Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Nikaragvo

Nikaragvo

Geografio > Ameriko > Mezameriko > Nikaragvo ---- Dosiero:ni.gif Nikaragvo - Nicaragua Lando en Centra Ameriko.

Ĝeneralaj informoj

Geografio

OAŜ Nikaragvo situas en Centra Ameriko, kun bordoj en la Pacifika Oceano kaj la Kariba Maro. La plej multo de la loĝantaro troviĝas en la okcidenta regiono, kie situas la ĉefurbo Managvo, kaj la du ĉefaj urboj Leono kaj Granado. En tiu parto troviĝas ankaŭ du grandaj lagoj: Lago de Managvo kaj Lago de Nikaragvo. Nikaragvo organiziĝas en 15 Departementoj, kies nomoj kaj ĉefurboj (krom se la nomoj estas la samaj) estas:
- Nova Segovio (Nueva Segovia), ĉefurbo Okotalo (Ocotal)
- Madrizo (Madriz), ĉefurbo Somoto
- Estelio (Estelí)
- Ĉinandego (Chinandega)
- Leono (León)
- Managvo (Managua)
- Masajo (Masaya)
- Karazo (Carazo), ĉefurbo Ĥinotepeo (Jinotepe)
- Granado (Granada)
- Rivaso (Rivas)
- Ĉontaleso (Chontales), ĉefurbo Ĥuigalpo (Juigalpa)
- Boako (Boaco)
- Matagalpo (Matagalpa)
- Ĥinotegao (Jinotega)
- Río San Juan, ĉefurbo San Carlos Ekzistas ankaŭ du Aŭtonomaj Regionoj:
- Norda Atlantiko, ĉefurbo Bilwi aŭ Puerto Cabezas
- Suda Atlantiko, ĉefurbo Bluefields. La departementoj kaj aŭtonomaj regionoj dividiĝas en municipoj, da kiuj estas nun 153. Vidu ankaŭ:
- Listo de urboj de Nikaragvo

Historio

Nikaragvo estis koloniigita de Hispanio en 1524. Ĝi sendependiĝis en 1821 kaj fariĝis parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko. Ĝi apartiĝis poste, kaj fariĝis tute sendependa en 1854. Ĝi tamen estis tre influita de Usono, kiu intervenis en la politika vivo. Dum iom da tempo eĉ prezidento estis usona aventuristo William WALKER en 1856. Poste estis tridek jaroj de konservativa regado, ĝis kiam liberala José Santos ZELAYA prenis povon en 1893. Usono denove gvidis ribelon en 1909, inter alie por favori la konstruadon de centramerika kanalo, kaj okupis la landon de 1912 ĝis 1933. Dume, Augusto César SANDINO gvidis gerilan lukton kontraŭ la usona okupado de la lando. Li estis murdita de Alejandro SOMOZA GARCÍA, kiu prenis la povon en 1936. Dum la meza 20-a jarcento la lando estis gvidata de familio Somoza (patro kaj filoj), kontraŭ kiu luktis la Frente Sandinista de Liberación Nacional (FSLN, Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo), politika organizaĵo de maldekstra tendenco kreita en 1962. Tiu lukto estis nomita nikaragva revolucio kaj finiĝis per la eniro de la ribeluloj en Managvon en 1979 kaj la ekziligo de la diktatoro Anastasio SOMOZA DEBAYLE. La sandinistoj prenis la povon, en koalicio kun aliaj opoziciaj fortoj, kaj post demokrataj voĉdonoj en 1984 la gvidanto de la organizo Daniel ORTEGA fariĝis la prezidento, kun la verkistoj Sergio RAMÍREZ kiel vicprezidento kaj Ernesto CARDENAL kiel Ministro de Kulturo. La nova registaro suferis la kontraŭstaron de la Usona registaro, gvidata de konservativa Ronald REAGAN, kiu timis eblan influon de la kuba revolucio. Ĝi organizis kontraŭrevoluciulan militistaron, nomatan contra (de kontraŭrevoluciularo). La malbonega heredata ekonomia situacio, la usona blokado kaj la propraj eraroj kondukis al forta ekonomia krizo. Post nova balotado en 1990, venkis la opozicia kandidato Violeta BARRIOS, vidvino de ĵurnalisto Pedro CHAMORRO, murdita de la reĝimo de Somoza. De tiam la balotoj plu okazas regule, kvankam la grado de korupteco estas alta kaj la malriĉeco estas unu el la plej grandaj de la tuta Ameriko.
-
ja:ニカラグア ko:니카라과 ms:Nicaragua zh-min-nan:Nicaragua

