:: wikimiki.org ::
| Pensilvanio |
PensilvanioGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Pensilvanio
----
Dosiero:us-pa.gif
Pensilvanio (angle, Pennsylvania [pensilvejnja]) estis brita kolonio de Nordameriko (1682-1776) kaj nun estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante 12,3 milionojn homojn kaj 119.290
km2 da areo. Ĝi estas en la nordoriento de la lando, inter
Novjorko kaj Vaŝingtono.
Pensilvanio havas du grandajn urbegojn: Filadelfio en la oriento kaj
Pitsburgo en la okcidento. La ĉefurbo estas malgranda urbo en la
centro: Harrisburg. La ŝtato estas plejparte montara kaj arbara.
Pensilvanio estis fondita de Admiralo William PENN en 1682 kiel
kolonio de la brita imperio. PENN ricevis la nordamerikan terpecon de La Brita Reĝo kiel donacon, sed li elektis krome pagi al la lokaj indianoj, al kiuj ĝi vere apartenis. "Pensilvanio" en la
latina signifas "la arbaro de Penn". La kolonio toleris religiojn, eĉ judismon kaj katolikismon, kaj
fariĝis loko de rifuĝejo interalie de kvakeroj kaj de parolantoj de la pensilvanigermana lingvo (inkluzive amananoj ("amiŝoj") kaj menonanoj).
En 1776, Pensilvanio, kun 12 aliaj kolonioj, ribelis kontraŭ la reĝo por
fondi Usonon. Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono je la 12-a de decembro 1787. Antaŭ la konstruado de Vaŝingtono, Filadelfio estis la ĉefurbo de la nova nacio.
Dum 1850-1950, Pensilvanio produktis multe de la
ŝtalo kaj karbo de Usono. Ĝi estas fama kiel produktanto de la
ĉokolado de Hershey's Chocolate (ĉokolado de Hershey), kompanio fondita de la menonano Milton HERSHEY.
:
Graflandoj
- Berks - Lancaster - Lehigh
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:ペンシルバニア州
ko:펜실베이니아 주
simple:Pennsylvania
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
Nordameriko
Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.
Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo.
La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono
Kategorio:Kontinentoj
ja:北アメリカ
ko:북아메리카
simple:North America
th:ทวีปอเมริกาเหนือ
zh-min-nan:Pak Bí-chiu
Nordameriko
Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.
Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo.
La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono
Kategorio:Kontinentoj
ja:北アメリカ
ko:북아메리카
simple:North America
th:ทวีปอเมริกาเหนือ
zh-min-nan:Pak Bí-chiu
1682Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1682
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1682 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Nordameriko: Pensilvanio fariĝas kolonio de Britio.
- Francio: La franca reĝo Ludoviko La 14-a definitive instaliĝas en la nova palaco de Versailles (Versajlo). La franca kortego restos tie ĝis la komenco de la Franca Revolucio (oktobro 1789).
Naskiĝoj
Mortoj
----
1677 | 1678 | 1679 | 1680 | 1681 | 1682 | 1683 | 1684 | 1685 | 1686 | 1687
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1682년
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
VaŝingtonoGeografio > Landoj > Ameriko > Usono > Vaŝingtono < Urbo
----
Ne konfuzu ĝin kun pacifika usona federaciero Vaŝingtonio.
----
Vaŝingtono (angle, Washington, D.C.), kiu havas 572.059 loĝantojn laŭ la censo de 2000, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K.—la Distrikto Kolumbio—inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝington, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono, kaj estas regata de la Kongreso mem.
Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:
1. La ekzekutiva branĉo - La familio de la prezidanto de Usono loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn.
2. La leĝdona branĉo - La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj.
3. La juĝista branĉo - Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono.
La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La Smithsonian Institute estas mondfama muzearo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.
Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon de Jefferson apud la tajda baseno.
La nomo de la urbo deriviĝas de Georgo VAŜINGTONO (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'ENFANT kaj la usonanoj Andrew ELLICOTT kaj Benjamin BANNEKER planis la novan ĉefurbon.
