:: wikimiki.org ::
| Pacifika Oceano |
Pacifika OceanoGeografio > Oceano
----
Pacifiko, Pacifika Oceano aŭ Paca Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarktio en la sudo, Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo. Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da kv km. La plej malalta punkto en la Tero, en la Mariana Tranĉeo, kuŝas en Pacifiko.
Laŭ la neregulaj marĝenoj de Pacifiko kuŝas multaj maroj, la plej grandaj el kiuj estas la Celebesa Maro, Korala Maro, Orienta Ĉina Maro, Maro de Japanio, Sulua Maro, kaj Flava Maro. La Malaka Markolo kunligas Pacifikon kun la Hindia Oceano ĉe la okcidento, kaj la Magelana Markolo kunligas Pacifikon kun Atlantiko en la oriento.
Oceana fundo
La oceana fundo de la centra pacifika baseno estas relative unueca, kun averaĝa profundo de proksimume 4 270 m. La ĉefaj neregulecoj en la regiono estas la treege krutflankaj, ebensupraj submaraj pintoj konataj kiel marmontoj. La okcidenta parto de la fundo konsistas el montaj arkoj, kiuj leviĝas super la maron kiel insulaj grupoj, kiel ekzemple la Salomon-Insuloj kaj Nov-Zelando, kaj profundaj tranĉeoj, kiel ekzemple la Mariana Tranĉeo, la Filipina Tranĉeo, kaj la Tonga Tranĉeo. La plejparto de la profundaj tranĉeoj kuŝas apud la eksteraj marĝenoj de la larĝa okcidenta pacifika kontinenta breto.
Laŭ la orienta marĝeno de la pacifika baseno estas la Orienta Pacifika Altaĵeto, kiu estas parto de la tutmonda mezoceana kresto. Prosimume 3 000 km transa, la altaĵeto staras proksimume 3 km super la apuda oceana fundo. Pro tio, ke relative malgranda terareo drenas Pacifikon, kaj pro la enorma grando de la oceano, la plejmulto de la sedimentoj estas aŭtigenaj aŭ pelagaj laŭ origino. Aŭtigenaj sedimentoj inkluzivas montmoriloniton kaj filipsiton. Pelagaj sedimentoj devenantaj de marakvo inkluzivas pelagaj ruĝaj argiloj kaj la skeletaj restaĵoj de marvivo. Terigenaj sedimentoj estas limigitaj al mallarĝaj marĝenaj bendoj apud la tero.
Akvaj karakterizoj
Akvaj temperaturoj en Pacifiko varias de frostaj en la apudpolusaj regiono ĝis proksimume 29 gradoj C apud la ekvatoro. Saleco ankaŭ varias laŭ latitudo. Akvo apud la ekvatoro estas malpli sala ol tiu, kiu troviĝas en la mezaj latitudoj pro la abunda pluvofalo dum la tuta jaro. Apudpoluse de la mezvarmaj latitudoj la saleco estas ankaŭ malalta, ĉar okazas malmulte da vaporiĝo de marakvo en ĉi tiuj regionoj.
La supraĵa rondiro de la pacifikaj akvoj estas ĝenerale dekstruma en la Norda Hemisfero kaj maldekstruma en la Suda Hemisfero. La Norda Ekvatora Fluo, pelita okcidenten laŭ latitudo 15 gradoj norde fare de la kursaj ventoj, turnas sin norden apud la Filipinoj kaj fariĝas la varma Kuroŝia, aŭ Japana, Fluo. Turniĝante orienten ĉe proksimume 45 gradoj norde, Kuroŝio branĉiĝas kaj kelkaj akvoj moviĝas norden kiel la Aleuta Fluo, dum la cetero turniĝas suden por realiĝi al la Norda Ekvatora Fluo. La Aleuta Fluo branĉiĝas kiam ĝi alprokimiĝas al Nord-Ameriko kaj formas la bazon de maldekstruma fluado en la Beringa Maro. Ĝia suda branĉo fariĝas la malrapida, sudenfluanta Kalifornia Fluo.
