Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Nordameriko

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Atlantika Oceano

Geografio > Atlantika Oceano ---- Atlantika Oceano aŭ Atlantiko estas la dua plej granda oceano sur la terglobo inter Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Eŭropo kaj Afriko. Ĝi etendiĝas sur 100 000 000 km2. Ĝi formiĝis el la disigo antaŭ milionoj da jaroj de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9 560 m ĉe la marprofundo de Porto Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro la mezatlantika dorsalo. vidu ankaŭ :
- Golfa-marfluo Kategorio:Oceano als:Atlantik ja:大西洋 ko:대서양 simple:Atlantic Ocean th:มหาสมุทรแอตแลนติก zh-min-nan:Tāi-se-iûⁿ

Kariba Maro

Geografio > Maroj > Kariba Maro ---- La Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj. La Kariba Maro etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo. La ligo inter la Kariba Maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo. Vidu ankaŭ: Antiloj ja:カリブ海

Azio

Geografio > Kontinentoj > Azio ---- Kontinentoj Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio. Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn. :Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso. Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon] ------- EdE-A > Azio Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo. Kategorio:Kontinentoj ! ja:アジア ko:아시아 ms:Asia simple:Asia th:ทวีปเอเชีย zh-min-nan:A-chiu

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Amerigo VESPUCCI

Amerigo VESPUCCI (naskiĝis je la 9-a de marto, 1454, mortis je la 22-a de februaro, 1512) estis itala komercisto, esploristo kaj kartografo je la servo de Hispanio. De lia nomo devenas Ameriko, la kontinento. Li naskiĝis en la itala urbo Firenze en la jaro 1454. En 1492 li iris al Sevilla, Hispanio, kie laboris kun Juanoto Berardi, firenzano kiu estis rilata al la negoco de oro kaj sklavoj. Post la morto de Berardi, Vespucci eniris al la ŝipirado. Inter 1499 kaj 1502 li translokiĝis al Lisbono, el kie li plurfoje vojaĝis al Ameriko. Li estis membro de la ekspedicio de Gonzalo Coelho, sub la portugala krono, en 1501. En tiu ekspedicio li iris al la insularo Cabo Verde, al Brazilo kaj al La Patagonia, proksime al la Markolo de Magallanes. Tiel li pruvis ke tiuj ĉi landoj estis alia kontinento. Li rakontis tiun ĉi vojaĝon en letero al Lorenzo di Pier Francesco de Medici, eldonita en Parizo en 1502 kun la titolo Mondus Novus. En la enkonduko de la verko Comographie introdutio (eldonia en 1507), Martin WALDSEEMÜLLER, donis al la nova kontinento la nomo de Ameriko, honore a Vespucci. VESPUCCI, Amerigo ja:アメリゴ・ヴェスプッチ

Nova Mondo

Pri la subjektiva termino Nova Mondo, uzita kaj uzata de kelkaj eŭropanoj pri Ameriko kaj Oceanio, vidu sub Afrik-Eŭrazio. ja:新世界

Istmo de Panamo

La Istmo de Panamo (antikve nomata Istmo de Darién) estas la mallarĝa strio da lando tiu apartigas la Kariban Maron kaj la Pacifikon, ligante Nord- kaj Sud-Ameriko. Ĝi formis proksime antaŭ 3 milionoj da jaroj dum la Pliocena epoko. Ĝi situas en la lando de Panamo, kaj estas transigita de la Panama Kanalo. Kiel multaj istmoj, ĝi estas loko de ega strategia valoro pro ĝia graveco de ambaŭ landa kaj oceana transportado. Kategorio:Istmoj Kategorio:Panamo ko:파나마 지협 ja:パナマ地峡

Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj ---- Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la (ĉe-)Karibmaraj insuloj. Nur Bahamoj, Bermudo kaj Turkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile. Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:
- Grandaj Antiloj (kun "grandaj" insuloj kiel Jamajko, Kubo, Puerto-Riko kaj Hispanjolo)
- Malgrandaj Antiloj (kun "malgrandaj" insuloj kiel Angvilo, Antigvo-Barbudo, Gvadelupo, Barbado, Dominiko, Grenado, Martiniko)
- (Ĉebordaj Antiloj (kun insuloj proksimaj al la marbordo de Sudameriko, kiel Arubo, Trinidado kaj Tobago)) Se dezirindas duonigi Amerikon, la Antiloj Grandaj kaj Mal- nature apartenas al Nordameriko, dum la Ĉebordaj al Sudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj. Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas kolonioj. Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte de Kubo, la insuloj estas demokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de Usono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la Sovetunio, estas la granda escepto. Ekonomio: La efika metropolo de la regiono estas Miami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el komunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de Haitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj. Historio: Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La sklaveco estis sklaveco kruela: en Barbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de Hispanio, Britio, Francio, Nederlando kaj post 1898, eĉ de Usono. Sklaveco malaperis en la 19-a jarcento. Post la Dua Mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al Usono (Novjorko, Miami) kaj Kanado (Toronto). Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de muziko: regeo, kalipso, salso, merengeo, ktp. Kulture, la landoj Belizo, Bahamoj kaj Gujano estas ankaŭ parto de la Antiloj. Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvan tohuvobahuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis: kreolaj ks. Kelkaj antilanoj parolas la Hispanan (Kubo, Puerto-Riko, Domingo), aliaj la Anglan (Jamajko, Barbado, Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ la Franca (Haitio, Gvadelupo, Martiniko) kaj Nederlanda (Arubo, Nederlandaj Antiloj) estas parolataj. ---- Vidu ankaŭ: Bermuda Triangulo - Kariboj - Kariba Maro - Britaj Antiloj Kategorio:Nordameriko ! ja:西インド諸島

