Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Plutono

Plutono

  • Nomo: Plutono (Sol IX)
  • Alteco: 2,34 Mm
  • Maso: 1,32 . 1022kg (0,0022 de la Tero)
  • Loko: la 9-a planedo, 5,91352 . 1012m for de la Suno (39,44 A).
  • Tago: 552,1 ks (6t 9h 22min)
  • Jaro: 7,8163 Gs (247,69 terjaroj)
  • Gravito: 0,49 m/s2 (0,05 de la tergravito)
  • Temperaturo: 37 K
  • Atmosfero: metano kaj nitrogeno
  • Koloro: nekonata
  • Satelitoj: 3 (2 sennomaj): Ĥarono, S/2005 P 2, S/2005 P 1
  • Eltrovinto: Clyde TOMBAUGH, en la jaro 1930
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 . 109 jaroj.
Plutono estas nuntempe la plej malproksima planedo konata, sed probable ekzistas almenaŭ unu alia: la movo de Neptuno ne estas tute klarigebla per la movo de la planedoj konataj. Ĉar Plutono iafoje estas pli proksime de la Suno, ol Neptuno, ĝi eble iam estis luno de Neptuno. (Plutono estis pli proksima de la Suno, ol Neptuno, ekde la 7-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de februaro 1999. Ĝi nun restos la naŭa planedo ĝis la jarcento 23-a). Plutono havas atmosferon de maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, metana glacio. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn (vintro kaj vintrego!) kaj polusajn glaciojn. Ĉu estas Plutono vera planedo? Ĝi estas tre malgranda: Merkuro estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Ioo, Eŭropo (luno), Ganimedo, Kalistoo, Titano (luno) kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al la lunoj de Neptuno, kaj eble iam estis ties vera luno. Aliflanke, Plutono povas esti nur la plej granda asteroido de malproksima asteroidaro, la Asteroida Kujper-zono (inter 30 A kaj 100 A), estante frato de la asteroido Ĥirono kaj Hidalgo. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la strio de Zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno. Du novaj satelitoj eble estis malkovri en 2005. Tritono ---- Vidu ankaŭ:
- Plutono (dio) Kategorio:SunsistemoKategorio:Astronomio ja:冥王星 ko:명왕성 ms:Pluto simple:Pluto (planet) th:ดาวพลูโต

Gravito

zh-min-nan:Tāng-le̍k La gravito estas la forto kiu efikas inter masoj. Ĝi kaŭzas ke ĉiuj mashavaj objektoj altiras, t. e. tendencas alproksimigi, sin reciproke. La rezultanta forto dependas je la distanco(j) kaj je la rilato(j) inter la masoj. Gravito ankaŭ tenas Teron sur ĝia vojo ĉirkaŭ la suno. Neŭtono unue priskribas la leĝon de tiu fenomeno matematike. Laŭ li, la forto inter du mashavantaj objektoj estas F_g = \frac kie m1 kaj m2 estas la masoj de la objektoj, r la distanco inter la du objektoj (aŭ iliaj pezcentroj) kaj G la gravita konstanto, G ≈ 6,67259 · 10-11 N · m2 · kg-2. Tio estis la unua fizika teorio, kiu aplikeblas en la astronomio, el kiu sekvis la Leĝoj de Keplero, permesis prognozojn pri la reveno de kometoj, kaj faris la dinamikon de la sunsistemo komprenebla. La gravitoteorio de Neŭtono estas limkazo (por malgrandaj rapidecoj kaj relative malgrandaj masoj) de la ĝenerala teorio pri relativeco de Albert EINSTEIN. La lasta speciale gravas por la priskribo de la kosmo, ĉar por grandaj distancoj la gravito estas la dominanta forto. Se la gravito estas priskribebla per iu kvantuma kampoteorio (kvanta gravito), la gravitono (partiklo, kiu ĝis nun nur estas hipotezo) devas ekzisti. Tiam la gravitono rolas simile kiel la fotono en la elektromagneta interefiko. La gravito estas senkontakta interefiko, ekzemple la altiro inter Suno kaj Tero efikas tra la vakuo. Tiel ĝi similas al la elektromagneta interefiko, kiun (ĉar pli forta) oni jam povas rimarki en malgrandaĵoj (ekzemple magneto, elektra motoro, atomoj, molekuloj). La gravito estas la plej malfortaj de la kvar fundamentaj fortoj, tamen por grandaj distancoj ĝi estas la sola forto, ĉar ĝi estas ŝirmata per nenio kaj la efikoj de la masoj adiciiĝas (ne ekzistas forpuŝa gravito). Laŭ Neŭtono la gravito estas malproksima forto. Tio signifas, ke ŝanĝo en la fonto tuj efikas en la tuta spaco. Male, ŝanĝo en elektromagneta kampo disvastiĝas nur kun rapideco de lumo - temas pri proksima forto. En la speciala teorio de relativeco, tuja disvastiĝo problemas pro la relativeco de samtempeco. Tial Albert EINSTEIN formulis sian ĝeneralan teorion de relativeco, laŭ kiu la gravito kauzas kurbecon de la spacotempo, kiu disvastiĝas maksimume rapide kiel la lumo. Vidu gravitokampo.

