:: wikimiki.org ::
| Onisabro DEGUĈI |
Onisabro DEGUĈIEsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Gravaj geesperantistoj > Japanaj geesperantistoj < DEGUĈI Onisaburo
----
DEGUĈI Onisaburo [deguĉi onisaburō] 出口王仁三郎 ĉefo de Oomoto. Naskiĝnomo: UEDA Kisaburo.
Li naskiĝis en Kiota prefektujo, en Asao vilaĝo(nun Kameoka) je 12-a de julio 4-a jaro de Meiji t.e. 6-a de oktobro 1871. 1892 li ekpartoprenis Oomoton. 1923,li eklernis E-n kaj enkondukis ĝin en O-ismon. 1924,li fondis Esperanto-Propaganda Asocio(EPA)
Li forpasis je 19-a de januaro 1948.
----
EdE-D
Onisabro DEGUĈI, japano, ĉefo de Oomoto-ismo, prez. de Universala Homama Asocio. Naskiĝis en la 12-a de julio 1871 en vilaĝo Asao, Kyoto-hu. Eklernis E-n en 1923, kaj samtempe enkondukis ĝin en O-ismon, kiel la ĉefan lingvon por eksterlanda propagando de O. 1924 fondis E-n Propagandan Asocion en Kameoka. Verkis : Poemetarojn (por facila memorigo de E-aj vortoj); 1924.
Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per
donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. En 2004 la Premio (2000
eŭroj) estis aljuĝita al la Esperanta poetino Marjorie Boulton, kiu en grandioza maniero esprimis la idealojn de la Premio en sia originala verkaro kaj dum pluraj jardekoj organizis someran
Esperanto-Lernejon en Barlastono.
Esperanto-kulturoEsperanto > Esperanto-kulturo
----
Esperanto-kulturo entenas ĉiujn terenojn sociajn, ekonomiajn, intelektajn kaj kulturajn, kie Esperanto estas uzata.
Historio
- Historio de la Esperanto-movado
- Gravaj esperantistoj
- Historio de la Esperanto-movado laŭ landoj kaj regionoj
- Iamaj Esperanto-Asocioj
- Historiaj Esperanto-gazetoj
Artoj
- Esperantlingva literaturo
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-filmoj
- Esperanto-humuro
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-muziko
- Esperanto-originaloj
- Esperanto-teatro
- Esperanto-tradukoj
- Esperanto-verkistoj
- Denaskaj Esperanto-parolantoj
- Esperantio
- Esperanto-asocioj
- Esperanto-bibliotekoj
- Esperanto-domoj
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-flago
- Esperanto-gazetoj
- Esperanto-kluboj
- Esperanto-mono
- Esperanto-movado
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-projektoj
- Esperanto-radioj
- Esperanto-renkontiĝoj
- Esperanto-simboloj
- Zamenhof/Esperanto-Objektoj
Esperantologio
- Esperant'
- Esperanto-vortaroj
- Esperanto-tradukoj
Kulturo
Esperanto-movadoEsperanta Kulturo > Esperanto-movado
----
La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas mondan pacon, aliaj simple volas komunikiĝi kun homoj tra la tuta mondo, aliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj aliaj faras ĝin por lingva egaleco. (Tamen estas dubinde, ke nur la disvastigo de Esperanto sufiĉas por krei mondan pacon, ĉar la militojn kaŭzas ne nur komunikaj malfaciloj, kaj ne malofte oni batalas kontraŭ samlingvanoj.)
En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO,
SAT, kaj aliaj iniciatoj kiaj la Esperanta Civito Civito de Esperantio inspirita de la Raŭmismo.
Tre utilaj kaj gravaj Esperanto-servoj estas Esperanto korespondservo kaj Pasporta Servo monda peresperanta gastiga servo.
Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj Interlingvistikaj instancoj kiaj Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED).
En la Esperanto-movado ankaŭ ekzistas entreprenoj diverscelaj :
- Eldonistoj
- Turismagentejoj : Esperantotur
- LF-koop
Vidu ankaŭ:
- Gravaj geesperantistoj
- Laborista Esperanto-movado
- Finvenkismo kaj Fina venko
- Raŭmismo
- Interna ideo
- Historio de la Esperanto-movado
- Hilelismo
- Homaranismo
- Neŭtralismo
- Desuprismo - Desubismo
- Tradicia Esperanto-Ideologio
- Slango
Japanaj geesperantistojEsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Japana esperantisto
----
Listo de japanaj esperantistoj
- ABIKO Teizirô
- AIZAŬA Heikiĉi
- AKAGI Kyutarô
- ASADA Eiĵi
- ASADA Hazime
- BABA Kijohiko
- CUJUKI Kijo
- DEGUĈI Kjotaro
- DEGUĈI Onisaburo
- DEGUTI Kiyoko
- EGUĈI Ren
- Eizo Angetu ITO
- Erin ASAL
- ESUMI Noriya
- ETO Seiti
- EUN Mouam
- FUĴISAŬA Ĉikao
- FUKUTA Kunitaro
- FUTABATEI Shimei
- GA Morizo
- GOTOO Seikoo
- GOTOU Mituo
- HAJAMI Sinŝo
- HAJAŜI Joŝimi
- HARADA Yubi
- HASEGAŬA Riej
- HASEGAŬA Tacunosuke
- HASEGAWA Tatsunosuke
- HASEGAWA Teru(Verda Majo)
- HATUSIBA Takemi
- HAYASI Tadasu
- HIRANO Nagakacu
- HORI Mamiĉi
- HUKUTA Kunitaro
- CHIF Toshio
- Iida Yŭtaro
- IKAWA Satio
- INOUE Ŝoogecu Tadaŝi
- ISIGA Osamu
- ISAMU Yamaga
- ISIGURO Teruhiko
- ISIZAKI Bun'iti
- ITO Kanzi
- Eizô ITÔ
- IWAHASHI Takeo
- IZUMI Sigeo
- JAMAGA Taiĵi
- JAMANAKA Hideo
- JOŜINO Sakuzo
- JUI Ĉŭnoŝin
- Jukiĉi JASUDA
- Juntaro IŬAŜITA
- KAJABA Makoto
- KAĴI Hirokazu
- KAKUO Masao
- KATO Misao
- Katoh Masami
- KAWAHARA Jikichiro
- KUWAHARA Tosihide
- KAWAMURA Sin'itirô
- KAWASAKI Naokazu
- KEINOSUKE Murata
- KIDOSAKI Masutosi