La Suda Ekvatora Fluo, fluanta okcidenten laŭ la ekvatoro, svingiĝas suden oriente de Nov-Gvineo, turniĝas orienten ĉe proksimume 50 gradoj sude latitudo, kaj kuniĝas kun la ĉefa elokcidenta fluo de Suda Pacifiko, kiu inkluzivas la ter-rondiranta Antarkta Ĉirkaŭpolusa Fluo. Kiam ĝi alproksimiĝas al la ĉilia marbordo, la Suda Ekvatora Fluo dividiĝas; unu branĉo fluas preter Horna Kabo kaj la alia turniĝas norden por formi la Peruan Fluon, aŭ la Fluon de Humboldt.
Klimato
Nur la internoj de la grandaj landamasoj Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando evitas la trapenetran klimatan influon de Pacifiko. Ene de la areo de Pacifiko, ekzistas kvin klare malsamaj klimataj regionoj: la mez-latitudaj elokcidentaj regionoj, la kursaj regionoj, la musona regiono, la tajfuna regiono kaj la senventaj regionoj.
La musona regiono kuŝas en fore okcidenta Pacifiko inter Japanio kaj Aŭstralio. Karakterizo de ĉi tiu klimata regiono estas ventoj kiuj blovas de la kontinenta interna al la oceano dum vintro kaj al la mala dikekto dum somero. Konsekvence, signita sezoneco de nubeco kaj pluvofalo okazas. Tajfunoj ofte kaŭzas ampleksan difekton en okcidenta kaj sudokcidenta Pacifiko. La plej granda tajfuna ofteco ekzistas ene de la triangulo de suda Japanio ĝis la centraj Filipinoj ĝis orienta Mikronezio. Kvankam malpli bone difinitaj ol la aliaj klimataj regionoj, du gravaj senventaj regionoj kuŝas en la oceano, unu troviĝas apud la okcidentaj marbordoj de Centra Ameriko kaj la alia ene de la ekvatoraj akvoj de okcidenta Pacifiko. Ambaŭ regiono estas notitaj pro ilia alta humido, konsiderinda nubeco, malpezaj fluktuantaj ventoj, kaj oftaj serenoj.
Geologio
La Andesita Linio estas la plej signifa regiona distingo en Pacifiko. Ĝi apartigas la pli profundan, bazan magman rokon de la Centra Pacifika Baseno disde la parte submara kontinentaj zonoj de acida magma roko ĉe siaj marĝenoj. La Andesita Linio sekvas la okcidentan randon de la insuloj apud Kalifornio kaj pasas sude de la aleuta arko, laŭ la orienta rando de la Kamĉatka Duoninsulo, la Kuriloj, Japanio, la Marianaj Insuloj, la Salomon-Insuloj, kaj Nov-Zelando. La malsimileco daŭras nordorienten laŭ la okcidenta rando de la Albatroso Cordillera laŭ Sud-Ameriko ĝis Meksiko, revenante tiam al la insuloj apud Kalifornio. Indonezio, la Filipinoj, Japanio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando; ĉiuj orientaj etendaĵoj de la kontitentaj blokoj de Aŭstralio kaj Azio -- kuŝas ekster la Andesita Linio.
Ene de la fermita maŝo de la Andesita Linio estas la plejmulto de la profundaj kavoj, submaraj vulkanaj montoj, kaj oceanaj vulkanaj insuloj, kiuj karakterizas la Centran Pacifikan Basenon. Estas ĉi tie, ke bazaltaj lafoj leĝere fluas el fendoj por konstrui enormajn kupolsimilajn vulkanajn montojn, kies eroziiĝintaj suproj formas insulajn arkojn, ĉenojn kaj amasojn. Ekster la Andesita Linio, vulkanado estas eksplodema, kaj la tiel nomata Pacifika rando de fajro estas la ĉefa zono de ekplodema vulkanado en la mondo.
