Geografio > Afriko > Okcidenta Saharo
----
Okcidenta Saharo (EH en ISO 3166) estas dezerta regiono de nordokcidenta Afriko, apud Atlantika Oceano. Ĝia oficiala statuso estas diskutata: dum multaj konsideras ĝin sendependa ŝtato, aliaj agnoskas ĝin parto de Maroko.
Maroko
Oni kalkulas ke la nuna loĝantaro de Okcidenta Saharo estas 267.405 homoj (saharanoj). La ĉefa lingvo estas dialekto de la araba nomata hasanija; ankaŭ la kolonia lingvo, la hispana estas parolata; la lingvo de la administrado estas la oficiala araba, kun uzo de la franca.
La ĉefurbo estas Ajuno. Aliaj urboj: Daĥlo.
Maroko praktike aneksis la nordajn du trionojn de Okcidenta Saharo (antaŭe Hispana Saharo) en 1976 (Verda Marŝo), kaj la ceteron de la teritorio en 1979, post la retiriĝo de Maŭritanio. Gerila milito fare de la Fronto Polisario (Popola Fronto por la Liberigo de Saguía el Hamra kaj Río de Oro) kontestanta la suverenon de Rabat finiĝis en 1991 per pafado-ĉeso. Saharaj rifuĝintoj apogantaj Polisarion devas loĝi en dezertaj tendumejoj en Alĝerio, kie ili formis ŝtaton kun la nomo Araba Sahara Demokratia Respubliko, agnoskita de OAU kaj Afrika Unio. ASDR-anoj dependas de internacia helpo por nutrado. Referendumo pri la fina statuso estas ripetade prokrastita.
La dezerteco fokusas ekonomion je fosfatominado en Bukraa kaj fiŝkaptado.
Kategorio:Okcidenta Saharoja:西サハラko:서사하라ms:Sahara Baratzh-min-nan:Sai Sahara
Geografio
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Historio: de 19-a jarcento estis okupita de Francio kaj Hispanio. Ĝi akiris sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn portojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilo. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rifuzis siajn pretendojn kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupacias Maroko.
Heredaĵo: historiaj urboj estas Feso, Marakeŝo, Mekneso kaj Rabato. Antikvaj lokoj: Volubiliso kaj Likso (apud Laraŝo).
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo
----
nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,
Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj:
abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo,
ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko,
matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3
ja:アラビア語ko:아랍어ms:Bahasa Arabsimple:Arabic languageth:ภาษาอาหรับ
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina
vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio,
kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj
Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas
plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame
(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama
de Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Hispana lingvo kaj Esperanto
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:
Identaj (laŭ litero):
al,
de,
gusto,
la,
lago,
libro,
lino,
mano,
mil,
minuto,
oro,
piano,
piloto,
pino,
polvo,
sola,
teatro,
tubo,
veneno,
vino,
ktp.
Tre similaj:
alto (alta),
amar (ami),
barba (barbo),
blanco (blanka),
campo (kampo),
cantar (kanti),
claro (klara),
color (koloro),
comenzar (komenci),
dolor (doloro),
dormir (dormi),
droga (drogo),
estar (esti),
fábrica (fabriko),
flor (floro),
grande (granda),
ir (iri),
lana (lano),
león (leono),
luna (luno),
mar (maro),
miel (mielo),
pan (pano),
pensar (pensi),
pluma (plumo),
picar (piki),
que (ke),
rana (rano),
sal (salo),
seco (seka),
seis (ses),
taza (taso),
té (teo),
tener (teni),
venir (veni),
vender (vendi),
verde (verda),
vivir (vivi),
ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la
sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,
boca [boka] (buŝo),
caballo [kabaljo] (ĉevalo),
playa [plaja] (plaĝo),
ktp.
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
- [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
- [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101]
ja:スペイン語simple:Spanish
Ajuno
Ajuno (El Aaiún kaj Laâyoune respektive en la hispana kaj franca lingvoj) estas la ĉefurbo de Okcidenta Saharo, teritorio en la nodokcidento de Afriko, kiu estis kolonio de Hispanio kaj nun estas okupata de Maroko, kun disputata internacia statuso.