Karono (luno)

Karono (aŭ Ĥarono) estas la sola luno konata de planedo Plutono. Distanco al Planedo: 19.640 km Diametro: 1.192 km Malkovrita de usona astronomo Jim CHRISTY en 1978, ĝi havas unu seponon de la maso de Plutono kaj ĝia surfaco similas esti formata el glacia akvo sen apero de metano. Kategorio:Sunsistemo ja:カロン (衛星) simple:Charon

Clyde TOMBAUGH

Sciencisto > Astronomo > Clyde TOMBAUGH ---- Clyde TOMBAUGH (naskiĝis la 4an de februaro, 1906, mortis la 17an de januaro, 1997) estis usona astronomo kiu famiĝis pro la malkovro de la planedo Plutono je la 18-a de februaro 1930 en la Lowell Observatory en Flagstaff, Arizono. Notinde estas, ke li tiutempe nur estis helpastronomo. En 1932 li komencis studadon en la Universitato de Kansaso, kie li en 1939 doktoriĝis. Dum sia kariero Clyde TOMBAUGH krom Plutonon malkovris 775 asteroidojn. ja:クライド・トンボー

Neptuno

Dosiero:neptune.jpg
Foto de la Vojaĝanto 2 de NASA. Somere 1989, Vojaĝanto 2 unue observis la Neptunon, sia fina planeda celo. Ĝi vojaĝis proksime 4.950 km super Neptuno.
1989 ---- Kategorio:Sunsistemo ja:海王星 ko:해왕성 ms:Neptun simple:Neptune (planet) th:ดาวเนปจูน

7-a de februaro

Historio > Tagoj > la 7-a de februaro ---- La 7-a de februaro estas la 38-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 327 tagoj restas (328 en superjaroj). Je la 7-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1992 : Eŭropa Unio formiĝis en Maastricht, Nederlando

Naskiĝoj


- 1812 : Charles DICKENS, Britio
- 1885 : Sinclair LEWIS
- 1900 : Tibor CZITROM

Mortoj


- 1823 : Ann RADCLIFFE
- 1922 : Fernand DORÉ

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 7-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.

Vidu ankaŭ jenon:


- Historio - Tagoj ja:2月7日 ko:2월 7일 simple:February 7 th:7 กุมภาพันธ์

11-a de februaro

Historio > Tagoj > la 11-a de februaro ---- La 11-a de februaro estas la 42-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 323 tagoj restas (324 en superjaroj). Je la 11-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1812 : Usono: La ŝtatestro de Masaĉuseco Elbridge GERRY faris la unuan fi-dislimadon (kiu ricevis la nomon en la angla gerrymandering).

Naskiĝoj


- 1780 : Karoline VON GÜNDERODE
- 1847 : Edisono, Usono
- 1897 : Emil POST, frua komputikisto

Mortoj


- 1963 : Sylvia PLATH, Britio
- 1978 : Harry MARTINSON

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 11-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.

Vidu ankaŭ jenon:


- 10-a de februaro | 12-a de februaro
- 11-a de januaro | 11-a de marto
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Februaro ja:2月11日 ko:2월 11일 simple:February 11 th:11 กุมภาพันธ์

Atmosfero

Atmosfero povas esti
- astra atmosfero, ekzemple
  - tera atmosfero
  - stela atmosfero
- mezurunuo de premo pri gasoj aŭ vaporoj . 1 atm = 1013,25 mbar = 101 325 Pa (vidu: paskalo).
- cirkonstancaro, ĉe kiu iu vivas aŭ io okazas; etoso. Kategorio:Meteologio

