PeruoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Peruo
----
Dosiero:pe.gif
Peruo - Peru
Lando en Sud-Ameriko, ĉe Pacifiko.
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: PE.
- E-nomo: Perua Respubliko.
- Nacia nomo: República del Perú.
- Areo: 1.286.216 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alejandro TOLEDO (2001).
- Ĉefurbo: Lima (5.500 mil).
- Urboj: Arekipo (Arequipa, 532.000), Trujillo (439.000), Kusko (Cuzco, 300.000).
- Loĝantaro: 23.819.000 (1989).
- Rasa konsisto: indianoj 49%, mestizoj 37%, kreoloj (eŭropdevenaj) 13%.
- Ŝtatlingvo: hispana, keĉua kaj ajmara.
- Kredantoj: katolikoj (95%).
- MEP: 64 mlrd $.
- Eksporto: kupro, fero, zinko, nafto, kafo, kotono, sukero, fiŝo.
- Kapa MEP: 2.310 $.
- Organizoj: UNO (1945), Mercosur
- Sendependeco: deklarita je la 28-a de julio 1821, realigita en decembro 1824.
- Heredaĵo: Lima historia centro, urbo Cuzco, ruinoj de Maĉu Piĉu.
- Esperanto-movado Historio de Esperanto en Peruo
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Peruo
En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj, inter kiuj ĉavina, ĉimua, moĉika, nazka, tiaŭanaka kaj aliaj.
Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro.
Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco PIZARRO, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin.
La konkero kreis la Vicreĝujo de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio.
La sendependeco estis prokalmita de la generalo José de SAN MARTÍN en 1821, kaj firmigita de Simón BOLÍVAR en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio.
De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.
La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post grava krizo en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan GARCÍA, Alberto FUJIMORI)
Administra divido
Depost 2002, Peruo estas dividita en 25 regionoj, plus la provinco de Limo, kiu taŭgas kiel metropolitana centro.
La nunaj regionoj estas:
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Peruo
Kategorio:Peruo
ja:ペルー
ko:페루
ms:Peru
simple:Peru
th:ประเทศเปรู
zh-min-nan:Perú
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
SudamerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko
----
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko
ja:南アメリカ
ko:남아메리카
simple:South America
th:ทวีปอเมริกาใต้
zh-min-nan:Lâm Bí-chiu
Sud-AmerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko
----
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko
ja:南アメリカ
ko:남아메리카
simple:South America
th:ทวีปอเมริกาใต้
zh-min-nan:Lâm Bí-chiu
LandokodoLa internacia normo ISO 3166 donas duliterajn, triliterajn kaj
triciferajn kodojn al sendependaj landoj kaj (kelkaj) dependaj
teritorioj. Sube jen listo de la nunaj duliteraj kodoj.
Hodiaŭ la sufikso -io estas multe pli ofte uzata anstataŭ -ujo, sed
ĉi tiu listo montras la formojn kun -ujo, ĉar tiel oni pli klare
distingas la landonomojn, kiuj devenas de la nomo de landanoj (afganoj
- Afganio, ktp), disde aliaj landonomoj, kiuj finiĝas per -io
(Aŭstralio, Bolivio, ktp). Ŝanĝu la finaĵojn -ujo al -io por
ricevi la hodiaŭ pli kutimajn nomojn.
Por alternativaj nomoj de la landoj vidu la apartan artikolon pri landonomoj.
La normo ISO 3166-2 fiksas kodojn por sub-unuoj (regionoj, provincoj, subŝtatoj) ene de landoj.
ISO 3166-3 estas normo pri kodoj de eksaj suverenaj landoj.
- AD - Andoro
- AE - Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- AF - Afganujo
- AG - Antigvo-Barbudo
- AI - Angvilo
- AL - Albanujo
- AM - Armenujo
- AN - Nederlandaj Antiloj
- AO - Angolo
- AQ - Antarkto
- AR - Argentino
- AS - Usona Samoo
- AT - Aŭstrujo
- AU - Aŭstralio
- AW - Arubo
- AX - Alando
- AZ - Azerbajĝano
- BA - Bosnujo kaj Hercegovino
- BB - Barbado
- BD - Bangladeŝo
- BE - Belgujo
- BF - Burkino
- BG - Bulgarujo
- BH - Barejno
- BI - Burundo
- BJ - Benino
- BM - Bermudoj
- BN - Brunejo
- BO - Bolivio
- BR - Brazilo
- BS - Bahamoj
- BT - Butano
- BV - Buvetinsulo
- BW - Bocvano
- BY - Belorusujo
- BZ - Belizo
- CA - Kanado
- CC - Kokosinsuloj
- CD - Kongo (Kinŝasa)
- CF - Centr-Afrika Respubliko
- CG - Kongo (Brazavila)
- CH - Svislando
- CI - Ebur-Bordo
- CK - Kukinsuloj
- CL - Ĉilio
- CM - Kameruno
- CN - Ĉinujo
- CO - Kolombio
- CR - Kostariko