Belizo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Belizo ---- Dosiero:belize.gif Belize Lando en Centra Ameriko, iama Brita Honduro.
- Landkodo: BZ.
- E-nomo: Belizo.
- Nacia nomo: [o] Belize; [m] British Honduras.
- Areo: 22.965 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Belmopano.
- Loĝantaro: 266 mil (2002),
- Etnaj Grupoj: Mestizoj (indiana-eŭropa) ĉa. 45%, Kreoloj (afrikana-eŭropa) ĉa. 30%, Majaoj 10%, Garifuna (indiana-afrikana) ĉa. 7%, germanidaj Menonitoj ĉa. 4%, Hindoj ĉa. 2%, aliaj ĉa. 2,0%.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Pokapa GNP: 2.630 $.
- Historio: brita kolonio de 1862. En 1973 ĝi alinomiĝis je Belizo. Sendependa ŝtato de 1981. Kategorio:Belizo ja:ベリーズ ko:벨리즈 ms:Belize simple:Belize zh-min-nan:Belize

Dominikio

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispaniolo > Domingo < Nordameriko ---- Insula lando ĉe Kariba Maro, en la orienta parto de insulo Hispaniolo. Ankaŭ konata kiel Dominikio (sed Dominiko estas alia insula nacio en la Kariba Maro).
República Dominicana
Kariba Maro Kariba Maro
(Pli detale) (Pli detale)
Nacia devizo: Dios, patria, libertad
(Hispane: Dio, patrolando, libereco)
Image:LocationDominicanRepublic.png
Ĉefurbo Sankta Domingo
Oficiala lingvo Hispana
Areo 48.730 km²
Loĝantaro
 - Sume (2002)
 - Loĝantara denseco
8.581.477
139,5/km²
Prezidento Leonel FERNÁNDEZ REYNA
Politika sistemo Respubliko
Sendependiĝo
 - Deklarita
 - Rekonita
(De Hispanio kaj Haitio)
1821
1844
Pokapa MEP 1.460 $
Valuto Dominga peso
Eksporto sukero, kafo, kakao, fero-nikela degelaĵo
Tempozono UTC -4
Nacia himno Quisqueyanos valientes
Interretkodo.DO
Telefonkodo+1 809 kaj +1 829
Membro de: OAŜ, UNO

Historio

Kristoforo Kolumbo kaj liaj viroj alvenis al la insulo Hispaniolo en la unua vojaĝo al la Nova Mondo en la jaro 1492. En la antaŭtago de Kristnasko, la ŝipo "Santa Maria" detruiĝis ĉe la norda marbordo de Haitio, kaj Kolumbo konstruis lignan fuorton tie. La loko nomiĝis La Villa de Navidad ("La Vilaĝo de Kristnasko"). Kiam Kolumbo revenis al la loko en 1493, la 39 hispanaj viroj lasitaj antaŭjare estis mortaj. Tiam Kolumbo konstruis la unan daŭran setlejon de eŭropanoj en la Nova Mondo, La Isabela, 1493, en la norda marbordo de la nuna Dominga Respubliko. La diktatoro Rafael Leónidas TRUJILLO estigis kulton al si. Li ŝangis la nomon de la ĉefurbo Santo Domingo al Ciudad Trujillo kaj nomis la ĉefan monton Pico Trujillo, krom plenigi la insulojn per statuoj pri li. Li varbis hispanajn enmigrantojn por rasblankigi la loĝantaron. Paradokse, dum dominganoj elmigras amase al Usono kaj Hispanio, haitianoj penas enmigri en Domingon, kie ili estas diskriminaciataj.

Geografio

Aparta artikolo: Geografio de Domingo La ĉefurbo estas Sankta Domingo. La due plej granda urbo estas Santiago de los Caballeros, ofte konata nur kiel "Santiago". En la lando ekzistas tri ĉefaj montaroj:
- La Centra Montoĉeno, kiu devenas de Haitio kaj etendiĝas suden tra la centra parto de la insulo. En tiu ĉiu montaro estas la plej alta monto en Antiloj, la monto Duarte (3175 m).
- La Norda Montoĉeno, paralela al la Centra Montoĉeno, deseparas la valon Valle del Cibao de la nordaj ebenaĵoj ĉe la Atlantika Oceano. La plej alta loko estas la monto Diego de Ocampo.
- La Orienta Montaro, malpli alta ol la aliaj montaroj. Sudokcidente ankaŭ estas du pli mallarĝaj montoĉenoj: Bahoruco kaj Neiba. Tra la lando fluas kelkaj riveroj, eĉ tranavigeblaj: Soco, Higuamo, Romana, Yaque del Norte, Yaque del Sur, Yuna, Yuma kaj Bajabonico.

