Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Oklahoma

Oklahoma

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Oklahomo ---- Dosiero:us-ok.gif Oklahomo (angle, Oklahoma [ok-la-HO-ma]) fariĝis la 46-a ŝtato de Usono je la 16-a de novembro 1907. En 1830, per la Indiana Formova Akto, la lando de Oklahomo estis donita kiel Indiana Teritorio al la Kvin Civilizitaj Triboj de indianoj (Cherokee, Chickasaw, Choctaw, Creek, kaj Seminole) forpelitaj de la sudoriento (dum elirado nomita la Vojo de Larmoj). Ili bone fartis ĝis la Usona Enlanda Milito. Ili subtenis la Konfederacion (iuj eĉ posedis sklavojn) kaj en 1868 Kolonelo George CUSTER gvidis masakron ĉe la Batalo de Washita. Post dudek jaroj, la registaro abrogaciis siajn traktatajn devigojn kaj malfermis la terenon por setlado. La nomo de la ŝtato venas el la lingvo de la Choctaw-indianoj, venintaj post 1830; en ilia lingvo Okla signifas "homoj" kaj homa signifas 'ruĝa. La nomo do estas traduko de la eŭropana esprimo "ruĝhaŭtulo". En la 1920-aj jaroj la ŝtato antaŭis la landon je produktado de benzino kaj petrolo. La du plej longaj riveroj, la Arkansasa Rivero kaj la Ruĝa Rivero, transiras la ŝtaton. Ruĝa Rivero La geografio de Oklahomo montras tipan "patotenilon", mallarĝan elstaraĵon, kiu okcidente etendiĝas inter Teksason kaj Koloradon kaj atingas Nov-Meksikon. Loĝantaro: 3.450.654 (en 2000)
Areo: 181.196 km²
Ĉefurbo: Oklahoma City
Kodo laŭ ISO 3166-2: US-OK

Ekstera ligo

TTT-ejo de Oklahomo en la angla http://www.state.ok.us Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:オクラホマ州 ko:오클라호마 주 th:มลรัฐโอคลาโฮมา

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์


Ameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko ---- Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko. (vidu Abya Yala)

Nordameriko

Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono :Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.

Mezameriko

Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago

Sudameriko

Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo Dosiero:ameriko-eta.png [http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko] [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko] En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj. El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva). Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj". En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.

Vidu ankaŭ


- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:アメリカ州 ko:아메리카 simple:The Americas th:ทวีปอเมริกา zh-min-nan:Bí-chiu

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

1907

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1907 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri VALLIENNE publikigis la unuan E-an originalan romanon " La Kastelon de Prelongo".
- Ivan ŜIRJAEV publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul BOULET publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton: Aldo Ferdinando SCHMUCKER, Albin SANDSTRÖM, Péter TÖRÖK, Lehman WENDELL, Carl Johan JOHANSSON, Josep M. TERRICABRAS, Anders ROSENBERG, Rolf BUGGE PAULSEN, John Edgar McFADYEN, Albin Henning HALLDOR, Josep ALBAGÉS VENTURA, Julius GLÜCK, Julia FERNANDES kaj Peteris KIKAUKA.
- René de SAUSSURE proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 16-a de novembro : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack LONDON
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.

Naskiĝoj


- Donald R. DUNCAN
- Roberto das NEVES
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Hasan KOCAMAN
- Adolf BARTOŠÍK
- 1-a de februaro : Günter EICH
- 19-a de februaro : Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
- 11-a de marto : Georg MAURER
- 14-a de aprilo : Ladislav BOHÁČ
- 12-a de majo : Katharine HEPBURN
- 13-a de majo : Daphne DU MAURIER
- 22-a de majo : Britio : Laurence OLIVIER
- 26-a de majo : John WAYNE
- 31-a de majo : Britio : Peter FLEMING
- 10-a de junio : Petro FIRU
- 6-a de julio : Frida KAHLO
- 16-a de julio : Barbara STANWYCK
- 31-a de aŭgusto: Johannes WESTEN
- 15-a de septembro : Fay WRAY
- 14-a de novembro : Svedio : Astrid LINDGREN
- 28-a de novembro : Italio : Alberto MORAVIA

