:: wikimiki.org ::
| Plutarko |
PlutarkoPlutarko (ĉ. 46 al ĉ. 100) estis greka aŭtoro kaj biografiisto de la 1-a jarcento. Inter aliaj, li verkis je Moralia ("Verkoj pri Moralo") kaj Paralelaj Vivoj. La Vivoj estis unu el la ĉefaj fontoj de
Ŝekspiro.
En Paralelaj Vivoj Plutarko komparas la vivojn de famaj
grekoj al famaj romianoj. Inter aliaj, li skribis pri la vivoj de
Aleksandro la Granda, Cezaro, Cicerono,
Demosteno, Kraso, Pompejo, Antonio, Katono la Plijuna,
Katono la Malplijuna, Teseo, Romulo, Solono,
Perikleo, Kimono, Likurgo, Nikiaso kaj Alkibiadeso.
La vivoj de regnestroj kaj militestroj interesas lin. Precipe la
virtoj kaj malvirtoj de ĉiu vivo, kaj la rolo de volo, dioj,
ŝanco kaj sorto. Per la vivoj, Plutarko montras la gravecon de
kuraĝo, sinregado kaj virto en vivo kaj la relative malgravecon
de riĉo kaj rango. Kiel Cicerono, li sekvis Platonon kaj estis
kontraŭ-makiavelisma -- spite de la sango kaj
perfido, kiujn li ofte priskribis en la Vivoj.
Kvankam Plutarko iafoje vojaĝis al Romo, "la urbo de multaj
libroj", li loĝis en (tiame malriĉa) Grekio, en la malgranda urbo
de siaj prapatroj, Ĥaironea, kie okazis antaŭ jarcentoj la
fama batalo de Aleksandro la Granda kontraŭ la grekoj. El sia
avo, Plutarko sciiĝis pri la mizerigo de Grekio per Antonio.
Plutarko verkis en la greka lingvo kaj fakte ne regis la
latinan.
ja:プルタルコス
46Historio > Jarcentoj > 1-a jarcento > 46
----
En la jaro 46 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Malgranda ribelo en Judio
Naskiĝoj
Mortoj
----
41 | 42 | 43 | 44 | 45 | 46 | 47 | 48 | 49 | 50 | 51
1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento - 2-a jarcento
ko:46년
Klasika literaturoLiteraturo > Klasika literaturo < Latina lingvo - Greka lingvo
----
Difino:
:Helenlingvaj aŭtoroj
:Arĥiloĥo - Aristofano - Demosteno - Diodoro Sicila - Esĥilo - Eŭripido - Ezopo - Herodoto - Heziodo - Homero - Kalimaĥo - Ksenofono - Menandro - Platono - Plutarko - Sapfo - Sofoklo - Tukidido -
:Latinlingvaj aŭtoroj (klasikaj)
:Afro - Akio - Androniko - Apuleo - Bibakulo - Cezaro - Cicerono - Cino - Enio - Flako - Gallo - Horacio - Juvenalo - Kalvo - Karo - Katono - Katulo - Korvino - Laberio - Levio - Ligdamo - Livio - Lukano - Lukilio - Lukrecio - Marko Aŭrelio - Matio - Neposo - Nevio - Nukulo - Oktavio/Oktaviano - Ovidio - Pakuvio - Plaŭto - Plutarko - Propercio - Publio Siro - Salustio - Seneko - Sulpicia - Tacito - Tibulo - Ticido - Varono - Vergilio
Vidu ankaŭ: Ĉefverkoj de Literaturo
Kategorio:Literaturo
ja:ギリシア文学
ŜekspiroLiteraturo > Anglalingva literaturo
----
Biografio
Anglalingva literaturo
William SHAKESPEARE [ŭiljam ŝejkspir] aŭ Ŝekspiro (naskĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23an de aprilo, 1616) estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo.
Kiel kultura kaj lingva fonto en la anglalingva mondo, nur
la Biblio estis pli influhava ol li.
Li floris du jardekojn inter 1593-1613.
Liaj teatraĵoj montras tre bonegan regadon de lingvo kaj profundan
komprenon pri homo.
Li mortis je la sama dato (ne je la sama tago, ĉar Britio uzis julian kalendaron) kiel Miguel de CERVANTES. Tial, 23-a de aprilo estas internacia librotago.