Loĝantaro

Aparta artikolo: Demografio de Domingo La plej parto el la dominganoj estas miksaĵo el idoj de afrikanoj kaj eŭropanoj. Proksimume 11% de la loĝantaro estas afrikdevena, kune de enmigrintoj el Haitio kaj ties idoj. Hispan- kaj eŭropdevenaj estas 16% de la enloĝantoj. La resto estas azianoj, plejparte ĉinoj, kaj araboj. La dominga kulturo estas ĉefe hispaneca, sed ankaŭ ekzistaj multaj influoj el Afriko, Antiloj kaj Usono. Ekde la 1960-oj la ekonomiaj problemoj instigis multajn forlasi sian landon kaj vojaĝi al Usono, ĉefe al la urbegoj ĉe la orienta marbordo. La kvartalo Washington Heights en Novjorko estas tiel dense loĝata de dominganoj, ke foje oni nomas ĝin Quisqueya Heights. Oni pensas, ke la praloĝantoj de la insulo nomis ĝin Quisqueya, tamen ankoraŭ multaj historiistoj dubas tion. Plie, la dominganoj estas unu el la plej vastaj hispandevenaj grupoj en Usono. En la lastaj jaroj la enmigrado el Haitio en Domingon multiĝis pro la kresko de la loĝantaro en tiu unua lando kaj la pliboniĝo de la ekonomio de tiu lasta.

Ekonomio

Aparta artikolo: Ekonomio de Domingo Ekonomio de Domingo La dominga ekonomio dependas ĉefe de la agrikulturo kaj la turismo, speciale de ĉi tiu lasta ekde la mezo de la 1990-oj. La turismo donas al Domingo pli ol unu miliardon da dolaroj (2000). Tamen la mono sendata de la migrintoj en aliaj landoj, ĉefe Usono kaj la Eŭropa Unio, estas pli ol 1,5 miliardoj da dolaroj, kaj kune de la turismo ĝi la plej grava branĉo de la dominga ekonomio. Domingo travivis ekonomian prosperon dum la 1999-oj, tamen en 2002 okazis ekonomia malkresko pro bankaj fraŭdoj. La inflacio altiĝis je 42% kaj en 2003 eĉ la MEP malkreskiĝis je 1%. Tamen, dank' al la daŭra perado kun la IMF kaj la Amerika Banko por Evoluo (angle IDB), de 2004 la dominga ekonomio estas pli stabila kaj la dominga valuto (dominga peso) iĝis pli forta, kio malaltigis la inflacion.

Arto

En Domingo aperis la muzikostiloj kaj dancoj merengo (merengue) kaj baĉato (bachata). Kategorio:Domingo ja:ドミニカ共和国 ko:도미니카 공화국 ms:Republik Dominican zh-min-nan:Dominic Kiōng-hô-kok

Gvatemalo

---Sidenote START---
Gvatemalo (hispane: Guatemala) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi estas membro de UNO ekde 1945. La nomo de la lando kaj la ĉefurbo ne estas tute fiksita en Esperanto. Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo. Aliaj eblecoj estas Gvatemalio por la lando kaj Gvatemal-urbo aŭ Nova Gvatemalo por la ĉefurbo.

Loĝantoj

Inter la 14,7 miljonoj da loĝantoj 54 % estas maja-kiĉeoj (familio de indianaj triboj), 42 % estas mestizoj. 40 % de la loĝantaro parolas en indianaj lingvoj. La plejmulto de la loĝantoj estas katolikoj. La lando eksportas ĉefe kafon, bananojn, kotonon jah sukeron.

Geografio

Banita de la du oceanoj, Gvatemalo estas en sia pleja parto montara lando, kun tropika klimato. La ĉefaj urboj troviĝas en la suda parto. Aparte de la ĉefurbo, aliaj urboj estas Quetzaltenango kaj Escuintla.
Vidu: Listo de urboj de Gvatemalo La lando organiziĝas laŭ 22 departementoj:
- Alta Verapaz
- Baja Verapaz
- Chimaltenango
- Chiquimula
- El Progreso
- Escuintla
- Guatemalurbo
- Huehuetenango
- Izabal
- Jalapa
- Jutiapa
- El Petén
- Quetzaltenango
- El Quiché
- Retalhuleu
- Sacatepéquez
- San Marcos
- Santa Rosa
- Sololá
- Suchitepéquez
- Totonicapán
- Zacapa La granda Lago de Izabal situas proksime de la kariba marbordo.