- CS - Serbujo kaj Montenegro
- CU - Kubo
- CV - Kabo-Verdo
- CX - Kristnaskinsulo
- CY - Kipro
- CZ - Ĉeĥujo
- DE - Germanujo
- DJ - Ĝibutio
- DK - Danujo
- DM - Dominiko
- DO - Domingo
- DZ - Alĝerio
- EC - Ekvadoro
- EE - Estonujo
- EG - Egiptujo
- EH - Okcidenta Saharo
- ER - Eritreo
- ES - Hispanujo
- ET - Etiopujo
- FI - Finnlando
- FJ - Fiĝioj
- FK - Falklandoj
- FM - Mikronezio
- FO - Ferooj
- FR - Francujo
- GA - Gabono
- GB - Britujo
- GD - Grenado
- GE - Kartvelujo
- GF - Franca Gviano
- GH - Ganao
- GI - Ĝibraltaro
- GL - Gronlando
- GM - Gambio
- GN - Gvineo
- GP - Gvadelupo
- GQ - Ekvatora Gvineo
- GR - Grekujo
- GS - Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
- GT - Gvatemalo
- GU - Gvamo
- GW - Gvineo Bisaŭa
- GY - Gujano
- HK - Honkongo
- HM - Herda kaj Makdonaldaj Insuloj
- HN - Honduro
- HR - Kroatujo
- HT - Haitio
- HU - Hungarujo
- ID - Indonezio
- IE - Irlando
- IL - Israelo
- IN - Barato
- IO - Brita Hindoceana Teritorio
- IQ - Irako
- IR - Irano
- IS - Islando
- IT - Italujo
- JM - Jamajko
- JO - Jordanio
- JP - Japanujo
- KE - Kenjo
- KG - Kirgizujo
- KH - Kamboĝo
- KI - Kiribato
- KM - Komoroj
- KN - Sent-Kristofo kaj Neviso
- KP - Nord-Koreujo
- KR - Sud-Koreujo
- KW - Kuvajto
- KY - Kejmanoj
- KZ - Kazaĥujo
- LA - Laoso
- LB - Libano
- LC - Sent-Lucio
- LI - Liĥtenŝtejno
- LK - Sri-Lanko
- LR - Liberio
- LS - Lesoto
- LT - Litovujo
- LU - Luksemburgio
- LV - Latvujo
- LY - Libio
- MA - Maroko
- MC - Monako
- MD - Moldavujo
- MG - Madagaskaro
- MH - Marŝaloj
- MK - Makedonujo
- ML - Malio
- MM - Birmo
- MN - Mongolujo
- MO - Makao
- MP - Nord-Marianoj
- MQ - Martiniko
- MR - Maŭritanujo
- MS - Moncerato
- MT - Malto
- MU - Maŭricio
- MV - Maldivoj
- MW - Malavio
- MX - Meksiko
- MY - Malajzio
- MZ - Mozambiko
- NA - Namibio
- NC - Nov-Kaledonio
- NE - Niĝero
- NF - Norfolkinsulo
- NG - Niĝerio
- NI - Nikaragvo
- NL - Nederlando
- NO - Norvegujo
- NP - Nepalo
- NR - Nauro
- NU - Niuo
- NZ - Nov-Zelando
- OM - Omano
- PA - Panamo
- PE - Peruo
- PF - Franca Polinezio
- PG - Papuo-Nov-Gvineo
- PH - Filipinoj
- PK - Pakistano
- PL - Pollando
- PM - Sent-Piero kaj Mikelono
- PN - Pitkarna Insulo
- PR - Puerto-Riko
- PS - Palestino
- PT - Portugalujo
- PW - Palaŭo
- PY - Paragvajo
- QA - Kataro
- RE - Reunio
- RO - Rumanujo
- RU - Rusujo
- RW - Ruando
- SA - Saŭda Arabujo
- SB - Salomonoj
- SC - Sejŝeloj
- SD - Sudano
- SE - Svedujo
- SG - Singapuro
- SH - Sent-Heleno
- SI - Slovenujo
- SJ - Svalbardo kaj Jan-Majen-insulo
- SK - Slovakujo
- SL - Siera-Leono
- SM - San-Marino
- SN - Senegalo
- SO - Somalujo
- SR - Surinamo
- ST - Sao-Tomeo kaj Principeo
- SV - Salvadoro
- SY - Sirio
- SZ - Svazilando
- TC - Turkoj kaj Kajkoj
- TD - Ĉado
- TF - Francaj Sudaj Teritorioj
- TG - Togo
- TH - Tajlando
- TJ - Taĝikujo
- TK - Tokelao
- TL - Orienta Timoro
- TM - Turkmenujo
- TN - Tunizio
- TO - Tongo
- TR - Turkujo
- TT - Trinidado kaj Tobago
- TV - Tuvalo
- TW - Tajvano
- TZ - Tanzanio
- UA - Ukrainujo
- UG - Ugando
- UM - Usonaj malgrandaj insuloj
- US - Usono
- UY - Urugvajo
- UZ - Uzbekujo
- VA - Vatikano
- VC - Sent-Vincento kaj la Grenadinoj
- VE - Venezuelo
- VG - Britaj Virgulininsuloj
- VI - Usonaj Virgulininsuloj
- VN - Vjetnamujo
- VU - Vanuatuo
- WF - Valiso kaj Futuno
- WS - Samoo
- YE - Jemeno
- YT - Majoto
- ZA - Sud-Afriko
- ZM - Zambio
- ZW - Zimbabvo
ko:ISO 3166-1
th:ISO 3166-1
2001Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2001
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2001 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- Fondita la asocio Esperanto Antaŭen.
- 28-a de januaro: Naskiĝo de la unua vikio en Esperanto: Unumondo
- 2-a de junio: Naskiĝo de la Esperanta Civito, per la promulgado de la Konstitucia Ĉarto
- 6-a de novembro: Naskiĝo de Esperanta Vikipedio
- Kreita la planlingvo Slovio.
- Irano: Tehrano ekhavas modernan metroon.
- Israelo: Ariel SHARON elektatas ĉefministro
- 1-a de junio: Israelo: je la Internacia Tago de Protekto de Infanoj, unuafoje en Palestino, teroro kontraŭ junularo. Juna teroristo eksplodigas sin en amaso de gejunuloj de sia aĝo apud la fama diskoteko "Dolfi" en Tel-Avivo. Pereis 21 gejunuloj en la aĝoj 14-25, ankoraŭ 120 gejunuloj estis vunditaj diversgrade.
