:: wikimiki.org ::
| Premio Nobel |
Premio Nobel
Iniciatita laŭ la testamento de Alfred NOBEL, kiu estis la inventinto de la dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) estas premio donata al la homoj kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinare kontribuis al la socio. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. Komence de 1902, la premiojn formale disdonas la Reĝo de Svedio, krom la pacpremio, kiun donas la Norvega Reĝo en Oslo (Norvegio kaj Svedio estis unio ĝis 1905).
La premio konsistas el ora medalo kun ĉizelita Nobel-portreto kaj granda monsumo, nuntempe ĉirkaŭ 10 milionoj da svedaj kronoj (iomete pli ol 1 miliono da eŭroj), kiuj celas ebligi al la gajninto daŭrigi sian laboron aŭ esploron sen la premo de monkolektado.
Premioj Nobel estis donitaj ĉiujare ekde 1901 por atingoj en la jenaj fakoj:
- Nobel-Premio pri Fiziko
- Nobel-Premio pri Kemio
- Nobel-Premio pri Fiziologio aŭ Medicino
- Nobel-Premio pri Literaturo
- Nobel-Premio pri Paco
En 1968, la Banko de Svedio (Sveriges Riksbank) iniciatis la premion de ekonomika scienco:
- Premio Nobel de Ekonomiko
Je tiu tempo, oni decidis ne aldoni pli da premioj en la estonteco.
Vidu ankaŭ la Sveda Akademio.
Diversaĵoj
Por aliaj fakoj, estas premio kiujn oni konsideras ekvivalentaj al la Premio Nobel, kiel la Fields-Medalo por matematiko kaj la Wollaston-Medalo por geologio.
Ekzistas ankaŭ parodio de la Premio Nobelo, la Ig-Nobel-Premio, kies nomo estas vortludo en la angla kaj kiu estas premiita ĉiujare mokante ne-refareblajn aŭ ne-refarindajn atingojn.
Vidu ankaŭ :
- Nobelpremiitoj, kiuj studis aŭ uzis Esperanton.
- Ig Nobel-premio
----
Ekstera ligo
- [http://www.nobel.se/ La TTT-ejo de la Fondaĵo Nobel] en la angla - kelkaj biografioj estas plurlingvaj
ja:ノーベル賞
ko:노벨상
simple:Nobel Prize
th:รางวัลโนเบล
zh-min-nan:Nobel Chióng
StokholmoGeografio > Eŭropo > Svedio > Stokholmo < Urbo
----
Stokholmo (svede Stockholm [stokolm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj plej granda municipo en Svedujo. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Carl XVI Gustaf, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskar II bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.
La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.
Faktoj
- Loĝantaro: 754.948 enloĝantoj (en 2002)
- Areo: 188 km2
Geografio
Stokholmo situas ĉe la limo inter la svedaj provincoj Uppland kaj Södermanland, ĉe la punkto kie la Balta Maro ricevas la akvon de la lago Mälaren. Ene de siaj nunaj limoj, la urbo inkluzivas 14 insulojn kaj 53 pontojn. Origine, la urbo konsistis nur el la insuleto nun nomata Gamla Stan (malnova urbo), sed ĝi iom post iom aneksis najbarajn municipojn.
Historio
- 1187: Kastelo konstruita, en la posta loko de Stokholmo, defende al atako el Estonio
- 1252: Unua konata mencio de la urbo; ĝi aliĝas al la Hanso. Dum 300 jaroj, ĝi havas du urbestrojn - unu svedan kaj unu germanan.
- 1350: La granda pesto - "la nigra morto" - eniras la urbon.
- 1388: Stokholmo oficiale ricevas urbajn privilegiojn de la reĝo Albrekt av Mecklenburg (1336-1412).
- 1389: Stokholmon sieĝas la dana reĝino Margareta; Albrekt av Mecklenburg forlasas la urbon.
- 1397: Oficiala komenco de la Kalmar-unio de Svedio (inkluzive Finnlandon), Norvegio (inkluzive Islandon) kaj Danio; la danoj baldaŭ havos hegemonion.
- 1471: Batalo ĉe Brunkeberg (tiam apud Stokholmo, nun ene de la urbo), por sveda memstareco kontraŭ Danio. Venkas la sveda flanko.
- 1518: La dana uni-reĝo Christian 2/Kristian II sieĝas Stokholmon, vane.
- 1520: Christian 2/Kristian II denove sieĝas Stokholmon, pli sukcese; provante refortigi sian potencon li aranĝas amasan ekzekutadon en la urbo (Stokholma sangobano).
- 1523: Svedio forlasas la Kalmar-union; la nova sveda reĝo, Gustavo Vasa, eniras Stokholmon
- 1634: Stokholmo oficiale iĝas la sola ĉefurbo de Svedio; antaŭa ĉefurbo estis Uppsala, kaj longtempe la du urboj dividis la ĉefurbajn taskojn (la ĉefsidejo de la ŝtata eklezio neniam translokiĝis).