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Marso

Vidu ankaŭ dio Marso. Ne konfuzu ĝin kun mardomarto. ----
  • Nomo: Marso (Sol IV)
  • Diametro: 6794 km
  • Maso: 0,64219 . 1024 kg (0,107 da tero)
  • Loko: la 4-a planedo, 227,94 milionoj km for de la Suno (1,52 AU).
  • Tago: 88 642,6 s (24h 37m 22,6s)
  • Jaro: 59,355 Ms (686,98 tertagoj)
  • Gravito: 3,7 m/s2 (0,38 da tergravito)
  • Temperaturo: 190 K – 240 K
  • Atmosfero: 95% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 1,6% argono (premo: 7 mb)
  • Koloro: ruĝa (hejmo de giganta, ruĝa porko, laŭ melanezianoj)
  • Lunoj: 2: Fobo, Dejmo
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
  • Nuna loko en la Zodiako: Virgo (decembro 2002)
Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma, dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo : la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via sango bolus!
Dosiero:vikinglander1-1-thumb.jpg
La surfaco de Marso fotografita per la spacprobo Viking.
[http://www.wikipedia.com/upload/vikinglander1-1.jpg Pligrandigu bildon]

Geografio

Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka estas la sama. La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo. Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo. Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"), kiu estas 24 km alta de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro. (Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).

Vivo?

Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso ebligas – nun aŭ iam – vivon? Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa vivo alternadis: Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson WELLES pri La Milito de Mondoj laŭ romano de H. G. WELLS pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava novaĵo! H. G. WELLS Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. WELLS en 1898 en Milito de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-aj jaroj en sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion". Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 & 2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis. Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis ankoraŭ denove. En 1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj, kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.

La Nova Flugaro

La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter 1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj esplori la supraĵon. La misio de Pathfinder ankaŭ alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares, helena samvalorulo de romia Marso"), kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon, Sojourner, por esplori la terenon. En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita. La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el Eŭropo (Beagle 1 estis la ŝipo de Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la ) kaj surmarsiĝis la . Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco. Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter. En 2003, Marso estis 56 milionojn da km proksime de Tero -- la plej proksima distanco ĝis 2287. La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia Dio Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro.
- John Hickman The Political Economy of Very Large Space Projects Journal of Evolution and Technology. Vol. 4, November 1999. [http://www.transhumanist.com/volume4/space.htm Terraforming] ---- Kategorio:Sunsistemo als:Mars (Planet) ja:火星 ko:화성 ms:Marikh simple:Mars (planet) th:ดาวอังคาร

Merkuro

Merkuro estas la unua planedo, la plej proksima al la Suno. Kun Venuso, ĝi ankaŭ estas la plej varmega: 700 K dum tago, sufiĉe varmega pro fandi plombon. Sed spite de ĝia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100 K d um nokto, pro la manko de densa atmosfero. Merkuro estas pli malgranda ol Marso sed pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: la supraĵo estas plena de krateroj kaj montoj. La krateroj estas faritaj de la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro, 3,6 miliardojn da jaroj en aĝo. La frapo, kiu kreis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro. Unu mistero pri Merkuro estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi sugestas, ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aŭ la Suno multe pli brila. La tago de Merkuro estas la plej longa -- 176 tertagoj -- kaj -- estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj)! Merkuro turniĝas -- tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rapide ĉirkaŭ la Suno, ke la Suno iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen! Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de >Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ĝia supraĵo. Nia nuna scio pri Merkuro similas tiun pri la Luno ĉirkaŭ 1950. La usona sondilo MESSENGER –- anglalingva akronimo de 'MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging' = Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro -- estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 kaj komencis 6-jaran vojaĝon al Merkuro. Ĉefaj taskoj de la sondilo estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.3-an de aŭgusto ---- Kategorio:Sunsistemo ja:水星 ko:수성 ms:Utarid simple:Mercury (planet) th:ดาวพุธ