- Je la 11-a de septembro 2001: Usono: Novjorko: La ĝemelturojn atakas aviadile sektanoj de Osama BIN-LADEN. Samtempe terenkrakas po unu flugmaŝino en Pensilvanio kaj en la Pentagonon-Konstruaĵon. Ĉirkaŭ 3000 homoj mortas.
- Afganio: Nordaj ribeluloj kaj Usono renversas la talibojn.
- UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevas la Nobelan Pacpremion.
- Filipinoj: Gloria MACAPAGAL-ARROYO prezidentiĝas.
- Peruo: Alejandro TOLEDO elektatas prezidento.
- Mongolio: Nacagijn BAGABANDI reelektiĝas prezidento.
- Nepalo: GYANENDRA Bir Bikram Ŝah prezidentiĝas.
- Meksiko: La 5-a Tut-Amerika Kongreso Esperanta en Meksikurbo
- Proponita Tumilenia lingvo.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- Félix GOMEZ
- TAKÁCS Elza
- Argentino : Curt J. MILKSCHUTZ
- Francio: Léopold Sédar SENGHOR
- 23-a de februaro : Carlo MUSAZZI
- 26-a de februaro : SZEKERES Melinda
- 29-a de marto : Norvegio : Helge INGSTAD, esploristo
- 21-a de majo : Hugo RÖLLINGER
- 3-a de junio : Usono : Anthony QUINN
- 23-a de junio: Brazilo : Otaviano CURVELO de SOUZA
- 27-a de junio : Usono : Jack LEMMON
- 2-a de septembro : Christiaan BARNARD
- 10-a de septembro : Afganio : Ahmad MASUD
- 26-a de novembro : Regine HILDEBRANDT
- 29-a de novembro : George HARRISON
- 16-a de decembro : Israelo: Stefan HEYM
----
1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2001
ja:2001年
ko:2001년
ms:2001
simple:2001
th:พ.ศ. 2544
zh-min-nan:2001 nî
ArekipoArequipa aŭ Arekipo estas urbo situata en la sudokcidento de Peruo, ĉefurbo de samnoma provinco kaj regiono.
Ĝi estas la dua plej grava urbo en la lando, post la ĉefurbo Limo
La urbo troviĝas ĉepiede de la vulkano Misti.
La zono estas loĝata jam de pli ol ok mil jaroj. La nunan urbon fondis en 1540 sendito de la konkeranto Francisco PIZARRO, kaj tre baldaŭ ekkreskis.
La malnova parto de la urbo estis deklarita de UNESKO Monda Kulturheredaĵo en novembro 2000. Ĝi estas konata kiel La Blanka Urbo, pro la koloro de la domoj en tiu kvartalo. Vizitindaj estas la Katedralo kaj la Monaĥejo de Sankta Katerina.
Famaj arekipanoj
- José Luis BUSTAMANTE Y RIVERO, Prezidento de Peruo
- Mario VARGAS LLOSA, verkisto
- Hernando de SOTO, ekonomikisto
Eksteraj ligoj
- [http://www.arequipalinda.com/ Fotoj de Arequipa]
- [http://www.arequipa-tourism.com/index-es.html Turismo de Arequipa]
ja:アレキパ
KuskoGeografio > Ameriko > Peruo > Cusco < Urbo
----
- Loĝantaro: 300 mil (en 2002)
- Situo: 13°30´45´´ sude, 71° 58´ 33´´ occidente
- Alteco: 3326 m
- Horzono: GMT-5h
Kusko ((hispane Cusco aŭ Cuzco [kusko], en keĉua lingvo Qusqu) estas grava turisma kaj historia urbo de Peruo.
La loĝantoj estas plejmulte indianoj, rektaj posteuloj de la Inkaa imperio kaj parolantaj kiel gepatran lingvon la keĉuan, la lingvon de la Inkaa imperio.
Kusko estas ĉefa arkeologia loko de Ameriko, komparebla nur kun kelkaj lokoj en Meksiko, kaj estas la plej antikva urbo de la kontinento, kiu estis senĉese loĝata.
Ĝi estis la lulilo de la civilizo Inkaa, kaj ĉefurbo de ĝia imperio ekde la dekdua jarcento ĝis la alveno en 1532 de la hispanaj konkerantoj (“conquistadores”) estrataj de Francisco PIZARRO, kaj ĝis la fondo de la nova ĉefurbo Lima en 1535.
Historio
La nomo Qusq'u signifas en la kechua lingvo "umbiliko de la mondo".
Laŭ la legendo, tiun urbon starigis dum la dekdua jarcento la unua inkao, Manko Kapak, ido de la Suno kaj deveninta el la “insulo de la Suno”, ceremonia loko, kiu estas en lago Titikako. Fakte la regiono de Kuzko estis loĝata jam ekde la oka jarcento, dum la civilizo Wari; tamen Manko Kapak reale estis unu el la unuaj reĝoj inkaaj.
La inkaa reĝolando kun ĉefurbo Kuzko restis relative malgranda ĝis la komenco de 1400. En 1438 la apuda reĝolando de la Ĉankoj preskaŭ sukcesis permiliti Kuzkon, kaj la sepa Inkaestro Jaŭar Ŭakak ne plu esperis savi sian reĝolandon kaj sian idaron de la Suno.
Sed lia dua ido, kiu sekve nomiĝis Ŭirakoĉa Inka, ne cedis kaj per lasta senespera batalo venkis la Ĉankojn. Tio estis komenco de la grandaj landakiroj atingitaj fare de lia ido Paĉakutek kaj de la sekvaj reĝoj ĝis la dekdua. Ili vastigis la Inkaan imperion ekde la regiono de Santiago de Chile, en Ĉilio, ĝis norde de Quito, en Ekvadoro, laŭ pli ol 4000 km, kun starigo de gravaj aranĝoj kiel terasaj deklivoj, fortikaĵoj, reĝaj stratoj.