- 1697: La tiama reĝa kastelo, Tri Kronoj, brulas.
- 1713-1714: denove pesto.
- 1754: La nova reĝa kastelo, kiu ankoraŭ starax, finfine estas preta.
- 1792: la reĝo Gustav III murdita; unu el la konspirintoj, Johan Jacob ANCKARSTRÖM, estis ekzekutita; alia, Adolf RIBBING, estis ekzilita al Francio, kie li poste helpis la komencantan karieron de amiko de sia filo, Alexandre DUMAS (Patro).
- 19-a jarcento: la urbon atingas la industria revolucio. en 1883, en la urbo troveblis 292 fabrikoj.
- 1934: 26-a Universala Kongreso de Esperanto.
- 1960 : tie mortis Valdemar LANGLET.
- 1980: 65-a Universala Kongreso de Esperanto.
- 1986: ĉefministro Olof PALME murdita.
- 2003: eksterlanda ministrino Anna LINDH murdita.
Gravaj Stokholmanoj
- Sam Owen JANSSON
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4-11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.
ja:ストックホルム
ko:스톡홀름
simple:Stockholm
zh-min-nan:Stockholm
SvedioGeografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Svedio
----
Dosiero:se.gif
(svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð)
Lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: SE.
- E-nomo: [a] Svedujo, Svedlando; [o] Sveda Reĝlando.
- Nacia nomo: Konungariket Sverige.
- Areo: 449.964 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Carl XVI Gustaf.
- Leĝdona organo: Parlamento (Svede: Riksdagen).
- Ĉefurbo: Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
- Urboj: Göteborg (471.267 en 2002), Malmö (254.904 loĝantoj en 2002).
- Adm. divido: 24 regionoj (län).
- Loĝantaro: 8.909.128 (2002), inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.
- Ŝtatlingvo: Sveda
- Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida.
- Kredantoj: Luteranismo.
- GNP: totala - 232 mlrd $; pokapa - 23.750 $.
- Eksporto: aŭtomobilo, ŝtalo, fero, papero.
- Monunuo: sveda krono SEK (= 100 oeroj).
- Organizoj: EU, UNO (1946)
- Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi alta, libera)
Esperanto en Svedio
- Esperanto-muzeo
Ĉefregionoj:
- Götaland
- Svealand
- Norrland
Provincoj:
- Ångermanland
- Blekinge
- Bohuslän
- Dalarna
- Dalsland
- Gästrikland
- Gotland
- Halland
- Hälsingland
- Härjedalen
- Jämtland
- Lappland
- Medelpad
- Närke
- Norrbotten
- Skåne
- Småland
- Södermanland
- Uppland
- Värmland
- Västerbotten
- Västergötland
- Västmanland
- Öland
- Östergötland
Gubernioj:
- Blekinge län
- Dalarnas län
- Gävleborgs län
- Gotlands län
- Hallands län
- Jämtlands län
- Jönköpings län
- Kalmar län
- Kronobergs län
- Norrbottens län
- Skåne län
- Södermanlands län
- Stockholms län
- Uppsala län
- Värmlands län
- Västernorrlands län
- Västerbottens län
- Västmanlands län
- Västra Götalands län
- Örebro län
- Östergötlands län
Granda lando, varia klimato
Svedio estas granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj.
Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la sunda ponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.
Malgranda loĝantaro, sed multaj novaj svedoj
La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la enloĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000).
Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande.
Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.
Lingvo
La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon.
Oficialaj minoritataj lingvoj estas la oficiala finna, la finna dialekto parolata apud la landlimo (meänkieli), la samea -- la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas -- la cigana kaj la jida; en la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.
Religio
En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro.
Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj. Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvinde.
Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.
Parlamentismo kaj monarĥio
Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, ”Riksdagen”, havas ĉambron kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj.
La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havas socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboras kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj.
La socialdemokratoj je la balotado de 2002 ricevis 39,8 procentojn de la balotoj kaj la dua partio, la Konservema Koalicia Partio ricevis 15,2 procentojn. La nombroj de la ceteraj kvin partioj estis; Popola partio (liberaluloj) 13,3 procentoj, Maldekstra partio 8,3 procentoj, Kristdemokrata partio 9,1 procentoj, Centra partio 6,1 procentoj kaj la Verduloj 4,6 procentoj. Ĉefministro estas Göran PERSSON.
La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karlo XVI Gustavo (Carl XVI Gustaf) naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.
Multaj militoj, sed longa paco
Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado.
La sveda regno formiĝis dum la 12a jarcento. Ĝis la 16a jarcento la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la 14a jarcento Svedio, Norvegio kaj Danio estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris Finnlandon. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la 16a jarcento. Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ Balta maro – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la 18a jarcento.
Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ Rusio en 1808-1809 Svedio devis forlasi Finnlandon. La unuo, en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde 1814, dissolviĝis en 1905. Svedio partoprenis nek en la unua nek en la dua mondmilito, kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en 1945. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En 2001 la partioj de la parlamento komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio.”
Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en UN estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – Danio, Finnlando, Norvegio kaj Islando – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.
Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta
La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj 1989-91 ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de Sovetio kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En 1991 Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la Eŭropa Unio (EU) kaj en 1994 oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la 1an de Januaro 1995. Kiam la eŭropa mona unio (EMU) ekfunkciis la 1an de Januaro 1999, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto 2003 la sveda gento referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkaj jaroj por povi havi novan referendumon.
La armeo alĝustiĝas al nova situacio
Dum la jardekoj de la malvarma milito Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter Varsovia pakto kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de Sovetio.
La defendaj fortoj (la armeo), kies fundamento estas ĝenerala militservo por viroj, nun estas malpli granda ol antaŭe. Parlamenta decido de la jaro 2000 signifas ke la nombro de taĉmentoj malkreskos, sed la kvalito kaj la adaptiĝemo kreskos. La aerarmeo estos grava. Estas preteco por sveda partopreno en internacia kontribuado por traktado de krizoj. Dum la pasintaj jaroj pli ol 60 000 svedaj soldatoj servis kiel UN-soldatoj en diversaj lokoj en la mondo.
Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa Jugoslavio.
Malriĉa lando riĉiĝis
En la mezo de la 19a jarcento Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado.
Dum la jardekoj post la dua mondmilito la sveda ekonomio bone evoluis. La bruta nacia produkto (BNP) kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la 1990-aj jaroj Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la 1930-aj jaroj. La BNP malkreskis, la sveda krono perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis.
Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. Germanio kaj Britio estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna-, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj.
La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas interreton kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.
Intensa debato pri nuklea energio
Demandoj pri medio ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. Nuklea energio respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en 1980 la parlamento decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en 2010, sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en 1999. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.
Evoluinta socialzorga ŝtato
Grandskala socialzorga sistemo dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita.
La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.
Egaleco inter la seksoj
Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.
Edukado kaj esplorado
Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.
Preslibereco kun tradicioj
La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en 1766. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo
Kreskanta turismo
La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj enloĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.
Konataj svedoj
- ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
- Ingmar BERGMAN, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
- Ingrid BERGMAN (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
- Jussi BJÖRLING (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
- Björn BORG, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
- Greta GARBO (1905-1990), ”La dia”, naksiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
- Dag HAMMARSKÖLD, (1905-1961) estis generala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
- Valdermar LANGLET, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris en 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
- Astrid LINDGREN, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
- Alfred NOBEL, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobelaj premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10an de Decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
- Olof PALME, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
- August STRINDBERG, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
- Raoul WALLENBERG, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta.
(Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto)
vidu ankaŭ:
- Svedlingva literaturo
- Reĝoj de Svedio
- Jakriborg
Kategorio:Svedio
als:Schweden
fiu-vro:Roodsi
[[got:
1902Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1902
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1902 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Kolombio: Stabiliĝo.
- Bernhard KÖTZ, Augustin PITLÍK, Otto SIMON, Boris KOTZIN kaj Jacint COMELLA MORA eklernis Esperanton.
- novembro: unuaj Esperantaj revuoj en Ĉeĥio.
- 9-a de decembro: Fondita unua E-Klubo en Prago kaj Besangon Saint-Loup.
- Publikita Tutoniŝo.
Naskiĝoj
- EMBA
- L. N. NEWELL
- Lajos TÁRKONY
- Renée VOLPELIERE
- 31-a de januaro: KAWASAKI Naokazu
- 4-a de februaro : Charles LINDBERGH
- 27-a de februaro : Usono : John STEINBECK
- 7-a de marto : Germanio : Heinz RÜHMANN
- 2-a de aprilo : OKA Hidemiti
- 23-a de aprilo : Islando : Halldor Kiljan LAXNESS
- 16-a de julio : Stanislav NEUMANN
- 22-a de aŭgusto : Germanio: Leni RIEFENSTAHL
- 3-a de oktobro : COSTA e SILVA
- 12-a de novembro : Rusio: Vladimir VARANKIN
Mortoj
- 3-a de decembro: Brazilo : Piracicaba : Prudente de MORAIS
----
1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1902年
ko:1902년
simple:1902
th:พ.ศ. 2445

OsloGeografio > Eŭropo > Norvegio > Oslo
----
Norvegio
Norvegio
- Loko:
- Alteco: 96 m super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h
- Loĝantaro: 529 mil
Oslo (norvege Oslo - laŭdialekte prononcata [uslu] aŭ [uŝlu]) estas la ĉefurbo de Norvegio, situanta fine de Osla fjordo en Viken sud-oriente, proksime al la najbaraj Svedio kaj Danio. Ĝi estas la plej granda urbo de Norvegio, kun pli ol 400 mil enloĝantoj. Oslo estas propra provinco, ĉirkaŭata de provinco Akershus.
Ĝi entenas la parlamenton, la reĝan kastelon, la ŝtatan televidon kaj aliajn gravajn norvegiajn aferojn.
Vidindaĵoj: La Parko Vigeland, Muzeo Kon-Tiki, la Vikinga Muzeo de Bygdøy.
