Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Nov-Zelando

Nov-Zelando

Geografio > Oceanio > Polinezio > Nov-Zelando ---- Polinezio Dosiero:nz.gif Nov-Zelando - New Zealand Lando en Oceanio, Brita dominio. Kategorio:Nov-Zelando Kategorio:Insuloj als:Neuseeland ja:ニュージーランド ko:뉴질랜드 ms:New Zealand simple:New Zealand th:ประเทศนิวซีแลนด์ zh-min-nan:Aotearoa

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Polinezio

Geografio > Oceanio > Polinezio ---- Polinezio (el la helena: "Multaj Insuloj") estas granda insularego de Oceanio. Inter la landoj kaj insuloj de Polinezio troviĝas:
- Bakerinsulo (Usona)
- Franca Polinezio (kun Tahitio)
- Hoŭlando (Usona)
- Havajo (Usona ŝtato)
- Insularo Cook (Nov-Zelanda)
- Kingmanrifo (Usona)
- Kiribato
- Pitcairn (Brita)
- Nauro
- Niuo (Nov-Zelanda)
- Nov-Zelando
- Palmiro (Usona)
- Paskinsulo
- Samoo
- Usona Samoo (Usona)
- Valiso kaj Futuno
- Tokelao (Novzelanda)
- Tongo
- Tuvalo ja:ポリネシア ko:폴리네시아 zh-min-nan:Polynesia

Oceanio

Geografio > Mondparto > Oceanio ---- Oceanio estas termaso, kiu inkluzivas la kontinenton Aŭstralio kaj multajn insulojn de Pacifiko. Ĝi havas areon de proksimume 8.500.000 km2, kaj proksimume 30.000.000 homoj loĝas tie. Oni povas dividi la Pacifikajn insularojn en tri grupojn: Melanezio , Mikronezio, kaj Polinezio. Melanezio inkluzivas la grandan insulon Nov-Gvineo. Nur en Nov-Gvineo oni parolas proksimume mil malsamajn indiĝenajn lingvojn. Ĝi estas regiono de granda lingva diverseco. Kaj, laŭ studoj de mitokondriaj genoj, regiono de tre granda gena diverseco.
- Aŭstralio
- Melanezio: ::Fiĝioj ::Salomonoj ::Vanuatuo
- Papuo-Nov-Gvineo
- Mikronezio: ::Federacio de Mikronezio ::Marŝaloj ::Palaŭo
- Polinezio: ::Franca Polinezio (kun Tahitio) ::Havajo ::Kiribato ::Nov-Zelando ::Nauro ::Samoo ::Tongo ::Tuvalo
- Diversaj insuletoj: ::Usonaj Malgrandaj Insuloj Vidu ankaŭ Nova Mondo Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Oceanio ja:オセアニア ko:오세아니아 ms:Oceania simple:Oceania th:โอเชียเนีย zh-min-nan:Tāi-iûⁿ-chiu

Auckland

Auckland - la plej granda urbo en Nov-Zelando. Ĝi situas sur Norda Insulo de Nov-Zelando, preciza situo estas 36°51′ S 174°47′ E. Aukland estas naskiĝurbo de Lila WILTSHIRE.

Kukinsuloj

Geografio > Oceanio > Polinezio > Insularo Cook < Nov-Zelando ---- Dosiero:cook.gif Kukinsuloj Dependa teritorio de Nov-Zelando en Oceanio.
- Landkodo: CK.
- Nacia nomo: Cook Islands.
- Areo: 236 kv.km.
- Loĝantaro: 19 mil.
- Adm. centro: Avaruo.
- Lingvo: angla. En Esperanto la teritorio estas nomata Kukinsuloj, Kuk-InsularoInsularo Cook. La nomo devenas de fama angla ekspediciisto James COOK. ja:クック諸島 zh-min-nan:Cook Kûn-tó

Tokelao

Geografio > Oceanio > Polinezio > Tokelao < Nov-Zelando ---- Dosiero:nz.gif Dependa teritorio de Nov-Zelando en Oceanio.
- Landkodo: TK.
- Nacia nomo: Tokelau.
- Areo: 10 kv.km.
- Loĝantaro: 1.6 mil.
- Lingvoj: angla, tokelaa. ja:トケラウ simple:Tokelau zh-min-nan:Tokelau

Maorioj

La Maorioj estas la praloĝantoj de Nov-Zelando.

