:: wikimiki.org ::
| Raŭmismo |
RaŭmismoEsperanto-movado > Raŭmismo
----
Raŭmismo estas ideologio fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". Ĝi estas ankaŭ uzata de la anoj de la Civito de Esperantio por priskribi sian ideologion, kvankam iuj subskribintoj de la Manifesto nomas tiun kontraŭa al la spirito de la Manifesto.
Jen la originalaj tekstoj de tri dokumentoj, kiuj rilatas al la
strategio de la Esperanto-movado. Ili estas faritaj en tri nordiaj urboj kun periodo de po 11 jaroj.
La Manifesto de Raŭmo estas la fonto de "raŭmismo", precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "Literatura Foiro", sur kies paĝoj raŭmismo estas multe diskutita kaj evoluigita. El la raŭmismo fontis la Pakto por la Esperanta Civito, en 1998. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de LF-koop, la studmaterialo de la simpozio apud Varsovio 1984, la Konkludoj de Segedo 1988.
Ĉi tiuj tekstoj estas kopiitaj el la revuo
"Esperanto" de oktobro 1991
(paĝoj 187-189). Tajpis Gary GRADY kaj reviziis Edmund GRIMLEY EVANS,
kiu redaktis ĉi tiun dosieron por iu FTP-ejo je oktobro 1994.
Ĝi estis hipertekstigita de Stefano KALB je januaro 1996.
La teksto de la Manifesto de Raŭmo estis kompletigita per la preamblo kaj korektita laŭ la aŭtenta originalo, aperinta en "Literatura Foiro" (n-ro 62 : 1980).
= Deklaracio de Tirese (1969) =
Plivastigi la dimension de la individuo
En pluraj prelegoj kaj diskutgrupoj kun la ĝenerala temo "Junularo kaj
socio" ni pristudis la nuntempan radikalan ŝanĝon de la rolo de la
junularo en socio, kiu montriĝas en intelekta kaj politika mobilizo de
la junularo.
La mobilizo okazas ĉefe pro sento, ke la libera evoluo de la individuo
estas pli kaj pli endanĝerigata de la establitaj ordosistemoj.
La establitajn ordosistemojn subtenas du tendencoj: unue, malaktualaj
kaj tro normigaj konceptoj pri la homo, due, la rapide evoluanta
teknologio, kiu emas detrui kaj anonimigi la individuecon, detrui la
fizikan ĉirkaŭaĵon de la homo, kaj subfosi la homan psikon.
La lingvo estas realaĵo intime ligita al sociaj kaj politikaj
fenomenoj. Tial ĉiuj ajn agadoj pri lingvaj problemoj estas samtempe
sociaj agadoj.
Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de
la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura
diskriminacioj en ĉiu formo, al malaprobo de ĉiu tiel nomata solvo de
la lingva problemo, kiu baziĝas sur diskriminacio, kaj al konstato, ke
oni ne sufiĉe atentas la detruadon de la kultura kaj lingva fono de
multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva
imperiismo.
En nia propra laboro ni antaŭvidas esploradon kaj informadon pri la
neadekvato de la monda lingva situacio, kaj pri ĝia kunligo kun la
detruo de la homa personeco en la nomo de teknologia kaj ekonomia
programoj.
La mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo
por la digno de la homo.
La estonta agado de TEJO inkluzivos lanĉon de agadoj, kiuj celos
plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia
evoluo. Tiuj aktivecoj baziĝos sur la specialaj trajtoj de TEJO, kiel
organizaĵo laboranta por forigo de ĉia misuzo de lingvoj por
ekonomia, kultura aŭ politika subpremado.
Ni alvokas ĉiujn homojn kaj junularajn organizaĵojn al solidariĝo
kaj laŭeble kunlaboro en tiu agado de TEJO.
= Proklamo de Voss (1991) =
Esperanto kiel funkcianta lingvo
En la disvastiga laboro, unuarange gravas emfazi, ke Esperanto estas
jam funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj
valoroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangon,
rajtojn, rimedojn kaj prestiĝon kiel etna lingvo de simila
disvastiĝinteco, kaj krome, ke ĝi estu estimata pro sia unika
tutmonda rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la
komunikado.
Esperanto kaj strategio
Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj
desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de
Esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas
kontraŭ la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba
laboro konstante necesas, de si mem ĝi malverŝajne kondukos al
signifa kresko de la lingvo aŭ ĝia komunumo. Pli saĝa strategio
estas la kombino de ambaŭ vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke
la desupre akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan
deziron aŭ bezonon.
La celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito
plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado,
kadre de kiu apartan gravecon havas la adekvata kaj laŭeble oficiala
trejnado de instruistoj.
Esperanto kaj naciaj lingvoj
Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj; la
esperantistoj oponu neniun specifan lingvon - naciaj lingvoj estas
respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu
pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio
diskriminacias kontraŭ neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la
pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte
kontraŭ difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn
kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj
argumentoj kaj ne per niaj propraj mitoj.
Esperanto - ĝia destino
La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifoj
transformiĝu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto inter
tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La
plukreo de aŭtonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne
sufiĉa antaŭkondiĉo por tiu strebo; sekve konflikto inter
kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transpontebla - ili
povas trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj
kvalita salto en la uzo de Esperanto ne okazos:
- sole per la klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek la
rimedojn nek la potencon tion solaj realigi;
- sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta,
la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastiĝantaj, ĝis potencialaj
aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la
lingvon.
Kvankam naivaj revoj pri baldaŭa "fina venko" povas naski frustrojn,
certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri
signifa disvastiga sukceso, ĉar tion farinte, la komunumo riskus
nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturiĝus kondiĉoj kiuj
malfermus la vojon al tio.