Historio

Inter la jarcentoj 4-a kaj 11-a la regiono de Petén estis la kerno de la majaa civilizo kiu perdis sian potencon post tiuj jaroj. En 1523 unuafoje alvenis la hispanaj konkerantoj, kaj okupis la areon. Gvatemalo sendependiĝis de Hispanio en 1821, unue kiel parto de la Centramerika Konfederacio, kaj en 1840 kiel sendependa lando. La gvatemalan historion karakterizis sinsekvo de revolucioj, puĉoj kaj nedemokrataj registaroj, kiujn elstare priskribis la gvatemala nobelpremiita verkisto Miguel Ángel ASTURIAS. Je la 17-a de junio 1954 grupo de pagsoldatoj trejnitaj de CIA eniras la landon kaj faligas la demokrate elektita prezidanto Jacobo ARBENZ, kiu planis agro-reformon, koncernante interalie vastajn bienojn poseditajn de usonaj firmaoj (United Fruit Company, ktp). La ŝtato longe havis konflikton kun Belizo, kun kiuj diplomataj rilatoj estis restarigitaj en 1991. Dum multaj jaroj kontinua sanga enlanda milito malstabiligas la landon. Nur en 1996 ĝin ĉesigas pacakordoj. En 1985 estis elektita prezidento la konservativa Vinicio CEREZO. De 2003 la prezidento estas Óscar BERGER.

Esperanto-movado

(laŭ Ivan ŜIRJAEV en Enciklopedio de Esperanto) Pioniro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la registaro per ora medalo por la propagando de Esperanto. Liaj propagandaj artikoloj aperis en Boletín de la Exposición kaj La República. En urbo Guatemala la Antigua li fondis Esperanto-grupon kaj klubon de junaj Esperantistoj Geinfana Zamenhofa Grupo, eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centrameriko Esperantista. Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj troviĝis nur en San Pedro. Laŭ la ICK-raporto 1929 la propagando de kurs-finintoj sekvigis kreon de kurso inter la skoltaro de Gvatemalo. Anonciĝis tuj 50 junuloj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.inguat.gob.gt Turismo de Gvatemalo]
- [http://www.guatemala.gob.gt Prezidenteco de la Respubliko] Kategorio:Gvatemalo ja:グアテマラ ko:과테말라 ms:Guatemala th:ประเทศกัวเตมาลา zh-min-nan:Guatemala

Honduraso

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Honduro ---- Dosiero:hn.gif Honduro - Honduras Lando en Centra Ameriko.

Bazaj informoj

Historio

Honduro fariĝis sendependa de Hispanio en 1838, post kio sekvis milita regado. En 1980 estis elektita civila registaro. Honduro havis longdaŭran limkonflikton kun Salvadoro.

Vidu ankaŭ


- Esperanto-movado
- Listo de urboj de Honduro Kategorio:Honduro ja:ホンジュラス ko:온두라스 ms:Honduras zh-min-nan:Honduras

Jamajko

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Jamajko < Nordameriko ---- Dosiero:jamaica.gif Jamaica Lando ĉe Kariba Maro, sude de Kubo.
- Landkodo: JM.
- Areo: 10.991 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Kingstono (626 mil).
- Loĝantaro: 2.400 mil (1995), inter ili jamajkanoj 96%.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Eksporto: sukero, aluminio, frukto.
- Pokapa GNP: 1.510 $. La Jamajkanoj plejparte devenas de sklavigitaj Afrikanoj, kio kreis viglan kaj riĉan kulturon. Pluraj muzikstiloj originas en Jamajko: regeo, skao kaj aliaj. La insulo plue estas hejmlando de la movado rastafari kaj monde fama regeisto Bob MARLEY, kiu estas pli fama kaj monde konata ol Jamajko mem. Kategorio:Jamajko Kategorio:Insuloj ja:ジャマイカ ko:자메이카 ms:Jamaika simple:Jamaica zh-min-nan:Jamaica

Kosta-Riko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Kostariko ---- Dosiero:cr.gif Kostariko - Costa Rica
http://es.wikipedia.org/upload/a/a6/LocationCostaRica.png
Lando en Centra Ameriko, inter Panamo kaj Nikaragvo.
  • Landkodo: CR.
  • E-nomo: [a] Kosta-Riko (= "riĉa marbordo"); [o] Kostarika Respubliko.
  • Nacia nomo: República de Costa Rica.
  • Areo: 50.700 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento D-ro Abel PACHECO DE LA ESPRIELLA (2002).
  • Ĉefurbo: San-Joseo (657 mil).
  • Loĝantaro: 3.400 mil (1995), inter ili 72 % estas mestizoj, 14 % blankuloj, 10 % nigruloj, nur 2 % indianoj kaj 0,1 el orienta Azio. Ne estis alkonduko de sklavoj tien dum la koloniaj tempoj; la nigrula loĝantaro devenas el Ĵamaiko kaj vivadas ĉefe sur la atlantika marbordo.
  • Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
  • Kredantoj: katolikoj.
  • Eksporto: kafo, tekstilaĵo, banano, sukero, kakao.
  • Pokapa GNP: 9.100 $ (en 2004, laŭ [http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/cs.html#Econ CIA Factbook]); 8.840 $ (en 2003, laŭ [http://hdr.undp.org/statistics/data/cty/cty_f_CRI.html HDR]); 7.838 $ (en 2001, laŭ [http://www.who.int/countries/cri/en/ WHO]); 4.280 $ (en 2003, laŭ [http://www.unicef.org/infobycountry/costarica_statistics.html UNICEF]).
  • Organizoj: UNO (1945)
Kostariko konsistas el sep provincoj:
- Alajuela
- Guanacaste
- Heredia
- Limón
- San José
- Cartago
- Puntarenas Eksteraj ligoj
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/costa_rica.htm lingva situacio kaj leĝaro en Kosta-Riko] (france) Esperanto-movado Kategorio:Kostariko ja:コスタリカ ko:코스타리카 ms:Costa Rica simple:Costa Rica th:สาธารณรัฐคอสตาริกา zh-min-nan:Costa Rica