- KILOMF Rokuro
- Kimiharu KIMURA
- KIZAKI Horisi
- KOBAJAŜI Mokiĉi
- KOBAJAŜI Tomeki
- KONDO Kuniomi
- KOOITI Ito
- KOSEKI Yosio
- KPITIRO Ozawa
- KROITA Kacumi
- KUBO Sadaĵiro
- KURACHI Haruo
- KURIJAMA Ioe
- KURISU Kei
- KURIYAMA Hitoshi
- KURODA Masayuki
- KUROITA Katsumi
- KUSUDA Zensuke
- KUWAHARA Tosihide
- MACUDA Cuneĵiro
- MACUZAKI Kacumi
- MAEDA Tutomu
- MARKS Muto
- Masuzo INOUE
- MATUBA Kikunobu
- Ken’iti MATUMOTO
- MICUIŜI Icumu
- MIJAKE Hisano
- MIJAKE Ŝihej
- MIJOŜI Ecuo
- MIJOŜI Ŝimeko
- MIKOSAKA Motusuke
- MINODA Takuma
- MIŜIMA Miĉiaki
- MIYAMOTO Masao
- MIYAZAWA Kenji
- MOTONO Seigo
- MURAMOTO Tatsuzo
- Yukiyosi MURAMATU
- MURATA Masataka
- MIYAMOTO Sinzi
- NAGAOKA Zirô
- NAGATA Hidezirô
- Akiko ŬUSINK-NAGATA
- NAKAGAKI Koĵiro
- NAKAHARA Syuzi
- NAKAMURA Kiĵoo
- NAKANIŜI Joŝio
- NAKANO Ĉuiĉiro
- NAKAYAMA Ooki
- NARITA Sigeo
- NISHI Seiho
- NIŜIDA Hideo
- NIŜIMURA Koogecu
- NISIUMI Tarou
- NITOBE Inazo
- NIWA Masahisa
- NOHARA Kiuiĉi
- OBA Joŝifuĝi
- OGATA Tomosaburo
- OHAŜI Unokiĉi
- OHSHIMA Hiroshi
- OISHI Wasaburo
- OKA Hidemiti
- OKA Asajiro
- OKA Aziró
- OKAMOTO Joŝicugu
- OKUMURA Rinzo
- Onisabro DEGUĈI
- OOHAŜI Kaiziro
- OOI Manabu
- OOJAMA Tokiŭo
- OOŜIMA Joŝio
- OSAKA Kenzi
- OSIDA Tokurô
- OSSAKA Kenji
- OSUGI Ei
- OSUGI Sakae
- RYÔYA NISIDA
- Saburo ITO
- SAITO Eizo
- SAKAI Tosihiko
- Takasi SAKATA
- SAKAMOTO Syôzi
- SASAKI Macue
- SASAKI Tasku
- SATOO Ŝoiĉi
- SEGAUA Sigenori
- SEIITI Katô
- SEKIJA Masazumi
- SHIMMURA Izuru
- SHINODA Hideo
- SHIN Pongcho
- SIBA Teikiti
- ŜIBAJAMA Kei
- ŜIGEMACU Takizo
- ŜIMIZU Kacuo
- ŜIMOMURA Joŝiŝi
- SIMOSE Kentarô
- ŜINDO Seitaro
- SINMURA Iduru
- SUGAWARA Keiiti
- SUMIYOSI Katuya
- Susumu AIBARA
- SUZUKI Masao
- TADAKATU Yuri
- TAKAHAŜI Kunitaro
- TAKAKUSU Zyunziro
- TAKAMARU Sasaki
- TAKAŜE Yosiko
- TAKEDA Hiroŝi
- TAKENAKA Zisuke
- TAKEUĈI Tookiĉi
- TAKEUTI Tomiko
- Rintarô TAKI
- TANAKA Sadami
- TIHU Tosio
- TOKI Zenmaro
- TOKUDA Rokuro
- Tokunosuke ITOO
- TOOGUU Tojosato
- TORII Atuzirô
- TUKIMOTO Kitadi
- TURUNO Rokurô
- UCUNOMIJA Haĵime
- UEDA Hanĵi
- UEDA Koozoo
- UENO Takao
- UEYAMA Masao
- URA Ryozi
- USUI Syuiti
- Yutaka WASEDA
- YAGI Hideo
- YAMADA Tenpû
- YAMAGA Taizi
- YAMASAKI Seikô
- YAMAZOE Saburô
- YANAGIDA Kunio
- Yoshi H. ISHIGURO
- YUI Chunoshin
- YUKIKO Isobe
- ZIN KIYOSI
- Wilhelm SCHMID
- RYUIE Samura
- ETUZO Sato
- SAIONJI Masayuki
- Onda Hiromasa
- Nisikawa Toyozô
- Katsumori Hirosi
OomotoOomoto (大本教 "granda principo") estas unu el la mezgrandaj novaj religioj de Japanio. El la japanoj ĉ. 80 procentoj konsideras sin anoj de Budhismo kaj ĉ. 70 procentoj anoj de Ŝintoismo. Eble 15 procentoj estas anoj de la "novaj religioj". Malpli ol du procentoj estas kristanoj. La sumo estas pli granda ol 100 procentoj, ĉar multaj japanoj estas anoj de pluraj religioj.
historio
La "novaj religioj" estas pli ol kvarcent religioj, kiuj ekestis post la jaro 1800. Multaj estas "sinkretismaj", kio signifas ke ili povas miksi elementojn de Ŝintoismo, Budhismo, Konfuceismo, Taoismo, la Bahaa Kredo kaj Kristanismo kaj ankaŭ okcidentaj ideologioj kiel, ekzemple, komunismo. Multaj novaj religioj estas fonditaj de virino, kies anoj havas grandan influon al la movado. La novaj religioj plej ofte havas geografian centron, kiu estas templo, templaro aŭ tuta urbo. La plej grandaj novaj religioj estas Tenrikjo kaj Soka Gakkai.
Oomoto fondiĝis en 1892 de malriĉa kamparanino DEGUĈI Nao. La "spiritaj gvidantoj" de la movado ĉiam estas virinoj. Ekde 2001 la kvina spirita gvidantino DEGUĈI Kurenai ĉefas la movadon. Inter 1900 kaj 1948 tamen ankaŭ unu viro havis gravan postenon. Tiu estis la edzo de la dua gvidantino, DEGUĈI Onisaburo, kiu eksciis pri Esperanto kaj enkondukis la lingvon en Oomoto. En 1924 Oomoto komencis eldoni librojn kaj revuojn en Esperanto kaj, de 1925 ĝis 1933, ĝi ankaŭ havis misiejon en Parizo. De tiu loko misiistoj vojaĝis en Eŭropo por propagandi la kredon, ke DEGUĈI Onisaburo estas Majtrejo aŭ Kristo, kiu unuigos la mondon.
Komence la japana registaro sendis soldatoj por detrui la templon de Oomonto en Ayabe kaj ankaŭ la tombon de la fondintino.
Dum la periodo 1935 - 1942 Oomoto travivis severajn persekutojn en Japanio, kaj tute ne rajtis agadi.
Tamen J. MAJOR en 1933 por Enciklpedio de Esperanto miskonsideris la persekuton "afero de pasintaĵo]]". Ekde 1950 oni denove eldonas sian revuon Oomoto en Esperanto.
Oomoto havas ĉ. 180.000 membrojn, el kiuj 45.000 estas aktivaj. Preskaŭ ĉiuj Oomotanoj iom studis Esperanton, kaj ĉ. 1 000 vere studis sufiĉe multe por vere uzi la lingvon. Oomoto havas du centrojn en du urboj apud Kioto. En Ajabe estas centro por diservo, kun i.a. la moderna sanktejo Ĉosej-den, konstruita tute el ligno. En Kameoka estas centro por misio. En grandega parko situas oficejoj, gastejoj, lernejoj, presejo, eldonejo kaj sanktejoj.
Arto havas gravan rolon en Oomoto. Oomotanoj volas plibeligi la mondon per arto, kaj opinias ke arto proksimigas homon al dio.
Mondkoncepto
La ekesto de Oomoto pro la profetaĵoj de DEGUĈI Nao povas parte esti klarigita kiel reago pro la industriigo kaj la okcidenta influo, kiuj laŭ la profetaĵoj estas la kialo de la mizero inter la malriĉuloj.
Kiam Oomoto komencis sian mision en Esperanto oni havis la opinion, ke la okcidento donas industriigon kaj materian bonon, sed dependas de la pli alta spirita nivelo de la oriento. La sama penso troviĝas ankaŭ en la libro ”Bahá’u’lláh kaj la nova erao”, kiun havis Oomoto jam en 1923. Tiu balanco inter okcidenta materiismo kaj orienta spiritualismo estas interpretata kun bazo en la taoisma instruo pri jin kaj jang, bazo, kiun Oomoto uzas por en diversaj situacioj rekomendi balancon inter diversaj fenomenoj. La okcidentan materiismon kaj utiligon de la popoloj en Azio, antaŭ ĉio en la formo de koloniismo, oni severe kondamnas. La subpremadon de Afriko kaj de la nigruloj en Usono fare de blankuloj oni kondamnas kelkfoje. La okcidenta materiismo minacas ne nur la orienton, sed ankaŭ la pacon en Eŭropo. La ideo pri la aparta rolo de Japanio en la mondo, signifas, ke la oriento, antaŭ ĉio Japanio kaj Oomoto, havas la taskon doni al la okcidento spiritualecon, same kiel la okcidento havas la taskon doni al la mondo materian bonon. Japanio havas la unikan rolon samtempe havi parton de la orienta spiritualismo kaj de la okcidenta materia bono. Tie la bonaĵoj de oriento kaj okcidento kunfandiĝis. En la sama maniero la kvintesenco de ĉiuj religioj kaj instruoj kunfandiĝis en Oomoto.
Oomoto klopodis ankaŭ konsciigi la okcidentanojn pri la subpremado de antaŭ ĉio aziaj landoj fare de la okcidenta koloniismo, kaj ke la okcidenta nespiritualeco estis la kialo de la unua mondmilito.
Oomoto defendis la japanajn agadon en Manĉurio, ankaŭ kiam tio renkontis ĝene akran kritikon en la okcidento. Japanio estis tro dense loĝata, kaj ĉar nek Usono nek Aŭstralio akceptis japanajn enmigrintojn, japanoj devis elmigri al aliaj landoj en Orientazio, kiel ekzemple Manĉurio, opiniis la tiamaj oomotanoj.
Post la dua mondmilito, la revuo Oomoto ne plu publikigas artikolojn pri politiko, kun escepto por artikoloj, kiuj traktas la laboron krei mondan federacion. Iam oni publikigas artikolojn, kiuj kritikas okcidentan materiismon.
Ankaŭ en la metafizika mondkoncepto de Oomoto jin kaj jang estas la fundamenta pensokoncepto, kvankam la terminoj ’jin’ kaj ’jang’ ne uziĝas. Oni tamen malakceptas ateisman jin-kaj-jang-instruon kaj diras, ke dio kreis la spiriton kaj la korpon kaj estigis harmonion inter ili por tiel estigi la forton. Nao kaj Onisaburo staras en jin-kaj-jang-rilato, ĉar ili ricevis fluon de la spiritoj Izu kaj Mizu. Okcidento kaj oriento troviĝas en balanca rilato, same kiel la materia kaj la spirita. Ĝis la dua mondmilito oni ofte nomas tiujn ĉi fortojn ’spirito’ kaj ’korpo’; post la dua mondmilito oni ĉiam pli ofte parolas pri Izu kaj Mizu.
La doktrino de Oomoto pri la diversaj mondoj - kiu ŝajnas esti kreita laŭ ekzemplo de budhismo, sed ankaŭ laŭ Emmanuel SWEDENBORG - konsistas unue el la materia mondo kaj due el la spirita mondo, kiu siavice konsistas el Dia regno, Intera regno kaj Infera regno. Oni iam donas detalajn priskribojn pri tiuj ĉi mondoj. Post la morto la homoj alvenas al unu el la tri regnoj el la spirita mondo, depende de kia estis la vivo de la homo sur la tero. Intera regno estas loko kie homo povas resti ĝis maksimume 30 jarojn, atendante pluiron al unu el la ceteraj regnoj. Jam dum la vivo en la Materia mondo homoj tamen havas kontakton kun iu el la spiritaj mondoj.
La kredo, ke dirita vorto estas animita kaj tial havas supernaturajn povon estas ofta en Japanio, kaj ĝi estas parto ankaŭ de la doktrino de Oomoto. La plej grava ekzemplo de tia ’vortoanimo’, kiu menciiĝas en la misio en okcidento estas la sankta vorto Kannagara Tamaĉihaemase. Ĝi tradukiĝas ’Tiel estu la volo de Dio, kaj favoriĝu la animo’ aŭ ’Kun la bonvolo de Dio mi havu novan forton!”
Dikoncepto
La dikoncepto de Oomoto havas sian bazon en la japana vorto kami, kiu havas multe pli larĝan signifon ol la vorto ’dio’. Tendenco, kiu iom post iom kreskas en la doktrino de Oomoto estas deziro unuigi la dikonceptojn de diversaj religioj. Uŝitora, kiu riveliĝas al DEGUĈI Nao post iom da tempo havas sian lokon en panteono, kie la dioj apartenas al tri niveloj, nome:
# la supera DIO;
# regantaj Dioj de la ĉielo kaj de la tero;
# aliaj dioj.
Dinomoj el klasika ŝintoo, budhismo kaj taoismo asociiĝas unu kun la aliaj kaj kuniĝas tiel ke unuflanke Uŝitora kaj Kunitokotaĉi estas konsiderataj kiel identaj dioj en la Mizu-sistemo (jang/jo) kaj aliflanke Hituzisaru, Tojokumonuno, Susano kaj Miroku/Majtrejo estas konsiderataj kiel identaj dioj en la Izu-sistemo (jin/in).
Oomoto tamen evitas priskribi sian dikoncepton en la propagandaj eldonaĵoj de 1925-1935. La citaĵojn el la sanktaj skriboj, kiujn oni publikigas, oni lasas sen komentoj. Kredebla kialo estas ke oni sciis ke okcidentanoj ĝenerale ne volas akcepti politeismon. Pro tio oni ne volis disvolvi sian dikoncepton tro multe. Oomoto, La nova Spirita Movado el 1924 mencias dinomojn kiel Uŝitora-no-konjin kaj Kunitokotaĉi-no-Mikoto, tamen sen priskribi politeisman teologion, dum Kio estas Oomoto? el 1933 ĉiam uzas la vorton Dio. Ebla klarigo estas ke oni rimarkis kritikon pri politeismo, inter tiuj kiuj legis la unue menciitan presaĵon, kaj tial volis montri monoteisman profilon en la postaj presaĵoj de la okcidenta misio. Dio estas la plej ofta dinomo en la revuo Oomoto ankaŭ post la dua mondmilito.
Nur en la postskriboj de la sanktaj skriboj, kiuj komencis aperi en Esperanto en 1997 oni precizeme priskribas la politeismajn aspektojn de la dikoncepto, kaj samtempe priskribas ke la dikoncepto estas ankaŭ monoteisma kaj panteisma. En tiuj ĉi postskriboj oni montras kiel oni dividas siajn diojn en tri diversajn grupojn, por kiuj la vorto ’dio’ skribiĝas en tri diversaj manieroj: DIO, Dio kaj dio. DIO estas la kreinto Okunitokotaĉi aŭ Amenominakanusi. Tiu disigis de si mem du Diojn, nome la ĉielan Dion Uŝitora aŭ Kunitokotaĉi kaj la teran Diinon Hicuĵisaru aŭ Tojokumonuno, kiuj siavice pere de la spiritoj Izu kaj Mizu prenis formojn en Nao kaj Onisaburo. Apud tiuj ekzistas ankaŭ aro da malsuperaj dioj. Tiuj havas kaŝitan rolon en la okcidenta misio de Oomoto. Inter tiuj troviĝas i.a. mortintaj misiistoj kaj la kreinto de Esperanto Ludoviko Lazaro ZAMENHOF.
Por la tri menciitaj DIO kaj Dioj ekzistas ankaŭ la nomo Oomoto sume oomikami, kiu uziĝas en preĝo al tiuj.
Homkoncepto
La homkoncepto de Oomoto baziĝas sur tio ke oni konsideras la homon kreitaĵo de Dio. Dio kreis la homon kun kombinaĵo de kaj bonaĵoj kaj malbonaĵoj, por ke la homo devu turniĝi al Dio. La homo havas kaj ’animon’ kaj ’korpon’. La animo devas esti supera en la rilato al al korpo, kio kondukas al la ’animo-super-korp-ismo’. En la mala stato, ’korpo-super-anim-ismo’ la homo vivas en tute materiisma maniero. Scienco ne povas kompreni la homon se ĝi studas nur la korpan parton. Oomoto atentas aparte la sciencojn, kiuj studas la homon kiel spiritan estaĵon.
La homo havas en sia spirito funkcion, nome ’vic-gard-dio’ aŭ egoismo, kiu estas necesa por vivteni la korpon. ’Justa garddio’ en la homo batalas kontraŭ la malbonaj flankoj de egoismo.
Tiuj ĉi du kontraŭaj garddioj, kaj bonaj spiritoj el la Ĉielo kaj malbonaj spritoj el Infero kreas ekvilibron en la homo, tiel ke li staras inter Ĉielo kaj Infero kun emo al ambaŭ. Pro tiu ĉi ekvilibro ekestas libereco de la volo, kiun havas la homo, male al la bestoj kaj kreskaĵoj. Tria spirita funkcio, apud la du supre menciitaj, estas ’vera garddio’, kiu ekfunkcias kiam la spirito vivas en unueco kun la korpo.
Dum la 1990-aj jaroj la intereso de Oomoto por la spiriteco de la homo esprimiĝas per aktiva agado kontraŭ la nocio "cerba morto" kaj kontraŭ organgrefto de cerbomortaj homoj.
Alia grava nocio estas ’interna fluo’, kiu signifas inspiron de Dio kaj de la superaj spiritoj.
Apud la interna fluo, kiu estas konstanta stato, ekzistas ankaŭ kamigakari aŭ ’diposedo’, kio signifas ke dio portempe posedas homon. Kaj bonaj kaj malbonaj dioj povas posedi homon.
Saviĝo kaj ŝanĝiĝo de la mondo
La doktrino de Oomoto enhavas plurajn nociojn, kiuj respondecas al diversaj tipoj de saviĝo. Dum la gvidado de Nao oni opiniis ke ŝanĝiĝo de la mondo per dia interveno estas proksima. Jam en la fruaj skribaĵoj de Nao estis supozita ke la homoj devas prepari sin por tiu ĉi ŝanĝiĝo de la mondo. Dum la gvidado de Onisaburo oni pli multe atentis la vojon de la unuopa homo al saviĝo en Dia regno post la morto. Dum la sama tempo oni supozis ke Onisaburo prezentiĝos kiel Majtrejo kaj fariĝos ĉefo de la mondo. Post 1954 la ideo pri Oomoto kiel ’modelo’ estis la plej grava. Ĉar Oomoto estas ’modelo’ Dia regno disvastiĝas en tiu ĉi mondo. Pluraj el tiuj ĉi ideoj pri ŝanĝiĝo de la mondo estis atentataj en la esperanta misio de Oomoto.
La okcidenta misio 1924-1935 ne donis multajn instrukciojn pri la saviĝo de la unuopa homo. La priskribo kiel mediti aŭ preĝi estis sporada kaj mankohava. Nur en 1935, kiam la Pariza misiejo jam estis fermita, Oomoto Internacia funde priskribas kiel preĝi. La ’meditado ĉinkon-kiŝin’ kiu helpas al la homo i.a. disiĝi de la materia korpo kaj unuiĝi kun la dia spirito je unuopaj okazoj estas priskribita en la presaĵoj de Oomoto. Anstataŭ oni koncentriĝas pri la nocio ’kredo’, kiu priskribiĝas en la presaĵoj el la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Oni admonas la legantojn kredi je Onisaburo. Oni iam priskribas ’kredon’ per pli ĝeneralaj vortoj; oni devas kliniĝi kontraŭ dio, purigi sian animon, aŭ turniĝi kontraŭ dio. Oni donas ekzemplojn kiel la kredo povas sanigi homon. Iam tamen malfeliĉoj estas elprovado fare de dio. Kredo povas konduki al ’unuiĝo inter Dio kaj homo’. ’La unuiĝo inter Dio kaj homo’ ekestas per ’interna fluo de dia karaktero’. La unuiĝo okazas se ni kredas je la vera Dio.
Apud la vojo de la unuopa homo al saviĝo estas menciitaj ankaŭ vojoj al la saviĝo de la homaro. Arto havis ĉiam pli gravan rolon en la revuo Oomoto ekde 1954. Post la ekspozicio ”La arto de Onisaburo kaj lia skolo” en 1972 kaj post kiam oni komenci organizi kursojn pri japanaj tradiciaj artoj por okcidentanoj, oni priskribas arton kaj ĝian belecon kiel rimedon por gvidi la homon al Dio, kaj starigi Dian regnon sur la teron, per la manifestigo de la belo el la ĉielo sur la teron.
La rilaton al aliaj religioj ĝis la dua mondmilito karakterizis tendenco priskribi aliajn religiojn kiel antaŭulojn de Oomoto kaj Onisaburon kiel la savanton, kiun atendas la tuta mondo. Samtempe estis emo kunlabori aktive kun novspiritaj movadoj en Azio kaj Eŭropo.
Post la dua mondmilito la kritiko kontraŭ aliaj religioj preskaŭ tute malaperis. Oni opinias ke Oomoto kaj aliaj religioj havas la saman fonton kaj komunan mision kaj aktive laboras por tio per religia dialogo kaj diservado en la sanktejoj unu de la alia. Oni konsideras komunan adoradon - dum kiu reprezentantoj de malsamaj religioj preĝas en la sama diservo - kiel la plej altan formon de tio.
La kredo pri unuigita mondo ekzistas jam en Ofudesaki. DEGUĈI Kiotaro opinias ke la unuiĝo de Japanio estas modelo por estonta monda federacio. La opinio kiel efektivigi tion tamen ŝanĝiĝis. Antaŭ la unua mondmilito Oomoto pridubis la klopodojn krei eŭropan federacion kaj obĵetis ke tio povus signifi riskon ke la kontinentoj fariĝus malamikoj. Anstataŭ oni priskribis ke estas bezono de monda federacio kaj ke Esperanto devas esti la unuiganta lingvo. Oni ankaŭ diris ke Onisaburo estos la plej taŭga ĉefo por tia federacio.
Post la dua mondmilito Oomoto daŭre laboras por monda federacio en la mondfederacia movado. Oni daŭras labori por Esperanto en tiu ĉi agado kaj mencias ke monda federacio estas necesa por la paco.
Tria vojo al saviĝo estas la mondŝanĝiĝo, kiun antaǔdiris Nao. DEGUĈI Nao kaj DEGUĈI Onisaburo estas tre gravaj por la saviĝo. DEGUĈI Nao la tutan tempon estas priskribita kiel virino, kiuj ricevis apartan taskon de Dio, kaj skribis Ofudesaki-n, laŭ la plano de Dio. Oni detale priskribas la asketajn flankojn de ŝia vivo. Ĝis 1935 oni plurajn fojojn mencias ke la funkcio de Nao estis esti antaŭulo de Onisaburo. En la okcidenta propagando oni komparas ilin kun Johano la Baptisto kaj Jesuo Kristo. Post 1954 ŝi havas pli egalrangan rolon en la propagando.
En la okcidenta misio de Oomoto ĝis 1935 oni priskribas Onisaburon kiel mondan savanton, kiun pluraj religioj atendis. Oni ofte nomas lin Kriston. Post la dua mondmilito Onisaburo daŭre havas gravan rolon en la okcidenta misio ĝis 1953. Post tio oni mencias lin malpli ofte.
La apero de Nao kaj Onisaburo estas la komenco de la forta mondŝanĝiĝa atendado, kiu karakterizis Oomoton. En la plej malnovaj skribaĵoj en Oomoto-ŝinju oni uzas la konstruajn terminojn ’malkonstruo’ kaj ’rekonstruo’ por priskribi tion, kio okazos en la mondo. En la misio al la okcidento 1924-1935 oni ofte priskribas la okcidentan materiismon, kiu i.a. dependas de la degenerinta kristanismo, kiel grandan minacon kontraŭ la monda paco. Onisaburo tial klopodas unuigi homojn kaj movadojn en diversaj landoj por eviti finan katastrofon.
La nova mondo, ofte nomita Majtreja-mondo, post 1954 ĉiam pli ofte estas priskribita kiel mondo, kiu efektiviĝas en tiu ĉi mondo, per farado de arto, uzado de Esperanto, komuna adorado kaj per progreso en la vivnivelo.
Apud la Majtreja-mondo, kiun atendas Oomoto, oni opinias ke la Dia regno sur la tero jam efektiviĝis en Oomoto, kiu estas la akso en la sankta plano de Dio, kaj troviĝas en la mezo de la Dia regno sur la tero.
La nocio ’modelo’ malofte uziĝis en presaĵoj en Esperanto 1924-1935. Anstataŭ priskribi la pasivan rolon de Oomoto kiel ’modelon’, oni priskribis ĝian aktivan rolon.
Post 1954 ’modelo’ estas tre grava nocio en la okcidenta misio. La doktrino pri ’modelo’ signifas ke okazaĵoj en la mondo speguliĝas en Oomoto. Tio, kio okazas en Oomoto, poste okazos en la mondo ekstere. Estas tute klare ke ’modelo’ funkcias kaj en la rilatoj inter Oomoto kaj Japanio, same kiel inter Oomoto kaj la mondo.
’Modelo’ funkcias preskaŭ meĥanike. Oomoto tiel estas la akso en la sankta plano de Dio. Tial la oomotoanoj faras sian plejeblon por plibonigi kaj plibeligi la internon de Oomoto, precipe kiam oni rimarkis ke io malbona enspeguliĝas de ekstere. Estas do la tasko de la oomotoanoj realigi Dian regnon unue en Oomoto. La kredo pri ’modelo’ signifas ke oomotoanoj ne dubu ke agadoj, kiujn oni malgrandskale okazigas en Oomoto, ekzemple arto, komuna preĝado kaj uzado de Esperanto, havos grandan signifon por pli grandaj okazaĵoj en la mondo. Tio estas unu el la plej gravaj taskoj, kiujn donis Dio al Oomoto. (La uzo de Esperanto iam ankaŭ estas priskribita kiel ekzemplo de ’vortoanimoj’.)
Metafizike oni klarigas tion ke Oomoto troviĝas en la mezo de Dia regno sur tero kaj estas envolvita en sprita, densa kaj firma atmosfero. Tial okazaĵoj en Oomoto disvastiĝas per ondocirkloj en la mondon en formo de forta spirita energio kaj vere realiĝas en konvenaj lokoj.
Ikonografio
Ankaǔ bildoj havis gravan rolon en la eldonaĵoj en Esperanto de Oomoto, ekzemple: fotoj de la gvidantoj kaj sanktejoj de la religio, grup-bildoj en Esperanto-kongresoj, bildoj de la misiaj vojaĝoj en Eǔropo de la misiistoj, iam desegnaĵoj de naturaj motivoj, de Domo de Homamo kaj kelkaj numeroj la desegnaĵo de dioj faritaj de Onisaburo.
Ekde 1954 oni rimarkas klaran ŝanĝiĝon pri la bildoj en Oomoto. Oni malpli ofte vidas bildojn pri la gvidantoj. Tamen oni pli ofte montras bildojn de kultur-historie interesaj objektoj kaj lokoj, kaj ankaǔ bildojn de tradiciaj japanaj artoj. La nombro de bildoj en la revuo kreskas dum la venontaj jardekoj. Ekde 1981 oni ĉiam publikigas la kovrilon de la revuo en koloro kaj ekde 1984 la motivo de la kovrilo ĉiam estas artaĵo.
Gazetoj
Oomoto kaj ĝiaj subfakoj eldonas dekojn da grandaj gazetoj, en kiuj Oomoto propagandas ankaŭ Esperanton. Precipe rimarkinda estas Zinrui Aizen Sinbun, kiu aperas trifoje dum monato en Tokio kaj estas legata de pluraj centmiloj. Dum jaroj Oomoto eldonis tri gazetojn en Esperanto: "Oomoto", "Oomoto Internacia", kaj "Verda Mondo". En 1933 aperis la du lastaj, ambaŭ en rimarkinda amplekso kaj kun varia enhavo.
Esperanto en la Oomoto-movado
Esperanto fariĝis tre populara en Japanio en la komenciĝo de la 1900-aj jaroj. DEGUĈI Onisaburo akceptis Esperanton ĉar ĝi estis ebleco forigi la lingvan izolitecon de Japanio. Komence la ideoj de KITA Ikki pri Esperanto kiel komunikilo en orientazia japana imperio eble estis la plej granda fonto de inspiro. La grupo ĉirkaŭ la fondintino Nao ne havis intereson pri internaciaj kontaktoj. Esperanto do ne havis larĝan subtenon en Oomoto ĝis la alveno de la Bahá’í-misiistoj 1922-23, kiam Onisaburo havis fortan decidpovon. Pro la influo de Bahaismo Onisaburo opiniis ke la oriento devus kontribui per spiritualismo kaj la okcidento per materia progreso en la mondo. La ilo por tiu ĉi interŝanĝo estis Esperanto. Inter la granda nombro da intelektuloj, kiuj aliĝis al Oomoto la intereso pri Esperanto rapide kreskis. En 1923 oni komencis intensan laboron organizi Esperanto-kursojn por Oomotoanoj.
La unua kurso okazis en 1923 en Ayabe.
La kursoj bone progresis, ĉar pro la terura tertremo en Tokio, la Universitato de Tokio devis resti fermita dum pluraj monatoj kaj kelkaj studentoj povis uzi tiun tempon por instrui Esperanton. Oomoto organizis Esperanto-kursojn por siaj membroj 1923-1935 kaj denove ekde 1948.
Esperanto Propaganda Oficejo estis fondata en 1925 por la praktika disvastigo de E en Japanujo. Ĝia centro estas en Kameoka, la direktisto estis Uĉimaru. Ĝi aranĝas kursojn en la tuta lando, propagandas per paroladoj radioparoladoj, libroj kaj gazetoj. Ĝi eldonas lernolibrojn kaj vortarojn, starigas lernejojn. En 1933 en la oficejo laboris ĉ. 25 ge-Esperantistoj,
Aliaj Oomotoanoj opiniis ke la japana devus esti la monda lingvo. Dum kelkaj jaroj post 1930 Onisaburo subtenis tiun opinion, kaj diris ke oni uzu Esperanton por propagando, sed ne kiel mondan lingvon.
La forta rolo de Esperanto en Oomoto dependas de pluraj kialoj. La fortaj eldiroj por Esperanto de Onisaburo estas tre gravaj en la movado. Esperanto estas menciita en Reikai-monogatari, kiu estas unu el la sanktaj skribaĵoj de la movado. Por japanoj Esperanto estas multe pli facila por lerni ol ekzemple la angla. DEGUĈI Hidemaru diris ke japanoj povas lerni Esperanton dum 30-40 % el al tempo, kiun oni bezonas por lerni la anglan. Multaj eldiroj de, ekzemple, DEGUTI Naohi indikas ke la uzo de Esperanto en Oomoto estas konsiderata kiel ’modelo’ por la mondo. Tio povas klarigi kial Oomoto tre necedeme subtenas Esperanton, sed kial multaj Oomotoanoj ne lernas Esperanton sufiĉe bone por povi uzi ĝin praktike. Alia klarigo al tiu ĉi fenomeno estas, ke japanoj ordinare havas tre malgrandan utilon de scio de fremdaj lingvoj. Eldiroj pri Oomoto kiel ’modelo’ pri Esperanto ofte aŭdiĝis kiam oni planis Esperanto-kongresojn en Japanio aŭ en Kameoka. Oomoto ĉiam rigardis Esperanton ankaŭ kiel praktikan helpilon por misii, kio ne detenis la movadon uzi ankaŭ aliajn lingvojn por la misio, ekz. la anglan kaj la portugalan.
Oomoto ĉiam atentis la rilaton inter Esperanto kaj homaranismo. Oni aktive laboris por igi la mondfederisman movadon kaj la Unuiĝintajn Naciojn akcepti Esperanton kiel oficialan lingvon. Oomoto estis tre fidela al Esperanto en ĝia klasika formo, kaj opiniis ke ĝi evoluiĝas kiel aliaj lingvoj. Oni malakceptis diversajn proponojn pri reformoj en la lingvo ĝis kiam ĝi estas ĝenerala akceptita. Same kiel la Esperanto-movado ĝenerale, oni akceptis ke ŝanĝiĝoj en la lingvo povos esti deciditaj en la estonteco, kiam la lingvo estos ĝenerale akceptita.
Misiaj metodoj
Oomoto, kiu komenciĝis kiel japana sinkretisma movado sur ĉefe ŝintoa fundamento, havas instruojn, kiuj ĉefe temas pri Japanio kaj pri la japana popolo. Tamen jam en Oomoto-ŝinju ekzistas mesaĝoj direktitaj al la tuta mondo. Tio estas la bazo de la eksterlanda misio de Oomoto. La misio tamen inspiriĝis ankaŭ de la kristana misio en Japanio kaj de la eksterlanda misio de Tenrikjo, Konkokjo kaj Joodo Sinŝu. La fina senpera kialo kial Oomoto komencis sian eksterlandan mision en Eŭropo estis la vizito de la bahaaj misiistoj, la enkonduko de Esperanto en Oomoton, kaj la atento, kiun tiu vekis inter la esperantistoj.
Universala Homama Asocio estis la misia organizaĵo de Oomoto. Ĝia nomo aludas al la homaranismo de Zamenhof, kaj la instruo, kiun ĝi prezentis, havis alian centron ol la instruo de Oomoto en Japanio. La celo de la Asocio estas „laborado por ideala mondo, per pacaj rimedoj“.
U.H.A. ĉiam propagandis la unuigon de la homaro kaj la realigon de la Dia regno sur la tero.
La centro de UHA troviĝas en Kameoka, Kioto-hu.
1925-1932
Oomoto aktive misiis en la okcidento kun la Pariza oficejo kiel bazo, fondita de Koogecu Niŝimura. La celo estis eldoni presaĵojn kaj organizi prelegojn, kaj tiel disvastigi la kredon ke DEGUĈI Onisaburo estas savanto kun Dia misio. Oni invitis unuopulojn aliĝi al U.H.A. aŭ al Oomoto, kaj oni klopodis organizi lokajn paroĥojn, ”filiojn”, kaj konstrui sanktejon, ”La Domon de Homamo”. Ĝis 1932 375 personoj en 31 landoj donacis monon al la sanktejo, sed montriĝis ke nur malmultaj eŭropanoj - eble dekkelk - vere opiniis ke ili estas Oomotoanoj. La kaŭzo de tio estis ke mankis komuneco en paroĥoj, dogma scio kaj scio pri kiel observi la ritojn de Oomoto inter la Eŭropanoj kiuj aliĝis al Oomoto. La Eŭropaj Oomotanoj ankaŭ loĝis dise, sen eblecoj havi personan kontakton unu kun la aliaj. La doktrino de Oomoto ne donis alternativon al kristaneco, ĉar ĝi ne donis respondon al la demandoj, kiujn la Eŭropanoj renkontas en kristanismo, ekzemple pri la rilatoj inter Dio kaj homo kaj pri etikaj demandoj. Ĝi ankaŭ ne donis alternativojn al kristanaj ritoj aŭ al kristana paroĥa komuneco. La doktrino de Oomoto anstataŭ tio temis pri la metafizika strukturo de la mondo, politiko kaj ŝanĝiĝo en la mondo, kiu devos komenciĝi en Japanio.
Kun interrompo dum la jaroj 1935-1950 - t.e. la jaroj inter la persekutoj dum la dua Oomoto-afero kaj la dua mondmilito - Oomoto daŭre uzis Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj. Oni eldonis la revuojn Oomoto kaj/aŭ Oomoto Internacia, multajn librojn kaj ankaŭ regule organizis fakkunsidojn en Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj en aliaj aranĝoj, kie Esperanto estas uzata. Post 1954 la priskribo en la revuoj pri Onisaburo kiel savanto preskaŭ tute malaperis kaj ĝenerale humana mesaĝo pri paco, internacia kunlaboro, arto kaj kulturo prenis la ĉefan lokon. Ŝajnas ke Oomoto, ekde 1997, kiam oni komencis eldoni la sanktajn skribaĵojn de Oomoto libroforme en Esperanto kaj en la portugala, denove komencas agi pli aktive por misii. La publikigo ankaŭ estas konsiderata kiel parto de la bona elfluo, kiu devas veni de Oomoto, laŭ la ideo pri Oomoto kiel ’modelo’ por la mondo.
Apartan rolon en la misio de Oomoto havas arto, ĉar Oomoto organizis artajn ekspoziciojn, somerajn seminariojn pri tradiciaj japanaj artoj, pri kiuj ankaŭ Esperanto estis uzata, sed ankaŭ ĉar artaĵoj havis gravan rolon en la revuoj kaj sur la retpaĝo de Oomoto.
Responde al la demando, ĉu Oomoto estas memstara religio aŭ formo de ŝintoo, kelkaj diras "memstara religio", aliaj diras "formo de ŝintoo". Iuj fakuloj opinias ke estas pli bone diri "ŝintodevena memstara religio".
rete en Eo
[http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es.html oficiala paĝaro]
Kategorio:Novaj religioj de Japanio
ja:大本
Kiota prefektujoGeografio > Azio > Orienta Azio > Japanio > Honŝu > Kinki-regiono > Kiota prefektujo
----
Kiota prefektujo, Kiota gubernio aŭ Kjoto-P~ (Japane:京都府 [KJO-to -fu] ;Hepburn/Kunrei:Kyoto) prefektujo, kiu enhavas Kioton, situas en Japanio, en regiono Kinki.
Komunumoj
Urboj
- Ajabe
- Fukuĉijama
- Jaŭata
- Ĵojo
- Kameoka
- Kjotanabe
- Kjotango
- Kioto (prefekteja urbo)
- Fuŝimi-kvartalo
- Higaŝijama-kvartalo
- Jamaŝina-kvartalo
- Kamigjo-kvartalo
- Kita-kvartalo
- Minami-kvartalo
- Nakagjo-kvartalo
- Niŝikjo-kvartalo
- Sakjo-kvartalo
- Ŝimogjo-kvartalo
- Ukjo-kvartalo
- Maizuru
- Mijazu
- Muko
- Nagaokakjo
- Uĵi
Kantonoj ,Urbetoj kaj Vilaĝoj
- Amata kantono
- Jakuno
- Miŭa
- Funai-kantono
- Hijoŝi
- Jagi
- Jamaŝiro
- Mizuho
- Sonobe
- Tanba
- Ŭaĉi
- Josa-kantono
- Ine
- Iŭataki
- Kaja
- Nodagaŭa
- Kasa-kantono
- Oe
- Kitakuŭada-kantono
- Keihoku
- Mijama
- Kuse-kantono
- Kumijama
- Otokuni-kantono
- Ojamazaki
- Souraku-kantono
- Kamo
- Kasagi
- Kizu
- Minamijamaŝiro
- Seika
- Ŭazuka
- Cuzuki-kantono
- Ide
- Uĵitaŭara
ja:京都府
ko:교토 부
6-a de oktobroHistorio > Tagoj > la 6-a de oktobro
----
La 6-a de oktobro estas la 279-a tago de la jaro (la 280-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 86 tagoj restas.
Je la 6-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 1289 : Venceslao la 3-a
- 1914 : Thor HEYERDAHL, Norvegio
Mortoj
- 1892 : Alfred, Lord TENNYSON
- 1989 : Bette DAVIS, Francio
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- 5-a de oktobro | 7-a de oktobro
- 6-a de septembro | 6-a de novembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:10月6日
ko:10월 6일
simple:October 6
th:6 ตุลาคม
1892Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1892
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1892 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- en Francio Louis DE BEAUFRONT komencas eldoni Esperanto-lernilojn.
- en Belgio ties unua Esperantisto,Armand DETHIER, komencas publikigi artikolojn pri Esperanto.
- René LEMAIRE kaj Wilhelm RÓBIN iĝis Esperantistoj.
- SIMOSE Kentarô iĝis unua Esperantisto en Japanio.
- Odo BUJWID iĝis profesoro en Universitato de Krakovo.
- En La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu esperantisto portu ian signon.
- En Japanio DEGUĈI Nao fondas la religian komunumon Oomoto.
- Kreita Akademi Internasional de Lingu Universal.
- en Pittsburgh (Usono) okazas la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis.
- en Germanio Karl MAY komencas publikigi "Rakontoj pri vojaĝoj"... kaj iĝas sukcesa aŭtoro
Naskiĝoj
- Pál ROBICSEK
- Ernest DREZEN
- Adam JODKO
- Henrik GELGER : Frua esperantisto
- 3-a de januaro : Sud-Afriko : J.R.R. TOLKIEN
- 29-a de januaro : Germanio : Ernst LUBITSCH
- 12-a de februaro: Vlado JUKL
- 1-a de marto: Japanio: Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke
- 8-a de marto : Viktor BONDE
- 23-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 11-a de majo : Britio: Margaret RUTHERFORD
- 26-a de junio : Pearl S. BUCK
- 4-a de julio : Helmi DRESEN
- 12-a de septembro : Albin Henning HALLDOR
- 16-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de novembro: Grietje Harmina BENINK
- 20-a de decembro: K. M. KOLOBAŜKIN
- 25-a de decembro : Irlando : Rebecca WEST
Mortoj
- 23-a de aŭgusto : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro : Deodoro da FONSECA
- 6-a de oktobro : Alfred, Lord TENNYSON
Esperanto-libroj eldonitaj en 1892
- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La neĝa blovado : Trad. A. Grabowski. - [2. eld.] [S. Peterburg, 1892]. - 21 p.