La loĝantaro de la urbo estas de ĉ. 200.000 homoj, parte originaj de la apuda teritorio, kaj parte transloĝigitaj de la maroka administracio.
Ajuno estis jam la ĉefurbo de la tradicia teritorio de Saguia el Hamra kaj de la hispana kolonia administrado.
Kategorio:Okcidenta SaharoKategorio:Ĉefurbojja:アイウン
Rabat, arabe ربط estas la ĉefurbo de Maroko, atlantika haveno, en la buŝo de la Bu Regreg; 520 000 loĝantoj (pli ol 800 000 loĝ. kun la antaŭurboj). Administra, komerca kaj industra centro. Monumentoj de la 11-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. Muregoj (11-a jarcento) kun fortigitaj pordegoj. Muzeoj.
ja:ラバト
La Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU, aŭ OUA laŭ la franca nomo) establiĝis la 25-an de majo, 1963. Je la 8-a de junio, 2002, la organizaĵo eksiĝis kaj anstataŭiĝis per la Afrika Unio.
Ĝia celo estis instigi la unuecon kaj solidarecon de la afrikaj ŝtatoj kaj agi kiel kolektiva voĉo por la kontinento. Ĝi dediĉis sin al la elradikigo de koloniismo kaj establis Liberigo-Komitaton por asisti sendependecajn movadojn.
Ĝi establiĝis en Adis-Abebo en Etiopio, kie restas ĝia ĉef-oficejo, kaj kie subskribis la Ĉarton de la Organizaĵo 32 sendependaj afrikaj ŝtatoj. Je ĝia fino, 53 el la 54 landoj en Afriko estis membroj. Maroko eliĝis en 1985 post la aliĝo de Araba Sahara Demokratia Respubliko, kiu reklamacias Okcidentan Saharon.
Kiel la UN, la OAU estis pli diskutejo kun morala potenco ol vera forto.
Babrius
Babrius was the author of a collection of fables written in Greek.
Practically nothing is known of him. He is supposed to have been a Roman, whose gentile name was possibly Valerius, living in the East, probably in Syria, where the fables seem first to have gained popularity. The address to "a son of King Alexander" has caused much speculation, with the result that dates varying between the 3rd century BC
The Camas Potholes
The Camas Potholes (in Camas, Washington) is a popular place for local high school-aged kids to jump from moderately high cliffs into the waters below. Speculation also states that the area is a favorite location for students to smoke marijuana, obviously for the inclusion of "pot" (a connotation for marijuana) in the name "potholes". The Camas Potholes can be accessed via a
William Gunion Rutherford
William Gunion Rutherford (July 17, 1853 - July 19, 1907) was a Scottish scholar.
He was born in Peeblesshire and educated at St Andrews and Oxford, where he graduated in natural science, with a view to following t
DiffServ
DiffServ or differentiated services is a method of trying to guarantee quality of service on large networks such as the Internet.
DiffServ deals with bulk flows of data rather than single flows and single reservations. This means that a single negotiation will be made for all of the packets from, for example, a single cryptography. There is a categorised and (somewhat) annotated list of the same articles in subject groupings at Topics in cryptography; it will probably be more useful to those attempting to make some sense of the field. This page is intended to be useful to those monitoring Wikipedia's coverage of the subject (e.g. for editing or maintenance purposes) by providing an easy way to track changes in t
IntServ
In computer networking, IntServ or integrated services is an architecture, which specifies the elements to guarantee quality of service (QoS) on networks. IntServ can for example be used to allow video and sound to reach the receiver without interruption.
IntServ specifies a fine-grained QoS system, which is often contrasted with DiffServ's coarse-grained control system.
The idea of IntServ is that every quality of service on large networks such as the Internet.
DiffServ deals with bulk flows of data rather than single flows and single reservations. This means that a single negotiation will be made for all of the packets from, for example, a single