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Mezameriko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko ---- Mezameriko estas historia nomo, por la mezo de la nuntempa Meksiko ĝis Nikaragvo kiu pli malpli kongruas kun la meŝika imperio. Ne konfuzu kun Centra Ameriko kiu estas la nomo de la geografia zono inter nord- kaj sud-Amerikoj. La plej gravaj kulturoj kiuj floris en Mezameriko estis tiuj de la olmekoj, toltekoj, meŝikoj kaj majaoj. Kategorio:Nordameriko ! ja:メソアメリカ ms:Mesoamerika

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Katolikoj

Romkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas 53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon. Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento plenaĝiĝis sub la Eklezio. La baza kredo de la Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro: :Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. :(Mateo 16:18-19) La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato. Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento. Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento<, la kristana duono de la Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Sakramento

Katolikismo rekonas sep sakramentojn: # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj

Katolikaj Kredoj

La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.

La Eklezia Rolo

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.

Savo

La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto. Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.

Herezoj

La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura. La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo Vidu ankaŭ :
- Jansenismo

Monaĥaj ordenoj

Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.

Katolikismo kaj Esperanto

La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910. Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com. Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika. La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio. Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto. Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj. Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio. En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio. Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana(26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo. Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina moderna.

Ekstera ligo


- [http://www.ikue.org IKUE] Kategorio:Katolikismo ja:カトリック

Kotono

Plej malnova skribita mencio pri kotono estas en Hindio. Kotono kultivatis en Hindio ekde pli da 3.000 jaroj kaj priparolitas en la Rigvedo skribita pr. en jaro -1500. De antikveco, kaj dum jarcentoj, ĝis la angla kolonigado, Hindio estis ĉefa produktanto kaj eĉ eksportisto de kotonaĵoj. En antikvaj tempoj Romianoj importis per alta kosto la hindiajn muslinojn, kiuj ili nomis ventis textiles t. e. teksitaj ventoj. Modernhistorie kotonaj ŝtofoj ornamitaj per koloraj pentraĵoj presitaj el Hindio ekkonatis en Eŭropo nur en la 17-a jarcento kaj tiam nomitis "hindiaĵoj". Kotono estas tiu silkeca lanugo, kiu kovras la semon de kotonujo kaj el kiu oni teksas diversajn ŝtofojn (kardita, kombita kotono). Oni nomas brilkotono, al kiu oni donas per kemia traktado silkecan aspekton. Fulmokotono estas celuloza nitrato, preparata per nitrado de kotona celulozo kaj flagrante lkiel pulvo. Puriga kotono estas fasko el kotonaj fadenoj por purigi kaj poluri malpurajn objektojn. ja:綿 simple:Cotton

Sukero

La sukero estas unu tipo de la karbonhidratoj, la plej ofte uzata sukero estas la blanka kaj kristale solida sakarozo, uzata por dolĉigi trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. La simplaj sukeroj kiel la glukozo (kiu parte konstruas la sakarozon) deponas grandan energion, uzatan en la metabolo. Kiel kuireja termino, la sukero estas manĝajo, kiun karakterizas la dolĉeco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel bruna aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de sukerkano, ne precice kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita sukero. La kando estas purigita, kristaligita k preskaŭ travidebla (diafana) sukero.

