Geografio > Golfo > Persa Golfo
----
right
Persa Golfo (perse - ĥaliĝ-e fars, arabe - al-ĥaliĝu l-arabij) situas en nord-okcidento de Hinda Oceano, ĉe la bordoj de Azio; En eŭropaj landoj oni nomas ĝin Persa Golfo, sed la arabaj landoj - Araba Golfo.
En oriento per Hormoza Markolo kaj Omana Golfo ligiĝas kun Araba Maro; Areo 240 000 km², profundo ĝis 115 m; Longo de la golfo estas 1000 km kaj maksimuma larĝo - 370 km. La suda bordo estas ebena, sed la norda ĉe irana bordo - montara. La Persan Golfon enfluas rivero Ŝat-el-Arab, kunfluo de Eŭfrato, Tigriso kaj Karuno. Ĉe la bordoj estas multaj insuloj. Sur la fundo estas gravaj krudaĵoj de nafto. Ok nacioj havas bordojn sur la Persa Golfo: Irano, Irako, Kuvajto, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Omano. La ĉefaj havenoj estas: Fao, Basra (Irano), Abadan, Bender-Ŝaĥpur (Irano), El-Kuvajto (Kuvajto), Ras-Tanura (Saŭda Arabio), Manamo (Barejno), Um-Sajd (Kataro).
Antaŭ kelkaj jaroj seriozaj incidentoj okazis en la regiono de la golfo: dum la Irano-Iraka milito en 1983 kaj Irako-Kuvajta konflikto en 1991, granda kvanto de la nafto, transportata per naftoŝipoj, estis disverŝita en la akvon pro la bombatakoj de militantaj trupoj.
La areo de Persa Golfo malrapide malkreskadis dum lastaj 6000 jaroj. La teritorioj de la tuta Kuvajto kaj malsupra Irako estis parto de ĝia baseno. Kaj nuntempe, la proceso daŭras pro la grandaj sedimentoj de Ŝat-el-Arabo en sia delto.
Kategorio:Golfojja:ペルシア湾ko:페르시아 만
Geografio
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografio > Markolo > Hormoza Markolo
----
Markolo, kiu dividas Persan Golfon al okcidento kaj Omanan Golfon kaj Araban Maron al oriento. Ĝi ruŝas Iranon de norda bordo kaj Omanon - de suda (Musandema duoninsulo). La longo de la markolo estas difinita ĉ. 280 km, kaj la minimuma larĝo - 50 km.
La Hormoza markolo havas grandan strategian signifon, ĉar ĝi estas la sola vojo, de kiu Kuvajto, Irako, Irano, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj transportas sian nafton. Kelkaj insuloj de Hormoza markolo estas diskutataj inter Irano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
Geografio > Rivero > Tigriso
----
La tigriso , arabe: دجلة [diĝla], turke: Dicle greke: Τίγρης, estas rivero en okcidenta Azio, kiu komenciĝas en Turkio ĉe la Lago Van. Tigriso tuŝas nordorientan bordon de Sirio kaj fluas tra la teritorio de Irako preskaŭ paralele de Eŭfrato. En antikveco, la ambaŭ riveroj memstare alfluadis al Persa Golfo, sed hodiaŭ ili kuniĝas je distanco de 160 km-oj de la golfo kaj faras riveron Ŝat-el-Arab, arabaj literoj: شط العرب.
. Tigriso, kun 1900 km-a longo, estas pli malgranda ol Eŭfrato, sed estas pli grava por komerco, ĉar ĝia kanalo pli profundas. De la antikveco, la loĝantoj de Mezopotamio, uzadis la akvojn de du riveroj por irigacio de varma, seka tero.
La fekunda regiono inter la du riveroj estis nomita Mezopotamio de antikvaj Grekoj. Ĉi tie prosperadis la fruaj civilizoj de Sumero, Akado, Babilonio, Asirio. Tigriso estis ĉefa rivero de Asirio. Antikva urbo Aŝuro, de kiu estis nomita la lando, troviĝis ĉe ĝia bordo, kiel la alia pompeca urbo Ninevio. Pli poste macedona generalo Seleŭko konstruis sian ĉefurbon - Seleŭkio ĉe la Tigriso. La gravaj modernaj urboj ĉe la rivero estas Bagdado, ĉefurbo de Irako kaj Mosulo, troviĝanta en Iraka Kurdistano.
Kategorio:Riveroj en Azioja:チグリス川
Irako
Geografio > Azio > Irako
----
rightthumb
Irako - al-Irak - العراق
Lando en sud-okcidenta Azio, konsistanta ĉefe el la valoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato.
- Landkodo: IQ.
- E-nomo: Respubliko Irako.
- Nacia nomo: Al-Ĝumhurijah al-Irakijah, الجمهوريّة العراقيّة.
- Areo: 434.924 kv.km.
- Politika sistemo: transiro post la renversigo de la registaro de prezidento Saddam Husajn.
- Ĉefurbo: Bagdado.
- Urboj: Basra (617 mil), Mosulo (571 mil).
- Loĝantaro: 26.070 mil (2005), inter ili - araboj 72%, kurdoj 25%.
- Ŝtatlingvoj: araba kaj kurda.
- Kredantoj: islamanoj 97% (ŝijaismanoj 60-65%; sunnaismanoj 32-37%); pluraj kristanaj eklezioj (inter ili Nestorianismo); Jezidismanoj; Mandeanoj.
- Eksporto: nafto, lanŝtofo, daktiloj.
- Monunuo: iraka dinaro.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Hatra; Aŝur.
Historio
Antikve
La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio.
...
Alveno de Islamo
...
Moderna epoko
Post la falo de la Osmanida imperio en la unua mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).
- 1921. 08. 23.: Oni surtronigis la unuan reĝon de Irako Fejsal?, filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao.
- 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas
- 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj Col Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim
- 1963. 02. 08.: La Baath-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
- 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
- 1968: Sukcesa puĉo de la Baath-partio. La nova prezidetno Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun la Sovetunio kaj gvidis kotraŭokcidentan politikon.
- 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
- 1972: irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
- 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
- 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Shatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
- 1978: mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj.
1979: Szaddam Husein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn.
1980: septembro: milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de ties islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj.
Irako por revenĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Khuzestan. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en1975 kaj repostulis la akvovojon de Shatt al-Arab. Ambaŭ lando ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara milito.
1981: Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado.
1982: La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Khomenei kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio.
1988.08.20.: Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de purmil civitanoj. oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400.000 homoj kaj plia 750.000 vundiĝis. La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto9 en valoro de 400 md dolaroj.
1990-1991: Irako invadas kaj aneksas Kuvajton malprave kredante, ke Usono tion aprobos. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelas la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulas, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtas flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provas instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenas la malsukcesontajn revoluciantojn.
....
1998: La inspektistoj estas forprenitaj el Irako. Ekonomiaj punoj kaj flugmalpermesoj restas.
....
2002: La usona prezidanto George W. BUSH proklamas, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.
2003: Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans BLIX estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.
Marto, 2003: Usono, Britio, kaj Hispanio proponas duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado.
18-a de Marto, 2003: Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.
20-a de Marto, 2003: Dua Golfmilito komenciĝas.
28-a de junio 2004: Suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremionio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako.
En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉoj ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.
La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).
En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad ALLAVI ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-ĜAAFARI.
Historio: en nunaj limoj ĝi ekzistas de 1926, kiam unuiĝis princlandoj situantaj en Araba duoninsulo - Hiĝazo, Naĝdo ka. Tiun batalon gajnis reganto de Naĝdo Abd al-Aziz as-Saud, kiu fariĝis reĝo de Saŭda Arabio en 1932.
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - al-Imarat al-Arabija al-Mutahida - الإمارات العربيّة المتحدة
Lando ĉe la Persa Golfo, unuiĝo de sep arabaj emirlandoj, gvidataj de emiroj.
- Landkodo: AE.
- E-nomo: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, UAE.
- Nacia nomo: al-Imarat al-Arabija al-Mutahida, الإمارات العربيّة المتحدة
- Areo: 83.600 kv.km.
- Politika sistemo: monarĥia federacia ŝtato.
- Ŝtatestro: prezidento ŝejkoZajid bin Sultan al-Nuhajjan (1971).
- Adm. divido: 7 emirlandoj.
- Ĉefurbo: Abu-Dabio (900 mil).
- Urboj: Dubajo (266 mil), Ŝarĵo (125 mil).
- Loĝantaro: 2.500.000 (1997), inter ili 10% nomadoj.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Nacilingvoj: persa, hinda, urdua, angla.
- Kredantoj: islamanoj.
- Eksporto: gaso, nafto, fiŝo, daktilo.
- Pokapa GNP: 17.400 $.
- Historio: Federacio de arabaj emirlandoj estis fondita en 1971. En ĝia konsisto dekomence estis ankaŭ Kataro kaj Omano. Prezidento de la Federacio estis elektita emiro de Abu-Dabio, kiu ĝis hodiaŭ regas la landon. Vic-prezidento kaj ĉefministro fariĝis emiro de Dubajo. En 1991 dum la invado de irakaj milittrupoj en Kuvajto, UAE partoprenis je la flanko de koalicio.
- Heredaĵo: Abu-Dabio (ĉefurbo, strandoj), Dubajo (la plej bona en Sudokcidenta Azio marketo de oro, muzeoj), al-Ajn / Burajm (oazo inter Emirlandoj kaj Omano), Fuĵajro (centro de arkeologia esploro en orienta bordo).
Subjektoj de Federacio
- Abu-Dabio - Dubajo - Aĵmano - Fuĵajro - Ras-al-Ĥajmo - Ŝarĵo - Um-al-KajvajnoKategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandojja:アラブ首長国連邦ko:아랍에미리트ms:Amiriah Arab Bersatuth:สหรัฐอาหรับเอมิเรตส์zh-min-nan:A-la-pek Liân-ha̍p Thâu-lâng-kok
FAO
La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj normale mallongigita al FAO (angle: Food and Agriculture Organization), estas speciala organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kies celo estas altigi nivelojn de nutrado kaj de vivo; plibonigi produktadon, traktadon, merkatadon, kaj distribuon de manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj; stimuli kamparan disvolvadon; kaj, tiele, elimini malsaton.
La FAO fondiĝis en 1945 en Kebeko, Kebekio. En 1951 ĝi relokiĝis de Vaŝingtono, Usono al Romo, Italio. Je la 25-a de novembro, 2000, ĝi enhavis 181 membrojn (180 ŝtatojn plus Eŭropan Union).
La devizo da la FAO: "Helpante konstrui mondon sen malsato" (Helping to build a world without hunger).
Agadoj
- Provizi asistadon al disvolvadantaj landoj.
- Provizi informon pri nutrado, manĝaĵo, agrikulturo, arbarkultivo kaj fiŝkaptado.
- Konsili registarojn.
- Organizi neŭtrajn, interŝtatajn forumojn por debati kaj formuli politikon pri la principaj problemoj de nutrado kaj agrikulturo.
Eksteraj ligoj
- [http://www.fao.org Oficiala retejo de la FAO] (arabe, ĉine, angle, france, hispane)
- [http://www.fao.org/UNFAO/Bodies/member-e.htm Listo de FAO membroj] (angle)
- [http://apps.fao.org/faostat/collections?version=ext&hasbulk=0 FAOSTAT - Statistikoj de la FAO] (angle)
kategorio:internacia organizaĵoja:国際連合食糧農業機関
Basra
Geografio > Azio > Irako > Basra < Urboj
----
- loko: 30° 30' 47° 49' Norde, 47° 49' Oriente
- horzono: GMT+3h
- loĝantaro: ĉa. 1 300 mil (en 2003)
Basra (aŭ Bassora, Bussora, Busra), arabe: بصرة, estas dua laŭ grandeco urbo de Irako. Ĝi estas grava havenurbo, kia situas 550 kilometroj for Bagdado. Jare 637kalifo Omar fundamentis la urbon kiel armea bazo kaj dum la 16-a centjaro ĝi estiĝis la grava haveno por komercaj ŝipoj.
Dank al situo, Basra estis la centro de diversaj bataloj. Atako de persioj jare 1624 estis kontraŭstarita de kalifo Ali Paŝa kaj poste stariĝis periodo de trankvilo kaj paco. Dum tia periodo Basra estiĝis grava centro de pensuloj kaj poetoj. Pro atakoj de Marŝaj araboj, periodo de paco dauriĝis mallonge. Loĝantaro de Basra tre malgrandiĝis kauze de milito en Araba golfo (el 900 al 400 miloj). Post la milito en Araba golfo kauzis rebelo kontraŭ Saddam Hussein, sed estis sufokita. Post la ĉefa komerca agado de Basra estis forŝovita al Umm Kasr. Jare 2003 dum la atako de Usono kaj Britio Basra estis sufiĉe detruita.
Moderna Basra konsistas per tri ĉefaj kampoj:
- Aŝar - maljuna komerca centro, lokado de bazaroj.
- Margil - inkludas havenon kaj modernaj rezidejajn areojn.
- Sama Basra - estas la plej maljuna rezideja loko, kie troviĝas belegaj, de antivka stilo domoj.
Oni povas trovi tri muzeojn en Basra: Naĝanta mararmea muzeo, Basra muzeo kaj Muzeo de Martirs. La universitato de Basra estis fondita en jaro 1964.
Kategorio:Irakoja:バスラ
Geografio > Azio > Arabio > Kuvajtio
----
Dosiero:kw.gif
Kuvajto - al-Kuvajt - الكويت
La ŝtato Kuvajto estas malgranda nafto-riĉa monarkio ĉe la bordo de la Persa golfo. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Kuvajto. La landon najbaras Saŭda Arabio en la sudo kaj Irako en la nordo. Kuvajto situas en sudokcidenta Azio.
Oni kelkfoje nomas la landon Kuvajtio, por distingi ĝin de la urbo, sed pli ofte oni nomas la landon Kuvajto.
