Literaturo > Franclingva Literaturo > Pierre CORNEILLE < Franca Lingvo < Teatro
----
Pierre CORNEILLE (naskiĝis la 6-an de junio, 1606, mortis la 1-a de oktobro, 1684) estis franca dramisto de la klasika epoko.
Naskiĝinte en Rouen, li kune kun sia frato Thomas CORNEILLE akiris jezuitan edukadon. En la jaro 1629 li unuafoje surscenigis teatraĵojn en la Pariza teatro Marais. Instigite de la sukceso de la komedio Mélite, li ekloĝis en Parizo, studis tie juron kaj laboris poste en diversaj oficejoj de sia naskiĝurbo Rouen.
Grandan triumfon de la publiko, sed malaprobon de la kritikistoj Corneille akiris per sia tragikomedio Le Cid, kiu unuafoje en 1637 aperis sursceneje. Pliaj dramoj sekvis, krome li ekokupiĝis pri la teorio de la verkado de dramoj. En la jaro 1647 Corneille iĝis ano de la Académie française.
Dum siaj lastaj vivojaroj li spertis rivalecon kontraŭ la pli sukcesa dramisto Jean RACINE. Pierre Corneille mortis en Parizo.
La valoroj emfazigitaj en siaj tragedioj estas tipikaj de sia epoko, kaj ankaŭ retroviĝas en la moralo de Kartezio: kuraĝon, liberon konceptita kiel tiu elekti tion, kion estas la plej alta devo kaj plenumas la plej altan valoron (senkonsidere se la realaĵoj ebligas plenumon de la deziroj, se oni agis bone kaj laŭ sia pleja valoro nur tio jen estu animkontentigo), memregadon eĉ se je prezo korŝira, eĉ se tio irigas vin al morto, tial la a-vorto "Corneille-a" (france: cornélien) uziĝis pri elekto korŝira inter du devoj kontraŭantaj (ekzemple la "Cido" devas venĝi laŭ la normoj siaklasaj per duelo kaj do mortigo, ofendon farita al sia maljuna kaj kaduka patro, sed la ofendinto estas la patro de lia amatino! kion li faros? Kaj kion faros la amatino post kiam ŝia amato estos mortiginta ŝian patron?).
Dosiero:Corneille.jpg
El La Cido. En: Tutmonda sonoro, vol. 2., p. 344-355
- [http://wikisource.org/wiki/Auteur:Pierre_Corneille Wikisource]
Literaturo
Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
- [http://www.bmlisieux.com/sommaire.htm diversaj malnovaj francaj tekstoj, ĉiuj "copyleft" (kopilasilo)]
ja:フランス文学ko:프랑스 문학
Teatro
Teatro estas konstruaĵo, en kiu oni prezentas spektaklojn pere de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ marionetoj (PIV), en pli vasta senco artspeco kiu baziĝas sur movo, bildo kaj teksto - tiele, ĝi estas antaŭinto de modern-teknika kinarto. Kutime ĝi estas montrata kiel spektaklo sur scenejo interne de teatra konstruaĵo, sed la scenejon oni povas prepari ankaŭ sub libera ĉielo, en parkoj, malnovaj kasteloj aŭ antikvaj amfiteatroj.
Muzikigita teatro estas opero, aŭ ties pli leĝeraj kuzoj opereto kaj muzikalo. Male senvorta teatro estas pantomimo. Ofte en teatraĵoj rolas homoj, sed ankaŭ ekzistas teatro kun pupoj aŭ eĉ nur kun ombroj.
Teatro havas multajn radikojn en cirko. Samkiel filozofio moderneca teatro ekfloris en grandiozaj kulturioj kiel Grekio, Romio, Hindio kaj Ĉinio. Tamen iaforma teatraĵo ekzistis en senescepte ĉiuj kulturoj. Indonezio estas grava lando por ombroteatro.
Teatraĵa rolludanto nomiĝas aktoro.
Oni ŝtatproprigis la hungarajn teatrojn en 1949.