Kubo

Por aliaj uzo de la vorto Kubo, vidu Kubo (apartigilo) Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Kubo < Nordameriko
Dosiero:cu.gifDosiero:Cuba_coa.png
Flago kaj blazono de Kubo, rimarku en la blazono uzon de Friga ĉapo kiel simbolo de liberiĝo (same en tiuj de Kolombio kaj Argentino). Kubo (hispanlingve Cuba) estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el Antiloj.

Ĝeneralaj informoj

Provincoj

Dosiero:CubaProvincaro.png 1: Isla de la Juventud - 2: Pinar del Río - 3: La Habana - 4: Ciudad de La Habana - 5: Matanzas - 6: Cienfuegos - 7: Villa Clara - 8: Sancti Spíritus - 9: Ciego de Avila - 10: Camagüey - 11: Las Tunas - 12: Granma - 13: Holguín - 14: Santiago de Cuba - 15: Guantánamo ---------------------------------------------------------------------------

Ekonomio

agrikulturo


- Formoj de leĝa kaj mastrumstrukturoj:
  - Ŝtataj bienoj
  - UBPC (Unuiĝoj bazaj de kunlaboreca produktado)
  - CCS (Kooperativoj de sevoj kaj kredito)
  - CPA (kooperativoj de agrikultura produktado)
  - Privataj etbienuloj.

Historio

Malkovro kaj kolonia epoko

Sendependiga ribelo kaj usona interveno

kastrisma revolucio

Ekonomia krizo post 1990 kaj ties supero

Ĝis 1990 Agrikulturo de Kubo estis fokusita sur unukultivado de sukero por eksportado al Komunismaj landoj, sed 60% de la necesa manĝo estis importita. La agrikulturo estis intensa agrikulturo dependanta de agrotoksaĵoj, ĥamiaj grundnotrado, ktp, ĉiuj importitaj el Sovetio. Kaj ĝenerale la tuta ekonomio estis dependanta de Sovetio. Post 1990 disfalas la komunista regimo de Sovetio, cetere la ekonomia blokado trudata de Usono pli severigis. Tial severa krizo batis Kubon. kaj la nutrado devis esti porcionita, kaj ege malkreskis.
- Reformoj
  - En mastrumado de grundo:
  - En pkultivadmetodoj
  - Rezultoj
- Kubo kiel monda centro de esploro pri ekologia agrikulturo kaj bioteĥnologio pluigenda

Sansituacio, kaj iniciatoj


- Kubo estas internacie agnoskita pro ties escepte bonaj (rilate la kompareblaj landoj kaj la mona riĉeco de la lando) prisanaj statistikoj. La prisana zorgado kaj stato de la la kubaj loĝantoj estas kompareblaj al tiuj en riĉaj landoj kaj draste pli altaj ol en aliaj kompareblaj tropikamerikaj landoj. Nome: pluigenda
- La interamerika lernejo pri medicino de Havano: kreita en 1998, ĝia celo estas liveri senpagan kuracistan kapabligon al nepagipovaj studentoj el ĉiuj landoj de Latinameriko (kaj eĉ el kelkaj malriĉaj tavoloj en Usono). GNun estas 9 600 studentoj en ĝi, el 19 amerikaj landoj (inkluzive 65 el Usono) kaj 4 afrikaj.

Homaj rajtoj

Kubo daŭre persekutas disidentojn, kaj la mortpuno estas ankoraŭ ekzekutata en Kubo. Ne ekzistas sendependa advokataro. La 16an julio 1997 kvar aŭtoroj de la dokumento La patria es de todos (la patrio apartenas al ĉiuj) estis arestitaj kaj multaj el ili kondamnitaj al multjaraj malliberejaj punoj. Osvaldo Payá kaj aliaj pacemaj batalantoj por civitanaj rajtoj subtenas la t.n. projekton „Varela“ proyecto Varela kolektinte 25.000 subskribojn por ŝanĝo de konstitucio, ĉar la ekzistinta konstitucio permesis ŝanĝon de konstitucio kun 10.000 subskriboj. Dum junio 2003 - 98% de elektantoj voĉdonis por ŝanĝo de la konstitucio, en kiu socialismo kiel ŝtatformo estis fiksita en la nuna konstitucio. Tamen, la voĉdono estis tute maldemokratia. Tiu plebiscito estis devigita per la kubana registaro kaj estas konsiderata kiel reago al la projekto „Varela“. La balotrezultato de 98% eksplikiĝas per nedirekta balotdevigo. En kazo de ne-partopreno en la elektoj, kubanoj devas atendi malavantaĝojn kaj eĉ sankciojn. Elekto-obzervantoj ne estas allasitaj. Kontraste al la tre malbona stato de la politikaj kaj civitanaj rajtoj, menciindas ke kelkaj el la ekonomiaj kaj socialaj homaj rajtoj estas sekvataj pli ol en multaj aliaj samregionaj landoj. Ekzemple, la edukado kaj la sansistemo por la ĝenerala publiko estas pli bonaj en Kubo ol en ĉiuj aliaj latinamerikaj landoj. La grandegaj subvencioj por la sansistemo kaj aliaj prestoj en Kubo estas kompensitaj en la ŝtata budĝeto inter alie per la salajropolitiko. La averaĝa monata salajro estas 250 kubanaj pesoj (ĉirkaŭ €10) La edukado- kaj sanosistemoj apartenas al la t.n. atingaĵoj de la revolucio, kiujn la interna disedenteco taksas kritike (en la hispana) http://www.cubdest.org/0012/cmitlogr.html