La nuna tasko estas krei tiujn antaŭkondiĉojn, kies manko aŭ
malforto bremsus Esperanton en la koncerna momento ĉe transiro al tiu
vast-skala uzado.
= Eksteraj ligoj =
[http://www.helsinki.fi/~jslindst/bja-diskuto.html Diskuto dum junio 2000 en Bja-listo]
Kritike kontraŭ raŭmismo:
- [http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/liturgifoir.html La liturgio de l' foiro (kun suplemento)] aŭ [http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/foirismo.html La liturgio de l' foiro (unua eldono, nekompleta)]
Esperanto-movadoEsperanta Kulturo > Esperanto-movado
----
La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas mondan pacon, aliaj simple volas komunikiĝi kun homoj tra la tuta mondo, aliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj aliaj faras ĝin por lingva egaleco. (Tamen estas dubinde, ke nur la disvastigo de Esperanto sufiĉas por krei mondan pacon, ĉar la militojn kaŭzas ne nur komunikaj malfaciloj, kaj ne malofte oni batalas kontraŭ samlingvanoj.)
En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO,
SAT, kaj aliaj iniciatoj kiaj la Esperanta Civito Civito de Esperantio inspirita de la Raŭmismo.
Tre utilaj kaj gravaj Esperanto-servoj estas Esperanto korespondservo kaj Pasporta Servo monda peresperanta gastiga servo.
Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj Interlingvistikaj instancoj kiaj Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED).
En la Esperanto-movado ankaŭ ekzistas entreprenoj diverscelaj :
- Eldonistoj
- Turismagentejoj : Esperantotur
- LF-koop
Vidu ankaŭ:
- Gravaj geesperantistoj
- Laborista Esperanto-movado
- Finvenkismo kaj Fina venko
- Raŭmismo
- Interna ideo
- Historio de la Esperanto-movado
- Hilelismo
- Homaranismo
- Neŭtralismo
- Desuprismo - Desubismo
- Tradicia Esperanto-Ideologio
- Slango
1980Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1980
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1980 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo ekis.
- Nova Statuto de UEA.
- Revuo Monato lanĉita de Stefan MAUL.
- Apero de Plena Analiza Gramatiko
- Grégoire MAETENS fariĝas prezidanto de UEA.
- Fondita teatro "La Krizalido" dulingva (franca kaj esperanta)
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO eklernis Esperanton.
- Belgio : Eko de regionaj administro-strukturoj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.
- Nederlando : Reĝino Beatrix surtroniĝas.
- Honduro elektas civilan registaron.
- Zimbabvo : Robert MUGABE prezidentiĝas.
- Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aniĝas al UNO.
- En aprilo, la Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon establis naŭ sud-afrikaj landoj.
- 18-a de majo : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtonio, Usono, dorminta 93 jarojn, eksplodis, mortigante 57 homojn.
Naskiĝoj
Mortoj
- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- 15-a de aprilo : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 29-a de aprilo : Usono: Alfred HITCHCOCK
- 2-a de aŭgusto: Nelson SILVEIRA
- 30-a de oktobro : Jan WERICH
- 8-a de decembro : John LENNON
----
1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1980
ja:1980年
ko:1980년
simple:1980
th:พ.ศ. 2523
Civito de EsperantioEsperanto-movado > Civito de Esperantio
----
Esperanta Civito estas subjekto de internacia juro, kun federisma strukturo kiu celas reprezenti la Esperantio-anaron.
10-a de aŭgusto, 1998
La Pakto por la Esperanta Civito estas lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando), fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de Esperanta PEN-Centro kaj de ERA, sub la prezido de Gyorgy NANOVFSZKY. La Pakto konsistas el ideologia premiso (la Kvintezo, raŭmisme inspirita) kaj el organiza parto. Ĝi celas:
a) solidarecon inter la paktintaj establoj;
b) solvi ĉe komuna Kortumo la eventualajn konfliktojn inter la paktintoj;
c) krei la embrion de la Esperanta Civito. Estas elektita la Evolukomisiono de la Pakto.
29-a de julio, 1999
La dua Forumo aprobas la proponon de Konstitucio de la Esperanta Civito, en Karolovaro (Bohemio), okaze de la SAT-kongreso, sub la prezido Yves PEYRAULT.
Estas elektita la Kortumo.
2-a de junio, 2001
Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sabloneto (Italio) fare de la tria Forumo, kiu samtempe fariĝas unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. La Evolukomisiono preparas la unuajn elektojn de la Senato. La Kortumo estas renovigita.
Ĉeestas en Sabloneto: SAT (observanto, prezidas), Akademio de Esperanto (observanto), Esperanta PEN, Esperantista Kulturdomo Razgrad, E-Societo Vraca, Itala Interlingvistika Centro, Kultura Centro Esperantista, LF-koop, Teatro Espero Varsovio, redakcioj de "Debrecena Bulteno", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro". Senkulpiĝis kaj salutis ELTE (E-Fako), RE/LOdE kaj Kip ENDERBY (UEA-prezidanto).
15-a de decembro, 2001
Unuaj elektoj de la Senato. Rajtas baloti la membroj kaj la abonantoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto. Konkuras du listoj, kun propraj politikaj, kulturaj kaj sociaj programoj: la Blanka, kun ĉefkandidatoj Vinko OŜLAK (Slovenio/Aŭstrio) kaj Nelly HOLEVITCH (Bulgario/Nederlando), kaj la Verda, kun ĉefkandidatoj Walter ŻELAZNY (Pollando/Francio) kaj Ljubomir TRIFONĈOVSKI (Bulgario). La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj"; la simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito". La Verda Listo gajnas kun 70% de la voĉoj. La Evolukomisiono ĉesas ekzisti.