Produktado

La sakarozo estas la ekstrakto el sukerkano, sukerbetosukerpalmo per rafinado. En la financa jaro 2001/2002, 134.1 miliono tunoj da sukero estis produktata dismonde. La plej gravaj landoj, kiuj kulturas sukerkanojn (sukerenhavo 16-20 %) troviĝas en tropika klimato (Mez- kaj Sud-Ameriko, Sud-Orientazio). La sukerbeto (sukerenhavo 16-22 %) estas kulturita en la landoj de la kontinenta (mezvarma) klimato (ĉefe EU, Usono) La kruda planto estas dispremita, la suko kolektita kaj filtrita. Tiu ĉi fluidaĵo estas traktita por eltiri malpuraĵojn (precipe per kalko) kaj poste neŭtrigita per sulfur-dioksido. La suko estas bolpurigita, la sedimento surfundiĝas kaj tiel iĝas forigebla, la aliaj malpuraĵoj eliĝas per la ŝaŭmo. La varmo estas reuzata en la sekvaj ŝtupoj (la temperaturo de la manipulado]] ĉiam malgrandiĝas) kaj la suko iom post iom densiĝas. (La malgrandiĝo de la manipula temperaturo necesas por obstakli la karameliĝon.) La densiĝo de la likvaĵo estas helpata per vakuo, la estiĝo de sukerkristaloj estas helpata per aldono de sukerpulvero, kiu donas la kernon por la kristaloj. La densiĝanta sukerfluidaĵo tiel atingas la densecon de 90 % sekmaterialo. La dispartigo de la sukero kaj siropo (i.a. melaso) okazas en centrifugilo. Ankaŭ estas aliaj specoj de regionaj sukeroj.

Kemie

Biokemie, la sukero estas simpla molekulo, kiun oni povas nomi karbonhidrato (monosakarido kaj disakarido). La sukeroj enhavas malofte aldehidan grupon (-CHO) aŭ ketonan grupon (C=O), kie la oksigeno kaj karbono havas duoblan ligon, kio faras ĝin reakcia. La plimulto de la sukeroj havas la formulon (CH2O)n , kie la n estas inter 3 kaj 7. La notinda escepto estas la desoksiribozo, kies nomo aludas al la “foraperinta” oksigeno (el la greka deoxi-). Kvankam oni povas karakterizi kelkajn per la reakciaj grupoj, ili estas ĉefe karakterizitaj per la karbonenhavo. La triozaj derivaĵoj (C3H6O3) estas la interproduktoj de la glikolizo. Inter la pentozoj la plej gravaj estas la ribozoj kaj desoksiribozoj, kiuj konstruas i.a. la nukleajn acidojn. La ribozo do estas la komponento de multaj kemiaĵoj, kiuj estas gravaj en la metabolo, kiu enhavas NADH kaj ATP. La heksozoj kiel ekz. la glukozo estas la ĝenerala substrato por la produktado de energio en la formo de ATP. La plantoj konstruas dum la fotosintezo glukozon, kiu estas deponita ameloforme. Multaj pentozoj kaj heksozoj kapablas formi ringan strukturon. La aldehida kaj la ketona grupo en tiuj fermit-ĉenaj formoj ne estas libera, tiel multaj tipikaj reakcioj de tiu ĉi grupo ne okazas. Glukozo ekzistas en la solvaĵoj ekvilibraj plej ofte ringforme, nur ne pli ol 0,1 % de la molekuloj havas malfermitan formon. La monosakaridoj povas formi glukozidajn ligojn al aliaj monosakaridoj en la fermit-ĉena formo, tiel kreante disakaridojn kiel sakarozojn kaj polisakaridojn kiel amelon. La glikozidaj ligoj devas detruiĝi per hidrolizo aŭ alimetode per la enzimoj, antaŭ ol la komponantoj estas uzataj an la metabolo. La prefikso ’’’gliko-’’’ aludas al la ĉeesto de la sukero en la cetere nekarbon-hidrata materialo: ekzemple la glikoproteino estas proteino kun alligita unu aŭ pli da sukermolekulo. Simplaj sukeroj estas: sakarozo, fruktozo, glukozo, dekstrozo, maltozo kaj mannozo. La sakarozo povas transformiĝi al glukozo kaj fruktozo per hidrolizo, produktante la t.n. ‘’invertitan sukeron’’. Tiu ĉi sukero estas pli dolĉa ol la originala sakarozo kaj estas uzata en sukeraĵejoj por dolĉigi kaj moligi la strukturon de la sukeraĵoj.