Medioj

Kiel konsekvenco de antaŭa stato, antau 1959 kiam la kubaj amasmedioj apartenis al grandaj inform-monopoloj je la servo de kapitalo, unu el la ĉefaj decidoj de la nova revolucia registaro estis naciigi la amasmediojn tial ke de tiam ili apartenas al la ŝtato laŭ la konstitucio de 1976, ĉap.VI, art. 52. kaj konfirmita en 1992. Konsekvence la komunista partio de Kubo posedas striktan monopolon pri informado. La centra organo de la komunisma partio estas la ĉiutaga gazeto Granma.Ekzistas pluraj naciaj gazetoj de la laboristoj, junularo kaj provincaj. Ankau la nacia televidkanalo kun kvar tutlandaj kanaloj el kiuj du estas edukaj ofertas plurajn edukajn kaj didaktikajn programojn. Eksterlande oni konsideras kiel kontraŭpezan la hispanlingva stacio Radio Martí el Usono, ret-ĵurnaloj kiel Cubanet [http://www.cubanet.org/], kiuj ricevas jare kelkajn milionojn da dolaroj el la usona kongreso kiel parto de la politika konflikto kiu markas la ambaŭlandajn rilatojn. Kutime pluraj gazetoj kaj agentejoj el eksterlando http://www.abyznewslinks.com/cuba.htm, raportas preskaŭ senescepte kritike kaj pri apartaj temoj je politika intereso pri Kubo kaj ties registaro.Agentejoj kiel CNN kaj BBC havas raportejojn konstantan en Havano.

Esperanto-movado

Vidu apartajn artikolojn: Esperanto-movado en Kubo kaj Kubaj esperantistoj

Eksteraj ligoj


- [http://www.cubadebate.cu/ Cubadebate (hispane)]
- [http://www.cubanet.org/ hispanlingve novaĵgazeto kontraŭkomunisma] Cubanet
- [http://www.martinoticias.com/ hispanlingve organo de la kontraŭkomunismaj] Radio TV Martí
- [http://www.cubasource.org/index_e.asp - anglalingve idem angle]
- [http://www.rebelion.org/seccion.php?id=14 novaĵoj el favora vidpunkto (hispane)]
- [http://www.ain.cubaweb.cu/idioma/esperanto/principalesperanto.htm Kuba ŝtata novaĵagentejo en Esperanto] kubana ŝtata kontraŭpropagando en Esperanto
- [http://www.travel-impressions.de/cuba/cuba_mix/waves.htm Kubo Fotos]
- [http://www.rebelion.org/noticia.php?id=14858 pri la agrikultura krizo kaj nova provo de ekologia agrikulturo ktp] Kategorio:Kubo ja:キューバ ko:쿠바 ms:Cuba simple:Cuba


Meksiko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Meksiko ----
Dosiero:mx.gif

Geografio

Situo: 23 No, 102 Ok (suda Nordameriko)
Areo: 1.923.040 km²
semotaŭga: 12%

Demografio

Loĝantaro: 97,483,412 (2000) % urbana: 74% (2000)
homoj je kv. km: 52,2 (2000)
homoj je kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)
ekonomia kresko: 1,53% (2000, takso)
naskoj: 23,15 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,05 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: -2,84 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 26,19 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita je virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)
oficiala nomo: "Estados Unidos Mexicanos" (unuiĝintaj ŝtatoj meksikaj)
Ĉefurbo: Meksikurbo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso): Etnoj: 60% mestiza (miksitoj de eŭropana kaj amerikana sango), 30% amerikana, 9% eŭropana, 1% aliaj
Religio: 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj
Lingvo: la hispana, la naŭatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj
alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)

Politika sistemo

Registaro: demokrata federa respubliko Prezidanto elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo Duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj)
Sendependiĝo: la 16-an de septembro 1810 de Hispanio
Internaciaj organizaĵoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de februaro 1917
Politikaj partioj (ĉefaj):
- Revolucia Institucia Partio (fondita 1929)
- Partio de Nacia Agado (1939)
- Partio de la Demokrata Revolucio (1988) Ekonomio: 198 [8Gd]] (1998, takso)
po kapo: 1,97 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,7% (1999, takso)
inflacio: 15% (1999)
senokupa: 2,5% en urboj (1998, takso)
registara buĝeto: 41,06 Gd (1994, takso) Valuto: 1 peso (Mex$, MXN) ([http://www.xe.com/ valoro])

Provincoj

Meksiko dividiĝas en 31 provincojn kaj la Federacian Distrikton ĉirkaŭ la ĉefurbo: Vidu ankaŭ: Mapo de la subŝtatoj de Meksiko.