La dekdua Inkaestro, Ŭajna Kapak, disduigis sian imperion inter du idoj: Huaskar, la laŭrajta heredanto, kaj Atahualpa, kies patrino estis princino de la venkita reĝolando de Quito, kaj kiu tial ne plene rajtis iĝi Inkao, sed estis plenuminta gravaĵojn dum la milito.
Nelonge post la morto de Ŭayna Kapak, je la jaro 1532 sovaĝa intercivitana milito eksplodis inter la du duonfratoj; Atahualpa venkis, kaptis Ŭaskar-on kaj lin mortigis kun plejparto de la Suna reĝfamilio.
Intertempe la hispanoj elŝipiĝis ĉe Guayaquil, apud Quito. Ili eniĝis la imperion laŭ la direkto de Quito al Kuzko, ne renkontante gravan reziston pro la malordo kaŭzita de la ĵusa intercivitana milito, kaj pro siaj superfortaj armoj.
Je la 16-a de oktobro 1532 Pizarro, okupinta Kaĥamarkon kun kelkaj dekoj de hispanoj, sukcesis renkonti la reĝon Atahualpa. Li kaptis lin surprize kaj rapide mortigis multegajn militistojn. Tio estis komenco de laŭplana disrabado de la inkaaj posedaĵoj kaj trezoroj. Je la 8-a de novembro 1533 Pizarro eniris Kuzkon, enlasite de la loĝantoj, kiuj plejparte favoris la laŭleĝan Inkaon Huaskar. Atahualpa estis mortigita kaj anstataŭ lin Pizarro reĝigis je Manko Inka, frato de Huascar, kiu dum tri jaroj reĝis sub kontrolo de la hispanoj.
Je la jaro 1536, Manko Inka klopodis forpuŝi la hispanajn invadintojn. Per grava batalo apud Sacsayhuaman li endanĝerigis ilin. Tamen li sekve devis retiriĝi al la fortikaĵo Ollantaytambo, kaj poste al la ekstrema fortikaĵo Vilkabamba, en la amazona ĝangalo. Manko estis mortigita en 1544, sed Vilkabamban la hispanoj fine kaptis nur en la jaro 1572, kiam la lasta inkaestro Tupac Amaru estis kaptita kaj mortigita.
Notinda - la nomoj kaj la ordo de la inkaj reĝoj ĉi donitaj respondas al teksto de Inkao Garcilaso DE LA VEGA "Los comentarios reales de los Incas" verkita en Lisbono je la jaro 1609. Kelkaj historiistoj preferas malsaman ordon.
La urbo Kusko
1609
La granda ĉarmo de Kuzko venas de tio, ke plejmultaj palacoj de la historia urbocentro estas koloniaj konstruaĵoj kun masivaj inkaaj muroj kiel bazoj, kiujn oni bone vidas en pluraj lokoj.
Aparte spektindaj estas la belaj fundamentoj kiuj troviĝas en strato Loreto kaj en Calle del Triunfo, krome la domaro de Korikanĉa (kiu signifas: ora cirkaŭbaro, tio estas la antikva templo de la suno) nur parte transformita en preĝejon de Sankta Dominiko, kaj kiu entenas multajn partojn originalajn. La dikaj inkaaj fundamentoj bonege rezistis centojn da tertremoj, male la koloniaj konstruaĵoj estis grave damaĝitaj.
Proksimaj vidindaĵoj
En la proksimeco de Kuzko troviĝas ruinoj ankoraŭ imponaj. Ilin oni povas viziti ene de kelkaj horoj: Tambo Machay, Puka Pukara, Qenqo, la historia fortikaĵo de Sacsayhuaman.
Iom pli foraj, tamen atingeblaj dumtage, estas aliaj gravaj lokoj kiaj Pisak, Ĉinĉero, Urubamba, Ollantaytambo, Maĉu Piĉu. Ĉi tiu lasta estas la plej fama kaj vizitata el ĉiuj.
Enlaces externos
- [http://www.machupicchu.biz Cusco y Machu-Picchu]
- [http://www.cusconoticias.com Cusco Noticias Cuzco]
- [http://www.cienciano.com Cusco Cienciano del Cuzco]
ja:クスコ
Indianoj(Ne konfuzu ĉi-tiun kun la Usona ŝtato, Indianao.)
Indianoj estas la indiĝenaj homoj de Ameriko antaŭ eŭropa koloniado. Tiu vorto aludas al multaj triboj, ŝtatoj, kaj etnaj grupoj, el kiuj multaj ankoraŭ kontinuas kiel politikaj komunumoj.
La nomo originas de la erara opinio de la unuaj eŭropaj vizitantoj, ke ili trovis vojon al Hindio; tial ili hispanlingve nomis la loĝantojn indio.
En preskaŭ ĉiuj partoj de Ameriko indianoj estis malbone, eĉ kruele traktataj dum la konkerado de la lando.
Dum en Latinameriko indianoj konsistigas ankoraŭ signifan parton de la loĝantaro, en Usono kaj Kanado ili iĝis eta minoritato. La enmigrintoj parte militis kontraŭ ili kaj rompante preskaŭ ĉiujn kontraktojn interkonsentitajn
forpelis ilin al rezervejoj malpli kaj malpli grandaj. La registaroj de ĉiuj (tiamaj) usonaj ŝtatoj iutempe
pagis premiojn por la skalpo de vira indiano. Ne ekzistas interkonsento pri la nombro de la loĝantaro
antaŭ la konkerado, sed certe estis (eble ĉirkaŭ 100) milionoj. La oficiala Usona censo de 1890 nombris nur
235.116 indianojn.