La urbo gastigis la 6-a Universalan Kongreson en 15-a ĝis 20-a de aŭgusto 1910 (357 kongresanoj el 20 landoj, 60 anoj el Eŭropo), kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, kaj 1987.
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj Kategorio:Ĉefurboj
ja:ワシントンD.C.
ko:워싱턴 D.C.
PitsburgoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Pensilvanio > Pittsburgh
----
Pittsburgh (esperante laŭ PIV: Pitsburgo, laŭ Bertilo WENNERGREN: Picburgo), la "Urbo de Ŝtalo", ĉefurbo de la Konteo Alegenio, Pensilvanio. Fondita en 1794 ĉe la kunfluo de la riveroj Alegenio kaj Monongahelo, kiuj iĝas la rivero Ohio, Pittsburgh estas la dua plej granda urbo en Pensilvanio (post Filadelfio). Ĝi troviĝas je . Ĝiaj koloroj estas nigro kaj orkoloro.
Historio
Ĝis la 18-a jarcento, en la regiono de estonta okcidenta Pensilvanio loĝis sole indianoj. La francoj kaj la britoj interesiĝis pri la regionoj pro la utilaj riveroj. En 1753, ŝtatestro Dinwiddie de Virginio sendis majoron Georgon VAŜINGTONON tien por ekscii pri la agoj de la francoj. VAŜINGTONO rekomendis la konstruon de fortikaĵo ĉe la kunfluo. La britoj ekkonstruis fortikaĵon en 1754, sed la francoj ĝin kaptis, finkonstruis, kaj nomis Fortikaĵo Duquesne (Dukeno). Post kvar jaroj, la britoj venkis la francojn kaj detruis la fortikaĵon. En 1759, la britoj konstruis novan fortikaĵon kaj nomis ĝin Fortikaĵo Pitt (Pito) honore al brita ĉefministro William PITT. Post kvin jaroj, John CAMPBELL verkis la unuan urboplanon por "Pittsburgh".
Post la Usona Revolucio, multaj homoj, precipe irlandanoj kaj skotoj, setlis en la regiono. Pittsburgh iĝis grava urbo por ŝipkonstruo. Vaporŝipoj de la rivero Monongahelo iris ĝis Cincinatio, Sankt-Luiso, kaj eĉ Nov-Orleanso. Dum tiu epoko, Pittsburgh kontatiĝis kiel la "Pordo al la Okcidento". Inter la jaroj 1800 kaj 1816, la loĝantaro plinombriĝis de 1500 ĝis pli ol 10000.
La situo kaj la rimedoj de Pittsburgh sukcesigis la urbon komerce kaj industrie. Inter la jaroj 1763 kaj 1850, la urbo iĝis la ĉefa produktejo de vitraj varoj dank' al abundaj kvantoj da sablo, karbo, kaj argilo. Plimalpli 62 vitrofabrikoj konstruiĝis en Birmingham, tiama urbo, kiu hodiaŭ estas la picburga kvartalo South Side.
Je la fino de la Usona Milito Inter la Nordo kaj la Sudo, Pittsburgh produktis pli ol duonon de la ŝtalo kaj pli ol trionon de la vitro en Usono. En 1860 Edwin L. DRAKE trovis petrolon en Titusvilo, Pensilvanio, urbeto norde de Pittsburgh.
Gravaj industriistoj, kiaj Andrew CARNEGIE, Henry Clay FRICK, Andrew W. MELLON, and Charles M. SCHWAB riĉiĝis en Pittsburgh. George WESTINGHOUSE fondis pli ol 60 kompaniojn en Pittsburgh.
Kompreneble, kun la kreskado de industrio aperis sindikatoj. En 1892 okazis la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis. Henry Clay FRICK, la kontrolisto de la fabriko, estis pafita, ponardita, kaj preskaŭ mortigita pro la katastrofo.
Dum la 20-a jarcento, multaj rimedoj elĉerpiĝis kaj Pittsburgh perdis la ŝtalindustrion al eksterlandaj produktistoj. Bonsorte, la malapero de industrio helpis la beligon de la urbo. La aero kaj la akvo puriĝis. Dum la 1980-aj jaroj, Pittsburgh akiris la titolon de la "plej enloĝinda urbo" en Usono.