Geografio

la plej alta monto estas la Citlaltepetl aŭ Cerro de la Estrella (Stelmonto)...

Historio

La historio de Meksiko dividiĝas en ses ĉefaj periodoj:
- Kulturoj de Mezameriko, kiam floris la olmekoj, toltekoj kaj meŝikoj (1,200 a.K. - 1521 p.K.)
- Konkero kaj koloniigado fare de la hispanoj (1521-1810): la sieĝo de Tenoĉtitlano kaj la fondo de la Vicregno de Nova Hispanio
- Milito por la sendependiĝo kaj unuaj provoj organiziĝi (1810-1824): la alvoko de Dolores fare de pastro Miguel Hidalgo, la milito kontraŭ la reĝa armeo, la atingo de la sendependeco, la Unua Imperio kaj la proklamo de la respubliklo
- Sendependa vivo (1824-1910): la malstabileco de la unuaj jaroj, la perdo de teritorio, la Reformo, la Dua Imperio, la porfiria diktaturo
- La meksika revolucio (1910-1917): la proklamo de Madero, la militantaj ĉefoj, la konvencio de Aguaskalento, la konstitucio
- La registaroj de la institucia revolucio (1917-2000): la stabiligo post la enlanda milito, la fondo de la Nacia Revolucia Partio, la lasta armita subleviĝo kaj la sinsekvo de konstitucie elektitaj prezidantoj

Ankaŭ vidu


- Diskuto pri la nomo de Meksiko en esperanto
- Prezidanto de Meksiko Kategorio:Nordameriko ! ja:メキシコ ko:멕시코 ms:Mexico simple:Mexico zh-min-nan:México

Nikaragvo

Geografio > Ameriko > Mezameriko > Nikaragvo ---- Dosiero:ni.gif Nikaragvo - Nicaragua Lando en Centra Ameriko.

Ĝeneralaj informoj

Geografio

OAŜ Nikaragvo situas en Centra Ameriko, kun bordoj en la Pacifika Oceano kaj la Kariba Maro. La plej multo de la loĝantaro troviĝas en la okcidenta regiono, kie situas la ĉefurbo Managvo, kaj la du ĉefaj urboj Leono kaj Granado. En tiu parto troviĝas ankaŭ du grandaj lagoj: Lago de Managvo kaj Lago de Nikaragvo. Nikaragvo organiziĝas en 15 Departementoj, kies nomoj kaj ĉefurboj (krom se la nomoj estas la samaj) estas:
- Nova Segovio (Nueva Segovia), ĉefurbo Okotalo (Ocotal)
- Madrizo (Madriz), ĉefurbo Somoto
- Estelio (Estelí)
- Ĉinandego (Chinandega)
- Leono (León)
- Managvo (Managua)
- Masajo (Masaya)
- Karazo (Carazo), ĉefurbo Ĥinotepeo (Jinotepe)
- Granado (Granada)
- Rivaso (Rivas)
- Ĉontaleso (Chontales), ĉefurbo Ĥuigalpo (Juigalpa)
- Boako (Boaco)
- Matagalpo (Matagalpa)
- Ĥinotegao (Jinotega)
- Río San Juan, ĉefurbo San Carlos Ekzistas ankaŭ du Aŭtonomaj Regionoj:
- Norda Atlantiko, ĉefurbo Bilwi aŭ Puerto Cabezas
- Suda Atlantiko, ĉefurbo Bluefields. La departementoj kaj aŭtonomaj regionoj dividiĝas en municipoj, da kiuj estas nun 153. Vidu ankaŭ:
- Listo de urboj de Nikaragvo