Nur en 1924 Usono donis al indianoj la civitanecon. Kelkaj usonaj ŝtatoj nun donas al indianoj specialajn
privilegiojn, ekzemple la permeson organizi hazardludan kazinon aŭ liberigon de iuj impostoj.
Por eviti la impreson, ke ne necesas diferencigi inter la diversaj triboj, oni nun oficiale uzas la esprimon indigenaj/denaskaj amerikanoj (angle: Native Americans).
Eksteraj ligoj
- [http://lucy.ukc.ac.uk/Sonja/RF/Maps/amazonia.html mapo de la indianoj de Amazonio]
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/amsudantacc.htm lingva situacio en la mondo] (franclingva TTT-paĝaro, kie troveblas multaj detalaj informoj pri la indianaj popoloj en ĉiuj sudamerikaj landoj)
ja:アメリカ大陸の先住民
simple:Native American
MestizojMestizo estas homo, kies gepatroj unu estas blankhaŭta kaŭkazoido,
la alia indiana mongoloido. Granda parto de la Latinamerika
enloĝantaro havas "mestizan" originon.
----
Vidu ankaŭ: Eŭraziano - Mulato - Zambo - gaŭĉo - kreolo - Metisoj
ja:メスティーソ
Hispana lingvoĈi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio.
----
La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio.
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas
unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba
kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de
Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de
parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco
kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata
tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.
Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.
Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.
En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.
Historio
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina
vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio,
kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj
Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas
plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame
(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama
de Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Hispana lingvo kaj Esperanto
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:
Identaj (laŭ litero):
al,
de,
gusto,
la,
lago,
libro,
lino,
mano,
mil,
minuto,
oro,
piano,
piloto,
pino,
polvo,
sola,
teatro,
tubo,
veneno,
vino,
ktp.
Tre similaj:
alto (alta),
amar (ami),
barba (barbo),
blanco (blanka),
campo (kampo),
cantar (kanti),
claro (klara),
color (koloro),
comenzar (komenci),
dolor (doloro),
dormir (dormi),
droga (drogo),
estar (esti),
fábrica (fabriko),
flor (floro),
grande (granda),
ir (iri),
lana (lano),
león (leono),
luna (luno),
mar (maro),
miel (mielo),
pan (pano),
pensar (pensi),
pluma (plumo),
picar (piki),
que (ke),
rana (rano),
sal (salo),
seco (seka),
seis (ses),
taza (taso),
té (teo),
tener (teni),
venir (veni),
vender (vendi),
verde (verda),
vivir (vivi),
ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la
sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,
boca [boka] (buŝo),
caballo [kabaljo] (ĉevalo),
playa [plaja] (plaĝo),
ktp.
Hispanaj vortoj en Esperanto
bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo)
Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto
Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio
Famaj kantistoj en la hispana lingvo
La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira
Vidu ankaŭ
- Hispanaj Idiotismoj
Eksteraj ligoj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
- [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
- [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101]
ja:スペイン語
simple:Spanish
Keĉua lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Ando-Ekvatora > Keĉua
----
nomo: runasimi, qhishwa
parolantoj: pli ol 11 milionoj, lingvo de la inkaoj
landoj: Peruo, Ekvadoro, Bolivio, k.a.
origino: Andoj
fonto de la vortoj: gaŭĉo, inkao, kajmano, kinino, kokaino, k.a.
skribo: latina depost la venko fare de la hispanoj
oficiala prizorgantaro: La Akademio de la Keĉua Lingvo - http://www.unsaac.edu.pe/runasimi/
specimeno: la Patro Nia:
Yayayku hanaq pachapi kaq,
sutiyki yupaychasqa kachun.
Kamachikuq-kayniyki takyachisqa kachun,
munayniyki kay pachapi ruwakuchum,
Imaynan hanaq pachapipas ruwakun hinata.
Sapa p'unchay mikhunaykuta quwayku.
Huchaykutapas pampachawayku,
imaynan ñuqaykupas contraykupi huchallikuqniykuta panpachayku hinata.
Amataq watiqasqa kanaykuta munaychu,
aswanpas saqramanta qispichiwayku.
Qanpan kamachikuq-kaypas, atiypas,
wiñaypaqmi yupaychasqa kanki.
La keĉua (keĉue qhishwa aŭ runasimi, hispane quechua) familio de lingvoj parolataj en Sudameriko, precipe en Peruo, Ekvadoro, kaj Bolivio. La vorto keĉua ofte aludas iun el la pluraj lingvoj de la keĉua familio. La plej konata formo de keĉua estas de Kusko, Peruo. Kun pli ol 11 milionoj da parolantoj, la keĉua havas la pli grandan parolantaron ol ĉiu alia indiana lingvo. Ĝi verŝanje, sed ne certe, estas parenco de la ajmara, kiu ankaŭ parolatas en Bolivio.
La klasika keĉua lingvo venas de la popolo keĉua, kiu estis parto de la Inkaa Imperio.
Keĉua literumado
La keĉua havas nur tri vokalojn: /i/, /a/, kaj /u/, laŭ la "klasika araba triangulo". Ĝi sonas same kiel tiuj de Esperanto; tamen, kiam la malvastaj vokaloj "a", "i" kaj "u" aperas apud la postvelaj konsonantoj /q/, /q'/, kaj /qh/, ili iĝas pli similaj al /A/ /e/ kaj /o/.