Teramasoj
La plej granda teramaso en Pacifiko estas la kontinento Aŭstralio, kiu estas proksimume egala laŭ grando al la la 48 interkuŝantaj usonaj ŝtatoj. Proksimume 3 200 km sudoriente de Aŭstralio estas la granda insulgrupo Nov-Zelando. Preskaŭ ĉiuj el la pli malgrandaj insuloj de Pacifiko kuŝas inter 30 gradoj norde kaj 30 gradoj sude latitudo, etendigante de Sudorienta Azio ĝis Paskinsulo; la cetero de la Pacifika Baseno estas preskaŭ tute sentera. La granda triangulo de Polinezio liganta Havajon, Paskinsulon, kaj Nov-Zelandon enhavas la insulajn arkojn kaj amasojn de la Kuk-Insularo, Markizoj, Samoa Insularo, Societa Insularo, la Tokelaua Insularo, Tonga Insularo, kaj Tuamotua Insularo. Norde de la ekvatoro kaj okcidente de la Internacia Datlinio estas la multaj malgrandaj insuloj de Mikronezio, inkluzive Karolinon, la Marŝalajn Insulojn, kaj la Marianajn Insulojn. En la sudokcidenta angulo de Pacifiko kuŝas la insuloj de Melanezio, superregataj de Nov-Gvineo. Aliaj gravaj insulamasoj de Melanezio inkluzivas la Arkipelagon de Bismarck, Fiĝiojn, Nov-Kaledonion, la Salomon-Insulojn, kaj Vanuatuon. Insuloj en Pacifiko havas tri bazajn tipojn: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, koralaj rifoj, kaj superlevitaj koralaj kajoj. Kontinentaj insuloj kuŝas ekster la Andesita Linio kaj inkluzivas Nov-Gvineon, la insulojn de Nov-Zelando, kaj la Filipinojn. Ĉi tiuj insuloj estas strukture asociitaj kun la apudaj kontinentoj. Altaj insuloj estas vulkandevenaj, kaj povas enhavi aktivajn vulkanojn. Inter ĉi tiuj estas Bugenvilo, Havajo, kaj la Salomon-Insuloj.
La tria kaj kvara tipoj de insuloj ambaŭ estas la rezulto de koralenhava insula konstruo. Koralaj rifoj estas malalte kuŝantaj strukturoj, kiu superkonstruiĝis sur bazaltaj lafofluoj sub la oceana supraĵo. Unu el la plej dramaj estas la Granda Bariera Rifo apud nordorienta Aŭstralio. Dua insula tipo el koralo estas la superlevita korala kajo, kiu kutime estas iomete pli granda ol la malaltaj koralaj insuloj. Ekzemploj inkluzivas Banabon (ekse Oceana Insulo) kaj Makateo en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.
Historio kaj ekonomio
Gravaj homaj migradoj okazis en Pacifiko en prahistoriaj tempoj, plej notinde tiuj de praindianoj el Azio al Ameriko tra Beringio, tiu de praaŭstralianoj al Aŭstralio kaj tiuj de polinezianoj de Tahitio orienten ĝis Havajo, Nov-Zelando kaj Paskinsulo. La oceano estis viditaj de Eŭropanoj frue en la 16-a jarcento, unue de Vasco NUÑEZ DE BALBOA (1513), kiu trairis Panamon kaj nomis ĝin "Paca" pro la kalmaj akvoj kiun li vidis. Poste la ĉirkaŭmonda ekspedicio de Magelano transiris Pacifikon al la Filipinoj, Nov-Gvineo, kaj la Salomonaj. La galeón de Manila estis la unua trapacifika komerca vojo. Dum la 17-a jarcento la nederlandanoj, navigante preter suda Afriko, superregis la malkovron kaj komercon; Abel TASMAN malkovris en 1642 Tasmanion kaj Nov-Zelandon. La 18-a jarcento signis amason da eksplorado de la rusoj en Alasko kaj la Aleutaj Insuloj, la francoj en Polinezio, kaj la britoj dum la tri vojaĝoj de James COOK -- al Suda Pacifiko kaj Aŭstralio, Havajo, kaj la Nord-Amerika Pacifika Nordokcidento.
Kreskanta imperiismo dum la 19-a jarcento rezultigis la okupadon de la plejparto de Pacifiko fare de la okcidentaj potencoj. Signifaj kontribuoj al oceanografa scio estis faritaj dum la vojaĝoj de la HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, kun Charles DARWIN surŝipa; la HMS Challenger dum la 1870-aj jaroj; la USS Tuscarora (1873-1876); kaj la germana Gazelle (1874-1876). Kvankam Usono prenis la Filipinojn en 1898, Japanio regis okcidentan Pacifikon ĝis 1914. Ĝis la fino de la Dua Mondmilito, la Usona Pacifika Floto de la Usona Mararmeo estis la efektiva estro de la oceano.
Dek kvar sendependaj regnoj troviĝas en Pacifiko: Kiribato, Nauro, Papuo-Nov-Gvineo, Tajvano, Tuvalo, Samoo, Aŭstralio, Fiĝioj, Japanio, Nov-Zelando, la Filipinoj, la Salomonoj, Tongo, kaj Vanuatuo. Ok el ĉi tiuj regnoj atingis plenan sendependecon de 1960, kaj la insuloj iam en la Kuratora Teritorio de la Pacifikaj Insuloj redifinis sian rilaton kun Usono. Ankaŭ en Pacifiko estas la usona ŝtato Havajo kaj kelkaj insulaj teritorioj kaj posedaĵoj de Aŭstralio, Ĉilio, Francio, Japanio, Nov-Zelando, la Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono.
La utiligo de la minerala riĉeco de Pacifiko estas malhelpata de la granda profundo de la oceano. En malprofundaj akvoj apud la marbordoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, oni eltiras petrolon kaj naturan gason, kaj oni rikoltas perlojn laŭ la marbordoj de Aŭstralio, Japanio, Papuo-Nov-Gvineo, Nikaragvo, Panamo, kaj la Filipinoj, kvankam en tre malkreskanta kvanto. La plej bona posedaĵo de Pacifiko estas ĝiaj fiŝoj. La strandaj akvoj de la kontinentoj kaj la pli mezvarmaj insuloj donas haringon, salmon, sardinon, spadfiŝon, kaj tinuson, kaj ankaŭ konkulojn. En 1986, la membroj-nacioj de la Suda Pacifika Forumo deklaris la areon sennuklea regiono kiel provo halti nuklean testadon kaj preventi la renverson de nuklea rubo tie.
Vidu ankaŭ: El Niño
Kategorio:Oceano
Kategorio:Oceano
ja:太平洋
ko:태평양
simple:Pacific Ocean
th:มหาสมุทรแปซิฟิก
zh-min-nan:Thài-pêng-iûⁿ
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
OceanoGeografio > Oceano
----
Oceano estas seninterrompa akva envolvilo de la Tero, kiu borderas kontinentojn kaj insulojn, kaj havas komunecan salkonsiston. Ĝi kovras ĉirkaŭ 71% de la Tersurfaco (en norda hemisfero - 61% kaj en la suda - 81%).
La akvo de la oceano estas salita, ĉar riveroj alportas en ĝin grandkvante mineralajn salojn. Post vaporiĝo de la akvo, la saloj restas en oceano. 100 g da oceana akvo enhavas ĉirkaŭ 35 g da salo. Teraj plantoj kaj animaloj uzas nur nesalitan, trinkeblan akvon. (Pri la ebleco transvivi sur oceano trinkante maran akvon Vidu Alain BOMBARD)
Per la kontinentoj Oceano dispartiĝas en 4 partoj: Pacifiko (aŭ Pacifika Oceano), Atlantiko (aŭ Atlantika Oceano), Hinda Oceano kaj Arkta (aŭ Norda Glacia) Oceano. En literaturo oni povas trovi ankaŭ Aŭstralian (Sudan) kaj Antarktan Oceanojn, sed fakte ili estas partoj de supremenciitaj oceanoj. Averaĝa profundo de la monda oceano estas 3711 m, la plej profunda - 11022 m (Mariana kavaĵo).
Averaĝa akvotemperaturo en surfacaj tavoloj estas 17,5, ĉe la ekvatoro - ĉirkaŭ 28, kaj proksime al polusoj ĝi malaltiĝas ĝis -2 gradoj. Monda oceano posedas grandegajn biologiajn (fiŝoj, moluskoj, algoj), energetikajn (energio de alfluoj), mineralajn (kemiaj elementoj, mineraloj) riĉofontojn. Estas grava ĝia signifo por navigado.
Vidu ankaŭ
- Nomoj de Oceanoj
- Marfluoj
- Oceano (mitologio)
!
----
ja:大洋
ko:대양
ms:Lautan
simple:Ocean
th:มหาสมุทร
zh-min-nan:Hái-iûⁿ
IndonezioGeografio > Azio > Indonezio
----
Indonezio, restaĵo de la nederlanda imperio, nun estas praktike la
java imperio. La provincoj estas ribelemaj kaj la nacio eble disiĝos
kiel la Sovetunio. Unu provinco, Orienta Timoro, jam sendependiĝis
(1999).
Faktoj:
Loko: 5 Su, 120 Or (sudorienta Azio)
Areo: 1.826.440 km²
semotaŭga: 10%
Loĝantaro: 224.784.210 (julio 2000, takso)
% urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 123,1 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 1230,7 (2000)
kreskanta procento: 1,63% (2000, takso)
naskoj: 22,6 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 6,31 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 42,21 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,61 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 67,96 jaroj (65,61 viroj, 70,42
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Ĝakarto
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 45% java, 14% sunda, 7,5% madura, 7,5% marborda malaja,
26% aliaj
Religio:
88% islamismo,
8% kristanismo
(5% protestantismo,
3% katolikismo),
2% hinduismo, 1% budhismo, 1% aliaj (1998)
Lingvo: la Indonezia (oficiala),
angla, nederlanda, java.
La angla estas disvastigita en la lernejoj.
alfabeta: 83,8% (89,6% viroj, 78% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio tolerita de la armeo. Multe de la potenco
kaj riĉo de la lando restas en la manoj de Suharto, la eks-tirano, kaj
liaj amikoj kaj parencoj.
sendependeco: la 17-an de aŭgusto 1945
organizoj: UNO (1950), ASEAN (1967)
konstitucio: aŭgusto 1945, nula dum 1949-59
korupteco: 1,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 121 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,54 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 0% (1999, takso)
inflacio: 2% (1999)
senokupa: 15-20% (1998, takso)
Valuto: 1 rupiah (Rp)
valoro:
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Indonezio
- Landnomoj
Kategorio:Indonezio
ja:インドネシア
ko:인도네시아
ms:Indonesia
simple:Indonesia
th:ประเทศอินโดนีเซีย
zh-min-nan:Ìn-nî
Malaka MarkoloGeografio > Markolo > Malaka Markolo
----
La Malaka Markolo situas inter la Malaka Duoninsulo kaj insulo Sumatro en suda Azio.
Ĝia minimuma larĝo estas ĉ. 50 km, ĝia longo ĉ. 800 km.
Azio
Ĝi ligas la Andamanan Maron (okcidente) al la Sudĉina Maro kaj la Java Maro (oriente).
Pli grandskale ĝi estas grava ligilo inter la Hinda Oceano kaj la Pacifiko, kiujn disigas ĉeno da insuloj inter Azio kaj Aŭstralio.
Ĝi estas inter la plej viglaj marvojoj de la mondo; oni taksas, ke 20 % (laŭ kelkaj: 30) el ĉiuj ŝiptransportataj varoj iras tra ĝi.
Eĉ en la 21-a jarcento ĝi estas plagata de piratoj.
Kvankam kelkaj asertas, ke la markolo havas minimuman larĝon de malpli ol 3 kilometroj, tio veras nur pri la ŝaneloj ĉe ĝia orienta flanko, ekzemple la Singapura Markolo. Tamen la markolo estas malvastejo en la monda komerca trafiko, kaj Tajlando proponis provizi alternativon per kanalo aŭ naftodukto tra sia teritorio.
ja:マラッカ海峡
ko:믈라카 해협
ms:Selat Melaka
AtlantikoGeografio > Atlantika Oceano
----
Atlantika Oceano aŭ Atlantiko estas la dua plej granda oceano sur la terglobo inter Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Eŭropo kaj Afriko.
Ĝi etendiĝas sur 100 000 000 km2. Ĝi formiĝis el la disigo antaŭ milionoj da jaroj de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9 560 m ĉe la marprofundo de Porto Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro la mezatlantika dorsalo.
vidu ankaŭ :
- Golfa-marfluo
Kategorio:Oceano
als:Atlantik
ja:大西洋
ko:대서양
simple:Atlantic Ocean
th:มหาสมุทรแอตแลนติก
zh-min-nan:Tāi-se-iûⁿ
Nov-ZelandoGeografio > Oceanio > Polinezio > Nov-Zelando
----
Polinezio
Dosiero:nz.gif
Nov-Zelando - New Zealand
Lando en Oceanio, Brita dominio.
- Landkodo: NZ.
- E-nomo: Nov-Zelando.
- Nacia nomo: New Zealand [nju zi'land].
- Areo: 270.700 kv.km., konsistas el insuloj Nord-Zelando, Sud-Zelando, Stuarto k.a.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Velingtono (331 mil).
- Urboj: Aŭklando (953 mil), Christchurch (325 mil).
- Adm. divido: 10 provincoj.
- Dependaj teritorioj: Kukinsuloj, Niuo, Tokelao.
- Loĝantaro: 3.780 mil (1996), inter ili 87% angloj, 12% maorioj.
- Ŝtatlingvo: angla lingvo.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: viandaĵoj kaj laktaĵoj, kivio, lignaĵo, papero.
- GNP: totala - 60 mlrd $; pokapa - 14.340 $.
- Organizoj: UNO (1945), BK (1947).
- Historio: en 1931 akiris sendependecon de Britio, de 1947 membro de Brita Komunumo.
- Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Nov-Zelando
Kategorio:Nov-Zelando
Kategorio:Insuloj
als:Neuseeland
ja:ニュージーランド
ko:뉴질랜드
ms:New Zealand
simple:New Zealand
th:ประเทศนิวซีแลนด์
zh-min-nan:Aotearoa
SedimentoEn kemio sedimento estas precipitaĵo el suspensiaj au pli-malpli solvita materio en senmova likvaĵo.
En geografio ĝi estas demetaĵo, kiun malrapide formis maro, rivero, lago aŭ vento. Sub premo sedimento povas poiome transformiĝi je dura kaj firma ŝtonaĵo.
MusonoMusono estas sezona aertorento en la atmosfero de Tero, kiun kaŭzas la neegala varmiĝo de la kontinento(j) kaj de la marakvo. Tipa musonzono estas la intertropika Azio. En la somermonatoj de la norda duonsfero la musono estas humida, en la vintraj monatoj seka. Ankaŭ la direkto de la musonaj ventoj ŝanĝiĝas duonjare.
La vorto devenas el la araba trans la hinda, la mezepokaj arabaj maristoj priskribis per la vorto "موسم" (prononcu: mausim = sezono) venton en la Araba Maro, kiu ŝanĝiĝas laŭsezone. 751 f.Kr.Århundreder: 9. århundrede f.Kr. - 8. århundrede f.Kr. - 7. århundrede f.Kr.
Årtier: 800'erne f.Kr. 790'erne f.Kr. 780'erne f.Kr. 770'erne f.Kr. 760'erne f.Kr. - 750'erne f.Kr. - 740'erne f.Kr. 730'erne f.Kr. 720'erne f.Kr. 710'erne f.Kr. 700'erne f.Kr.
Årstal: 756 f.Kr. 755 f.Kr. 754 f.Kr. 753 f.Kr. 752 f.Kr. - 751 f.Kr. - 750 f.Kr. 749 f.Kr. 748 f.Kr. 747 f.Kr. 746 f.Kr.
----
Begivenheder
-
Født
-
Dødsfald
-
Sport
-
51
disco polo Prague hotels poker spielautomaten kreatyna
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Arno Holz
Arno Holz, född 26 april 1863 i Rastenburg, Ostpreussen, död 26 oktober 1929 i Berlin, tysk författare och litteraturteoretiker<
|
Adolf Joffe
Adolf Joffe, född 10 oktober 1883 i Simferopol, död 16 november 1927 i Moskva, var en sovjetisk politiker av judiskt ursprung.
1917 flydde Jo
|
|
Black Box BRD
Black Box BRD, tysk film från 2001, regisserad av Andres Veiel
Black Box BRD är en dokumentär om Röda armé-fraktionens attentat på Deutsche Banks chef Alfred Herrhausen 1989. Filmen tar upp det som hände och de inblandade. Filmen innehåller intervjuer med de anhöriga till Herrhausen och till en av terroristerna -
|
Inuit Ataqatigiit
Inuit Ataqatigiit, grönländskt vänsterparti, representerat i Folketinget med Kuupik Kleist. Partiledare är Josef Motzfeldt. Vid valet 3 december 2002 fick partiet 25,5% av väljarnas röster vilket gav dom 8 av 31 platser i | |