La Maoria alveno al Nov-Zelando

Oniaopinie, la Maorioj alvenis Nov-Zelandon je iam en la lasta parto de la unua jarmilo p.K., de Tahito aŭ iu alia parto de orienta Polinezio. Arĥeologiaj malkovraĵoj indikas tion ke estis verŝajne kelkaj amasoj da migrantoj inter la 800-a kaj 1300-a p.K. Laŭ Maoriaj mitoj kaj legendoj, ili alvenis de la mita Hawaiki pere de «waka»-oj (kanotegoj por oceano). En klereca libro «La Pingvina Estinteco De Nov-Zelando», fameta estintecisto Michael King diris ke Maorioj estis la lasta komunumo da homoj ne ŝanĝita kaj ne influita de la ekstera mondo. La praaj Eŭropaj esploristoj de Nov-Zelando, inkluzive de Abel TASMAN kaj James COOK priraportis renkontojn de Maorioj. Ĉi tiuj praaj raportoj priskribis la Maoriojn kiel ferocaj kaj malhumilaj. Intertribmilitoj estis kutimaj, kaj la venkitojn oni sklavigis, aŭ eĉ foje manĝis. Ekde eĉ la 1780-oj, Maorioj renkontis Eŭropajn fokkaptistojn kaj balenkaptistojn, en kies ŝipoj kelkaj Maorioj eĉ ŝipanis. Ankaŭ alvenis ade areto da eskapintaj kaptitoj de Aŭstralio, kaj forlasintoj de visitantaj ŝipoj. Je 1830 taksiĝis tio ke eĉ 2000 da Eŭropaj Maoroj loĝis inter la Maorioj, plejparte kiel sklavoj, kvankam kelkaj gajnis iom da rajtojn. Kiam Pomare militis kontraŭ Titore je 1838, inter liaj militistoj estis 132 eŭropaj maorioj. Maoria kulturo kaj lingvo instruiĝas en kelkaj Nov-Zelandaj lernejoj. Aldone, ekzistas antaŭlernejnivelaj «kohanga reo» (lingvejoj) kiuj instruas al «tamariki» (infanoj) tute per la Maoria lingvo. (Oni ne jam finlaboris traduki tiun ĉi artiklon.) ja:マオリ

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

Bük

Bük estas vilaĝo en Hungario, departemento Vas proksime al la aŭstra ŝtatlimo, kiu famas pro la kuracbanejo kaj la golfludejo. 84al is eljuthatunk a Sopron-Szombathely vonalon. La unua mencio de la komunumo okazis en 1265. Ties loĝantoj estis fortikaĵaj kamparanoj, kio signifis, ke ili devis servi eĉ en la fortikaĵo de Sopron. La agroj estis dum la mezepoko en posedaĵoj de la iamaj fortikaĵaj kamparanoj, kiuj akiris nobelan rangon. Dum la reformacio, plimulto de la loĝantoj ŝanĝis sian kredon al evangelismo, al kiu ili fidelis eĉ dum la persekutoj. La evoluon de la komunumo forte influis la establo de la fervoja linio en 1860. Setliĝis tie industrio: konstruiĝis sukerfabriko. En 1910 loĝis tie jam 3000 homoj. La nuna vilaĝo estiĝis en 1902 el tri partoj. En 1999 li akiris la duan lokon en la eŭropa konkurso de Floraj vilaĝoj kaj urboj. La nomo Bük mondfamiĝis por la kuracakvo. En 1957 oni esploris por nafto, sed trovis varman (58 °C) termalakvon en profundo de 1282 m. La laboratoriaj ekzamenoj pruvis, ke la akvo enhavas valorajn mineralojn. Oni malfermis la unuan banejan basenon en 1962, kaj oni deklaris en 1965 la termalakvon al kuracakvo. Sude de la vilaĝo je 2 km, elevoluis la vilaĝa parto Bükfürdő, kiu estas jam ne nur simpla kuracbanejo, sed vera kuraca kaj turisma centro. [http://www.vendegvaro.hu/5-398] Kategorio:Komunumoj de Hungario

1947

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1947 ---- En la jaro 1947 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Restarigita dua foje la Universala Kongreso de Esperanto kun la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Kunfandiĝo de UEA kaj IEL; restariĝo de l' neutrala movado;
- Nova difino de neŭtraleco de UEA.
- 11-a Brazila Kongreso de Esperanto
- Malavio: fondiĝas Lilongwe.
- Pollandon ekregas komunistoj.
- Palestinon dupartigas UNO - al juda Israelo kaj arabida Jordanio.
- 3-a de majo: Japanio postmilita akiras sian konstitucion.
- 14-a de aŭgusto: Pakistano sendependiĝas de Barato. Post nelonge ĝi membriĝas en UNO.
- 15-a de aŭgusto: Barato disiĝas de Pakistano.
- 14-a de oktobro : Chuck YEAGER flugis aviadilon Bell X-1 pli rapide ol la rapideco de sono, fariĝante la unua homo kiu faris tion dum horizontala flugo.
- Aniĝas al UNO : Jemeno kaj Pakistano.
- World Skills (esperante, Lertuloj de la Mondo) (konkurso de metiistoj) ekis en Hispanio.
- Honkonga lingvo kaj Neolatino (Schild) publikitaj.

Naskiĝoj


- 30-a de julio : Arnold SCHWARZENEGGER
- 7-a de oktobro : France GALL
- 31-a de oktobro : Frank SHORTER

Mortoj


- Eŭgeno LANTI
- 1-a de decembro : Godfrey Harold Hardy
- 5-a de februaro : Hans FALLADA
- 22-a de aprilo : Liu Ren
- 4-a de oktobro : Max PLANCK
- 17-a de novembro : Ricarda HUCH
- 20-a de novembro : Wolfgang BORCHERT
- 30-a de novembro : Usono : Ernst LUBITSCH ----
1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1947年 ko:1947년 ms:1947 simple:1947 th:พ.ศ. 2490

1931

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1931 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1931 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 23-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- Hermann HAEFKER publikis Jarmiloj pasas, historian libron originale verkita en Esperanto
- JONESCU-CAPATANA kaj KURIJAMA Ioe eklernis Esperanton.
- Fondita Regiona Esperanto-Ligo en Český Těšínkaj.
- Arie DE JONG publikiĝis revizion de Volapuko.
- Kreiĝas la Brita Komunumo (Commonwealth)
- Britio forlasas la oran normon por ĝia mono.
- Japanio konkeras Manĉurion de Ĉinio.
- Nov-Zelando sendependiĝas de Britio.
- Carl VON OSSIETZKY arestita.
- 3-a de februaro : Usono: The Star Spangled Banner fariĝis la nacia himno.
- 14-a de aprilo: Post municipa balotado en Hispanio abdikas reĝo Alfonso la 13-a kaj komenciĝas la Respubliko.

Naskiĝoj


- Geraldo MATTOS
- Waldir LISBOA ROCHA
- Claude PIRON
- Gilbert LEDON
- 5-a de januaro : Usono : Alvin AILEY
- 1-a de februaro : Jelcino
- 6-a de februaro : Heinz KAHLAU
- 8-a de februaro : Usono : James DEAN
- 18-a de februaro : Usono : Toni MORRISON
- 2-a de marto : Gorbaĉevo
- 22-a de marto : Kanado: William SHATNER
- 26-a de marto : Leonard NIMOY

Mortoj


- 17-a de februaro : MACUDA Cuneĵiro
- 7-a de marto: Pál ROBICSEK
- 11-a de marto : Usono : Friedrich Wilhelm MURNAU
- 8-a de aprilo : Erik Axel KARLFELDT
- 21-a de majo : Théophile CART
- 17-a de oktobro: Viktor HAWLIK
- 18-a de oktobro : Usono : Edisono
- 21-a de oktobro : Aŭstrio : Arthur Schnitzler
- 20-a de decembro : Susumu AIBARA ----
1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1931年 ko:1931년 simple:1931

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Brita Komunumo

La Komunumo de Nacioj (angllingve Commonwealth of Nations [KOM-on-ŭelt of NEJ-ŝonz]), estas asocio de sendependaj nacioj, principe Unuigita Reĝlando kaj ĝiaj antaŭaj kolonioj. Ĝi do estas la ido de la brita imperio, kaj komencis en la 1930-aj jaroj. Sed estas membroj de la Komunumo kiuj neniam estis en la imperio. Ekzemple, Mozambiko kaj Kameruno. La ĉefo de la Commonwealth estas Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a, sed ŝi ne havas direktan kontrolon je la membroŝtatoj. Ŝi estas la ŝtatestro nur de kelkaj komunumaj landoj (t.n. Komunumaj Regnoj); la aliaj komunumanoj estas respublikoj aŭ monarĥio kun indiĝena monarĥo. Tiel la Commonwealth malsamas al la antaŭa imperio. Jen la membroj de la Commonwealth, kun la jaro de ilia membriĝo. ja:イギリス連邦 ko:영국 연방 ms:Negara-negara Komanwel

Kategorio:Nov-Zelando

Kategorio:Oceaniaj landoj

Microliter

The microlitre is a minute liquid volume that is part of the metric system of measures and which has been accepted into the International System of Units. It is equivalent to 1000 cubic micrometres, and one million microlitres make up a litre. As a comparative measure, a single microlitre of water could sit on the head of a pin.

Symbol

The symbol used for this measure is µl or µL. A lack of proper fonts will sometimes result in microlitre being abbreviated as ul or uL, though these symbols are not strictly correct.

The microlitre in molecular biology

The microlitre is a key volume measure in molecular biology, in which discipline experiments are often conducted where sample volumes are measured in microlitres and much equipment is scaled for the manipulation of volumes on the scale of 1 to 1000 microlitres. Records of experimental procedures in molecular biology and publications of experimental results sometime suffer from the replacement of 'µL' by 'mL', the latter being the symbol for millilitre, which is widely used in molecular biology procedures in the same context as the microlitre.

Varsovia hotel pharmacy Nieruchomoci d tablice prace magisterskie










































:: RELATED NEWS ::


Kategorija:Razreševanje sporov v Wikipediji
Ta kategorija zajema članke o razreševanju sporov na Wikipediji. Glejte tudi :Kategorija:Članki Wikipedije, pri katerih je potrebno preveriti podatke Razreševanje sporov Kategorija:Forumi občestva


All Rights Reserved 2005 wikimiki.org