Historio de teatroEsperanta Teatro
----
Historio > Tagoj > la 6-a de junio
----
La 6-a de junio estas la 157-a tago de la jaro (la 158-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 208 tagoj restas.
Je la 6-a de junio okazis, interalie:
Historio > Tagoj > la 1-a de oktobro
----
La 1-a de oktobro estas la 274-a tago de la jaro (la 275-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 91 tagoj restas.
Je la 1-a de oktobro okazis, interalie:
:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : franceFrance [frãs]; Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta EŭropoAreo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, OkcitanioAlfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Juro estas la aro de la reguloj, kiuj ebligas kaj organizas la kunvivon en socio.
De kiam la unuaj homoj vivis en socio (grupo aŭ tribo), ili devis starigi kaj respekti regulojn; homo, "pensanta besto", devis rapide kompreni, ke ekzemple pli bone estas organizi regulojn pri la divido de la ĉasaĵo, ol intermortigi sin post la ĉaso.
La franca juristo DABIN difinas juron "aro de la kondut-reguloj ediktitaj, aŭ almenaŭ ricevitaj kaj agnoskitaj de la civila socio, sub la sankcio de la publika devigo, cele al realigo en la rilatoj inter la grupanoj de tiu iela ordo, kiun postulas la daŭro de la socio kiel ilo dediĉita al tiu celo".
La objektiva juro estas la aro de la juraj reguloj.
Ekzistas multegaj branĉoj en juro, ekz. la juroj naciaj (enlandaj) kaj internaciaj, civila kaj penala, k.t.p... Sed en juro estas ne nur leĝoj, kodoj, sed ankaŭ jurisprudenco, kutimoj, doktrino...
Akademio > Académie française
----
Académie française (Franca Akademio) estas la plej supera lingva instanco en Francio. Ĝi fondiĝis en 1635 dum la reĝado de Ludoviko la 13-a (Francio) fare de Cardinal de Richelieu kaj estas unu el la plej malnovaj Institucioj de Francio. Ĝi konsistas el 40 membroj elektitaj de siaj samuloj.
Taskoj
La Franca Akademio havas du taskojn : priatenti la francan lingvon, kaj mecenati.
Priatenti la francan lingvon
Tiun taskon ĝi ricevis ekde sia fondiĝo en siaj statutoj.
Por ĝin plenumi la Akademio laboradis por fiksi la lingvon por igi ĝin komuna posedaĵo de ĉiuj francoj kaj de ĉiuj francparolantoj.
Nun ĝi agadas por konservi ĝiajn ecojn kaj postsekvi ĝiajn necesajn evoluojn. Ĝi difinas la "bonan uzon". Ĝi tion plenumas verkadante la Dictionnaire de l'Académie Française (Vortaro de la Franca Akademio) kiu fiksas la uzon de la lingvo, sed ankaŭ per siaj rekomendoj kaj partopreno en diversaj terminologiaj komisionoj.
Mecenato
La dua tasko ne de komence antaŭvidita ekebliĝis dank'al ricevitaj donacoj kaj heredaĵoj. La Akademio ĉiujare
donas ĉiujare ĉirkaŭ sesdek literaturajn premiojn.
Aparte menciinda estas la Grand prix de la Francophonie (Granda premio de la francparolantaro) donita ĉiujare ek de 1986, kio atestas la konstantan interesiĝon de la Akademio por la disvastiĝo de la franca lingvo en la mondo.
Cido, en hispana lingvo El Cid, el la araba sidi, senjoro, estas la nomo de Rodrigo DÍAZ DE VIVAR, konsiderata tradicie kiel la nacia heroo de Hispanio, kaj specife de Kastilio. Li naskiĝis en Vivar, malgranda vilaĝo apud Burgoso, en 1043 kaj mortis en Valencio, je la 10-a de julio de 1099.