Mortoj


- 2-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 16-a de februaro : Giosuè CARDUCCI
- 7-a de septembro : Sully PRUDHOMME
- 29-a de novembro: Marko ZAMENHOF
- 17-a de decembro: William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo.
- Norvegio : Edvard GRIEG
- E. Martyn WESTCOTT ----
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1907年 ko:1907년 simple:1907 th:พ.ศ. 2450

Usona Enlanda Milito

grizblua: konfederacia ŝato
blua: unia ŝtato
helblua: unia ŝtato, kiu permesis sklavecon dum la milito
blanka: ankoraŭ ne ekzistanta ŝtato aŭ batala areo La Usona Enlanda Milito estas milito enlande de Usono, kiam la kontraŭsklavecaj ŝtatoj venkis super la porsklavecaj. Ĝi okazis de 1861 al 1865 kaj finiĝis per venko de la Unio (nordaj ŝtatoj, kontraŭ sklavismo, por unueco) super la Konfederacio (sudaj ŝtatoj, por sklavismo, secesiemaj). Pro tiu malvenko eĉ nun multaj sudanoj sentas certan rankoron kontraŭ la jankioj. Sklavismo ne estis la origina kaŭzo de la milito, sed estis dummilite tiel proklamita en la Emancipation Proclamation (egalrajtiga proklamo) de prezidento Abraham LINCOLN. La secesion instigis la zorgo de la sudanoj pri troa influo de la nordanoj, ankaŭ sed ne nur pri la demando de sklavismo. La nordo inverse timis pro la secesio perdon de potenco kaj ekonomiajn malavantaĝojn.

Nomoj por la milito

La plej ofta kaj plej neŭtrala termino por ĉi tiu milito usona estas simple la enlanda milito, sed ĉi tiu nomo neniam estis oficiala. La unua leĝe oficiala nomo aperis en oficiala raporto de usona milita departemento en 1880, titolita la milito de la ribelo. Dum la 1920-jaroj, kongresa rezolucio deklaris la taŭgan nomon la milito inter la ŝtatoj, kaj multaj sudaj heredaĵaj grupoj kaj militrolistoj preferas ĉi tiun terminon. Ankaŭ ekzistis multaj kuriozaj aŭ antaŭjuĝaj nomoj, kaj hodiaŭa uzado de ili ofte signifas subtenon de unu flanko aŭ la alia. Tiaj sudaj nomoj inkluzivas la milito de norda agreso, la milito de suda sendependeco, la milito de Sinjoro Lincoln, La milito de seceso, aŭ simple La milito. Malpli oftaj sudaj nomoj estas la dua usona revolucio kaj la milito por defendi Virginion. Unu favorato tuj post la milito estis la lastatempa malagrableco. La plejmulto de ĉi tiuj terminoj ne uziĝas hodiaŭ, krom inter sudaj naciistaj, historiaj, kaj kulturaj grupoj kiel Ligo de la suda kaj Filoj de konfederaciaj veteranoj. Nordanoj uzis aliajn terminojn: la milito de la ribelo, la milito de suda ribelo, la milito por savi la union, kaj la milito por abolicio. La plej frua nomo estis la milito de la insurekcio. Ĉi tiuj nomoj estas eĉ pli maloftaj ol la por-sudaj nomoj, pro la malpli granda intereso pri la enlanda milito en la norda usono. ZÁGONYI Károly, husaro, heroo de la Springfielda batalo. ja:南北戦争 ko:남북 전쟁 simple:American Civil War th:สงครามกลางเมืองอเมริกา

Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko

La Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko estis nacio kiu kreiĝis el la sudaj Usonaj ŝtatoj kiuj secesiis el la unio (la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) dum la Usona Enlanda Milito kaj ekzistis ĝis sia malvenko en tiu milito. La ĉefurbo estis Richmond, en la ŝtato Virginio. La nura prezidento estis Jefferson DAVIS.

Gravaj Datoj


- 20-a de decembro, 1860 - Sud-Karolino secesiis el la Unio.
- Februaro, 1861 - Konstitucia Kongreso preparis provizoran konstitucion kaj elektis anojn al provizora registaro.
- 11-a de marto, 1861 - Konstanta konstitucio ratifiĝis.
- 18-a de februaro, 1862 - Konstanta parlamento establiĝis.