Ioo


- Eltrovo: la 7-a de januaro 1610, far Galileo
- Diametro: 3630 km
- Maso: 8,94x1022 kg
- Maso: 0,014960 (Tero = 1)
- Surfacogravito: 0,183 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 421.600 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: 5,905 Rj
- Averaĝa distanco el la Suno: 5,20 AU
- Orbita periodo: 1,769138 tagoj
- Rotacia periodo: 1,769138 tagoj
- Denso: 3,57 gm/cm3
- Orbita discentreco: 0,0041
- Orbita kliniĝo: 0,040 gradoj
- Orbita rapido: 17,34 km/s
- Liberiga rapido: 2,56 km/s
- Vidluma albedo: 0,61
- Surfaca ĥemikonsisto: sulfuro Satelito de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la Sunsistemo. Ĝia nomo devenas el Ioa, kiu estis amoratino de Jupitero. Ioo estas la plej proksima galileja satelito elde de Jupitero. Ĝia proksimeco de la giganta planedo kaŭzas la fandiĝon de ĝia kerno, pro la efikoj de tajda frapvarmigo. Tiu frapvarmigo respondecas pri la tre aktiva vulkanismo de tiu astro. La vulkanismo estas tiel intensa, ke la Ioa surfaco estas la plej juna de la tuta Sunsistemo - ĝi ĉiam estas renovigita de novaj elvulkanaj materialoj. Kategorio:Sunsistemo als:Io (Mond) ja:イオ (衛星)

Ganimedo


- Eltrovo: en 1610, far Galilejo
- Diametro: 5262,4 km
- Maso: 1,482x1023 kg
- Surfacogravito: 0,1449 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 1 070 000 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: ??? Rj
- Orbita periodo: 7,15458 tagoj
- Rotacia periodo: 7,15458 tagoj
- Denso: 1,936 gm/cm3
- Orbita discentreco: 0,0015
- Orbita kliniĝo: 0,195 gradoj
- Vidluma albedo: 0,43 Ganimedo estas la plej granda satelito de Jupitero, kaj eĉ la plej granda satelito en la tuta Sunsistemo. Ĝi estas pli granda ol Merkuro sed nur duone peza. Ganimedo estas multe pli granda ol Plutono. Ĝi estis eltrovita en 1610 far Galilejo, kun la aliaj galilejaj satelitoj. Ĝi estas ankoraŭ nomata Jupitero III. Kategorio:Sunsistemo ja:ガニメデ (衛星) ko:가니메데 (위성)

Titano (luno)

Titano estas granda luno de Saturno (pli granda ol Merkuro). Ĝi estis malkovrita je la 25-a de marto, 1655 de la nederlanda astronomo Christiaan HUYGENS, kaj ĝi estis la unua satelito en nia sunsistemo malkovrita post la Galilejaj lunoj de Jupitero. Ĝi estas malvarma luno (-180 °C) kaj havas kompleksan gasan atmosferon, kiu, laŭ la astrosciencistoj, similas la primitivan kemian kondiĉon de la Tero. Ĝi estas la sola konata luno en nia sunsistemo kiu havas plenan atmosferon. Tero La 14-a de januaro, 2005 la sondilo "Huygens" [Hojĥens] (de Eŭropa Spaca Agentejo, ESA) atingis la grundon de Titano, post 7 jarojn longa vojaĝo sur la la NASA-a (Usona Spaca Agentejo) kosmoŝipo "Cassini" [Kassini]. La misio "Cassini-Huygens" startis en 1997. Dum Cassini orbitis ĉirkaŭ Titano kaj analizis la saturnan lunon el spaco, la robota laboratorio Huygens studis la konsiston de la atmosfero de Titano, registris fizikajn datenojn kaj sonojn, kaj fotis la titanan surfacon. Huygens estas la unua homara kosmoveturilo, kiu atingis la surfacon de unu el la "eksteraj planedoj", la planedoj, kiuj estas transe de Marso, en la ekstera parto de la sunsistemo. La unuaj bildoj ŝajne montris mallongajn, stumpajn drenadajn kanalojn direktiĝantajn al "marbordo", kaj glaciajn blokojn disŝutitajn ĉirkaŭ la alteriĝo-punkto. La astrosciencistoj esperas, ke la misio de Huygens povos plibonigi niajn sciojn pri la primitiva Tero, kie la vivo ekis. Marso Marso

Eksteraj ligiloj:


- ESA: http://www.esa.int/SPECIALS/Cassini-Huygens/index.html (oficia retpaĝo de la misio) (angla)
- NASA: http://www.nasa.gov/mission_pages/cassini/main/index.html (oficia retpaĝo de la misio) (angla)
- http://anthony.liekens.net/index.php/Main/Huygens (bonaj bildoj de la misio) (angla) Kategorio:Lunoj de Saturno Kategorio:Sunsistemo ja:タイタン (衛星) ko:티탄 (위성) zh-min-nan:Titan (oē-chheⁿ)

Tritono


- Malkovro: en 1846, far William LASSELL
- Diametro: 2706.8 km
- Areo: 23,018,000 km²
- Maso: 2.147×1022
- Surfaca gravito: 0.78 m/s2
- Orbita periodo: -5.877 tagoj
- Denso: 2.05 g/cm3
- Vidluma albedo: 0,76 Nitrogeno 99.9%, Metano 0.1% Tritono estas natura satelito de Neptuno, malkovrita 17 tagojn post la propra planedo. Ĝia nomo devenas el Dio Tritono, la sondilo Vojager 2 malkovris en 1989 vulkanan aktivecon, tre strangan en tiom malvarma astro, ĝia surfaco similas al melono kaj konsistas el glacia nitrogeno, ĝia surfaca temperaturo estas -235 gradoj, eble la plej malalta en la konata Sunsistemo. Kategorio:Sunsistemo

Plutono (dio)

Plutono estas la romia dio de la malluma, malvarma infero aŭ Hadeso. Laŭ la antikvaj Romanoj, la animoj de la mortintoj iras al la subtera regno de Plutono. La pramisto Karono kondukas la mortintojn trans la Riveron Stikson. Cerbero, feroca hundo kun tri kapoj, gardas Hadeson. La bela diino Prozerpina loĝas kun Plutono dum la ses plej malvarmaj monatoj de la jaro, ĉar ŝi manĝis ses granato-semojn. Plutono ne estas Pluto, la greka dio de riĉo, sed li similas la grekan dion Hadeson. Plutono donis sian nomon al la planedo Plutono. La luno de Plutono nomiĝas Karono, la pramisto de la romia dio. ja:プルート

Kategorio:Sunsistemo

Kategorio:Astronomio Kategorio:Kosmo ja:Category:太陽系 ko:분류:태양계 th:Category:ระบบสุริยะ

Kategorio:Astronomio

Kategorio:Scienco ja:Category:天文学 ko:분류:천문학 ms:Category:Astronomi simple:Category:Astronomy th:Category:ดาราศาสตร์ zh-min-nan:Category:Thian-bûn-ha̍k

1967

Siglo: Tabla anual siglo XX (Siglo XIX - Siglo XX - Siglo XXI) Década: Años 1930 - Años 1940 - Años 1950 - Años 1960 - Años 1970 - Años 1980 - Años 1990 Años: 1962 1963 1964 1965 1966 - 1967 - 1968 1969 1970 1971 1972 ----
Año Internacional del Turista por las Naciones Unidas
----

Acontecimientos


- 13 de enero - Togo: en un golpe de estado el coronel Eyadema, jefe del ejército derroca al presidente Grunitzky.
- 27 de enero - Cabo Cañaveral: se incendia el Apolo I, falleciendo los astronautas Grissom, White y Chaffee.
- 19 de abril - Swazilandia: Elecciones generales.
- 5 de junio al 10 de junio - Israel: se desarrolla la Guerra de los Seis Días contra Egipto, Jordania y Siria.
- 23 de julio - Puerto Rico: se realiza el primer plebiscito sobre su status.
- 3 de diciembre - Sudáfrica: primer trasplante de corazón realizado por un equipo liderado por Christiaan Barnard.
- Grecia: Golpe de Estado de los coroneles.
- Guerra de los Seis Días entre Israel y Egipto.

Arte y literatura


- Gabriel García Márquez - Cien años de soledad.

Ciencia y tecnología


- Primer trasplante de corazón en Sudáfrica.
- Sintetización del ADN.

Deporte


- Denny Hulme se consagra campeón del mundo de Fórmula 1.

Cine

Música


- The Beatles- Sgt. Pepper’s Lonely Hearts Club Band (junio), Magical Mystery Tour (noviembre)
- Jimi Hendrix hace su debut con Are You Experienced?.
- Pink Floyd debuta con The Piper at The Gates or Dawn y luego edita London '66-'67
- Rolling Stones - Between the Buttons, Flowers, Their Satanic Majesties Request
- The Doors - The Doors (febrero), Strange Days (diciembre)
- Velvet Underground - The Velvet Underground & Nico, White Light/White Heat
- David Bowie - David Bowie
- Love - Forever Changes
- Cream - Fresh Cream
- Moby Grape - Moby Grape
- The Byrds - Younger Than Yesterday, Greatest Hits
- Jefferson Airplane - Surrealistic Pillow
- Buffalo Springfield - Buffalo Springfield Again
- Who - The Who Sell Out
- Bob Dylan - John Wesley Harding
- Otis Redding - Live in Europe
- Merle Haggard - Branded Man
- Albert King - Born Under a Bad Sign

Premios Nobel


- FísicaHans Albrecht Bethe
- QuímicaManfred Eigen, Ronald George Wreyford Norrish y George Porter
- MedicinaRagnar Granit, Haldan Keffer Hartline y George Wald
- LiteraturaMiguel Angel Asturias
- Paz – 1/3 destinado al fondo principal y 2/3 al fondo especial de esta sección del premio

Nacimientos


- 14 de enero - Emily Watson actriz británica
- 18 de mayo - Heinz-Harald Frentzen, piloto de Fórmula Uno alemán.