La konsonantaro ŝajnas stranga laŭ hindeŭroplingvanoj. Neniu plosivo kaj neniu frikativo estas voĉa. Ŝajnus ke mankus fonemoj. Tamen, en pluraj dialektoj keĉuaj, ĉiu plosivo povas havas ĝi tri formojn: simplan, kun glota fermo, kaj kun plia spiro. Ekzemple:
simpla glota fermo plia spiro
p p' ph
t t' th
k k' kh
q q' qh
Keĉuaj vortoj
La dialektoj de la hispana en Peruo kaj Bolivio havas multajn keĉuajn vortojn. Eĉ Esperanto havas plurajn. Jen iom da ili:
- gaŭĉo < waqcha ("orfo/povrulo")
- inkao < inka ("reĝo")
- kajmano < kayman
- kinarbo, kinino, kinkono < kina ("kinarbo")
- kokao, kokaino < kuka ("kokao")
- kondoro < kuntur
- lamo < llama
- pampo < panpa
- pumo < puma
- vikuno < wik'uña
Keĉuaj frazoj
Keĉua frazo Esperanta traduko
Allillanchu? Kiel vi fartas?
Allillanmi, allillantaqmi. Mi fartas bone.
Ima sutiyki? Kiel vi nomiĝas?
Ñuqaqpaqa Urpin. Mi nomiĝas Urpi
Mamay kamachinaykipaq. Estas plezuro koni vin, s-ino.
Yanaparuwankimanchu? Ĉu vi povas helpi min?
Yusulpayki. Dankon.
Imamanta. Ne dankinde.
Tinkunanchiskama. Ĝis la revido.
Paqarinkama. Ĝis morgaŭ
Eksteraj ligoj
- [http://www.unsaac.edu.pe/runasimi/ La Akademio de la Keĉua Lingvo]
- [http://www.ullanta.com/quechua/ kurso ktp (angle)]
----
La plimulto de tiuj ĉi informoj venis de Ethnologue, de [http://www.andes.org/q_index.html Culturas de los Andes], aŭ el la vortaro verkita de Jesús Lara (ISBN 84-8370-176-6).
ja:ケチュア
simple:Quechua
KatolikojRomkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo,
havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra
Afriko.
Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas
53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj,
la ortodoksa kaj la
protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La
Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de
la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio
ortodoksa similas al la katolika en rito,
doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon.
Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri
katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion,
literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento
plenaĝiĝis sub la Eklezio.
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en
La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo
de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en
la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas
la rozario.
Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo
mem fondis kiam li diris al Sankta Petro:
:Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la
ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio
estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos
malligita en la ĉielo.
:(Mateo 16:18-19)
La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato.
Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per
senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna
Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj
spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj
sakramento.
Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova
Testamento<, la kristana duono de la
Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas
parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio,
aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale
klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo)
fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ
koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege
asertas dogmon, li
ne povas
erari.
Sakramento
Katolikismo rekonas sep sakramentojn:
# bapto
# konfirmacio
# komunio
# konfeso
# matrimonio
# ordino
# unkto
Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko
devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de
Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi
konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La
manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de
Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj:
unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la
evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la
protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika
estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.
Sanktuloj
Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu
povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al
sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas
favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de
Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj
Katolikaj Kredoj
La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.
La Eklezia Rolo
Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.
Savo
La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto.
Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.
Herezoj
La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo
Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento:
la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en
Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de
sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne
magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al
la supernatura.
La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo
Vidu ankaŭ :
- Jansenismo
Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.
La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.
Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903).
IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com.
Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.
Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.
Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.
Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio
Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas
duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo,
proponas Esperanton kiel la
interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika
eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni
uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la
vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus
lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana,
por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.
Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito
por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana
Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la
hispana(26%),
portugala (12%),
angla (12%),
franca (11%),
itala (5%) kaj
germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de
la vatikana TTT-ejo.
Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin
lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina
moderna.
Ekstera ligo
- [http://www.ikue.org IKUE]
Kategorio:Katolikismo
ja:カトリック
Malneta Enlanda Produkto
La Malneta Enlanda Produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio. Ĝi plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la nenaturaj (sed rezulto de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, due pro malegaleco de riĉodispartigo.
Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.
Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP.
por legi statistikojn, alilingve:
- angle: GDP
- dane: BNI
- france: PIB
- nederlande: BNP
- portugale: PIB
Vidu ankaŭ
Malneta Enlanda Produkto po kapo
ja:国内総生産
simple:Gross Domestic Product
Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko
Usona dolaro
Usona dolaro estas la monunuo en Usono.
La internacia normigita mallongigo (ISO 4217) estas USD.
Unu dolaro estas 100 dolaraj cendoj.
La dolara simbolo estas majuskla litero S kun vertikala streko: "$".
Usono oficiale aoptis la dolaron en 1785.
La usona dolaro estas monde la plej grava el la multaj valutoj, kiuj nomiĝas dolaro. Ĝi estas referenca valuto por multaj aliaj valutoj kaj la sola valuto en kelkaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple la komercado per nafto.
La usona dolaro estas la valuto ne nur de Usono, sed ankaŭ de
- Marŝaloj
- Federacio de Mikronezio
- Turkoj kaj Kajkoj
- Puerto-Riko
- Ekvadoro
- Usonaj Virgulininsuloj
- Britaj Virgulininsuloj
- Zimbabvo
En Usono cirkulas monbiletoj de 1 al 100 dolaroj, sed biletoj pli valoraj ol 10 dolaroj estas malvolonte akceptataj (pro suspekto pri falseco).
Ankaŭ du-dolaraj biletoj ne estas vere oftaj.