Secesiintaj Ŝtatoj


- Alabamo
- Arkansaso
- Florido
- Georgio
- Luiziano
- Misisipio
- Nord-Karolino
- Sud-Karolino
- Tenesio
- Teksaso
- Virginio

Gravaj Homoj


- Robert E. LEE - Generalo
- Jefferson DAVIS - Prezidento
- Alexander Hamilton STEPHENS - Vic-Prezidento ja:アメリカ連合国

1868

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1868 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1868 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Universalgloto publikigita de Jean PIRRO
- Japanio : Edo renomiĝas Tookyoo (Tokio).
- Usono : Oklahomo : Kolonelo George CUSTER gvidis masakron ĉe la Batalo de Washita.
- Rusio : Dmitri MENDELEEV verkis la libron Elementoj de Kemio

Naskiĝoj


- 19-a de januaro : Gustav MEYRINK
- 26-a de januaro: Jeanne ZABILON D’HER RANFAING
- 14-a de marto : Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN
- 28-a de marto : Maksim GORKIJ
- 14-a de junio : Karl LANDSTEINER
- 4-a de julio : Auguste CAPÉ
- 18-a de oktobro : Georgi AKTARĜIEV
- 2-a de novembro: William Percy MERRICK
- 6-a de novembro : Felikso ZAMENHOF
- 9-a de decembro : John Thomas HOLMES

Mortoj


- 28-a de januaro : Adalbert STIFTER
- 1-a de junio : James BUCHANAN ----
1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1868년

Benzino

Benzino estas bruligaĵo por aŭtomobiloj, nepura substanco, miksaĵo el pluraj nedifinitaj likvaj hidrokarbidoj, ektraktata preskaŭ nur el petrolo post distilado. Ĝi uzatas kiel solvilo aŭ kiel brulaĵo en motoroj. Oni povas aĉeti ĝin kiel fuelon en benzinstacioj kaj poste plenigi per tio la benzinujon aŭ benzinkruĉon. Oni liveras la benzinon for de la rafinejo per specialaj trasportiloj: cisternokamiono, cisternoŝipo, cisternovagono. Kreskantaj prezoj instigas konsumantojn ekpensi pri benzinaĉeto en grupo. vidu Procezo de Fiŝer-Tropŝ Kategorio:Bruligaĵoj ja:ガソリン

Patotenilo (geografio)

Patotenilo estas speciala termino de la geografio de Usono, kiu signifas mallarĝan strion de la tereno de iu provinco, elstarantan el tiu kaj triflanke ĉirkaŭata de aliaj provincoj, alia lando aŭ akvo. Usonlingve tia tereno nomiĝas panhandle ([PEN-hendl], = pato-tenilo). La kialo estas, ke ĝi aspekte similas al tenilo, almetita al pli granda objekto. Oni ne konfuzu tiun esprimon kun homonima angla verbo, kiu signifas "almozi".

Patoteniloj en Usono

homonima homonima Ne pri ĉiuj tiaj regionoj oni komunlingve uzas la nomon "patotenilo", tial estas disputo pri la nombro de patoteniloj en Usono. Kelkaj agnoskas nur tri, sed ĝenerale oni parolas pri naŭ:
- La patotenilo de Alasko, sude inter Kanado kaj la marbordo;
- La patotenilo de Florido, nord-okcidente inter Alabamo kaj la marbordo;
- La patotenilo de Idaho, norde inter Montano kaj Vaŝingtonio;
- La patotenilo de Marilando, okcidente inter Pensilvanio kaj Okcidenta Virginio (Potomaka Rivero);
- La patotenilo de Nebrasko, okcidente inter Suda Dakoto, Vajomingo kaj Kolorado;
- La norda patoteniloj de Okcidenta Virginio, inter Pensilvanio kaj Ohio (rivero Ohio);
- La orienta patoteniloj de Okcidenta Virginio, inter Marilando (Potomaka Rivero) kaj Virginio;
- La patotenilo de Oklahomo, okcidente inter Kansaso, Kolorado, Nov-Meksiko kaj Teksaso; ĝi laŭ la formo eble estas la plej tipa patotenilo;
- La patotenilo de Teksaso, norde inter Oklahomo kaj Nov-Meksiko. Ankaŭ la sudaj elstaraĵoj de Alabamo kaj Misisipio, kiuj atingas la Meksikan Golfon, foje estas nomataj patotenilo. Meksikan Golfon Meksikan Golfon Ekzistas regionoj forme similaj al patoteniloj, kiuj tamen ricevis alian nomon, ekzemple "kalkanumo" (angle: bootheel [BUThil]). Tiu diferenco estas plejparte kaŭzata de la fakto, ke kalkanumoj etendiĝas suden kaj do sur mapoj kutime aperas sube. Konataj kalkanumoj en Usono estas:
- La kalkanumo de Misurio inter Arkansaso kaj Tenesio;
- La kalkanumo de Nov-Meksiko inter Arizono kaj Meksiko. Patoteniloj kaj kalkanumoj historie ekestis plej ofte pro iuj teorie fiksitaj landlimoj, ekzemple pro la deziro, ke iu lando etendiĝu al iu alia, kiel Oklahomo al Nov-Meksiko aŭ Idaho al Kanado. Kiel montras la listo, okazas, ke du patoteniloj havas komunan limon. limo limo