Bazaj informoj
- Landkodo: KW.
- E-nomo:Ŝtato Kuvajto.
- Nacia nomo: Daŭlat al-Kuvajt, دولة الكويت.
- Areo: 20.200 kv.km.
- Politika sistemo: absoluta monarĥio.
- Ŝtatestro: emiroŝejkoĜabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (1993).
- Ĉefurbo: Kuvajto (1.100 mil).
- Urboj: Mina al-Ahmadi, al-Vafrah.
- Loĝantaro: 1.664.000 (1995), inter ili 42% kuvajtaj araboj, 19% jordanaj araboj, 6% irakaj araboj, 6% libananoj.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: nafto.
- Pokapa MNP: 17.390 $.
- Monunuo: kuvajta dinaro.
- Heredaĵo: Kuvajturbo (parlamento, ruinigita nacia muzeo, muzeo de Tarik Raĝab), al-Ĝahrah (Red Fort, estas konata de la sieĝo de 1920).
=Politiko=
Ĉefo de ŝtato estas la Emiro, duon-hereda titolo. La emiro nomumas la ĉefministron, kiu ĝis antaŭ nelonge estis ankaŭ la kronprinco. Konsilo de ministroj helpas la ĉefministron en lia tasko kiel kapo de la registaro. La parlamento aŭ "Majlis al-Umma", konsistas el kvindek membroj, kiuj elektiĝas ĉiun kvaran jaron. Ĉar la aliro al la kuvajtia ŝtataneco estas tre limigata, nur 10% de la loĝantaro rajtas voĉdoni.
En tempo de la Osmanida imperio Kuvajtio estis provinco de Irako, sed Britio disigis ĝin el Irako, sub propra reĝanto (sub protektora, ĉar estis malkovrita tie grandan riĉfontojn da nafto. Dum Saddam HUSSEIN, Irako ne agnoskis Kuvajton kaj konsideris ĝin plu sia provinco.
En 1990 ĝi konkeris Kuvajton, opiniante, ke Usono tion ne kontraŭas.
Usono tamen uzis la konkeron kiel pretekston por militi al Irako kaj restarigis la sendependecon de Kuvajto.
!ja:クウェートko:쿠웨이트ms:Kuwaitth:ประเทศคูเวตzh-min-nan:Kuwait
Napoléon III, Empereur des français imposé par le coup d'État de 1851 fait fréquement des plébiscites bien formulés afin que le peuple français confirment la position de l'Empereur face aux parlementaires et à l'opposition.
Liste et résultats des plébiscites
Plébiscite du 8 mai 1870, approuve la libéralisation de l'Empire :
- 7,35 millions de "Oui".
- 1,9 millions d'abstension.
- 1,57 millions de "Non".
Sources
- BARJOT D., CHALINE J-P., ENCREVÉ A., La France au XIX siècle, 1814-1915, Paris, PUF (Presse Universitaire de France), 1ère édition 1995, 5ème 2002. Pages 445 (SC du 8 mai 1870).
Catégorie:Second Empire
Don Juan
Don Juan pełny tytuł Don Juan czyli Kamienny Gość - tragiczny balet-pantomima w 3 obrazach.
- Libretto: Gaspare Angiolini i Rainieri de Calzabigi (według Moliera);
- muzyka: Christoph Willibald Gluck;
- choreografia: Gaspare Angioloni;
- scenografia: Giulio Quaglio.
Premiera: Wiedeń 17 października
Cztery temperamenty (balet)
Cztery temperamenty (Die vier Temperamente, The four Temperaments) - balet w 1 akcie, 5 częściach.
- Muzyka: Paul Hindemith (Temat z wariacjami na fortepian i orkiestrę smyczkową z podtytułem Cztery temperamenty) - choreografia: George Balanchine
- scenografia: Kurt Seligmann
Prapremiera: New Jork 20 listopada1946, Central High Schoo
Dziadek do orzechów .]]
Dziadek do orzechów (Szczelkunczyk, Casse-Noisette, The Nutcracker) - balet-feeria w 2 aktach, 3 obrazach.
- Libretto: Marius Petipa i Iwan Wsiewołożowski (według wersji A. Dumasa baśni Dziadek do orzechów i Król myszy E.T.A. Hoffmana);
- muzyka: Piotr
Boysband
Boysband to grupa wokalna muzyki pop, składająca się z młodych mężczyzn. Utwory
wykonywane przez boysbandy są skierowane do nastoletniej młodzieży.
Boysbandy przeważnie są tworzone są od podstaw przez producentów wybierających kandydatów pośród setek lub nawet tysięcy młodych ludzi w czasie przesłuchań (casting, auditing).
Nazwa grupy jak i prawa autorskie do piosenek zwykle należą do producenta.
Na sukces takich grup pracuje cały sz