Nun la regiono de Pittsburgh havas pli ol 2 milionojn da loĝantoj. Ĝi famas pro teknologio kaj universitatoj.
La plejparto de la historiaj informoj venas de http://zeeb.library.cmu.edu/SAA-PghHostCmte/articles/PittsburghHistory.html
----
Profesiaj sportoteamoj
- Basbalo: Pirates (Piratoj) http://pittsburgh.pirates.mlb.com/
- Usona futbalo: Steelers (Ŝtalistoj) http://www.steelers.com/
- Hokeo: Penguins (Pingvenoj) http://www.pittsburghpenguins.com/
Kategorio:Urboj de Pensilvanio
Kategorio:Urboj de Usono
ja:ピッツバーグ
William PENNWilliam PENN (14-a de oktobro 1644 - 30-a de julio 1718), filo de admiralo Sir William PENN kaj Margaret JASPER, kvakero, fondinto de Pensilvanio. La reĝo Karlo la 2-a de Britio donacis al PENN la terpecon de la estonta Pensilvanio pro ŝuldo al admiralo PENN.
En 1672 PENN edziĝis al Gulielma Maria SPRINGETT, kiu mortis en 1694. Li poste edziĝis al Hannah CALLOWHILL en 1696.
KolonioKolonio estas dependa teritorio de ŝtato sen propra politika kaj ekonomia decidpovo.
Diversaj formoj de kolonioj kaj koloniado
Historio
Helenaj kolonioj
Tion oni povas framigi en periodo inter malkovro de Ameriko far Kristoforo KOLUMBO (1492), kaj Bandung konferenco (1953).
Meze de la 19-a jarcento la franca verkisto grafo de GOBINEAU en sia libro Tri jaroj en Azio sufiĉe trafe kaj malmutvorte sintezis tion:
:"Se oni konsideras la eksterordinaran dilatiĝan forton de nia socio, kaj la invadobezono, kiun jukadas ĝin ... des pli, ke la materiaj rimedoj pri kiuj ni disponas, por efektivigi niajn volojn, estas egepotencaj, kaj ke Nia militista organizo sekuras ja ni nepran superecon ĉie, kie ni bonvolos ekaperi, eĉ se ni estas laŭnombre unu kontraŭ cent."
"Tutmondiĝo"
vidu ankaŭ
- Brita imperio
- Brita regado en Egiptio
- protektorato
- germanaj kolonioj
kolonio (biologio)
-
ja:植民地
zh-min-nan:Si̍t-bîn-tē
Latina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
----
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno:
la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
als:Latein
ja:ラテン語
ko:라틴어
simple:Latin language
th:ภาษาละติน
zh-min-nan:Latin-gí
JudismoJudismo aŭ judaismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
- ortodoksa judismo
- konservativa judismo
- reformisma judismo
- rekonstruisma judismo
Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis:
- La Fariseoj
- La Sadukeoj
- La Esenoj
kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento ankaŭ estis la malgranda sekto de la kristanoj.
Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale
rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj.
La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj
ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo.
Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaitoj, kiuj
fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj,
kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.
La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la unua jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel
filon de Dion, kaj sin mem kial kulmino de judismo. Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel
la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ
vidpunktojn.
En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese
postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la
babilona kaptperiodo, la israela religio devenis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj.
La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio etabliĝis
multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.
Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filosofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis
kredantoj je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto,
ekzemple - etabliĝis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuele
venkinta flanko en la Biblio mem.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la
Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj
sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentiĝitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris heretikajn. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj
kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda
nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la etabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficiaj hierarkiaj rilatoj
inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tie:
# Dio ekzistas
# Dio estas ununura
# Dio estas senkorpa
# Dio estas eterna
# Preĝu nur al Dio
# La vortoj de la profetoj estas veraj
# La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
# La Torao estis donita al Moseo
# La Torao estas neŝanĝebla
# Dio estas ĉioscia kaj ĉiopova
# Dio punas kaj rekompencas
# La Mesio venos kaj regnos
# La mortintoj releviĝos
Tradiciaj kristanoj kredas same, krom ke ili diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj originala peko. La islamano kredas same krom li diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj -- la Korano -- estas veraj.
Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksoj kaj la konservativoj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("chumash") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la chumash, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la chumash al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la
reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.
Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesio, kiel Jakob FRANK, Sabetai CVI, Simon BAR-KOĤBA.
La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto
de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis
tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon
je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruktionisma judismoj malakceptas ĝin.
Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa
kaj konservativa judismo ankaŭ devigas manĝadon de ne-koŝeraj manĝaĵoj, dum la reformisma judismo
ĝenerale vidas la ritaj leĝoj de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝoj pri koŝeraj manĝajĝoj kiel tradicioj.
Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiun regionon rekonitan kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.
Post morto ....
Fino de la mondo ...
Ĉefaj Festoj
- Pesaĥo (aŭ Pasko)
- Ŝavuot
- Tisha B'av
- Roŝ Haŝana
- Jom Kipur
- Sukot
- Ĥanuka
- Tu Biŝvat
- Purim
La Diasporo (Disiĝo)...
Distingoj kiel Aŝĥenazoj kaj Sefardoj...
Por trovi liston de pluraj vortoj rilataj al judismo vidu ĉe Judaj terminoj.
----
Vidu ankaŭ antisemitismo, falasha, Garizim, hebreoj, hebrea lingvo, ĥazaroj, Kabalo, karaitoj, samaritanismo.
Kategorio:Judismo
ja:ユダヤ教
ko:유대교
ms:Yahudi
nb:Jødedom
simple:Judaism
th:ยูได
zh-min-nan:Iu-thài-kàu
KvakerismoKvakerismo (aŭ Religia Socio de Amikoj) estas Kristana religia movado fondita en la 17-a jarcento en Britio de [http://www.cix.co.uk/~antony/Esp/Kvakeroj/georgfox.htm George FOX].
[http://www.cix.co.uk/~antony/Esp/Kvakeroj/libreto.htm Enkonduko al Kvakeraj Kredoj kaj Kutimoj], de Hans WEENING (tradukita el la angla).
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Societo de Amikoj (Kvakeroj.) „La Religia Societo de Amikoj“ troviĝas plejparte en Ameriko kaj Britujo. Kiel Kristanoj ĝiaj anoj rifuzas partopreni ian ajn militadon. Ili ne ĵuras, ĉar Kristo tion malpermesas. Ili ne partoprenas eksterajn sakramentojn, kredante, ke Kristo ordonis nenion tian. Ĉe siaj religiaj kunvenoj troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ ceremonio: ĉiu ĉeestanto, viro, aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, kaj la sola kunvenestro estas Jesuo Kristo. La elstara diferenco inter la Amikoj kaj aliaj Kristanoj estas (a) ili pli forte akcentas la individuan respondecon; (b) la kredo, ke Dio senpere parolas al ĉiu homo; (c) la celo reveni al pura Kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj. Diversaj libretoj pri la Societo aperis en E: precipe „La Fundamentoj de la Kvakerismo“ (Stephens, trad. Butler). Ekzistas Kvakera E-ista Societo. Sekr. J. T. Harrod, 66 Kineton Road, Olton, Birmingham.
M. C. BUTLER.
Kategorio:Protestantismo
ja:クエーカー
simple:Religious Society of Friends
Pensilvanigermana lingvoLingvoj > Hindeŭropa > Ĝermana > Okcidenta Ĝermana > Germana lingvo > Pensilvangermana dialekto
----
:
nomo: Deitsch /dajĉ/ aŭ /dejĉ/
parolantoj: 225 000 (100% parolas ankaŭ la anglan)
landoj: Usono, kaj Kanado
origino: el la palatinata
skribo: latina (1. Bufintona-Barba-Bima sistemo, 2. Ohia sistemo)
specimeno: la Patro Nia:
:Unsah Faddah im Himmel,
:dei nohma loss heilich sei,
:Dei Reich loss kumma.
:Dei villa loss gedu sei,
:uf di eaht vi im Himmel.
:Unsah tayklich broht gebb uns heit,
:Un fagebb unsah shulda,
:vi miah dee fagevva vo uns shuldich sinn.
:Un fiah uns naett in di fasuchung,
:avvah hald uns fu'm eevila.
:Fa dei is es Reich, di graft,
:un di hallichkeit in ayvichkeit.
:Amen.
:
La pensilvanigermana dialekto estas parolata en Usono kaj Kanado de ĉirkaŭ 225 000 personoj. La plejmulto el ili vivas en la Usonaj ŝtatoj Pensilvanio, Indianao, kaj Ohio. En Kanado, la parolantoj de la pensilvanigermana vivas en Ontario. En 1993 la Nova Testamento estis tradukita en tiun lingvon.
La originaj parolantoj de la pensilvanigermana lingvo enmigris al Pensilvanio el Alzaco, Palatinato kaj Svislando. La pensilvanigermana similas multe al la dialektoj palatinataj. Hodiaŭ la parolantoj de la pensilavanigermana ofte uzas vortojn el la angla lingvo.
La plejmulto el la parolantoj hodiaŭ apartenas al sektoj kristanaj konservativaj kaj anabaptistidaj: la amiŝoj kaj la menonitoj kaj la "Old German Baptist Brethren" fondita far Alexander MACK
En kelkaj graflandoj la parolantoj apartenas ankoraŭ al luteraj, reformita-ekleziaj kaj aliaj ne-anabaptistaj sektoj tamen en ĉi tiuj komunumoj la lingvo rapide malaperas. La infanoj de ĉi lastaj komunumoj ne lernas plu la pensilvanigermanan hejme malgraŭ multaj lastatempaj kaj nuntempaj klopodoj savi kaj reinstrui la lingvon.
Literaturskribintoj
:B - G
:Ernest Waldo BECHTEL - John BIRMELIN - Richard DRUCKENBROD - Henry Lee FISHER - Ralph Samuel FUNK - Russell Wieder GILBERT - Ezra GRUMBINE - Lee Light GRUMBINE
:H - L
:Earl C. HAAG - Henry HARBAUGH - J. Max HARK - Thomas Hess HARTER - Hank HERSHBERGER - Abraham Reeser HORNE - Paul Brendle HORNING - Isaac R. HORST - Clarence Francis IOBST - Eli KELLER - Irwin Ray KLINGER - Joseph Horst LIGHT
:M - Z
:Harvey Monroe MILLER - Lloyd A. MOLL - Charles Christopher MORE - Pierce Edward SWOPE - Edwin Gehman WEBER - Louise Adeline WEITZEL - Paul Richard WIEAND - Astor Clinton WUCHTER - Charles Calvin ZIEGLER
Popolkantoj
- Du du liegscht mir im Hazen
:
:Du, du liegscht mir im Hazen,
:Du, du liegscht mir im Sinn;
:Du, du machscht mir viel Schmazen,
:Ach, du weescht net wie gut ich dir bin;
:Ya, ya, ya ,ya! Du weescht net wie gut ich dir bin.
Graflandoj kie la pensilvanigermana estas parolata
Kanado
- Waterloo
- Grey
- Bruce
- Oxford
- Perth
- Wellington
- Elgin
- Renfrew
Pensilvanio
- Berks
- Lehigh
- Northampton
- Centre
- Juniata
- Lancaster
- York
- Schulykill
- Crawford
- Somerset
- Mercer
- Lawrence
- Jefferson
- Indiana
- Clinton
- Lycoming
- Montour
- Mifflin
- Cumberland
- Franklin
- Lebanon
- Chester
- Bucks
- Dauphin
- Snyder
- Union
- Perry
- Cambria
- Montgomery
- Union
- Blair
Indianao
- Elkhart
- Lagrange
- Allen -
- Adams -
- Daviess
- Martin
- Marshall
- Kosciusko
- Jay
- Howard
- Miami
- Newton
Ohio
- Geauga
- Holmes
- Tuscarawas
- Coshocton
- Trumbell
- Stark
- Fulton
- Butler
- Astabula
- Columbiana
- Wayne
- Ashland
- Madison
- Defiance
- Hardin
- Gallia - Jackson
Viskonsino
- Barrion
- Taylor
- Marathon
- Oconto
- Shawano
- Portage
- Clark
- Eau Claire
- Buffalo
- Trempealeau
- Monroe
- Sauk
- Columbia
- Green
- Rock
- Waushara
- Cushton
- Lafayette
Miŝigano
- Oscoda
- Hillsdale
- St. Joseph
Novjorko
- Albion
- Chautauqua
- Cattaraugus
- Allegany
- Steuben
- Seneca
- Wayne
- Herkimer
- Montgomery
- St. Lawrence
- Lewis
Misurio
- Randolph
- Daviess
- Pike
- Lawrence
- Henry
- Pettis
- Webster
Marilando
- Garett
- Saint Mary's
- Somerset
Iovao
- Buchanan
- Henry
- Washington
- Jackson
- Davis
- Howard
Ilinojso
- Woodford
- Tazewell
- Moultrie
- Douglas
- Crawford
Kentukio
- Crittenden
- Hart
- Todd
- Casey
- Lincoln
Minesoto
- Fillmore
Kansaso
- Reno
- Anderson
Tenesio
- Lawrence
Delaŭaro
- Kent
Oklahomo
- Mayes
- Custer
Suda Dakoto
- Hutchinson
Virginio
- Rockingham
- Shenandoah
- Augusata
- Frederick
- Spottsylvania
Okcidenta Virginio
- Pendleton (Germany Valley)
Oregono
- Polk
- Marion
Teksaso
- Bee
Montano
- Lincoln
Florido
- Sarasota
- [http://www.pgs.org The Pennsylvania German Society]
- [http://www.dpak.de Deutsch-Pennsylvanischer Arbeitskreis / German-Pennsylvanian Association]
- [http://www.hiwwe-wie-driwwe.de Hiwwe wie Driwwe - The Pennsylvania German Newspaper]
- [http://amisch.de/penn/index.php Pennsylvania Dutch Encyclopedia (German / Pennsilfaanisch-Deitsch)]
- [http://www.mammana.org/pgto/ Pennsylvania German texts online]
- [http://www.deitscherei.org Deitscherei.org - Fer der Deitsch Wandel]
- [http://www.amisch.de Amisch.de - Pennsylvaniadeutsch Board]
Kategorio:Lingvo
als:Pennsylvania-Ditsch
ja:ペンシルバニアドイツ語
ko:펜실베이니아 독일어
Menonanismoreligio -> abrahamismo -> kristanismo -> anabaptismo -> menonanismo
---------------
Menonanoj estas anabaptistoj kaj kristanoj. La svisa anabaptisma historio komenciĝis en 1525 en Zuriĥo, Svislando. La movado anabaptista disvastiĝis el Svislando ĝis Nederlando, kie la gvidanto Menono SIMONIDO donis al ĝia ĉeffadeno sian antaŭnomon.
Pacifistoj:
La Svisaj anabaptistoj proklamis sin pacifistoj jam en 1527 per la Schleitheima konfesio, redaktita de Michael SATTLER. Ne ĉiuj anabaptistaj grupoj, precipe tiuj pli norde en Eŭropo, deklaris sin pacifistoj. Tamen nur tiuj grupoj pacifismaj plu vivas ĝis hodiaŭ.
Menonanaj religiaj grupoj
- Menonanoj konservativegegaj
- Ŝvacedruvera amiŝismo
- Nebraska amiŝismo
- Menonanoj konservativegaj
- Amananismo
- Nova amananismo
- Malnov-ordena menonanismo
- Malnova kolonia menonanismo
- Menonitoj konservativaj
- Biĉia amanismo
- Konservativa menonanismo
- Meksikaj malnov-koloniaj menonanoj
- Paragvajaj ĉakaj menonanoj
- Menonanoj modernaj
- Konferenco Ĝenerala de la Eklezio Menonana
- Malnova menonanismo
- Menonana fratarismo
- Diverslandaj
- Meksikaj menonanoj
- Rusaj menonanoj
1776Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1776
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1776 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Pensilvanio kaj 12 aliaj ŝtatoj ribelas kontraŭ Britio, fondante Usonon.
- 4-a de julio : Usono deklaris sian sendependecon de Britio per sia Deklaro de Sepdependeco.
Naskiĝoj
- 24-a de januaro : E. T. A. HOFFMANN
Mortoj
-
----
1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779 | 1780 | 1781
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1776년
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
12-a de decembroHistorio > Tagoj > la 12-a de decembro
----
La 12-a de decembro estas la 346-a tago de la jaro (la 347-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 19 tagoj restas.
Je la 12-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1787 : Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 1821 : Gustave FLAUBERT, Francio
- 1882 : Jiri MAHEN
- 1915 : Frank SINATRA, Usono
Mortoj
- 2003 : Fadwa TUQAN, palestina poetino
- 2003 : Heydar ALIEV, Azerbajĝano
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 11-a de decembro | 13-a de decembro
- 12-a de novembro | 12-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:12月12日
ko:12월 12일
simple:December 12
th:12 ธันวาคม
1787Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1787
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1787 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de januaro: William HERSCHEL malkovris du lunojn de Urano, Titania (luno) kaj Oberono (luno).
- 7-a de decembro: Delavaro fariĝis la 1-a ŝtato de Usono.
- 12-a de decembro: Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono.
- 18-a de decembro: Nov-Ĵerzejo fariĝis la 3-a ŝtato de Usono.
- Britio kreas Siera-Leonon.
- Subskribiĝis la usona konstitucio.
- Verko de Antoine LAVOISIER pri kemia nomenklaturo.
- La opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus MOZART
Naskiĝoj
- 26-a de aprilo: Ludwig UHLAND
Mortoj
-
----
1782 | 1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1787년
simple:1787
1850Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1850
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1850 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 4-a de februaro: Doroteo Vasconcelos VALLE iĝis (je 2-a fojo) prezidento de Salvadoro.
- 10-a de junio: Diego NOBOA Y ARTETA iĝis prezidento de Ekvatoro.
- 10-a de aŭgusto: Princino Isabel deklarita heredantino de brazila trono.
- 28-a de aŭgusto: Fondita la masonisma Loĝio Piratininga, Brazilo.
- 9-a de septembro : Kalifornio fariĝas la 31-a ŝtato de Usono.
- 9-a de septembro: Miguel CALMON du PIN e ALMEIDA iĝis Grad-Majstro de Granda Oriento de Brazilo.
- Norvegio : Ivar AASEN lanĉas sian nov-norvegan planlingvon landsmål.
Naskiĝoj
- Václav ROSICKÝ
- Rosa JUNCK
- Tomáš Garrigue MASARYK
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
- 14-a de januaro : Pierre LOTI
- 15-a de januaro : Mihai EMINESCU
- 15-a de januaro : Sofja KOVALEVSKAJA
- 5-a de aŭgusto : Guy de MAUPASSANT
- 13-a de novembro : Skotlando : Robert Louis STEVENSON
Mortoj
- 20-a de januaro : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 22-a de januaro: Sankta Vicente PALLOTI
- 9-a de julio : Zachary TAYLOR
- 18-a de aŭgusto : Honoré de BALZAC
- 22-a de aŭgusto : Nikolaus LENAU
- 23-a de septembro: José Gervasio ARTIGAS
- Marie TUSSAUD
----
1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1850년
simple:1850
1950Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1950
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1950 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 35-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo.
- Ivo LAPENNA publikiĝis "Retorikon".
- Fondita Esperanta Meksika Asocio
- kreita Instituto de polarografio de Ĉeĥa Akademio de Sciencoj
- 26-a de januaro : Barato akiras sian konstitucion.
- Francio, Italio aniĝas en la Eŭropa Unio.
- Indonezio aniĝas al UNO.
- La itala piloto Giuseppe FARINA gajnis la unuan mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝis
- Liven DEK
- 3-a de aŭgusto : Waldemar CIERPINSKI
- 25-a de decembro : Karl ROVE
Mortis
- 3-a de januaro : Emil JANNINGS
- 21-a de januaro: Orwell
- 12-a de marto: Usono: Heinrich MANN
- 27-a de aŭgusto: Italio: Cesare PAVESE
- 26-a de novembro: Germanio: Hedwig COURTHS-MAHLER
- Usono: John BIRMELIN
- Josef KRUMPHOLC
----
1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1950年
ko:1950년
simple:1950
th:พ.ศ. 2493
Hershey
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Pensilvanio > Hershey
----
Hershey [Herŝi] estas urbeto apud Harrisburg en la ŝtato Pensilvanio en Usono. Ĝi estas fama pro ĝia ĉokolado ĉe Hershey Foods Corporation (la korporacio de la manĝaĵo de Hershey).
Kategorio:Usono
Kategorio:Amerikaj landoj
Kategorio:Nordameriko
ja:Category:アメリカ合衆国
ko:분류:미국
zh-min-nan:Category:Bí-kok
Kategorio:Usonaj ŝtatoj
Ŝtatoj
ja:Category:アメリカ合衆国の州
ko:분류:미국의 주
sv:Kategori:USA:s delstater
2591 v. Chr.
----
Das 26. Jahrhundert v. Chr. begann am 1. Januar 2600 v. Chr. und endete am 31. Dezember 2501 v. Chr..
Zeitalter/Epoche
Ereignisse/Entwicklungen
- Hochzeit des Pyramidenbaus mit der Errichtung der Pyramiden von Gizeh
- Nach den Berechnungen des irischen Theologen James Ussher fand 2501 v. Chr. die Sintflut statt.
Persönlichkeiten
- Cheops, altägyptischer Pharao der 4. Dynastie (Altes Reich)
- Chephren, altägyptischer Pharao der 4. Dynastie (Altes Reich)
- Mykerinos, altägyptischer Pharao der 4. Dynastie (Altes Reich)
Erfindungen und Entdeckungen
00-26
motorola gry java tekst Doda i Virgin online casinos rozstpy
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Dominikanerne
Dominikanerordenen (Prekebrødrene, forkortes O.P.) er en av de store tiggerordenene som ble opprettet i høymiddelalderen i den katolske kirke. Stifteren var den spanske presten Domingo de Guzmán (kjent som den hellige Dominikus); ordenen ble approbert av pave Honorius III i 1216, og bredte seg raskt over hele Europa. De fikk sitt første hus (kloster) i Norge allerede i 12
|
|
Liste over Færøyenes kommuner
- Eiðis kommuna
- Fuglafjarðar kommuna
- Fugloyar kommuna
- Funnings kommuna
- Gøtu kommuna
- Hovs kommuna
- Húsa kommuna
-
|
Daniel Robert Shanks
Daniel Robert Shanks (født 28. mars 1990 i Førde) er en norsk ung lovende vektløfter fra Naustdal.
Shanks er på god vei til å bli en av de fremste løfterne i Norge. Han er i trening med eliten av norske vektløftere i Naustdal.
Klubb: Tambarskjelvar IL
Meritter
Kretsmesterskap
<
|
Tambarskjelvar IL
Tambarskjelvar Idrettslag, idrettslag fra Naustdal. Nasjonalt kjent for utmerkelser i Volleyball og Vektløfting.
Vektløfting
Historie
Vektløfting
Tambarskjelvar IL er kansje den mest kjente og profilerte klubben i Vektløfting miljøet.
Løftere
Elite
- Robert Zemeckis, skrevet av Robert Zemeckis og Robert Gale, og med hovedrolleinnhavere Michael J. Fox, Christopher Lloyd og Lea Thompson.
Executive Producer er Steven Spielberg.
Filmen
|
|
Ernst August I av Hannover
:Se også Ernst August, prins av Hannover (født 1954)
Ernst August I (også: Ernest Augustus, født 5. juni 1771 på Buckingham Palace, London, død 18. november 1851 på Schloss Herrenhausen
|
|