Similaj teritorioj alilandaj

Ankaŭ en aliaj landoj krom Usono ekzistas amdinistraj regionoj kun patoteniloj. Ekzemploj:
- La meksika subŝtato Tamaulipas etendas strion pli ol 200 km longan, sed nur 30 km larĝan inter la subŝtaton Nuevo León kaj Usonon. Ĝi tiel preskaŭ tute disigas tiujn ĉi teritoriojn.
- La brazilaj subŝtatoj Bahio kaj San-Paŭlio etendiĝas inter la subŝtaton Minas-Ĝerajso kaj Atlantikon.
- La brazila subŝtato Rondonio etendas brakon 170 km longan kaj 30 km larĝan inter subŝtaton Amazono kaj Bolivio.
- Namibio disigas Angolon kaj Bocvanon per brako 440 km longa kaj 30 km larĝa.
- Tanzanio ŝovas brakon 600 km longan kaj 100 km larĝan inter Zambion kaj Mozambikon kaj en ĉi-lastan.
- Afganio havas orientan elstaraĵon 300 km longan kaj parte nur 20 km larĝan, kiu inter Taĝikio kaj Pakistano atingas Ĉinion. Kategorio:Usono Kategorio:Geografio

Kolorado

Kolorado (hispana skribo: Colorado) estas nomo uzata por pluraj geografiaj objektoj:
- rivero Kolorado en okcidentaj Usono kaj Meksiko
- rivero Kolorado en Teksaso
- rivero Kolorado en Argentino
- usona subŝtato Koloradio Krome ekzistas nomoj, kiuj enhavas la vorton kiel parton, ekzemple Colorad Springs, Cerro Colorado, ktp.). La hispana vorto colorado origine signifas "kolorigita", sed striktasence signifas certan tonon de ruĝa koloro. En hispan-konkerita Ameriko multaj lokoj akiris tiun epiteton pro la koloro de grundo, roko, sablo aŭ eĉ akvo.



Kategorio:Usono

Kategorio:Amerikaj landoj Kategorio:Nordameriko ja:Category:アメリカ合衆国 ko:분류:미국 zh-min-nan:Category:Bí-kok

Kategorio:Usonaj ŝtatoj

Ŝtatoj ja:Category:アメリカ合衆国の州 ko:분류:미국의 주 sv:Kategori:USA:s delstater

Едуард Бенеш

Едуард Бенеш, председник Чехословачке од 1935. до 1938. и од 1946. до 1948, када је, по доласку комуниста на власт, дао оставку. Био је вођа Народне странке и најближи сарадник првог председника Чехословачке Томаша Гарига Масарика. Током Другог светског рата био је председник избегличке владе у Лондону. ja:エドヴァルド・ベネシュ

programy piesni pociel Pozycjonowanie gry strategiczne










































:: RELATED NEWS ::
Coppernicus
Mikuláš Kopernik alebo Koppernigk alebo Coppernicus (
- 19. február 1473, Toruň – † 24. máj 1543, Frombork) bol poľský