Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Portugalio

Portugalio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio ---- Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj landoj en apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj. Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto. Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena Kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj Hispanio devligis sin redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Portugalio. Sur la terotorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo. La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro. Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo. Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492. Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko. Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala. Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar. Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.

Politiko

Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj. Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto. Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.

Administra divido

La landa Portugalio havas 18 distriktojn: Post reformo el la jaro 2004 la distriktoj estus pereotaj kaj la teritorio estus dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio en dependeco je loĝantaro.

Geografio

Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur AcorojMonto Pico (2351 m super marnivelo). Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva. Inter la plej signifaj riveroj apartenas Teĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo. Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.

Ekonomio

Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion. Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino (Oporto) kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj. Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU. En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.

Loĝantaro

La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj. Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion. Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.

Kulturo


- Heredaĵo: hieronimita monaĥejo kaj Belema turo en Lisbono, historiaj centroj de Évora kaj Porto; portugala eposo - La Luziadoj (1572).

Esperanto en Portugalio

Vidu ĉefan artikolon pri historio de la movado en Portugalio

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Portugalio Kategorio:Portugalio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio als:Portugal ja:ポルトガル ko:포르투갈 ms:Portugal simple:Portugal th:สาธารณรัฐโปรตุเกส zh-min-nan:Portugal

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Iberio

1 - Geografio > Eŭropo > Iberio < Duoninsuloj
---- Iberio (aŭ Iberia duoninsulo) : granda duoninsulo en Eŭropo sude de la Pireneoj norde de Afriko, inter Atlantiko kaj Mediteraneo, enhavanta la reĝlandon Hispanio kaj respublikon Portugalio, kaj la Britan kolonion Ĝibraltaro. Ne certas, ĉu la nomo venas el rivero Ebro (latine Iberus) aŭ la praloĝantoj iberoj. ---- 2 - Historio > Iberio < Kaŭkazo
---- Iberio (Kaŭkazia) : antikva lando en Kaŭkazio. ja:イベリア半島 ko:이베리아 반도

Iberio

1 - Geografio > Eŭropo > Iberio < Duoninsuloj
---- Iberio (aŭ Iberia duoninsulo) : granda duoninsulo en Eŭropo sude de la Pireneoj norde de Afriko, inter Atlantiko kaj Mediteraneo, enhavanta la reĝlandon Hispanio kaj respublikon Portugalio, kaj la Britan kolonion Ĝibraltaro. Ne certas, ĉu la nomo venas el rivero Ebro (latine Iberus) aŭ la praloĝantoj iberoj. ---- 2 - Historio > Iberio < Kaŭkazo
---- Iberio (Kaŭkazia) : antikva lando en Kaŭkazio. ja:イベリア半島 ko:이베리아 반도

Atlantiko

Geografio > Atlantika Oceano ---- Atlantika Oceano aŭ Atlantiko estas la dua plej granda oceano sur la terglobo inter Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Eŭropo kaj Afriko. Ĝi etendiĝas sur 100 000 000 km2. Ĝi formiĝis el la disigo antaŭ milionoj da jaroj de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9 560 m ĉe la marprofundo de Porto Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro la mezatlantika dorsalo. vidu ankaŭ :
- Golfa-marfluo Kategorio:Oceano als:Atlantik ja:大西洋 ko:대서양 simple:Atlantic Ocean th:มหาสมุทรแอตแลนติก zh-min-nan:Tāi-se-iûⁿ

Madejro

Geografio > Afriko > Madejro < Portugalio ---- Dosiero:pt-madeira.gif Madejro estas portugala insulo en la Atlantiko. La ĉefurbo Funchal havas proksimume 128.000 enloĝantojn. :Portugala nomo: Madeira :Situo: 17° OK, 32°40' NO :Loĝantaro: proksimume 265.000 :Areo: 795 km2 ja:マデイラ諸島

Romia imperio

Historio > Romio > Romia Imperio ----
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento, ĉefe kristanismo 500px
- provincoj:(kun jaro de kreado kiel provinco) Akaio(Achaea) (-27) - Egipto (Aegyptus) (-30) - Afriko (Africa) (-146) - Alpes Cottiae - Alpes Maritimae - Alpes Penninae - Aquitania - Arabia Petraea (105) - Armenia Inferior - Armenia - Asia (-129) - Assyria - Baetica - Baleares - Belgica (-16) - Bithynia (-74) - Britannia (43) - Cappadocia (17) - Cilicia (-64) - Commagene - Corsica kaj Sardinia(-231) - Cyprus - Cyrenaica (-74) - Dacia (107) - Dalmatia (-167) - Epirus (pr. 60 p.K.) - Galatia (-25) - Germania Inferior (17) - Germania Superior (17) - Illyria - Italia - Lugdunensis - Lusitania (-27) - Lycaonia - Lycia - Macedonia (-146) - Mauretania (40) - Mesopotamia (115) - Moesia (-29) - Narbonensis (-120) - Noricum (-15) - Osroene - Palaestina - Pamphylia (43) - Pannonia (10) - Pisidia - Pontus - Rhaetia (-15) - Sicilia(-241) - Sophene - Syria (-64) - Tarraconesis (-197) - Thracia (46)
- imperiestroj: Vidu listo de romiaj imperiestroj
- Spartacus La romia imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum la kvin jarcentoj. En 476 Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanaj barbaroj. La orienta, greka duono de imperio, kiu regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la gvido de Konstantinopolo kiel la Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigis la imperion sub la nomo la Sankta Romia Imperio. La romia imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco -- la tiel-nomata Pax Romana aŭ romia paco. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (nuna Rumanio), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion. La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie. ja:ローマ帝国 ko:로마 제국 simple:Roman Empire

Doŭro

Rivero trairanta Hispanujon kaj Portugalujon, fluanta al Atlantiko. Hispana nomo: Duero [pr. dŭero]; portugala: Douro [pr. doŭro] (el la latina Durius). Ĉi tiun nomon uzas diversaj membroj de la Ibera Skolo. Ĝi naskiĝas en la hispana montaro Picos de Urbión, je alteco de ĉ. 2.200 m, proksime al Duruelo, kaj enmariĝas en Porto (Portugalujo). Ĝi longas 895 km. Ĝia baseno, la plej granda de la Ibera Duoninsulo, surfacas 98.160 km².

vidu ankaŭ

hispanaj riveroj Kategorio:riveroj en Eŭropo

Visigotoj

Historio>>Ĝermanoj>>Gotoj

La gotoj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de Vistula. Ili migris en la 2-a jarcento suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setliĝis en Dacia, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra maro. La visigotoj, rifuĝintaj for de la hunoj petis en 376 sub gvido de Ataraniko rifuĝejon de la Romia Imperio. Ili ribelis en 378 kaj murdis la imperiestron Valenton kaj kuntiris fortojn en Illirio. Ili okupis Romon en 410 (sub gvido de Alariko), poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion en Hispanio, kiun detruis la araboj en 711. ja:西ゴート族

Mezepoko

La Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": klasikan civilizon, la Mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia Imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517. Dum la Romia Imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia Imperio (kutime nomata la Bizanca Imperio de modernaj eŭropanoj). La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado kaj juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito. Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco. La disvastiĝo de Kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054). Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.

Periodigo

Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la Renesanco en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la 15-a jarcento, ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la turkan kapton de Konstantinopolo aŭ la finon de la angla-franca Centjara Milito (ambaŭ en 1453), aŭ la falo de islama Iberio, aŭ la vojaĝo de Kolumbo al Ameriko (ambaŭ en 1492), aŭ la Reformacio komencanta en 1517 por signi la finon de la epoko. Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia Imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia Imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia Imperio (4-a jarcento), dum aliaj, kiel Henri PIRENNE rigardas la epokon ĝis la estiĝo de Islamo (7-a jarcento) kiel "malfrua klasika". En la Okcidento, oni ofte dividas la Mezepokon en fruan periodon (iafoje nomata la "Malluma Epoko", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj (slavoj, araboj, skandinavoj, madjaroj); mezan periodon (la Alta Mezepoko) de disvolviĝintaj institucioj de sinjoreco kaj vasaleco, kastel-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la 14-a jarcento. Vidu ankau: blazono, foiro, Gotiko, Katedralo, kavaliro, komunuma movado, mezepoka sieĝa armilaro, Mezepoka literaturo, mezepoka militado, mezepokaj fortikaĵoj, mezepoka Inkvizicio, mezepoka eŭropa muziko, monaĥo, Okcidenta Skismo, pilgrimado, Romaniko, Romanika Arkitekturo, Trobadoroj, Trouvères, vikingoj. Kategorio:Historio ja:中世 simple:Middle Ages

Minjo

Minjo estas rivero en la ibera duoninsulo kaj regiono en Portugalio. La vorto estas la esperantigo de la hispana Miño kaj la portugala Minho; la galega uzas la ortografion Miño, kvankam oni trovas ankaŭ la portugalan varianton. La rivero trairas la sudon de Galegio, kaj en la lasta etapo formas ties landlimon kun Portugalio. La tuta longeco estas 340 km. Ĝi naskiĝas en Fuentemiña (Lugo) kaj eniras la Atlantikon en La Guardia (Pontevedro). Ĝi trairas la urbon Orense kaj apartigas la historiajn urbojn de Tui (en Hispanio) kaj Valença do Minho (en Portugalio) Kategorio:Riveroj en Eŭropo

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Viena Kongreso

La Viena Kongreso estas politika internacia kongreso, kiu okazis tuj post la falo de la Napoleona imperio. La Eŭropaj potencoj kuniĝis en Vieno, ekde la 8-a de oktobro 1814, por refari la regnostrukturon de Eŭropo kaj de ĝiaj kolonioj. La ĉefaj partoprenantoj de l' kongreso estis Clemens WENZEL, princo de Metternich, reprezentanto de Aŭstrio, Caro Aleksandro la 1-a (Rusio), Princo Hardenberg de Prusio; Lord Castelereagh, pro Britio (poste anstataŭigita de Duko de Wellington) kaj, reprezentante Francion, Charles-Maurice DE TALLEYRAND princo de Benevent, krom ambasadoroj de ĉiuj 47 tiamaj Eŭropaj ŝtatoj. Eĉ antaŭ la kongreso, la venkintaj potencoj subskribis gravajn traktatojn, kiel la du traktatoj de Parizo truditaj al Ludoviko la 18-a de Francio kaj la prikoloniaj traktatoj inter Britio kaj Nederlando. Dum la Viena Kongreso oni proponis, inter aliaj, la principon de legitimeco, elpensitan de Talleyrand kaj apogatan de la britoj kaj de la aŭstroj. Laŭ tio, ĉiu lando revenu al limoj antaŭaj al 1789. La serĉo de ekvilibro inter la potencoj orientis la decidojn kaj ĉi tio favoris Francion. Malgraŭ la akcepto de la principon de legitimeco, la mapo de Eŭropo kaj kolonioj tre ŝanĝiĝis. Britio garantiis sian supremacion en maroj per aldono de strategiaj punktoj en Mediteraneo, en marvojo al Hindio kaj insuloj de Antiloj. Belgio, antaŭe ligita al Francio, estis aneksita al Nederlando por eviti francan agadon kontraŭ Anglio per la haveno Antverpeno. Rusio gajnis parton de Pollando, Finnlandon kaj Basarabion. Prusio prenis grandan parton de lando apud Rejno. Aŭstrio okupis Lombardion kaj Venecion. Italio daŭre restis dividita kaj Norvegio kaj Svedio kuniĝis. Turkio daŭris en la posedado de Grekio kaj de la balkana regiono. La kongreso estis fakte preskaŭ interrompita de la fuĝo de Napoleono el la insulo Elba en februaro 1815. Li sendis mesaĝon al kongreso akceptante la novajn landlimojn, kaj la "fina" akto estis subskribita en en la 8-a de junio 1815. Antaŭ ĝia fino oni kreis la Sanktan Aliancon, pakton de helpo inter la monarkioj por, momente, kontraŭbatali Napoleonon. Post lia venkiĝo fare de Wellington en Batalo de Waterloo en la 18-a de junio, la kongreso rekomenciĝis. Okazis diskutoj pri la maniero trakti Francion, kiun Prusio volonte dismembrigus, sed fakte ĝi nur devis cedi kelke da teritorioj, pagi militmonkompenson kaj redoni la tuton de la belartaĵoj ŝtelitaj ekde la Revoluciaj militoj. Tamen koncerne la reston de Eŭropo nenio ŝanĝiĝis. Post la kongreso, Aŭstrio rolis grave en centra Eŭropo dum kelka tempo, en la prezido de la Germana Konfederacio, kiu anstataŭis la mortan Sanktan Romian Imperion. Komencis la epoko de la Eŭropa Koncerto. kategorio:Historio Kategorio:Traktatoj ja:ウィーン会議 ko:빈 회의

1801

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1801 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1801 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aŭstrio kaj Francio faris provizoran pacon
- Establiĝis la Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando kun unu monarko kaj unu parlamento

Naskiĝoj

Mortoj


- 25-a de marto : Novalis ----
1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801| 1802 | 1803 | 1804 | 1805 | 1806
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1801년

Grekoj

Grekoj estas etno, la ĉefaj loĝantoj de Grekio. Grekoj ankaŭ loĝas amase en Usono, Cipro, kelkaj regionoj de Rusio, Ukrainio kaj aliaj landoj. Pro frua apero de skribo kaj pro scipovo de navigado, grekoj estis konataj de antikveco kaj ili multe influis diversajn kulturojn de Eŭrazio. Kategorio:Etnoj

Romia imperio

Historio > Romio > Romia Imperio ----
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento, ĉefe kristanismo 500px
- provincoj:(kun jaro de kreado kiel provinco) Akaio(Achaea) (-27) - Egipto (Aegyptus) (-30) - Afriko (Africa) (-146) - Alpes Cottiae - Alpes Maritimae - Alpes Penninae - Aquitania - Arabia Petraea (105) - Armenia Inferior - Armenia - Asia (-129) - Assyria - Baetica - Baleares - Belgica (-16) - Bithynia (-74) - Britannia (43) - Cappadocia (17) - Cilicia (-64) - Commagene - Corsica kaj Sardinia(-231) - Cyprus - Cyrenaica (-74) - Dacia (107) - Dalmatia (-167) - Epirus (pr. 60 p.K.) - Galatia (-25) - Germania Inferior (17) - Germania Superior (17) - Illyria - Italia - Lugdunensis - Lusitania (-27) - Lycaonia - Lycia - Macedonia (-146) - Mauretania (40) - Mesopotamia (115) - Moesia (-29) - Narbonensis (-120) - Noricum (-15) - Osroene - Palaestina - Pamphylia (43) - Pannonia (10) - Pisidia - Pontus - Rhaetia (-15) - Sicilia(-241) - Sophene - Syria (-64) - Tarraconesis (-197) - Thracia (46)
- imperiestroj: Vidu listo de romiaj imperiestroj
- Spartacus La romia imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum la kvin jarcentoj. En 476 Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanaj barbaroj. La orienta, greka duono de imperio, kiu regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la gvido de Konstantinopolo kiel la Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigis la imperion sub la nomo la Sankta Romia Imperio. La romia imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco -- la tiel-nomata Pax Romana aŭ romia paco. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (nuna Rumanio), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion. La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie. ja:ローマ帝国 ko:로마 제국 simple:Roman Empire

Araboj

La araboj estas tiuj popoloj dissemitaj en Sud-Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Sirio, Irako, Egipto, Libio, Saŭdi-Arabio, emiratoj), kiuj la araban lingvon aŭ ties ian dialekton parolas (kaj ĝenerale, originale islamkredantoj). La araboj vivis originale nur la Araba duoninsulo, sed ekde la 7-a jarcento ili konkeris Okcident-Azion, Nord-Afrikon kaj multaj el ili translokiĝis al la konkeritaj areoj, kie ili disvastigis la araban lingvon, islamon kaj evoluis araban kulturon. Ili okupiĝis ĉefe pri paŝtado (beduenoj) aŭ per agrokulturo (felaĥo), grava parto estis komercisto. (jaroj ellaborendaj) La araboj kunportis sian kulturon (i. a. la nuntempaj ciferoj estas arabdevenaj) al la Hispana duoninsulo, poste subigis ilin la Otomana Imperio. Post la unua mondmilito, Britio kaj Francio transprenis de la Otomana Imperio la potencon kaj elformis t.n. mandatojn. iom post iom ĉiu araba lando akiris sian sendependecon. La arabaj landoj sidas sur grandaj rezervoj de nafto. Ili eluzis tiun fakton en 1973, kiam pro milito inter Israelo kaj Egipto, Sirio ili ne eksportis nafton, tiel 4-obliginte la naftoprezojn. Tio kaŭzas ekonomian problemojn en ĉiu lando, sed tio rapidigis la ŝuldiĝon de la dua, tria mondo al la unua. La unua mondo (evoluintaj kapitalismaj landoj) sukcese tarvivis tiun naftoŝokon kaj ellaboris energiŝparajn ilojn, konstruis atomcentralojn. La araba mondo neniam estis unueca, ĉar vivas inter la araboj diversaj kutimoj en la landoj . Kvankam NASSER (nuntempe KADHAFI) provis unuigi la arabajn landojn, tio ne sukcesis, pro la diversaj eksteraj apogantoj de la landoj (Usono ĉiam apogis la emiratojn, Saŭd-Arabion, Israelon en la regiono), kio kaŭzas ĉiam malkonsenton inter la arabaj landoj eĉ en la Araba Ligo, olitika organizo de la arabaj landoj. La riĉa naftorezervo ebligis ĝis hodiaŭ la konservigon de la triba, vira socio.
- arabaj ciferoj
- maŭroj

15-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento Jaroj:
14011402140314041405 14061407140814091410
14111412141314141415 14161417141814191420
14211422142314241425 14261427142814291430
14311432143314341435 14361437143814391440
14411442144314441445 14461447144814491450
14511452145314541455 14561457145814591460
14611462146314641465 14661467146814691470
14711472147314741475 14761477147814791480
14811482148314841485 14861487148814891490
14911492149314941495 14961497149814991500
ja:15世紀 ko:15세기 th:คริสต์ศตวรรษที่ 15

Greka lingvo

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo ---- parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia: Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς, αγιασθήτω το όνομά σου. Ελθέτω η βασιλεία σου, Γενηθήτω το θέλημά σου, ως εν ουρανώ κι επί της γης. Τον άρτον ημών τον επιούσιον δος ημίν σήμερον. Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών, Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών. Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν, Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού. Αμήν

Historio

La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo. La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina. Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo. La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo. Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.

Skribo

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto. Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon). Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.

Formoj de la lingvo

Klasikaj ("helenaj") formoj


- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.

Modernaj formoj


- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika. La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.

Influo en Esperanto

La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj. Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".

Vidu ankaŭ


- Esperanto-greka vortaro
- Suido

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero) Kategorio:Lingvo als:Griechische Sprache ja:ギリシア語 ko:그리스어 ms:Bahasa Greek simple:Greek language th:ภาษากรีก

Serpento

Zoologio - Reptilio thumb Serpento estas vertebrulo sen piedoj kun longa maldika korpo tegita per skvamoj, kiu vivas kiel rabobesto. Kelkaj serpentoj estas venenaj, aliaj sian predon strangolas. En ledindustrio estas uzata serpenthaŭto, karakterizata per ŝildetoj. Serpentoj (Ophidia = Serpentes) estas subordo de skvamuloj el klaso de reptilioj (rampuloj). La plej gravaj familioj estas Kolubredoj kaj Vipuredoj. El grandaj sufokserpentoj estas la plej konataj boao, anakondo kaj pitono.

Listo de serpentoj


- Chrysopelea;
- muta sonserpento;
- sonserpento;
- pitono;
- anakondo; ja:ヘビ ko:뱀

Kartago

Kartago estas Tunizia urbo (arablingve: قرطاج), kiu en atikva epoko estis komplete detruita de romianoj rezulte de longaj militoj inter kartaganoj kaj romianoj. romianoj Ĝi situas ĉe la bordo de Mediteranea maro, apud la ĉefurbo Tunizo, kaj enhavas multajn historiajn ruinojn kaj la palacon, kie loĝas la Prezidento de Tunizia Respubliko. Kategorio:Tunizio Kategorio:Historio ja:カルタゴ ko:카르타고

5-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 4-a jarcento - 5-a jarcento - 6-a jarcento Jaroj:
401402403404405 406407408409410
411412413414415 416417418419420
421422423424425 426427428429430
431432433434435 436437438439440
441442443444445 446447448449450
451452453454455 456457458459460
461462463464465 466467468469470
471472473474475 476477478479480
481482483484485 486487488489490
491492493494495 496497498499500
ja:5世紀 ko:5세기 th:คริสต์ศตวรรษที่ 5

Flokkur:1624

Flokkur:1621-1630

BIELIZNA cheap tickets wagi sylwester w grach wynajem










































:: RELATED NEWS ::
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org