Ekonomio

EU estas la 2-a plej granda eksportanto de sukero. La interna merkata prezo estas triobla ol tiu de la mondmerkato, la memkosto estas 5-6-obla ol en Afriko, Sud-Ameriko. La KAP (Komuna AgrarPolitiko)subvencias per 2 miliardoj da eŭro la eŭropajn produktantojn.

Historio

Antaŭ la kristala sukero oni uzis la sukon de la sukerkano (Hindio, Ĉinio) aŭ la mielon por dolĉigi la nutraĵojn. Unuafoje oni ellaboris la kristalogon de sukero en Hindio kej de tie disvastiĝis en la mondo. En Eŭropo aperis la sukero en la mezepoko kun la alveno de la maŭroj. Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando. En la jaro 1747 Andreas Sigismund MARGGRAF, germana kemiisto, pruvis, ke la sukero de la sukerkano estas la sama kiel tiu de la beto. La esplorojn de Marggraf daŭrigis Franz Karl ACHARD, kiu ellaboris la industrian produktadon de sukero el sukerbeto. Li malfermis la unuan rafinejon en 1802 en Wohlau-Cunern, Silezio, Prusio. Kategorio:Kemiaĵo ja:糖

Viando

Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Diversaj kulturoj malpermesas manĝadon de malsamaj tipoj de viando konforme al propraj tradicioj kaj tabuoj. Ekzemple, dum francoj kaj japanoj manĝas ĉevalan viandon, britoj opinias tion preskaŭ same neakceptebla kiel kanibalismo. Simile, eŭropanojn ŝokas la korea manĝado de hunda viando, kaj same judojn kaj islamanojn tiu de porka. Brazilanoj, ĝoje manĝas katviandon, sed havas naŭzojn pri hundviando. Ĝenerale, oni ne manĝas la viandon de karnivoroj. El kultur-antropologia vidpunkto (ekzemple Marvin HARRIS), oni klarigas la nemanĝindon de hunda (aŭ homa) viando tiel, ke la hundo (resp. homo) mem devas manĝi pli da viando ol ĝi produktos jam buĉite, kio kontraŭas bazajn principojn de ekonomio; ĝia manĝado estas do neeviteble luksaĵo. Moroj pri manĝado estas ĉiam plenaj de kulturaj signifoj, kiel montris Claude LEVI-STRAUSS kaj aliaj antropologistoj. Argentinanoj, ekzemple, pensas bezoni manĝi ĉirkaŭ 5 kg da viando po monato por esti bone nutritaj, ili rigardas Brazilanojn kiel mizerulojn ĉar ili manĝas malmute da bovviando kaj ovoj. Male, meksikano povus rigardi argentinanojn kiel mizere malbonnutritaj ĉar ili ne manĝas sufiĉon da maizo, ktp.
-
ja:肉

Malneta Enlanda Produkto

La Malneta Enlanda Produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio. Ĝi plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la nenaturaj (sed rezulto de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, due pro malegaleco de riĉodispartigo. Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio. Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP.

por legi statistikojn, alilingve:


- angle: GDP
- dane: BNI
- france: PIB
- nederlande: BNP
- portugale: PIB

Vidu ankaŭ

Malneta Enlanda Produkto po kapo ja:国内総生産 simple:Gross Domestic Product Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

1945

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.

