-vro:Roodsi
[[got:
BritioTiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio
----
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a .
Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
----
Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo
Kategorio:Britio
als:Grossbritannien und Nordirland
ja:イギリス
ko:영국
ms:United Kingdom
simple:United Kingdom
th:สหราชอาณาจักร
zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Atombombo
Difino
Atombombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisio aŭ fuzio de atomaj kernoj, t.e. de nuklea energio aŭ atom-energio.
La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj, kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo.
Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj).
Estas atentigenda ke la granda detrukapablo de la nukleaj armiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikoj.
Tipoj de atombombo
A-bombo
A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945.
H-bombo
H-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea kunfandiĝo de hidrogenaj atomkernoj.
Neŭtrona bombo
N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj, malpliigante la detruadon de la celo mem.
Historio
La unua atombomo estis konstruita de Usono dum la Dua Mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis ĝin estis John von NEUMANN, Edward TELLER, Robert OPPENHEIMER, Richard Phillips FEYNMAN kaj Hans Albrecht BETHE.
La unuan bombon oni test-eksplodigis la 16-an de julio 1945 en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. La atoma programo estis komencinta la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Pluraj miloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono.
Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la detruos Hiroŝimon.
Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. TRUMAN nur je la oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. ROOSEVELT, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. Je la 24-a de julio Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Iosif STALIN pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.
Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako
Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu ĉi estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua Mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.
Elekto de la cel-urboj
La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la , elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro.
Laŭ Robert JUNGK:
:"En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanujo, Profesoro Edwin O. REISCHAUER, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCORMACK, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. STIMSON indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo."
Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard RHODES, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Le | | |