Fallecimientos


- 19 de abril - Konrad Adenauer, canciller alemán.
- 23 de febrero - Pepe Arias, actor cómico argentino.
- 15 de mayo - Edward Hopper, pintor estadounidense.
- 10 de junio - Spencer Tracy, actor estadounidense.
- 1 de agosto - Richard Kuhn, químico alemán, premio Nobel de Química en 1938.
- 15 de agosto - Manuel Prado y Ugarteche, presidente del Perú (1939-1945 y 1956-1962).
- 7 de octubre - Norman Angell, escritor y político británico, premio Nobel de la Paz en 1933.
- 9 de octubre - Che Guevara, médico y revolucionario argentino.
- 17 de octubre - Puyi, emperador chino. Categoría:Siglo XX ja:1967年 ko:1967년 ms:1967 simple:1967 th:พ.ศ. 2510

Sklep Nurkowy Odszkodowanie poker niusy programy










































:: RELATED NEWS ::
Kirchstetten (Niederösterreich)
Kirchstetten ist eine Gemeinde mit 1.814 Einwohnern im Bezirk Sankt Pölten-Land in Niederösterreich.

Geografie

Kirchstetten liegt im Mostviertel in Niederösterreich. Die Fläche der Gemeinde umfaßt 17,76 Quadratkilometer. 22,28 Prozent der Fläche sind bewaldet. Katastralgemeinden sind Aschberg, Doppel, Fuchsberg, Gstockert, Hinterholz, Kirchstetten, Ober-Wolfsbach, Paltram, Pettenau, Senning, Sichelbach, T
Loich
Loich ist eine Gemeinde mit 669 Einwohnern im Bezirk Sankt Pölten-Land in Niederösterreich.

Geografie

Loich liegt im Mostviertel in Niederösterreich. Die Fläche der Gemeinde umfaßt 24,51 Quadratkilometer. 65,02 Prozent der Fläche sind bewaldet. Katastralgemeinden sind Dobersnigg, Hammerlmühlgegend, Loich, Loicheckgegend, Oedgegend, Rehgrabengegend, Schroffengegend, Schwarzengrabengegend, Siedlung.

Geschichte

Im Altertum war das Gebiet
Maria-Anzbach
Maria-Anzbach ist eine Marktgemeinde mit 2.621 Einwohnern im Bezirk Sankt Pölten-Land in Niederösterreich.

Geografie

Maria-Anzbach liegt im Mostviertel in Niederösterreich. Die Fläche der Marktgemeinde umfaßt 18,19 Quadratkilometer. 36,31 Prozent der Fläche sind bewaldet. Katastralgemeinden sind Burgstall, Furth, Götzwiesen, Groß-Raßberg, Gschwendt, Hof, Hofstatt am Anzbach, Klein-Weinberg, Knagg, Maierhöfen, Maria-Anzbach, Oed, Pameth, Unter-
Markersdorf-Haindorf
Markersdorf-Haindorf ist eine Marktgemeinde mit 1.799 Einwohnern im Bezirk Sankt Pölten-Land in Niederösterreich.

Geografie

Markersdorf-Haindorf liegt im Mostviertel in Niederösterreich. Die Fläche der Marktgemeinde umfaßt 16,67 Quadratkilometer. 1,94 Prozent der Fläche sind bewaldet. Katastralgemeinden sind Haindorf, Knetzersdorf, Mannersdorf, Markersdorf an der Pielach, Mitterau, Mitterndorf, Nenndorf, Poppendorf, Winkel, Wultendorf.

Gesch

Michelbach (Niederösterreich)
Michelbach ist eine Marktgemeinde mit 921 Einwohnern im Bezirk Sankt Pölten-Land in Niederösterreich.

Geografie

Michelbach liegt im Mostviertel in Niederösterreich. Die Fläche der Marktgemeinde umfaßt 24,95