Naskiĝoj


- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT

Mortoj


- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY ----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年 ko:1945년 simple:1945 th:พ.ศ. 2488

Centra Ameriko

Geografio > Ameriko > Mezameriko < Nordameriko ---- Mezameriko aŭ Centrameriko estas tiu longa istmo kiu kuras ekde Jukatano en suda Meksiko ĝis la Panama kanalo aŭ la limo de Kolombio, konektante la du kontinentojn de Ameriko. Mezameriko estas laŭ geologia mezurilo sufiĉe nova tero, kun multe da vulkana aktivo. Krom anglalingva Belizo, ĝi entute apartenas al Latin-Ameriko. Landoj, denorde suden:
- Gvatemalo
- Belizo
- Honduraso
- Salvadoro
- Nikaragvo
- Kosta-Riko
- Panamo Ankaŭ troviĝas Franca insuleto:
- Klipertono Mezameriko estas, ĝenerale, geografia termino kaj Centra Ameriko, politika. La politika termino celas la kvin mezamerikajn landojn, kiuj sendependiĝis de la Regno de Hispanio je la 15-a de septembro de 1821. Kiel moderna esprimo, kelkfoje, Centra Ameriko inkludas Panamon kaj, eĉ pli malofte, Belizon. Pro ekonomiaj kaj politikaj bezonoj, pli moderne, kiam oni parolas pri Centra Ameriko, ankaŭ oni inkludas Domingon. En la geografia esprimo Mezameriko estas ofte inkludataj la Grandaj Antiloj (Kubo, Jamajko, Puerto-Riko, kaj la Hispanjolo -Haitio kaj Domingo) plus kelkaj insuloj. Biologie centra Ameriko ege gravas, ĉar sur tiu siĉe malvasta regiono konsistanta el suda Meksikio kaj sep malgrandaj landoj troviĝas 11% el la surtera totalo de specioj animalaj kaj vegetalaj. Ĝi estas neansatataŭeble riĉotrezoro da Biodiverseco. ja:中央アメリカ simple:Central America zh-min-nan:Tiong Bí-chiu

Kariba Maro

Geografio > Maroj > Kariba Maro ---- La Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj. La Kariba Maro etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo. La ligo inter la Kariba Maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo. Vidu ankaŭ: Antiloj ja:カリブ海

Granado (Nikaragvo)

Geografio > Ameriko > Centra Ameriko > Nikaragvo > Granado :Por aliaj signifoj de la vorto, vidu Granado ---- Granada estas urbo de Nikaragvo, fondita en 1524 de Francisco HERNÁNDEZ DE CÓRDOBA, kaj do la unua urbo fondita de eŭropanoj en kontinenta Ameriko. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma departemento. Ĝi situas en la bordo de Lago Nikaragvo, kaj nun havas ĉ. 110.000 loĝantojn. Post la sendependiĝo de la lando en 1839, Granado alternis kun Leono kiel ĉefurbo: Granadon preferis la konservativuloj kaj Leonon la liberaluloj. Fine, la rolon transprenis Managvo en 1858. Granado estis komerca centro. Ĝi plu estas la tria plej granda urbo, kaj fariĝis turisma centro, kun interesaj arkeologiaj restaĵoj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.granada.com.ni/ Turisma informo] Kategorio:Nikaragvo

Lago de Nikaragvo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Nikaragvo > Lago de Nikaragvo ---- La Lago Nikaragvo estas tre granda lago situata meze de la lando Nikaragvo en Centra Ameriko. Ĝia origina nombro estas Cocibolca /kosibolka/ kiu signifas 'dolĉa maro'. Ĝi havas surfacon de 8.624 km2. En la lago vivas la ununuraj dolĉakvaj ŝarkoj de la tuta mondo. La rivero San-Juan interligas lagon kun la Kariba Maro.

Eksteraj ligoj


- [http://www.edicioneslupita.com/nicaragua/cocibolca.html Bildoj pri Lago de Nikaragvo (es)] Kategorio:Nikaragvo Nikaragvo

Managvo

Geografio > Ameriko > Centra Ameriko > Nikaragvo > Managvo ---- Managvo (hispane Managua) estas la ĉefurbo de Nikaragvo. Kun loĝantaro de ĉ. 1.617.096 homoj en 2004, ĝi estas la plej granda urbo en Centra Ameriko. Ĝi situas en la suda bordo de Lago Managvo. Ĝi fariĝis la landa ĉefurbo en 1855; antaŭe tiu ĉefeco apartenis alterne al la urboj de Leono kaj Granado. Mangvo suferis fortan tertremon kun fajro je la 31-a de marto de 1931. La 23-an de decembro de 1972, ĝi suferis novan tertremon, kiu kaŭzis pli ol 10.000 mortojn. Ekestis granda internacia kampanjo por helpi la supervivantojn, sed estas pruvoj ke la diktatoro Somoza kaj liaj trupoj prenis grandan parton da ĝi, kio probable multe helpis en lian forigon el la povo fare de la sandinistoj kelkajn jarojn poste. La centra parto de la urbo ankoraŭ montras la damaĝojn tiam kaŭzitajn. Kategorio:Nikaragvo Kategorio:Ĉefurboj ja:マナグア

Granado (Nikaragvo)

Geografio > Ameriko > Centra Ameriko > Nikaragvo > Granado :Por aliaj signifoj de la vorto, vidu Granado ---- Granada estas urbo de Nikaragvo, fondita en 1524 de Francisco HERNÁNDEZ DE CÓRDOBA, kaj do la unua urbo fondita de eŭropanoj en kontinenta Ameriko. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma departemento. Ĝi situas en la bordo de Lago Nikaragvo, kaj nun havas ĉ. 110.000 loĝantojn. Post la sendependiĝo de la lando en 1839, Granado alternis kun Leono kiel ĉefurbo: Granadon preferis la konservativuloj kaj Leonon la liberaluloj. Fine, la rolon transprenis Managvo en 1858. Granado estis komerca centro. Ĝi plu estas la tria plej granda urbo, kaj fariĝis turisma centro, kun interesaj arkeologiaj restaĵoj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.granada.com.ni/ Turisma informo] Kategorio:Nikaragvo

Untergeschoss

Souterrain (französische Sprache| französisch für ‚unterirdisch‘) ist ein Synonym für das Untergeschoss oder auch Kellergeschoss eines Gebäudes, da dieses Geschoss (mit seinem Fußboden) unterhalb der Erdoberfläche liegt. Oft liegt das Souterrain nur halb unter der Erdoberfläche, das folgende Geschoss, das Hochparterre ein halbes Geschoss über ihr. Von einem Souterrain(geschoss) wird allgemein nur dann gesprochen, wenn die entsprechenden Räume zum Wohnen, bzw. dem dauernden Aufenthalt von Personen dienen und entsprechend ausgelegt sind. Der Begriff ist in Deutschland eigentlich eine veraltende Bezeichnung, wird allerdings gerne im Sinne einer elaborierten Ausdrucksweise oder als Marketingausdruck ("Souterrainwohnung zu vermieten ...") verwendet. Kategorie:Bauteil (Gebäudeteil)

jednorki bandyta poker Randki doda odywki










































:: RELATED NEWS ::
Гъски
Гъските (Anser) са род едри птици от семейство Патицови, разред Гъскоподобни. Тежат между 1,5 и 6 кг. Нямат изразен птици от семейство Патицови, разред Гъскоподобни. Тежат между 1,5 и 6 кг. Нямат изразен Фонокартата (или телефонна карта) е карта, външно подобна на кредитна карта, използвана за заплащане на телефонни услуги. Обикновено фонокартата се к

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org