En Oslo subskribitis la Oslo-traktato inter israelanoj kaj palestinanoj.
La unua konstruado en Viken okazis ĉirkaŭ la jaro 1000.
De 1589 ĝis 1925 la urbo tenis la nomon Christiania laŭ la reĝo Christian la 4-a. Oslo signifas kaŭ "La ĉemonta ebenaĵo" kaŭ "La ebenaĵo de la Gedioj".
Moderna epitetnomo de Oslo estas "La tigra urbo" (Tigerstaden).
Oslo havas du rajtigitajn Esperanto-parolantajn gvidistojn (ĉiĉeronojn):
Kari KALSÅS kaj Tamiko KAÙAKAMI.
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Urboj de Norvegio
Kategorio:Norvegaj gubernioj kaj teritorioj
ja:オスロ
ko:오슬로
simple:Oslo
Krono - Krono (ĉapelo)
- Krono (dio)
- Krono (mono)
Eŭro
Eŭro (EUR aŭ €) estas la ĉefa valuto aŭ monunuo de Eŭropa Unio: ĝi estas la sola valuto de
Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio,
Greklando, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio,
Nederlando kaj Portugalio, el kiuj konsistas la EMU (Eŭropa Mona Unio). Tiun ĉi lando-grupon oni alinomas la Eŭro-Grupo aŭ la Eŭro-Areo aŭ eĉ Eŭrolando.
Tri ŝtatoj de la malnova EU (antaŭ 2004) ne adoptis eŭron, nome Britio, Danio kaj Svedio. La dek membroj, kiuj aliĝis al la EU en 2004 ankoraŭ ne aliĝis.
Eŭro ankaŭ estas la ĉefa valuto de iuj nacioj kaj nacieroj ekster Eŭropa Unio: Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano, Montenegro kaj Kosovo.
Historio
Eŭro estis enkondukita la 1-an de januaro 1999 kiel oficiala monunuo de la 11 "eŭro-landoj" (poste, 12 - Grekio): de tiam ĝis 2002, oni povis pagi per eŭro nur per bankkarto au bankĉeko. Ĝi fariĝis mantuŝebla nur ekde la 1-a de januaro 2002, kiam la biletoj kaj moneroj aperis.
Inter la 1-a de januaro 1999 kaj maksimume kelkaj monatoj post la 1-a de januaro 2002 (laŭ la landoj), la naciaj monunuoj kunekzistis kun eŭro kiel subdividoj de eŭro. Post tiu periodo, la naciaj monunuoj ne plu valoras, ilin oni ne plu povas uzi en monaj rilatoj: eŭro fariĝas la vere ununura, uzata monunuo ene de Eŭrolando.
Eŭro kalkulas:
- 8 monerojn: 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj;
- 7 biletojn: 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 eŭroj.
La biletoj havas bildojn pri pontoj kaj pordoj, ĉiuj estas fikciaj, sed laŭ 7 diversaj arkitekturaj stiloj. Ĉiu monero havas 15 diversajn bildojn sur dorsaj flankoj, po unu por ĉiu lando. Ĉiu lando de EMU rajtis elekti desegnojn por la dorsaj flankoj de eŭro-moneroj. Interalie, Nederlando elektis sian reĝinon, Vatikano la papon kaj Francio diversajn simbolojn reprezentantajn la landon.
La valoro de eŭro
La valoro de eŭro ene de Eŭropa Unio estas :
- 13,7603 Aŭstria ŝilingo (ATS)
- 40,3399 Belga franko (BEF)
- 1,95583 Germana marko (DEM)
- 166,386 Hispana peseto (ESP)
- 5,94573 Finna marko (FIM)
- 6,55957 Franca franko (FRF)
- 0,78756 Irlanda punto (IEP)
- 1936,27 Itala liro (ITL)
- 40,3399 Luksemburga franko (LUF)
- 2,20371 Nederlanda guldeno (NLG)
- 200,482 Portugala eskudo (PTE)
Tiuj ĉi-supraj valoroj estas porĉiamaj, ekde 1999. Post mallonga kunekzista periodo, en aprilo 2002, la ĉi-supraj ne plu validas por komerco, tamen oni povos interŝanĝi ĉe bankoj dum pluraj jaroj.
La valoro de eŭro en januaro 2002 estis:
- 0,8992 dolaroj, supozeble usonaj, (En julio 2002: 1 eŭro = 1 dolaro)
- 118,4696 enoj
- 0,6246 pundoj
- 0,3073 denaroj
Eŭro en komputilo ~ La novaj klavaroj nun ebligas tajpi la simbolon de eŭro (http://www.lve-esperanto.com/logo/euro11.gif), ofte pere de la kombino [AltGr]+[e]. En Interreto, la kodono estas € aŭ, Unikode €.
Vidu ankaŭ
Eŭro-moneroj
Eŭro kaj lingvopolitiko
Oni lanĉis propononon en 2004 por unuecigi la skribmanieron de eŭro (komprenebla propono estis euro fare de Gerrit Zalm nederlanda financa ministro, prezidanto de Ecofin). Oni proponis doni escepton nur por Grekio.
La propono nun dormas.
La monbiletoj
Eŭro-moneroj
Eŭro-monbiletoj estas presitaj sur speciala papero el kotono.
Male al la eŭro-moneroj ili estas identaj por ĉiuj eŭro-landoj;
nur laŭ la numero eblas distingi, kiu lando eldonis certan bileton.
Por malfaciligi falsadon la biletoj havas specialajn sekurecajn trajtojn, kiujn montras la apuda bildo:
- En supra angulo troviĝas la valoro en ciferoj kvaronigitaj; sur ĉiu flanko de la bileto troviĝas po du kvaronoj de la ciferoj. Rigardante bileton antaŭ lumo tiel eblas distingi, ĉu la du flankoj estas presitaj ekzakte en la ĝusta pozicio.
- En la blanke kampo flanke troviĝas akvomarko (filigrano).
- La suba nombro indikanta la valoron ŝanĝas sian koloron depende de la vid-angulo.
- Meze en la papero estas metala bendo, kiu (true) montras la valoron.
- Sur ĉiu bileto troviĝas speguleca metalfolio, kies partoj reflektas lumon je malsamaj anguloj; sub certa angulo aperas la valoro de la bileto.
- La dievrslingvaj mallongigoj de la Eŭropa Centra Banko estas presitaj per palpebla inko.
Eksteraj ligoj
[http://www.euro.ecb.int/ Eŭropa Centra Banko] - oficiala retpaĝo de eŭro (ne-Esperante)
[http://www.geocities.com/Paris/Maison/8040/teks-eur.html Informoj pri eŭro en Esperanto]
[http://home.earthlink.net/~blacksaucer/enc/v/valuto.htm Ĉiutaga monkurzo de eŭro]
[http://europo.free.fr/euro.htm Enkonduko al la moneroj]
[http://lingvo.org/euro Aliaj detaloj]
[http://www.eurobilltracker.com/index.php?changeLanguage=eo Eurobilltracker] - ilo por sekvi individuajn eŭrobiletojn tra la mondo
kategorio:Monunuoj
fiu-vro:Õuro
ja:ユーロ
ko:유로
ms:Euro
simple:Euro
th:ยูโร
zh-min-nan:Euro
Premio Nobel de KemioKemio > Premio Nobel de Kemio < Premio Nobel
----
La Premio Nobel de Kemio estas disdonata ekde 1901. Jenaj personoj gajnis la premion:
1901-1920
- 1901 : Jacobus Henricus VAN T'HOFF
- 1902 : Hermann Emil FISCHER
- 1903 : August Svante ARRHENIUS
- 1904 : William RAMSAY
- 1905 : Adolf VON BAEYER
- 1906 : Henri MOISSAN
- 1907 : Eduard BUCHNER
- 1908 : Ernest RUTHERFORD
- 1909 : Wilhelm OSTWALD
- 1910 : Otto WALLACH
- 1911 : Marie CURIE
- 1912 : Victor GRIGNARD kaj Paul SABATIER
- 1913 : Alfred WERNER
- 1914 : Theodore William RICHARDS (aljuĝita en 1915)
- 1915 : Richard Martin WILLSTÄTTER
- 1916 : ne aljuĝita
- 1917 : ne aljuĝita
- 1918 : Fritz HABER (aljuĝita en 1919)
- 1919 : ne aljuĝita
- 1920 : Walther Hermann NERNST (aljuĝita en 1921)
1921-1940
- 1921 : Frederick SODDY (aljuĝita en 1922)
- 1922 : Francis William ASTON
- 1923 : Fritz PREGEL
- 1924 : ne aljuĝita
- 1925 : Richard Adolf ZSIGMONDY (aljuĝita en 1926)
- 1926 : Theodor SVEDBERG
- 1927 : Heinrich Otto WIELAND (aljuĝita en 1928)
- 1928 : Adolf Otto Rerinhold WINDAUS
- 1929 : Arthur HARDEN kaj Hans K. A. S. VON EULER-CHELPIN
- 1930 : Hans FISCHER
- 1931 : Carl BOSCH kaj Friedrich BERGIUS
- 1932 : Irving LANGMUIR
- 1933 : ne aljuĝita
- 1934 : Harold Clayton UREY
- 1935 : Frédéric JOLIOT kaj Irène JOLIOT-CURIE
- 1936 : Peter DEBYE
- 1937 : Walter Norman HAWORTH kaj Paul KARRER
- 1938 : Richard KUHN (aljuĝita en 1939 kaj rifuzita)
- 1939 : Adolf F. J. BUTENANDT (rifuzis la premion) kaj Leopold RUZICKA
- 1940 : ne aljuĝita
1941-1960
- 1941 : ne aljuĝita
- 1942 : ne aljuĝita
- 1943 : George DE HEVESY (aljuĝita en 1944)
- 1944 : Otto HAHN (aljuĝita en 1945)
- 1945 : Artturi Ilmari VIRTANEN
- 1946 : James Batcheller SUMNER, John Howard NORTHROP kaj Wendell Meredith STANLEY
- 1947 : Robert ROBINSON
- 1948 : Arne W. K. TISELIUS
- 1949 : William Francis GIAUQUE
- 1950 : Otto P. H. DIELS kaj Kurt ALDER
- 1951 : Edwin Mattison MCMILLAN kaj Glen Theodore SEABORG
- 1952 : Archer J. P. MARTIN kaj Richard L. M. SYNGE
- 1953 : Hermann STAUDINGER
- 1954 : Linus PAULING
- 1955 : Vincent DU VIGNEAUD
- 1956 : Cyril N. HINSHELWOOD kaj Nikolaj N. SEMENOV
- 1957 : Alexander R. TODD
- 1958 : Frederick SANGER
- 1959 : Jaroslav HEYROVSKÝ
- 1960 : Willard F. LIBBY
1961-1980
- 1961 : Melvin CALVIN
- 1962 : Max F. PERUTZ kaj John C. KENDREW
- 1963 : Karl ZIEGLER kaj Giulio NATTA
- 1964 : Dorothy C. HODGKIN
- 1965 : Robert B. WOODWARD
- 1966 : Robert S. MULLIKEN
- 1967 : Manfred EIGEN, Ronald G. W. NORRISH kaj George PORTER
- 1968 : Lars ONSAGER
- 1969 : Derek H. R. BURTON kaj Odd HASSEL
- 1970 : Luis F. LELOIR
- 1971 : Gerhard HERZBERG
- 1972 : Christian B. ANFINSEN, Stanford MOORE kaj William H. STEIN
- 1973 : Ernst O. FISCHER kaj Geoffrey WILKINSON
- 1974 : Paul J. FLORY
- 1975 : John W. CORNFORTH kaj Vladimir PRELOG
- 1976 : William Num LIPSCOMB Jr.
- 1977 : Ilya PRIGOGINE
- 1978 : Peter D. MITCHELL
- 1979 : Herbert C. BROWN kaj Georg WITTIG
- 1980 : Paul BERG, Walter GILBERT kaj Frederick SANGER
1981-2000
- 1981 : FUKUI Keni-ĉi kaj Roald HOFFMANN
- 1982 : Aaron KLUG
- 1983 : Henry TAUBE
- 1984 : Robert B. MERRIFIELD
- 1985 : Herbert A. HAUPTMAN kaj Jerome KARLE
- 1986 : Dudley R. HERSCHBACH, Yuan T. LEE kaj John C. POLANYI
- 1987 : Donald J. CRAM, Jean-Marie LEHN kaj Charles J. PEDERSEN
- 1988 : Johann DEISENHOFER, Robert HUBER kaj Hartmut MICHEL
- 1989 : Sidney ALTMAN kaj Thomas R. CECH
- 1990 : Elias James COREY
- 1991 : Richard R. ERNST
- 1992 : Rudolph A. MARCUS
- 1993 : Kary B. MULLIS kaj Michael SMITH
- 1994 : George A. OLAH
- 1995 : Paul J. CRUTZEN, Mario J. MOLINA kaj F. Sherwood ROWLAND
- 1996 : Robert CURL, Harold KROTO kaj Richard SMALLEY
- 1997 : Paul D. BOYER, John E. WALKER kaj Jens C. SKOU
- 1998 : Walter KOHN kaj John A. POPLE
- 1999 : Ahmed H. ZEWAIL
- 2000 : Alan J. HEEGER, Alan G. MACDIARMID kaj SHIRAKAWA Hideki
2001-2005
- 2001 : William S. KNOWLES, NOYORI Ryoji kaj K. Barry SHARPLESS
- 2002 : John B. FENN, TANAKA Koichi kaj Kurt WÜTHRICH
- 2003 : Peter AGRE kaj Roderick MACKINNON
- 2004 : Aaron CIECHANOVER, Avram HERSHKO kaj Irwin ROSE
- 2005 : Yves CHAUVIN, Robert H. GRUBBS kaj Richard R. SCHROCK
Vidu ankaŭ
!
ja:ノーベル化学賞
Premio Nobel de Fiziologio aŭ MedicinoFiziologio > Medicino > Premio Novel de Fiziologio aŭ Medicino < Premio Nobel
----
La Premio Nobel de Fiziologio aŭ Medicino estas donata ekde 1901. Jenaj personoj gajnis ĝin:
1901-1920
- 1901 : Emil Adolf VON BEHRING
- 1902 : Ronald ROSS
- 1903 : Niels R. FINSEN
- 1904 : Ivan PAVLOV
- 1905 : Robert KOCH
- 1906 : Camillo GOLGI kaj Santiago RAMÓN Y CAJAL
- 1907 : Alphonse LAVERAN
- 1908 : Ilja I. MEĈNIKOV kaj Paul EHRLICH
- 1909 : Emil T. KOCHER
- 1910 : Albrecht KOSSEL
- 1911 : Allvar GULLSTRAND
- 1912 : Alexis CARREL
- 1913 : Charles R. RICHET
- 1914 : BÁRÁNY Robert
- 1915 : ne aljuĝita
- 1916 : ne aljuĝita
- 1917 : ne aljuĝita
- 1918 : ne aljuĝita
- 1919 : Jules BORDET (aljuĝita en 1920)
- 1920 : Schack August STEENBERG KROGH
1921-1940
- 1921 : ne aljuĝita
- 1922 : Archibald V. HILL kaj Otto F. MEYERHOF
- 1923 : Frederick G. BANTING kaj John MACLEOD
- 1924 : Willem EINTHOVEN
- 1925 : ne aljuĝita
- 1926 : Johannes FIBIGER (aljuĝita en 1927)
- 1927 : Julius WAGNER-JAUREGG
- 1928 : Charles NICOLLE
- 1929 : Christiaan EIJKMAN kaj Frederick G. HOPKINS
- 1930 : Karl LANDSTEINER
- 1931 : Otto H. WARBURG
- 1932 : Charles S. SHERRINGTON kaj Edgar D. ADRIAN
- 1933 : Thomas H. MORGAN
- 1934 : George H. WHIPPLE, George R. MINOT kaj William P. MURPHY
- 1935 : Hans SPEMANN
- 1936 : Henry H. DALE kaj Otto LOEWI
- 1937 : Albert VON SZENT-GYÖRGYI NAGYRAPOLT
- 1938 : Corneille HEYMANS (aljuĝita en 1939)
- 1939 : Gerhard DOMAGK
- 1940 : ne aljuĝita
1941-1960
- 1941 : ne aljuĝita
- 1942 : ne aljuĝita
- 1943 : Henrik DAM kaj Edward A. DOISY (aljuĝita en 1944)
- 1944 : Joseph ERLANGER kaj Herbert S. GASSER
- 1945 : Alexander FLEMING, Ernst B. CHAIN, Howard W. FLOREY
- 1946 : Hermann J. MULLER
- 1947 : Carl F. CORI, Gerty CORI kaj Bernardo A. HOUSSAY
- 1948 : Paul H. MÜLLER
- 1949 : Walter R. HESS kaj Egas MONIZ
- 1950 : Edward C. KENDALL, Tadeus REICHSTEIN kaj Philip S. HENCH
- 1951 : Max THEILER
- 1952 : Selman A. WAKSMAN
- 1953 : Hans A. KREBS kaj Fritz A. LIPMANN
- 1954 : John F. ENDERS, Thomas H. WELLER kaj Frederick C. ROBBINS
- 1955 : Hugo T. THEORELL
- 1956 : André F. COURNAND, Werner FORSSMANN kaj Dickinson W. RICHARDS
- 1957 : Daniel BOVET
- 1958 : George W. BEADLE, Edward L. TATUM kaj Joshua LEDERBERG
- 1959 : Severo OCHOA, Arthur KORNBERG
- 1960 : Frank M. BURNET kaj Peter B. MEDAWAR
1961-1980
- 1961 : Georg VON BÉKÉSY
- 1962 : Francis CRICK, James D. WATSON kaj Maurice H. F. WILKINS
- 1963 : John C. ECCLES, Alan L. HODGKIN kaj Andrew F. HUXLEY
- 1964 : Konrad BLOCH kaj Feodor LYNEN
- 1965 : Francois JACOB, André LWOFF kaj Jacques MONOD
- 1966 : Peyton ROUS kaj Charles B, HUGGINS
- 1967 : Ragnar GRANIT, Haldan K. HARTLINE kaj George WALD
- 1968 : Robert W. HOLLEY, Har Gobind KHORANA kaj Marshall W. NIRENBERG
- 1969 : Max DELBRÜCK, Alfred D. HERSHEY kaj Salvador E. LURIA
- 1970 : Bernard KATZ, Ulf VON EULER kaj Julius AXELROD
- 1971 : Earl W. SUTHERLAND jr.
- 1972 : Gerald M. EDELMAN kaj Rodney R. PORTER
- 1973 : Karl VON FRISCH, Konrad LORENZ kaj Nikolaas TINBERGEN
- 1974 : Albert CLAUDE, Christian DE DUVE kaj George E. PALADE
- 1975 : David BALTIMORE, Renato DULBECCO kaj Howard M. TEMIN
- 1976 : Baruch S. BLUMBERG kaj D. Carleton GAJDUSEK
- 1977 : Roger GUILLEMIN, Andrew V. SCHALLY kaj Rosalyn YALOW
- 1978 : Werner ARBER, Daniel NATHANS kaj Hamilton O. SMITH
- 1979 : Allan M. CORMACK kaj Godfrey N. HOUNSFIELD
- 1980 : Baruj BENACERRAF, Jean DAUSSET kaj George D. SNELL
1981-2000
- 1981 : Roger W. SPERRY, David H. HUBEL kaj Torsten N. WIESEL
- 1982 : Sune K. BERGSTRÖM, Bengt I. SAMUELSSON kaj John R. VANE
- 1983 : Barbara MCCLINTOCK
- 1984 : Niels K. JERNE, Georges J. F. KÖHLER kaj César MILSTEIN
- 1985 : Michael S, BROWN kaj Joseph L. GOLDSTEIN
- 1986 : Stanley COHEN kaj Rita LEVI-MONTALCINI
- 1987 : TONEGAWA Susumu
- 1988 : James W. BLACK, Gertrude B. ELION kaj George H. HITCHINGS
- 1989 : J. Michael BISHOP kaj Harold E. VARMUS
- 1990 : Joseph E. MURRAY kaj E. Donnall THOMAS
- 1991 : Erwin NEHER kaj Bert SAKMAN
- 1992 : Edmond H. FISCHER kaj Edwin G. KREBS
- 1993 : Richard J. ROBERTS kaj Phillip A. SHARP
- 1994 : Alfred G. GILMAN kaj Martin RODBELL
- 1995 : Edward B. LEWIS, Christiane NÜSSLEIN-VOLHARD kaj Eric F. WIESCHAUS
- 1996 : Peter C. DOHERTY kaj Rolf M. ZINKERNAGEL
- 1997 : Stanley B. PRUSINER
- 1998 : Robert F. FURCHGOTT, Louis J. IGNARRO kaj Ferid MURAD
- 1999 : Günter BLOBEL
- 2000 : Arvid CARLSSON, Paul GREENGARD kaj Eric R. KANDEL
2001-2005
- 2001 : Leland H. HARTWELL, R. Timothy HUNT kaj Paul M. NURSE
- 2002 : Sydney BRENNER, H. Robert HORVITZ kaj John E. SULSTON
- 2003 : Paul LAUTERBUR kaj Sir Peter MANSFIELD
- 2004 : Linda B. BUCK kaj Richard AXEL
- 2005 : Barry J. MARSHALL kaj J. Robin WARREN
Vidu ankaŭ
!
ja:ノーベル生理学・医学賞
ko:노벨 생리학·의학상
zh-min-nan:Nobel Seng-lí-ha̍k I-ha̍k Chióng
Premio Nobel de LiteraturoPremio Nobel > Premio Nobel de literaturo < Literaturpremioj < Literaturo
----
La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik IBSEN, August STRINDBERG kaj Lev TOLSTOJ. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekomprenebla kaj donis ĝin ankaŭ al verkistoj kiel Dario FO kaj José SARAMAGO.
Nun, kiam oni povas finfine legi la solan beletraĵon de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis/Nemeza - oni povas konstati, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de la doninto, ke "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.
La Premion Nobel de Literaturo estas donita laŭ decido de la Sveda Akademio.
Jenaj aŭtoroj ricevis la Premion Nobel de Literaturo:
1901-1920
: 1901 : Sully PRUDHOMME
: 1902 : Theodor MOMMSEN
: 1903 : Bjørnstjerne BJØRNSON
: 1904 : Frederic MISTRAL kaj José ECHEGARAY
: 1905 : Henryk SIENKIEWICZ
: 1906 : Giosuè CARDUCCI
: 1907 : Rudyard KIPLING
: 1908 : Rudolf EUCKEN
: 1909 : Selma LAGERLÖF
: 1910 : Paul HEYSE
: 1911 : Maurice MAETERLINCK
: 1912 : Gerhart HAUPTMANN
: 1913 : Rabindranath TAGORE
: 1914 : (ne aljuĝita)
: 1915 : Romain ROLLAND
: 1916 : Verner VON HEIDENSTAM
: 1917 : Karl GJELLERUP kaj Henrik PONTOPPIDAN
: 1918 : (ne aljuĝita)
: 1919 : Carl SPITTELER
: 1920 : Knut HAMSUN
1921-1940
: 1921 : Anatole FRANCE
: 1922 : Jacinto BENAVENTE
: 1923 : William Butler YEATS
: 1924 : Władysław Stanisław REYMONT
: 1925 : George Bernard SHAW
: 1926 : Grazia DELEDDA
: 1927 : Henri BERGSON
: 1928 : Sigrid UNDSET
: 1929 : Thomas MANN
: 1930 : Sinclair LEWIS
: 1931 : Erik Axel KARLFELDT
: 1932 : John GALSWORTHY
: 1933 : Ivan BUNIN
: 1934 : Luigi PIRANDELLO
: 1935 : (ne aljuĝita)
: 1936 : Eugene O'NEILL
: 1937 : Roger Martin DU GARD
: 1938 : Pearl S. BUCK
: 1939 : Frans Eemil SILLANPÄÄ
: 1940 : (ne aljuĝita)
1941-1960
: 1941 : (ne aljuĝita)
: 1942 : (ne aljuĝita)
: 1943 : (ne aljuĝita)
: 1944 : Johannes Vilhelm JENSEN
: 1945 : Gabriela MISTRAL
: 1946 : | | |