Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Pollando

Pollando

Geografio > Eŭropo > Pollando ---- Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo. Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio. Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj. La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025. Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio. De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo. En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis. La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000). Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj): right
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16] Tyniec

Memorindaĵoj

Image:Varsovie04-32.jpg|Warszawa Image:Warsaw modern buildings.jpg|Warszawa Image:Wilanow palace.jpg|Warszawa Image:Warsaw palace.jpg|Warszawa Image:Warszawa Namiestnikowski.png|Warszawa Image:Warszawa Copernicus.png|Warszawa Image:Warsaw church.jpg|Warszawa Image:Warsaw church1.jpg|Warszawa Image:Krakow_Sukiennice.jpg|Krakow Image:Piazza_del_Mercato_di_Cracovia.JPG|Krakow Image:Krakow-Wawel-Courtyard.jpg|Krakow Image:Krakow-Wawel_cathedral.jpg|Krakow Image:Kalplica wawel.jpg|Krakow Image:Krakow nagrobek Kazimierza W.jpg|Krakow Image:Krakau_PeteruPaul.jpg|Krakow Image:Krakow_Boze_Cialo-2.jpg|Krakow Image:Teatr Slowackiego.JPG|Krakow Image:Gothic altar veit stoss.jpg|Krakow Image:Pl-gdansk-neptun2004.jpg|Gdansk Image:ZURAW-Gdansk 2004 ubt.jpeg|Gdansk Image:Bazylika mariacka gdansk ubt.jpeg|Gdansk Image:Gdansk Radhuset.jpg|Gdansk Image:Oliwa kathedraal.jpg|Gdansk Image:Wroclaw 1.jpg|Wroclaw Image:Breslau-rathaus.jpg|Wroclaw Image:Wroclaw-Katedra-3.jpg|Wroclaw Image:Wroclaw-AulaLeopoldina4.jpg|Wroclaw Image:Torun-Rynek-ratusz-2.jpg|Torun Image:Torun-palac-dambskich.jpg|Torun Image:Ratusz Poznan od Wielkiej.jpg|Poznan Image:Poznan Fara 106-07.jpg|Poznan Image:Lublin Archikatedra.jpg|Lublin Image:Bydgoszcz Spichrze.jpg|Bydgoszcz Image:Rogalin palac (1).jpg|Rogalin Image:Pulawy palac czartoryskich.jpg|Pulawy Image:Poland - Ksiaz castle.jpg|Ksiaz Image:Zamek w Pszczynie003 kpjas.jpg|Pszczyna Image:Jasna Góra 20050919.JPG|Czestochowa Image:Kielce palace 2.jpg|Kielce Image:Zamosc ratusz.jpg |Zamosc Image:Poland Baranow - Castle.jpg|Baranow Sandomierski Image:Kazimierz Dolny (kamienica pod sw Mikolajem i Krzysztofem) 01.jpg|Kazimierz Dolny Image:Janowiec dziedziniec.jpg|Janowiec Image:Nowy Wiśnicz.jpg|Nowy Wisnicz Image:Ogrodzieniec.jpg|Ogrodzeniec Image:Rzeszów zamek 2004b.jpg|Rzeszow Image:Malbork zamek zblizenie.jpg|Malbork Image:Poland Frombork - Cathedral Hill.jpg|Frombork Image:Golub-Dobrzyn2.jpg|Golub-Dobrzyn Image:Kwidzyn zamek.JPG|Kwidzyn Image:Moszna zamek4.jpg|Moszna Image:Tatry Panorama01xxx.jpg|Tatry als:Polen fiu-vro:Poola ja:ポーランド ko:폴란드 ms:Poland simple:Poland th:ประเทศโปแลนด์ zh-min-nan:Polska

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Wielkopolskie

Geografio > Pollando ---- Pollando Grandpolujo (pole Wielkopolskie) estas pola provinco. Ĝi havas 29.826 km² kaj en 2004 havis proksimume 3.360.300 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Poznan. Poznan Poznan ja:ヴィェルコポルスカ県

Zachodniopomorskie

Geografio > Pollando ---- Pollando Okcidenta Pomerio (pole Zachodniopomorskie) estas pola provinco. Ĝi havas 22.896 km² kaj en 2004 havis proksimume 1.694.865 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Szczecin. Szczecin Szczecin ja:西ポモージェ県

Listo de urboj de Pollando

Pollando


- Bjalistoko (Białystok)
- Elbląg=Elblag (versio por redirekto)
- Gdansko (Gdańsk)
- Katowice
- Kolobrzeg
- Krakovo (Kraków)
- Lodzo (Łódź)
- Ostrovo (Ostrów Wielkopolski)
- Plock
- Poznań
- Racibórz
- Szczecin
- Tarnów
- Varsovio (Warszawa)
- Vroclavo (Wrocław)
- Wadowice
- Włocławek
- Zakopane Provizora aldono, korektinda:
- Gdynia
- Torun
- Lodz
- Olsztyn
- Dabrowa Gornicza
- Wloclawek
- Gniezno
- Zabrze
- Bydgoszcz
- Lublin
- Czestochowa
- Sosnowiec
- Radom
- Kielce
- Gliwice
- Bytom
- Bielsko-Biala
- Rybnik
- Rydułtowy
- Rzeszów
- Stargard Szczecinski
- Tychy
- Opole
- Chorzów
- Koszalin
- Kalisz
- Grudziadz
- Jastrzebie Zdrój
- Zielona Góra
- Ruda Slaska
- Sopot
- Koscierzyna
- Kalwaria Zebrzydowska
- Wieliczka
- Zamosc
- Gorzów Wielkopolski
- Glogów
- Sucha Beskidzka
- Przemysl
- Wagrowiec
- Pila
- Mragowo
- Ilawa
- Krasnik
- Bilgoraj
- Klodzko
- Gizycko
- Suwalki
- Augustów
- Jaworzno
- Andrychów
- Ostrów Wielkopolski
- Skarzysko-Kamienna
- Grajewo
- Jordanów
- Lidzbark Warminski
- Hel, Poland
- Lubawa
- Mikolow
- Zlotoryja
- Bystrzyca Klodzka
- Mikolajki
- Wapno
- Zabierzow
-
Pollando, Listo de urboj de

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

NATO

La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (anglalingve, North Atlantic Treaty Organisation - NATO; franclingve, l'Organisation du Traité de l'Atlantique Nord - OTAN) estas internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribita en Vaŝingtono la 4-an de aprilo, 1949. La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas: :La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono. Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timata soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro, 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001. Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis post la fino de la Malvarma Milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.

Membro-Ŝtatoj

Ŝtatoj ĉisube sen kroma aliĝo-jaro estas membroj ekde la fondo en 1949.
- Belgio
- Bulgario (2004)
- Ĉeĥio (1999)
- Danio
- Estonio (2004)
- Francio
- Germanio (1955)
- Grekio (1952)
- Hispanio (1982)
- Hungario (1999)
- Islando
- Italio
- Kanado
- Litovio (2004)
- Luksemburgo
- Nederlando
- Norvegio
- Pollando (1999)
- Portugalio
- Rumanio (2004)
- Slovakio (2004)
- Slovenio (2004)
- Turkio (1952)
- Unuiĝinta Reĝlando
- Usono Grekio kaj Turkio aliĝis al la organizo en Februaro 1952. Germanio aliĝis kiel Okcidenta Germanio en 1955 kaj la germana unuiĝo en 1990 etendis membrecon al la regionoj de la eksa Germana Demokratia Respubliko GDR. Oni enlasis Hispanion en Februaro 1982 kaj la landoj de la eksa Varsovia Pakto, Pollando, Hungario, kaj Ĉeĥio faris historion per aliĝo la 12-an de marto, 1999. Francio ankoraŭ estas membro de NATO sed retiriĝis de la milita komando en 1966. Islando, la ununura membro de NATO, kiu ne havas propran militan potencon, aliĝis kun la kondiĉo, ke oni ne devigus ĝin partopreni en militado.

Historio

La 17-an de marto, 1948, Benelukso, Francio, kaj la Unuiĝinta Reĝlando subskribis la Traktaton de Bruselo, kiu estas antaŭanto al la akordo de NATO. Sovetunio kaj ĝiaj satelitaj ŝtatoj faris la Varsovian Pakton en la 1955 jaro por kontraŭpezi NATO-on. Ambaŭ organizoj estis kontraŭaj unu al la alia dum la malvarma milito. Post la forfalo de la Ferkurteno en 1989, la Varsovia Pakto diseriĝis. NATO la unuan fojon implikiĝis en milita agado dum la Kosova Milito, kiam ĝi efektivigis 11-semajnan bomban kampanjon kontraŭ serbaj militfortoj ekde la 24-a de marto, 1999. Tri ekskomunismaj landoj, Hungario, Ĉeĥio kaj Pollando, aliĝis al NATO en 1999. Je la Praga konferenco de la 21-22 de novembro, 2002, sep landoj estas invititaj eknegoci por aliĝi al la alianco: Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, Slovakio, Bulgario kaj Rumanio. Oni atendas, ke la invititaj landoj aliĝos en 2004. Probable, oni diros al Albanio kaj Makedonio, ke ili ne plenumis la ekonomiajn, politikajn kaj militajn kriteriojn de reformo kaj devos atendi. Kroatio turnis sin al aliĝo en 2002 kaj ĵus komencis la procezon. La decido de Charles DE GAULLE forigi Francion de la milita komando de NATO en 1966, por ke ĝi sekvu sian propran nukledefendan programon, kaŭzis la alilokigon de la stabejo de NATO de Parizo (Francio) al Bruselo (Belgio) ĝis la 16-a de oktobro 1967. Dum la politika stabejo troviĝas en Bruselo, la milita stabejo, la Supera Stabejo Aliancaj Potencoj Eŭropo, troviĝas tuj sude de Bruselo, en la urbo Mons. La la 10-an de februaro, 2003, NATO alfrontis seriozan krizon pro la rompo fare de Francio kaj Belgio de la proceduro de silenta aprobo pri la tempo de protektaj agoj por Turkio, en la kazo de eventuala milito kontraŭ Irako. Germanio ne uzis sian rajton rompi la proceduron, sed diris, ke ĝi subtenas la vetoon. La la 16-an de aprilo 2003, NATO konsentis preni la komandon en aŭgusto de la Internacia Sekureca Asista Taĉmento (ISAF) en Afganio. La decido venis pro la peto de Germanio kaj Nederlando, la du nacioj, kiuj gvidis ISAF-on en la tempo de la akordo. Ĉiuj 19 ambasadoroj de NATO aprobis ĝin unuanime. Tio estas la unua fojo en la historio de NATO, ke ĝi ekgvidis mision ekster la nord-atlantika regiono. Kanado originale estis elektita por ekgvidi ISAF-on en aŭgusto. La 29-a de marto 2004, sep novaj nacioj aliĝis kun NATO: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.

Ĝeneralaj Sekretarioj de NATO


- Lord ISMAY (1952-1957)
- Paul-Henri SPAAK (1957-1961)
- Dirk STIKKER (1961-1964)
- Manlio BROSIO (1964-1971)
- Joseph LUNS (1971-1984)
- Lord CARRINGTON (1984-1988)
- Manfred WÖRNER (1988-1994)
- Willy CLAES (1994-1995)
- Javier SOLANA (1995-1999)
- Lord ROBERTSON (1999-hodiaŭ) Vidu ankaŭ: Eŭrop-Atlantika Partnereca Konsilio, Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Okcident-Eŭropa Unio, UN

Ekstera Ligilo


- [http://www.nato.int/ Oficiala ttt-ejo de NATO] kategorio:traktatoj ja:北大西洋条約機構 ko:북대서양 조약 기구 th:องค์การสนธิสัญญาป้องกันแอตแลนติกเหนือ

1999

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1999 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 - 2003 - 2004 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je vendredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1999 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino.
- Eŭropa Unio: 1-a de januaro: Eŭro naskiĝas kaj fariĝas la oficiala monunuo i.a. de la 11 eŭropuniaj landoj, kiuj ĝin adoptis (poste, 12). Ĝis la 1-a de januaro 2002, ĝi estas monunuo nur nemateria.
- Rusio kaj Belarusio konsentas uniiĝi.
- Rusio: Boris JELCIN faras Vladimir PUTIN sia posteulo.
- Usono bombatakas Jugoslavion.
- Al Ĉinio redonas Makaon Portugalio.
- Alĝerio: Abdelaziz BOUTEFLIKA elektitas prezidento.
- Aŭstralio: Referendume la aŭstralianoj refuzas proponon ŝtatestr-anstataŭigi la Britain reĝinon per propralanda prezidento.
- Orienta Timoro sendependiĝas de Indonezio, sed restas sub aŭspicoj de UNO.
- Al UNO aniĝas Kiribato, Nauro kaj Tongo.
- Argentino: Fernando DE LA RUA elektatas prezidento.
- Venezuelo: Hugo Rafael CHAVEZ FRIAS elektatas prezidento.
- 20-a de aprilo : Masakro de Columbine.
- La falo de Mobutu kaj lia reĝimo en Kongolo. La land-nomo ŝanĝiĝas de Zairio al Kongolo.
- Vjetnamo: La 2-a Azia Kongreso de Esperanto en Hanojo
- Kolombio: La 4-a Tut-Amerika Kongreso Esperanta en Bogoto
- Barejno: surtroniĝas Amir Hamad bin Isa al-Halifa.
- Oni proponis Saniveston.

Naskiĝoj

Mortoj


- Herbert WOHLFAHRT
- Maria ANGELOVA
- Zdenko KŘIMSKÝ
- Eva SEEMANNOVÁ
- 2-a de januaro : Sebastian HAFFNER
- 7-a de februaro : Reĝo Husein de Jordanio
- 7-a de marto : Stanley KUBRICK
- 12-a de marto : Yehudi MENUHIN
- 23-a de julio : Reĝo Hasan la 2-a de Maroko
- oktobro: Ulf RIBERS
- 28-a de novembro : Peter KARVAŠ
- 17-a de decembro: Aderaldo ROCHA ----
1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1999 ja:1999年 ko:1999년 simple:1999 th:พ.ศ. 2542 zh-min-nan:1999 nî

2004

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004 Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).

2004

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn. :::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004 ja:2004年 ko:2004년 ms:2004 roa-rup:2004 simple:2004 th:พ.ศ. 2547 zh-min-nan:2004 nî

Pola-bolŝevika milito

"Pola-bolŝevika milito (1920)" oni nomas la militon (de februaro 1919– ĝis marto 1921) kiu determinis la limojn inter la bolŝevika Rusio kaj la sendependa Pollando.

Aliaj nomoj de la milito

Ofte oni uzas la esprimon "Pola-soveta milito", kio povus kaŭzi konfuzon, ĉar internacie "soveta" kutime pensigas pli pri "Sovetunio" (fondita 1922) ol pri "Sovetrusio". Alternativaj nomoj estas Pola-rusa milito de 1919-21. En Pollando kaj aliaj landoj oni uzas la terminon Milito de 1920 (Wojna 1920 roku), dum la sovetaj historistoj nomis tion Milito kontraŭ Blanka Pollando aŭ taksis tion parto de Milito kontraŭ Eksterlanda Interveno— parto de Rusa Enlanda Milito.

Antaŭmilite

En 1918, post la fino de la unua mondmilito, pollando reakiris sian sendependecon perditan en 1795 pro la tripartigo de Pollando. Oni proklamis post 123 jaroj la duan Polan Respublikon. La pola ŝtatestro Józef Piłsudski imagis federacion (la "federacion de Międzymorze") entenanta Pollandon, Litovion kaj okcidentan Ukrainion (centre ĉe Kievo). Tiel li celis formi orient-eŭropan konfederacion sub pola gvido kiel kontraŭpezon al Rusio. La imagita nova lando havus similajn limojn kiel tiu de la pola-litova kunvivado en la jarcentoj 15-a ĝis 18-a. Tiutempe, Rusion transformis la Rusa Revolucio kaj la Rusa Enlanda Milito (ekde 1917). Vladimir LENIN, gvidanto de la nova komunista registaro de Rusio, rigardis Pollandon kiel ponton trans kiu la Ruĝa Armeo povas helpi al pliaj revoluciaj movadoj en la okcidentaj landoj de Eŭropo, ĉefe en Germanio.

La milito

1919

La unuaj interpafadoj komenciĝis en 1919, kiam la memorganizitaj polaj armeaj unuoj interbatadis sur areoj de Litovio, Belorusio kaj okcidenta Ukrainio kun la lokaj komunistoj kaj la helpantaj bolŝevikoj. La poloj akiris la kontrolon super tiu areo. La unua armea konflikto okazis la 14-an de februaro, proksime al Mosty, en Belorusio. Poste la polaj fortoj okupis Słonim (2-a de marto), Pinsk (5-a de marto), Wilno (aprile), Minsk (aŭguste).

1920

La 24-an de aprilo Pollando subskribis militan alianciĝon kun la Ukrainia Popola Respubliko de Simon PETLJURA kaj pos te ekatakis. La aliancaj polaj-ukrainaj fortoj okupis Kievon la 7-an de majo. Tiu armea penetro en Ukrainion trafis la kontraŭatakon de la Ruĝa Armeo. Britio proponis traktadojn inter Pollando kaj Rusio, por stabiligi la limojn ĉe la Curzon-linio. La traktadojn rifuzis la bolŝevikoj. Francio sendis etajn armeajn unuojn por helpi Pollandon. Pollando suferis refalon pro sabotado kaj malfruo de transporto de la militaj materialoj, kio okazis pro la germanoj ĉe Gdansk kaj la ĉeĥoj ĉe Brno. Kelkaj armeaj observantoj rigardis Pollandon jam la sekva soveta respubliko. La pola armeo retiriĝis. En Galicio, la ruĝa kavaleria armeo de generalo Semjon Budjonnij penetris la polan landinternon. Aŭguste la bolŝevikoj okupis en la Batalo de Lvov la polan Galicion kaj kvin bolŝevikaj armeoj proksimiĝis al Varsovio. La 10-an de aŭgusto, rusaj kozakaj unuoj trapasis la riveron Vistulo sub gvido de Gej Chan. La 13-an de aŭgusto la poloj repuŝis la atakon de generalo Miĥail TUĤAĈEVSKIJ. La polaj fortoj (5-a pola armeo sub generalo Vladislav SIKORSKI repremis la rusajn fortojn for de la Wkra rivero, kaj la pola kontraŭofensivo la 16-an de aŭgusto okupis la postfrontan areon de la bolŝevika armeo kaj ĉirkaukaptis ilin je la 18-a de aŭgusto. Je la 31-an de aŭgusto la pola kavalerio ĉirkaŭkaptis ĉe Komarovo la kavalerian armeon de Budjonnij, kiu atendis proksime de Varsovio helpon de rusaj fortoj. Tiu batalo estis la plej granda kavaleria batalo ekde 1813. La poloj ne povis plene eluzi la novan avantaĝan situacion. La bolxevikoj petis pacon kaj la batalintoj subskribis batalhalton la 12-an de oktobro, kiu ekvalidis la 18-an de oktobro.

Postmilite

La bolŝevikoj proponis al la pola pac-delegacio pli da teritorio ol ĝi postulis; la poloj preferis subskribi la kompromisan packontrakton de Riga, la 18-an de marto, en 1921, dividante la diskutitajn teritoriojn en Belorusio kaj Ukrainio inter Pollando kaj Rusio. La pola-bolŝevika milito forte influis Charles DE GAULLE, kiu partoprenis en multaj bataloj kiel konsilanto.

Gravaj bataloj

# Kieva ofensivo (majo-junio de 1920) # Batalo de Varsovio (1920) (15-a de aŭgusto) # Batalo de Komarovo: granda kavaleria batalo (31-a de aŭgusto, 1920) # Batalo ĉe Niemen rivero (26-28-a de septembro de 1920) # Batalo de Lvovo (1920)

Vidu


- Estona Sendependiĝa Milito

retpaĝoj:


- [http://www.electronicmuseum.ca/Soviet-Polish-War/spw.html Elektronika Muzeo de la Pola-Rusa milito] : [http://www.geocities.com/hallersarmy/maps.html mapoj], [http://www.iyp.org/pilsudski/maps.html mapoj]
- [http://home.golden.net/~medals/1918-1921war.html pri la milito]
- [http://www.onwar.com/aced/nation/pat/poland/fussrpoland1919.htm Onwar.com]
- [http://www.york.cuny.edu/~drobnick/russo.html angle pri la milito] ja:ポーランド・ソ連戦争

Jozefo BEM

thumb Jozefo BEM (pole Józef Bem aŭ Józef Zachariasz Bem, hungare BEM József]] (Tarnów, Pollando, 14-a de marto 1794 - Aleppo, Sirio, 10-a de decembro 1850): pola oficiro, generalo en la hungara armeo dum la hungara revolucio kaj liberecbatalo en 1848-49. Li estis lernanto en la Krakova artileria lernejo en 1809, en 1810 subleŭtenanto. En 1811 ĉefleŭtenanto ĉe la rajda artilerio. Li partoprenis en la militiro de Napoleono en 1812 kontraŭ Rusio ĉirkaŭ Gdansk; en 1813 li estis instruisto en la varsovia vintra artileria lernejo. Oni arestis lin en 1822 kiel partoprenanton en la Lukasinski-komploto kaj juĝis je unujara prizono, sed oni ŝanĝis tion al punservo. Li eksoficiriĝis en 1826 kaj okupiĝis pri teknikaj studaĵoj kaj poste aliĝis al pola liberecbatalo de 1830-31. Li famiĝis en la batalo de Ostrolenka (26-a de majo 1831) kiel elstara komandanto de la artilerio. Post subpremo de la liberecbatalo, li emigris kaj travojaĝis la okcidentajn landojn, skribis libron pri la pola liberecbatalo, por kies sukcesi li taksis decida la agrarproblemojn. Li aliĝis printempe de 1848 al la revolucia movado en Galicio kaj li oferis siajn servojn por la revolucia Vieno (14-a de oktobro 1848). Li ordonis kiel komandanto la gvardion de la urbo kaj pot falo de Vieno li fuĝis kaŝvestite tra la malamikaj linioj al Bratislavo kaj aliĝis al la hungara revolucio. KOSSUTH Lajos nomumis lin (1-an de decembro) ĉefkomandanto de la transilvania armeo. Li reorganizis la disfalantaj fortojn kaj dum tri monatoj forpelis el Transilvanio la armeon de la Imperiestro. La hungara parlamento nomumis lin general-leŭtenanto la 23-an de marto en 1849. Maje li fopelis la malamikojn el la Banato. Post tio li estis malvenkita la 31-an de julio ĉe Segesvár far 70.000-ana cara (rusa) invada forto kaj la 9-an de aŭgusto ĉe Temesvár far aŭstra armeo. Post la armilfaligo ĉe Világos li emigris kaj enpaŝis la turkan armeon, esperante pri pliaj bataloj kontraŭ la cara despotismo. Li estis ĝis sia morto armea komandanto de Sirio sub la nomo paŝao Murad Tevfik. Liaj venkoj, reputacio baziĝis sur lia elstara milita talento, kapablo, demokratia politika konduto. Li aktive agadis en Transilvanio por la interetna paco kaj la unuigo de la hungaraj kaj rumanaj demokratiaj fortoj. Li havis korbonan rilaton kun lia adjutanto, PETŐFI Sándor, kies kapablon kaj revolucian penson li alte taksis. Literaturo
- Marx-Engels: Bem (New American Encyclopedia, 1858)
- Czetz János: Bem erdélyi hadjárata 1848-49-ben (Pest, 1868)
- Gyalókay Jenő: Az erdélyi hadjárat 1849 nyarán (Bp., 1938)
- Kovács Endre: B. J. (Bp., 1954)
- Petőfi Sándor: Az erdélyi hadsereg; Négy nap dörgött az ágyú;
- Illyés Gyula: Két férfi (r., Bp., 1950); BEM BEM

Władysław GOMUŁKA

Władysław GOMUŁKA (naskiĝis la 6-an de februaro 1905, mortis la 1-an de septembro 1982) estis pola komunisma politikisto. Lia profesio estis originale seruristo. Ekde 1926 li estis ano de la ne-leĝa Komunisma Partio de Pollando, ekde 1942 tiu de la posteula partio, la Pola Laborista Partio. Li estis ano en la Centra Komitato (1942-1948) kaj la Politika Komitato (1944-1948). Li estis la unua viculo de la ĉefministro (1944-1949) poste ĉef-sekretario de la Centra Komitato (1945-48). Ĉar li ne obeis centprocente al Stalin, oni forigis lin en 1948 el la komunista gvidantaro pro "dekstra, nacia dekliniĝo". Somere de 1951 li estis forigita eĉ el la partio kaj oni arestis lin. Li liberiĝis nur post morto de Stalin en decembro de 1954. Li reaniĝis en la Laborista PArtio en aŭgusto de 1956 kaj en oktobro samjare, oni elektis lin kiel la ĉefulon de la kompartio (1956-70). En 1970 li ordonis pafi al la senarmilaj homoj en Gdansk (multaj mortis) kaj pro tio li estis denove forigita el la posteno kaj oni pensiigis lin.

Komunismo

Politiko > Komunismo ----Komunismo evidente estas tre antikva nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Europa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio. Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono". La [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio] redaktita fare de Karl MARX en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj kaj poste Komunista Partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj. La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario). (Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista Partio", sub influo de Karl MARX kaj Friedrich ENGELS. Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj, milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj ruĝaj ĥmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontrauuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj.

Laboranta Komunismo

Laboranta Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1980-90 jardekoj estis proponita de Mansur Hekmat, irana komunista teoristo. Hekmat ne prezentis ĉi tiun ideologion kiel nova, sed tiel komunismo de Karl Marx, Fredrik Engels kaj Lenin. Li nomigis sian movadon Laboranta Komunismo por apartiga tiun el alian movadojn kiun nomigis mem sin kiel komunisma je 20-a jarcento kaj li (Hekmat) opinis ne estas komunisma sed borĝara kaj mallaboranta.

Esperanto kaj Komunismo

Ernest DREZEN estis eble la plej fervora kaj optimista adepto de samtempe Esperanto kaj Sovetia komunismo, li pensis ke la du alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn post kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj mortpafita, kulpigita pri ... "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo", evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en la Gulagon. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino. Prikomunismaj verkoj apenau ekzistas en e-to. Libroj de sovetiaj kamaradoj estis konfiskitaj de stalina reĝimo. Vidu ankaŭ bolŝevismo kaj laborista esperanto-movado.

ligoj

[http://komunistafrakcio.free.fr/index.html Komunista frakcio de SAT] [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=254 Ĉu komunismo mortis?] [http://www.marxists.org/esperanto/ Marksismverko en esperanto]
- 1-a Internacio - revolucio
- Leninismo - 3-a Internacio - Sovetio - diktaturo de la proletaro
- Stalinismo - Ferkurteno - Malvarma Milito
- Trockismo - 4-a Internacio - JKR
- POUM
- Anarki-komunismo Kategorio:PolitikoKategorio:KomunismoKategorio:Laborista movado ja:共産主義 ko:공산주의 ms:Komunisme simple:Communism zh-min-nan:Kiōng-sán-chú-gī

Koncentrejo

Naziaj germanaj koncentrejoj estis prizonbarakaroj uzitaj dum la regado de Adolf HITLER en Germanio antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito, kontraŭ la perceptitaj malamikoj de la Germana popolo (ĉefe judoj; ankaŭ ciganoj, samseksemuloj, eĉ esperantistoj).

Vidu ankaŭ

Holokaŭsto, Naziismo Kategorio:Dua Mondmilito Kategorio:Koncentrejo Kategorio:Naziismo

Ohrlochpistole

Die Ohrlochpistole wurde in den sechziger Jahren am Markt eingeführt. Als Folge dieser Einführung wurden Ohrlöcher sehr beliebt, da das Stechen fast schmerzlos und sehr präzise vorgenommen werden konnte. Die ursprüngliche Pistole wurde mit einem Ohrstecker "geladen". Bei Betätigung des Abzugs wurde eine gespannte Feder gelöst und der Ohrstecker durch das Ohrläppchen geschossen. Neuere Pistolen haben eine deutlich bessere Technik. Es gibt keine Spannvorrichtung mehr, sondern der Ohrring wird mit Hilfe der Pistole durchgedrückt. Weiterhin wird der Ohrstecker seperat in einer Kartusche geladen um jeglich Infektion (HIV, Hepatitis etc.) auszuschließen. Grundsätzlich ist vom Stechen mit einer Ohrlochpistole abzuraten, da das Gewebe dabei einreißen kann. Zunehmend wird deshalb die beim Bodypiercing verwendete Braunüle benutzt. Kategorie:Piercing Kategorie:Werkzeug

praca best online casino piesni hotels Berlin nadwaga