Verkoj
Teatraĵoj
- 1590-1592: Henriko la 6-a
- 1590-1595: Du Sinjoroj el Verono
- 1593: Rikardo la 3-a
- 1593: Tito Androniko
- 1594: Komedio de eraroj
- 1594: Peno de amo perdita
- 1594: La Dresado de la megero
- 1595: Romeo kaj Julieta
- 1595: Rikardo la 2-a
- 1595: Somermeznokta sonĝo aŭ Sonĝo de someromeza nokto
- 1596: Reĝo Johano
- 1597: La Gajaj edzinoj de Windsor
- 1598: La Venecia Komercisto
- 1598: Henriko la 4-a
- 1599: Multa bruo pri nenio
- 1599: Henriko la 5-a
- 1599: Julio Cezaro, pri la morto de Julio Cezaro
- 1600: Kiel Plaĉas al Vi
- 1601: Dek-dua nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas
- 1601: Trojlo kaj Kresida
- 1602-1603: Fino bona, ĉio bona
- 1603: Hamleto -- tragedio pri hezitema reĝido de Danio.
- 1604: Otelo, la maŭro de Venecio, tragedio pri ĵaluzo
- 1604: Mezuro pro mezuro
- 1605: La Tragedio de Reĝo Lear
- 1606: Makbeto
- 1606: Timono de Ateno
- 1607: Antonio kaj Kleopatra
- 1607: Periklo
- 1608: Koriolano
- 1610: Cimbelino
- 1611: La Vintra fabelo
- 1611: La Tempesto aŭ La Ventego
- 1613: La Vivo de Henriko Kvina
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ Esperantigita teatraĵo Julio Cezaro de eLibrejo]
- [http://www.google.com/search?q=%2Bkaj+%2Bestas+%2BŜekspiro&hl=en&start=10&sa=N Kelketaj poemoj esperantigitaj de Shakespeare]
En Esperanto aperis jenaj verkoj de Shakespeare
Antonio kaj Kleopatro (tutproze trad. de Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1947. - 95 p.)
La dresado de la megero (Trad. Gerald C. Jervis. Ed. Reto Rossetti. - Rotterdam: Esperantaj Kajeroj, 1988. - 136p.)
Epifanio: aŭ kiel vi volas (trad. William Auld. - Glasgow: Eld. Kardo, 1977. - 71 p.)
La gajaj edzinoj de Windsor (trad. de Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1948. - 89 p.)
Hamleto: reĝido de Danujo (Trad. L. Zamenhof. - Nürnberg: Tümmel, 1894. - 136 p.)
Hamleto, princo de Danujo (Trad. de L. N. M. Newell. - La Laguna: Régulo, 1964. - 207 p.)
Julio Cezaro (Trad. de D. H. Lambert. - London: Brita Esperantista Asocio, 1906. - VI, 85 p.)
Kiel plaĉas al vi (Trad. Ivy Kellerman. [Antauparolo Edwin C. Reed]. - Washington, DC: Sesa Internacia Kongreso de Esperanto, 1910. - 137 p. : ilustr.)
La komedio de eraroj (Trad. William Auld kaj Asen M. Simeonov. - Glasgow; Sarajevo: Eld. Kardo; ELBiH, 1945. - 88 p.)
Makbeto (Trad. de D. H. Lambert. - Paris: Hachette, 1908. -160 p.)
Otelo, la maŭro de Venecio (Trad. de Reto Rossetti. Antaŭparolo de Roy Walker. - La Laguna: Régulo, 1960. - 207 p.)
Romeo kaj Julieto (Tutproze trad. de Stephen A. Andrew. - Heronsgate, Rickmannsworth: Esperanto Publ. Co., 1945. - 77 p.)
Serenado (verkita de Shakespeare, komponita de F. Schubert. Trad. de F. Stengel.)
Somermeznokta sonĝo (Trad. K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1967. - 99 p.)
Sonetoj (En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán; p. 332 - 335, vol. 1)
La sonetoj (Trad. William Auld. [Enkonduko: Humphrey Tonkin]. - Pisa: Edistudio, 1981. - 326 p.)
La sonetoj: XVIII, LXV, LXXXIX, XCIX ; el: Romeo kaj Julieta: akto II; La tragedio de Julio Cezaro: akto III, dua sceno (En: Angla antologio; p. 64 - 90, vol. 1)
Sonĝo de someromeza nokto (Trad. Louise Briggs. - London: Brita Literatura kaj Debata Societo, [proks. 1921]. - 70 p.)
La tempesto (Trad. K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1970. - 119 p.: ilustr.)
La tragedio de Reĝo Lear (Trad. K. Kalocsay.[Enkonduko: Ivo Lapenna]. - Rotterdam: UEA, 1966. - 160 p.)
La tragedio de Reĝo Lear (Trad. A.L. Curry kaj A. J. Ashley. - Dresden: Limpert, 1924. - 160 p.)
Tri lirikoj (de Shakespeare, muziko de Matthew Francis Coates, trad. de Archibald John Ashley. - Farnley Tyas: Ashley, 1924. - 11 p.)