Apartenanta al la tiama nobelaro, li elstaris en la kortumo de reĝo Sancho la 2-a de Kastilio. Laŭ la legendo, post la mortigo de tiu ĉi, li devigis ties fraton Alfonso la 6-a ĵuri ke li ne instigis la murdon de sia frato. Post la ĵuro la reĝo koleriĝis kaj ekzilis Rodrigon en 1081; aliaj versioj kulpigas pri tio la malobeemon de la nobelo.
La Cido partoprenis diversajn luktojn, kaj kvankam li estas ofte konsiderata simbolo de la Reconquista, li ne sole luktis kontraŭ la muzulmanoj, sed ankaŭ partoprenis internajn batalojn ene de la kristana kampo aŭ apogante siajn muzulmanajn amikojn, ĉefe la emiron de Zaragozo.
Post la granda malvenko de la reĝo Alfonso kontraŭ la almoravida nordafrika reĝo Yussuf en Badaĥozo, li decidis pardoni la Cidon, sed post denova prokrasto en la helpo, li denove igis lin ekziliĝoi.
La ĉefa venko de Cido estis la konkero de Valencio, kie li formis kvazaŭ sendependan regnon. Post lia morto, lia edzino ankoraŭ defendos la urbon dum iom da tempo, sed fine ŝi devos ĝin forlasi en 1101, kaj ĝi revenos al manoj de la araboj.
Cid fariĝos heroo de la eposo Kanto de Mia Cido, unu el la ĉefaj verkoj de la frua hispanlingva literaturo.
Kategorio:Historio de HispanioKategorio:Hispanojja:エル・シド
- att vara ett forum där forskare möts över ämnesgränserna
- att erbjuda unika forskningsmiljöer
- att ge stöd till yngre forskare
- att belöna framstående insatser inom forskning
- att förmedla internationella vetenskapliga kontakter
- att föra vetenskapens talan i samhället och påverka forskningspolitiska prioriteringar
- att stimulera intresset för matematik och naturvetenskap i skolan
- att sprida vetenskaplig och populärvetenskaplig information i olika former
Akademien delar årligen ut Nobelpriset i fysik och kemi, Sveriges Riksbanks pris i ekonomisk vetenskap till Alfred Nobels minne, Crafoordpriset samt ett antal andra stora priser.
Akademien leds av en preses, som biträds av tre vice presides – alla valda till dessa förtroendeuppdrag på viss tid. Tillsammans med den heltidsanställde ständige sekreteraren bildar de akademins presidium – dess ledningsgrupp.
Arbetet med att utse nobelpristagare sker i akademins olika Nobelkommittéer.
Teraso
Teraso estas alta ebena teramaso subtenita per masonaĵo kaj aranĝita en ĝardeno por ĝui belvidon aŭ faciligi promenadon.
Ĝi estas ankaŭ ebena tegmento kun balustrado.
En agrikulturo ĝi estas ebena agro, elformita sur deklivoj per konstruo de ŝtona aŭ tera digeto. Ĝi estas uzata en altmontaroj por protekti agron, kulturplantojn pro erozio.
altano, belved
Eŭroklono
Eŭroklono estas naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj, aŭ pli precize, ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj. Malgraŭ tio, eŭroklono ne estas zona planlingvo, sed proponita al la tuta mondo, eĉ al tiuj kiuj ne parolas eŭropajn lingvojn.
Tipaj eŭroklonoj estas Interlingvao kaj projektoj derivitaj el ĝi.
Laŭ alia difino de Eŭroklono, kiun uzas Richard K. HARRISON<
Lango (anatomio) vidu ankaŭ Lango (planlingvo)
----
La lango estas organo kiu havas surfacon kun multe da gusto-sentemaj punktetoj.
Ĝi konsistas precipe el muskoloj. Unuj kapabligas ŝanĝi la pozicion de la lango en la buŝo. Aliaj kapabligas ŝanĝi la formon. La lango estas la plej movebla organo.
Vidu ankaŭ: homa lango
Lango estas organo kiu kapabligas gustumadon: unu el la sensoj.