23-a kaj 24-a de februaro, 2002
Unua sesio de la Civita Parlamento, en la Urbodomo de Loklo (Svislando). La Forumo proklamas la balotrezulton de la Senato. La 19 senatanoj estas: Walter ŻELAZNY (Konsulo), Ljubomir TRIFONĈOVSKI (Vickonsulo), Marie-France CONDE REY, Judit FELSZEGHY, Anatolo GONĈAROV, Lidia LIGĘZA, Ivaniĉka MAĜAROVA, Perla MARTINELLI, Andrea MONTAGNER, Bertil NILSSON, Mayra NUNEZ HERNANDEZ, Marco PICASSO, Tiziana ROGORA, Dieter ROOKE, Jan S. SKORUPSKI, por la Verda Listo; Vinko OŜLAK, Nelly HOLEVITCH, Alessandro BELTRAMINI, Anna LASZAY, por la Blanka Listo. La Forumo elektas ankaŭ la novan Kortumon: Giorgio SILFER, Leen DEIJ, Zofia Banet FORNALOWA.
Okaze de la unua kunsido de la Senato, sen. Nunez Hernandez, Picasso kaj Rooke formas la Ruĝan grupon, daŭre en la majoritato, sed teknike sendependan. La Konsulo proponas por la Kapitulo la sekvajn vickonsulojn: Trifonĉovski (internaj aferoj), Conde-Rey (socialaj aferoj), Nilsson (kulturaj aferoj), Nunez Hernandez (Tria Mondo), Oŝlak (informado). La nomumo de la lasta donas al la registaro signifon pli ol majoritatan.
La Senato interalie aprobas la leĝon pri la Civitana Registro, kaj la rekomendon pri la deviga depono ĉe la ĉefaj E-bibliotekoj. Ĝi decidas interalie ke la Civito aliĝos al la Monda Socia Forumo (Porto-Alegro), partoprenos en la Internacia Konferenco de Federismo (San-Galo) kaj ke la Vickonsulo, invitita al la renkonto de bulgaraj intelektuloj kun Papo Johano Paŭlo la 2-a, salutos lin nome de la Esperanta Civito.
Plej rimarkinda posta evento, el politika vidpunkto, estas la deklaro pri la baldaŭa milito (la 18-a de marto 2003). Temas pri la unua efektiva konfrontiĝo kun la ekstera mondo, kaj pri kvalita diferenciĝo de la cetera Esperantio, kiu silentis pri la problemo, escepte de SAT.
La organo de la Esperanta Civito estas "Heroldo komunikas".
Kritikoj
Ne ĉiuj Esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj jam kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. En la du jaroj antaŭ la Projekto de Konstitucia Ĉarto kaj fondo de la Civito, la verkisto Jorge CAMACHO kolektis diversajn kritikojn de la Civito en sia verko La liturgio de la foiro. Jouko LINDSTEDT tiam skribis, ke La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". Diversaj esprimoj estas uzataj pro priskribi la "Esperantan civiton" : "la rondeto de Giorgio SILFER", "La Polpo" kaj "la Vespejo". Sinteze la "Esperanta civito" aperas al multaj kiel malgranda grupo kiu laboras sub la aŭtoritata gvido de sia ĉefo kaj kutimas eluzi tre malagrablajn rimedojn por etendi sian influon. Sed ĉar tio estas ĉiam pli vaste konata, la influo de la grupeto ne kreskas.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperantio.net/ Hejmpago de la Civito]
- [http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/foirismo.html La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)]
- [http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/liturgifoir.html La liturgio de l' foiro (kun suplementoj)]
Manifesto de RaŭmoManifesto de Raŭmo (31-a de julio 1980)
Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (25-a de julio - 1-a de aŭgusto 1980) la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".
Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 31-a de decembro 1980. FEJO, ĉe s-ro B. Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41.
Krizo de identeco
La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton / ktp - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.
Kritiko de praceloj
Ni kredas ke:
- la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn;
- la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel help-lingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.
Niaj celoj
Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn
pozitivajn valorojn:
# propedeŭtiko por lingvoinstruado;
# kontaktoj inter ordinaraj homoj;
# kontaktoj sendiskriminaciaj;
# novtipa internacia kulturo.
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de
novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.
La kongresoj kiel vojo al kresko
Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.
(sen titolo)
Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri
ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran.
vidu ankaŭ
- Raŭmismo
Kategorio:Esperanto-movado
Civito de EsperantioEsperanto-movado > Civito de Esperantio
----
Esperanta Civito estas subjekto de internacia juro, kun federisma strukturo kiu celas reprezenti la Esperantio-anaron.
10-a de aŭgusto, 1998
La Pakto por la Esperanta Civito estas lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando), fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de Esperanta PEN-Centro kaj de ERA, sub la prezido de Gyorgy NANOVFSZKY. La Pakto konsistas el ideologia premiso (la Kvintezo, raŭmisme inspirita) kaj el organiza parto. Ĝi celas:
a) solidarecon inter la paktintaj establoj;
b) solvi ĉe komuna Kortumo la eventualajn konfliktojn inter la paktintoj;
c) krei la embrion de la Esperanta Civito. Estas elektita la Evolukomisiono de la Pakto.
29-a de julio, 1999
La dua Forumo aprobas la proponon de Konstitucio de la Esperanta Civito, en Karolovaro (Bohemio), okaze de la SAT-kongreso, sub la prezido Yves PEYRAULT.
Estas elektita la Kortumo.
2-a de junio, 2001
Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sabloneto (Italio) fare de la tria Forumo, kiu samtempe fariĝas unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. La Evolukomisiono preparas la unuajn elektojn de la Senato. La Kortumo estas renovigita.