Historio

Nikaragvo estis koloniigita de Hispanio en 1524. Ĝi sendependiĝis en 1821 kaj fariĝis parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko. Ĝi apartiĝis poste, kaj fariĝis tute sendependa en 1854. Ĝi tamen estis tre influita de Usono, kiu intervenis en la politika vivo. Dum iom da tempo eĉ prezidento estis usona aventuristo William WALKER en 1856. Poste estis tridek jaroj de konservativa regado, ĝis kiam liberala José Santos ZELAYA prenis povon en 1893. Usono denove gvidis ribelon en 1909, inter alie por favori la konstruadon de centramerika kanalo, kaj okupis la landon de 1912 ĝis 1933. Dume, Augusto César SANDINO gvidis gerilan lukton kontraŭ la usona okupado de la lando. Li estis murdita de Alejandro SOMOZA GARCÍA, kiu prenis la povon en 1936. Dum la meza 20-a jarcento la lando estis gvidata de familio Somoza (patro kaj filoj), kontraŭ kiu luktis la Frente Sandinista de Liberación Nacional (FSLN, Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo), politika organizaĵo de maldekstra tendenco kreita en 1962. Tiu lukto estis nomita nikaragva revolucio kaj finiĝis per la eniro de la ribeluloj en Managvon en 1979 kaj la ekziligo de la diktatoro Anastasio SOMOZA DEBAYLE. La sandinistoj prenis la povon, en koalicio kun aliaj opoziciaj fortoj, kaj post demokrataj voĉdonoj en 1984 la gvidanto de la organizo Daniel ORTEGA fariĝis la prezidento, kun la verkistoj Sergio RAMÍREZ kiel vicprezidento kaj Ernesto CARDENAL kiel Ministro de Kulturo. La nova registaro suferis la kontraŭstaron de la Usona registaro, gvidata de konservativa Ronald REAGAN, kiu timis eblan influon de la kuba revolucio. Ĝi organizis kontraŭrevoluciulan militistaron, nomatan contra (de kontraŭrevoluciularo). La malbonega heredata ekonomia situacio, la usona blokado kaj la propraj eraroj kondukis al forta ekonomia krizo. Post nova balotado en 1990, venkis la opozicia kandidato Violeta BARRIOS, vidvino de ĵurnalisto Pedro CHAMORRO, murdita de la reĝimo de Somoza. De tiam la balotoj plu okazas regule, kvankam la grado de korupteco estas alta kaj la malriĉeco estas unu el la plej grandaj de la tuta Ameriko.
-
ja:ニカラグア ko:니카라과 ms:Nicaragua zh-min-nan:Nicaragua

Panamo

Geografio > Ameriko > Mezameriko > Panamo ---- Dosiero:pa.gif
Panamo - Panama
Lando en Centra Ameriko.

Ĉefaj informoj

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Panamo
- Historio de Panamo
- Geografio de Panamo
- Kulturo de Panamo
- Politika Strukturo de Panamo
- Listo de homaraj heredaĵoj en Panamo

Eksteraj ligoj


- [http://www.presidencia.gob.pa Prezidentejo de Panamo] Kategorio:Panamo ja:パナマ ko:파나마 ms:Panama zh-min-nan:Panamá

Salvadoro

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Salvadoro :Por aliaj uzoj de Salvadoro aŭ Salvador, vidu: Salvador ---- Dosiero:sv.gif Salvadoro - El Salvador Lando en Centra Ameriko.

Ĝeneralaj informoj

Dosiero:LocationElSalvador.png

Historio

Salvadoro kun ceteraj centramerikaj landoj atingis la sendependecon de Hispanio la 15-an de septembro de 1821, por formi la Centramerikan Federacion. Tiu ĉi dissolviĝis en 1839. En 1932 la tiama prezidento generalo Maximiliano HERNÁNDEZ MARTÍNEZ, alveninta al la povo per puĉo en 1930 subpremis ribelon de kamparanoj, kaj ekis serion de militistaj diktaturoj kiuj daŭris ĝis la 90-aj jaroj. En 1969 okazis milito kun Honduro, konata kiel la Milito de la Futbalo. Dum 12 jaroj (1980-1992) intensiĝis la civila milito inter gerilo kaj la militista povo, kiu uzis taktikojn de malpura milito, kun granda kvanto de mortigoj kaj atencoj kontraŭ homaj rajtoj. Je la 16-a de januaro de 1992 oni subskribis la Pacakordojn, kiuj certigis politikajn reformojn, sed ne socialajn. De tiam, okazas regulaj voĉdonoj, kvankam la grado de perforto estas ankoraŭ relative grava.

Geografio

Salvadoro estas la plej malgranda lando de Centrameriko, kaj la nura sen aliro al la Kariba Maro. Ĝi estas plejparte montara, kun bordo ĉe la Pacifiko. Ĝi estas konata pro la granda nombro de vulkanoj kaj tertremoj.

Administra organizado

La lando estas dividita en 14 departementoj: Okcidenta Zono
- Ahuachapán
- Santa Ana
- Sonsonate Orienta Zono
- Usulután
- San Miguel
- Morazán
- La Unión Centra Zono
- La Libertad
- Chalatenango
- Cuscatlán
- San-Salvador
- La Paz
- Cabañas
- San Vicente

Esperanto-movado

Vidu: Salvadoro:Esperanto-movado

Eksteraj ligoj


- [http://www.turismo.com.sv Turismo de Salvadoro]
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/salvador.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Salvadoro] Kategorio:Salvadoro ja:エルサルバドル ko:엘살바도르 ms:El Salvador th:ประเทศเอลซัลวาดอร์ zh-min-nan:El Salvador

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Kategorio:Nordameriko

Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:Category:北アメリカ ko:분류:북아메리카

August Dvorak

DvorakDvorak Dvorak Le Docteur August Dvorak (5 mai 1894 - 10 octobre 1975), professeur à l'université de Washington à Seattle. Il est surtout connu pour avoir créé le clavier Dvorak.

backup software download Saint Tropez hotels zujer witaminy hostel krakow










































:: RELATED NEWS ::

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org