Trojlo kaj Kresida (Tutproze trad. de Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., 1952. - 94 p.)
La Venecia Komercisto (Trad. Alfred E. Wackrill. - London: British Esperanto Association, 1914. - 101 p.)
La Ventego (Trad. de Ach. Motteau. - London: The Esperantist, [1903]. - 96 p.: ilustr.)
La vivo de Henriko Kvina (Trad. Humphrey Tonkin - Rotterdam, UEA, 2003, 158 p.)
ja:ウィリアム・シェイクスピア
ko:윌리엄 셰익스피어
ms:William Shakespeare
simple:William Shakespeare
th:วิลเลียม เชกสเปียร์
Aleksandro la Granda
Aleksandro la Granda (helene Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon), signifante "Defendanto de Viroj") (naskiĝis malfrue en Julio en Pella, -356, mortis la 10-an de junio, -323) estis Reĝo de Makedonio; li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egipton, kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.
Naskite Aleksandro la 3-a, li estis la filo de Reĝo Filipo la 2-a de Makedonio kaj la fifama epira princino Olimpia, en Pella, Makedonio. Laŭ kelkaj legendoj, Olimpia estis gravedigita ne de Filipo, kiu timis ŝin kaj ŝian logatecon al dormado kun serpentoj, sed de Zeŭso. Konante ĉi tiujn legendojn kaj ilian politikan utilecon, Aleksandro kutime aludis al sia patro kiel Zeŭso, anstataŭ kiel Filipo.
Norde kaj oriente de klasika Grekio, Makedonio estis konsiderata de la plejparto de la grekoj kiel fremda kaj duon-barbara. Olimpia mem devenis de Epiro, alia duon-greka ŝtato nordokcidenta de la greka duoninsulo.
Filipo elektis Aristotelon kiel repetitoron de la juna Aleksandro, kaj ilia rilato daŭris dum la tuto de la vivo de Aleksandro; eĉ post la ekzekuto de sia nevo, Kalisteno, Aristotelo daŭris ricevi donacojn de la reĝo.
En -336, li sukcedis sian patron al la trono. La murdon de Filipo, kvankam faritan de malbonhumora junulo, kiu estis amanto de Filipo, oni nun opinias planita kun la scio kaj eble partopreno aŭ de Aleksandro aŭ de Olimpia, kaj eble de ambaŭ. Filipo milite kaj diplomatie establis makedonan hegemonion en Grekio, kaj Aleksandro ekiris en -334 al siaj famaj konkeroj, la unua kaj plej bone konata el kiuj estis la venko kaj subjugigo de Persio (kiu tiam regis grandan areon inkluzivan la modernajn landojn Irano, Irako, Sirio, kaj Turkio). Ĝis post du jaroj, li konkeris la orientan mediteranean marbordon, eniris Persion, kaj apud la urbeto Isso venkis la grandan persan reĝon Dario la 3-a.
De -332 ĝis -331, li konkeris Egipton kaj, post kiam li revenkis Darion ĉe la Batalo de Gaŭgamela, okupis Babilonon. Tiam li iris al Medio kaj Skitio, kaptis Herat kaj Samarkandon kaj daŭrigis al Hindio. Li adoptis iujn elementojn de la persaj kostumo kaj kutimoj ĉe li kortego, inkluzive notinde la kutimon de mankisado, simbola kisado de la mano, kiun la persoj faris al siaj socialaj superuloj, sed praktikon, kiun la grekoj malestimis. Tio kostis al li multe de simpatio de liaj grekaj samlandanoj. Liaj provoj kunigi persan kulturon kun siaj grekaj soldatoj ankaŭ inkluzivis amase edzigi siajn oficirojn al persaj edzinoj, kaj trejni regimenton de persaj knaboj laŭ la kutimoj de la makedonoj.
Aleksandro edziĝis al kelkaj princinoj de ekspersaj teritorioj: Roksana de Baktrio; Statira, filino de Dario la 3-a; kaj Parisato, filino de Oĥo. Iuj asertis, ke la plej granda amo de lia vivo estis lia plej bona amiko, Hefestiono; tamen, tio estas kontestata de kleruloj. Roksana finfine naskis la knabon Aleksandro la 4-a "Ego", supozeble lia filo.
Multaj el liaj soldatoj mortis kiam li kondukis sian armeon pli kaj pli orienten, tra dezertoj kaj alispeca malamika tereno. Batalinte en Hindio, li revenis okcidenten tra Makran, provante fortikigi sian imperion. Li invadis Hindion en -326 kaj batalis kontraŭ Reĝo Rupushotthama aŭ Poro ĉe la Batalo de Hidaspo.