La biletoj montras bildojn de usonaj politikistoj, plejparte prezidentoj:
monbileto
monbileto
- 1 $: George WASHINGTON
- 2 $: Thomas JEFFERSON
- 5 $: Abraham LINCOLN
- 10 $: Alexander HAMILTON
- 20 $: Andrew JACKSON
- 50 $: Ulysses S. GRANT
- 100 $: Benjamin FRANKLIN
Kategorio:Monunuoj
ja:アメリカ合衆国ドル
simple:United States dollar
th:ดอลลาร์สหรัฐ
Kupro
= Cu - kupro =
- Simbolo: Cu
- Atomnumero: 29
- Atompezo: 63.536 u
- Kemia Serio: transirmetalo
- Bolpunkto: 2840oC
- Fandpunkto: 1084.4oC
- Denseco: 8920 kg/m3
- Eltrovinto:
Kupro estas plejparte uzata en elektrotekniko por dratoj, ĉar ĝi havas malgrandan elektran rezistancon.
rezistanco de ekstera diametro 10 milimetroj]]
Malsimile al plejmulto da aliaj metaloj, kupro havas sian propran karakteran oranĝkolorruĝan koloron.
Kategorio:Kemiaj elementoj
ja:銅
simple:Copper
Zinko
Zinko estas kemia elemento, zimbolo Zn, atomnumero 30. Ĝi estas arĝent-kolora transirmetalo, valora pro sia uzo en alojoj, kiel latuno. Ankaŭ, oni uzas zinkon en galvanizado.
Kategorio:Kemiaj elementoj
ja:亜鉛
simple:Zinc
Kafo]
Kafo estas trinkaĵo preparata el la semoj de la kafarbo (coffea arabica) kaj estas stimula pro enhavo de la kemiaĵo kafeino. La frukto de la kafarbo estas beroforma, nuksa, kun 2 semoj. La kafosemon oni vendas krude aŭ bruligete (rostite).
kafeino
kafeino
Kafotrinkaĵo estas preparita laŭ tre diversaj manieroj, inter kiuj la plej konataj estas:
- boligi la semojn en akvo (la plej malnova metodo, iam nomita greka aŭ turka kafo)
- filtrado (pasigi varman akvon tra filtro kun la semoj)
- ekspreso (ankaŭ pasigi varman akvon tra filtro sed kun helpo de vapor-premo)
Oni kutime trinkas la kafon varman, sed ankaŭ oni povas trinki ĝin malvarman, solan, kun varma lakto, aŭ miksitan kun aliaj spicoj kiel cinamo aŭ cikorio, aŭ kun ĉokolado.
Historio
Kvankam certe oni ne konas ĝian originon, laŭ la legendo estis kapristo en Etiopio kiu malkovris la efekto de la kafo rigardante siajn kaprojn post la manĝado de kafofruktoj.
Laŭ iu legendo, la profeto Mohameto estis malsana, kaj Gabrielo la anĝelo donis al li trinkaĵon, tiel nigran kiel la Nigra Ŝtono de Mekao, kaj la profeto resaniĝis.
La kafarbo devenas el Etiopio kaj estis la araboj kiuj unue kulturis kaj trinkis ĝin je alta grado pro la malpermeso de Islamo al la alkoholaĵoj.
La kafo kiel trinkaĵo alvenis al Italio en 1645 kaj al Anglio en 1650. La unua kafovendejo en Francio estis malfermita je 1661 en Marsejlo, kaj la unua kafejo en Vieno estis fondita de Josef Koltschitzky la 12-an de septembro de 1683.
En la 18-jarcenta Francio kafejoj iĝis gravaj sociaj lokoj kaj rolis en la disvolviĝo de ideoj (vidu Kafejo Procope fondita en 1686).
Kategorio:Trinkaĵoj
ja:コーヒー
simple:Coffee
th:กาแฟ
Kotono
Plej malnova skribita mencio pri kotono estas en Hindio. Kotono kultivatis en Hindio ekde pli da 3.000 jaroj kaj priparolitas en la Rigvedo skribita pr. en jaro -1500. De antikveco, kaj dum jarcentoj, ĝis la angla kolonigado, Hindio estis ĉefa produktanto kaj eĉ eksportisto de kotonaĵoj. En antikvaj tempoj Romianoj importis per alta kosto la hindiajn muslinojn, kiuj ili nomis ventis textiles t. e. teksitaj ventoj. Modernhistorie kotonaj ŝtofoj ornamitaj per koloraj pentraĵoj presitaj el Hindio ekkonatis en Eŭropo nur en la 17-a jarcento kaj tiam nomitis "hindiaĵoj".
Kotono estas tiu silkeca lanugo, kiu kovras la semon de kotonujo kaj el kiu oni teksas diversajn ŝtofojn (kardita, kombita kotono).
Oni nomas brilkotono, al kiu oni donas per kemia traktado silkecan aspekton. Fulmokotono estas celuloza nitrato, preparata per nitrado de kotona celulozo kaj flagrante lkiel pulvo. Puriga kotono estas fasko el kotonaj fadenoj por purigi kaj poluri malpurajn objektojn.
ja:綿
simple:Cotton
SukeroLa sukero estas unu tipo de la karbonhidratoj, la plej ofte uzata sukero estas la blanka kaj kristale solida sakarozo, uzata por dolĉigi trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. La simplaj sukeroj kiel la glukozo (kiu parte konstruas la sakarozon) deponas grandan energion, uzatan en la metabolo.
Kiel kuireja termino, la sukero estas manĝajo, kiun karakterizas la dolĉeco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel bruna aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de sukerkano, ne precice kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita sukero. La kando estas purigita, kristaligita k preskaŭ travidebla (diafana) sukero.