Ĉeestas en Sabloneto: SAT (observanto, prezidas), Akademio de Esperanto (observanto), Esperanta PEN, Esperantista Kulturdomo Razgrad, E-Societo Vraca, Itala Interlingvistika Centro, Kultura Centro Esperantista, LF-koop, Teatro Espero Varsovio, redakcioj de "Debrecena Bulteno", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro". Senkulpiĝis kaj salutis ELTE (E-Fako), RE/LOdE kaj Kip ENDERBY (UEA-prezidanto).
15-a de decembro, 2001
Unuaj elektoj de la Senato. Rajtas baloti la membroj kaj la abonantoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto. Konkuras du listoj, kun propraj politikaj, kulturaj kaj sociaj programoj: la Blanka, kun ĉefkandidatoj Vinko OŜLAK (Slovenio/Aŭstrio) kaj Nelly HOLEVITCH (Bulgario/Nederlando), kaj la Verda, kun ĉefkandidatoj Walter ŻELAZNY (Pollando/Francio) kaj Ljubomir TRIFONĈOVSKI (Bulgario). La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj"; la simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito". La Verda Listo gajnas kun 70% de la voĉoj. La Evolukomisiono ĉesas ekzisti.
23-a kaj 24-a de februaro, 2002
Unua sesio de la Civita Parlamento, en la Urbodomo de Loklo (Svislando). La Forumo proklamas la balotrezulton de la Senato. La 19 senatanoj estas: Walter ŻELAZNY (Konsulo), Ljubomir TRIFONĈOVSKI (Vickonsulo), Marie-France CONDE REY, Judit FELSZEGHY, Anatolo GONĈAROV, Lidia LIGĘZA, Ivaniĉka MAĜAROVA, Perla MARTINELLI, Andrea MONTAGNER, Bertil NILSSON, Mayra NUNEZ HERNANDEZ, Marco PICASSO, Tiziana ROGORA, Dieter ROOKE, Jan S. SKORUPSKI, por la Verda Listo; Vinko OŜLAK, Nelly HOLEVITCH, Alessandro BELTRAMINI, Anna LASZAY, por la Blanka Listo. La Forumo elektas ankaŭ la novan Kortumon: Giorgio SILFER, Leen DEIJ, Zofia Banet FORNALOWA.
Okaze de la unua kunsido de la Senato, sen. Nunez Hernandez, Picasso kaj Rooke formas la Ruĝan grupon, daŭre en la majoritato, sed teknike sendependan. La Konsulo proponas por la Kapitulo la sekvajn vickonsulojn: Trifonĉovski (internaj aferoj), Conde-Rey (socialaj aferoj), Nilsson (kulturaj aferoj), Nunez Hernandez (Tria Mondo), Oŝlak (informado). La nomumo de la lasta donas al la registaro signifon pli ol majoritatan.
La Senato interalie aprobas la leĝon pri la Civitana Registro, kaj la rekomendon pri la deviga depono ĉe la ĉefaj E-bibliotekoj. Ĝi decidas interalie ke la Civito aliĝos al la Monda Socia Forumo (Porto-Alegro), partoprenos en la Internacia Konferenco de Federismo (San-Galo) kaj ke la Vickonsulo, invitita al la renkonto de bulgaraj intelektuloj kun Papo Johano Paŭlo la 2-a, salutos lin nome de la Esperanta Civito.
Plej rimarkinda posta evento, el politika vidpunkto, estas la deklaro pri la baldaŭa milito (la 18-a de marto 2003). Temas pri la unua efektiva konfrontiĝo kun la ekstera mondo, kaj pri kvalita diferenciĝo de la cetera Esperantio, kiu silentis pri la problemo, escepte de SAT.
La organo de la Esperanta Civito estas "Heroldo komunikas".
Kritikoj
Ne ĉiuj Esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj jam kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. En la du jaroj antaŭ la Projekto de Konstitucia Ĉarto kaj fondo de la Civito, la verkisto Jorge CAMACHO kolektis diversajn kritikojn de la Civito en sia verko La liturgio de la foiro. Jouko LINDSTEDT tiam skribis, ke La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". Diversaj esprimoj estas uzataj pro priskribi la "Esperantan civiton" : "la rondeto de Giorgio SILFER", "La Polpo" kaj "la Vespejo". Sinteze la "Esperanta civito" aperas al multaj kiel malgranda grupo kiu laboras sub la aŭtoritata gvido de sia ĉefo kaj kutimas eluzi tre malagrablajn rimedojn por etendi sian influon. Sed ĉar tio estas ĉiam pli vaste konata, la influo de la grupeto ne kreskas.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperantio.net/ Hejmpago de la Civito]
- [http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/foirismo.html La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)]
- [http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/liturgifoir.html La liturgio de l' foiro (kun suplementoj)]
LF-koopEsperanta Kulturo > Esperanto-movado > Esperanto-entrepreno > LF-koop
----
LF-koop : oficiala mallongigo de Kooperativo de Literatura Foiro, fondita en La Chaux-de-Fonds (Svislando) la 30an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.
LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de Literatura Foiro. La revuo, fondita en Milano (Italio) de la literatura rondo La Patrolo en junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj branĉoj: libroeldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multiĝo de la aktivuloj en internacia kampo kaŭzis la bezonon fondi entreprenon sen profita celo, laŭ la svisa juro, sub la prezido de Tazio CARLEVARO, la lasta Patrolestro.
LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn: gazetfako (kiu produktis ĝis ses gazetojn samtempe), librofako, kongresfako, bendofako, literatura premio "La Verko de la Jaro". Aldoniĝis poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de staĝejoj (el kiuj la unua estis La Kvinpetalo en Francio).
Post Tazio CARLEVARO (1980-85) prezidis Giorgio SILFER (1985-1997) kaj Marc HILTBRAND (1997-2005).