Laŭ unu rakonto, la filozofo Anaksarĥo kontrolis la orgojlon de Aleksandro, kiam li aspiris al la honoroj de dieco, per montrado de lia vundita fingro, dirante, "Vidu la sangon de mortonto, ne de dio." Laŭ alia versio, Aleksandro mem montris la malsimilecon responde al lakea soldato.
Aleksandro havis legendan ĉevalon kun la nomo Bucefalo (bov-kapa), supozeble ido de la Ĉevalinoj de Diomedo.
La 10-an de junio, -323, antaŭ ol li revenis, li mortis pro subita febro, en la palaco de Nebukadnecaro la 2-a de Babilono. Aleksandro la Granda havis nur 33 jarojn.
Li lasis grandegan imperion de persa-greka kulturo al siaj sukcedantoj, kiuj luktis inter si por supereco super partoj de lia imperio. Kiam ĉio retrankviliĝis, preskaŭ ĉiuj liaj oficiroj forigis siajn persajn edzinojn, kaj ĉiuj krom du el liaj superaj oficiroj, lia patrino, lia edzino Roksana, lia filo Aleksandro la 4-a de Makedonio (-323 - -309), lia eksteredzeca filo Heraklo (-327 - -309, lia fratino Kleopatra, lia duonfratino Eŭridika, lia duonfrato Filipo Arrideo, estis mortaj, kaj nur unu el ili (Antipater) mortis pro naturaj kaŭzoj.
Lia imperio komence estis dividita en kvar ĉefajn partojn: Kasandro regis en Grekio, Lisimaĥo en Malgrandazio kaj Tracio, Seleŭko la 1-a Nikator en Mezapotamio kaj Sirio, kaj Ptolemeo la 1-a (aŭ Ptolemeo Soter) en Levanteno kaj Egipto.
Baldaŭ, Lisimaĥo atingis la parton de Kasandro, kaj la imperio dividiĝis en tri ĉefajn partojn, regatajn de la idoj de Ptolemeo Soter en Egipto, Antigono Monoptalmo (laŭvorte "unu-okula") en Grekio, kaj Seleŭko en subokcidenta azio. Ĝis proksimume -281, nur du dinastioj restis en la iama imperio de Aleksandro — la seleŭkida dinastio en la nordo kaj la ptolemea dinastio en la sudo.
Restis multaj eponimaj urboj: Aleksandrioj, Aleksandropoloj kaj aliaj Aleksurboj troviĝis dise tra la areo de la stranga kosmopolita miksamaso, kiun li konkeris. Kiaj ajn revoj pri ia kunigo de greka kaj persa kulturoj mortis baldaŭ post lia morto, kiam la makedonoj kaj la grekoj puŝis la persojn en malpli pontencajn postenojn -- kvankam estis grekaj sukcedantoj (notinde Eŭmeno), neniuj el la sukcedantoj estis persoj.
Oni memoras Aleksandron kiel popola heroo en Eŭropo kaj granda parto de okcidenta Azio. En Irano, aliflanke, oni memoras lin kiel la detruanton de ilia unua granda imperio kaj detruanton de Persepolo. Antikvaj fontoj ĝenerale estas verkitaj kun celo aŭ glorigi aŭ kalumnii lin, kio malfaciligas taksadon de lia efektiva karaktero. La plejparto aludas kreskantan nestabilecon kaj megalomanion en la jaroj post Gaŭgamela, sed oni ankaŭ sugestas, ke tio simple respegulas la grekan stereotipon de mediiĝinta reĝo. La murdon de lia amiko Klejto dum ebria rabio, kiun Aleksandro profunde bedaŭris, oni ofte montras, kaj ankaŭ lian ekzekuton de Filoto kaj ties patro Parmeniono pro netransdono de la detaloj de komploto kontraŭ li, sed tio eble estis prudento kaj ne paranojo. Modernaj opinioj akre dividiĝas pri tio, ĉu li estis heroa konstruanto de imperio aŭ antikva Hitlero.
Modernaj historiistoj traktas la morton de Aleksandro la Granda kaj la naskiĝon de la sukcedaj regnoj kiel la eventon, kiu dividas helenan civilizon disde heleneca civilizo. La konkeroj de Aleksandro kaj la administraj bezonoj de liaj greklingvaj sukcedantoj antaŭenigis la disvastigon de la greka lingvo kaj la greka kulturo trans orientan Mediteraneon kaj en Mezopotamion.
Vidu ankaŭ:
:Ptolemeida dinastio
:Seleŭkida dinastio
:Antigonida dinastio
:Konataj militaj komandantoj
ja:アレクサンドロス3世
ko:알렉산드로스 대왕
Cezaro
----
Historio > Romio > Romia Respubliko > Julio Cezaro
1 - Cezaro estas mallonga maniero por paroli pri Julio Cezaro
----
2 - La vorto cezaro iĝis titolo de romiaj imperiestroj, kiel ekzemple Cezaro Aŭgusto. Ĝermanoj kaj slavoj prenis ĝin por nomi siajn kajsero kaj caro(cesarz, císař k.a.), respektive.