----
1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1892년
simple:1892
1923Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1923
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1923 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 15-a Universala Kongreso en Nurenbergo.
- 7-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Eklernis Esperanton:
Onisabro DEGUĈI, OGATA Tomosaburo, Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN, Lászlo HALKA kaj Joaquín MOREIRA GINER. - Ekaperis "Sennaciulo" kaj "Internacia Medicina Revuo".
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Rusio.
- Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.
- Granda tertremo de Tokio. Favoranto de Esperanto, NAGATA Hidezirô, tiama urbestro de Tôkyô, verkis konsolfrazon por la viktimoj de tertremego kaj enterigis ĝin kun ĝiaj esperanta kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jaroj.
- 29-a de oktobro : Turkio sendependiĝas.
- Publikita Toito
- Fondita Radboud Universitato Nijmegen
Naskiĝoj
- 31-a de januaro : Usono: Norman MAILER
- 8-a de marto : Germanio : Walter JENS
- 10-a de marto : Zdenka BERGROVA
- 2-a de julio : Wisława SZYMBORSKA
- 15-a de oktobro : Italo CALVINO
- 20-a de oktobro : Otfried PREUSSLER
- 12-a de novembro : Germanio: Loriot
- 20-a de novembro : Sudafriko: Nadine GORDIMER
- 2-a de decembro : Usono: Maria CALLAS
- Usono : Pensilvanio: Lancaster: Ernest Waldo BECHTEL
- Miloš RUDOLF
- Jana CÍCHOVÁ
- Josef VANĚČEK
Mortoj
- Cristiano KRAEMER
- 9-a de januaro : Francio: Katherine MANSFIELD, verkistino
- 10-a de februaro : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 26-a de marto : Sarah BERNHARDT
- 4-a de junio : Eduard MYBS
- 10-a de junio : Pierre LOTI, franca verkisto
- 18-a de junio: John LI. D. POLLEN
- 30-a de novembro : John MACLEAN
- 28-a de decembro : Francio: Gustave EIFFEL
----
1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1923年
ko:1923년
simple:1923
th:พ.ศ. 2466
19-a de januaroHistorio > Tagoj > la 19-a de januaro
----
La 19-a de januaro estas la 19-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 346 tagoj restas (347 en superjaroj).
Je la 19-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1915 : La unua aeratako de germanаj zepelinoj Brition.
Naskiĝoj
- 1736 : James WATT
- 1809 : Edgar Allan POE, Usono
- 1861 : Anders ROSENBERG
- 1868 : Gustav MEYRINK
Mortoj
- 1557 : Jacques CARTIER
- 1576 : Hans SACHS
- 1947 : Frederico FIGNER
- 1974 : Franz NABL
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 19-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.
Vidu ankaŭ jenon:
- Historio - Tagoj.
ja:1月19日
ko:1월 19일
simple:January 19
th:19 มกราคม
1948Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1948
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1948 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 33-a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö.
- Gersi Alfredo BAYS eklernis Esperanton.
- 1-a de januaro : Italio akiras sian konstitucion.
- Luksemburgio deprenas el sia konstitucio la artikolon pri neŭtraleco.
- 5-a de majo : Okazis la unua oficiala festa "tago de la infanoj" en Japanio
- 14-a de majo : Israelo deklaras sin sendependa, juda ŝtato. Hajm WEIZMAN elektatas unua prezidento. Postsekvas sendependeciga milito.
- Kolombio : Novaj tumultoj.
- UAE: Ras-Al-Ĥajmo: emiriĝas Saqr Bin Muhammad al-Qasimi.
- Aniĝas al UNO : Birmo.
- 10-a de decembro: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis de la UNO.
- 16-a de decembro: La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- Jaroslav MAŘÍK enesperantigis la Ĉeĥoslovakan konstitucion
- Koreio fariĝis respubliko.
- Fonditaj urboj Glenrothes en Britio kaj Paŭlo-Afonso en Brazilo.
- Kreitaj planlingvoj Europa latine kaj Lingo.
Naskiĝoj
- Karel DANĚK
- WACHA Balázs
- 12-a de aprilo : Germanio : Joseph Martin FISCHER ("Joschka FISCHER")
- 28-a de junio : Kathy BATES
- 21-a de julio : Cat STEVENS
Mortoj
- 30-a de januaro : Mohandas K. GANDHI
- 9-a de aprilo : Kolombio : Jorge Eliecer GAITÁN
- 4-a de julio: MONTEIRO LOBATO
- 17-a de septembro : Svislando : Emil LUDWIG
----
1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1948
ja:1948年
ko:1948년
simple:1948
th:พ.ศ. 2491
Enciklopedio de Esperanto - DEnciklopedio de Esperanto
Da
Einar DAHL
Delfi DALMAU
David DAMBE
Aleksandro DAMBRAUSKAS
Henri DAMEN
Dancu, Marionetoj
Ludmila DANDOVÁ
Dansk Esperanto-Blad
Danubo
Danujo
Danzig
Francesco DARBERI
Datoj kaj faktoj pri la paca movado
Georgo K. DAVIDOV
Tellef DAVIDSON
Robert Augustus DAVIS
Lucien DECOURT
Artur DEGEN
Gijsbertus Johannes DEGENKAMP
Paul DEGON
Onisabro DEGUĈI
Pierre DEJEAN
Deklaracio
Deklaracio de Boulogne
Deklaracio pri homaranismo
Delegacio
Delegito de UEA
Delegitoj rajtigitaj
Ernest DELIGNY
Gabriel DELMAS
Demandaro
Léon DEMARCY
Louis DEMAREST
G. DEMIDJUK
De Paĝo al Paĝo
René DESHAYS
Georgo DEŜKIN
Konrad DEUBLER
Deutsche Esperanto Buchhandlung
Deutsche Esperanto Centrale
Leó DÉVAY
Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN
Devoj de la Homo
Dia Regno
Diablidoj
P. DIAKONOV
Dibuk
George DICKINSON
Wilhelm Ernst DIETL
Johannes DIETTERLE
Felikso DIEZ
Disertacioj
Diservoj
Vladimir DMITRIEV
F. DOBRAVC
Walter DÖHLER
Dokumentoj de Esperanto
Dokumentoj de Komunismo
Julio DOMAC
Dombrovski
Mas Artur DOMÈNECH
Carlos DOMINGUES
Domo de Esperanto
Domo de Homamo
Don Juan
Hendrik Sierik DONKER
Henri DOR
Fernand DORE
Franz DÖRING
Primo DOTTARELLI
Dover
Isaj DRATWER
Leopold DREHER
Dresden
Helmi DRESEN
Hilda DRESEN
Ernest DREZEN
C. Ch. DROOGENDIJK
François DRUDIN
Dua Libro
René DUBOIS
Maurice DUCHOCHOIS
Anton Peder DUEHOLM
Jean Baptiste Betfort DUFRENNE
| | |