LF-koop estas verŝajne la unusola entrepreno en Esperantio nomebla "multimedial". Ĝiaj ĉefaj produktoj estas nuntempe Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto.
1984Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1984
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1984 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 69-a Universala Kongreso de Esperanto en Vankuvero.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Supera Voltalando alinomiĝas al Burkina Faso.
- Antigvo-Barbudo : Laboristpartio potencprenas.
- Brunejo sendependiĝas de Britio kaj aniĝas al UNO.
- Gvineo : Fino de la regado de Ahmed Sekou TOURE.
- Venuson vizitis Venera 15.
- 26-a de oktobro : Usono : "Bebo Fae" ricevis transplantitan koron de paviano.
Naskiĝoj
Mortoj
- 16-a de majo : Svislando : Irwin SHAW
- 26-a de junio : Michel FOUCAULT
- 5-a de aŭgusto : Svislando : Richard BURTON
- 25-a de aŭgusto : Truman CAPOTE
- 21-a de oktobro : François TRUFFAUT
- 14-a de decembro : Vicente ALEIXANDRE
Ceteraj
- George ORWELL publikigis en la 1940-aj jaroj politikan romanon "1984".
----
1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1984
ja:1984年
ko:1984년
ms:1984
simple:1984
th:พ.ศ. 2527
Esperanto-gazetoEsperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-gazeto
----
Esperanto-Gazeto estas gazeto aŭ en Esperanto aŭ pri Esperanto.
(Kiam vi skribas novan artikolon pri gazeto, bv. forigu la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.)
Fakaj
- Aŭroro (blinduloj)
- Scienca Revuo (scienca)
Beletraj
- Fonto - monata gazeto pri beletro
- La Gazeto (papera revuo, sed ankaŭ rete : [http://osiek.org/lagazeto/eo.html]) - La Gazeto, mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.
- Literatura Foiro - dumonata kultura revuo en Esperanto
- Penseo, CN, beletra
Tutmondaj
- Esperanto, revuo de la UEA
- Eventoj - Eventoj, perantoj, servoj. Krome: Plena Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, E-novaĵservo: ret-info, dokumentoj de UEA, ktp.
- Familia Esperanto - neregula cirkulaĵo de Rondo Familia
- Heroldo de Esperanto - trisemajna informa gazeto pri la Esperanto-mondo
- Kajeroj el la Sudo Bulteno de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj [http://www.gazetoteko.com/kajeroj]
- Koncize
- Kontakto - Revuo de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. UEA/TEJO, junulara
- La Juna Penso, organo de la Junulfako de SAT
- Laŭte!
- Le Monde diplomatique [http://eo.mondediplo.com/] [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/lemondediplomatique.htm] - Artikoloj el la franca monata gazeto tradukitaj de Vilhelmo LUTERMANO kaj aliaj.
- La Kancerkliniko
- Monato - Internacia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo.
- Naturista Vivo
- Rok-Gazet' - pri muziko
- Sennacieca Revuo, jara kultura revuo de SAT
- Sennaciulo, [http://satesperanto.free.fr/index.html], monata organo de SAT
- TEJO Tutmonde, UEA/TEJO, junulara
- Zajn' - revueto pri anarkiismo kaj alternativaj vivstiloj
- Inter ni [http://inter.ni.free.fr/] Malagasa reta kaj papera gazeto.
- Andaj Ondoj [http://www.geocities.com/andajondoj/] - Oficiala ret-revuo de Kolombia Esperanto-Ligo. CO
- Brazila Esperantisto
- Ĉi Tie Nun [http://www.geocities.com/Athens/Forum/1197/chitienun.htm] - Ĵurnalo en Esperanto. La paĝo kaj la ĵurnalo mem konsistas el kvar partoj: Ĉi Tie, kiu temas pri Ĉikago; Tie, kiu temas pri lokoj krom Ĉikago; Opinie, kiu prezentas opiniojn de la redakcio de ĈTN, kaj Distre, kiu prezentas legindajn ne-aktualajn aferojn.
- Ĉizilo, retrevuo ĉe la Universitato de Kostariko
- Esperanto USA
- La NASKa Fasko Bulteno dumkursara de NASK
- Ni ĉiuj Bulteno de Meksika Esperanto-Federacio
- Novjorka prismo [http://members.aol.com/novjorka/prismo/], NY
- El Popola Ĉinio jam nur rete[http://www.chinareport.com.cn/index.htm]- Magazino kun diversaj rubrikoj : novaĵoj pri Ĉinio kaj esperanta movado, ĝeneralaj informoj pri Ĉinio (kulturo, turismo, ktp.), CN
- Esperanto en Azio [http://www.asahi-net.or.jp/~wh4k-bnb/], UEA/TEJO
- Esperanto sub la Suda Kruco [http://www.sudakruco.org], AUS, NZ
- La Espero el Koreio
- Irana Esperantisto
- Alumeto [http://esperanto.ca/kea/alumeto.html], CA
- Bazaro (Rumanio)
- Berlina informilo [http://www.esperanto.de/org/lv.berlin/informilo/], Berlino
- La Brita Esperantisto
- Boletín
- L'Esperanto [http://www.esperanto.it/rivista.html], IT
- Esperanto aktuell [http://www.esperanto.de/ea/] - Deutsch/Esperanto - Gazeto de la Germana Esperanto-Asocio - Zeitschrift der Deutsche Esperanto-Bund.
- [http://esperanto.net/EsperantOC/ EsperantÒC], FR, okcitana, dulingva
- Eŭska Kverko
- Esperantolehti [http://www.sci.fi/~matlah/eaf/e-lehti/e-lhttut.htm], FI [ nefunkcianta? ]
- La espero [http://www.esperanto.se/espero/], SE
- Gazeto andaluzia
- JEFO informas, FR, junulara
- JEN [http://www.esperanto-jongeren.nl/jen.php], BE kaj NL, junulara
- Juna alumeto [http://esperanto.ca/jek/ja.html], CA, junulara
- Kajeroj el la Sudo [http://www.gazetoteko.com/kajeroj/] - Bulteno de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE), ES
- Kroata esperantisto [http://esperanto.nu/kroata/], HR
- Kedzierzyn-Kozle Kuriero de Esperanto, PL [ nefunkcianta? ]
- Kune [http://www.esperanto.de/kune/], DE, junulara
- Litova Stelo [http://www.is.lt/LEA/ltstelo-h.htm] - Oficiala organo de la Litova Esperanto-Asocio, LT
- Le Monde de l'Espéranto
- Nia voĉo,ES, flugfolio de Madrida Esperanto-Liceo
- Norda Gazeto (norda Francio)
- La norda lumo, NO
- Norvega Esperantisto, NO, oficiala organo de Norvega Esperantista Ligo
- Nova Irlanda Esperantisto, oficiala organo de la Esperanto-Asocio de Irlando
- Nova sento, IT, junulara
- Pola Esperantisto
- La SAGO (La SAT-Amikara Gazeto)
- Saluton (S@luton), UK, junulara [ nefunkcianta? ]
- Starto, CZ
- Esperanta Songazeto
- Najtingalo
- Monda Gazeto[http://mondagazeto.tk] blogo kun mondaj novaĵoj
- Amuze [http://members.xoom.com/interpres_bg/amuze.htm], distraj legaĵoj [ nefunkcianta? ]
- Aveno [http://www.uni-freiburg.de/esperanto/divers/aveno.txt], Asocio de Verduloj Esperantistaj [ nefunkcianta? ]
- Ĉau! [http://www.algonet.se/~inko/retmag], retmagazino pri la ĉiutago
- Dio benu [http://www.mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/], gazeto de la Ĉeĥa IKUE-sekcio
- Elektronika Bulteno de EASL [http://www.bigfoot.com/~bulteno/]
- Esperantologio / Esperanto Studies [http://www.math.uu.se/esperanto/]
- Esperanto-Ligo Ciberspaca [http://www.esperanto.org/internacia/ELC/] La kunigilo en eo
- Espero katolika [http://www.ikue.org/]
- La Fasko [http://www.medialabinc.net/temp/fasko/] - Faru, Amu, Subtenu, Kuraĝigu, Ofertu. La inicialoj donas la nomon de tiu reta revuo.
- Flandra Gazetara Elekto [http://www.vvb.org/fps/es/] - Novaĵoj tradukitaj.
- Forumo [http://www.esperanto.net/lsg/forumo/], LSG, samseksama
- Ĝangalo E-Portalo - Novaĵoj, magazino, forumo, pri Esperantujo kaj la tuta mondo.
- Ĝisdatigo, anarkisma
- Hilelisto [http://www.geocities.com/hilelistarondo]
- Interhelpo [http://esperantaalternativo.republika.pl/interhelpo/index.html], Anarkiista esperanta bulteno
- Inter ni [http://inter.ni.free.fr/] Malagasa reta kaj papera gazeto
- Juna Amiko [http://www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto/] - Internacia Esperanto-revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj
- Kiosko [http://www.esperanto.se/kiosk/eoplena.html] - Virtuala gazetara kiosko kiu ebligas konsulti multege da diversaj magazinoj kaj gazetoj en diversaj lingvoj.
- Komentoj [http://www.esperanto.ch/komentoj/welcome.html] La unua ĉiutaga Esperanto-ĵurnalo - Legantpaĝo, Kio okazas en la mondo? Tagaj eventoj en Svislando. Anoncoj, Movado, Sporto, Ŝercoj, Esperanto-Societo Zuriko.
- Komputora mondo [http://esperanto.nu/komputoramondo/], komputoroj, interreto
- La Krokodil' [http://esperanto.toulouse.free.fr/eo/Krokodil.htm], informbulteno de EKC Tuluzo, dulingva (franca, esperanto).
- Kva!Kvak! [http://www.bahnhof.se/~fritzon/kvako/] S
- Libera Folio - sendependa movada bulteno
- Lingva retgazeto, Boris Kolker
- Male [http://esperanto.nu/male/] "malaktuale kaj malinterese pri movadaj mal- kaj okazoj"
- Monda solidareco [http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/solidareco/monda_solidareco.htm]
- Nun [http://www.esperanto.se/nun/], aktualaj informoj pri esperanto, internacia
- La Ondo de Esperanto - Gazeto el Rusio. RU
- Penseo, CN, beletra
- Rok-gazet', muziko
- La skolta mondo [http://ttt.esperanto.org/skolta/sm.html] - Oficiala bulteno de Skolta Esperanto-Ligo kun retlegebla versio.
- Tefloro [http://freec.63dns.com:8006/free/tefloro/] -
- TEJO-aktuale - koncizaj novaĵoj pri TEJO
- Uzino [http://www.algonet.se/~inko/uzino], originala kaj tradukita beletro
- Vola Püg' - Reta gazeto tute senpaga (sed ne ĉiam senpuga ;-) nur pri humuro kaj bildstrioj en Esperanto.
Paperaj
- Heroldo komunikas - Heroldo Komunikas estas retagentejo je la servo de la establoj en aŭ apud la Pakto por la Esperanta Civito.
- LabourStart [http://www.labourstart.org/eo/] - Tutmonda sindikata novaĵservo en pluraj lingvoj.
- Ret-Info
en la TTT
- Ĉilia Aero
- Ĝangalo portalo
- en Indymedia-reto ekzistas du Esperantligvaj (vidu en la artikolon)
- Novaĵoj el Rusio
- Raporto http://raporto.info/ tutnova liberverkita novaĵagentejo far esperantistoj el kaj pri la tutmondo
Nacilingvaj/informaj
- El correo del esperanto, ES
- Esperanto-nyt [http://www.esperanto.dk], DK
- Esperanto-nytt [http://www.esperanto.no/esperantonytt/], NO
- Esperantonytt [http://www.esperanto.se/enytt/], SE
- Horizontaal [http://www.esperanto.be/fel/nl/hor.html], NL
- Monate ĉe vi, ES
- Notícias interessantes do esperanto, BR
- Ökumenisches Esperanto-Forum [http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/oekesfo.htm], DE
- Tornado, PL - organo de Varsovia Vento
Malaperintaj gazetoj
- La Paĝio, HU, iama junulara peridaĵo de HEJ
- Debrecena Bulteno, HU (2003)
- La Nica Literatura Revuo
- Literatura Mondo
- Norda Prismo
- Ktp!, de USEJ, la usona junularo - eksa
- Kooperativa Stelo
- Hungara Vivo
Historiaj Esperanto-gazetoj
Naciaj aŭ aliregionaj:
- Belga Esperantisto
- Bohema esperantisto
- Bohema Revuo Esperantista
- Germana Esperantisto
- Irlanda Esperantisto
- Meksikaj revuoj
Internaciaj, fakaj, politikaj:
- Geologio Internacia
- Geografia Revuo
- Homo kaj kosmo
- Infanoj sur Tutmondo
- Internacia Literaturo
- La Nova Epoko
- La Nova Etapo
- Literatura mondo
- Proleta Literaturo
Eksteraj ligoj
- http://dmoz.org/World/Esperanto/Novajxoj/Gazetoj/ - Esperanto-gazetoj en DMoz
- http://www.esperanto.se/virtuala/gazetoj.html - Esperanto-gazetoj en Virtuala Esperantujo
- http://www.familienforschung-pabst.de/espgaz/listo.htm - germane pri iamaj esperanto-gazetoj
!
1991Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio – 3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.
Naskiĝoj
Mortoj
- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA
----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991
ja:1991年
ko:1991년
simple:1991
th:พ.ศ. 2534
1994Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1994
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1994 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Belarusio: A. Lukaŝenko elektatas prezidento.
- Belgio adoptas novan konstitucion.
- Nord-Irlando: Interkonsento pri civilmilita fajrĉeso estas interkonsentita.
- Rusio: Jelcin sendas armeon al ribela landeto Ĉeĉenio.
- Palaŭo sendependiĝas de Usono kaj membriĝas je UNO.
- UNO: La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝas pro mandatfino.
- Palestino:
- Israelo parte redonas teritorietojn al Palestina Aŭtonomio.
- La Nobelan Pacpremion ricevas Yitzhak Rabin, Ŝimon Peres kaj Yasser ARAFAT.
- Japanio: LDP regajnas la potencon.
- Oktobro: Venuso: Magellan faladas traatmosferen kaj forbrulas.
- Je 16-22 julio: Jupitero: Grundenkolizias kometo Shoemaker-Levy 9.
- Ruando: eko de civilmilito.
- Kongolon alvenas rifuĝintoj el Ruando, kaŭzante ekonomian kaozon.
- Taĝikio: E. Raĥmonov elektatas prezidento.
- Suda Koreio: La 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Estis starigita la Amerika Komisiono de UEA.
- Estis starigita la Azia Komisiono de UEA.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- Ferenc TEREMI
- Vuk ECHTNER
- 31-a de januaro: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 31-a de januaro: Francio: Pierre BOULLE
- februaro: Bill KEABLE
- 9-a de marto: Usono: Charles BUKOWSKI
- 28-a de marto : Eugène IONESCO
- 7-a de aprilo: Germanio: Golo MANN
- 24-a de septembro: Svislando: Otto F. WALTER
- 30-a de septembro : Rita AAGAARD
- 3-a de oktobro : Heinz RÜHMANN
- 21-a de oktobro: Usono: Burt LANCASTER
Taga evento
Novembro 1994
- 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
- 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
- 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
- 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
- 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
- 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
- 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
- Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
- 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
- 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
- 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
- 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
- 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
- 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
- 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apar
- tenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
- 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. D La rusa politikisto Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume Jelcin elŝanĝas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusa-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
- 26a. Jirinovski, rusa dekstrema radikalulo, oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinski.
- 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
- 29a. Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu kaŭkaza respubliko. La ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.
- MONA TO - januaro 1995
- Decembro 1994 Ia mondo en decembro 1994
- 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. D Grozny, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu proklamis sin sendependa de Rusio, estas ekbombata de la rusa armeo. La ĉeĉenoj persiste defendas sin.
- 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
- 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
- 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
- 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
- 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
- 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
- 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
- 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). 15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
- 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
- 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
- 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
- 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
- 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
- 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, sub
- premo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
- 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
- 27a. Jelcin pravigas la perarmean intervenon en Ĉeĉenio, kiu daŭras la tutan monaton, per konstituciaj argumentoj. Malgraŭ haj promesoj ne plu bombi la ĉefurbon Grozny, la atakoj pludaŭras kaj mortigas centojn da Ioĝantoj.
- 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
- 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR.
----
1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1994
ja:1994年
ko:1994년
simple:1994
th:พ.ศ. 2537
zh-min-nan:1994 nî
Stefano KALBVikipediisto:Stefano KALB
Literatura FoiroEsperanto > Esperanta kulturo > Esperantlingva Literaturo > Literatura Foiro
----
Literatura Foiro estas kultura revuo en esperanto, La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.
La revuo estis fondita de la literatura rondo "La Patrolo" en Milano, 1970. De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ pli ofte), kaj atingis la 200an numeron en decembro 2002. La ĉefredaktoroj de LF estas: Giorgio SILFER (1970-1980), Perla MARTINELLI (1980-1995), Ljubomir TRIFONĈOVSKI (1996 ĝis nun). Ekde 1980 la revuo apartenas al la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro.
Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura revuo superis tridek jarkolektojn senpaŭze.
Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si la plej interesajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado "Raŭmismo" kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito, Civito de Esperantio.
Kategorio:Esperanto-gazeto
SocioSocio - en larĝa senco ĝi estas aro de historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn.
La grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (Landoj, Urboj), etno-kultura (Etno, Religio, Lingvo, Raso) aŭ socio-ekonomika (Socia Grupo, Ekonomiko) vidpunktoj.
En alia, pli mallarĝa senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).
Pri la studo de la fenomenoj kaj leĝoj de socia vivo okupiĝas sociaj kaj kulturaj sciencoj - Sociologio, Psikologio, Socio-Ekonomia Geografio, Antropologio, Etnografio kaj multaj aliaj.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Homo kaj Socio
[H]: Universo ~ Homo ~ Kulturo ~ Scienco ~ Politiko ~ Ekonomiko
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
TEJOEsperanta Kulturo > Esperanto-movado > Esperanto-asocio > TEJO
----
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj (30-jaraĝa kaj malpli) de Esperanto kun individuaj membroj kaj landa-asociaj membroj. Estas pli ol 42 membraj organizoj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj.
TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko tra la mondo. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.
TEJO eldonas du revuojn, Kontakto, TEJO Tutmonde, kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO-aktuale. Kontakto estas revuo, kiu celas komencantojn kaj junajn legantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estas alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie. TEJO-aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.
TEJO ankaŭ organizas la Pasportan Servon, reto de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.
Historio
TEJO komenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du nederlandaj instruistoj, S-ro kaj S-ino E. VAN VEENENDAAL, organizis renkontiĝon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la Internacia Junulara Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14-an de aŭgusto, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. En 1939 okazis dua kunveno, en la belga urbeto Tervuren (apud Bruselo).
Tamen, TJO frontis tre fruan halton pro la Dua Mondmilito. Ĝi ne reaktiviĝis denove ĝis 1945, kiam oni republikigis ĝian gazeton La Juna Vivo kaj la Internacia Junulara Kongreso estis aranĝata en Ipswich, Britio, en 1947.
Baldaŭ, TJO fariĝis pli kiel junulara organizo kiam pli da junuloj komencis estri ĝian laboron; en 1951, la Estraro de TJO konsistis plene de junuloj - de 1938 ĝis tiam la prezidanto estis la instruisto Pieter KRIJT el Nederlando. Kongrue kun tiu nova paŝo, la organizo oficiale ŝanĝis sian nomon al la nuna formo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en 1952.
En la jaro 1956 TEJO iĝis junulara sekcio de UEA. En 1971 la financo kaj administrado de TEJO estis plene integritaj en tiujn de UEA.
En TEJO, kiel en la cetera junulara socio ĝenerale, la malfruaj 1950aj ĝis 1960aj jaroj kunportis fortan ŝanĝemon kaj politikemon - TEJO organizis sian unuan Kongreson en komuniste regata lando (15a IJK en Gdansk, Pollando, 1959), kreis sian unuan laborplanon, ekeldonis internacian socia-kulturan gazeton por junuloj en Esperanto ankoraŭ eldonatan nun (Kontakto), kaj adaptis el Argentino tutmondan sistemon de gastigantoj por vojaĝantaj Esperantistoj, Pasporta Servo.
Kreinte bazon, TEJO ekrilatis al aliaj ne-Esperantistaj junularaj organizoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kiu kunlaboras kun ne-Esperantistaj junularaj NRO-oj, ekfariĝis aparte aktiva dum ĉi tiu periodo. Aldone al eldoni novaĵleteron cele eksterajn organizojn, ĝi organizis la unuan de pluraj seminarioj pri socia-kulturaj problemoj, en septembro 1965 en Jugoslavio.
TEJO daŭre plifortigis kaj evoluigis sian laboron dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, plibonigante la servojn kaj projektojn jam ofertitajn. Granda paŝo en la evoluiĝo de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por junuloj ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankaŭ kreskigi sian kunlaboron kun eŭropaj junularaj instancoj.
En la 1980aj jaroj la estonteco de TEJO estis minacita kiam du estraranoj, Elizabeth SCHWARTZER kaj Martin HAASE proponis al la komitato planon kiu escence likvidus TEJO-n kaj donus al UEA respondecon pri gvidi ĝian laboron. Ĉi tiu propono tamen ne estis akceptita. La ĉefevento de la 1980aj jaroj estis la centjariĝo de Esperanto en 1987, kiun TEJO celebris per i.a. la plej granda IJK iam organizata ĝis nun (46-a IJK en Kraków, Pollando, 1987).
La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO transprenis en 1995 la antaŭan GEJ-oficejon en la germana urbo Bonn (ĝis 1997) aldone al ĝia centra oficejo en Roterdamo; kaj la organizo pli engagiĝis pri junulara politiko kaj agado per la Eŭropa Junulara Forumo kaj Unuiĝintaj Nacioj.
Vidu ankaŭ: Prezidantoj de TEJO, Volontuloj de TEJO, Honoraj membroj de TEJO, Kongresoj de TEJO, TEJO/KER-seminarioj
Ekstera ligo
- [http://www.tejo.org TEJO.org]
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Esperanto-asocio
1991Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio – 3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.
Naskiĝoj
Mortoj
- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA
----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991
ja:1991年
ko:1991년
simple:1991
th:พ.ศ. 2534
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Espera | | |