----
3 - Cezaro estas la titolo de teatraĵo de William SHAKESPEARE
----
4 - En Esperanto aperis romano Cezaro de Mirko Jeluŝiĉ en traduko de Ivo Rotkviĉ.
----
5 - Cezaro estas departemento de Kolombio: Cezaro Departemento
----
CiceronoMarko Tulio Cicerono (latine: Marcus Tullius Cicero) (3-a de januaro, -106 - 7-a de decembro, -43) estis oratoro kaj ŝtatisto de Romio, ĝenerale konsiderata la plej granda latina proza stilisto.
Cicerono naskiĝis en Arpinum, Italio kaj mortis en Romo.
Li estis gvidanto en la lasta duon-jarcento de la Romia Respubliko. Dum lia oratorado kaj prozo estis alte taksataj, lia poezio ne ĝuis similan pozitivan reputacion.
Cicerono estis konsulo en -63 — la unua viro elektita konsulo kiu havis neniujn konsulajn prapatrojn de pli ol 30 jaroj. Li estas aparte notinda pro siaj oratoraĵoj kontraŭ Katilinio, sume estis kvar &mdash el kiuj du al la senato, kaj du al la popolo. Oni poste ekzilis lin, kaj dum ĉi tiu tempo, li verkis siajn oratoraĵojn, antaŭ ol reveni al Romo. Finfine, oni ekzekutis lin, kaj liajn manojn kaj kapon oni pendigis en la rostroj en la roma forumo.
Ĉefaj verkoj
Oratoraĵoj
- Pro Quinctio
- Pro Roscio Amerino
- Pro Roscio Comodeo
- de Lege Agraria Contra Rullum
- In Verrem
- de Imperio Cn. Pompei
- Pro Cæcina
- Pro Cluentio
- Pro Rabirio Perduellionis Reo
- In Catilinam I-IV
- Pro Murena
- Pro Sulla
- Pro Flacco
- Pro Archia
- Post Reditum in Senatu
- Post Reditum in Quirites
- de Domo Sua
- de Haruspicum Responsis
- Pro Cn. Plancio
- Pro Sestio
- In Vatinium
- Pro Cælio
- de Provinciis Consularibus
- Pro Balbo
- Pro Milone
- In Pisonem
- Pro Scauro
- Pro Fonteio
- Pro Rabirio Postumo
- Pro Marcello
- Pro Ligario
- Pro Deiotaro
- Philippics
Filozofiaj verkoj
- de Inventione
- de Optimo Genere Oratorum
- Topica
- de Oratore
- de Fato
- Paradoxa Stoicorum
- De Partitione Oratoria
- Brutus
- Orator
- De Re Publica
- de Consulatu Suo
- de Legibus
- de Finibus
- Tusculanæ Disputationes
- de Natura Deorum
- Academica
- Cato Maior de Senectute
- Laelius de Amicitia
- de Divinatione
- de Officiis
- Commentariolum Petitionis
Leteroj
- ad Atticum
- ad Familiares
- ad Quintum
- ad Brutum
:oratoraĵoj - 58 ankoraŭ ekzistas, 88 estas registritaj
:retoriko - teoriaj kaj historiaj verkoj ankoraŭ ekzistas
:leteroj - centoj da ekzistantaj leteroj publikiĝis post lia morto
:filozofio - politika filozofio, etiko, kaj teologio
Vidu ankaŭ: Katiliniaj Oratoraĵoj
Eksteraj ligiloj
Verkoj de Cicerono ĉe [http://www.thelatinlibrary.com the Latin Library]: http://www.thelatinlibrary.com/cic.html
ja:マルクス・トゥッリウス・キケロ
ko:키케로
KrasoAno de unua triumviraro kun Cezaro kaj Pompejo.
ja:マルクス・リキニウス・クラッスス
AntonioHistorio > Romio > Romia Respubliko > Antonio
----
Marko Antonio (ĉ. 83-30 a.K.) estis
romia generalo, kiu estis parto de la dua triumviraro.
Li batalis kontraŭ la respublikanoj
kune kun Julio Cezaro kaj Oktavio en la finaj tagoj de la
Romia Respubliko. Sed post kiam la respublikanoj estis fine
venkitaj en la Batalo de Filipio, li luktis kontraŭ Oktavio
pri la imperio mem. Kvankam Antonio klare estis
pli bona generalo ol Oktavio, lia pasia amoro por Kleopatra
tordis liajn juĝon kaj agojn, kaj li estis fine venkita de Oktavio en
la marbatalo de Aktio.