Produktado
La sakarozo estas la ekstrakto el sukerkano, sukerbeto aŭ sukerpalmo per rafinado. En la financa jaro 2001/2002, 134.1 miliono tunoj da sukero estis produktata dismonde. La plej gravaj landoj, kiuj kulturas sukerkanojn (sukerenhavo 16-20 %) troviĝas en tropika klimato (Mez- kaj Sud-Ameriko, Sud-Orientazio). La sukerbeto (sukerenhavo 16-22 %) estas kulturita en la landoj de la kontinenta (mezvarma) klimato (ĉefe EU, Usono)
La kruda planto estas dispremita, la suko kolektita kaj filtrita. Tiu ĉi fluidaĵo estas traktita por eltiri malpuraĵojn (precipe per kalko) kaj poste neŭtrigita per sulfur-dioksido. La suko estas bolpurigita, la sedimento surfundiĝas kaj tiel iĝas forigebla, la aliaj malpuraĵoj eliĝas per la ŝaŭmo. La varmo estas reuzata en la sekvaj ŝtupoj (la temperaturo de la manipulado]] ĉiam malgrandiĝas) kaj la suko iom post iom densiĝas. (La malgrandiĝo de la manipula temperaturo necesas por obstakli la karameliĝon.) La densiĝo de la likvaĵo estas helpata per vakuo, la estiĝo de sukerkristaloj estas helpata per aldono de sukerpulvero, kiu donas la kernon por la kristaloj. La densiĝanta sukerfluidaĵo tiel atingas la densecon de 90 % sekmaterialo. La dispartigo de la sukero kaj siropo (i.a. melaso) okazas en centrifugilo.
Ankaŭ estas aliaj specoj de regionaj sukeroj.
Kemie
Biokemie, la sukero estas simpla molekulo, kiun oni povas nomi karbonhidrato (monosakarido kaj disakarido). La sukeroj enhavas malofte aldehidan grupon (-CHO) aŭ ketonan grupon (C=O), kie la oksigeno kaj karbono havas duoblan ligon, kio faras ĝin reakcia. La plimulto de la sukeroj havas la formulon (CH2O)n , kie la n estas inter 3 kaj 7. La notinda escepto estas la desoksiribozo, kies nomo aludas al la “foraperinta” oksigeno (el la greka deoxi-). Kvankam oni povas karakterizi kelkajn per la reakciaj grupoj, ili estas ĉefe karakterizitaj per la karbonenhavo. La triozaj derivaĵoj (C3H6O3) estas la interproduktoj de la glikolizo. Inter la pentozoj la plej gravaj estas la ribozoj kaj desoksiribozoj, kiuj konstruas i.a. la nukleajn acidojn. La ribozo do estas la komponento de multaj kemiaĵoj, kiuj estas gravaj en la metabolo, kiu enhavas NADH kaj ATP. La heksozoj kiel ekz. la glukozo estas la ĝenerala substrato por la produktado de energio en la formo de ATP. La plantoj konstruas dum la fotosintezo glukozon, kiu estas deponita ameloforme.
Multaj pentozoj kaj heksozoj kapablas formi ringan strukturon. La aldehida kaj la ketona grupo en tiuj fermit-ĉenaj formoj ne estas libera, tiel multaj tipikaj reakcioj de tiu ĉi grupo ne okazas. Glukozo ekzistas en la solvaĵoj ekvilibraj plej ofte ringforme, nur ne pli ol 0,1 % de la molekuloj havas malfermitan formon.
La monosakaridoj povas formi glukozidajn ligojn al aliaj monosakaridoj en la fermit-ĉena formo, tiel kreante disakaridojn kiel sakarozojn kaj polisakaridojn kiel amelon. La glikozidaj ligoj devas detruiĝi per hidrolizo aŭ alimetode per la enzimoj, antaŭ ol la komponantoj estas uzataj an la metabolo.
La prefikso ’’’gliko-’’’ aludas al la ĉeesto de la sukero en la cetere nekarbon-hidrata materialo: ekzemple la glikoproteino estas proteino kun alligita unu aŭ pli da sukermolekulo.
Simplaj sukeroj estas: sakarozo, fruktozo, glukozo, dekstrozo, maltozo kaj mannozo.
La sakarozo povas transformiĝi al glukozo kaj fruktozo per hidrolizo, produktante la t.n. ‘’invertitan sukeron’’. Tiu ĉi sukero estas pli dolĉa ol la originala sakarozo kaj estas uzata en sukeraĵejoj por dolĉigi kaj moligi la strukturon de la sukeraĵoj.
Ekonomio
EU estas la 2-a plej granda eksportanto de sukero. La interna merkata prezo estas triobla ol tiu de la mondmerkato, la memkosto estas 5-6-obla ol en Afriko, Sud-Ameriko.
La KAP (Komuna AgrarPolitiko)subvencias per 2 miliardoj da eŭro la eŭropajn produktantojn.
Historio
Antaŭ la kristala sukero oni uzis la sukon de la sukerkano (Hindio, Ĉinio) aŭ la mielon por dolĉigi la nutraĵojn. Unuafoje oni ellaboris la kristalogon de sukero en Hindio kej de tie disvastiĝis en la mondo. En Eŭropo aperis la sukero en la mezepoko kun la alveno de la maŭroj. Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando. En la jaro 1747 Andreas Sigismund MARGGRAF, germana kemiisto, pruvis, ke la sukero de la sukerkano estas la sama kiel tiu de la beto. La esplorojn de Marggraf daŭrigis Franz Karl ACHARD, kiu ellaboris la industrian produktadon de sukero el sukerbeto. Li malfermis la unuan rafinejon en 1802 en Wohlau-Cunern, Silezio, Prusio.
Kategorio:Kemiaĵo
ja:糖
UNO:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un.
----
Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj
----
Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo.
Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas
190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj,
provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.
Strukturo
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio |