:: wikimiki.org ::
| Osama Bin-Laden |
Osama Bin-Laden
Usama BIN LADEN (naskiĝis 1957; arablingve أسامة بن لادن) estas saŭd-araba revoluciisto, kiu laŭ si batalas sanktan militon por la islama mondo. En la 1980aj jaroj li batalis por Usono kontraŭ la komunista Sovetunio por forpuŝi ĝin el Afganio, kaj nun li batalas kontraŭ Usono por forpuŝi ĝin de la islama mondo. La ĉeesto de Usono estas granda: en 2000 ĝi havis 6000 soldatojn en Saŭda Arabio, bombantajn aviadilojn super Irako kaj ĝi estas delonge la patrono de Israelo. La gvidanta filozofio de Bin Laden estas islamismo: li deziras la unuiĝon de ĉiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel kalifo (= la religia kaj politika reganto de la islama mondo). Por atingi tion, li klopodas instigi mondmiliton inter Usono kaj la Islama mondo, kaj anstataŭigi registarojn kontraŭreligiajn (komunismajn, laikismajn, kaj tiujn, kiuj interkonsentas kun la Okcidento). Post la mondmilito, la islama imperio havos plimulton de la petrolo de la mondo kaj, per Pakistano, la atombombon. Usono mem frakasiĝos kiel Sovetunio, kaj fariĝos la Dis-Unuiĝintaj Ŝtatoj.
Laŭ la opinio de kelkaj islamismanoj, modernismo ne povas kunvivi kun Islamo kaj minacas forviŝi ĝin. Tial Bin Laden batalas kontraŭ la Okcidento.
Usono vidas la manon de Bin Laden en la jenaj atakoj:
- 1995: bombatako per kamiono en Riado, Saŭda Arabio. 7 mortintoj (5 usonaj soldatoj, 2 hindiaj)
- 1998: bombatako per sinmortigantoj kontraŭ la usonaj ambasadejoj en Kenjo kaj Tanzanio. 224 mortintoj.
- 2000: bombatako per sinmortiganto kontraŭ la usona militŝipo USS Cole en Jemeno. 17 mortintoj.
- 2001: je la 11-a de septembro, terorista atako per sinmortigantoj kontraŭ la Pentagono en Vaŝingtono kaj la Ĝemelturoj en Novjorko, Usono. Ĉirkaŭ 3000 mortintoj.
La lasta estis, je taŭga interpreto de la vorto "unuopa", la plej granda unuopa atako kontraŭ civiluloj depost Hitlero.
Bin Laden estas la estro de la terorista organizo La Bazo (arabe al-Kaida). Sed li agas ne kiel militestro, sed kiel faciliganto ("instiganto" estas lia vorto), provizante monon, konsilon, trejnadon, ktp. La Bazo ne estas ŝipo, kiun li regas, sed ĝardeno, kiun li plantas, akvumas kaj prizorgas. La ĉeloj de la organizo agas plejparte sendepende. Pro tio Bin Laden povas nei kulpon pri atakoj kaj la komplotoj estas pli malfacile eltroveblaj de registaroj. La Bazo havas 5000 homojn en 50 nacioj. Iuj ĉeloj apartenas al aliaj, kunlaborantaj organizoj: ekzemple, iuj ĉeloj apartenas al Hezb-Alaho de Libano kaj Hamaso de Palestino.
Bin Laden administras ĉirkaŭ dek tendarojn en Afganio por trejni teroristojn. La trejnito iras tra la mondon, ekzemple al Sudano, Bosnio, Ĉeĉenio, Taĝikio, Jemeno, Somalio, Usono, ktp.
La koro de la Bazo estas liaj kunbatalintoj de la afgana milito kaj la egiptoj de Islama Jihado.
Ĝis lastatempe, Bin Laden loĝis en japana kamioneto sur monto en suda Afganio. Li piediras kun bastono kaj havas almenaŭ tri edzinojn kaj dek infanojn. Lia familio loĝas en la apuda urbo Kandaharo. Kvankam li estas arabo, lia vesto estas afgana. Lia riĉo estas, laŭ iu takso, ĉirkaŭ 85 Md. Li havas jeton. Laŭ onidiro, liaj renoj malsanas.
Bin Laden komprenas iom de la angla lingvo kaj skribis en la araba klasika.
Bin Laden estas alta je ĉirkaŭ 198 cm, kaj peza je 73 kg.
Vivo
Bin Laden estas filo de riĉa, pia familio en Saŭda Arabio, naskiĝinte en Riado. Lia patro, de jemena deveno, estis la plej riĉa konstruisto de Saŭda Arabio, sed mortis kiam Osama havis 13 jarojn. Lia patrino devenas de Sirio aŭ Palestino. Li plenaĝiĝis en Jiddah.
Ĉe universitato, Bin Laden studis civilan inĝenierarton. Unu tiea profesoro estis la tutislamista Abdul Azama, kiu fervorigis la fidon de Bin Laden. Malsimile al aliaj filoj de riĉaj arabaj familioj, Bin Laden nek kleriĝis en universitato okcidenta nek iafoje loĝis en la Okcidento.
Lia plej proksima sperto pri la Okcidento estas Bejruto: kiel studento li ofte iris al Bejruto, kie li drinkis, batalis en drinkejoj kaj postkuris virinojn. Bejruto baldaŭ poste ruiniĝis pro la enlanda milito. Tio ŝajnis al Bin Laden la puno de Dio.
Dum la milito de Afganio kontraŭ Sovetunio (1979-1989), la saŭd-araba registaro varbis lin por helpi organizi la "arabajn afganojn" por la milito. La usona CIA helpis trejni lin. Dum 1980-86, li estis ĉe la pakistana limo por subteni la militon. En 1986 li fariĝis komandanto en la milito kaj partoprenis en la kriza batalo de Ĝalalabado. Dum la milito, en 1988, li aniĝis la Bazon.
Post la malvenko de Sovetunio en 1989, kaj ĝia mirinda disfalo post kelkaj jaroj, Bin Laden fariĝis multe pli ambicia. Li vidis, ke eĉ granda lando estas venkebla en milito.
En 1989, li revenis al Saŭda Arabio kiel milita heroo. En 1990 Irako atakis kaj prenis Kuvajton kaj Usono responde sendis soldatojn al Saŭda Arabio: por protekti Saŭdan Arabion mem kaj por batali la Duan Golfan Militon (1991). Ĉar Bin Laden forte kontraŭstaris tion, la registaro malliberigis lin al la urbo Ĝido. En 1991 Bin Laden fuĝis al Afganio. Post la Golfa Milito, dekmiloj da usonaj soldatoj restis en Saŭda Arabio kaj ne revenis hejmen.
La Golfa Milito montris al Bin Laden, ke la Okcidento konservus la disigon de la araba mondo eĉ per milita potenco.
En 1992, Bin Laden transloĝiĝis al Sudano, kiu tiam akceptis iun ajn islamanon sen vizo. Li loĝis tie 1992-1996. En Sudano li estis komercisto, edzinigis nevinon de la reganto, kaj ankoraŭ estris la Bazon. Li fondis teroristajn tendarojn en Sudano kaj komencis labori kun aliaj teroristaj grupoj por forpuŝi usonajn soldatojn el la islama mondo.
En 1992 Bin Laden bombis hotelon en Adeno, Jemeno por mortigi usonajn soldatojn, sed anstataŭe mortigis du turistojn. Ĉi tio estis la unua terorista atako de Bin Laden. Multaj aliaj sekvos.
En 1992, Usono sendis soldatojn al Somalio, kion Bin Laden kontraŭstaris. En 1993 liaj teroristoj mortigis 18 soldatojn kaj ses monatojn poste, Usono retiriĝis de Somalio. Al Bin Laden, Usono ŝajnis "papera tigro", multe malpli pacienca kaj kuraĝa ol Sovetunio.
En 1993, laŭ Usono, Bin Laden penis aĉeti atombombon (aŭ la necesan uranion) en la rusa fimerkato. Li ankaŭ eble provizis monon por la atako de 1993 kontraŭ la Ĝemelaj Turoj de Novjorko.
En 1995, liaj teroristoj en Riado bombatakis per kamiono kaj mortigis kvin usonanojn soldatojn (kaj du hindianojn). Pro tio, Usono kaj Saŭda Arabio premis Sudanon deporti Bin Ladenon.
Deportite en 1996, Bin Laden foriris al Afganio, kie li ankoraŭ loĝas. Bin Laden tiam deklaris jihadan militon kontraŭ Usono. Liaj celoj:
# Forpuŝi usonajn soldatojn ("krucmilitistojn") el la Araba Duoninsulo.
# Renversi la registaron de Saŭda Arabio.
# Liberigi sanktajn lokojn de islamo].
# Subteni islamajn revoluciistojn tra la mondo.
Bin Laden malestimas la saŭd-araban registaron: ĝi ne starigas islaman leĝon, lekas la botojn de Usono kaj lasas la usonajn soldatojn profani la landon de la sanktaj urboj [[Mekao]] kaj [[Medino. La usonaj soldatoj, siaxvice, subtenas la tiranan reĝon. Li ne nomas sian patrolandon Saŭda Arabio, sed la "Araba Duoninsulo" kaj la "Lando de Du Sanktaj Moskeoj". La saŭda registaro forprenis lian civitanecon. Bin Laden restas sencivitulo.
Laŭ Bin Laden, Usono starigis soldatojn en la Araba Duoninsulo por protekti Israelon, ne por protekti la fluon de petrolo.
De post almenaŭ 1996 (eble de post 1993), Usono penis mortigi Bin-Ladenon kaj detrui lian organizon.
En 1996, la taliboj (la "studentoj") venkis Afganion. Kvankam ilia interpreto de islamo estis severa, ili estis honestaj kaj ordigis la landon post jaroj de milito kaj ĥaoso. Bin Laden subtenas la talibojn kiel komandanto de fremda legio de la "afganaj araboj". Bin Laden tre multe admiras la talibojn kaj deziras ion similan por la tuta islama mondo. Li edzinigis la filinon de Mohameto Omaro, ilia regnestro.
En 1998 li deklaris sian intencon, mortigi ne nur usonajn soldatojn en la Araba Duoninsulo, sed usonanojn ie ajn en la mondo, civilajn aŭ militajn. La mortigado de ne-batalantoj estas kontraŭ iu ajn aŭtoritata interpreto de islamo. Spite de tio, liaj vortoj estis unuafoje realigitaj en aŭgusto, kiam li bombis la usonajn ambasadejojn en Kenjo kaj Tanzanio. Ne nur estis la ambasadejoj ekster la Araba Duoninsulo, sed la mortintoj estis civiluloj. La nombro ankaŭ estis multe pli granda ol ĉe pasintaj atakoj: ne nur dekoj da mortintoj, sed nun centoj. Bin Laden diris, ke la ambasadorejoj estis centroj por spionado en la Araba Duoninsulo.
En venĝo por la ambasardorejoj, Usono bombis liajn tendarojn en Afganio (kaj bombis lokon, kie Bin Laden ĵus estis antaŭ horoj) kaj fabrikon lian en Sudano.
En 1999 Bin Laden verkis libron, Usono kaj la Tria Mondmilito. Li nun deziris instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo. La milito unuigus la islaman mondon sub unu kalifo; ĝi restarigus la islaman imperion (sub la otomanoj) kiu disfalis je la 11-a de septembro 1922.
En 1999 la CIA penis mortigi lin.
En 2000 liaj teroristoj bombis per boato grandan truon en la flanko de la usona militŝipo la USS Cole apud Adeno, Jemeno. 17 usonaj soldatoj mortis. Por li, la militŝipo simbolis la Okcidenton kaj la malgranda boato Mohameton.
Je la 11-a de septembro 2001 teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis la Ĝemelturojn en Novjorko, mortigante ĉirkaŭ 3000 homojn. Usono suspektas Bin-Ladenon. Bin Laden en intervjuo de la pakistana gazeto Ummat (28-a de septembro) mem neis respondecon por la atakoj, dirante, ke li neniel aprobas la mortigon de senkulpuloj. La plej multaj okcidentaj amaskomunikiloj rifuzis raporti pri tio kaj koncentriĝis al video-sceno, en kiu Bin Laden diras, ke la atako estas la "puno de Dio" kaj dankas Dion. Tri semajnojn antaŭ la atako, Bin Laden avertis pri tre granda atako kontraŭ Usono pro ĝia subteno de Israelo. En la tagoj antaŭ la atako, li kaj liaj batalantoj forlasis la teroristajn tendarojn. Post la atako, li vokis la popolon de Afganio kaj Pakistano batali sanktan militon kontraŭ Usono.
Je la 7-a de oktobro Usono atakis Afganion kiel gastiganton de Bin Laden. Bin Laden vokis la islaman mondon al milito kontraŭ Usono. Li rigardas la militon kiel lukton inter islamo kaj la Okcidento, inter kredantoj kaj nekredantoj.
De post 1996, Bin Laden estis militanta kontraŭ Usono, sed Usono nur nun rekonas tion.
Bin Laden volis fari al Usono en Afganio kiel li faris al Sovetunio: kaŭzi ĝian malvenkon kaj disfalon. Kiam Pakistano kaj la Golfo aliĝus al lia imperio, laŭ liaj planoj, li povus detrui Usonon kiel grandan potencon.
En la aŭtuno de 2001, Usono renversis la talibojn kaj Bin Laden malaperis ĝis novembro 2002, kiam li denove minacis Usonon kaj la Okcidenton.
Vidu ankaŭ: Usona Prezidenta ĝisdatiga dokumento de la 6-a de aŭgusto, 2001
ja:オサーマ・ビンラーディン
ko:오사마 빈라덴
ms:Osama bin Laden
simple:Osama bin Laden
FBILa Federal Bureau of Investigation (angle: Federacia Oficejo de Enketado), mallonge FBI, estas federacia polico de Usono kaj la ĉefa enketa kaj ekzekutiva ilo de la usona ministerio pri justico.
Ĝia situacio estas speciala, ĉar la subŝtatoj de Usono havas proprajn policojn kaj propran jurisdikcion. Tial ĝiaj rajtoj estas limigitaj; ili koncernas interalie faktojn, kiuj koncernas pli ol unu subŝtaton aŭ kontraŭas federacian leĝon.
Historio
FBI estis kreita je la 26-a de julio 1908 de ministro pri justico (usone "ĝenerala advokato") Charles Joseph BONAPARTE; ĝia nomo tiam estis simple Bureau of Investigation (oficejo pri enketado). En 1932 la nomo ricevis la precizigon "usona" (United States Bureau of Investigation). La aldono "federacia" venis nur en 1935.
Post 1930 FBI havis gravan taskon en la persekutado de krimoj kontraŭ la alkohola prohibicio, farataj de mafio, kiu subaĉetis kaj tiel nuligis lokajn policojn. En tiu tempo estis seriozegaj konfliktoj inter la subŝtataj policoj kaj FBI (certa rivaleco ĉiam ekzistis kaj plu ekzistas). Grava ilo de FBI kontraŭ mafianoj estis, ke tiuj ne povis deklari siajn krimajn enspezojn por imposto kaj tiel krimis kontraŭ federaciaj impostaj leĝoj. Tiel FBI sukcesis ekzemple kapti kaj kondamnigi la faman mafiestron Al CAPONE.
Sendube la plej influa FBI-ano estis ties direktoro John Edgar HOOVER, kiu oficis de 1924 ĝis sia morto en 1972, preskaŭ kvin jarcentojn. Same sendube pluraj prezidentoj deziris anstataŭigi lin per alia persono, sed li estis tiom potenca, ke tio ne eblis. Post lia eksiĝo oni decidis limigi la ofic-periodon de FBI-direktoroj al dek jaroj.
Eksterdube FBI uzis sian aparaton por enketi ne nur pri krimuloj kaj suspektatoj, sed ankaŭ pri politike neŝatataj personoj, ekzemple Martin Luther KING, ne suspektata pro krimo, sed tamen esplorata kaj subaŭskultata de FBI. Prezidento John F. KENNEDY, kiu provis regi FBI pere de sia frato Bobby, ministro pri justico, eble timis, ke FBI malkaŝu detalojn pri liaj eksteredzecaj aventuroj, kaj tial ĝentile traktis FBI, kiu krome helpis al li en lia batalo kontraŭ certaj mafianoj. Lyndon B. JOHNSON, viculo kaj posteulo de Kennedy, nomumis Hoover dumviva direktoro.
Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 FBI en 2002 ricevis pliajn povojn esplori kontraŭ eblaj teroristoj, subaŭskultante telefonadon kaj interretan komunikadon kaj traserĉante loĝejojn sen sciigi la forestantajn loĝantojn.
ja:連邦捜査局
zh-min-nan:Liân-pang Tiāu-châ-kio̍k
1957Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1957
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1957 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 42-a Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo.
- Fonditaj societo Bona Espero en Brazilo kaj Esperanto-klubo en Dobříš.
- Kreita Frater.
- Sovetunio lanĉis komsmen Sputnikon, la unuan artefaritansateliton de la Tero.
- Luksemburgio membriĝas en la Eŭropa Unio.
- Ganao sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Malajzio aniĝas al UNO.
- Francois DUVALLIER ekregas Haition.
- 20-a de aprilo : Perihelio de la kometo "Arend-Roland". Je kelkaj tagoj ĉirkaŭ la 25-a, ĝi montris sundirektan duan voston. Ĝia orbito aspektas hiperbola, do probable ĝi ne revenos.
- Auxil, Universal (Decormis), Pikto kaj Euroglot kreitaj.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- Saudi-Arabio : Osama Bin-Laden.
Mortoj
- Theodor ČEJKA
- Eŭropo : Wilhem REICH, malkovrinto de la orgono.
- 10-a de januaro : Usono : Gabriela MISTRAL
- 14-a de januaro : Humphrey BOGART
- 4-a de februaro : Erich PONTO
- 24-a de majo: Francisko Valdomiro LORENZ
- 26-a de junio : Alfred DÖBLIN
- 24-a de novembro : Diego RIVERA
----
1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1957
ja:1957年
ko:1957년
ms:1957
simple:1957
th:พ.ศ. 2500
Araba lingvo Titola teksto
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo
----
nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,
Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj:
abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo,
ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko,
matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3
ja:アラビア語
ko:아랍어
ms:Bahasa Arab
simple:Arabic language
th:ภาษาอาหรับ
Saŭda ArabioGeografio > Azio > Arabujo > Saŭda Arabio
----
Dosiero:sa.gif
Saŭda Arabio - as-Suudijah - السعودية
Lando en sud-okcidenta Azio, sur la Araba Duoninsulo.
- Landkodo: SA.
- E-nomo: (alternativaj nomoj) Saŭdi-Arabio, Sauda Arabio; (oficiala plena nomo) Saŭdarabia Reĝlando.
- Nacia nomo: al-Mamlakat al-Arabijat as-Suudijah, المملكة العربية السعودية
- Areo: 2.150.000 kv.km.
- Politika sistemo: absoluta monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Abdulaĥo de Saŭda Arabio (2005).
- Adm. divido: 13 provincoj: al-Bahah; al-Hudud aŝ-Ŝamalijah; al-Ĝaŭf; al-Madinah; al-Kasim; ar-Rijad; aŝ-Ŝarkijah (orienta provinco); Asir; Hail; Ĝizan; Makkah; Naĝran; Tabuk.
- Ĉefurbo: Rijado (ar-Rijad) (1.125 mil).
- Urboj: Ĝiddah (1.300 mil), Mekko (550 mil), at-Taif (300 mil), Medino (290 mil).
- Loĝantaro: 18.979.000 (1995), inter ili saŭdaraboj - 83,5%, jemenaj araboj - 8,7%.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: islamanoj (vahabitoj).
- MNP: totala - 143 mlrd $; pokapa - 7.040 $.
- Eksporto: nafto, greno, daktiloj.
- Monunuo: saŭda rialo.
- Organizoj: UNO (1945).
- Historio: en nunaj limoj ĝi ekzistas de 1926, kiam unuiĝis princlandoj situantaj en Araba duoninsulo - Hiĝazo, Naĝdo ka. Tiun batalon gajnis reganto de Naĝdo Abd al-Aziz as-Saud, kiu fariĝis reĝo de Saŭda Arabio en 1932.
- Heredaĵo: Riado (moderna arkitekturo, Masmaka kastelo, Diraja), Mekko kaj Medino (islamaj sanktejoj), Ĝiddah (malnova urbo, muzeo), Hufuf (oazo, fortikaĵo Kasr Ibrahim).
!
ja:サウジアラビア
ko:사우디아라비아
ms:Arab Saudi
th:ประเทศซาอุดีอาระเบีย
zh-min-nan:Saudi Arabia
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Saŭda ArabioGeografio > Azio > Arabujo > Saŭda Arabio
----
Dosiero:sa.gif
Saŭda Arabio - as-Suudijah - السعودية
Lando en sud-okcidenta Azio, sur la Araba Duoninsulo.
- Landkodo: SA.
- E-nomo: (alternativaj nomoj) Saŭdi-Arabio, Sauda Arabio; (oficiala plena nomo) Saŭdarabia Reĝlando.
- Nacia nomo: al-Mamlakat al-Arabijat as-Suudijah, المملكة العربية السعودية
- Areo: 2.150.000 kv.km.
- Politika sistemo: absoluta monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Abdulaĥo de Saŭda Arabio (2005).
- Adm. divido: 13 provincoj: al-Bahah; al-Hudud aŝ-Ŝamalijah; al-Ĝaŭf; al-Madinah; al-Kasim; ar-Rijad; aŝ-Ŝarkijah (orienta provinco); Asir; Hail; Ĝizan; Makkah; Naĝran; Tabuk.
- Ĉefurbo: Rijado (ar-Rijad) (1.125 mil).
- Urboj: Ĝiddah (1.300 mil), Mekko (550 mil), at-Taif (300 mil), Medino (290 mil).
- Loĝantaro: 18.979.000 (1995), inter ili saŭdaraboj - 83,5%, jemenaj araboj - 8,7%.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: islamanoj (vahabitoj).
- MNP: totala - 143 mlrd $; pokapa - 7.040 $.
- Eksporto: nafto, greno, daktiloj.
- Monunuo: saŭda rialo.
- Organizoj: UNO (1945).
- Historio: en nunaj limoj ĝi ekzistas de 1926, kiam unuiĝis princlandoj situantaj en Araba duoninsulo - Hiĝazo, Naĝdo ka. Tiun batalon gajnis reganto de Naĝdo Abd al-Aziz as-Saud, kiu fariĝis reĝo de Saŭda Arabio en 1932.
- Heredaĵo: Riado (moderna arkitekturo, Masmaka kastelo, Diraja), Mekko kaj Medino (islamaj sanktejoj), Ĝiddah (malnova urbo, muzeo), Hufuf (oazo, fortikaĵo Kasr Ibrahim).
!
ja:サウジアラビア
ko:사우디아라비아
ms:Arab Saudi
th:ประเทศซาอุดีอาระเบีย
zh-min-nan:Saudi Arabia
IrakoGeografio > Azio > Irako
----
right
thumb
Irako - al-Irak - العراق
Lando en sud-okcidenta Azio, konsistanta ĉefe el la valoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato.
- Landkodo: IQ.
- E-nomo: Respubliko Irako.
- Nacia nomo: Al-Ĝumhurijah al-Irakijah, الجمهوريّة العراقيّة.
- Areo: 434.924 kv.km.
- Politika sistemo: transiro post la renversigo de la registaro de prezidento Saddam Husajn.
- Ĉefurbo: Bagdado.
- Urboj: Basra (617 mil), Mosulo (571 mil).
- Loĝantaro: 26.070 mil (2005), inter ili - araboj 72%, kurdoj 25%.
- Ŝtatlingvoj: araba kaj kurda.
- Kredantoj: islamanoj 97% (ŝijaismanoj 60-65%; sunnaismanoj 32-37%); pluraj kristanaj eklezioj (inter ili Nestorianismo); Jezidismanoj; Mandeanoj.
- Eksporto: nafto, lanŝtofo, daktiloj.
- Monunuo: iraka dinaro.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Hatra; Aŝur.
Historio
Antikve
La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio.
...
Alveno de Islamo
...
Moderna epoko
Post la falo de la Osmanida imperio en la unua mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).
- 1921. 08. 23.: Oni surtronigis la unuan reĝon de Irako Fejsal?, filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao.
- 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas
- 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj Col Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim
- 1963. 02. 08.: La Baath-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
- 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
- 1968: Sukcesa puĉo de la Baath-partio. La nova prezidetno Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun la Sovetunio kaj gvidis kotraŭokcidentan politikon.
- 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
- 1972: irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
- 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
- 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Shatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
- 1978: mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj.
1979: Szaddam Husein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn.
1980: septembro: milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de ties islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj.
Irako por revenĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Khuzestan. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en1975 kaj repostulis la akvovojon de Shatt al-Arab. Ambaŭ lando ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara milito.
1981: Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado.
1982: La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Khomenei kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio.
1988.08.20.: Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de purmil civitanoj. oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400.000 homoj kaj plia 750.000 vundiĝis. La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto9 en valoro de 400 md dolaroj.
1990-1991: Irako invadas kaj aneksas Kuvajton malprave kredante, ke Usono tion aprobos. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelas la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulas, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtas flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provas instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenas la malsukcesontajn revoluciantojn.
....
1998: La inspektistoj estas forprenitaj el Irako. Ekonomiaj punoj kaj flugmalpermesoj restas.
....
2002: La usona prezidanto George W. BUSH proklamas, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.
2003: Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans BLIX estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.
Marto, 2003: Usono, Britio, kaj Hispanio proponas duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado.
18-a de Marto, 2003: Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.
20-a de Marto, 2003: Dua Golfmilito komenciĝas.
28-a de junio 2004: Suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremionio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako.
En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉoj ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.
La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).
En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad ALLAVI ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-ĜAAFARI.
vidu
- Listo de urboj de Irako
- Landnomoj
- Noto pri la Nova Iraka flago
- Kulturo de Irako
- Cindy SHEEHAN
Kategorio:Irako
ja:イラク
ko:이라크
ms:Iraq
simple:Iraq
th:ประเทศอิรัก
zh-min-nan:Iraq
IslamismoIslamismo estas politika filozofio de islamo kiu proponas solvi la malaltan staton de la islama mondo per unuiĝo sub ŝario, prefere sub unu kalifo.
Ruhollah ĤOMEJNI sukcesis revolucie ŝanĝi Iranon je islama respubliko.
Islamisma partio FIS (Islama Fronto de Savo) venkis balotadon en Alĝerio, sed la alĝeria armeo ne permesis al ĝi transpreni la potencon. Tiel komenciĝis enlanda kvazaŭmilito inter la alĝeria ŝtato, pluraj islamismaj grupoj kaj berberoj.
Islamistoj:
- Osama BIN-LADEN
- al-Ghannouchi
----
Vidu ankaŭ salafismo kaj taliboj
KalifoKalifo (arablingve, خليفة , ĥalifa) estis la religia kaj politika posteulo de Mohameto. Li regas la landaron de islamo kiel unu imperio. La unuaj Kvar Justaj Kalifoj profunde formis islaman civilizon.
Ili estis piaj, sed la postaj kalifoj estis plejparte mondamaj kaj diboĉaj.
La kalifoj regis Islamion senĉese dum la 300 jaroj post Mohameto kaj poste sub aliaj imperioj.
Kalifoj loĝis en Damasko, poste Bagdado, Kordovo, Kairo...
La lastaj kalifoj estis de la otomana imperio kaj regnis ĝis la 3-a de marto 1924.
araba imperio
Listo de Kalifoj
- Muaŭija la 2-a;
- Yazid la 1-a;
Kategorio:Islamo
PetroloPetrolo estas ĉiu el la diverskonsistantaj kaj diversuzaj materialoj , ekstraktataj el la nafto.
La kruda petrolo nomiĝas nafto, la lampa petrolo keroseno.
Benzino, dizelo, mazuto, asfalto
ja:石油
ko:석유
ModernismoModernismo (1600-) estas la reganta filozofio aŭ mondbildo de la industria erao, la postkristana mondkoncepto de la Okcidento. Ĝi vidas la universon kiel granda maŝino, eĉ homon kiel senspirita maŝino, ĉio tute komprenebla per homa racio. Dio, se li eĉ ekzistas, ekzistas nur kiel emerita kreinto (diismo). En la plej severa formo, modernismo diras ke ekzistas sole la natura, ne la supernatura (materialismo); kaj ke la science sciebla estas tute sama kiel la reala -- alivorte, se scienco ne povas scii pri io, eĉ teorie, sekve tio ne ekzistas en realo (pozitivismo).
Politike, modernismo fidas al Racio (= Scienco, Teknologio), Progreso, Egaleco kaj Libereco. Ĝi kredas ke homo estas nature bona kaj raciema, sed estas koruptita de socio.
Modernismo estis konstruita de la pensantoj Kartezio, Bakono, Hobbes, Neŭtono, Locke, Hume, Rousseau, Adam SMITH, Kantio, Mill, Darvino, Markso, Ejnstejno, Crick, Minsky, Dennet kaj aliaj -- precipe en Britio, Francio kaj Germanio dum 1600-2000. Dum 1150-1600, modernismo naskiĝis el la ideoj de Aristotelo, Tomaso de Akvino kaj Galileo. Inter ĝiaj branĉoj estas Kapitalismo, Marksismo, Materialismo kaj la mondbildo de Moderna scienco. La pinta aŭ klasika epoko de modernismo venis dum la
jarcento XVIII, dum la mem-nomata Ilumineco.
Je la fino de la jarcento XVIII kaj denove je la jarcento XX, iom da movo for de modernismo okazis en la Okcidento: romantika arto (ekzemple, la poezio de William Blake), kvantuma mekaniko, hipioj, Zenismo, Postmodernismo, ktp. Sed la plej arda batalo kontraŭ modernismo okazas ne ĉe la universitato aŭ librovendejo, sed ĉe preĝejoj el fundamentismo, kaj islama kaj kristana. Fakte, en Usono, multe de kulturo, politiko kaj religio estas komprenebla kiel lukto inter kristanismo kaj modernismo.
Praktike, la plej granda triumfo de modernismo estas moderna scienco kaj industria komforto -- la granda forigado de malsano, malsato, penega laboro kaj malriĉeco por la plimulto en nacioj industriigitaj. Filozofie, la plej granda ĝisnuna triumfo estis la eltrovo de DNA je 1953 de Crick kaj Watson -- ke vivo havas bazon materialisman, ne "spirita" aŭ iele nedifinebla (vitalismo). Se sciencistoj kaj filozofoj povos eltrovi tian bazon por la menso -- oni nun penadas (ekzemple, Crick, Minsky kaj Dennett) -- la filozofia triumfo de modernismo estos preskaŭ tuta.
Sed tia triumfo portas koston: la sama sistemo kiu povas amase produkti sapon, ankaŭ povas amase produkti mortintojn: Hiroŝimo, Aŭŝvitzo, Dresdeno, Stalino, ktp. Kaj eĉ en tempo de paco, modernismo, per tia industria komforto, iom post iom detruas la planedon (kiel diras verduloj). Sed la plej profunda manko de modernismo: kvankam ĝi nutras la ventron kaj eĉ la menson, ĝi ne nutras la koron de homo, la spiriton (kiel diras la romantikistoj, hipioj, Unamuno, Kerouac, Lewis Mumford kaj Johano Paŭlo la 2-a, inter aliaj). Tial religio ankoraŭ floras kaj ofte staras kontraŭ modernismo.
Por la fina triumfo, modernismo devas ne nur klarigi la koron de homo materialisme, sed ankaŭ nutras ĝin. Tio ŝajnas preskaŭ malebla, sed historio estas plena de la paradoksa kaj la neatendita.
Vidu ankaŭ: postmodernismo
Kategorio:Herezo
ja:モダニズム
1995Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1995
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1995 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 80-a Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo.
- David GAINES gajnis la premion ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA per unua simfonia ĥoro en Esperanto.
- Hugo RÖLLINGER iĝis honora membro de UEA
- Usono: Bombatako far usona teruristo en Oklahoma.
- Francio: majo: Jacques CHIRAC fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko.
- Kartvelio: Eduard ŜEVARDNADZE elektatas prezidento.
- Vjetnamo membriĝas de ASEAN.
- Jupiteron ĉirkaŭiras esplorilo Galileo.
- Bosnio: La Masakro de Srebrenica: serbaj soldatoj sub la komando de Ratko MLADIC masakras 8000 muzulmanajn virojn kaj knabojn en bosnia urbo Srebrenica.
- Usono faras provizoran pacon en Bosnio.
- Folksproko publikita.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- 4-a de februaro: Svislando: Patricia HIGHSMITH
- 25-a de aprilo: Usono: Ginger ROGERS
- 28-a de aŭgusto: Germanio: Michael ENDE.
- 4-a de novembro: Israelo: la ĉefministro Yitzhak Rabin estas murdita en Tel-Avivo far de juda studento, tuj post amasa mitingo por paco kun la ĉefa slogano "jes - al paco, ne - al perforto!"
- Karolo PIC.
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Nicola TALLARICO
- Engelbrecht HANSEN
Taga evento
Januaro de 1995
- 1a. Pro la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio, Eŭropa Unio ampleksas nun 15 membro-ŝtatojn. La politiko de la rusa registaro en Ceĉenio estas internacie kritikata; la klimato inter Okcidento kaj Moskvo frostiĝas. Sed sankcioj kontraŭ Jelcin estas rifuzitaj. La membro-kandidatiĝo de Rusio por Eŭropa Konsilio estas prokrastita.
- 3a. Pluraj rusaj soldatoj pereas en bataloj kaj pro atencoj kontraŭ "banditoj" kaj "ribeluloj". En Belorusio pluraj gazetoj, kritikantaj la registaron, estas malpermesataj. Aliflanke, Minsko fariĝas oficiala kunlaboranto de NATO.
- 4a. La alĝeriaj islamaj radikaluloj alvokas diversajn okcidentajn landojn forlasi siajn ambasadojn en Alĝero. Laŭ sudkorea-usona ĵurnalisto, kiu vojaĝis tra norda Koreio, en tiu komunisma lando regas malsatkatastrofo. Dume, ankaŭ ses monatojn post la morto de KIM Il Sung, lia filo KIM Jong Il ankoraŭ ne estas proklamita oficiale ŝtatestro. Pjenjano daŭre rifuzas rektajn interparolojn kun Seulo koncerne la reunuiĝon.
- 6a. Joe Slovo, la eksa, legendeca ĉefo de la sudafrika komunista partio, mortas. Vatikano beatigas la hispanan fondinton de la konservema laika katolika organizaĵo Opus Dei (Dia Laboro), José María ESCRIVÁ DE BALAGUER, mortinta en 1992.
- 13a. Post la fiasko de Silvio BERLUSCONI, la itala prezidanto Scalfaro komisias la financministron Lamberto DINI formi la 54an postmilitan registaron, konsistantan el senpartiaj profesi-fakuloj.
- 15a. Centmiloj alkuras okaze de la vizito de papo Johano Paŭlo 2a en la Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj Sri Lanko. Diversaj srilankaj budhanaj organizaĵoj bojkotas lian viziton, ĉar antaŭ nelonge la papo nomis la budhismon "ateisma religio".
- 17a. Terura tertremo en la japana regiono Kobe kaŭzas plurajn milojn da mortintoj.
- 18a. Balladur, la franca kaj gaŭlista ĉefministro, oficiale anoncas sian prezidantan kandidatiĝon.
- 22a. 19 mortintojn kaj 70 vunditojn kaŭzas palestina atenco en norda Israelo.
- 23a. La epoko Delors ĉe la pinto de la EU-komisiono finiĝas. Lia posteulo estas la luksemburgano Jacques SANTER.
- 27a. Cinio malpermesas al la Ruĝa Kruco viziti prizonanojn sen la ĉeesto de registaraj akompanantoj. Okaze de sia vizito en la ekonomia forumo de Davos (Svislando), la turka ĉefministro Ciller rifuzas ĉian kritikon koncerne la kontraŭkurdan politikon kaj reemfazas Ia demokration de Turkio. En Auschwitz okazas la solenaj ceremonioj memore pri la amasmurdo de nazioj al judoj antaŭ 50 jaroj.
- 29a. Inter Peruo kaj Ekvadoro eksplodas milito pro malnovaj limdisputoj. O Dudajev, ĉeĉena prezidanto, minacas je milito en diversaj rusaj urboj, i.a. Moskvo. Malgrau konstanta bombado, la rusa armeo ŝajne ankoraŭ ne kontrolas la ĉeĉenan ĉefurbon Grozni.
- 30a. Jelcin ŝokas la tutan mondon, kiam li anoncas, ke lia fingro troviĝis apud la "nuklea butono", kiam Norvegio lanĉis anticipe anoncitan testraketon sur propra teritorio. Nova streĉiteco inter Bukareŝto kaj la hungara malplimulto en Rumanio frostigas la rilatojn inter ambaŭ §tatoj.
- 30a. Akvoinunda katastrofo en Germanio kaj Nederlando kaŭzas la evakuadon de centmiloj da homoj kaj grandegajn damaĝojn.
Februaro 1995
- 2a. Turkaj tribunaloj decidas malpermesi kurdeman jurnalon kaj konfiski libron de la mondfama verkisto Yasas Kemal kun la riproĉo, ke li produktas malamon.
- 3a. Centmiloj da sudananoj fuĝas al Ugando pro la faroj de la kartuma armeo. La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) kondamnas la militon en Ceĉenio kaj kritikas Moskvon.
- 5a. Vaŝingtono proklamas sankciojn kontraŭ Pekino pro la pirata amasproduktado de usonaj kompaktdiskoj en Cinio. 200 000 evakuitaj nederlandanoj reiras hejmen post la neokazo de la ilin minacintaj akvoinundoj. En Aŭstrio pereas 4 ciganoj (romaoj) pro rasisme motivita atenco.
- 6a. Provokante la parlamenton per alvoko je mem-dissolviĝo, Wafgsa akrigas la politikan krizon. Sub tiu premo ĉefministro Pawlak demisias. Oleksy nomiĝas lia posteulo.
- 7a. Pro la pacproceso, Irlando formale nuligas plurajn leĝojn de la militostato, kiu daŭris 50 jarojn.
- 8a. En Rusio duonmiliono da ministoj strikas, ĉar ili ne piu ricevas Ia salajrojn. Latvio aliĝas al la NATO-koncepto "Partnero por Paco".
- 9a. La pacproceso en Israelo stagnas; la rilatoj inter Arafat kaj Rabin krizegas.
- 13a. Antaŭ la haga tribunalo pri krimoj kontraŭ la homaro staras 21 serboj, akuzitaj pro militkrimoj en eksJugoslavio.
- 14a. Dresdeno memoras la nokton antaŭ 50 jaroj, en kiu pereis pluraj dekmiloj da homoj pro aliancita bombado.
- 15a. Zedillo, meksikia prezidanto, ordonas ĉesigi la armean teroron kontraŭ la ribeluloj en Chiapas.
- 17a. Per la subskribo de packontrakto, la limmilito inter Ekvadoro kaj Peruo estas formale finita.
- 22a. En ribelo de islamanoj en alĝera prizono, rebatita de la polico, mortas pli ol 100 homoj.
- 24a. Laŭ moskvaj informoj, en la milito en Ceĉenio ĝis nun pereis 1146 rusaj soldatoj, ĉ. 5000 vunditoj kaj 347 malaperintoj. Krome, oni parolas pri 25 000 civilaj mortviktimoj. Laŭ enketo, la populareco de Jelcin sinkis al 7 %. Cefministro Ĉernomirdin parolas pri "eraro"', dum militestro Graĉov pravigas la intervenon kontraŭ la ,ĉeĉenaj teroristoj".
- 27a. Demirel, turka prezidanto, en Split nuligas sian flugon al Sarajevo pro pafoj kontraŭ antaŭanta aviadilo kun akompanaj turkaj civitanoj.
- 28a. La nova usona armeoperacio en Somalio celas forkonduki la lastajn usonajn soldatojn de tie. La franco Janvier transprenas la komandon de la 45 000 UN-soldatoj en eksa Jugoslavio. La armistico ĉie estas malstabila.
Marto de 1995
- 1a. La konata kaj populara televida jurnalisto Listjev estas murdita en Moskvo, verŝajne de fortoj, kiuj malŝatis lian kritikan manieron.
- 6a. En Kopenhago inaŭguriĝas la unua monda pintkonferenco pri sociala evoluo. En la duaj liberaj elektoj en Estonio malvenkas la radikalaj reformistoj kaj gajnas la maldekstremaj fortoj, kiuj celas daŭrigi la reformojn. Eŭropa Unio kaj Turkio subskribas la doganan unuiĝon. Islamistoj kaj naciistoj protestas.
- 7a. La usona ŝtato Novjorko reenkondukas la mortopunon.
- 8a. Stefanopulos nomiĝas la nova prezidanto de Grekio.
- 13a. En Istanbulo eksplodas sanga batalo inter sunidaj islamanoj kaj la malplimulto de la alevitoj. La polico perforte intervenas.
- 17a. 48 jarojn post sia lasta vizito en Sudafriko, la brita reĝino estas akceptata de prezidanto Mandela en Johanesburgo. Unuafoje en la historio de la pekina popolkongreso, kelkcentoj da delegitoj voĉdonas kontraŭ oficialaj proponoj de la ŝtata gvidantaro.
- 19a. La socialdemokratoj venkas en la parlamentaj elektoj en Finnlando.
- 20a. 35 000 turkaj soldatoj invadas nordan Irakon kun la celo ekstermi la kurdajn naciliberigajn batalantojn. Reage, en okcidenta Eŭropo registriĝas dekoj da atencoj kontraŭ turkaj instalaĵoj. En Tokio 11 personoj pereas en atenco per venena gaso en la metroo. Oni suspektas fanatikan religian sekton pri la krimo.
- 26a. La kontrakto de Schengen [Ŝengen] ekvalidas inter Germanio, Francio, Benelukso, Hispanio kaj Portugalio; sekve ne plu okazas pasportaj kontroloj ĉe la internaj limoj de tiuj landoj kaj "eksteraj limoj" estas despli kontrolataj. En Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, ekflamas sangaj bataloj inter la triboj Hutuoj kaj Tutsioj.
- 27a. Okaze de komunumaj elektoj en Litovio venkas la konservativa partio de prezidinto Landsbergis. Granda plimulto de la loĝantaro en Transnistrio (en Moldavio) voĉdonas por la longigo de la restado de la 14a rusa armeo en sia regiono.
- 28a. En Berlino inaŭguriĝas la unua monda kongreso pri klimato, kaj en Florenco okazas internacia konferenco pri drogoj.
- 30a. La nova encikliko ,Evangelio de la vivo" de papo Johano Paŭlo 2a konsideras abortigon, eŭtanazion kaj artefaritan generadon gravaj pekoj kontraŭ la homeco. C] Mitterrand [Mitera'] inaŭguras la plej grandan bibliotekon de la mondo, la nacian bibliotekon de Francio en Parizo.
- 31a. En Haitio la usonaj trupoj transdonas al UN la komandon pri la pacmisio en la lando.
Aprilo de 1995
- 2a. La ukraina prezidanto Kuĉma nuligas grandparte la aŭtonomion de Krimeo.
- 3a. El Teherano venas la malofta informo, ke nekonataj grupoj protestas kontraŭ la malbona surloka situacio. Policistoj pafmortigas plurajn el ili. Lojaluloj faras kontraŭmanifestacion.
- 4a. La ukraina parlamento deklaras la malfidon vidalvide de la registaro. La malstabileco en tiu lando daŭras.
- 5a. Ŝirinovski, estro de la rusaj liberaldemokratoj, avancas de kapitano al ĉefleŭtenanto de la rusa armea rezervo.
- 6a. La protesto de hispanaj fiŝistoj kontraŭ kanadaj boatoj malhelpantaj al la hispanoj fiŜkapti antaŭ la kanada marbordo etendiĝas al granda diskuto en Eŭropa Unio (fiŝkapt-kvotoj).
- 7a. Ruckoj, iama rusa vicprezidanto kaj puĉisto kontraŭ Gorbaĉov, anoncas sian kandidatiĝon por la prezidantaj elektoj en 1996. Akuzoj kontraŭ Groer, ĉefepiskopo de Vieno, pro seksa misuzo ĉe iamaj studentoj, skuas la aŭstran publikon.
- 9a. La iama nazia koncentrejo Dachau memor-ceremonias sian liberiĝon antaŭ 50 jaroj. Kubo kaj Ĉilio restarigas diplomatiajn rilatojn, interrompitajn dum 22 jaroj. La EU ministroj pri financoj antaŭvidas, ke la nova eŭropa mono ekcirkulos ne antaŭ la jaro 2000.
- 10a. En Peruo, Fujimori gajnas la prezidantajn elektojn kontraŭ sia rivalo Pérez de Cuéllar [Kŭeljar], eksa ĝenerala sekretario de UN.
- 11a. Mugabe, prezidanto de Zimbabvo, re-gajnas la prezidantajn elektojn.
- 12a. En Hago fondiĝas kurda ekzilparlamento cele al la defendo de la kurdaj rajtoj per pacaj rimedoj. Vaŝingtono subtenas la turkan intervenon kontraŭ la kurdaj ribeluloj en Irako.
- 16a. Papo Paŭlo Johano 2a eldiras sian paskan mesaĝan denove en Esperanto.
- 19a. Kontraŭ la opozicia ĉefo de Hispanio, Aznar, estas lanĉita atenco, kiun li trapasas nevundita.
- 19a. En Bolivio estas proklamita la eksterordinara sieĝostato pro longdaŭraj strikoj kaj protestoj. En gravega bombatenco kontraŭ registara konstruaĵo en Oklahoma City (Usono), verŝajne fare de ekstremaj dekstruloj, pereas pli ol 100 homoj.
- 23a. En la unua parto de la prezidantaj elektoj en Francio venkas la socialisto Jospin [Jospej] antaŭ la dekstruloj Chirac [Sirak] kaj Balladur. La ekstremdekstrulo Le Pen ricevas 15 % de la voĉoj. En la regionaj balotoj en Italio venkas la ekskomunistoj (25 %) antaŭ "Forza Italia" de eksĉefministro Berlusconi [Berluskoni].
- 25a. La Eŭropa Parlamento minacas Turkion je ekskludo el la organizaĵo, se ĝi ne observas la homajn rajtojn. Laŭ informoj el Ankaro, Turkio reduktas sian invad-armeon en Irako je pliaj 20 000 soldatoj.
- 26a. Moskvo distanciĝas de la kontrakto pri konvenciaj militfortoj en Eŭropo, ĉar ĝi intencas krei novan armeon por norda Kaŭkazo (Ceĉenio). En Hago komenciĝas la milittribunalo pri Bosnio kontraŭ la akuzito Tadiĉ, kiu neas ĉiujn akuzojn. Malto subskribas la NATOprogramon "Partnereco por paco", sed restos neŭtrala ŝtato.
- 27a. Jelcin dekretas armisticon por Ceĉenio. Malgraŭ tio, la bataloj daŭras. Laŭ moskvaj informoj, proksimume 2000 rusaj soldatoj pereis en Ia batalo kontraŭ Ceĉenio. Pliaj 6000 vundiĝis aŭ malsaniĝis. Ankaŭ en Taĝikio Moskvo daŭrigas sian sangan militon kontraŭ lokaj ribeluloj. Internacie rekonitaj intelektuloj alvokas bojkoti la memor-ceremoniojn en Moskvo okaze de la 50a datreveno de la fino de la dua mondmilito.
- 30a. Nazarbajev reelektiĝas prezidanto de Kazahio ĝis la jaro 2000. Vjetnamio solene celebras la datrevenon de la dua mondmilito.
Majo de 1995
- 1a. Okaze de la unumaja festo en Rusio dekmiloj da komunistoj kaj naciistoj nostalgias pri pereinta Sovetio kaj protestas kontraŭ la nuna registaro. Clinton anoncas ampleksan komercan embargon kontraŭ Irano, kiu estas suspektata pro konstruado de nukleaj armiloj.
- 2a. Post longa tempo de trankvilo, la serba armeo lanĉas raketbombojn kontraŭ Zagrebo.
- 4a. Turkio proklamas sian armean invadon kontraŭ la kurdoj en Irako finita. Oni pridubas ĝian sukceson.
- 7a. Jacques Chirac [Ĵak Sirak] elektiĝas nova prezidanto de Francio por 7 jaroj.
- 8a. Omaĝe al la militfino antaŭ 50 jaroj, en Berlino, Parizo, Londono kaj Moskvo okazas ceremonioj. La okcidentaj ŝtatestroj rifuzas ĉeesti militparadon en Moskvo, la unuan post la disfalo de Sovetio. La parado de veteranoj sur la Ruĝa Placo okazas en ĉeesto de Clinton kaj Major [Meĝe], sed sen Kohl kaj Mitterrand [Miterá]. Pintkonferenco inter la usona kaj rusa prezidantoj okazas sensukcese. La svisa registaro formale pardonpetas pro la malavantaĝiga azilpolitiko kontraŭ la judoj dum la 2a mondmilito ("La boato plenas").
- 9a. Lige kun la „kubaj rifuĝintoj",unuafoje depost 30 jaroj, usona ŝipo alvenas ĉe kuba haveno.
- 13a. En Novjorko plilongiĝas la kontrakto kontraŭ nukleaj armiloj; tamen daŭre ekzistas gravaj malinterkonsentoj, precipe inter nordo kaj sudo.
- 15a. Menem reelektiĝas prezidanto de Argentino. La belorusa popolo pledas por pli forta alproksimiĝo al Rusio. La ekssovetiaj ŝtataj simboloj estas reenkondukitaj. En la landaj voĉdonoj en Nordrejn-Vestfalio kaj Bremeno venkas ĉefe la verduloj. La liberaldemokratoj (FDP) estas eliminitaj el ambaŭ pariamentoj.
- 16a. La japana polico arestas Ia ĉefon de Ia AUM-sekto, Asahara, kiu realigis Ia venengasan atencon en la tokia metroo antaŭ du monatoj. D La internacia militkrim-tribunalo en Hago decidas transpreni la sarajevan akuzon kontraŭ la serbaj militestroj Karaĉiĉ kaj Mladiĉ.
- 17a. Usono kontraŭas la japanan aŭtomobil-eksportadon per altaj importad-impostoj sur Ia plej elstaraj modeloj.
- 20a. En Italio la juĝistaro de „Puraj manoj" penas entribunaligi la antaŭan ĉefministron Silvio BERLUSCONI [Berluskoni] pro korupto-suspektoj. Tiu ĉi rifuzas aperi, laŭ li la tuta afero estas „perdo de tempo".
- 21a. La belgajn elektojn gajnas la mainova koalicio de kristan- kaj social-demokratoj; la verduloj iom perdas; dekstruloj tenas sian pozicion.
- 23a. Germana Konstitucia Kortumo decidas, ke spionado de GDR-civitano, el la GDR-teritorio kontraŭ FRG ne plu estu konsiderata punenda.
- 24a. Ajax malhelpas ke AC Milano plian fojon gajnas la Eŭropan Piedpilkan Pokalon. Post la venko festantaj huliganoj detruas la centron de Amsterdamo.
- 25a. En lokaj skotaj elektoj la regantaj konservativuloj grave perdas.
- 26a. Sciencistoj en Usono unuafoje sukcesas deĉifri la informojn de tuta DNA-plektaĵo de vivanta organismo.
- 28a. Grava tertremo en Sahaleno (Rusio) mortigas plurajn milojn da homoj.
- 30a. Usona rifuĝant-helpa organizaĵo akuzas Francion, Ĉinion kaj aliajn landojn daŭre liveri armilojn al la Hutuaj murdistoj por restarigi la malnovan registaron. Francio neas.
- 31a. Rusio oficiale - sed en fermita kunsido - subskribas la kontrakton "Partnereco pri Paco". Papo Johano-Paŭla 2a publikigas novan enciklikon: "Alvoko je unueco inter kristanoj".
----
1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1995
ja:1995年
ko:1995년
simple:1995
th:พ.ศ. 2538
Saŭda ArabioGeografio > Azio > Arabujo > Saŭda Arabio
----
Dosiero:sa.gif
Saŭda Arabio - as-Suudijah - السعودية
Lando en sud-okcidenta Azio, sur la Araba Duoninsulo.
- Landkodo: SA.
- E-nomo: (alternativaj nomoj) Saŭdi-Arabio, Sauda Arabio; (oficiala plena nomo) Saŭdarabia Reĝlando.
- Nacia nomo: al-Mamlakat al-Arabijat as-Suudijah, المملكة العربية السعودية
- Areo: 2.150.000 kv.km.
- Politika sistemo: absoluta monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Abdulaĥo de Saŭda Arabio (2005).
- Adm. divido: 13 provincoj: al-Bahah; al-Hudud aŝ-Ŝamalijah; al-Ĝaŭf; al-Madinah; al-Kasim; ar-Rijad; aŝ-Ŝarkijah (orienta provinco); Asir; Hail; Ĝizan; Makkah; Naĝran; Tabuk.
- Ĉefurbo: Rijado (ar-Rijad) (1.125 mil).
- Urboj: Ĝiddah (1.300 mil), Mekko (550 mil), at-Taif (300 mil), Medino (290 mil).
- Loĝantaro: 18.979.000 (1995), inter ili saŭdaraboj - 83,5%, jemenaj araboj - 8,7%.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: islamanoj (vahabitoj).
- MNP: totala - 143 mlrd $; pokapa - 7.040 $.
- Eksporto: nafto, greno, daktiloj.
- Monunuo: saŭda rialo.
- Organizoj: UNO (1945).
- Historio: en nunaj limoj ĝi ekzistas de 1926, kiam unuiĝis princlandoj situantaj en Araba duoninsulo - Hiĝazo, Naĝdo ka. Tiun batalon gajnis reganto de Naĝdo Abd al-Aziz as-Saud, kiu fariĝis reĝo de Saŭda Arabio en 1932.
- Heredaĵo: Riado (moderna arkitekturo, Masmaka kastelo, Diraja), Mekko kaj Medino (islamaj sanktejoj), Ĝiddah (malnova urbo, muzeo), Hufuf (oazo, fortikaĵo Kasr Ibrahim).
!
ja:サウジアラビア
ko:사우디아라비아
ms:Arab Saudi
th:ประเทศซาอุดีอาระเบีย
zh-min-nan:Saudi Arabia
KenjoGeografio > Afriko > Kenjo
----
Dosiero:ke.gif
Kenjo - Kenya
Lando en Orienta Afriko.
- Landkodo: KE.
- E-nomo: Kenja Respubliko.
- Nacia nomo: Jamhuri ya Kenya (sw), Republic of Kenya (en).
- Areo: 582.646 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Mwai Kibaki (2002).
- Ĉefurbo: Nairobo (1.162 mil).
- Loĝantaro: 26.688 mil (1995), inter ili kikujo 21,7%, luhia 13,8%, ankau' luo, kamba, gusai.
- Ŝtatlingvo: svahila kaj angla.
- Eksporto: teo, kafo, frukto, legomaro, naftoproduktoj.
- Pokapa GNP: 280 $.
- Historio: en 1963 akiris sendependecon de Britio. La unua prezidento estis Jomo KENYATA, kiu regadis landon ĝis 1978.
- Heredaĵo: Sibiloja nacia parko, Mount-Kenya natura arbaro.
Geografio
Historio
- Maŭ Maŭ
Eksteraj ligoj
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/afrique/kenya.htm lingvaj situacio kaj leĝoj en Kenjo]
Kategorio:Kenjo
ja:ケニア
ko:케냐
ms:Kenya
simple:Kenya
th:ประเทศเคนยา
zh-min-nan:Kenya
2000Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 2000
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2000 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
- Planlingvoj Eŭropeano, Ludlanĝo kaj Esperando publikita.
- Problemo de jaro 2000 pasis sen komputikaj katastrofoj, sed multaj gravetaj eraroj okazis.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
:Ameriko:
- Meksiko : Vicente FOX elektatas prezidento.
- Usono : George W. BUSH elektatas prezidento.
:Azio:
- Kartvelio : Eduard ŜEVARDNADZE reelektatas prezidento.
- Palestino : Ekflamas submilito araba kontraŭ Israelo - la intifada - kaj ondo de teroro superverŝas la regionon.
- Sirio: Bashar AL-ASAD elektatas prezidento.
:Eŭropo:
- Danio: La enloĝantoj balote rifuzas anstataŭigon de la nacia valuto per eŭroj.
- Finnlando : Tarja HALONEN elektatas prezidento.
- Francio : oktobro : Referenduma modifo de la konstitucio. La mandat-daŭro de prezidento malplialtiĝas de 7-jara al 5-jara.
- Jugoslavio : Vojuslav KOSTUNIĈA elektatas prezidento.
- Luksemburgo: granddukiĝas Henri Albert Gabriel Felix Marie GUILLAUME.
- Rusio : Vladimir PUTIN elektatas prezidento (26-a de marto). Li resendas la armeon Ĉeĉenien. Sink-paneo de submarŝipo Kursk.
:Oceanio:
- Al UNO aniĝas Tuvalo.
Kulturaj eventoj
- Israelo : La 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
Naskiĝoj
Mortoj
- Audino CASTELO BRANCO
- Wim QUISPEL
- Waldir LISBOA ROCHA
- Georges JUNIER
- Aŭstrio: Adele JONAS
- 28-a de januaro : Stanislava Chrdlová
- 4-a de marto: Raymond DOURY
- 11-a de majo : José DUTRA MENDES
- 9-a de junio : Aŭstrio : Ernst JANDL
- 30-a de junio : Usono : Walter MATTHAU
- 1-a de julio : Brazilo: Ivon BARBOSA
- 25-a de julio: Leopoldo KNOEDT
- 5-a de aŭgusto : Britio : Alec GUINNESS
- 5-a de aŭgusto: Rüdiger EICHHOLZ
- 10-a de aŭgusto: Ellen LYMBURN
- 12-a de oktobro : Esperantio : Solen', Esperanto-aktorino
- 22-a de novembro : Emil ZATOPEK
- 10-a de decembro : Alcibiades GONZÁLEZ MEANA
----
1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:2000
ja:2000年
ko:2000년
ms:2000
simple:2000
th:พ.ศ. 2543
zh-min-nan:2000 nî
2001Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2001
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2001 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- Fondita la asocio Esperanto Antaŭen.
- 28-a de januaro: Naskiĝo de la unua vikio en Esperanto: Unumondo
- 2-a de junio: Naskiĝo de la Esperanta Civito, per la promulgado de la Konstitucia Ĉarto
- 6-a de novembro: Naskiĝo de Esperanta Vikipedio
- Kreita la planlingvo Slovio.
- Irano: Tehrano ekhavas modernan metroon.
- Israelo: Ariel SHARON elektatas ĉefministro
- 1-a de junio: Israelo: je la Internacia Tago de Protekto de Infanoj, unuafoje en Palestino, teroro kontraŭ junularo. Juna teroristo eksplodigas sin en amaso de gejunuloj de sia aĝo apud la fama diskoteko "Dolfi" en Tel-Avivo. Pereis 21 gejunuloj en la aĝoj 14-25, ankoraŭ 120 gejunuloj estis vunditaj diversgrade.
- Je la 11-a de septembro 2001: Usono: Novjorko: La ĝemelturojn atakas aviadile sektanoj de Osama BIN-LADEN. Samtempe terenkrakas po unu flugmaŝino en Pensilvanio kaj en la Pentagonon-Konstruaĵon. Ĉirkaŭ 3000 homoj mortas.
- Afganio: Nordaj ribeluloj kaj Usono renversas la talibojn.
- UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevas la Nobelan Pacpremion.
- Filipinoj: Gloria MACAPAGAL-ARROYO prezidentiĝas.
- Peruo: Alejandro TOLEDO elektatas prezidento.
- Mongolio: Nacagijn BAGABANDI reelektiĝas prezidento.
- Nepalo: | | |