Antonio unuafoje renkontis Kleopatran en -41 kaj edzinigis ŝin en -37.
Antonio diris, ke Herkulo estis lia praulo kaj Bakĥo lia
modelo. Kaj Antonio ja estis diboĉa en paco, sed en milito estis
virta kaj, post la morto de Julio Cezaro, la plej bona generalo
de Romio. Li partoprenis en la tri decidigaj bataloj de sia
tempo: Farsalio (-48) kun Julio Cezaro kontraŭ Pompeo,
Filipio (-42) kun Oktavio kontraŭ Marko Bruto kaj Aktio (-31)
kun Kleopatra kontraŭ Oktavio. Li estis venkita nur en la lasta.
...
ja:マルクス・アントニウス
ms:Marcus Antonius
CiceronoMarko Tulio Cicerono (latine: Marcus Tullius Cicero) (3-a de januaro, -106 - 7-a de decembro, -43) estis oratoro kaj ŝtatisto de Romio, ĝenerale konsiderata la plej granda latina proza stilisto.
Cicerono naskiĝis en Arpinum, Italio kaj mortis en Romo.
Li estis gvidanto en la lasta duon-jarcento de la Romia Respubliko. Dum lia oratorado kaj prozo estis alte taksataj, lia poezio ne ĝuis similan pozitivan reputacion.
Cicerono estis konsulo en -63 — la unua viro elektita konsulo kiu havis neniujn konsulajn prapatrojn de pli ol 30 jaroj. Li estas aparte notinda pro siaj oratoraĵoj kontraŭ Katilinio, sume estis kvar &mdash el kiuj du al la senato, kaj du al la popolo. Oni poste ekzilis lin, kaj dum ĉi tiu tempo, li verkis siajn oratoraĵojn, antaŭ ol reveni al Romo. Finfine, oni ekzekutis lin, kaj liajn manojn kaj kapon oni pendigis en la rostroj en la roma forumo.
Ĉefaj verkoj
Oratoraĵoj
- Pro Quinctio
- Pro Roscio Amerino
- Pro Roscio Comodeo
- de Lege Agraria Contra Rullum
- In Verrem
- de Imperio Cn. Pompei
- Pro Cæcina
- Pro Cluentio
- Pro Rabirio Perduellionis Reo
- In Catilinam I-IV
- Pro Murena
- Pro Sulla
- Pro Flacco
- Pro Archia
- Post Reditum in Senatu
- Post Reditum in Quirites
- de Domo Sua
- de Haruspicum Responsis
- Pro Cn. Plancio
- Pro Sestio
- In Vatinium
- Pro Cælio
- de Provinciis Consularibus
- Pro Balbo
- Pro Milone
- In Pisonem
- Pro Scauro
- Pro Fonteio
- Pro Rabirio Postumo
- Pro Marcello
- Pro Ligario
- Pro Deiotaro
- Philippics
Filozofiaj verkoj
- de Inventione
- de Optimo Genere Oratorum
- Topica
- de Oratore
- de Fato
- Paradoxa Stoicorum
- De Partitione Oratoria
- Brutus
- Orator
- De Re Publica
- de Consulatu Suo
- de Legibus
- de Finibus
- Tusculanæ Disputationes
- de Natura Deorum
- Academica
- Cato Maior de Senectute
- Laelius de Amicitia
- de Divinatione
- de Officiis
- Commentariolum Petitionis
Leteroj
- ad Atticum
- ad Familiares
- ad Quintum
- ad Brutum
:oratoraĵoj - 58 ankoraŭ ekzistas, 88 estas registritaj
:retoriko - teoriaj kaj historiaj verkoj ankoraŭ ekzistas
:leteroj - centoj da ekzistantaj leteroj publikiĝis post lia morto
:filozofio - politika filozofio, etiko, kaj teologio
Vidu ankaŭ: Katiliniaj Oratoraĵoj
Eksteraj ligiloj
Verkoj de Cicerono ĉe [http://www.thelatinlibrary.com the Latin Library]: http://www.thelatinlibrary.com/cic.html
ja:マルクス・トゥッリウス・キケロ
ko:키케로
PlatonoPlatono (-429 al -347) (greke Πλάτων; latine Plato; propre Aristokles, greke Αριστοκλής)) estis tre grava greka filozofo de Ateno kaj
fondinto de platonismo. Li estis la plej fama sekvinto de
Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio pri
Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono
instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis
la fundamenton de okcidenta filozofio. Kiel diris la usona
filozofo Alfred North WHITEHEAD, "Okcidenta filozofio nur
estas piednoto al Platono, lia ombro estas sur tute de okcidenta
penso". Platono ankaŭ profunde influis kristanan penson, precipe
per Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la
Okcidento inter 400-1250 estis plejparte
platona.
En -385 li fondis la lernejon, la Akademio, kiu daŭris
ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita de la imperiestro
Justiniano pro ĝia nekristana instruo.
Platono verkis en la greka lingvo kun la plej bona stilo de
iu ajn aŭtoro. En lia juneco li deziris esti poeto verkanta
teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion: ili estis
verkita kiel dialogoj: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas
pri iu demando, demandante kaj respondante unu al alian. Sokrato
kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la
ĉefrolanto -- kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas
jesantoj. Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de
"jes" ol iu ajn alia greka verko. El la dialogoj venas la Sokrata
metodo de instruado en kio la lernisto estas instruata per
demandoj.
greka lingvo
La dialogoj diskutas pri la plej bazaj demandoj de nia ekzisteco, ekzemple:
- Kio estas justeco? (Respubliko)
- Kio estas esto mem kaj neesto? (Parmenides)
- Kio estas lingvo? (Teeteto)
- Kio estas reala? (Respubliko)
- Kiel estas realo konstruita? (Timeo)
Lia ĉefa verko estis la Respubliko (greke, Politeia). En
tiu verko, Platono rezonis pri la perfekta civito aŭ ŝtato
kaj per tiu pri justeco. Li diris ke justeco kuŝas ne en la bono
de la individuo sed en la bono de la ŝtato. Fakte, en lia
civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobela mensogo")
kaj legus purigitan literaturon -- purigita laŭ
la bezono de la civito. En lia civito, kaj viroj kaj virinoj
batalus en milito kaj viroj ne private havus edzinon, infanojn,
domon aŭ teron. Platono kredis, ke homo estas nature nek bona
nek malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Kiel
diris Sokrato, "Homo pekas pro nescio".
En la Respubliko, Platono ankaŭ skribas pri lia teorio
de ideoj, kiun ni nomas idealismo: ĉiuj,
kiujn ni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas, ktp, estas ne tute realaj
aŭ fidindaj, sed estas nur palaj spegulitoj de la Ideoj, kiuj
estas la ververa realo. Lia fama ilustraĵo pri la Ideoj estas la
Parabolo de la Kaverno, kie la kavernanoj nur scias pri la
aĵoj de la ekstera mondo per iliaj ombroj sur la muro de la
kaverno. Esence ni loĝas en tia kaverno.
Poste, en sia maljuneco, Platono denove traktas la demandon de la
perfekta civito en Leĝoj, esence lia konstitucio de
utopio. Pli milda ol la Respubliko, ankoraŭ li metis la
bonon de la civito super tiu de la individuo. Kaj, kvankam Platono
faris leĝojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas, ke
leĝoj ekzistas pro la bono de la regantoj, ne de la regatoj aŭ
eĉ de la civito.
La tri verkoj Apologio, Krito, Fedo rakontas pri la
proceso kontraŭ Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la
senmorteco de la animo.
Verkoj (inter aliaj)
- [http://www.luin.se/inko/X26-4.pdf La respubliko]
- Apologio
- Krito
- Fedo
- Simposio
- Gorgio
- Parmenideo
- Teateto
- Sofisto
- Timeo
- Meno
- Leĝoj
- Fedro
- Protagoro
- Ion
- Sepa Letero
- [http://www.luin.se/inko/X25-5.pdf Kratilo] (Cratylus)
Sekvintoj: Cicerono, Plutarko, Marko Bruto, Plotino, Aŭgusteno, inter multaj aliaj.
Kategorio:Grekio
Kategorio:Filozofoj
ja:プラトン
ko:플라톤
ms:Plato
simple:Plato
th:เพลโต
Romo
Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj
----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio.
De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.
De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.
Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.
En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.
Legu ankaŭ pri:
[http://www.reisebuero.tk/ Roma Forumo] ~ Imperiestraj Forumoj
Kategorio:Italio
Kategorio:Urboj de Italio
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Rom
ja:ローマ
ko:로마
simple:Rome
GrekioGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Grekio
----
Dosiero:gr.gif
greke Ellada Ελλάδα
Lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj.
- Landkodo: GR.
- E-nomo: [a] Grekujo, Greklando; [o] Greka Respubliko.
- Nacia nomo: Ελληνική Δημοκρατία (Elliniki Dhimokratia)
- Naturo: la plej granda insulo estas Kreto, la plej alta pinto monto Olimpo (2.917 m).
- Areo: 131.900 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Karolos PAPOULJAS.
- Ĉefurbo: Ateno (3.027 mil).
- Urboj: Saloniko (706 mil), Patraso (155 mil), Iraklion (111 mil).
- Adm. divido: 10 regionoj kaj 52 nomoj (provincoj).
- Loĝantaro: 10.467 mil (1995), inter ili Grekoj - 95,6%.
- Etnaj minoritatoj: Valaĥoj (ĉ. 300 000); Turkoj (ĉ. 150 000); Pomakoj (ĉ. 30 000); Albanoj; bulgardevenaj slavoj.
- Ŝtatlingvo: greka.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
- Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj.
- GNP: totala - 122 mlrd $; pokapa - 8.210$.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 leptoj: greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta])
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1829 Grekio akiris sendependecon de Osmana Imperio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.
- Heredaĵo: Apolona templo, Delfo, Atena Akropolo, Atona monto, insulo kaj urbo Rodoso, Olimpio, Kreto; helena civilizo, grekaj epopeoj - Iliada kaj Odisea (VIII jc a.K.)
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Grekio
- Landnomoj
- Greka-turka milito (1919-1922)
!
fiu-vro:Kriika
ja:ギリシャ
ko:그리스
ms:Yunani
roa-rup:Gârţii
simple:Greece
th:ประเทศกรีซ
zh-min-nan:Hi-lia̍p
AntonioHistorio > Romio > Romia Respubliko > Antonio
----
Marko Antonio (ĉ. 83-30 a.K.) estis
romia generalo, kiu estis parto de la dua triumviraro.
Li batalis kontraŭ la respublikanoj
kune kun Julio Cezaro kaj Oktavio en la finaj tagoj de la
Romia Respubliko. Sed post kiam la respublikanoj estis fine
venkitaj en la Batalo de Filipio, li luktis kontraŭ Oktavio
pri la imperio mem. Kvankam Antonio klare estis
pli bona generalo ol Oktavio, lia pasia amoro por Kleopatra
tordis liajn juĝon kaj agojn, kaj li estis fine venkita de Oktavio en
la marbatalo de Aktio.
Antonio unuafoje renkontis Kleopatran en -41 kaj edzinigis ŝin en -37.
Antonio diris, ke Herkulo estis lia praulo kaj Bakĥo lia
modelo. Kaj Antonio ja estis diboĉa en paco, sed en milito estis
virta kaj, post la morto de Julio Cezaro, la plej bona generalo
de Romio. Li partoprenis en la tri decidigaj bataloj de sia
tempo: Farsalio (-48) kun Julio Cezaro kontraŭ Pompeo,
Filipio (-42) kun Oktavio kontraŭ Marko Bruto kaj Aktio (-31)
kun Kleopatra kontraŭ Oktavio. Li estis venkita nur en la lasta.
...
ja:マルクス・アントニウス
ms:Marcus Antonius
Latina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
----
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno:
la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
als:Latein
ja:ラテン語
ko:라틴어
simple:Latin language
th:ภาษาละติน
zh-min-nan:Latin-gí Category:British supercentenariansCategory:Supercentenarians
Supercent
cheap tickets pociel gadu edinburgh hotel disco polo
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
1922 en football
Chronologie du football
1921 en football - 1922 en football - 1923 en football
----
Les faits marquants de l'année 1922 en football
Janvier
- 15 janvier : Au Stade de Colombes, l'équipe de France s'impose 2-1 face à l'
|
Domus Aurea
La Domus Aurea est le palais que se fit bâtir Néron à Rome après l'incendie de la ville en 64, sur les décombres des quartiers de Rome partis en fumée. C'était un somptueux bâtiment : traversant toute la ville, il était comme une reconstitution du Monde en miniature que Néron s'était fait construire rien que pour lui. Il y avait une pièce qui, paraît-il tournait sur elle même grâce à un savant système de rot
|
|
|
Cowper
Cowper est le nom de famille de diverses personnes :
- Steve Camberling Cowper, politicien américain et gouverneur de l'Alaska (né en 1938),
- William Cowper, un poète anglais (1731–1800),
- William Cowper, 1er comte Cowper, lord chancelier d'Angleterre (vers 1665-1723)
- William Cowper
|
Stahl
Le nom de Stahl est celui de plusieurs personnalités (par ordre alphabétique) :
- Franz Stahl, guitariste américain
- Friedrich Julius Stahl, (1802-1861), philosophe allemand du droit
- Georg Ernst Stahl, (1660-1734), médecin et chimiste allema
|
Phallocentrisme
Le phallocentrisme, est un terme de 1927, désignant la centration de la théorie psychanalytique sur le phallus.
Le phallus au centre de tout
Phallus oedipien
Voir aussi Phallus#Psychanalyse et phallus.
La place du phallus dans la métapsychologie s'exprime notamment par le conflit œdipien. Dans le
|
|